La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ROZO BLANKAAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mr. Chaney Collins ja neniel estis dungito de Kondor-kompanio. Tiel tio ne estis. Li estis prezidanto de la kompanio, sed ne prezidanto en formo de oficisto. Li estis prezidanto, ĉar li fondis la kompanion kaj ĉar li estis unu el la ĉefakciuloj. Tamen li estus povinta perdi sian postenon kiel prezidanto. Se oni implikus lin en skandalon tiel, ke li troviĝus en la centro de la skandalo, tiukaze li devus eksiĝi, ĉar skandalo de prezidanto povas skuegi la reputacion de kompanio kaj ties negocoj suferus pro tio. Vidalvide kun la publiko la prezidanto devas esti sen manko. Li devas esti modelo je honorindeco kaj pura moralo, kaj pro la bonaj civitanoj, kiuj investu sian monon en la negocoj de la kompanio, kaj ankaŭ kaj tute precipe pro la komunistoj kaj similaj kritikaĉuloj kaj ŝtatrenversigantemuloj. La banalaj agitistoj, al kiuj mankas la kapablo kompreni la kapitalisman sistemon je ties fundamentaj problemoj kaj ataki ĝin ekde la bazaj problemoj, ĉiam tro facile falas en la stultaĵon ekzameni la privatan vivon de kapitalistaj gigantoj por pruvi pere de la privata vivo de la granduloj de l’ kapitalo, kiom putriĝanta kaj kolapsiĝema estas la kapitalismo.
La proletoj delektiĝas je la klaĉo kaj je la litaj rakontoj de aliaj same tiel, kiel la meztavolo de la popolo, tiel kiel la bonaj civitanoj, kiuj, ĉar ili mem estas tro timemaj kaj avaraj por enscenigi bonan sukan skandalon, elvivas sian emon por obscenaĵoj en la obscenaĵoj de aliaj, egale ĉu la aliaj estas grandkapitalistoj, episkopoj aŭ monarkoj. Kaj la agitisto, se li povas prezenti skandalrakontojn, estas pli sekura pri la aplaŭdo de siaj aŭskulantoj ol tiukaze, se li parolus pri problemoj kaj dismembrigus sistemojn.
Sed por ne tenti la proleton al avido pri ĝuoj kaj tiel inciti lin postuli pli kaj pli grandajn salajrojn kaj krome kunrajtojn pri tio, kion li produktas, necesas en la publiko vivteni la opinion, ke la grandkapitalisto, kiu laŭ la opinio de la agitantoj satigas sin je la ŝvito de la proletoj, estas modelo je morsevereco, je ŝparemo kaj je respekto pri la leĝo.
Tiel embarasiga skandalo povas faligi grandan viron, ĉar la ceteraj granduloj, por povi kaŝi sin kaj por konservi sian potencon kaj pliigi tiun, devas lasi fali la viron, por publike anonci, ke ili ne havas komunecon kun li kaj, ke ili ne estas tiel, kiel estas tiu.
Se Mr. Collins estus implikita en skandalon, li ne plu povus esti prezidanto. Sed li tamen plu estus grava viro en la kompanio, kaj laborante en la fono, li eble estus povinta fari pli por la kompanio ol antaŭe. Sed la kompanio tamen suferus. Ĉar perdi tian potencan kaj kapablan viron kiel prezidanton, kia estas Mr. Colllins, por kompanio ne estas bagatelo.
Per sia personeco kaj la majesta moŝto, kiun Betty kiel lia amatino havigis al li, li povis atingi sukcesojn por la kompanio, kiuj neatingeblis por ĉiu alia prezidanto. Li kapablis sukcese konstruigi stratojn, kiuj por la negocoj de la kompanio estis gravaj, ĉar ili kreis rapidan ligon al ties naftokampoj, stratojn servantajn nur por la kompanio, kiujn krei pro tio estus devigita la kompanio, kvankam nur la ŝtato konstruis ilin. Ĉar ŝtataj guberniestroj, kongresmembroj, urbestroj, urbopatroj devis fari tion, kion li ordonis. Se ili ne estus farintaj tion, ili ne plu povus esti tio, kion ili prezentis aktuale. Li faris la politikon, sen tio, ke li iam interesiĝis pri politiko. La politikistoj, kiuj okupiĝis profesie kun politiko, neniam eksciis, ke ili faris ĝuste tion, kion Mr. Collins celis, ke ili faru tion. La plimulto de tiuj politikistoj imagis al si esti liberaj kaj sendependaj politikistoj, kiuj servas al la intereso de la politika bonfarto. Multaj el ili estis antaŭ sia propra konscio vere honestaj kaj honorindaj viroj.
Kiel oni faru politikon sen tio, ke la politikistoj eksentas, ke ili agas ne libere, ke ili estas gvidataj kvazaŭ de surtera dio rilate sian volon, siajn pensojn, parolojn kaj agojn, tion Mr. Collins frutempe lernis en sia vivo. Li estis la kreinto de tiu ideo. Kaj li fariĝis obsedita de tiu ideo, kiam li estis kompreninta kun sia genia percept- kaj observkapablo la veran historion de granda konstrulaborista striko en Ĉikago.
Mr. Collins devenis de Harrisburg, Pensilvenio. Lia patro havis tie certan grocery store, magazenon por koloniaj varoj, por konservoladujoj kaj frandaĵoj. Ne tre elstaran, la jara enspezo sumiĝis jel tri mil dolaroj. Mr. Chaney Collins devis laboradi kaj malsatadi dum la kolegio. Lia patro donis po monato nur ĉekon kvardek-dolaran al li, kaj okazis plurfoje, ke la monata ĉeko estis malaltigita al nur tridek dolaroj.
Forlasinte la kolegion sen distingi sin per laŭdo kaj sen fari precipan ekzamenon, li ricevis okupon en banko pere de ladskatolfabrikisto, kiu vendadis al la maljuna Collins varojn ĉar li volis konservi la amikecon kaj per tio la negocon kun la maljuna Collins. Mr. Collins ricevis komence en la banko dek ses dolarojn ĉiusemajne kiel salajron. Post jaro li ricevis jam dek ok dolarojn en ĉiu semajno. Li transŝanĝiĝis al asekurkompanio, kie li komence ricevadis dudek du dolarojn ĉiusemajne. Kaj post tri laborjaroj ĉiun semajnon kvardek dolarojn.
Nun li eniris en negocon kun gazetanoncoj. Komence por kvardek dolaroj semajne kaj post kvar jaroj li elvringis cent dolarojn el ĉiu semajno. Jen tute neimageble granda salajro, kiun li akiris, ĉar li ellaboris kelkajn bonajn ideojn kaj proponojn por la propagando de dentbrosilo, de vizaĝhaŭtkremo, de elektra panrostilo, de nova cigaredo, de polurilo por latuno, de kunfaldebla portoseĝo por infanetoj kaj novan eltrovon por kovrado de tegmentoj, kiu konsistis el miksaĵo el cemento kaj gudro. Lia firmao gajnis el liaj ideoj surpluson da kvardek mil dolaroj. Kiam li iutage eksciis tion el la kontorlibroj, lastfine ekaperis liaj saĝodentoj. Li ekkonis, ke li estis ĝis tiam azeno.
Tial li decidis – nun jam provizita kun la saĝodentoj – komenci labori por si mem. Kiam li klarigis, ke li volas forlasi la firmaon, oni ofertis al li cent kvindek dolarojn ĉiusemajne, fine eĉ cent okdek dolarojn, kaj laste ducent dolarojn kaj kvinprocentan gajnoparton el la vendo de siaj planoj, kiujn li havos estontece.
Li rifuzis ĉion ĉi, ĉar li de tiam ne plu volis okupiĝi pri bagateloj.
Lia okupiĝo pri la ellaborado de gazetanoncaj planoj por la nova kovrado de tegmentoj rilatigis lin al la konstruado de domoj, kaj ili interligis lin kun makleristaj spekulantoj.
Li pensis mem pri tio okupiĝi pri terposedaĵoj kaj domkonstruado. Sed jen okazis la granda konstrulaborista striko en Ĉikago. Tute hazarde li eksciis de unu el la spekulantoj, kiu ebrietis kaj fanfaronis kiel ruza li estas kaj kiel li metis ringojn tra la nazo de certaj viroŝafoj. Jen la vera rakonto pri tiu striko.
Estis tie du magnatoj, kiuj okupiĝis pri la real estate, do pri terposedaĵoj kaj domspekulado. Ambaŭ batalis pri la superregado. Ĉar tiu, kiu havas la superregadon, faras la politikon en Ĉikago. Kaj kiu faras la politikon, tiu ordonas, kie la tramreloj estas metendaj kaj kie ne, kie fervojstacidomoj konstrueblas kaj kie oni malpermesis tion laŭ la intereso de la loĝantaro, kie la urbo devas starigi hospitalon kaj kie la ĉirkaŭaĵo estas malfavora por la resaniĝo de la malsanuloj. Kiu havis la potencon sciis jam jarojn antaŭe, kie tramo troviĝos. Tiel li povis aĉeti terposedaĵojn malmultekoste de tiuj, kiuj ne sciis, ke ekzistas la intenco meti tramlinion tie, kaj li povis vendi tiujn kun kvin mil procentoj da gajno, tuj, kiam oni ekmetis la tramlinion. Tiel funkciis ankaŭ pri stacidomoj, tiel pri hospitaloj, tiel pri buĉejoj, tiel pri lernejoj, tiel pri kazernecaj ludomoj, tiel pri ĉio, kio dependas de terposedo, sur kiu oni rajtas konstrui domojn.
Ambaŭ magnatoj samtempe estis konstruantaj plurajn domblokojn, loĝdomojn, oficejajn domojn, magazenojn. Afero, kiu kostis multajn milionojn de dolaroj.
Tiu, kiu unue estus fininta sian konstruprogramon, estus la gajninto. Li povus plenumi ĉiujn lukontraktojn jam subskribitajn precize laŭ la tago, dume tiu, kiu ne estis preta je la fiksita termino devis pagi grandajn konvenciajn punojn al la domaĉetistoj kaj luantoj. Tiu, kiu unue estis preta, ricevis ĉiujn luantojn, kiuj atendis domojn, kaj tiu, kiu laste finis la konstruadon, povus plenigi siajn domojn eble eĉ ne dum monatoj.Neniu aĉetus ilin, ĉar la bezono je malplenaj loĝejoj, magazenoj kaj oficejoj estis kontentigita por la sekvaj monatoj.
Tiel la magnato, kiu volis eldoni plej multe da mono kaj unue havis la ideon, iris al la sindikato de la konstrulaboristoj kaj subaĉetis la sekretarion por dek mil dolaroj. Sub la moŝta influo de la granda kaj neforgesebla laboristogvidanto Samuel Gompers, kiu iam havis la honoron esti naskita inter la laboremaj kaj honestaj proletoj de la geto en Amsterdamo, la gvidado de laborista sindikato estis same tiel negoco kiel la amasproduktado de komplete kunlutitaj sinjorokostumoj aŭ malbone borderitaj insubĉemizoj. Sindikata estro de tiu ĉi maniero, kiu ne havas je sia morto bankbonhavaĵon de kelkaj cent miloj de dolaroj postlasitan al siaj diversaj plorantaj vidvinoj kaj orfoj, ne komprenis sian profesion, sed estis ŝtipkapulo, kiu elvenis el la prizono nur pro tio, por denove eniri ĝin je la sekva tago, ĉar li supozis, ke laborista sindikato havas rilaton al la socialismo.
La subaĉetita sekretario nun eltrovis, ke dekhora labortempo estas tro longa kaj sepdolara salajro tro malgranda, kaj, ke nun, enmeze de tiu vigla konstruada tempo, finfine venis la horo venkigi tion, por kio kelkajn jarojn antaŭe la anarkiistoj en Ĉikago estis pendumitaj.
Por sukcesigi tion, oni ja ne devis striki ĉie samtempe, kiel la sekretario rakontis al la kunvokitaj kunvenoj de konstrulaboristoj, sed oni devas ĝismortstriki unue unu el la magnatoj kaj poste la alian. Tiam laŭ li ambaŭ estus superitaj kaj la konstrulaboristoj estus tiam fine la mastroj de Ĉikago. Li sciis ĉion tion bone kaj bele klarigi, kaj la konstrulaboristoj tute fidis al li, ĉar li estis ja ilia sekretario.
La magnato, kiu unue estis pristrikenda, estis la kontraŭulo de tiu magnato, kiu estis paginta la dek mil dolarojn al la sekretario. La striko eksplodis. Li estis entreprenata kun multe da kolero kaj multe da malamo, kio tiel eblas nur fare de laboristoj, kiuj ricevas anstataŭ sep dolarojn tagsalajro nun nur plu la mizeran striksubtenon. Jen multaj pugnobataloj kun strikrompantoj, oni mortpikis strikantojn kaj strikrompantojn, la polico pafis en ekscititajn amasojn kaj multaj enprizoniĝis.
Fine la magnato, kiu estis subaĉetinta la sekretarion, estis preta kun sia konstruprogramo, kaj la magnato, kiu ne pretis, sekve de la striko, perdis sian posedaĵon kaj li estis eliminita el la vetkonkurso pri la superregado pri la terposedaĵoj kaj domspekuladoj en Ĉikago.
La laboristoj en siaj kunvenoj diskutis preskaŭ ĝis kunrompiĝo pri la forto de la entreprenistoj kaj la nevenkebla forto de la kapitalismo kaj laboregis kun unuiĝintaj fortoj por envicigi ankaŭ la lastan neorganizitan viron, ĉar laŭ ili nur forta laborasocio necesis por frakasi la kapitalismon aŭ almenaŭ ricevi sufiĉan tagsalajron, se oni tamen ne tiel frue ekvidus la socialisman mondordon.
La sciado pri la vera rakonto de tiu striko kreis la bazon de l’ potenco de Mr. Collins.
Mr. Collins memoris pri kunlernanto el sia kolegia tempo, kies patro estis vicprezidanto de unu el la plej grandaj antracitkompanioj en Pensilvanio. Pro tiu lerneja amiko sukcesis al li ricevi konsenton pri interparolado kun la vicprezidanto.
Post kiam la vicprezidanto komprenis la planon, kiun Mr. Collins sciigis al li, Collins estis invitita partopreni je precipa konferenco de la kompanidirektorio por tie ankoraufoje detale prezenti sian planon.
La plano de Mr. Collins estis tiel lerta, ke Collins, kvankam li estis nur socia neniulo, ne trompeblus pri sia ideo. Se la kompanio provus realigi la planon sen interkonsentiĝi antaŭe kun Mr. Collins pri la prezo, jen Mr. Collins devus iri nur al gazeto, kaj la plano estus fuŝita. Ĉiam ekzistus iu gazeto, kiu, por havi grandan sensacion por si sola, publikus la okazontan manovron de la granda Antracitkompanio kaj eĉ estus paginta Mr. Collins por tio.
Tion la direktorio tuj ekkonis, kaj tial oni komencis fari seriozajn intertraktojn kun Mr. Collins.
Mr. Collins postulis ok procentojn de la neta profito de la manovro. Oni interkonsentiĝis fine pri kvin procentoj, kiuj estu pagendaj je dekono kontante kaj je naŭ dekonoj per akcioj de la kompanio. Aldone Mr. Collins fariĝis membro en la kompania konsilio kaj je la daŭro de la manovro nomumita privata sekretario de la prezidanto, kun monata salajro da tri mil dolaroj. Praktike li devis fari malmulton; ĉar la Unua Sekretariino por la aktualaj negocoj restadis en la servo. Li nur ĉiam devis esti preta por povi doni siajn konsilojn ĉe ĉiuj trupŝovadoj, kiuj necesus.
Tiam li ankoraŭ ne havis tridek jarojn.
La manovro komenciĝis. Montriĝis, ke la manovro deruliĝis tute tiel, kiel Mr. Collins planis kaj aŭguris tion.
La ĉefa truko konsistis en tio, ke aŭdiĝis neniu vorto antaŭtempe.
La kompanioj laborigis ĉiujn siajn minejojn kun superpremo. Plushore kaj plushore. Oni pagis tre bonajn premiojn al la minlaboristoj por eksterordinaraj laborkvantoj. Miloj de novaj laboristoj el Eŭropo estis havigitaj.
Oni plenigis ĉiujn provizejojn per antracitkarboj ĝis la limo. Oni luis grandajn placojn por stoki la elminigitan karbon.
Novajn klientojn oni ne akceptis. Nur la aktualaj kontraktoj kun la ŝip- kaj fervojkompanioj kaj grandkomercistoj pri karboj estis plenumitaj por ne fariĝi suspekta. La agado laŭ la konsiloj de Mr. Collins estis tiel lerte gvidata, ĝi okazis tiel trankvile kaj nesuspektige, ke neniu kompanio eĉ nur ekpensis, ke ĉi tie unu el la plej gigantaj batoj estis preparata, kiu kiam ajn estis travivita en Usono. La manovro estiĝis en tia trankvila kaj sata periodo, kia kutime antaŭiras gravajn ekonomiajn krizojn. Al tiu sata periodo, en kiu oni ne riskas tro sensence, ĉar enspezigas la normala iro de la negocoj sufiĉe da gajno kaj tro petola spekulado kondukus nur al malcerteco, kiu tiam estus malagrabla al oni. Oni kontentiĝis pri la grasaj komisioj, kiujn oni havas mem, kaj oni ne okupiĝis tiom multe pri tio, kion aliaj faras, ĉar oni nun, havante sufiĉe da komisioj, ankaŭ foje povas ludi la noblulon kaj permesi al si malenvii ion al iu.
Kaj iutage, post kiam ĉio dum monatoj estis antaŭpreparita, komenciĝis la granda bato.
La bato ne komenciĝis kiel fulmo, sed tute trankvile kiel antaŭa palpado, kiel mallaŭta karesado.
La Antracitkompanio anoncis al ĉiuj siaj laboristoj, ke ekde vendredo de la sekva semajno ĉiuj kontraktsalajroj estus malaltigitaj je kvarono kaj ĉiuj taĝsalajroj dek kvin procentojn.
La kompanio laboris laŭ nova sistemo. Ĝi ne aĉetis sindikatajn sekretariojn. Tio tute ne necesis. La sukceso estis multe pli granda sen la kunlaboro de sindikataj sekretarioj, kiuj eble estus fuŝintaj la manovron. Krome kelkaj sekretarioj de la minlaboristoj estis nefidindaj. Ili plej ofte prenas la partion de la laboristoj kaj estas honestaj kamaradoj. Ili staras sur sia soapbox, sur sia sapokesto kaj ne lasas silentigi sin pli frue ol ili estas tiom priĵetataj per ŝtonoj ĝissange de la agentoj de la karbomagnatoj, ke ili forportendas de siaj kamaradoj sen konsciio. La dek miloj de laboristoj de la Antracitkompanio tuj alvokis je kunvenoj, sed elvenis nenio. Ili pensis, ke ili ankoraŭ enspezas sufiĉe da mono, ankaŭ post la salajra malaltigo, pro la premiosistemo kaj se ili laboraĉus eĉ pli kaj farus eĉ pli da plushoroj ol antaŭe.
Kelkaj sinjoroj de la direktorio jam komenciĝis fariĝi necertaj. Sed Mr. Collins estis plu tute trankvila. Li montris en tiu situacio la unuan fojon sian talenton kiel grandulo inter la magnatoj.
„Ni ja nur komencas tion, ĝentlemanoj“, li diris. „Nur ne fariĝu nun maltrankvilaj. Mi donas al vi la rajton mortkondamni min, se tio ne sukcesos. Kaj mi volas ekzekucii la verdikton je mi mem kaj mi do pafmortigos min, kiam la verdikto estas decidita. Sed eltenu!“ Oni lasis agadi lin tute libere.
Semajnon poste la premia sistemo estis nuligita.
La duan semajnon poste oni nuligis ĉiujn plushorojn, kaj la laboristoj, kiuj intertempe estis kutimiĝintaj al la premioj, al la pagataj plushoroj, je la bonegaj salajroj, kiuj estis prenintaj kreditojn, aĉetintaj malgrandajn parcelojn, komenciĝintaj konstrui domojn kaj lasintaj frekventi kolegiojn al siaj infanoj, kaj kiuj faris multon aldone, kio nun minacis strangoli ilin, konfuziĝis.
Nova akra sistemo en la minejoj estis enkondukita. Tiu, kiu minuton tro malfrue alvenis en la ŝakto, ne rajtis labori dum la tuta tago, sed devis restadi en ĝi, ĉar por li ne disponigeblis ŝaktlifto. Li devis atendi, ĝis lia skipo elveturis per la lifto. Krome por la minuto, kiun li venis tro malfrue, oni minusis de li duonon de la sekva tagsalajro, en kiu li ree laboris.
Okazis eĉ pli. La elminigota karbo estis pli severe kontrolata. Se oni trovis pli ol kvar ŝtonojn, pli ol duonon de ŝovelpleno da polvo aŭ ŝtonetojn kaj se mankis pli ol kvin funtoj da pezaĵo, tiukaze la tuta ĉaro kun la elminigita karbo estis surskribita kiel nulkvanto. La ministoj ne ricevis salajron por ĝi, sed la kompanio prenis ĝin tamen. Nun la sindikato de la laboristoj estis alvokita por interveni. Oni jam alvokis ilin pro la minusigo de salajroj; sed post longa interkonsentiĝo la konfidinduloj de la sindikato decidis, ke oni unue volas atendi, ĉu tio estas ne nur manovro de la kompanio; ĉar laŭ la raportoj, kiujn studis la sekretario, la aktuala negoco pri antracito estis brilega.
La reprezentantoj de la sindikato ĝentile petis pri conference kun la direktorio. La direktorio klarigis, ke ĝi ne povas intertrakti kun fremduloj, kiuj laboras en neniu el la minejoj de la kompanio. Tri tagojn poste, kiam la sistemo pri la nuligo de elminigita karbo ĉiam pli senrespekte estis ekzercita, la konfidinduloj laborantaj ĉe la kompanio kaj elektitaj por tio, ĝentile petis pri conference.
Al ili oni permesis la konferencon. Kaj tuj post la unuaj vortoj oni diris al la konfidinduloj, ke ili ricevos rekompencon pro la perdo de tempo, kiun ili havas pro la conference, kaj, ke tio estas tute laŭnatura.
Tio pacigis la homojn, kiuj estis venintaj, por montri sian ekscitiĝon. Kaj tiuj, kiuj havis la intencon konduti kiel malsataj tigroj en la konferenco, fariĝis tiel malsovaĝaj per ofertitaj bonaj cigaroj kaj per ĝentila petado sidiĝi en la profundajn molajn seĝojn, ke la prezidanto povis meti sian kapon en la faŭkojn de la tigroj sen devi timi, ke li perceptos denton.
Oni klarigis al la homoj, ke estas tiom da tro produktita karbo, ke oni havas la intencon fermi la minejojn dum certa tempo kaj, ke oni volas lasi labori nur la pumpilojn kaj la ĉarpentistojn. Oni eĉ prezentis al la konfidinduloj la librojn kun la aktualaj provizaĵoj en la stokoj.
La homoj ne komprenis legi tiajn librojn, ĉar tio havis rilaton kun kreditoj kaj debitoj, kun debeto kaj kredito, kaj la homoj ne sciis, sur kiu paĝo estas la inventaro kaj sur kiu flanko troviĝas la inventara vendo. Sed ili foliumis en la libroj kaj ŝajnigis, ke ili komprenas ĉion. Fine ili devis koncedi, ke ekzistas inventare gigantaj amasoj de nevendita karbo.
La konfidinduloj dum la konferenco, en kiu ili mem malolfte parolis, estis ĉiam alparolata nur per 'ĝentlemano'. Sen tio, ke ili volis koncedi tion, sen tio, ke ili estus koncedinta tion, se oni demandus ilin, ili tamen sufiĉe konfuziĝis pro la ĝentila traktado. Ili havis la sekretan senton, ke ili ĉi tie samtempe estas kontrolkonsiliaj membroj, kiuj kundecidas pri tio, kio okazu nun pri la minejoj.
Kiam ili fine ree estis ekstere, ili ekkonis, ke ili estis neniel pli prudentaj ol antaŭe. Fariĝis diable komplike por ili doni raporton posttagmeze en la kunsido, pri tio, kion ili atingis, kaj kio ĉio estis priparolata. Tiuj inter la spektantoj, kiuj atingus tute la samon, se oni estus elektinta ilin por la konferenco, kriis koleriĝinte al la konfidinduloj supren: „Pantalonmerduloj, fiuloj, vi denove lasis ĝisdetale sapumi kaj meti en sukeron vin, jen ni elektis ja la verajn ŝtelirantajn katpiedulojn. Lasu vin baki en paston kaj ŝovi en la bakfornon!“ Unu el ili kriĉe kriis supren: „Kiom la aĉa hundo do pagis al vi? Nun vi ja povas pagi vian fonografon, he, Billy, he?“ Je tio sekvis ridado en la halo.
Merkrede de la sekva semajno la kompanio sciigis, ke ĉiuj sindikatanoj fine de la semajno estos maldungitaj, ke nur tiuj plu rajtas labori, kiuj fordonas siajn sindikatidentigilojn en la oficejo de la kompanio kaj, ke ĉiuj restintaj, kiuj ne fordonas siajn identigilojn per subskribo klarigu, ke ili ne estas membroj de iu sindikato. Se malkaŝiĝus, ke iu donis sian subskribon kaj tamen plu estas membro de sindikato, li tuj estos maldungita, sen tio, ke lia ĝis tiam ne pagita salajro estus pagata al li, kaj li devus forlasi kun sia familio la domojn kaj la terenon de la kompanio interne de kvardek ok horoj. Se ne, oni transdonus lin pro nerajtigita enirado en la terenon de la kompanio al la polico. Sabate matene la striko eksplodis en ĉiuj minejoj de la Antracit-kompanio. Eksplodis tiu striko, kiun la kompanio bezonis por povi enkasigi la surpluson de la manovro. Kiel ĉi tie estas, tiel estas ĉiam: laboristoj eble malofte strikas, se estas favore al la laboristo, sed ili strikas plej ofte, se estas favore al la kapitalismo. Ne pro stulteco, sed laŭ eternaj kvazaŭ feraj leĝoj. Kion ajn laboristoj faras, interne de la kapitalisma ekonomia sistemo ili faras tion, kio estas utila al la kapitalismo, ĉar ili estas parto de la kapitalismo, ĉar ili estas ligitaj al ĝi, dum la regado de tiu sistemo, je morto kaj detruo, je vivo kaj pereo. La aktivulo agas kaj la malaktivulo suferas. Interne de tiu sistemo la kapitalisto estas la aktivulo. Li scias tion, kion li volas atingi. Li volas enspezi monon. La laboristo volas nur parton de ĝi. Li volas fari ĝin same tiel kiel la kapitalisto, li volas havi pli ol sia kunproleto. Se la bakisto strikas kaj gajnas, jen por la ŝufaristo fariĝas la pano pli multekosta, kaj tiam la bakisto devas pli pagi por la botoplandoj. Interne de tiu sistemo ĉio servas al la kapitalismo. Ne pro tio, ke unu el ili estas brutalaj ekspluatistoj kaj la aliaj malsatantoj kaj la ceteraj laboristoperfiduloj, sed ĉar ili ĉiuj troviĝas en la sama maŝino.
Mr. Chaney Collins sciis tiun leĝon kaj li eluzis ĝin je sia favoro. Tio estis lia tuta saĝo.
Nun la Antracit-kompanio komencis enkasigi la monon. Ĝi estis la unua kompanio, kiu faris monon el modernaj ideoj pri proletaraj rajtoj kaj proletaraj liberaj movadoj milionojn de dolaroj kiel gajnon. De tiam oni faris tion tiom ofte, ke fariĝis intertempe kutimo kaj honesta negocmaniero. La ŝtato uzis tiun trukon, kiam ĝi perfortis la pasaĝerŝipon Lousitania por montri, ke ĝia honoro estas distretita, kaj; ke ĝi nun ne povas plu alie agi ol permesi al Wall Street la nervotrankviligan universalan kuracilon. Sed je tiu tempo, kiam Mr. Collins estis tridek-jara, tiu negoco ankoraŭ ne estis trivita kaj ĝi ne havis konkurantojn. Tial ankaŭ de tiam neniu sola kompanio plu enkasigis tiom da milionoj de dolaroj por tiu mistifiko, kiom la Antracitkompanio.
La striko ĉe la kompanio eksplodis. Partoprenis proksimume dudek mil minlaboristoj. La grandaj gazetoj sendis specialajn reporterojn al la kompanio, por ekscii tie ĉion pri la striko kaj ties historio, pri ĉio, kio povus interesi la gazetlegantojn kaj kio per sorĉoj estus grandigebla al sensacio kaj per tio al graslitera gazetsurskribo.
La direktorio de Antracitkompanio decidis je la propra deziro de Mr. Collins, ke tiu nome de la direktorio nutru la malsaton de la reporteroj pri ekscitigaj rakontoj. Sukcese trakti la gazetojn tiel, ke la gazetoj ne sentas, ke ili estas bezonataj por la planoj de Antracitkompanio, kunapartenis al tiuj trupmanovroj, kiujn Mr. Collins elpensis zorgeme longan tempon antaŭe.
Oni rakontis al la reporteroj, ke la stokejoj de la kompanio jam ĉiuj estas tro plenigitaj, ke ĉiuj stokejoj do estas jam tro plenŝtopitaj. La vendo de karbo pli kaj pli malkreskis. La kompanio laŭdire ne sciis kien meti la troon da superflua karbo, ĉar la karbobezono tute ne atingis la kvanton de la produktado. Ĉion tion oni pruvis helpe de stokejaj inventarlibroj kaj vendokontraktoj prezentitaj al la reporteroj.
Mr. Collins diris, ke estas prokisma neimagebla prezfalo por karboj. Pro tiu ĉi kaŭzo oni decidis kiel ununuran elirvojon malaltigi la salajrojn por povi elteni la proksiman prezfalegon. Sed la laboristoj ne akceptis la neceson de tiuj ĉi salajraj malaltigoj, kion oni ja povas kompreni, ĉar laboristoj ne estas sufiĉe bone edukitaj pri popolekonomio. Li klarigis, ke la kompanio ne povas rezigni pri la salajromalaltigo, ĉar daŭrigo de la antaŭaj salajroj sekvigus la ruiniĝon de la kompanio, ja la ruiniĝon de la tuta usona karboindustrio. Laŭ tio, kio koncernas la kompanion, oni ne cedus, ĉar oni ne povus cedi sen ekonomia suicido. Je la demando, kial la kompanio malpermesis al siaj laboristoj aparteni al sindikato, klarigis Mr. Collins, ke la laboristoj volonte volis labori por la malaltigitaj salajroj, sed, ke la sindikato ne permesis tion al ili. Laŭ Mr. Collins oni ne povis permesi enmiksiĝon de ekstere en la ekonomian politikon de la kompanio sen rezigno pri ĉiuj rajtoj kaj liberoj, kiuj estas garantiataj al la komerco kaj al la laboro pro la konstitucio. Nome de la kompanio Collins rekomendis al ties bonvolemaj laboristoj fondi sindikaton, al kiu apartenas nur laboristoj, kiuj havas okupon en la minejoj de la kompanio. Sole tiun sindikaton la kompanio laŭ li volis rigardi kiel rajtigitan reprezentantaron por la laboristoj de la kompanio. Sed ŝajnas, aldonis Mr. Collins, ke la laboristoj ne pretas konsenti al la tute laŭrajtaj kaj necesaj deziroj de la kompanio. Tial, kiel li diris, estis antaŭdirebla kun certeco, ke la striko daŭros tre longe, minimume ses monatojn, eble eĉ ok aŭ eĉ dek kvar monatojn.
La reporteroj dankis por la sufiĉe detalaj klarigoj pri la kaŭzoj de la striko pri tio, kio koncernas la kompanion.
Reporteroj servas nur la veron; kaj ili rigardas ĝin sankta devo serĉi la veron, eĉ se la vero devas esti serĉata en la kloakoj de popolo kaj en la littukoj de individuoj. Ĉar raporti la veron, kaj nur la veron al siaj legantoj, tio estas la sole sankta respektenda tasko de usona gazeto. Tial ĝi estas la surtera ilo de Dio kaj la punskurĝo por ĉiuj mensogantoj kaj popolvenenigistoj, agitatoroj, judoj, fremduloj kaj eŭropaj enmigrintoj, kiuj plenŝtopitaj kun anarkiistaj kaj similaj socialismaj ideoj surteriĝis je la bordoj de nia glorriĉa respubliko por makuli la honoron de nia bela lando kaj por detrui ĝin. Tial la reporteroj iris ankaŭ al la sindikato por aŭdi la opinion de la alia partio. Sed tie ili ne trovis, kiel ili sciigis tion pli poste al siaj legantoj, la trankvilon kaj sekurecon rilate al la celoj, kiajn ili trovis ĉe la direktorio de la kompanio. Tie ili trovis maltrankvilon, nervozecon, senenhavajn parolojn, anarkiistajn kriulojn, senklarajn esprimojn kaj konfuzajn opiniojn pri profito, pri la komuna efikado de la tuta nacio, pri la rajto de la laboristoj organizi sin, pri laŭdiraj devoj kontraŭ la propra familio, pri frenezaj opinioj rilate al registaroj ĝenerale kaj pri malico kaj malmoraleco de la kapitalistoj precipe. Sed kiel klara preciza volo aperis la firma neskuebla intenco ne pli frue cedi ol ĝis tiu momento, kiam la organizo estos rekonata kaj la pli fruaj salajroj reatingitaj, ec, se kun kelkaj etaj ŝanĝoj; ĉar – kiel oni diris en la sindikato – la pli fruaj ŝajne tiom altaj salajroj jam estis sufiĉe malaltaj, por ankoraŭ povi kontentigi la multnombrajn kaj ĉiutage pli multnombrajn kaj pli grandajn postulojn de la ĉiutaga vivo. Kaj ankaŭ tiukaze oni konfirmis al la reporteroj, ke oni estas preta je longtempa, ja je tre longa striko kaj, ke oni atendas tre longe daŭrantan strikon, ĉar jam temas ne nur pri salajroj, sed pri principoj, kiuj nun finfine devas esti deciditaj.
Tiel oni klarigis en grasaj superskriboj sur la unua paĝo de la gazetoj, laŭ la vero, ke karbostriko de neantaŭkalkulebla daŭro komenciĝis, kiu minacas lamigi la tutan usonan industrion, ja la tutan usonan ekonomian vivon.
Se Mr. Collins mem estus skribinta la raporton, kaj, se li estus paginta la gazetojn, por ke ili presu lian propran raporton, la raporto ne pli bone povus taŭgi por liaj planoj.
Antracit-kompanio antaŭ la komenco de la striko pri ti o estis raportinta al la ceteraj antracit- kaj karbokompanioj – ĉar ankaŭ tio apartenis al la plano de Mr. Collins, ke ilia vendo preskaŭ haltas, ke ili devas tro plenigi siajn stokejojn kaj, ke ili sentas sin devigitaj fari konsiderindajn ŝanĝojn rilate la salajrojn.
Tiuj aliaj kompanioj havis pli ol nur sufiĉe da laboro, ĉar Antracitkompanio memgardeme retiriĝis el la merkato. Tial tiuj kompanioj ne komprenis, kial Antracitkompanio tiom malmulte vendadas. Sed, se unu el la plej grandaj kompanioj ne povas vendi ion, devas plenigi stokejojn kaj malaltigas salajrojn, jen io okazas merkate. Tion tuj ĉiuj kompanioj komprenis.
Ili fariĝis memgardemaj kaj komisiis siajn salajrajn inĝenierojn detale ellabori novajn salajroskalojn. Sed la novaj salajroskaloj kun malaltigitaj salajroj ankoraŭ ne estis uzataj, ĉar oni provizore havis ankoraŭ sufiĉe da riĉigaj komisioj kaj neniel devis elvoki maltrankvilon inter la propraj laboristoj.
Kiam la striko ĉe Antracit-kompanio estis eksplodinta kaj la raportoj en la gazetoj faris tion, kion oni atendis de ili, respondis la borso en Nov-Jorko kun falo de la karboakcioj, kun malsekuriĝo de la fervoj- kaj ŝipkompaniaj akcioj kaj kun klare ekkonebla malfortiĝo de ŝtalakcioj. Komenciĝis kvieto en Wall Street. Kvieto, kiu fariĝis post malmultaj tagoj timiga kaj proksimiĝis al tiu kvieto, kiu kutime antaŭiras timigatajn uraganojn en Wall Street.
Sed ankoraŭ ne okazis katastrofo, ankoraŭ ne tiu sovaĝa tien- kaj tien-aĉetado de paperoj kaj tiu sensenca disipo de valoroj plej proksimaj al la ciklonocentro. Ŝajnis kvazaŭ oni sin kvazaŭ perforte devigas al trankvilo. Ĉar neniu sciis, kio tie okazis. Ĉiu unue volis atendi ankoraŭ ĝis li ricevos la ĝustan konsilon de iu aŭ eble sonĝas la ĝustan sonĝon aŭ eble ricevas ĝin de aŭguristo. Sed la tuta negoco je la borso ekmalfortiĝis. Du tagojn poste Ĉikago respondis per ekmalfortiĝo, kiun oni ne travivis dum multaj monatoj.
Rigardate kiel tuto la merkato tamen estis stabila, ĉar la valoroj, kiuj havis malmultajn rilatojn al la karboj, restis aktivaj kaj moviĝis laŭ la kutima maniero kun du punktoj malsupren, kun kvin punktoj supren kaj morgaŭ male. Elektraj valoroj eĉ grimpis okulfrape. Sed la daŭranta kresko de la elektrovaloroj ŝajne pruvis, ke oni malfidas pli kaj pli al la karbo. Post tiu grimpado de la elektrovaloroj devis sekvi, tio estis klara al iniciito, tre baldaŭ plia malkresko de la karbo. Kaj tiam kompreneble la ŝtormo komencis balai.
Ankoraŭ en la sama semajno la elektrovaloroj, kiuj estis sendependaj de la karbo, ricevantaj sian forton de la akvo, subite vehemente ekgrimpis kaj sturmis dum unu tago dek ok punktojn supren.
Tio estis la unua hurlado de la venonta uragano.
La ŝipvetur- kaj fervojkompanioj, la ŝtalfabrikoj kaj la grandaj karbokomercistoj ne subskribis plu novajn kontraktojn kaj komencis aĉeti nur por la semajna bezono. Prezfalo de karbo estis komenciĝonta kaj antaŭ ol oni ne estis scianta la novan prezon kaj antaŭ ol la nova pli malgranda valoro ne fiksiĝis, oni ne povis fari novajn kontraktojn.
Nun la ceteraj karbokompanioj eksentis la inertiĝantan merkaton. Ili ne estis preparitaj por grandaj stokejoj. Ĉar grandaj stokoj necesigas ampleksajn bankokreditojn. Tiuj bankokreditoj ne havigeblas transnokte; ili postulas interkonsiliĝojn kaj kontraktojn kaj nuligojn de aliaj kreditoj. La bankoj pro la pli-malpli ŝanceliĝanta merkato fariĝis tre atentemaj rilate al kreditoj por stokoj, ĉar la karbovaloro estis necerta. Se ili efektive kreditis karbon, jen ili kreditis apenaŭ pli ol la netan elminigan salajron por la karbo. Tiel okazis, ke la ceteraj kompanioj ne povis amasigi konsiderindajn karbostokojn.
Ili devis elminigi la karbon pli malkare. Kaj laŭ la kutima sistemo la karbo nur tiukaze estis elminigebla pli malkare, se oni konsiderinde malaltigis la salajrojn de la laboristoj. Por sekurigi sin oni tuj transprenis la salajroskalojn de Antracitkompanio.
La laboristoj ne havis elekton. Ili faris tion, kion Mr. Collins deziris, kaj ili do ekstrikis ankaŭ ĉe la ceteraj grandaj kompanioj, ĉar ili ne povis akcepti la salajromalpliiĝojn. Ĉar unue ili havis honoron kaj due familiojn.
La pli malgrandaj kompanioj, kiuj ja ne devis tiom kunsuferi pro la ŝanceliĝoj de la borso, ĉar ili plej ofte havas malgrandan, sed sekuran klientaron, nun tute ne sciis kion fari. Parto de ili malaltigis salajrojn kaj malpermesis la membrecon en sindikato, dume la alia parto tute ne volis transpreni riskon kaj simple maldungis la laboristojn kaj fermis la minejojn por atendi, kion nun faros la grandaj kompanioj.
Ĉio ĉi okazis sen planita kaj organizita kunlaboro kaj mikslaboro de la diversaj kompanioj. Laborado kun la aliaj kompanioj estus ĝeninta la planon de Mr. Collins. Sed Mr. Collins tiel lerte laboris, ke eĉ ne unu kompanio sentis, ke ili intence estis ekskluditaj el la granda rabentrepreno. Mr. Collins ja ĉion antaŭe sciigis al la aliaj, ke Antracitkompanio havas tro plenigitajn stokejojn kaj, ke ĝi devas malaltigi salajrojn. Tiel li konservis la ŝajnon, ke li laboras en komuneco kun ĉiuj kompanioj. Neniu povis riproĉi lin. Sed kun tiu sciigo li samtempe pli perfektigis siajn planojn kaj ĵetis vualon sur siajn intencojn, kiun li bezonis por povi labori sen ĝeno.
Ducent kvardek mil minlaboristoj strikis. Ducent kvardek mil viroj kun siaj familioj devis vivi de la magra strikosubteno, kiun pagis la sindikatoj al ili. Subteno, kiu pro neceso fariĝis pli malgranda post ĉiu semajno, kiun daŭris la striko. Ĉar ducent kvardek mil familioj havis malpli da mono, ili malpli povis aĉeti. Kaj tio kunŝiris milojn de negocistoj kaj malgrandajn metiistojn, kiuj samtempe malpli enspezis kaj tial malpli povis elspezi, pro kio pliaj ekonomiaj rondoj fariĝis kunsuferantoj. Ĉiun semajnon venis pliaj miloj de homoj al la bankoj por preni monon de sia ŝparita bankmono, ĉar ili devis vivi kaj plenumi devojn. Tiel la mono fariĝis rara en la bankoj. Ricevi kreditojn ĉiusemajne fariĝis pli kaj pli komplike.
La intereza normo estis altigita. Ĉio, kio estis sekvestrenda, ricevis malpli kaj malpli da valoro. La homoj devis vendi siajn multekoste aĉetitajn meblojn por dudekono de la origina valoro por ricevi por tio monon por necesaj vivrimedoj. Pro tio suferis meblokomercistoj kaj meblofabrikistoj, tiel, kiel ĉiuj homoj, kiuj vendis aĵojn aŭ produktis ilin. Jen aĵoj, venditaj tiam por prezoj ege sub la origina valoro.
La laboristoj batalis kun policistoj tiel, ke iliaj kapoj eksangis. Ili kverelis per pugnoj en la kunsidoj, kio estas strikrompanto kaj kio estas nepre necesa laboro, por ke la minejoj ne estu inundataj de akvo. Ili kverelis kaj interdraŝis kun siaj edzinoj, kiuj volis havi monon. Ili akuzis la sekretariojn de la sindikato esti subaĉetitaj agentoj de la kapitalistoj. Ili disŝiris sian membroidentigilon de la sindikato kaj kraĉis sur ĝin. Ili hurletis ĉe la minskipestro pri la graco denove dungigi ilin kaj ne forgesi ilin, kiam la striko estas finita. Ili ĵuris, ke ili neniam denove strikos, eĉ se oni malaltigus la salajrojn je sesdek procentoj. Kaj ili iris al la haleluja-kantistoj de la metodistoj, de la baptistoj kaj de la Episkopa Eklezio kaj ĵetis sin antaŭ ili sur la polvon de la preĝeja sojlo kaj plorsingultis, ke ilia animo nun estas purigita kaj savita kaj, ke ili fine post tiu severa tento trovis hejmen al nia savanto Jesuo Kristo. Kaj jen la eternaj optimistoj, la eternaj pesismistoj, la eternaj hurluloj, la eternaj insultantoj kaj fine tiuj, kiuj preskaŭ krevis pro forto, kiuj kunmordis la dentojn kaj mallaŭte diris kvazaŭ al si mem: „Prefere dekmilfoje mortaĉi, ol cedi al tiuj rabistoj eĉ nur cendon!“ Jen ĉiuj, vere ĉiuj estis prezentataj, kiujn oni trovas ankaŭ en revolucio. En ĉiu revolucio. Homoj, kiuj volas manĝi kaj ne havas ion por manĝi. Homoj, kiuj vendas sian animon por regula manĝado. Homoj, kiuj prefere mordas sin en la pugnon ol diri: „Je via servo, sinjoro!“ Homoj kaj homoj kaj homoj. Inter ili la superjustuloj, la fariseoj de la proletara movado.
La uragano estis veninta.
La borso de Nov-Jorko tiom bruis, ke oni povis ĝojegi pri tio, se oni ne posedis valorpaperojn kaj estis nur neŭtrala observanto.
Jen kvazaŭ la plumoj flugadis tra la aero.
La plumoj de la fiera kaj admirata ekonomia sistemo.
Hajlis kaj tondris. Ektremis la muroj de la konstruaĵo de tiu fereca sistemo.
La telefonbudoj de la brokers, de la borsaj agentoj kraketis.
Tridek punktojn supren. Rapidaj vendoj. Sed antaŭ ol la vendo estas konfirmita dudek punktojn malsupren, kaj neniu aĉetas la akciojn por tridek malsupren. Kvardek punktojn malsupren. Kvar supren. Espero. Punkto supren. Cable trans la terglobon: Merkato ekfirmiĝas. Dek kvar punktojn malsupren. La merkato denove flagrema.
Tri pafoj en diversaj budetoj de Wall Street. Ĉiu budo kostas po kvar mil dolarojn lupago monate. Ĉelo de monaĥo kontraŭ tio estas kavaliera halo.
Dek du punktoj supren. Tri malsupren. Sep malsupren. Kvar malsupren, du supren. Telefonknabinoj ekhavas kramfojn. Telegrafistoj fariĝas frenezaj. En la oficejoj de la bankoj kaj en la ĉambretoj de la agentoj rapidegas la sveltaj blankaj strioj kun la mortverdiktoj kaj la espervivigoj el buŝoj de la privattelegrafoj kun nekredebla rapideco.
Kvar viroj staradas kaj legas. Kaj legas. Kaj legas. Legas la elpafiĝantajn ciferojn, kiuj seninterrrompe kaj fantome ŝanĝiĝas. Ili legas kaj kaptas per nervolarĝa fadeno de sia subkonscio la sencon kaj la signifon kaj la tutan ekonomian kuntekston de tiuj malmultaj literoj, kiuj klakadetas antaŭ la ciferoj kaj kiuj donas la nomojn de la kompanioj, kies valoroj flugas tien kaj tien, al tiuj kompreneble, kiuj apartenas al la iniciitoj. Por la neiniciitoj tiuj literoj same tiom komplike solveblas kiel malnovegiptaj hieroglifoj. Kaj la viroj, kiu staras ĉirkaŭ la klakadanta aparato, legas kaj legas. Ili legas, ŝirante per la dekstra mano la blankan strion, por ankoraŭ pli rapide elŝiri ĝin el la senfine sputanta buŝo, premegante per la maldekstra mano la telefonaŭskultilon antaŭ la tremantan buŝon por doni ordonojn, tiel rapide doni ordonojn, kiom la displitema cerbo povas kunrimi ciferojn, situaciojn kaj akciojn. Cerboj, buŝegoj, oreloj, buŝoj, lipoj, literoj kaj ŝirantaj manoj estas ĉasataj de potencoj, kiuj ĉi tie nek estas vidataj, nek sentataj, sed nur perceptataj.
La senfine longa blanka strio elpafiĝas, alsaltas kaj flagradas ĉiudirekte.
La malvasta blanka strio kvazaŭ fontas ŝaŭme kaj alsiblas, decidas dum sekundo la sortojn de miloj de diligentaj kaj bonvolemaj laboristoj, kies persono kaj homa individueco ĉi tie estas estingitaj, kaj kiuj havas nur plu la valoron de kelkaj punktoj supren aŭ malsupren en akcioj. Kaj la strio decidas la sortojn de miloj de ruĝvangaj civitanoj, la studplanojn de iliaj filoj, la edziniĝplanojn de la filinoj, la komforton en maljuna aĝo.
Kaj la longa, malvasta blanka strio kuras kaj kuras kaj kuras trans la bobenojn, pelate, ĉasate, ŝirate.
Parolinte sian lingvon, ĝi kvazaŭ baŭmiĝas bule sub la eta tablo, sur kiu la aparato tiktakas kaj tiktakas kaj tiktakas.La tiktaktanta horloĝo de la mondotribunalo por miloj kaj miloj de homoj. La strio amasiĝas kiel bulo, kiu fariĝas pli kaj pli granda ĉe paperkorbo. La ekscititaj viroj staras piede en la bulo, kiu pli kaj pli volviĝas ĉirkaŭ ilin kiel longa maldika serpento.
Post kiam gigantoj kaj pigmeoj provis tiel rapide decidi kiel alsturmas la ciferoj, la ĉifita strio kvazaŭ baŭmiĝis morta kaj forgesita trans la paperkorbon al distordita pelmelo. Neniu havas eĉ tiom da tempo por foje disŝiri la strion. Senripoze ĝi ĉifiĝas kaj ŝveladas kaj baŭmiĝas plu.
Kaj fine la papermonto aspektas kiel skeleto kun miloj de interplektiĝintaj kaj torditaj longmembraj ostetoj.
La kadavro de financiaj pensoj.
Tertremo en Wall Street. Tertemo de la ekonomia sistemo.
Ĉiutage suicidoj de viroj, kiuj laŭŝajne estis ankoraŭ hieraŭ grandaj, potencaj, neatakeblaj, nerenverseblaj. Kolonoj de socio, kiu tiel sane kaj fortokreve rigardis en la mondon, kvazaŭ la universo devus kapkliniĝi antaŭ ĝi.
Neniu plu kapablas regi la katastrofon. Ĝi fariĝas pli kaj pli granda.
Tio, kio ŝajne estis tiom potenca kaj fereca, tiu tiel bone organizita, ŝajne tiel prudente pripensita sistemo, tiu laŭdire tiom firmiĝinta sistemo krakadis en ĉiuj siaj fundamentoj, ĉar branĉo fariĝis malsekura: la karbo. La nutraĵo de la industrio.
Neniu povas reteni la radon. Ĝi kuras, ĝi fulmrapide kuras, pli kaj pli rapide kaj ŝiras pli kaj pli profunde en la korpon de la ekonomio.
Bankŝtormoj komenciĝas. La ŝparantoj estas kaptitaj de paniko. Ili timas, ne, eĉ pli terure, ili scias kun certeco, ke ilia mono, kiun ili ŝparis kaj por kio ili suferis, estas perdita. En senfine longaj vicoj ili staras jam antaŭ noktomezo antaŭ la bankoj, por esti la unuaj, kiam la bankoj malfermiĝas. Ju pli frue oni ĉeestas des pli verŝajnas, ke oni ankoraŭ povas savi iom. La ordigita vivo de la bankoj estas disŝirata. Ĉiuj kunlaborantoj devas esti je dispono por elpagi monon. Neniu enpagas ion. Ĉiuj kreditoj estas nuligitaj. Bankoj en aliaj landoj estas petegantaj telegrafe helpi per elpagebla mono kaj per ĉekoj. Ĉiuj rezervoj de la nacia bankunuiĝo estas alvokataj. Sed la vicoj antaŭ la bankoj plilongiĝas.
Kaj tiam la bankoj komenciĝas kraŝi, ĉar ili ne povas elpagi ion. La mono estas pruntedonita; ĉar, se la banko ne povas pruntedoni monon, ĝi ne povas pagi interezojn al siaj ŝparantoj. Unue kraŝas la malgrandaj bankoj. La grandaj helpas sin ankoraŭ per tio, ke ili limigas la kasotempojn je du, fine je unu horo. Tiam ankaŭ ekkraŝas pli grandaj bankoj.
Kaj post tiu konfuziĝo ne kaŝiĝas subita malapero de kontinento, ne kaŝiĝas giganta naturkatastrofo, kiu pereigis valorojn nerevokeblajn. Post ĉi tiu kolapso de la socia ordo kaj de la ekonomia stabileco, ĉiam minacata de ribeluloj, kaŝiĝas nenio alia krom la ĝenata imago de tiuj, kiuj posedas iom, la malcertigita espero de tiuj, kiuj posedas multon, kaj la imago de tiuj, kiuj posedas malmulton. Ĉio, kio okazas en Wall Street, baziĝas nur sur tio, ke la pensoj subite, tro subite turniĝis al alia nekutima direkto, amashipnozo, amassugestio. La sugestio, la imago: 'Mi povas perdi!’ ŝiras en pecetojn tiun belan, de Dio deziratan, de Dio benitan, de Dio protektatan ekonomian sistemon. Kaj tamen ĉiuj uzvaloroj restis la samaj. La uzvaloroj ne ŝanĝiĝis. Estas same tiom da karbo surtere kiel antaŭe. La tuta mono ankoraŭ ekzistas kaj eĉ ne unu cendo falis malsupren de la terglobo en la kosmon, el kiu ĝi ne plu saveblus per kaptado. Ĉiuj domoj ankoraŭ staras. Ĉiuj arbaroj, ĉiuj akvofaloj. Ĉiuj oceanoj. La fervojoj kaj la ŝipoj ĉiuj estas ankoraŭ sen damaĝo. Kaj cent miloj de sanaj kaj fortaj homoj pretas labori kaj produkti kaj altigi la ekzistantan riĉon de la Tero. Neniu inĝeniero perdis la kapablon, konstrui novajn maŝinojn. Neniu karboŝakto estas ŝutfermita de naturkatastrofo. Suno troviĝas lumante kaj varme en la ĉielo kiel ĉiam. Pluvas kiel ĉiam. La greno staras sur la kampoj kaj maturiĝas kiel ĉiam. La kotonkampoj floregas. Nenio ŝanĝiĝis rilate la uzvaloron de la ekzistanta riĉo. La homaro rigardata kiel unueco estas same tiom riĉa kiel hieraŭ. Kaj nur tial, kaj sole nur pro tio, ke la posedo de kelkaj unuopuloj estas minacata de ŝanĝo kaj de transŝovado, kvazaŭ eksplodas katastrofo por la tuta homaro. Katastrofo sama al tiuj katastrofoj de pasintaj tempoj, kiam ekestis malsatmizeroj en unu monda parto kaj oni ne povis ekvilibrigi ilin helpe de aliaj mondaj partoj, kiuj kavazaŭ sufokiĝas en superfluo, ĉar mankis transportiloj kaj telegrafoj.
Jen ekonomia sistemo, ekonomia ordo, kreita de homoj, kiuj pri si mem asertas posedi intelekton. Homoj tamen, kiuj spite al sia tiel alte evoluita tekniko, kiun ili kreis, ankoraŭ nun ne lasis post si la primitivecon de tute necivilizitaj homoj, se temas pri bone elpensita kaj bone ordigita ekonomia sistemo.
La ekonomia krizo – timata kiel puntribunalo de la ĉielo kaj monatojn antaŭe aŭ propre ĉiam profete kun levita montrofingro anoncita de komunistoj kaj socialistoj, kiuj asertas, ke ili ion tian scias ĉiam antaŭe – komenciĝis nun forte.
Ekonomiaj krizoj por naŭdek naŭ procentoj de la homoj havas ion sinistran, ion misteran, ĉar naŭdek naŭ procentoj el la homoj, ĉu religiaj aŭ nereligiaj, rigardas ekonomian krizon kiel punvipon de supernatura potenco, kiu ŝajne estas nedisigeble ligita kun la kapitalisma sistemo, kaj kiu evidente ne lasas forturnigi aŭ eviti sin de homoj. Naŭdek naŭ procentoj el la homoj suferas pro krizo. Kelkaj pli kaj kelkaj malpli. Tial ĝi estas rigardata kiel en pasintaj jarcentoj pesto, malsatmizeroj kaj mongolaj atakoj.
Kaj tamen tiuj ekonomiaj krizoj neniel ekestas pro supernaturaj kaj mistikaj potencoj, sed ĉiam nur pro tio, ke unuopulo aŭ grupo de individuoj perforte enmiksiĝas en la regulitan ekonomian vivon, por eluzi ĝin por granda privata avantaĝo. Se la ekonomia vivo trankvile iras sian vojon plu, sen tio, ke panikoj artifike estas kreataj, tamen ŝanceliĝoj interne de la ekonomio povas okazi, sed neniam povas komenci grava krizo. Ĉar tute tiel kaosa kiel ofte ŝajnas, la kapitalisma ekonomia sistemo estas ja neniukaze. La kapitalistoj faras ĉeokaze stultaĵojn, sed ili ne estas arlekenoj. Kaj nur arlekenoj sensence produktadus ĝis la diablo forportas ilin, sen daŭre rigardi per siaj okuloj al la merkato kaj je ties kapacito. Eĉ eltrovoj kaj eĉ novaj konstrukcioj de pli bonaj maŝinoj ja povas ĵeti tiun aŭ tiun el la selo, sed eĉ ili ne povas ekestigi krizojn. Tion oni almenaŭ jam lernis sur nia kontinento: Ju pli altaj estas la salajroj kaj ju pli mallonga estas la labortempo kaj ju pli granda la edukiteco de la laboristoj, des pli sekura estas la trankvila iro de la ekonomia vivo kaj des pli malfacile estas eĉ por potenculo provoki gravan krizon.
Se cent milionoj kaj cent milionoj da tunoj de la plej bona karbo estas lerte fortiritaj de sia destino sen frapo de atento, do sen tio, ke la homoj povis prepari sin kontraŭ tio, la rezulto devas esti precize la sama kvazaŭ tertremo aŭ giganta akva inundo detruus la uzvalorojn de granda parto de la Tero. Sed naturkatastrofo ne povas malordigi tiom la ekonomian vivon kiom granda spekulacio. Ĉe naturkatastrofo oni scias, kio okazis, oni scias, kie mankas io, kaj kie kaj kiel oni devas ekagi por reordigi la damaĝon. Sed ĉe spekulacio scias neniu, kio propre okazis. Neniu scias, ĉu karbo estas la kaŭzo aŭ mono aŭ manko de fero aŭ erco aŭ spekulacio je greno aŭ je kotono aŭ je nafto. Tial neniu povas proksimiĝi ĝis la fonto de la katastrofo, ĉar la fonto estas sciata nur de unuopulo, kiu ne perfidas sian sciencon, por trovi sian avantaĝon en la kaoso.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.