La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EŬROPA IDENTECO

Aŭtoro: Zlatko Tišljar

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pri la aŭtoro

Zlatko Tiŝljar naskiĝis en 1945 en Zagrebo, Kroatio kaj esperantistiĝis en 1962 en Studenta Esperanto-klubo. Li gvidis pli ol 100 E-kursojn. Prezidanto de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio de 1968 ĝis 1977 kaj membro de komitato de TEJO.

En 1972 iniciatis kaj fondis entreprenon Internacia Kultura Servo Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991. IKS evoluis al entrepreno kun 10 profesie laborantaj personoj, kun signifa eldona agado (ĉiujare 3-5 libroj), kun ĉiujara profesia festivalo de pupteatroj (PIF), kun organizo de sciencaj simpozioj, teatraj festivaloj, seminarioj. IKS evoluigis la Zagreban metodon instrui Esperanton, kies baza lernolibro aperis ĝis nun en 21 lingvoj. Li fariĝis membro de la Komitato de UEA en 1979 kaj restis ĝis nun. Ekde 1992 li loĝas en Maribor Slovenio, kie li fondis entreprenon Inter-kulturo, kiu interalie organizis SAT-kongreson, REF-on, Alp-adrian konferencon, sciencajn simpoziojn, tribunojn kaj festivalojn kaj eldonis pli ol 20 librojn. Li iniciatis fondon de Asocio por Eŭropa Konscio en 1996.

Li tradukis kelkajn romanojn kaj novelarojn el la kroata kaj la slovena. Li studis ĉe AIS (pedagogion) kaj ĉe Zagreba Filozofia fakultato (ĝeneralan lingvistikon) kaj verkis plurajn prilingvajn sciencajn verkojn, kiuj aperis en ”Esperanto vivos malgaŭ la esperantistoj(IK 1997) kaj ”Duobla spiralo(1991).

Li estas verkinto de pedagogiaj instrukciaroj kaj vortaroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.