La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
EŬROPA IDENTECOAŭtoro: Zlatko Tišljar |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ŝajne, ke ne multaj komprenas, ke ne ekzistas individua identeco. Identeco signifas ion identan, neŝanĝeblan, konstantan. Individuo havas nenion konstantan. Li fizike kaj psike senĉese ŝanĝiĝas. La konstantecon almenaŭ je ioma tempo havas grupo. Tio, kio en grupo idee komune evoluas, restas dum ioma tempo neŝanĝita kaj videbla ĉe ĉiuj membroj de tiu grupo. Laŭ tio ili estas signitaj kaj diferencaj de aliaj grupoj. Ekzistas nur grupa identeco.
Aliflanke la individuo estas karakterizata per deziro esti li mem. Tio estas bezono esti libera. Ĝi fontas el lia egoismo.
Esti li mem signifas povi kontentigi sin mem laŭ la propraj individuaj korpaj kaj spiritaj bezonoj. Tiu bezono estas kontraŭa al kolektiva bezono pri identeco. La individua bezono pri libereco klopodas liberigi individuon de kolektivaj ideoj, uniformitaj, dogmaj. Individua libereco kontraŭstaras la klopodojn de socio unuecigi la kolektivan idearon. Jen kaŭzo, kial ĉiuj socioj pli aŭ malpli rigore klopodas kontraŭstari aŭ almenaŭ limigi la individuajn liberecojn.
Kaj kio kreas la identecon, la senton de aparteno al grupo, por kiu ni havos pli aŭ malpli da amo (kaj malamo kontraŭ aliaj grupoj)? La edukado faras onin grupapartenanto. Ĉiu socio efikas per komunikado al individuo kaj klopodas doni al li tiajn sciojn kaj konvinki lin pri tiaj veroj, kiuj firme tenos la individuon en la sino de tiu socio. La edukado laŭ unusama idearo pri la vivsenco, la informado per unusama informsistemo evoluigas ĉe ĉiuj en tiu socio aron da komunaj ideoj, kiuj igas tiujn homojn kredi pri la samaj dogmoj (ŝajnaj veroj). Kiam oni ŝanĝas la vivlokon, do la hommedion, oni venas sub la influon de alia ideara tipo, kiun oni iom post iom akceptas, parte ankaŭ ŝanĝas per la propra influo, kaj oni transiras el unu aparteno al alia.
Ĉar la ideojn oni transportas per lingvo kaj la lingvo per sia formo signas la apartenon, la lingvo estas esenca faktoro rilate la homajn identecojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.