La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

OLDULO ZHANG

Li Fuyan
(aŭtoro en Tang-dinastio)

Oldulo Zhang estis maljuna legomĝardenisto en Liuhe-gubernio de Yangzhou. Li havis najbaron nomatan Wei Shu, kiu funkciis en Tianjian-erao (502-520) de Liang-dinastio kiel oficisto sub prefekto de Yangzhou. Post plenumo de siaj oficjaroj Wei Shu revenis hejmloken de Yangzhou. Tiam lia unua filino jam havis la harpinglo-portan aĝon, Wei Shu alvokis lokan svatistinon kaj komisiis ke ŝi trovu por li bonan bofilon. Informiĝinte pri tio, Oldulo Zhang kun granda ĝojo atendis la svatistinon ĉe la pordo de Wei Shu. Kiam ŝi eliris, Oldulo Zhang insiste invitis ŝin al sia hejmo kaj regalis ŝin per vino kaj pladoj. Post sufiĉe da drinko, Oldulo Zhang ekparolis al la svatistino:

"Mi informiĝis, ke en familio Wei estas fraŭlino en aĝo por edziniĝo kaj vi serĉos por ŝi la fianĉon, ĉu tio estas vera?"

"Jes." respondis la svatistino.

"Mi, kvankam maljuna," diris Oldulo Zhang,"tamen ja povas vivteni min per kulturado de mia legomĝardeno. Bonvole petu por mi ŝian manon kaj mi certe dankos vin per kontentiga rekompenco post la sukceso!"

La svatistino eksplodis per insultoj kaj kolere foriris, sed la sekvan tagon Oldulo Zhang refoje vizitis la svatistinon.

"Kial vi ne faru iom da pripenso, maljunulo!" malaprobis la svatistino, dirante: "Ĉu povus okazi, ke filino de ŝtatoficisto donus sian manon al maljuna legomĝardenisto? Eĉ se ŝia familio ne estas riĉa, tamen similaj ta ŭgaj familioj troviĝas ja ne malmulte. Vi neniel indas pariĝi kun ŝi. Kial do mi havigos al mi ofendojn en domo de Wei nur pro via taso da dankvino?"

"Vi provu nur unufoje por mi," Oldulo Zhang obstine petegis, "se via propono malsukcesos, tion decidos ja mia sorto!"

Vole nevole, la svatistino transsciigis la peton al familio Wei.

"Ho, kiom vi malestimas min! Ĉu pri mia malriĉeco?" ekkoleris Wei Shu  dirante. "Ĉu vi imagas ke mia familio konsentus je tio? Kia homo estas tiu malbeninda legomĝardenisto? Kial li aŭdacas havi tian ideon? Fi al li la nemenciinda ulo! Kial vi estas tiel senprudenta propeti por tiu sentaŭgulo?"

"Jes, ja ne decas ke mi proparolis pri tio." sin pravigis la svatistino."Sed la maljunulo fojrefoje instigis kaj mi vole-nevole devas transsciigi lian
vorton al vi."

"Do diru al li," Wei Shu kun kolerego diris. "mi donos al li la manon de mia filino kondiĉe se li povos alsendi 500 monermilojn al ni en unu tagnokto!"

La svatistino tuj eliris de la domo de Wei kaj transsciigis la vortojn al Oldulo Zhang.

"Jes, konsentite!" Oldulo Zhang respondis, kaj, post nelonge li jam per ĉaro sendis al la domo de Wei – la promesitan 500 minermilojn. Ege surprizite la familianoj de Wei diris: "Hieraŭ mi diris ja ŝercaĵon! La maljunulo vivtenas sin per kulturo de ĝardeno. De kie do li povus akiri tiom grandan sumon? Mi diris pri la kondiĉo por doni manon de mia filino, ĉar mi firme kredis ke li certe ne havas monon. Sed nun li rapide alsendis la sumon antaŭ la tempolimo. Kiel ni devas respondi?"

Wei Shu sendis subobservi la reagon de la filino. Sed la filino montris neniom da ofendiĝo. Wei Shu diris: "Tre eble tio okazas laŭ Destino!" kaj li jesis la svatiĝon.

Post geedziĝo kun filino de Wei Shu, Oldulo Zhang ne forlasis sian profesion ĝarden-kulturon. Li ankoraŭ sterkis, sarkis, kaj vendis legomojn en foiro, dum lia edzino mem kuiris kaj lavis, kun nenia hontemo. Tio tre malplaĉis al ŝiaj parencoj, sed ili neniel povis ĉesigi la malŝatatan konduton de la geedzoj Zhang.

Tiel forpasis pluraj jaroj. Prudentuloj el la parencoj kaj amikoj fine plendis al Wei Shu:

"Jes, via familio estas vere malriĉa, sed ĉu vi ne povis parigi vian filinon al junulo de malriĉa familio? Kial vi edzinigis ŝin al maljuna ĝardenisto? Se vi rigardas vian filinon forlasinda, kial ne sendu ŝin al malproksima loko?'

La sekvan tagon, Wei Shu aranĝis vinon, pladojn. Li venigis sian filinon kaj Oldulon Zhang. Dum drinkado Wei Shu iel sugestis sian deziron ke ili forveturu vivi aliloken.

Oldulo Zhang stariĝis, dirante:

"Kial ni ankoraŭ ne forveturis, ja pro tio, ĉar mi supozas ke vi eble bedaŭ rus pri nia disiĝo. Nun, se vi malinklinas pri nia najbareco, ni forveturu tute sen malfaciloj. Ĉar mi havas bienon ĉe Wangwu-monto, morgaŭ ni ekveturos tien!"

La sekvan frumatenon, Oldulo Zhang venis adiaŭi al Wei Shu, dirante:

"Estonte, se vi sopiros nin, sendu la pliaĝan fraton al la suda deklivo de Tiantan-monto por nin serĉi."

Li rajdigis sian edzinon sur azenon, donis al ŝi bambuan ĉapelon kaj ekveturis, mem sekvante post ŝi, kun lambastono en sia mano. Ekde tiam venis nenia informo de ili.

Forpasis pluraj jaroj, Wei Shu eksopiris pri sia filino, opiniante, ke ŝi jam fariĝis malriĉa ĉifonulino plu ne rekonebla. Wei Shu do sendis sian pli aĝan filon Wei Yifang serĉi sian fratinon.

Venante al la suda deklivo de Tiantan-monto, Yifang renkontis iun nigrehaŭtan serviston, kiu plugis jugante flavan bovon. Yifang demandis al li: "Ĉu ĉi tie troviĝas bieno de Oldulo Zhang?"

La servisto rapide salutis al li kaj respondis: "Ho, s-ro la Unua Frato, kial vi ne venas dum tiel longa tempo? La bieno de Oldulo Zhang estas tre proksima kaj mi vojgvidu por vi!"

Wei Yifang iris gvidate de la servisto al la oriento. Unue ili ascendis monton, malsupre ĉe la montpiedo fluas rivero. Transirinte la riveron, ili preterpasis dekkelkajn lokojn, kie la pejzaĝoj varias pli kaj pli mirindaj, malsame ol tiuj en la homa mondo. Jen ili descendis de monto, refoje transiris riveron. Norde de la bordo subite vidiĝis granda domo kun ruĝaj pordklapoj. Interne troviĝis pompaj pavilonoj, turoj, sieĝitaj de raraj floroj kaj arboj. Ŝvebis buntaj nuboj kaj flugis tien reen feniksoj, gruoj kaj pavoj. Aŭdiĝis kantado kaj muzikoj tre plaĉaj. Montrante al la domo, la servisto diris: "Jen bieno de Oldulo."

Wei Yifang ege surpriziĝis de tia neatendita mirindaĵo.

Kiam ili venis al la pordo, tie staris lakeo en purpura vesto, kiu humile riverencis kaj kondukis ilin en halon. La halo estis tiel lukse dekoraciita, ke Wei Yifang neniam vidis ion similan aliloke. En aero ŝvebis nekonataj delikataj aromoj, kiuj disvastiĝis inter valoj.

Aŭdiĝis jen sono de interfrapantaj jadaĵoj, kiuj iom post iom proksimiĝ is. Eniris du servistinoj anoncante:

"Alvenas la mastro!"

Poste aperis dekkelkaj belegaj servistinoj, kiuj iris duope en paralelaj vicoj kvazaŭ iun kondukante.

Jen subite aperis homo kun majesta ĉapo, portante skarlatan silkan robon kaj ruĝajn ŝuojn.

Servistino kondukis Wei Yifang saluti al li. Tiu homo estis altstatura, digna kaj kun vizaĝo delikathaŭta.

Atente observante, Wei Yifang trovis ke tiu ja estis Oldulo Zhang!

"En la mondo de mortemuloj oni vivas kvazaŭ en fajro," ekparolis Oldulo Zhang. "Antaŭ ol la korpo ĝuis agrablan malvarmiĝon, la flamo de ĉagreno rebruliĝis, tiel ke oni ne trovis eĉ momenton da trankvilo. Kara bofrato, kiel vi povis ĝoje pasigi vian tempon en longa gastado? Via fratino nun kombas al si harojn kaj ŝi baldaŭ elvenas."

Li salutis al Wei Yifang kaj invitis lin sidiĝi.

Post momento, venis servistino anoncante:

"La sinjorino jam finis sian kombadon!" kaj ŝi enkondukis Wei Yifang en salonon por intervidiĝi kun la fratino.

Traboj de la salono estis el kalambako, la pordoj inkrustiĝas je testudkirasoj, la fenestroj estis el jaspoj, kaj kurtenoj el perloj, la ŝtuparo aspektis glata kaj verda, oni ne scias el kio ĝi estis farita. La vesto kaj ornamaĵoj de lia fratino pompas tiel lukse ke Wei Yifang neniam vidis similan en la homa mondo. La gefratoj Wei interŝanĝis kelkajn komplimentojn. La fratino parolis nur demande pri la farto de gepatroj, iom seke, ne tre intime.

Post momento okazis bankedo, kun frandaĵoj nepriskribeble delikataj kaj ambroziaj.

Post vespermanĝo, Wei Yifang estis kondukita al interna ĉambro tranokti.

La sekvan frumatenon, kiam Wei Yifang sidis kune kun Oldulo Zhang, venis servistino, kiu flustris ion ĉe la orelo de la mastro.

Oldulo Zhang diris, ridante: "Ĉe ni estas gasto. Ĉu decas ke ni lasu lin soleca ĝis vespero?"

Sin turnante al Wei Yifang li klarigis:

"Mia juna fratino volas vojaĝi al la fea monto Penglai, kaj via fratino anka ŭ kunvojaĝos ŝin akompanante. Sed ni certe revenos antaŭ la vespero, kaj vi, bofrato, bonvole ripozu ĉitie libere."

Riverencinte al Wei Yifang, Oldulo Zhang eltiris for.

Post momento, ekaperis buntaj nuboj en la korto, alflugis feniksoj kaj aŭdiĝis muzikoj.

Oldulo Zhang kaj lia edzino, fratino rajdis po unu fenikso, kaj ilin sekvis dekkelkaj akompanantoj, kiuj rajdis respektive sur blanka gruo. La birdoj iom post iom flugis alten al la ĉielo, direktante sin rekte al la oriento, kaj baldaŭ ne plu videblaj, sed aŭdiĝis ankoraŭ la milda muziko en aero.

Wei Yifang ripozis en la interna salono. Juna servistino priservis al li tre ĝentile kaj zorgeme.

Vespere, ekaŭdiĝis mallaŭta muzikaĵo, kaj Oldulo Zhang kun lia edzino reaperis en la korto, kaj parolis al Wei Yifang:

"Ho, granda soleco sufiĉe turmentis vin! Tamen, ĉi tie estas loko por feoj. Mortemuloj neniel povis alveni. Ke vi alvenas, tio okazis laŭ via antaŭ destino. Sed ne decas ke vi restas ĉi tie longan tempon. Morgaŭ ni forsendos vin."

Je adiaŭo, la fratino de Wei Yifang refoje eldiris kaj petis lin transdoni korajn salutojn al gepatroj.

"Ni vivas tiel malproksime for de la homa mondo," Oldulo Zhang diris, "kaj ni ne havis tempon skribi leteron al ili."

Li donacis al Wei Yifang 480 taelojn da arĝento, kaj, aldone ankaŭ malnovan pajlan ĉapelon.

"Se iam mankos al vi mono," Oldulo Zhang diris. "Vizitu al la drogvendisto Oldulo Wang ĉe la norda pordo de urbo Yangzhou, ke li transdonu al vi dek milionojn da moneroj, tiam vi montru al li la pajlan ĉapelon kiel ateston."

Tiel ili disiĝis. Oldulo Zhang ordonis ke la nigrahaŭta servisto sendu la gaston. Kiam ili venis al Tiantan-monto, la nigrahaŭta servisto riverencis al Wei Yifang kaj mem foriris revenen.

Wei Yifang sola revenis al sia hejmon kun la donacita mono. Ĉiuj liaj familianoj tre miris pri lia aventura travivaĵo, opiniante, ke li renkontis ĉu feojn, aŭ fantomojn, sed neniu povis certigi kia interpreto estis pli prava.

Forpasis ankoraŭ 5 aŭ 6 jaroj. La donacita mono tute forkonsumiĝis, kaj Wei Yifang ekpensis pri la promesita mono ĉe Oldulo Wang. Li volis viziti al Yangzhou, sed hezitis, dubante ĉu tio estus fikcio? Li diris al si mem: "Por preni tiom grandan sumon, tamen vi havas nenian ateston en skribo, ĉu la malnova pajla ĉapelo estas taŭga?"

Sed lia financa stato fariĝis pli kaj pli mizera, kaj liaj familianoj ĉiuj instigis ke li vizitu la Oldulon Wang.

"Eĉ se li donos al vi neniom, je kio vi perdos ?"

Wei Yifang fine ekiris al Yangzhou. Enirinte la nordan urban pordon, li trovis vendejon kie maljunulo vendas drogojn. Wei Yifang ĝentile ekdemandis: "Ĉu mi havas la honoron scii pri via familia nomo?"

"Mi havas familian nomon Wang." tiu respondis.

"Oldulo Zhang permesis ke mi ricevu de vi dek milionojn da moneroj, kaj li donis pajlan ĉapelon kiel ateston."

"La sumo estas preta," respondis Oldulo Wang. "sed ĉu via ĉapelo ankaŭ pretiĝas?"

Wei Yifang eldonis la pajlan ĉapelon, dirante:

"Vi ja povas kontroli tion, ĉu vi ne konas ĝin?"

Antaŭ ol Oldulo Wang diris ion, eliris depost la blua kurteno knabino, kiu diris:

"Oldulo Zhang ofte vizitis nin. Foje li petis min fliki por li la ĉapelverton. Okaze tiam mankis al mi nigra fadeno, kaj mi ĝin flikis per ruĝa fadeno. Mi ja povas rekoni miajn fadenon kaj kudraĵon."

Ŝi prenis la pajlan ĉapelon, ekzamenis, kaj konstatis ke jes. Tiel Wei Yifang sukcesis kunporti la grandan sumon hejmen reveni kaj li konvinkiĝis ke Oldulo Zhang vere estas senmortulo.

Post kelka tempo, Wei Shu sopiris sian filinon kaj refoje sendis Wei Yifang al la suda deklivo de Tiantan-monto por ŝin viziti.

Veninte al la celita loko, Wei Yifang trovis sin en labirinto de montoj kaj riveroj, nenia vojo tie estis. Li demandis al lokaj arbohakistoj, sed neniu el ili sciis ke troviĝas la bieno de Oldulo Zhang. Kun granda bedaŭro Wei Yifang revenis hejmen, kaj la tuta familio opiniis, ke pro la baro inter feoj kaj mortemuloj ili neniam havos la revidon kun la filino.

Wei Yifang denove serĉis Oldulon Wang, sed tiu ankaŭ malaperis. Forpasis ankoraŭ kelkaj jaroj, Wei Yifang hazarde vojaĝis al Yangzhou. Kiam li promenis ĉe la norda urba pordo, subite li vidis la nigrahaŭtan serviston de Oldulo Zhang, kiu aliris salutante:

"Kiel fartas viaj estimataj familianoj? Kvankam la Sinjorino ne povas reveni hejmen, tamen ŝi estas kvazaŭ ĉiam ĉe vi kaj bone scias ĉiujn detalojn en via domo."

Li transdonis al Wei Yifang dek ĝin-ojn da oro, dirante:

"Jen donaco al vi laŭ ordono de la Sinjorino. Nun mia mastro kundrinkas kun Oldulo Wang en tiu ĉi drinkejo. Bonvole atendu momenton kaj mi eniru raporti!"

Wei Yifang sidis sub la vinflago atendante. Sed ĝis vesperiĝo li ankoraŭ ne vidis eliron de la nigrahaŭta servisto. do, li mem eniris observi. En la drinkejo sidis amasoj da drinkantoj, sed troviĝis ne la Olduloj nek la nigrahaŭta servisto. Rigardante al la oro donacita, li trovis ke tio estas vera oro. Kun miro kaj suspiro Wei Yifang revenis. Per la donacita riĉaĵo li vivtenis sian familion ankoraŭ kelkajn jarojn. Sed poste neniu sciis informo de Oldulo Zhang.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.