La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ROZO BLANKAAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Rozo Blanka fariĝis nun Condor-parceloj de 119 ĝis 176. Ĉi tie oni laboris. Ĉi tie oni produktis. Ĉi tie oni enspezis miliardojn da dolaroj, dume la meksika popolo ŝajne ŝtipkapuliĝis kaj reciproke disbatis la kapojn kaj disŝiris reciproke la korpojn, por ke ĉi tie en tuta kvieto kaj sen la maloportuna inspektado de la registaro povu esti fortransportata la riĉa nigra tremanta sango de la meksika tero, la nafto.
La meksikanoj ja tute ne zorgis sin pri tio, kion la grandaj kompanioj en tiu tempo de l’ fratobatalo rajtis fari kaj, ke ili faris, kion ajn ili volis. Oni ne atentis koncesiojn, rompis kontraktojn, justeco kaj maljusteco intermiksiĝis. Tion, kion oni ne ricevis libervole, oni eldevigis per murdo, per rabo, per deportadoj. La meksikanoj al la kompanioj refoje estis komplezemaj, faris tion, kion ili volis. Ili interbatiĝis kun siaj fratoj, dume la fremdaj magnatoj trankvile detiris de ili ridante kaj mokante la lastan ĉemizĉifonon de sur la korpoj. Ilia lando, kaj la bonfarto de ilia popolo ne estis grava al la meksikanoj. Multe pli grava al ili estis, ke ne sinjoro Ikso estis guberniestro kaj sinjoro Ipsilono ne prezidanto kaj sinjoro Z ne ĉefurbestro. Kiu fariĝu guberniestro aŭ prezidanto aŭ ĉefurbestro, tio krome estis indiferenta al ili. Se nur ne estis tiu, kiu momente ĝuste estis. Ili ankoraŭ ne tiom maturiĝis por ekkompreni, ke ili per la disŝirado de sia propra popolo estis nur la iloj de magnatoj. Ili supozis esti grandaj patriotoj, supozis, ke ili liberigas sian landon kaj estis tamen nur la sklavoj de fremdaj kapitalistoj. Ĉar, se venis al la fino, pagis ne la fremdaj kapitalistoj la elspezojn, sed ree la meksika popolo.
Tiel povis okazi, ke oni forgesis Rozon Blankan kaj la parceloj de 119 ĝis 176 de Condor-naftkompanio monde famiĝis.
La haciendo Rozo Blanka estis surŝmirita, kovrita per nafto, plenigita per fumo, kota. Ĝi estis plenigita de la anhelado, de la ĝemegado, de la tondrado, pumpumado kaj faŭkado de la maŝinoj, de la pumpiloj, de la pezaj kamionoj. Kun sia enuiga laciga ritmo la driloj kun metaltintanta klakado supreniĝis kaj malsupreniĝis, tage kaj nokte kaj nokte kaj tage. La drilistojn mortbatis flankensvingiĝantaj tuboj, la drilisthelpantoj estis frakasitaj de falantaj leviloj, aliaj helpantoj estis kaptitaj de la pezaj ŝtalkabloj kaj ŝiritaj pecon post peco sur la kabloradon. Sed driloj kun metaltintanta klakado supreniĝis kaj malsupreniĝis, supren kaj malsupren, tage kaj nokte kaj nokte kaj tage.
Kiu eniĝis en la „karnomuelilon“, tiu ne plu estis kalkulata kaj tuj forgesita. Tuj aliaj ĉeestis, kiu priservis la drilistan dion. Ĉar oni pagis tridek dolarojn ĉiutage por tiu viro, kiu kondukis la drilon, la driliston. Kaj por tridek dolaroj ĉiutage oni devas riski ion.
Oni laboris kun furiozeco, kiu ĝis tiam estis neimagebla. La bona tempo, kiam la meksikanoj reciproke sabromortigas kaj pafmortigas sin, eluzendis. Neniu dum tiu tempo atentis la laŭleĝan validecon de la koncesioj kaj kontraktoj. Tial elen do ĉiu nafto, kiu kiel ajn eligeblas! Ĉar tiukaze, se la meksikanoj ree konkordiĝas, la agrabla tempo de la neleĝeco estas pasinta; tiam eĉ la kontraktoj de Rozo Blanka povus estis kontrolata.
Tial eksteren la nafton!
Kaj la kompadroj, ĉiuj portis tubojn, kaj ili aspektis kiel kurantaj sklavoj ligitaj al ĉenoj. Ĉio, ja ĉio aspektis tiel, kiel Hacinto iam vidis tion en sia vizio.
Tiam fine la unua puto de Rozo Blanka ekproduktis. Po tago cent dudek mil hektolitrojn. Oni telegrafis ĝin en la tutan mondon. La tuta mondo aŭskultis pri tio. Nur ne la meksikanoj. Tiuj batalis pri tio, kiu ne estu prezidanto. Ili ne havis tempon legi telegramojn kaj observi, kion oni faras kun ilia tero.
Kvar tagojn poste la dua puto produktis, naŭdek mil hektolitrojn ĉiutage. Kaj ĉiu hektolitro, ĉiu barelo da nafto estis bela verda usona dolaro en la poŝojn de la akciuloj de Condor Oil Company.
En la sama semajno la tria puto produktis centdek mil hektolitrojn ĉiun tagon. Kaj tiel tio iris nun ĉiun tagon. Cent mil bareloj da nafto, sesdek mil, cent dudek mil, kvardek mil da ili.
Mr. Collins sidis en sia oficejo kaj legis la telegramojn de la produktantaj putoj. La putoj ŝajne vetkonkuris pri tio, kiu el ili povas produkti la plej multajn naftobarelojn.
„La jaĥto de la reĝo de Anglio por Betty, ĉu?“ diris Mr. Collins. “Ne por mi. Ne por Betty. Rilate la jaĥton, kiun Betty nun ricevos, la jaĥto de la reĝo de Anglio aspektu kiel ne plu uzata fiŝistoboato.“
Li prenis la telefonon kaj interparolis kun Betty. Alparolis ŝin: „My empress, mia imperiestrino“. Princino ne plu sufiĉis al li. Tial li levis ŝin en la rangon de imperiestrino. Mankis al li nur plu la katedralo, en kiu li pensis kroni sin, ŝin je lia flanko. Sed jen li memoris, ke li promesis preĝejon al la baptistoj. Kaj estas domaĝe, ke oni ne povas kroni sin kiel imperiestron en Usono. Ne pro li mem, sed certe pro Betty, oni akceptus lin imperiestro.
Kiam li demetis la telefonon, lia unua sekretariino, Ida, enportis gazeton.
Ŝi tenis la gazeton ekscitite en mano kaj diris: „News,
Mr.Collins, gravaj novaĵoj.“
Li tuj legis la grase presitajn literojn de la kaplinio:
USONANO MURDITA EN HAZARDLUDEJO DESINGAPORO PRO LAŬDIRA TROMPO
Mr. Collins rigardis al Ida. Kial interesu lin usonano, kiu en Singaporo en hazardludejo de siaj kunludantoj estis pafmortita pro trompa ludado?! Tio okazas ankaŭ en Ĉikago kaj en Nov-Jorko kaj San-Francisko. Se li okupiĝu pri tiaj aferoj, jen li devus legi gazetojn dudek horojn ĉiutage. Li ne komprenis la sekretariinon Ida. De kiam ŝi interesiĝas por la sensacioj de reporteroj?
Sed kiam Ida diris: „Legu do la tekston, Mr. Collins“, li reprenis la gazeton kaj supraĵe legis la enhavon. Aha, well: Laŭ la ŝippakaĵa karto trovita en poŝo de la pafmortigito, li estas usonano, certa Mr. Abner el San-Francisko.
„Domaĝas pri tiu viro!“ diris Mr. Collins al Ida kun bedaŭranta tono. Propre domaĝe pri li. Por nafto li ja ne uzeblis, li faris stultaĵojn, sed li estus estinta tute bonega prezidanto de ŝtalkorporacio. Li havis la nervojn por tio, mankis al li nur la trankvilo kaj iom pli de la unuanimeco de karaktero. Tion pruvas sia trompludado.“
Sed tiam li jam estis forgesinta lin. Kaj por ĉiam. Ĉar li demandis tuj: „Ĉu novaj cables, telegramoj de Meksiko, parcelo nr-o 119 kaj la sekvaj?“
„Ok da ili“, diris Ida koncize kaj donis la malfermitajn telegramojn al li.
„Kiom da mortaj?“ li demandis, dume li rapide trafoliumis la telegramojn.
„Neniu“, diris la sekretariino.
Kun tiu ĉi mallonga respondo la sekretariino rivelis, ke ŝi ne plu estis nur kutima sekretariino. Intertempe ŝi fariĝis pli. Ŝi fariĝis nafto. Ŝi pensis nur en nafto kaj komprenis la naftolingvon tute klare.
En la kampadejo Lote nr-o 119 – nr-o 176 la hastiga laboro fariĝis pli kaj pli furioza. La premioj por gvidanta drilisto, kiu trovis produktantan puton, estis eĉ pli altigita por sproni la laboristojn al ĉiam pli furioza laboro. La drilisto donis de sia premio al ĉiuj, kiuj laboris je lia puto, partojn. Li lasis vivi, sed nur tiujn, kiuj furiozis kun li. Montru al la proleto dudek-dolar-bileton kaj li tuj fariĝos kapitalisto. Ĉu vi ne akceptas tion? Provu. Premioj nun efikas pli bone ol pli frue helpis skurĝbatoj.
Se oni ĉe kvar aŭ kvin putoj ĉe la sama tago ekboris, jen ricevis tiu drilisto, kiu trovis inter tiuj putoj sian ekproduktantan unue, krom sia kutima premio ankoraŭ krompremion tri-mil-dolaran. Ankaŭ la kompanio lasis vivi. Vivi kaj lasi vivi. Sed ĉe tia freneza furiozado pasis nun ne plu tago, sen tio, ke peono aŭ du aŭ tri aŭ eĉ drilista helpanto aŭ aldona drilisto restis sur la batalkampo de l’ nafto, se oni ne kunkalkulas la multnombrajn vunditojn kaj kripligitojn. Kaj se denove viro estis frakasita aŭ alia eniĝis en tordiĝantan maŝon de ŝtalkablo kaj lia tuta korpo rompiĝis, kvazaŭ li estus enfermita de giganta serpento, jen kvazaŭ hajlis de diablaj sakroj, pro la interrompo, kiu povas fuŝi la premion. Ĉar oni unue devas fortiri la korpon, por ke oni povu labori plu.
Pro tio, kiam Mr. Collins demandis: Kiom da mortaj?“ Ida, lia inteligenta sekretariino, eĉ ne dum sekundo pensis pri tio, ke Mr. Collins povus esti demandinta pro la nombro de la mortaj viroj, kiujn kostis tiuj ok putoj.
Ŝi tuj komprenis, ke li nur volis scii, kiom da mortaj, do kiom da neproduktantaj putoj, tielnomataj „dry holes“ – sekaj truoj – estas inter tiuj ok novaj ekproduktantaj putoj. Ŝi sciis la naftolingvon.
La mortajn virojn oni ne menciis en la telegramoj, ĉar ĉiu telegramvorto kostis tridek ok centavojn. La mortaj viroj reaperis en la monata raporto. Ĉe la monata raporto oni povis meti plurajn listojn en leteron, kiu kostis nur dek centavojn.
Ili ja pli bone povis memgardi, tiuj uloj. Naftokampo estas ja ne infanĝardeno. Por mortintoj kaj homoj, kiuj ne plu kapablas bone protekti sin en tiu ĉi mondo, ne estas loko.
Kial afliktu nin la homoj? Grava estas nur la nafto.
FINO
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.