La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EŬROPA IDENTECO

Aŭtoro: Zlatko Tišljar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7. Sociaj grupoj kaj interesgrupoj

Ne ĉiu komuniĝo de homoj havas karakteron de sociiĝo, en kiu kreiĝos la altruismaj bezonoj naskantaj la reciprokan amon kaj malamon al aliuloj. Ekzistas evidente grupoj, kiuj kuniĝas simple por per tio akiri iun intereson, akiri ion por si – do kiuj havas egoismajn celojn. Tiajn grupiĝojn ni kutime nomas interes-grupoj. Temas pri ĉiuspeca kunaktivado kaj kunkontaktado de homoj kies celo estas reciproke interŝanĝi varojn (komercado) kaj sciojn (fakaj kaj sciencaj ligoj, renkontiĝoj ktp). Estante membro en tiaspecaj organizaĵoj oni celas akiri materian aŭ scian utilon por si, per kiu oni poste povus utili al siaj sociaj grupoj (tiuj, en kiuj oni estas ligita altruisme, per amosento).

Diferenco inter la sociaj grupoj kaj interesgrupoj estas krom en la celo ankaŭ en tio, ke la interesgrupoj ne tendencas krei por si lingvon apartan kiel socia distingilo, al kio ja strebas la sociaj asociiĝoj, sed inverse ili volas unuecigi lingvojn, por ke ili pli efike intertraktu kaj interŝanĝu sciojn kun aliaj similaj grupoj.

En reciproka aktivado de sociaj grupoj (kiuj bezonas diferencajn lingvojn por distingiĝi de aliaj) kaj interesgrupoj (kiuj volas unuecan komunan lingvon) la ĝenerala monda evoluo montras tendencon al tio, ke la dialektoj ĉiam pli proksimiĝas al la naciaj ŝtataj lingvoj (retenante ĉiam diferencon sed ĉiam pli malgrandan) kaj eĉ la naciaj lingvoj pliproksimiĝas tiel, ke ĉiu el ili akceptas ĉiam pli da komunaj vortoj prenante nuntempe ĉefe el la latina kaj la angla. Tiel ŝajne okazas evoluo, kiu kontentigos ambaŭ grupajn homaktivadojn: la dialektoj kaj lingvoj ĉiam pli proksimiĝados kaj estos ĉiam pli reciproke kompreneblaj, sed ĉiam ankaŭ konservos almenaŭ etan diferencon.

Ekesto de Eŭropa lingvo, baze de Esperanto kiel sintezo de eŭropa lingva tradicio, estas unu el la gravaj ŝtupoj sur tiu vojo.

La du tipoj de grupiĝado iel memorigas pri du aspektoj de la naturo: la fizika, en kiu la atomoj estas nur libere ligitaj en la sama elemento kaj la kemia, en kiu ili firme ligiĝas kun aliaj atomoj formante molekulojn, kiuj nun prezentas novan pli kompleksan fenomenon. Interesgrupoj estas ariĝoj de liberaj samtipaj atomoj, sociaj grupoj estas novmolekuloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.