La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
EŬROPA IDENTECOAŭtoro: Zlatko Tišljar |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La ĉefa principo, surbaze de kiu Eŭropa Unio povas fariĝi forta ŝtato kaj tamen absolute garantii kaj defendi la rajtojn de popoloj je siaj identecoj, estas la principo de subsidiareco.
La principo estas kontraŭa al la principo de centrismo.
Nome la centrismo, kiu praktike nun regas en plejmulto de ĉiuj ŝtatoj signifas, ke la fonto, el kiu eliras la rajtoj pri decidado kaj administrado, estas la supra, centra forto. Ĝi (la centra ŝtatpotenco, prezidanto, parlamento, imperiestro …) decidas kaj fordonas iom da decidrajto al pli subaj ŝtataj organizformoj (landoj, regionoj, komunumoj) laŭ sia arbitra takso.
Inverse la principo de subsidiareco difinas, ke la fonto de memadministrado kaj decidado estas en la plej suba teritoria unuo, kiu delegas iom da sia suvereneco al la pli supra instanco laŭ propra decido kaj interkonsento kun aliaj subaj instancoj pri maniero kiel kontroli la supran instancon kaj kiel esti en ĝi juste reprezentita. Tio signifas, ke oni ekiras de la regiona nivelo. Regionoj konstituigas ŝtaton kaj delegas al ĝi parton de la decidrajtoj. La nunaj ŝtatoj, kutime naciaj, ĉar en ili vivas kiel plejmulto unu eŭropa nacio, povas kununuiĝi en pli supera ŝtato – ekz. en EU. En tia kazo la subsidiareca principo denove eliras el la fonta rajto de la naciaj ŝtatoj nur surbaze de siaj decidoj fordoni iom da suvereneco kaj decidrajto al la superaj instancoj de EU baze de interkonsento inter la naciaj ŝtatoj kaj certigitaj formoj kontroli tiujn instancojn kaj esti sufiĉmaniere reprezentitaj en ili.
Tiun politikan principon oni devus apliki ankaŭ al la rajtoj je identecoj kaj lingvoj:
En ŝtatsistemo, kiu konsideras la subsidiarecan principon, oni devas eliri el la fontrajto de civitano uzi sian dialekton aŭ minoritatan lingvon en sia regiono. Regionanoj delegas parton de siaj lingvaj rajtoj al la pli supra ŝtatnacia nivelo akceptante interkonsente iun ŝtatnacian lingvon. Tio signifas, ke en elementaj lernejoj oni devus lerni ankaŭ la dialekton aŭ minoritatan lingvon kaj ne nur la nacian kiel kutime. Nun la regionaj lingvoj estas praktike centrisme malakceptataj aŭ pli-malpli malpermesataj. Oni lernas ilin nur surstrate kaj hejme. Malgraŭ tio, neniu ŝtato sukcesis kaj neniam sukcesos forpeli la dialektojn, ĉar eĉ se kelkaj malaperas, naskiĝas novaj.
Regiona identeco estas nepra bezono de ĉiuj homoj, ĉar per ĝi ili defendas sian regionan hejmon kontraŭ eventualaj malnormalaĵoj, kiam tro multaj aliregionanoj alloĝiĝas kaj klopodas perforte ŝanĝi la regionan kulturon, trudi la sian.
Ĉiu homo montros fiere sian regionan identecon en sia regiono per sia dialekto, eĉ se tiu nur malmulte diferenciĝas de la nacia lingvo. Pensu, ke ekzistas ankaŭ specialaj mallongdaŭraj slangoj de gejunulaj stratgrupoj, vilaĝaj kaj urbaj subdialektoj, kiuj signas eĉ pli mallarĝajn sed en certaj cirkonstancoj gravajn identecojn. Eĉ ofte oni povas rekoni iun familion laŭ lingvo, kiu laŭ etaj malsamaĵoj estas karakteriza por tiu familio.
Se ni logike sekvas la subsidiarecan principon en kazo, kia estas la eŭropa, ni vidas, ke ekestas bezono pri nova identecŝtupo por ĉiu eŭropano – la eŭropa. Tiu identecŝtupo devas esti signita per eŭropa lingvo. Ne per lingvo kiel komunikilo – sed per identeclingvo, kiu kunportos la signon de eŭropeco kaj kiun ĉiu eŭropano akceptos propravole kiel plian sian identecsignon. Tiu lingvo evidente devas esti neŭtrala, samkiel naciaj lingvoj estas neŭtralaj rilate al siaj dialektoj (diferencaj de ĉiuj siaj dialektoj).
La nuna jam menciita tendenco de EU-administracio trudi al eŭropanoj la anglan lingvon estus logika, se lingvo estus nur komunikilo, ĉar ja nun la angla jam estas la plej disvasti ĝinta lingvo en interpopola komunikado en Eŭropo. Sed bedaŭrinde por la angla, samkiel por partaj aspiroj de la franca, tiuj lingvoj en Eŭropo ne estas neŭtralaj kaj ne povas esti laŭ la subsidiareca principo akceptitaj de neangloj resp. nefrancoj.
Se oni insistos kaj per diversaj ekonomiaj premoj plu trudos tiun komunikan solvon, EU ne havos ŝancon por longdaŭra ekzisto, samkiel okazis pri Sovetunio, Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio.
Ĉiuj tiuj ŝtatoj klopodis evoluigi ŝtatan identecon (sovetan, jugoslavan, ĉeĥoslovakan), sed baze de neneŭtralaj rusa, serba kaj ĉeĥa lingvoj ili ne sukcesis. Ne multaj nerusoj volis esti sovetanoj, tre malmultaj neserboj volis esti jugoslavoj, nemultaj slovakoj volis esti ĉeĥoslovakoj. La nuna proklamita, sed praktike tute malekonomia lingva politiko de EU, ke eŭropanoj devos esti multlingvaj, ke ĉiuj devos scii plurajn lingvojn, estas unuflanke trompa (ja angloj neniam estos multlingvaj, same ne francoj), aliflanke ĝi estas kontraŭa al la subsidiareca principo. Teritoriaj identecoj de ĉiu eŭropano estas nur lia regiona, ŝtatnacia kaj eŭropa. Tial ĉiu devas lerni nur tri lingvojn, sian regionan dialekton (aŭ minoritatan lingvon, se li estas minoritatano) por komuniki kaj havi identecon en sia regiono, ŝtatnacian lingvon por komuniki kun alidialektanoj ene de la sama nacio kaj senti identecon nacian, kaj eŭropan lingvon por komuniki kun aliaj nacianoj en Eŭropo kaj senti sian eŭropan identecon. Ĉiu povas laŭplaĉe lerni aliajn lingvojn, ĉiu povas mem fordoni sian regionan aŭ nacian identecon, se li ŝanĝas sian loĝteritorion por daŭra restado aliloke kaj mem decidas lerni alian lingvon kaj akcepti alian identecon. Do ĉiu rajtas per propra decido ŝanĝi siajn teritoriajn identecojn – sed neniu rajtas forpreni la grupan rajton je tiuj tri niveloj de identecoj. Multaj el ni havas ankaŭ pli subajn identecojn (eventuale vilaĝan, urban, kvartalan), sed tiujn oni ne povas pro ekonomiaj kaŭzoj instituciigi.
Sed ankaŭ ilin oni devas toleri kaj ne kontraŭstari.
Ekzemple mi ne povas havi samtempe identecon kroatan, serban, bosnian, aŭstran, germanan, anglan, slovenan pro tio, ke mi parolas tiujn lingvojn. Miaj identeclingvoj estas la zagreba kajkava dialekto, la kroata nacia lingvo kaj la eŭropa.
Tamen, ĉar mi kvin tagojn en semajno vivas en Slovenio kaj du tagojn en Kroatio, mi akiris du naciajn identecojn, kroatan kaj slovenan – sed ne la germanan aŭ aŭstran, ne la anglan, ne la serban aŭ bosnian, ĉar mi ne vivas en ŝtatoj kun tiuj lingvoj kaj sekve ne samopinias rilate la sencon de la vivo kaj morto kun ĉi tiuj popoloj, kvankam mi ilin povas lingve kompreni.
Tiuj lingvoj por mi estas nur komunikaj.
Kiu do neŭtrala lingvo estu eŭropa lingvo, kiun ĉiuj eŭropanoj interkonsente lernos en siaj lernejoj ĝis la sama scinivelo kiel la nacia lingvo? Ekzistas tri eblecoj:
1. Neŭtrala povus esti kiu ajn monda lingvo, kiu ne estas eŭropa, ekz. la ĉina aŭ la araba. Tian solvon nuntempe havas pluraj multpopolaj ŝtatoj, kiuj unue estis kolonioj (ekz. la angla estas neŭtrala ŝtata lingvo en Hindujo, Nigerio kaj tia ĝi estis ankaŭ en la komenco de Usono kaj Aŭstralio, sendube tia estas ankaŭ la hispana en Sudameriko ktp.).
2. Oni povas revivigi iun el mortintaj malnovaj kulturlingvoj.
Tian solvon uzis Israelo reviviginte la ankoraŭ antaŭ 100 jaroj mortan malnovhebrean lingvon, kiu nun estas vigla lingvo de unu popolo. Eŭropo havas du tiajn lingvojn – la malnovgrekan kaj la latinan.
3. Oni povas preni novan, science faritan lingvon. Tian solvon havas Indonezio. La nuna Bahasa Indonesia estas produkto de nederlandaj sciencistoj, kiuj antaŭ 100 jaroj el la ”retorto” naskigis laŭ la principoj de ekesto de piĝin-lingvoj tiun ĉi nun grandan mondlingvon. En Eŭropo estas unu tia lingvo – la jam pli ol centjara Esperanto.
Laŭ mia opinio la unua solvo ne estas aplikebla en Eŭropo, ĉar Eŭropo neniam estis kolonio kaj neniam havis komunan reganton. La identeca komponento de la lingvo tamen devas esti iel ligita al la historio kaj kulturo de la teritorio al kiu ĝi apartenas. Neniu neeŭropa lingvo kontentigas tiun postulon.
Eŭropo devas decidi inter la du lastaj alternativoj. Estus la plej bona kaj la plej demokratia maniero, se post sufiĉe longa kaj argumentita publika diskutado en ĉiuj EU-landoj la popoloj akceptus referendume definitivan decidon inter la ofertoj: revivigi la latinan, revivigi la grekan aŭ akcepti la ekzistantan Esperanton.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.