La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EŬROPA IDENTECO

Aŭtoro: Zlatko Tišljar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2. Altruismo – amo kaj malamo

Mi eliras el unu aksiomo, nome, ke la ĝenerala homa konduto estas difinita de du inter si interplektitaj kaj samtempe aktivantaj softvaroj: softvaro de la homa egoismo kaj de la altruismo. La programoj, kiuj difinas homon kiel socia estaĵo (altruismo) agas nur en sociaj cirkonstancoj – ili estas potencialaj. Ni devas lerni por akiri la rezultojn de la altruismo.

Kaj la rezulto estas amo kaj malamo. La altruismo signifas, ke homo ne povas vivi sola, ke li devas aparteni al grupoj, al pli superaj organismoj, en kiuj unuopulo estas nur ĉelo. Samtempe ĉiu apartenas al multaj grupoj: al sia familio, al sia amikeca grupo ĉe kartludo, al sia labora teamo, al sia loka komunumo, al sia popolo, al sia religia grupo, al sia kantkoruso … Kaj ĉe ĉiu el ĉi tiuj grupoj ni don-prenas iom da amo al la grupo kaj iom da malamo al aliaj grupoj, kiuj eventuale povus esti danĝeraj por la nia. Al iu grupo ni donas multegan amon, al alia nur iomete. Tio signifas, ke por membroj de grupo, al kiu ni sentas fortegan amon, ni pretas forte nin oferi, en ekstremaj kazoj eĉ fordoni la propran vivon por savi aliajn en la grupo, dum en grupoj, ĉe kiuj la nivelo de la amo ne estas alta, ankaŭ la preteco sin oferi ne estas alta. Eĉ tiuj sentoj povas esti en reciproka kolizio, se iu el la grupoj, al kiuj ni apartenas ŝanĝas sian pozitivan rilaton al alia grupo, al kiu ni same apartenas (ekz. kiam popolo, al kiu mi apartenas postulas la vivon de iu membro de mia familio, tiam la amo al mia popolo kaj la amo al mia familio estas en kolizio, ĉar la utilo, kiun pro la viktimigo de mia filo ricevas mia popolo, estas malutilo por mia familio). La aparteno al grupoj estas nenia stabila, konstanta afero, ĝi estas en daŭra moviĝado kaj ŝanĝiĝado. Ni kreskas kaj edziĝas, do ni ŝanĝas la familion kaj nia amo malfortiĝas por la membroj de la antaŭa kaj fortiĝas por la membroj de la nova. Ni ŝanĝas nian membrecon en amatorgrupoj, ni ŝanĝas la laborteamon, la loĝurbon, eĉ la landon, ni ŝanĝas ankaŭ la religion. Ni povas ankaŭ ŝanĝi ĉion ne vojaĝante. Ekz. mia patro la tutan vivon vivis en la sama regiono, sed li naskiĝis en Aŭstrohungario kaj estis edukata senti la aŭstrohungaran identecon kaj fideli al la eterna regno kaj ties imperiestro Franz-Josef. Post la unua mondmilito lia regiono troviĝis en Jugoslavio kaj li devis lerni pri la jugoslava identeco kaj ĵuri, ke li donos sian vivon por sudslava frateco kaj reĝo Aleksandro, dum la dua mondmilito li subite troviĝis en faŝisma kroata ŝtato kaj oni instruis ĉiujn ami nur kroatojn, ties ŝovinisman gvidanton Paveliĉ kaj liajn faŝismajn amikojn. Post la milito revenis Jugoslavio, en kiu oni edukis pri la jugoslava kaj kroata identecoj kaj amo al socialismo kaj la granda komunista gvidanto Tito. Se li estus vivinta nur kelkajn jarojn pli, li mirus, ke li denove devas ŝanĝi sian kredon kaj plene identiĝi kun la nova kroata naciismo kaj la nova granda gvidanto de ĉiuj kroatoj, Tudjman …

Kiel do ekestas kaj malaperas la amo? La amo kiel unu el la du segmentoj de la altruismo (la dua estas la malamo) evoluas nur en grupo per komunikado kaj pliproksimigado de ideoj pri la senco kaj la celo de la vivo. Grupanoj, kiuj havas grandan parton de la ideoj komunaj, el kiuj eliras la kompreno pri la propra vivsenco kaj celo, evoluigas reciprokan fortan amon kaj pretecon sin oferi unuj por la aliaj.

Sekve la eduko estas la ĉefa unua paŝo al la grupa amo.

Unue ni estas edukataj de la gepatroj (kaj ni akiras la amon al ili kaj la gefratoj), poste de la lernejo oni evoluigas la amon al la patrujo kaj la popolo, tiam de la eklezio ni lernas ami niajn samreligianojn. Poste en la grupo okazas ankaŭ reciproka interŝanĝado de ideoj kaj ne nur vi estas edukata, sed ankaŭ vi kunedukas aliajn. Tiel ŝanĝiĝas la spiritenhavo de la grupo, sed restas la spirita komuneco. Ofte forta personeco trovas simplan klarigon por la celoj de iu grupo, do inventas ideologion akcepteblan de la plej granda kvanto de la homoj (konsideru, ke ĉiam tio devas esti simpligita vivkoncepto, formala kaj ŝajne klara). Tia persono depende de la socia pozicio povas rapidege evoluigi amasan (eŭforian) amon al la samgrupanoj akceptintaj tiun ĉi ideologion kiel sian kaj samtempe malamegon kontraŭ aliaj grupoj, eventuale endanĝerigantaj ĝin. Membroj de la grupo pretas mortigadi por defendi sian grupon kaj eĉ por preventi la danĝeron, se tiel de ili postulas la gvidanto, la ĉefideologo. Sekve tro granda amo samtempe kuntrenas tro grandan malamon kaj estas danĝera.

Resume: La amo kaj la malamo evoluas per reciproka proksimigado de ideoj pri la senco kaj celo de la vivo kaj estas fenomeno komuna al ĉiuj membroj de grupo (grupo estas minimume du personoj). Ĝi ekestas el komuna interaktivado kaj estas procezo. La altruismo (amo plus malamo) estas nenio alia ol grupa egoismo.

Ĉar nuntempe oni miksas la nocion amo kun enamiĝo kaj sekso, vidu klarigon pri tio en la aldono fine de la libro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.