La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


EŬROPA IDENTECO

Aŭtoro: Zlatko Tišljar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1. Enkonduko

Eŭropa Unio kreskas. Ĝi estas en sia maturiĝa kaj burĝona periodo. Ni ĉiuj fiere kunkreskas kun ĝi kaj deziras al ĝi longan vivon sen gravaj malsanoj kaj konfliktoj kun neeŭropuniaj landoj. Eŭropa Unio estas soci-ŝtata strukturo ekestanta je tute nova maniero en la ĝisnuna homara historio. Neniam ĝis nun kresko kaj pligrandiĝado de iu ŝtato ekestis alimaniere ol per militoj. Neniam kreskis ŝtato tiel, ke propravole al ĝi aliĝadis ĉiam pli da novaj kaj novaj najbaroj. Ŝajnas, ke en la monda historio io revolucia okazas, io inversas ĝian kondutmanieron kaj movas la grandan historian radon al direkto, en kiu oni solvas la sociajn konfliktojn per komunikado kaj per bona volo. Ĉu EU signifas, ke la homa socio ekiras novan vojon, en kiu inter la teritoriaj homgrupiĝoj ne plu dominos sangaj konfliktoj, ne plu la konfliktoj estos solvataj per militoj?

Ĉu tiu ununura ekzemplo en la mondo (momente ja ne videblas alia mondregiono kun simila tendenco – eĉ kontraŭe, la klasika homara historio, en kiu najbaroj kutime detruas aliajn najbarojn, en kiu ŝtatoj ne tendencas al kuniĝo, sed al disfalo kaj separatiĝo, forte plu efikas) estas signo de la homara printempo, de la homara maturiĝo – aŭ ĝi estas nur malnormala fenomeno, kiu pli aŭ malpli poste malsukcesos kaj finiĝos per konflikto kaj disfalo?

La homaro en la du lastaj jarcentoj faris enormajn paŝojn, eble tro grandajn por tiel mallonga periodo. Ĝi fariĝis kapabla foriri de sur sia naskoplanedo kaj ankaŭ detrui ĝin. Ĝi tutglobe fariĝis unu tuto interligita per nervoj de informadiko, ĝi ekposedis tian konscion pri sia propra forto kaj kapablo, ke ĝi aŭ ekmajstros mem sian sorton aŭ detruos sin mem.

Al kio ni strebu, al kio ni kredu?

Mi opinias, ke ni ne havas alternativon: ni devas kredi, ke la naturo kaj ties evoluo, kies pinto estas ni mem, havas ian longdaŭran sencon, ni devas kredi, ke la homaro plu ekzistos kaj tial ni devas agi por ebligi, ke tio vere okazu. Tial ni helpu al Eŭropa Unio plu kreski kaj fortiĝadi kun la tendenco, ke tiu nova ŝtupo de la homara historio iĝu modelo ankaŭ por aliaj.

EU fieru pri si kaj sia escepta rolo en la monda progreso, sed ĝi estu daŭre malferma. Ĝia memfiero ne fariĝu memkontento, kiu kaŭzos fermon de la limoj. EU ne malebligu aliĝon al iu ajn najbara lando, kiu volas aliĝi, eĉ ne al tiuj, kiuj ne plu estas formale en Eŭropo! Kiam la landlimoj de EU transiros Ukrainion, ĝi ne konstruu ”berlinan” muron, sed same malferme iom post iom akceptu Kaza`stanon, Rusion, Turkion …

Kaj kiam venos la tempo al pure aziaj landoj, ĝi ŝanĝu sian nomon al Eŭrop-azia Unio. Mi ege dezirus, ke EU estu ĝermo de unuiĝo de la tuta homaro kaj mi ĝoje kontribuas al tiu celo.

Por fari tion sukcese ne sufiĉas senargumente kredi. Nepras profunde analizi kaj starigi bazon por nova sociologio.

La ĝisnuna sociologio servis al la ĝisnuna konflikthistoria socio stariginte antaŭjuĝajn dogmojn necesajn por identeco de ŝtatoj, kies ununura celo estas ne malaperi (vidu ekz. Konstitucion de Kroatio, per kiu oni malpermesas unuigon de tiu ŝtato iam ajn en la estonto kun sudaj kaj orientaj najbaroj!!) kaj ebligi novan komprenon pri la grupa identeco. Devas ekesti nova socia teorio, kiu ne konfliktas kun la faktoj, ke ŝtatoj daŭre ŝanĝiĝadas, teritorie, idee, identece. Tial mi ŝatus per tiu ĉi verketo lanĉi kelkajn bazajn demandojn kaj klopodi respondi al ili alimaniere ol faras tion la ĝisnuna sociologio kaj lingvistiko, kiuj esence servas al la naciisma koncepto de la nuntempaj naciaj ŝtatoj.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.