La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() EŬROPA IDENTECOAŭtoro: Zlatko Tišljar |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ĉar ni ĉiuj apartenas al multaj grupoj samtempe, ni rangi gas la valorojn de unuopaj apartenoj. Kiu el tiuj grupoj, kiu el tiuj apartenoj estas por ni la plej grava, la plej valora kaj kiu malpli? En tiu valorigado, rangigado ni daŭre uzas du kriteriojn: la ekonomian, utilecan, racian valorigon, kiu konsideras la merkatan principon kaj la emocian, malracian valorigon, kiu konsideras la subsidiarecan principon.
Laŭ la utileca vidpunkto la plej valora estas por ni tiu grupo, kiu ebligas la plej grandan utilon al ĉiuj membroj. Tio estas la plej granda grupo, ĉar ĝi ampleksas la plej grandan merkaton. Sekve la plej valora estas EU, poste la naciŝtato kaj la plej malvalora la regiono.
Laŭ la emocia vidpunkto estas inverse. La plej profundaj kaj intimaj identecoj, sekve la plej valoraj estas tiuj, kiuj estas al homo la plej proksimaj. Teritorie tio estas la lok-regiona.
Por li la loka aparteno estas multe pli valora ol la nacia – kaj tion li daŭre konfirmas al la kunlokuloj per sia lokdialekta parolado. Nur kiam homo troviĝas en societo kun homoj de aliaj regionoj aŭ en publika loko, li sentas sian ŝtatnacian apartenon kaj klopodas uzi la nacian lingvon. Sed en tiaj cirkonstancoj li troviĝas malofte (3-4% de sia paroltempo), sekve la identeca valoro de lia naciaparteno estas multe malpli granda. La tuteŭropa identeco estas la plej abstrakta kaj for de la ĉiutaga vivo de eŭropano kaj el identeca emocia vidpunkto la plej malvalora. Li ja troviĝas en situacioj, kiam li sentas sian eŭropan identecon nur tiam, kiam li kunestas kun homoj el pluraj nacioj de Eŭropo.
Tion konfirmas ankaŭ la fenomeno de sporta jubilado.
Unuopulo kunvivas la vivon de sia loka sporta teamo grandan plimulton da tempo, en kiu lia loka klubo konkuras kun aliaj lokaj teamoj, kiuj estas ties kontraŭuloj. Unuopulo do estas region-loka sporta patrioto, ne nacia. Tre malofte lia loka teamo aŭ eble eĉ loka teamo de alia regiono el lia nacio partoprenas en internaciaj konkuroj – nur tiam li sentas sian nacian apartenon, nacian sportan patriotismon. Sekve, la loka identeco estas unua, ĉefa, la plej valora.
Same oni valorigas la lingvojn, kiel signojn de la grupaparteno laŭ la du vidpunktoj. Ĝian identecan, emocian valoron ni povas mezuri per tempouzo de unuopaj lingvoj: kiom da procentoj da nia paroltempo ni parolas unu aŭ alian lingvon.
La utilecan, komunikan valoron ni mezuras per ekonomia, merkata kriterio: kioman teritorion kovras iu lingvo.
El la vidpunkto de teritorio, kiun okupas iu lingvo, do el la vidpunkto de utilo, la plej valora estas tiu lingvo, en kiu eblas komuniki sur laŭeble granda teritorio, sur laŭeble granda merkato. Ju pli la teritorio de iu lingvo estas malgranda, des pli malvalora ties komunika valoro – sekve dialekto havas la plej malgrandan valoron, la nacia lingvo grandan, la supernacia la plej grandan.
El la emocia vidpunkto estas inverse. Ĉiu unuopulo ja vivas pli-malpli 95% aŭ pli de sia tempo en sia urbo, en sia regiono kaj parolas 95-procente en sia loka dialekto (malgraŭ tio, ke en la lernejo li devas uzi la oficialan nacian lingvon, ke li devas legi librojn en la nacia lingvo kaj aŭskulti radion kaj televidon ankaŭ en ĝi), do absolute dominan tempon rilate la tuton de sia parola aktivado. Li do plej intime ŝatas sian regionan lingvaĵon, kiun li daŭre parolas, ĝi estas por li la plej valora. Multe malpli li uzas la nacian lingvon kaj ankoraŭ malpli aŭ neniam la supernacian. Sekve tiuj lingvoj emocie por li havas malaltan valoron.
Tiuj du valorigprincipoj ne konfliktas en grupoj, kiuj vivas en nekonflikta situacio, kiuj troviĝas en fazoj de kresko kaj prospero. En tiaj cirkonstancoj la principo de racio, de utileco superas la principon de emocioj. Ekz. se majoritato en iu ŝtato neniel kontraŭstaras la minoritaton, plene ĝin subtenas kaj permesas al ĝi paroli kaj ĉiamaniere uzi sian minoritatan lingvon, la minoritato relative rapide malaperas, asimiliĝas. Ja la rajto je ekzisto estas plene respektata, ne endanĝerigata kaj oni ne emocie bezonas batali por defendi sian regionan identecon.
Superas la racia intereso de pli granda utilo, oni eĉ ne rimarkante malrapide forlasas la minoritatan lingvon. Kiam la majoritato ial malpermesas, endanĝerigas la rajton je ekzisto, la emociaj sentoj rapide vekiĝas kaj reaktivigas la emociojn por defendo de sia plej intima, lok-regiona idento. Do, kiam la grupo estas endanĝerigata, en krizo la emocia principo superas la racian, utilecan. Tiam emocie la plej malforta identeco (tiu merkate plej valora) rapide malaperas, frakasi ĝas – kaj fortiĝas la pli subaj identecoj, tiuj pli proksimaj al la homo. Ekz. kiam la jugoslavia krizo fine de la okdekaj jaroj jam longe daŭris, la emocia, identeca valorigo superis ĉiam pli la racian, utilecan. Kiam en 1990 Usono ofertis al Jugoslavio grandan krediton, jam estis tro malfrue. Oni ne plu interesiĝis pri utilo, pri Jugoslavio. Tiam la emocioj jam tiom efikis, ke disfalis plene la malforta jugoslaveca konscio kaj fortiĝis la naciismoj.
La vivo sukcesas kunordigadi ĉi tiujn du sin kontraŭdirajn valordinamismojn pozitive por ambaŭ, se la socio estas sana kaj kreskanta.
Se la socio estas malsana, en krizo, la du valorprincipoj forte konfliktas kaj kutime venkas la emocia, kiu detruas la grandajn ŝtatajn konstruaĵojn dispecigante ilin je etaj ŝtatoj, je naciaj aŭ regionaj grandecoj (ĉu post internaciaj militoj, kiujn ili mem kaŭzis aŭ post civitana interna milito).
Tial por longdaŭra estonto de Eŭropa Unio gravas ĝia sano, kresko kaj grandeco, sed same gravas laŭeble forte evoluigita eŭropa konscio ligita al neŭtrala eŭropa lingvo, kiu en kazo de krizo ŝirmos la ŝtaton de rapida disfalo.
Por la plej intimaj identecoj ne estas necese eduki, en ili la homoj vivas (por la loka aparteno, aparteno al familio ktp), sed por la nacia identeco estas necesa intensa eduko, por konvinki la homojn, ke ankaŭ tiu aparteno estas por ili grava.
Por la supernacia identeco, kia la eŭropa, estas necese investi multe pli da energio per tiusenca multflanka edukado, por evoluigi ĝin kaj plenigi ĉies koron per amo por la eŭropa patrujo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.