La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
EŬROPA IDENTECOAŭtoro: Zlatko Tišljar |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La vivo homa evoluas daŭre tiel, ke interŝanĝiĝas periodoj, en kiuj homo kredas firme pri iu vivcelo bazita je iuj por li momente absolute klaraj konvinkoj pri la mondo kaj moralaj valoroj, kun periodoj, kiam ĉesas tiu kredo anstataŭante ĝin per alia (pro influo de aliuloj, kiuj al ĝi ne kredis). Oni povus diri, ke la idea stabileco ne ekzistas, ĉar ja ĉiu ideo iam malnoviĝas, kadukiĝas kaj estas anstataŭata. Kial do kredi pri iu ideologio, se oni ja scias, ke ĉiu iam estos for kaj ke neniu estas absolute valida por ĉiam?
Ekzistas dogmoj, kiuj rapide kadukiĝas kaj tiuj kiuj longe daŭras. La komunismo elrabotiĝis post nur sepdeko da jaroj, la feŭdismo en Eŭropo daŭris preskaŭ du mil jarojn. Malgrandaj religioj de diversaj triboj en Afriko aŭ Sudameriko daŭre ŝanĝiĝas, akceptas influojn de la grandaj, do estas tre nestabilaj. Aliflanke dogmoj de grandaj instituciaj religioj sukcesas kun etaj adaptoj travivi jarmilojn. Oni povas kompari la ideologian evoluon de homsocioj per cirklo, kies linio neniam estas rekta, ĝi efektive konstante kurbiĝadas, ŝanĝas sian direkton. Ŝajne ne ekzistas eĉ unu peceto de la ekstera rando, kiu estus rektlinia. Tamen se ni observas nur tre malgrandan parton de la cirkla rando multe pligrandigante ĝin, ĝi ŝajnas havi dum certa tempo tute rektan linion, neŝanĝatan.
Por etaj homoj sur granda globa tersurfaco ŝajnas, ke la tero estas ebena, rektlinia. La tangentoj je ĉiu punkto de la cirklo estas rektaj linioj kaj preskaŭ identas dum certa periodo kun la vera linio de la cirkla rando. Sed se oni tro longe insistas sekvi la tangentan liniodirekton, oni iom post iom tro malproksimiĝos for de la vera linio de la cirklo kaj oni devos fari akran direktoŝanĝon. Nu ja tiel ankaŭ evoluas la sociaj ideologioj. Unuspeca idea komplekso (morala kodekso de iu socio) ŝajnas firma kaj neŝanĝebla dum certa periodo, validas la tempo de la tangento, sed nepre venos tempo, kiam oni devos ŝanĝi tiun linion. Kiom longe daŭros periodo de unu fiksita moralo dependas de la grandeco de la cirklo. Ju pli granda ĝi estas, des pli longas la unuopaj tangentaj periodoj.
Grandaj religioj kaj grandaj ŝtatoj havas ŝancon pli stabile kaj longdaŭre evolui kaj havi pli longdaŭrajn periodojn de morala stabileco, de ideologia kredindeco. Kompreneble, se la ŝtato aŭ religio sukcesis evoluigi tutŝtatan aŭ tutreligian identecon kiel ĉefan identecon de la apartenantoj.
La fazoj de firma kredo pri la profunda valoro de la nun valida ideologio aŭ dogmo (klarigoj kial necesas vivi kaj kial morti) kaŭzas, ke individuoj produktas (kaj ne detruas) konkretajn varojn kaj valorojn en difinita stabila periodo de sia grupo (dum kiu regas en relative longa periodo unusama ideologio).
La fazoj de ŝanĝoj kondukas al novigo, modernigo, adapto de la produktado al la nove ŝanĝitaj cirkonstancoj.
Konklude: limigitaj periodoj de la vivo de iu socio estas karakterizataj de formala ideologia absoluteco, dum la eterno estas ideologie daŭre malabsoluta, daŭre en ŝanĝostato.
Kiam oni sukcesas konstrui grandan socion, ĝia vivperiodo kun ideologimorala konstanteco povas havi longan eĉ kelkjarmilan daŭron, se evoluis en ĝi ankaŭ propra firma identeco, sed povas malaperi jam post la frua infanaĝo, se oni zorgis nur pri la teritoria kaj ekonomia grandeco, ne pri ties identecforto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.