La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

HOMO KUN KRISPA VANGBARBO

Du Guangting
(850 – 933)

Kiam Imperiestro Yang de Sui-dinastio (605-618) vizitis al Yangzhou, Konsilano Yang Su estis ordonita gardi la Okcidentan Ĉefurbon. Kaj Yang Su, la fiera nobelo, konsideris sin tiel senkompare grava persono ke en tiu ĉi malpaca tempo tra la tuta imperio neniu posedas pli grandan potencon aŭ reputacion ol li mem. Li vivis lukse kaj arogante pli ol li kiel kortegano decis. Kiam lordoj aŭ gastoj lin vizitis, li akceptis ilin ĉiam nur sidante en kanapo kaj malhumile disetendante siajn krurojn. Li iris braktenate de belaj servistinoj, kun honora eskortantaro tiel uzurpe impona kiel tiu de imperiestro. Poste, li fariĝis eĉ pli senbrida dum sia oldaĝo, tute forgesinte la devon al sia suvereno savi la imperion el danĝero de ruiniĝo.

Iutage Li Jing, kiu en estonteco fariĝis Duko de Wei sed siatempe ankoraŭ estis pleba civitano, petis lian aŭdiencon por oferi saĝajn konsilojn pri imperiaj politikoj. Kaj Yang Su, kiel kutime, akceptis lin nur sidante. Li Jing pasis antaŭen kaj salutis, dirante: "Nun la imperio estas en tumulto, kaj multaj bravuloj konkuras por krei heroaĵon. Kiel la Ĉefa Konsilano de la Kortego, vi devas klopodi kolektikiel eble plej multajn eminentulojn en vian stabon, sed ne devas akcepti vizitantojn sidante."

Yang Su forte impresita ekleviĝis apologie. Post interparolo kun Li Jing, li sentis grandan ĝojon kaj, akceptinte lian memorandon, revenis al internan salonon.

Kiam Li Jing parolis elokvente, unu el la kantistinoj de Yang Su “tre bela knabino kiu staris ĉe fronte kaj tenis en sia mano ruĝan polvoviŝilon” fikse rigardis al li tre atente. Kiam li estis foriranta, ŝi venis al la koridoro kaj diris al la oficisto ĉe la pordo: "Demandu pri lia nomo kaj kie li loĝas." Li Jing respondis al la oficisto. La knabino recitis parkere kaj eniris. Ankaŭ s-ro Li revenis al sia hotelo.

Tiun nokton, ĝuste antaŭ aŭroro, aŭdiĝis mallaŭtaj frapoj al la pordo de s-ro Li. Kiam li leviĝis demandi, li trovis nekonaton kun ĉapo kaj en purpura vesto, kiu tenis bastonon kun sako. Demandite kiu li estis, la nekonato respondis: "Mi estas la kantistino kun ruĝa viŝilo en la domo de Konsilano Yang."

Li Jing rapide lasis ŝin en la ĉambron. Kiam ŝi demetis desur si la ĉapon kaj veston, li vidis ke ŝi estas bela knabino ĉ. 18- aŭ 19- jara, senkosmetika, pompe vestita, ŝi salutis al li kaj li ankaŭ al ŝi reciprokis.

"Mi servis ĉe Yang Su sufiĉe longan tempon," diris la knabino, "kaj vidis ja tre multajn vizitantojn, sed neniu el ili similas al vi. La kuskuto ne povas kreski per si mem, sed devas kroĉiĝi al granda arbo, tial mi venas al vi."

"Sed Konsilano Yang havas grandan potencon en la ĉefurbo, kion fari?" diris Li Jing.

"Li estas nenio alia ol mortonto ankoraŭ kun spiro, tute ne timinda," ŝi respondis. "Multe da kantistinoj forfuĝis, konsciante ke li falos, kaj li ne multe zorgis por revenigi ilin. Mi jam zorgeme pensis pri ĉio, do ne hezitu pri tio."

Demandite pri ŝia nomo, ŝi respondis ke ŝi nomiĝis Zhang Hongfu kaj estis la plej aĝa en sia familio. S-ro Li Jing trovis ŝin vera feino ĉu en aspekto aŭ konduto, parolo, temperamento. Tute senatendite Li Jing ekhavis ŝin, tial li sentis sin ju pli ĝoja, des pli maltrankvila, sen momenta paco en sia menso. Scivolemaj rigardoj de tempo al tempo ĵetiĝis al lia pordo. post kelkaj tagoj, li ankaŭ informiĝis ke oni faras serĉon pri ŝi, tamen ne tre intensan, do Li Jing kaj la knabino Honfu portis sur sin viran veston kaj, rajdante sur ĉevaloj, ekveturis de la ĉefurbo al Taiyuan.

Survoje ili ripozis en hotelo de Linshi. Lito estis aranĝita. Viando kuiriĝis en la poto sur forno. Kiam Hongfu estis kombanta sian ĝistere longan hararon antaŭ la lito kaj Li Jing brosis sian ĉevalon ĉe la pordo, subite venis mezastatura viro, kun fajre ruĝa kuspa barbo, rajdante sur neforta azeno. Descendinte de la azeno, li ĵetis ledsakon antaŭ la forno, kaj, preminte kusenon kiel apogilon, li kuŝis oblikve sur la lito rigardi la kombadon de la knabino. Li Jing ekbruliĝis de kolero, sed ne eksplodis, ankoraŭ daŭrigante brosi sian ĉevalon. Hongfu atente rigardis al la vizaĝo de la nekonato, kaj, perunu mano tenante sian hararon, per la alia mano kaŝita post sia korpo ŝi signis al Li Jing ke li regu sin de furioza kolero. Ŝi haste finis sian kombadon kaj salutis al la nekonato kun demando pri lia nomo. Ankoraŭ kuŝante sur la lito la nekonato respondis ke li havas la familian nomon Zhang.

"Ankaŭ mi havas la saman." ŝi diris. "Kaj ni devas esti gekuzoj."

Kun riverenco ŝi demandis pri lia vico en la familio, kaj li diris ke li estas la tria filo. Kiam ŝi informis ke ŝi estas la plej aĝa knabino en sia familio, la kuspbarbulo ĝoje diris: "Do vi estas la plej aĝa el miaj junkuzinoj."

"Venu renkonti kun mia kuzo!" ŝi alvokis Li Jing kiu rapide salutis al li kaj ili kune sidis ĉe la fajro.

"Kion vi kuiras?" demandis la kuspbarbulo.

"Ŝafaĵon. Tre eble nun jam preta."

"Mi estas malsata." diris la kuspbarbulo.

Dum Li Jing eliris aĉeti dabing- ojn, la kuspbarbulo tiris ponardon el sia zono kaj tranĉis la ŝafaĵon. Poste, ili kune manĝis. Post la kunmanĝado la kuspbarbulo dishakis la restaĵon de la ŝafaĵo kaj donis ĝin al la azeno. Liaj movoj tre rapidis.

"Laŭ aspekto vi verŝajne estas nur ne riĉa instruitulo." la kuspbarbulo demandis al Li Jing. "Sed kiel vi povas akiri tiel mirindan knabinon?"

"Kvankam mi estas malriĉa, tamen ne senprudenta." respondis Li Jing. "Mi certe ne respondos, se aliaj demandus. Sed al vi mi volonte kaŝas nenion." Kaj li rakontis ĉion okazintan.

"Sed kien vi veturos nun?"

"Al Taiyuan." diris Li Jing.

"Do mi ne estas tiu, kiun vi origine volas viziti." kaj la kuspbarbulo aldonis: "Ĉu vi havas vinon?"

"Okcidente de la hotelo ja estas vinvendejo."

Kaj Li Jing aĉetis dekalitron da vino. Post drinko de unu taso, la kuspbarbulo diris: "Mi havas iom da almanĝaĵo por drinko, ĉu vi povas kunmanĝi kun mi?"

"Mi ne malobeu." respondis Li Jing.

Kaj la kuspbarbulo malfermis sian ledsakon, prenis el ĝi kapon kaj hepaton de homo. La kapo li remetis en la sakon, sed la hepaton li tranĉis per ponardo por kunmanĝi.

"Tio estas de la plej sendankema homo tra la mondo." diris la kuspbarbulo. "Mi malamis lin jam dek jarojn. Nur hodiaŭ mi sukcesis forigi lin, kune ankaŭ mian longtempan bedauron." kaj li daŭrigis demandante: "Laŭ via konduto kaj aspekto, vi estas vere brava viro. Ĉu vi konas iujn eminentulojn en Taiyuan?"

"Mi konas nur unu personon, kiun mi opinias vera grandulo." respondis Li Jing. "Rilate miajn ceterajn amikojn, mi supozas, ke ili fariĝos nur generaloj aŭ kapitanoj."

"Kia estas lia nomo?"

"Ankaŭ Li."

"Kiomaĝa?"

"Nur dudek-jara."

"Kio li nun estas?"

"Filo de provinca generalo. "

"Verŝajne tre similas al tiu, kiun mi serĉas." diris la kuspbarbulo. "Tamen mi devas lin vidi. Ĉu vi povas aranĝi por mi la renkontiĝon?"

"Mi havas amikon, nomatan Liu Wenjing, kiu bone konas lin." diris Li Jing. "Mi povas aranĝi la intervidiĝon pere de Liu, sed kial vi devas vidi lin?"

"Astrologo diris al mi ke super Taiyuan estas neordinara aermaso, pri kiu mi volas esplori. Vi veturos morgaŭ? Kiam vi atingos Taiyuan?" Li Jing kalkulis la tagojn, kaj la kuspbarbulo diris: "Atendu min en la mateno de la sekvanta tago post via atingo, ĉe Fenyang-ponto."

Dirinte, li ekrajdis sur sian azenon kaj fluge rapidis for dum palpebruma momento.

Li Jing kaj Hongfu dronis en surpriza ĝojo dum longa tempo.

"Tiel brava kavaliro certe ne trompis nin." ili diris. "Ni ne bezonas timi pri lia forgeso de promeso."

Vipante al sia ĉevalo ankaŭ ili forveturis.

Je la difinita tago ili atingis Taiyuan, kaj, kun granda ĝojo, efektive revidis la kuspbarbulon. Ili kune vizitis al Liu, kaj mensoge diris al li: "Jen sperta fizionomiisto volas vidi Li Shimin, ĉu vi povas inviti lin alveni?"

Ĉar Liu ĉiam traktis Li tre mirinda persono, tial, aŭskultante ke venas majstro de sortdiristo, li tuj sendis por inviti Li alveni, kaj, Li Shimin venis akurate, tuj post kiam la sendito revenis. Li portis nek surtuton nek ŝuojn, sed nur kun pelto neligita sur si, radianta per vigla spirito kaj vere mirinda aspekto. Silente sidante ĉe la tablofino, la kuspbarbulo rigardis al li kaj tuj vaporiĝis lia ambicio. Drinkinte kelkajn tasojn, li alvokis Li Jing flanken kaj diris al li: "Jen vera imperiestro en estonteco laŭ destino! "

Li Jing transinformis tiun aserton al Liu Wenjing, kaj tiu sentis pli grandan ĝojon de memkontento.

Elirinte, la kuspbarbulo diris:

"Mi mem konvinkiĝis pri la afero jam je 80 aŭ 90 procentoj, sed mi ankoraŭ volas ke mia taoisto-fratulo ankaŭ vidu propraokule por konstati. Do mi petas, ke vi, ambaŭ refoje veturu al la okcidneta ĉefurbo kaj en la tagmezo de iu dato vizitu min en la drinkej oriente de strato Mahang. Se vi vidos tiun ĉi kaj alian maldikan azenojn ekster la drinkejo, tio signifas ke mi kaj mia taoisto-fratulo troviĝas tie en la supera etaĝo kaj vi tuj ascendu!" li diris al Li Jing kaj Honfu.

Ili ambaŭ jesis responde.

Je la difinita dato, ambaŭ alvizitis la drinkejo kaj efektive vidis du azenojn tie. Do ili ascendis supren tirante sian baskon. La kuspbarbulo estis drinkanta kun taoisto sidante vid-al-vide.

Kun surpriza ĝojo ili renkontis Li Jing kaj invitis lin sidiĝi. Drinkinte pli ol dek tasojn, la kuspbarbulo diris al li:

"Teretaĝe en la ŝranko vi trovos cent milojn da monero, per kiu vi trovu kvietan lokon kaŝi vian edzinon kaj revidu min alian tagon ĉe Fenyang-ponto." Post tagoj, kiam Li Jing venis al la rendevuo, la kuspbarbulo kaj la taoisto ambaŭ jam estis tie. Ili kune vizitis al Liu Wenjing kaj trovis lin ludanta ŝakon. Intersalutinte unu la alian, ili komencis babili, kaj Liu rapide sendis slipon inviti Li Shimin rigardi ŝakludon. La taoisto ekludis kun Liu, dum la kuspbarbulo kaj Li Jing sidis apude.

Post momento Li Shimin alvenis, kun radia heroeco. Li salutis kaj sidiĝis, aspektante tiel serena kaj parolante tiel brila ke la atmosfero tuj saturiĝis de lia imponeco.

Ekvidante lin, la taoisto tuj paliĝis. Donante sian sekvantan ŝakmovon li diris kun veo: "Ho, mi estas matita! Jam perdita mia matĉo! Nesaveble! Kion mi ankoraŭ povas diri?"

Li ĉesigis la ludon kaj petis forpermeson. Elirinte, li diris al la kuspbarbulo: "Jam troviĝas nenia spaco por vi en tiu ĉi lando! Vi devas provi vian ŝancon en alia loko, do, klopodu! Ne plu zorgu ĉion ĉi tie!"

Kaj ili decidis veturi al la okcidenta ĉefurbo.

Tiam la kuspbarbulo diris al Li Jing: "La sekvantan tagon post via atingo, venu kun via edzino al mia domo en strato N. Mi scias ke vi vivas per nenia riĉo. Mi volonte konigas mian edzinon al vi ambaŭ kaj ni babilos intime. Volu ne rifuzi al mi!" Dirinte, li foriris kun suspiro. Li Jing revenis rajdante. Atinginte la ĉefurbon, li kun sia edzino Hongfu vizitis al la kuspbarbulo. Sur negranda ligna pordo li frapis. Homo venis malfermi la pordon kaj parolis kun saluto: "Nia mastro atendis vian alvenon jam longan tempon." kaj lasis ilin eniri tra pluraj pordoj, pli kaj pli imponaj unu post aliaj. Kvardek servistinoj staris atendante en la korto, kaj dudek lakeoj kondukis ilin en la okcidentan halon kun ekstreme rara kaj luksa dekoracio, kie ili vidis ke tukkestoj, tualetotablo, speguloj kaj ornamaĵoj ĉiuj estis tiel karaj, kiajn oni neniel povis trovi en la homa mondo.

Ili estis petitaj sin lavi, tualeti kaj sanĝi al si per novaj vestoj tre karaj kaj mirindaj. Nur post tio tiam aŭdiĝis la anonco: "Venas nia mastro!"

Kaj la kuspbarbulo aperis kun gaza ĉapo kaj neniligita pelto? Ankaŭ plena je reĝa stilo. Post kiam ili ĝoje intervidiĝis, la kuspbarbulo vokis sian edzinon eliri, kaj ili trovis ke ŝi ankaŭ estas feine bela. Do ili estis tiel invititaj al la centra halo, kie la bankedo estis tiel supera pli ol tiu de princoj. Kiam la kvaropo kune manĝis, orkestro el dudek muzikistinoj ludis antaŭ ili muzikon kvazaŭ de paradizo.

Post manĝfino, vino estis disponata, kaj servistoj portis el la orienta dudek kuŝoseĝojn kovritajn per brokatoj.

Stariginte la kuŝoseĝojn ili demetis la kovrantajn brokatojn kaj Li Jing vidis ke sur la seĝoj estis kontolibroj, ŝlosiloj k.s. "Tio estas de miaj riĉaĵoj." diris la kuspbarbulo al Li Jing. "Nun mi ĉiom donacas al vi. Kial? Ĉar mi jam bone pripensis. Mi ja intencis restigi ion mian en la mondo kaj brave batali 20 aŭ 30 jarojn por la trono. Sed nun la vera suvereno jam estas trovita, por kio do mi ankoraŭ restas ĉi tie? Via amiko Li Shimin de Taiyuan estas vere granda gvidanto, kiu donos pacon al la tuta imperio post 3 aŭ 5 jaroj. Per via elstara talento, se vi bone servos sub lia saĝa gvido, certe vi povos atingi la superan rangon de Konsilano aŭ similajn. Kaj via edzino kun feina beleco kaj eminenta kapablo certe ĝuos famon kaj honoron pere de sia nobla edzo. Nur la virino kia ŝi povas rekoni vian talenton, kaj nur la viro kia vi povas porti al ŝi la gloron. Sciu, ke la leviĝo de sankta suvereno nepre dankas al la helpo de kapablaj ministroj, tio okazas kvazaŭ laŭ destino, ĝuste kiel tigro akompanata de ventoblovoj aŭ drako de nuboj, tute ne hazarde! Vi povas uzi mian donacon por helpi la veran suverenon kaj krei grandan meriton, do, penu! Post dek jaroj, je miloj da lioj sudoriente de Ĉinio okazos evento neordinara, tio signifas ke mi sukcesis realigi mian ambicion. Kiam tiu momento venos. Vi ambaŭ povos verŝi vinon al la sudoriento por min gratuli." Kaj li ordonis al siaj geservistoj ke ili staru en vicoj respekte saluti al Li Jing kaj lia edzino, dirante: "Ekde nun ili estas viaj mastro kaj mastrino."

Dirinte, la kuspbarbulo kaj lia edzino, sekvate nue de unu lakeo, ekrajdante sur ĉevaloj, galopis for kaj tuj malaperis post kelkaj paŝoj. Ricevinte la domon de la kuspbarbulo, Li Jing fariĝis riĉa kaj uzante la monrimedon li helpis al Li Shimin konkeri la tutan imperion. En la deka jaro de Zhenguan-erao (627-649), kiam Li Jing funkciis kiel la Maldekstra ministro kaj aganta Ĉefministro, venis el la sudaj tribanoj raporto ke mil marŝipoj kaj cent mil armitaj trupanoj atakis en la reĝlandon Fuyu, mortigis la reĝon kaj okupis la landon, sed nun la paco jam revenis tien kaj ĉio en ordo." Li Jing komprenis, ke la afero de la kuspbarbulo jam sukcesis. Reveninte de la Kortego li rakontis tion al sia edzino Hongfu. Ili vestis sin per ceremonia vesto kaj tostis verŝante vinon al la sudoriento por gratuli al la malnova amiko.

De tio ni povas scii, ke la imperia regpotenco ne estas laŭdezire akirebla de kiu ajn granda homo, do des pli ne de tiu, kiu mem ne estis granda. Ĉiu ajn kortegano, kiu aŭdace pensis uzurpi la tronon per ribelo, ja similas nur al la manto kiu volas rezisti radon de la antaŭen marŝanta ĉaro per siaj maldikaj brakoj. Ke nia imperio longdaŭros prospera dum miriado da generacioj, tio ja estas laŭ la volo de la Ĉielo! Cirkulis ankaŭ tia onidiro, ke multe da militaj strategioj de Li Jing estis insistruataj de la kuspbarbulo al li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.