La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
EŬROPA IDENTECOAŭtoro: Zlatko Tišljar |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Bazaj dokumentoj pri Eŭropa Unio kiel la Kontrakto de Maastricht ne mencias lingvojn kaj lingvan politikon. La identeco estas menciata en ĉapitroj pri kulturo, instruado kaj scienco. Oni esprimas deziron, ke evoluu eŭropa identeco en estonta federacia ŝtato de civitanoj. Iom pli oni diras pri lingvo kaj identeco en kelkaj aliaj ĝenerale alireblaj dokumentoj.
Por analizi la staton mi elektis du: ”Eŭropo kreskas” (eldonita de Eŭropaj domoj de Aŭstrio, Italio kaj Germanio) kaj ”Ĉarto de Eŭropa Identeco”, akceptita en 1995 de Germana Movado por EU. Jen kelkaj citaĵoj el tiuj du dokumentoj, unue pri identeco:
Lernejo restas loko, en kiu estas necese serĉi kulturan eŭropan identecon kaj ĝin elkonstruadi. (EK, paĝo 37)
Informado devas servi al la komuna eŭropa pensmaniero.(EK, paĝo 37)
Kiun signifon havus eŭropa televida tagĵurnalo por kreado de eŭropa mentaleco! (EK, 38)
Esenca antaŭkondiĉo estas krei pozitivan psikologion por la ideo – esti eŭropano. (EK, 39)
Eŭropo bezonas kulturan kaj edukan politikon, kiu kreos eŭropan identecon. (ĈEI, Ĉapitro III), Al la eŭropa identeco apartenas sociala komuna politiko, kiu kontribuas al solidareca disdivido de taskoj, resursoj kaj bonstato inter ĉiuj partoj de Eŭropo. (ĈEI, Ĉapitro IV)
Necesas evoluigi kulturan kaj edukan politikon, kiu kontribuos al kreskigo de eŭropa identeco, kiu peros al ĉiuj civitanoj komunajn valorojn de unueco en diverseco. (ĈEI, Ĉapitro VI).
Lingva politiko estas menciata nur kiel principo, neniam kiel klara politika linio. Jen ekzemploj:
En lernejoj oni devas evoluigi tian instruadon, ke ĉiu lerneja sistemo ebligu integriĝon, konsiderante la gepatran lingvon de indiĝenoj same kiel la gepatran lingvon de la infanoj.
(EK, paĝo 34)
Oni devas ebligi al ĉiuj gelernantoj ellerni minimume unu fremdan lingvon. (EK, paĝo 34)
Estas grave instrui pri interdependeco inter naciaj lingvoj kaj literaturoj, antaŭ ĉio per studo de lingvoj kaj vivmanieroj de aliaj popoloj (EK, paĝo 37), Estas necese evoluigi la kapablon interkomunikadi en la propra kaj en aliaj lingvoj. (EK, 37)
La interkomunikado devas pliboniĝadi tiel, ke oni ebligu laŭeble frue lerni fremdajn lingvojn (ĈEI, Ĉapitro III), Estas necese stimuli la plurlingvecon (ĈEI, Ĉapitro VI).
Sed kia estas la praktiko en la nuna EU? Kvankam oni proklamas formalan egalrajtecon de ĉiuj naciaj lingvoj de EU kaj klopodas ebligi tradukadon al maksimuma nombro da eŭropaj lingvoj, en praktiko tio realiĝas nur je la plej alta nivelo, en kontaktoj inter ministroj kaj ŝtatprezidantoj. Traduki al ĉiuj 11 naciaj lingvoj kaj eventuale al pluraj minoritataj lingvoj (kiel ekz. la kataluna, eŭska, frisa ktp) ĉiun debaton kaj ĉiun diskuton postulus ankoraŭ nekalkuleble pli grandan bu- ĝeton ol oni nun uzas por tradukaj servoj en Bruselo kaj Strasburgo. Iuj kalkuloj donas la ciferon de proksimume 350 milionoj da DEM uzataj de Brusela administracio por tradukaj kostoj jare. Kaj malgraŭ tio restas multegaj problemoj, pro kiuj la tradukado ofte ne estas kontentiga. Daŭre mankas kvalitaj tradukistoj, aparte por malpli grandaj lingvoj kaj specialaj fakaj temoj, ofte la teknikaj instalaĵoj en konferencĉambroj ne sufiĉas por ĉiuj necesaj lingvoj, ofte okazas malĝustaj tradukoj (ekz. Maya Gilmby el Svedio skribas en sia raporto pri vizito al brusela parlamentejo: ” … kiam sveda parlamentano diris en la sveda, ke en Svedujo oni kolektis monon por karitataj celoj pere de ŝparbankoj, la tradukisto al la angla diris, ke en Svedio oni kolektadis monon per fusiloj. Alian fojon la parlamentano diris, ke la sveda ŝtato organizis komisionon por politiko pri alkoholismo kaj la interpretisto tradukis, ke Svedio organizis grupon da alkoholuloj … ”)
Jen kion mi spertis rilate la lingvan politikon de EU-administracio inter 1994 kaj 1997 en kontaktoj kun oficejoj de EU rilate la fondaĵon pri helpo al transiraj landoj PHARE:
Se vi volas prezenti projekton kaj peti monon por makroprojektoj de PHARE Democracy Programme, vi povas ricevi formularojn en tri lingvoj kaj prepari la projekton en unu el la tri: la angla, la franca aŭ la germana – antaŭ ne longe oni enkondukis ankaŭ la rusan. Sed se oni aprobas al vi la projekton kaj decidas kunfinanci ĝin, vi ricevos el Bruselo leteron en la angla kun klara frazo, ke ekde nun oni korespondos kaj rilatos nur en la angla. Kompreneble, ankaŭ la kontrakto estos nur en la angla lingvo. Por mikro-projektoj eblas prezenti petskribon en la loka nacia lingvo, kaj oni ne sendas ĝin al Bruselo, sed al la ĉefurbo de la propra lando, kie landa komisiono reprezentanta EU-on decidas, kion financi.
Sed ekde la momento, kiam la projekto estas akceptita, oni devas eĉ kun tiu landa centro, kun landaj reprezentantoj (samlandanoj) korespondi nur en la angla!!!
Foje mi preparis ankaŭ projekton en alia subbranĉo de PHARE sub la nomo CREDO-Programme, por kiu eĉ la priskribo de la projekto kaj monpeto devis esti skribitaj nur en la angla!
Alia ekzemplo: dum seminario pri virina politiko en 1996 en Slovenio mi havis okazon iom pli longe babili kun EUparlamentanino Barbara Weiler kaj mi demandis ŝin kiel EU certigas la lingvan egalrajtecon? Ŝi respondis, ke oni juste elektas prezidantojn de diversaj komisionoj kaj laborkorpoj laŭvice el ĉiu lando, membro de EU. Mi demandis ŝin, ĉu tio signifas, ke kiam finno estas elektita kiel prezidanto de iu EUkomisiono, li gvidas la komisionon en la finna lingvo? Ŝi mire min rigardis!!
Kiel kuriozaĵon mi prezentu kelkajn pripensigajn indikojn el la jam menciita raporto de Maya Gilmby:
En EU estas oficialaj 11 naciaj lingvoj, sed tamen vivas en EU pli ol 50 milionoj da homoj, por kiuj neniu el la 11 lingvoj estas gepatra.
En Bruselo laboras ĉirkaŭ 3200 tradukistoj, kio estas 15% de la tuta administra laboristaro.
Kosto de tradukoj de unu paĝo estas proksimume 200 DEM!!
Nur el EU Centro en Bruselo ĉiusemajne oni forportas 20 tunojn da forĵetita papero.
Daŭro por traduki materialojn estas enorme longa. Por traduki unu dokumenton el 25 paĝoj al 6 lingvoj oni bezonas 100 labortagojn!
Kelkfoje en konferencejo por 300 partoprenantoj laboras en siaj kelkdek tradukbudoj pli ol 100 tradukistoj!
Oni povas facile konkludi, ke malantaŭ la principa deklara nivelo, ke ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj, troviĝas ekzekutiva politiko iom post iom, sen pri tio paroli, trudi la anglan kiel eŭropan lingvon, ĉar ja ankaŭ al la politikistoj kaj burokratoj estas klare, ke la surtabligo de la propono pri eŭropa lingvo provokus nekredeblan kvereladon. Kaj tio povas havi nur unu finon. Ĉar – dum la stato estas tia, kia la nuna, nome dum EU ankoraŭ ne estas federacia ŝtato – naciaj ŝtatoj en ĝi ne sentas rektan atakon al siaj identecoj, sed kiam post deko da jaroj la pozicio de la angla ankoraŭ pli fortiĝos kaj EU fariĝos federacia ŝtato, la aferoj komplete ŝanĝiĝos. Subite ĉiuj popoloj (krom la britaj) subite sentos sin trompitaj, trovos sin en pozicio, pri kiu neniu demandis ilin, en stato, en kiu la angla simple estos la eŭropa lingvo kiel finita fakto. Kaj tiam ekkreskos rezisto, pri kiu nun neniu konscias – la sama rezisto, kian kontraŭ la rusa evoluigis nerusoj en Sovetunio. Ekestos streĉo, kiu eksplodigos Eŭropan Union.
Charles King el Georgetown University, Washington skribas (Liter.1, paĝo 495): ”Tiom longe, kiom la plej laŭtaj subtenantoj de la lingva tolero (grandaj ŝtatoj) mem ne aplikos al si la samajn regulojn, kiujn ili advokatas, restos ilia influo al etno-lingvaj konfliktoj minimuma.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.