La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


EŬROPA IDENTECO

Aŭtoro: Zlatko Tišljar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Notoj

[1] Sur la fundamento de ĝenerala noveŭropa ideologio pri diverseco kiel valoro kaj individueco de homaj rajtoj, evoluas en Eŭropo nova kompreno de la homa kredo. Homo estas estaĵo per si mem kredanta (homo religiosus). Sen kredo li ne povas vidi iun vivsencon. Sed ne necesas aparteni al iu konkreta religia institucio por kontentigi sian kredobezonon. Cetere ankaŭ apartenantoj al konkretaj religioj tre diference konceptas la propran religion, la dion, la spiritan mondon, la morton. Sekve, la kredo estas individua fenomeno, dependa de socia ĉirkaŭaĵo en kiu kreskis la individuo, de ĉirkaŭa kulturo kaj de personaj spertoj. La kredo de ĉiu daŭre dum la tuta vivo ŝanĝiĝas kaj evoluas kune kun la ĝenerala spirita evoluo de ĉiu individuo.

La koncepto, ke kredo estas individua fenomeno, kiun eŭropano povas kontentigi en religiaj institucioj (kie kuniĝas homoj akceptantaj certajn komunajn kredelementojn) sed ankaŭ sen aparteni al iu eklezio, evoluigante la propran individuan kredon, kiel rezulton de filozofia kulturo, kiun li aŭ ŝi akiras en sia vivo, povus fariĝi eŭropa filozofia trajto, io pro kio Eŭropo fierus kaj kion iom post iom akceptus ankaŭ aliaj.

[2] La malamikeco inter riĉa demokratia parto de la mondo kaj malriĉa, nedemokratie purisma estas forigebla nur per longtempa agado kun la celo ŝanĝi la nunan maljustan internacian ekonomian ordon. Se Eŭropo akceptos tion kiel sian celon, ĝi havos plian gravegan rolon en la estonto de la mondo. Krome, Eŭropo jam havas avangardan rolon en la mondo rilate la tendencon plene egalrajtigi la virinojn kun la viroj, en tio ĝi jam estas gvida modelo.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.