La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EŬROPA IDENTECO

Aŭtoro: Zlatko Tišljar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11. Naciaj dogmoj kiel psikologia fonto de kontraŭstaroj al eŭropa identeco

Nuntempa edukado en la mondo ĝenerale, organizita en ŝtatoj, estas karakterizata de ŝtatnaciaj edukceloj. Tio signifas, ke ĉiu ŝtato klopodas eduke persvadi ĉiujn siajn gejunulojn en la baza deviga lernsistemo, ke la koncerna ŝtato havas apartajn valorojn, ke ĝi pro multaj aspektoj estas la preferinda loko por la homa vivo, ke ĝiaj diversaj valoroj estas la plej bonaj, ke la vivsenco de tiuj junaj homoj estas kontribui al la fortigo de tiu ŝtato kaj ĝia longdaŭreco, kaj se ĝi tion postulas, doni ankaŭ sian vivon por ĝi. Al tiu eduka celaro aliĝas ankaŭ la religia eduko, kiu instruas, ke la ĉefa religio de la koncerna ŝtato estas la nura ĝusta kaj vera, ke kredi nur al tiu tipo de dogmo garantias postmortajn premiojn.

Sekve ankaŭ pro la religiaj valoroj de la koncerna lando estas nepre estimi ĝin, ami ĝin plej multe kaj daŭre resti en ĝi kaj plu eduki siajn infanojn sammaniere. Ju pli profunde eniras ĉi tiu aro da konvinkoj en la individuon, des pli fortiĝas la senkritika amo al la patrujo, kiu inkluzivas ankaŭ pretecon pardoni al la patrujaj gvidantoj erarojn, esti malpli preta kontraŭstari la oficialan politikon de la patrujaj regantoj kaj akcepti ilian regon, eĉ se malbonan por la plejmulto de la civitanoj.

La nacia eduko per naciaj edukinstitucioj (infanĝardenoj, elementaj lernejoj) kaj religia eduko (ofte oficialigita en la lernejoj) celas evoluigi mistikan kredon en la civitanaro pri tio, ke la propra nacio estas sankta, la plej bona kaj la plej ĝusta, kun nepridubindaj valoroj. Kaj same estas nuntempe en la ŝtatoj de Eŭropa Unio. Ne ekzistas en iu ajn unuopa ŝtato aparta studobjekto, kiu klopodas montri, kio aparte valora estas en EU, kial ĝia kresko estas gravega por la mondo kaj estonto, kial necesus forte kredi kaj sekve engaĝiĝi por sukcesigi la eŭropan integriĝadon. La granda plimulto de eŭropanoj mistike kredas pri apartaj valoroj de siaj nacioj kaj lige al tio pri speciala mistika, natura, ”dia”, science netuŝebla signifo de la tiel nomata ”patrina lingvo”. Tiu ligo inter naciaj valoroj kaj mistikeco de lingvo estas tiom fortega, ke ne eblas ĝin demistikigi ĉe homoj tiel edukitaj. Nur ĉe nova generacio per nova eduko eblas komprenigi al la gejunuloj, ne ankoraŭ ŝtopitaj per antaŭjuĝaj demagogioj, ke ĉiu lingvo estas socia, do artefarita fenomeno, lernata en lernejoj, ŝan- ĝata per socia evoluo, sed ankaŭ signo de socia aparteno. ”Ja krom la haŭtkoloro la lingvo estas la plej evidenta, tuj videbla indikilo pri aparteno al certa socia grupo.” (prof. Charles King, lit.1, paĝo 494). Nur ĉe tiuj novaj junaj generacioj povas esti klare demistikigita la dogmo de la ”patrina lingvo”. Nenies patrina lingvo estas lia nacia lingvo, ni ja ĉiuj lernas de nia ĉirkaŭaĵo en nia plej juna aĝo (plej ofte de la gepatroj, sed ne nur de ili) la lokan aŭ regionan dialekton aŭ minoritatan lingvon aŭ dialekton. La nacia lingvo, kiun ofte kun peno oni devas lernegi en lernejoj estas ja perforto al niaj patrinaj dialektaj denaskaj lingvaĵoj, do neniel io mistika, kion ni suĉas en nin kun la patrina lakto.

Sed la nuna generacio de elitoj estas ja edukita laŭ la malnova nacia filozofio kaj religio kaj tial ĝi ne pretos kompreni, ke Eŭropa Unio bezonas novan propran identecon kun nova eŭropa lingvo, kun kiu identiĝos novaj eŭropaj generacioj.

Tial rezistantoj al eŭropa identeco ĉefe ”argumentos” sian malpretecon akcepti Eŭropon kiel valoron per ”mistika natureco” de la ”patrina nacia lingvo”, sekve ili ne povos akcepti la ideon, ke reformita (artefarite) latina aŭ greka lingvo aŭ novfarita Esperanto, kiel nemistikaj (”nenaturaj”) sociaj kreaĵoj, povas estigi, elvoki en eŭropanoj tiun amon al Eŭropo, kiun por ili prezentas la ”mistikeco” de la ”patrina lingvo” kiel ligilo al la nacio.

Necesos sekve nekredeble granda streĉo de tiuj eŭropaj fortoj, kiuj komprenos ĉi tiun eŭropan celon, iom post iom malfortigi la psikologian barieron en la nunaj naciaj elitoj de la eŭropaj ŝtatoj, forigi ilian neracian timon, ke per la eŭropa identeco ili perdos sian potencon super sia popolo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.