La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
EŬROPA IDENTECOAŭtoro: Zlatko Tišljar |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
En ĉi tiu verko troviĝas sufiĉe multaj redifinoj de ŝajne al ni ĉiuj klaraj nocioj, pro kio multaj legantoj ne povos bone kompreni la esencon. Ja ni ĉiuj estas ligitaj al komprenoj, kiujn ni ricevis dum nia eduko. La homoj kredas, ke altruismo estas nur io bona, io kio rilatas al kuraĝo kaj oferemo dum la egoismo estas nur io malbona, rilata al la homa eco deziri nur utilon al si mem. Pri la amo oni neniam pensas, ke tiu mistera eco de la bono havas ian konstantan rilaton al malamo ktp.
Tamen, miaj lastjaraj travivaĵoj devigis min repripensi ĉion tion kaj konkorde kun mia jam antaŭa konvinko, ke ĉio estas duflanka, ke nenio estas nur bona aŭ nur malbona, mi trovis redifinojn, kiuj helpis al mi konstrui kompletan kaj konsekvencan teorion, en kiu la nocioj ne estas kontraŭdiraj. Mi havas en Maribor ankaŭ serbajn amikojn, kun kiuj mi multe diskutis dum la milito en Jugoslavio kaj devis demandi min kiel estas eble, ke milionoj da homoj vidas la veron kaj la bonon tute alimaniere ol mi kaj la grupo, al kiu mi apartenas. Mi ne povis klarigi tion simple per: ili ne vidas la veron. Eble mi ne vidas la veron, eble ni ambaŭ ne vidas la veron! La babiloj kun la homoj, pri kiuj mi bonege sciis, ke ili ne kulpas ion ajn alian, krom ke ili edukiĝis kiel serboj – kiuj laŭ la tiama ĝenerala ”vero” devus esti miaj malamikoj, devigis min nove pripensi la signifojn de pluraj bazaj nocioj: kio estas la amo, la nacio, la religio, la egoismo, la grupo, la individuo … ?
Post penaj konfliktoj en mi mem mi kuraĝis ekdubi pri la ĝusteco de la nunaj difinoj: ĉu esti malkuraĝa estas malbone, ĉu ami nur sian grupon estas bone, ĉu kredi al siaj gvidantoj estas pozitive? Iom post iom mi dubis ĉiam pli. Fine post la permeso al mi mem rajti dubi, mi povis alimaniere pensadi kaj redifini la nociojn: Kiel kunligi sub la nocio ”amo” tiel diversajn specojn de la amo kiel tiu al virino, al gepatroj, gefratoj, nacio, dio … ? Kiel klarigi la eŭforian malamon, absolute malracian ĉe simplaj ĉiutagaj homoj, sub la influo de milita propagando, kiu kreas el ili terurajn sovaĝulojn? Kiel klarigi la emocian rilaton de homoj al lingvo kaj dialekto? Ĉu estas eble, ke nur kuraĝo estas bona – kial ni posedas en ni la timon?
Ĉu la egoismo estas nur malbona afero – kiam mi vidas, ke en la milito egoisto ne pretas mortigi amasojn, dum sincera altruisto, kredanta, ke li faras bonon al sia popolo, pretas senskrupule ĵeti atombombojn?
La redifinoj, kiujn mi nur mallonge klarigis en la ”Eŭropa ideologio”, por ke la leganto povu sekvi kaj kompreni la duoblecon de ĉio kaj en tiu senco ankaŭ la bonajn kaj malbonajn aspektojn de eŭropeco, estas nur parteto de la pripensoj, kiuj kondukis min al nekontraŭdira teorio pri la emociaj ecoj kiel socia parto kaj raciaj ecoj kiel individua parto de persono. Pli detale pri tiuj aferoj mi skribos en alia verko.
Ĉi tie mi nur volas atentigi la legantojn, ke ili ne povos bone kompreni la libron, se ili ne pensos per novaj kategorioj tiel, kiel mi difinis ilin. Kiam mi difinas la altruismon kiel ion kio konsistas el amo kaj malamo, vi devas daŭre pensi pri ĝi tiamaniere – kaj ne tiel, kiel oni instruis vin.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.