La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA BRAVAĴO DE SINJORO GUO YUANZHEN

Niu Sengru
(779-847)

Dum Kaiyuan-erao (713-741) de Tang-dinastio s-ro Guo Yuangzhen, kiu poste fariĝis Daiguo-duko, malsukcesis en ŝtata ekzameno kaj vojaĝis de Linfen al Fengyang. En nokta irado li perdis sian vojon. Post longtempa misirado li ekvidis antaŭ si en tre malproksima loko flagron de lamplumo, kion s-ro Guo prenis por signo de loĝantoj kaj direktis sin tien. Post ankoraŭ 8 aŭ 9 lioj da irado li venis al domo kun tre altaj konstruaĵoj kaj pordo.

Enirinte tra la pordo, s-ro Guo rimarkis ke en la koridoroj kaj halo estis brilaj kaj kandeloj kaj rite aranĝitaj oferaĵoj. Jen ĉio montris kvazaŭ spektaklo verŝajne de familio kiu okazigas nupton por sia filino sed, je lia miro, tie regis sufoka kvieto kaj vidiĝis neniu homo. S-ro Guo ligis sian ĉevalon antaŭ la okcidenta koridoro, supreniris laŭ ŝtuparo en la halon kaj heziteme tie iris ien-reen, ne sciante kiun lokon li alvenis.

Subite aŭdiĝis el la orienta ĉambro en la halo singultaj plorĝemoj de knabino.

S-ro Guo do laŭte demandis: "Kiu ploras tie? Ĉu vivanto? aŭ nur fantomo? Kial en tiel solene nupte-aranĝita halo troviĝas neniu homo sed nur vi sola ploras?"

La ploranta knabino respondis: "En mia hejmvilaĝo troviĝas ĉi tie templo de la Nigra Generalo, kiu havas la sorĉan povon faligi feliĉon aŭ misfortunon al homoj. Ĉiujare li postulis de la lokanoj oferon de nova edzino, kaj la lokanoj devigite elektis el virgulinoj belan knabinon kaj edzinigis ŝin al li. Mi, kvankam estas malbela vilaĝa knabino, tamen, ĉar mia patro monavidas pri la promesita premio-nuptdonaco de 500 miloj da moneroj, li kaŝe konsentis doni min kiel oferaĵon-novedzinon al la Nigra Generalo. Hodiaŭ vespere knabinoj de la vilaĝanoj venigis min ĉi tien sub preteksto de ekskurso al festeno. Ili intence ebriigis min kaj lasis min sola en tiu ĉi ŝlose fermita ĉambro por oferdoni min al la Nigra Generalo. Ho ve, mi estas forlasita de miaj gepatroj al pereo. Nun mi estas atakita de timego kaj malĝojo. Ho, s-ro, ĉu vi vere estas homo? Se vi favore savus min el la malfeliĉo, mi volonte estu via servistino dum mia tuta vivo!" S-ro Guo sentis grandan indignon kaj demandis: "Kiam alvenos la t.n. Nigra Generalo?"

"Ĉirkaŭ noktomezo." respondis la knabino.

"Ho, mi estas viro, do mi certe savos vin per mia tuta forto," diris s-ro Guo. "Eĉ se mi ne sukcesos, mi volonte akompanos vin al kunmorto, certe ne lasos vin vane morti sub turmento de la malĉasta fimonstro!"

Aŭdinte la konsolajn vortojn, la knabino iom ĉesigis sian plorĝemadon. S-ro Guo do eksidis sur la okcidenta ŝtuparo kaj translokigis sian ĉevalon al la nordo de la halo. Li ordonis sian serviston stari antaŭe, kaj, ŝajnigante sin kvazaŭ edzo-amiko, s-ro Guo atendis tie.

Post momento, sub prilumado de torĉoj alvenis multe da kaleŝoj kaj ĉevaloj. Du purpure vestitaj pedeloj eniris kaj returnen eliris, dirante: "Ho, troviĝas ĉi tie la ĉefministro!"

"Post nelonge, eniris du pedeloj en flava robo kaj tuj returnen eliris, ankaŭ dirante: "Ho, jen la ĉefministro troviĝas ĉi tie!"

Aŭdinte tion, s-ro Guo sentis kaŝan ĝojon kaj li subdiris al si: "Ha, se mi la ŭ destino fariĝos ĉefministro, do mi certe venkos super la monstro!"

Jen la generalo descendis de sia kaleŝo. la pedeloj avangardaj raportis al li. Tiam la generalo ordonis, dirante: "Eniru!"

Armitoj kun lancoj, glavoj, pafarkoj kaj sagoj eskortis lin eniri la domon kaj venis al la orienta ŝtuparo.

S-ro Guo sendis sian serviston raporti anoncante al la generalo: "Mia mastro s-ro Guo, kandidato por ŝtata ekzameno, petas intervidiĝon kun Via Moŝto!"

Kaj s-ro Guo faris riverencon.

La generalo komplimentis, dirante: "Ho, s-ro Guo, kio favore venigis vin ĉi tien al ni?"

S-ro Guo respondis: "Ĉar mi informiĝis ke hodiaŭ vespere okazos la nupto por Via Generala Moŝto, kaj mi volontas funkcii kiel la akompananto-amiko de la novedzo en via festo."

Aŭdinte tion, la generalo tre ĝoje invitis lin sidiĝi. Ambaŭ do sidiĝis vid-al-vide kaj kunmanĝis interbabilante kun granda ĝojo. S-ro Guo havis en sia sako akran ponardon, per kiu li volis murdi la generalon kaj li ekdemandis: "Generala Moŝto, ĉu vi iam manĝis sekigitan cervaĵon?"

Tiu respondis: "Ĉi tie oni malfacile trovas ĝin."

"Sed mi havas iomete da tia manĝaĵo, kiun mi akiris de la imperiestra kuirejo, kaj nun mi volas distranĉi ĝin por prezenti al vi." diris s-ro Guo. La Nigra Generalo tre ĝojis pri la propono. S-ro Guo do stariĝis, elprenis la sekigitan cervaĵon kaj sian ponardon, per kiu li komencis tranĉi. La detranĉitajn pecojn de la cervaĵo li metis en teleron, ke la geberalo mem prenu. La Nigra Generalo ĝoje etendis sian manon por alpreni, tute ne suspektante pri ia malbona eventualaĵo. Profitante lian sengardemon s-ro Guo forpuŝis la cervaĵon, ekkaptis lian antaŭbrakon kaj detranĉis ĝin. La Nigra Generalo ekkriis kaj dorrapidis. Ankaŭ liaj sekvantoj diskuris for surprizite.

Tenante la detranĉaĵon, s-ro Guo demetis sain vestaĵon kaj per tio envolvis ĝin. Li ordonis sian serviston eliri observi ekstere, sed ĉie regis nur kvieto kaj vidiĝis nenio eksterordinara. S-ro Guo do malfermis pordon de la orienta ĉambro kaj alparolis al la ploranta knabino: "Rigardu, jen la detranĉita antaŭbrako de la Nigra Generalo! Kaj, laŭ liaj sangospuroj, ni havas la motivon kredi, ke li baldaŭ mortos. Nun vi jam estas liberigita de la malfeliĉo; do eliru iom manĝi!'

La ploranta knabino do eliris. Ŝi havis aĝon de 17 aŭ 18 jaroj kaj aspektis tre bela. Ŝi ĵetis sin surgenue antaŭ s-ro Guo kaj diris: "Lasu min servi al vi dum mia tuta vivo! S-ro Guo konsolis ŝin per afablaj vortoj.

Kiam apenaŭ tagiĝis, s-ro Guo malvolvis la pakaĵon kaj ektrovis, ke la detranĉita antaŭbrako estis piedo de porko.

Jen aŭdiĝis ploroj, kiuj venis pli kaj pli proksimen. Tio ja estis grupo el la gepatroj kaj fratoj de la knabino kaj renomaj grandaĝuloj en la vilaĝo. Ili venis kunportante ĉerkon por sepulti la restaĵojn de la knabino. Vidante ke la knabino estas viva kaj apud ŝi estas nekonata sinjoro, ili tre miris kaj demandis. S-ro Guo rakontis al ili pri ĉio okazinta en la nokto. Tiam la grandaĝuloj ĉiuj ekkoleris pro tio, ke s-ro Guo ofendvundis la dion, kiun ili kultis kun granda estimo.

La grandaĝuloj diris: "La Nigra Generalo ja estas dio reganta nian lokon, kaj ni kultis lin jam delonge. Ĉiujare ni oferis al li novedzinon kaj per tio ni akiris pacon kaj sekurecon. Kaj, se ni donus la oferaĵon-knabinon nur kun iom da prokrastiĝo, tuj falos sur nin katastrofaj uragano, ŝtormo, tondro kaj hajlo. Kial vi, fremda vojerarinto, aŭdacas nian sanktan dion? Post tiu perforta evento, do kiu dio povus gardi nin? Nun ni devas mortigi vin por konsekri al la Nigra Generalo, aŭ, almenaŭ ni devas aresti vin kaj sendi al la guberniestro."

Kaj ili ordonis al junaj vilaĝanoj ekkapti s-ron Guo. Tiam s-ro Guo diris: "Vi havas nur grandan aĝon sed ne grandan saĝon, dum mi estas vere prudenta en la mondo. Do, aŭskultu mian parolon! Ke dio laŭ volo de la Ĉielo regas iun lokon, ĉu tio ne similas al feŭduloj kiuj dilegente regas sian feŭdon laŭ ordonon de imperiestro?"

"Ho, jes!" konsentis ĉiuj aŭskultantoj.

Kaj s-ro Guo daŭrigis: "Se la feŭduloj nur ĉasas voluptĝuojn en sia propra feŭdo, ĉu la imperiestro ne koleros? Se la feŭduloj nur kruele persekutis siajn popolanojn, ĉu la imperiestro ne sendos trupon por ilin puni? Se tiu, kiun vi nomas generalo, estas vera dio, kial do tiu havas piedon de porko? Ĉu la ĉiela imperiestro prenis malĉastan beston kiel sian komisiiton? Sciu, la malĉasta besto ja estas krima bruto en la mondo. Se mi ekzekutis ĝin laŭ justeco, ĉu tio estas riproĉinda? Inter vi ne troviĝas prudentulo, tiel ke ĉiujare okazas veinda morto al viaj knabinoj pro la fia monstro. Tiaj krimoj amasiĝis jam tiel multe ke ankaŭ la Ĉielo sentas indignon pro tio. Ĉu ne estas eble, ke la Ĉielo punu pere de mia mano? Agu laŭ miaj vortoj! Mi ekstermu por vi la fian monstron kaj forigu de vi ĉifoje por ĉiam la malfeliĉon ĉiujare oferi virgulinon, ĉu bone?"

Eklumigite de la vortoj, la vilaĝanoj tre ĝojis kaj respondis unuvoĉe: "Ni volonte obeu al via instruo!" S-ro Guo do ordonis al la centoj da vilaĝanoj kunvokitaj, ke ili kunportu armilojn kiaj pafarkoj, sagoj, glavoj, lancoj kaj ŝoveliloj, kaj ekmarŝu lin sekvante. Ili serĉis laŭ la sangospuroj, kaj, post irado de 20 lioj, ili rimarkis ke la sangospuroj direktis sin en grandan tombokavon. Ili do sieĝis tie kaj komencis fosi. Iom post iom vidiĝis truo kiel aperturo de vazo. S-ro Guo ordonis kolekti brullignojn, ilin bruligi kaj enĵeti en la kavon por prilumi. Interne la tombkavo havis kavernon grandan kiel ĉambro, kie giganta porko sen maldekstra antaŭpiedo kuŝis surtere sangomakulita. La porkego rapide eliris tra fumo, sed mortis sub la ĉasado.

Nun la vilaĝanoj jubilis kun granda ĝojo. Ili kolektis sumon da mono por doni kiel rekompencon al s-ro Guo. Sed s-ro Guo fordankis dirante: "Mi agis ja por forigi malutilon al popolanoj, sed ne por vendi ĉasaĵon."

La elsavita knabino faris adiaŭon al siaj gepatroj kaj parencoj, dirante: "Dank' al via favoro mi havis la feliĉon fariĝi via sangfamiliano. Vivante ĉiam nur en mia buduaro, certe mi faris nenian kulpon, pro kiu mi meritis morton. Tamen, pro 500 miloj da moneroj, vi konsentis edzinigi min al la monstra bestaĉo, eĉ forlasis min en serurita ĉambro, ĉu tio estas ago de homo? Se mi ne estus savita de la bonkora brava s-ro Guo, ĉu mi ankoraŭ havus vivon hodiaŭ? Sekve mi povas tiel diri, ke mi estas forlasita de miaj gepatroj al morto sed feliĉe revivigita de s-ro Guo. Tial nun mi volonte fariĝu sekvanto de s-ro Guo kaj ne plu okupos min per la malnova hejmloko!" larmante la knabino riverencis al s-ro Guo kaj petis lian akcepton.

S-ro Guo per ĉia motivo persvadis ŝin resti en sia propra hejmo ĉe la gepatroj, sed ŝi neniom ŝanĝis sian decidon. Vole-nevole, s-ro Guo akceptis ŝin kiel kromedzinon, kiu poste naskis por li plurajn filojn. S-ro Guo poste fariĝis nobla altrangulo. Ĉar ĉio okazis laŭ antaŭdestino, tial, kvankam li troviĝis en fremda loko kaj eĉ en templo de fantoma monstro, tamen tio neniel povis kaŭzi malfeliĉon al li, tio ja estas evidenta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.