La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EŬROPA IDENTECO

Aŭtoro: Zlatko Tišljar

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10. Eŭropa ideologio – demokratio de diversecoj

La socioj klopodas evoluigi laŭeble tian socian ideologion, kiun fortege kredos ĉiuj membroj de la koncerna socio aŭ almenaŭ granda plimulto. Tiel la komuna identecideologio estu laŭeble identa kun la individua celidearo kaj kongruu kun la individua spirita kredo. Kiam iu socio atingas tion, ĝi fariĝas pli efika ol averaĝa socio, sed ĝi fariĝas ankaŭ multe pli danĝera por siaj najbaroj (hitlera Germanio ekz. aŭ komunisma Vjetnamio …). Tio iel similas al la stato de resonanco en fiziko. Tiu stato signifas egan forton, sed ankaŭ egan detruan danĝeron. Aliflanke, se oni tute ne posedas la identecan komunidearon, tia socio ne povas ekzisti longatempe.

Do oni devas evoluigi eŭropan konscion, komunan idearon, kiu proponas kontentigajn respondojn al la demandoj, kial oni estu eŭropanoj, kial konstrui Eŭropan Union, pro kiu eŭropano fieros esti eŭropano kaj amos Eŭropon. Sed ne troigi – lasi sufiĉan individuan liberecon dubi pri tiuj ideoj. Sen komuna idearo, sen eŭropa patriotismo, Eŭropo disfalos. Kun troigita memama ideologio de nova eŭropa naciismo ĝi povus evoluigi danĝeran grandeŭropan imperiismon.

Usono estas ekzemplo de bone ekvilibrigita rilato inter la komuna kredo pri amerikaneca identeco kaj individuaj pensliberecoj.

La efektivan kontraŭdiron ili kunligis: amerikano fieras pri sia amerika identeco, kies baza karakterizo estas kredi pri individua libereco!!

Kiel solvu tion Eŭropo? Kiuj estas la veraj grandaj ideoj de Eŭropo, pro kiuj povus fieri ĉiuj eŭropanoj? Ŝajnas al mi, ke – krom la baza kaŭzo, kial oni klopodas kreskigi Eŭropan Union, nome certigi la pacon en Eŭropo – tio estas demokratio de diversecoj! Do la kredo, ke indas esti eŭropano, ĉar ĉi tie oni permesas liberecon al diversaj grupaj subidentecoj, naciaj, religiaj, politikaj, rasaj. La senco de Eŭropa unio estas montri al la homaro, ke ĉiu homo daŭre havas plurajn identecojn kaj apartenas samtempe al pluraj grupoj. Eŭropa unio subtenas apartenon de siaj civitanoj al kiom ajn granda nombro da grupoj kaj stimulas la pluridentecon!

Usono ja efektive ne havas tion. Ĝi ne havas amason da diversaj politikaj partioj kaj ideologiaj orientiĝoj de ekstreme maldekstraj al ekstreme dekstraj. Usono havas praktike nur du partiojn, kiuj ambaŭ ideologie havas la saman celon – pluteni la liberalisman kapitalismon kaj unuaecon de Usono en la mondo. Ĝi efektive ne subtenas grupajn naciajn identecojn, sed nur la tutnacian usonan, eĉ religioj ne estas tutŝtate egalrajtaj – ja la ŝtata religio estas kristanismo. Ĝi ne stimulas multlingvecon – kontraŭe, dum sia tuta historio ĝi klopodis plej diversmaniere malaperigi ĉiun lingvon krom la angla. Ĝi adoras la individuan liberecon, ne la liberecon de grupoj esti diferencaj.

Eŭropo devus evoluigi sian identecon je tiu koncepto: kompreni la demokratecon kiel absolutan liberecon de grupoj evoluigi aŭ teni siajn diversajn subidentecojn kaj regi kunordigante inter ili per demokratiaj mekanismoj, en kiuj la ĉefan rolon havas la subsidiareca principo (malcentrisma).

Sed ankaŭ la individua libereco estu same grava celo, ja laŭ la deklaracio de homaj rajtoj ĝi estas unu el la ĉefaj rajtoj de homo. Tiel Eŭropo karakteriziĝus de trinivela sistemo: ŝtata identeco de eŭropanoj, kiuj fieras pri siaj diversecoj de subgrupaj identecoj kaj pri homaj individuaj liberecoj. Mallonge dirite, temas pri demokratio de diversecoj, kiu diferenciĝas de maldemokratio de purismo (unueco de puraj sistemoj, en kiuj oni preferas nur unu nacion, unu religion, unu politikan linion …).

Alia grava valoro de Eŭropo sendube estas, ke oni jam ĉi tie evoluigis socialan solidarecon pli ol en aliaj mondopartoj.

Krome la strebado al maksimuma egalrajteco de virinoj kaj viroj, tolero de fremdaj gastlaboristoj kaj rifuĝintoj estas jam akiraĵoj de Eŭropo, pri kiuj eŭropanoj devas esti fieraj.

Kaj kompreneble tiu fiero esti eŭropano, tiu amo al Eŭropo, devas esti signita per komuna eŭropa lingvo, neŭtrala rilate la eŭropajn naciojn kaj alia ol la usona, kiel ĉefa simbolo de eŭropismo. Lingve Eŭropa Unio en sia integriga proceso ne rajtas sekvi iujn perfortajn vojojn. Ĝi bezonas interkonsentitan neŭtralan lingvan solvon, identecan lingvon, kiu metas ĉiujn naciajn lingvojn en egalan pozicion: kaj la anglan kaj la slovenan, kaj la baskan kaj la irlandan, kaj la bretonan kaj la frisan senkonsidere pri la grandeco. Eŭropa neŭtrala normlingvo devus farigi ligilo inter ĉiuj eŭropaj normaj naciaj lingvoj.

Kompreneble, eŭropa normlingvo ne estus nur identigilo, sed ankaŭ la ĉefa eŭropa komunikilo. Kion tio signifas ekonomie ilustru nur la fakto, ke Usonanoj jam deklaris, ke eŭropaj landoj daŭre postrestas en la ĝenerala ekonomia prosperado interalie pro tio, ke nesufiĉe multaj eŭropanoj konas la anglan kaj ne povas maksimume efike uzi la avantaĝojn de internet-reto. Kiam Eŭropo havos sian identeclingvon, kiun konos ĉiuj 400 milionoj da eŭropanoj, internet-reto devos ĝin uzi sammulte aŭ eĉ pli ol la anglan. Kiu tiam postrestos?

Aliflanke toleri la nunan staton, en kiu neniu eŭropa lando zorgas pri eŭropa edukado de siaj civitanoj, kondukos rapide al disfaligaj tendencoj. Nuntempe la civitanoj de unuopaj landoj de EU daŭre estas informataj pri aferoj, pro kiuj ili ion perdas obeante la EU-leĝojn kaj decidojn de Bruselo.

Aŭstriaj civitanoj ekz. okazigis grandan kampanjon en 1997 por malebligi la vendadon de genprilaboritaj manĝoj, sed malgraŭ tio, ke pli ol miliono da homoj subskribis tiun peticion, ĝi efikis neniel – ja la EU-leĝoj permesas la vendadon de genprilaboritaj manĝoj. Publikaj rimedoj daŭre kreas atmosferon de malkontenteco pro tio, ke aŭstroj devas obei tiajn eŭropajn leĝojn kaj la ĝenerala atmosfero en Aŭstrio estas daŭre pli negativa por la EU-aneco. Tia situacio certe daŭre okazas ankaŭ en ĉiuj aliaj EU-landoj. Oni povas tre facile antaŭvidi, ke – se tia tendenco restos longdaŭre – ne evoluos la ŝato al EU ĉe la EU-landanoj, sed inverse evoluos la malŝato al ĝi. Oni devas konsciiĝi, ke nepras kiel eble plej rapide enkonduki en ĉiuj eŭropaj lernejoj edukobjektojn pri eŭropa identeco por evoluigi la amon al EU, samkiel devus starti novaj apartaj televidoj kaj radioj eŭropaj – ne naciaj.

Ekzistas ankoraŭ unu iluzio de la nunaj EU-gvidantoj.

Konsciante la neefikecon de EU, se ĝi restos tia, kia ĝi estas nun (nome ŝtato de nacioj – ne ŝtato de civitanoj), ili starigis al si utopian kaj malĝustan celon por la estonto: malefikigi kaj iom post iom forigi la naciajn identecojn per la evoluigo de ”Eŭropo de regionoj”. Ili ŝatus, ke pro la ekonomiaj interesoj interligiĝu teritorioj, kiuj havas iujn komunajn produktkondiĉojn, senkonsidere pri naciaj landlimoj, per kio oni malfortigus la naciajn emociojn. Pro tio ekestus novaj nenaciaj regionoj, ekz. interligiĝus partoj de Slovenio, suda Aŭstrio kaj nordokcidenta Italio, ĉar ili ĉiuj iel tendencas al Alpoj kaj norda Adriatiko. Alia simila regiono povus esti komuna teritorio de aŭstra kaj slovena Stirio, ktp. La naciaj identecoj estas multe pli gravaj kaj fortaj gruptrajtoj ol ekonomiaj interesoj.

Ja tiaj interesregionoj evoluos, sed ili ne malfortigos la naciojn. Eŭropo devas plu evolui nepre konsiderante la ekziston de la nunaj nacioj kaj la nunaj regionoj. La ideo evoluigi Eŭropon de regionoj por tiel detrui la naciojn estas danĝera miskompreno de la socia funkciado kaj kondukas al detruo kaj civitana milito.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.