La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
EŬROPA IDENTECOAŭtoro: Zlatko Tišljar |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ĉiu el ni parolas plurajn lingvojn, lingvojn de grupoj, al kiuj li apartenas. En ĉi tiu ĝenerala difino mi komprenas ankaŭ dialektojn kiel apartajn lingvajn sistemojn, do kiel lingvojn.
Ĉiu parolas minimume vilaĝan dialekton kaj ian lingvon, per kiu li komercas kun homoj el aliaj vilaĝoj. Ĉiu dum sia vivo daŭre lernas kaj mallernas lingvojn. Kiel eta infano oni parolas iun fonetike kaj sintakse limigitan varianton de la gepatra lingvo, kaj tiun lingvon komprenas nur la gepatroj, kiuj lernas ĝin de la infano. Plej ofte tamen temas pri kono de loka dialekto kaj nacia ŝtata lingvo. Multaj parolas ankaŭ pliajn dialektojn kaj iun aŭ iujn aliajn fremdlingvojn. Do la natura stato de homo estas multlingveco.
Sed ĉiun el tiuj lingvoj iuj unuopuloj uzas malsame ol aliaj unuopuloj. Ĉe ĉiu sentiĝas ankaŭ influoj de la alia(j) dialekto( j) kaj/aŭ lingvo(j) kaj ĉiu parolas iujn individuajn variantojn de la lingvoj. Ekz. en mia nacia kroata lingvo (kiam mi ĝin parolas) sentiĝas forta influo de la zagreba loka dialekto, ioma influo de la slovena lingvo, ioma de Esperanto kaj eĉ iom da germana. Iom pli bona lingvokonanto facile rekonus tiujn diversajn spurojn kaj facile deĉifrus, en kiuj regionoj kaj sub kiuj kulturoj mi moviĝas: ke mi estas kroato de zagreba deveno, kiu ion faras ankaŭ en Slovenio kaj kiu estas ankaŭ esperantisto (aŭ kiu eble bone lernis la latinan). Kiam mi parolas la slovenan lingvon – sloveno aŭdos erarojn, laŭ kio li konkludos, ke mi ne estas denaska sloveno, li aŭdos ankaŭ kroatismojn kaj scios, ke mi estas kroato dum iom pli erudicia sloveno rekonos ankaŭ pli oftajn internaciismojn en mia uzo kaj konkludos, ke mi estas intelektulo kun bona kono de la latina, eble de la itala (kelkaj scios, ke temas pri lingva influo de Esperanto) kaj eblos ankaŭ konstati la germanan influon pro ioma uzo de germanaj vortoj. Germano simile konkludos aŭskultante min paroli germane. Li pro miaj eraroj tuj scios, ke mi estas fremdulo, pro gramatika kaj fonetika uzo de la germana li verŝajne konkludos, ke mi estas slavo kaj pro leksika uzo, ke mi konas la latinan aŭ la italan. En mia angla denaskaj angloparolantoj ankoraŭ pli evidente rekonos ĉion tion – ĉar la anglan mi malbone scias kaj en ĝi la miksadoj estas multe pli fortaj.
Konklude, mi parolas ĉiujn tiujn lingvojn je iu baza nivelo komuna al ĉiuj apartenantoj de la koncerna lingvogrupo, sed ĉiu el tiuj lingvoj estas uzata laŭ iu mia propra, individua varianto, en kiu sentiĝas influoj de ĉiuj aliaj.
Kian sencon havas tia strukturo de nia cerbo, kiu kaŭzas tian lingvan (ŝajne kaosan) konduton, ke ni estas multlingvaj, posedantaj iun lingvan komunan bazon kun ĉiuj samgrupanoj de pluraj grupoj kaj uzantaj iujn individuajn variaĵojn de ĉiu el la socie bezonataj lingvoj?
Tio certe ne estas senkaŭza, kvankam ĝi evidente malhelpas la komunikadon. La nuntempa lingvistiko difinas lingvon kiel socian fenomenon necesan por komunikado. Sed ĉu nur por komunikado? Se lingvo estus nur komunikilo, kiel nuntempe asertas ne nur la ”sobraj” lingvosciencistoj sed ankaŭ politikistoj, do nur rimedo, jam de longe ĉiuj parolus unusaman lingvon. Ni ja havas iun komunan retstrukturon en la cerbo, kiu en sia profundo estas la sama kiel ĉe ĉiuj aliaj homoj.
Sed la homara unulingveco neniam ekzistis. Eĉ ne antaŭ la babeltura periodo laŭ la biblia mito.
Ni estas tiaj, ĉar la lingvo krom komunikilo estas ankaŭ socia distingilo. Laŭ lingvo oni estas rekonata, al kiuj diversaj grupoj oni apartenas. Kiel mi jam montris antaŭe, laŭ mia uzo de kiu ajn el miaj lingvoj oni ĉiam povos rekoni mian slavecon, sub ioma influo de germana kaj esperanta kulturoj, sed oni neniel povos malkovri spurojn de afrika aŭ azia influo.
Ja mi neniam renkontiĝis kun ili kaj mi ne havas ilin en miaj lingvoj!
Sekve ĉiu parolas individue proprajn variantojn de siaj lingvoj, sed tio ne signifas, ke la lingvo estas rekonilo de individuo.
La lingvo estas rekonilo de socioj al kiuj la individuo apartenas, rekonilo de liaj sociaj identecoj.
Grupa identeco estas necesa kaj ebla nur pro tio, ke ekzistas aliaj grupoj, por diferenciĝi de aliaj kaj esti defendata de membroj de la propra grupo. Sekve ne estas ebla tutmonda identeco, ĉar aparteno al la homa speco estas ja ”hardvaro”, ne nia ”socia softvaro”. Ne ekzistas aliaj grupoj, de kiuj diferenci ĝus la homara grupo, sekve ne ekzistas kaŭzo por esti defendata. Ĉu estas ebla tutmonda lingvo, se ni konsideras, ke lingvo devas esti ankaŭ socia diferencigilo? Al tiu demando mi ne kapablas kategorie respondi. Ja la tutmonda komunikado estas necesa! Sed komunikadi eblos ĉiam ankaŭ en kelkaj lingvoj, ne nepras, ke estu nur unu. Logike do tutmonda lingvo ne estas ebla, sed povas esti, ke iam vere ni renkontos aliajn neterajn civilizojn – tiam ni bezonos tutteran identecon kaj sekve ankaŭ tutteran lingvon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.