La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
EŬROPA IDENTECOAŭtoro: Zlatko Tišljar |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La socioj estas organizitaj en formo de familioj, ĉar tio estas la plej ekonomia maniero certigi la kreskon de infanoj. Tial la socioj dum sia edukado daŭre influas al unuopuloj per psika premo, ke ili en momento de maturiĝo devos edz(in)iĝi. Junaj homoj konscie aŭ nekonscie testas daŭre aliseksan personon, ĉu tiu povus esti la ideala partnero, kun kiu oni devos kunvivi la tutan vivon. Ideala homo ne ekzistas, aparta kreaĵo speciale kreita ĝuste por mi, ne ekzistas, sed mi povas min pri tio konvinki. Ekkoninte iun simpatian aliseksan personon, mi komencas mian teston. Se mi trovas, ke tiu persono kunhavas similajn ideojn aŭ ŝatojn kun mi, mi komencos idealigi lin aŭ ŝin. Kiam mi estos kreskiginta lin/ŝin en mia imago, mi jam investis spiritajn klopodojn solvi mian problemon kaj nun mi ne plu volas rimarki la negativajn aspektojn de tiu persono, mi daŭre serĉas nur la al mi similajn, ĝis tiu persono en mia imago fariĝas grandioza, ideala, la plej supera el ĉiuj. Mi mem kreis el simpla, normala, meza homo per mia memsugestado idealan heroon, kaj mi nun nepre volas esti nur kun li/ŝi, mi volas edz(in)iĝi, mi volas fordoni min al li/ ŝi. Jes, la emocio de enamiĝo estas fortega, sed tamen ne temas pri la amo, ĉar la senton de enamiĝo mi mem kreis. Ĝi ne estas procezo okazinta samtempe ĉe ambaŭ personoj (en socio) kaj ne estas komuna (eĉ se nur por du personoj). Tial mi povas enamiĝi al iu, sed tiu alia tute ne enamiĝas al mi, ĉar li/ŝi ne mem kreis la idealan memsugestan bildon pri mi. Sekve la enamiĝo estas individua, ne grupa fenomeno, kaj eliras el la fizika bezono havi sekson kaj el socia devigo sin organizi en familio. Post kiam oni realigas siajn bezonojn kaj edz(in)iĝas, la enamiĝo treege rapide ŝrumpas, malaperas, ĉar la memsugesta trompo ne plu estas necesa. Oni subite ekvidas amason da negativaj kaj malplaĉaj trajtoj ĉe la partnero, kiujn antaŭe oni ne volis vidi.
Kaj nur nun startas la procezo, kiu povas post certa tempo konduki al vera amo (se la duopo tamen ekposedas idean proksimecon, kiu kun la tempo kaj per interkomunikado pliprofundi ĝas) aŭ al fremdiĝo kaj malŝato (eĉ se intertempe oni havas infanojn), se tiu idea proksimeco ne ekestas kaj ne ekzistas preteco pliproksimiĝi. Pro tio en liberaj socioj la nombro de divorcoj estas grandega, proksimiĝas al 50%, ĉar ja la enamiĝo tute ne estas vera vojo trovi la amon, sed sintrompo, kiu onin pelas al la edzeco sen reala idea bazo.
La sekso estas nia fizika bezono, same kiel manĝi, trinki, liberiĝi de superfluaĵoj ktp. Viroj pretas deklari al inoj absolutan fidelon, amon, totalan sindonemon, kiam mankas al ili sekso, por ĝin ricevi. Sed kelkajn minutojn post la fizika kontenti ĝo ili forgesas pri ĉio tio. Alian tagon ili povus fari la samon al tute alia virino. La seksaj bezonoj de virinoj estas iom aliaj, sed same fizikaj. La plej simpla maniero certigi al si kontinuecon en la sekso kaj la minimuman societon por kontentigi siajn altruismajn bezonojn, estas la familio. Tamen bazita je arte kondiĉita enamiĝo kaj do memiluzio ĝi plej ofte ne rezultas per la amo. Malkontento rilate la amon kaŭzas malpretecon (ĉefe ĉe virinoj) ankaŭ havi komunan sekson kaj la edzeco fariĝas la kontraŭo de tio, kio ĝi devus esti. La amo estas fenomeno de nia societemo kaj tute ne rilatas al sekso.
Ni povas evoluigi la amon al kiu ajn persono (viro aŭ virino) aŭ personoj en grupo, senkonsidere pri ilia sekso, aspekto, beleco. Por tio gravas nur la idea proksimeco evoluigita parte dum la eduka procezo kaj parte per reciproka rilatado inter la homoj en grupoj.
La amo, se ĝi ekzistas, povas teni la familion ankaŭ se la sekso ne bone funkcias (nome, la seksa strukturo de viro estas sufiĉe diferenca ol tiu de la virino. Ĉe viro rapide okazas alta incitiĝo kaj rapide la orgasmo. La virino neniam atingas tian amplitudon de la incito, kiun havas la viro, sed ĉe ŝi longe daŭras la ekscitoplatoo. Tial virino, se la seksa akto okazas nur unu fojon certe ne estos fizike kontenta. Tia stato estas natura, ĉar se estus inverse – se virinoj pli rapide orgasmus ol viroj, neniam okazus gravedigo. Pro tio pri la sekso oni devas lerni, por havi ĝin teknike bona kaj alloga por ambaŭ partneroj). Aliflanke, se la sekso bone fukcias, sed la amo, la idea proksimeco ne evoluas, tiu kuneco (familio) ne povas longe daŭri. Kaj ankaŭ tio estas bela averto por Eŭropo, se oni uzas tion kiel analogian komparon. Eĉ se la ekonomio en ĝi bone funkcias kaj evoluas (kiel sekso ĉe la familio), sed ne evoluas la identeca sento (la amo), ĝi ne havos longdaŭran futuron.
Diference de aliaj provoj krei internaciajn lingvojn baze de eŭropa lingva tradicio (kiel ekz. Volapük, Ido, Interlingua, Occidental k.a.) Esperanto sukcesis ”ekvivi” dank al la fakto, ke Zamenhof ne kreis ĝin unuacele por komunikadi, sed por krei per ĝi pli bonan, pli pacan mondon. Per tio li enkonstruis en la fundamenton de tiu lingvo idean bazon de socio, kiu uzos ĉi tiun lingvon kaj kreos sian identecon signitan per ĝi.
Tial efektive kreskis kaj evoluis socio kun sia idearo, per kiu ĝi edukas novajn adeptojn kaj generaciojn, kreas kompletan kulturon, kaj faras tion en sia lingvo (eĉ estas plurmilo da familioj, kiuj edukas siajn infanojn denaske en tiu ĉi lingvo apud la loka aŭ eĉ pluraj lingvoj). Esperanto, kiel iaspeca reformita latina lingvo, jam havas 110 jarojn da socia evoluo je ĉiuj niveloj, 110 jarojn da avantaĝo kiel lingvo kun sia kulturo kaj historio kompare kun eventuale novaj provoj reformi la latinan kaj fari el ĝi eŭropan lingvon.
Post ses jaroj da restado en Slovenio, skribante eĉ nur kelklinian leteron al oficiala instanco mi ne estas certa pri la ĝusteco de la frazoj. Mi devas ĉiam telefoni al slovena konato por peti lian kontrolon.
Foje, post mia sesjara vivado en Slovenio mi preparis libron por la Maribora Popoluniversitato – diversaj referaĵoj pri virinoj. Unu el la referaĵoj de germana aŭtoro estis tradukita de mi el la germana al la slovena. Unue lingve ĝin kontrolis kaj korektis mia amiko, slovena verkisto kaj tradukisto, poste tion faris lektorino de la Popoluniversitato ankoraŭfoje.
Kaj fine la direktorino de la Popoluniversitato konstatis (sen scii, ke mi estis la tradukinto), ke tiu traduko havas multajn neklaraĵojn kaj ne estas en la spirito de la slovena lingvo.
Mi refoje konvinkiĝis, ke en la intelekta laboro (kiam necesas skribe uzi negepatran lingvon) eksterlandano neniam povas esti egalrajta kun la enlandano – lingve li ĉiam estos handikapita. Cetere, tio ja estas komprenebla – ĉiujn vortojn, fakterminojn kaj naciajn esprimojn, proverbecajn diraĵojn kiujn oni lernis dum 10 aŭ 12 jaroj en lernejoj en la tempo, kiam la cerbo plej efike funkcias, ne eblas reatingi komplete en iu poste lernata lingvo.
Kaj jen – mi kredas – ĉi tie troviĝas la ĉefa kaŭzo, pro kiu Esperanto kiel neŭtrala lingvo havas gravan avantaĝon kiel kandidato por la EU-lingvo, se oni volas en la multnacia ŝtato ebligi intelektan egalrajtecon al elitaj tavoloj. En ĝi ĉiu, kiu ĝin sufiĉe bone lernas, povas mem kvalite traduki el sia lingvo al Esperanto. Krome, ĝi estas libera de diversaj naciaj idiomoj, kiujn kutime eksterlandanoj plej malfacile lernas en la naciaj fremdlingvoj.
La elitoj gvidas la sociojn, kaj se iuj el la elitanoj ne estos kontentaj pro sia nekapablo uzi kontentige la ĉefan lingvon de sia nova superŝtato, ili daŭre influos al siaj popoloj produktante negativan etoson rilate la EU-on kaj iom post iom kaŭzos ties disfalon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.