La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 1

I

Condor Oil Company estis inter la grandaj usonaj naftokompanioj etendintaj siajn entreprenojn al Meksiko, efektive ne la plej potenca, kaj ankaŭ ne la plej forta.

Sed ĝi havis la plej fortan apetiton.

Por la evoluado de individuo, tiel kiel por la evoluado de tuta popolo, la apetito estas decida. Bona apetito estas eĉ pli kaj tute speciale decida por la evoluado de grandkapitalista kompanio. La apetito decidas la tempon de la potencdisvolviĝo, kaj la apetito tial ankaŭ decidas la elekton de la rimedoj uzataj por atingi la celon: nome por fariĝi influriĉa kaj aŭtoritata potenco en la internacia ekonomia vivo. Moderna grandkapitalista kompanio distingiĝas malmulte de ŝtato pri sia konstruo, esenco, celoj kaj labormetodoj, tiel kiel ankaŭ pri siaj problemoj. La ununura videbla diferenco estas certe nur tiu, ke grandkapitalista kompanio kutime estas pli bone organizita kaj gvidata, pli prudente kaj pli lerte, ol ŝtato.

Condor Oil Company estis la plej juna el la kompanioj, kiuj en Meksiko kune kaj unu kontraŭ la aliaj batalis, se temis pri la superregado sur la merkato. Ĉar ĝi estis la plej malnova, tial ĝi estis la plej vorema. Pri la elekto kaj uzado de la rimedoj por gajni influriĉan rangon en la konkurso kun la malnovaj kaj potencaj kompanioj, ĝi sciis nek skrupulojn nek indulgon. Se ĝi efektive havis principon rilate la manieron de la batalo, jen tiun: La milito, kiu estas entreprenata plej brutale, daŭras plej mallonge, kaj tial ĝi estas la plej humana.

Tial ĝi trovis samtempe moralan senkulpigon de siaj agoj, tiel, ke la kompanio, sin mem praviginte, povis diri, ke ĝi batalas plej humane, kaj ke tuj estos paco, kiam ĝi estos gajninta la batalon.

La potenco de naftokompanio dependas ne nur sole de la nombro de putoj produktantaj nafton, kiujn posedas kompanio. La potenco dependas multe pli de tio, kiom da terposedaĵo ĝi havas aŭ tenas sub kontrolo. Kaj en tiu kazo estas tri terspecoj, kiuj konsiderindas.

Terposedaĵo, kiu tute certe portas nafton; terposedaĵo, kiu laŭ la ekspertizo de la geologoj devas porti nafton; kaj terposedaĵo, kiu laŭ la instinkto de la naftistoj verŝajne havas nafton. La tria speco de terposedaĵo estas tiu, kiu ebligas spekuladojn kaj kiu lasas enspezi milionojn da dolaroj, sen tio, ke eĉ nur unu barelo da nafto estas produktenda.

Tiel la batalo de la kompanio temis pri tio gajni pli kaj pli da terposedaĵo. Oni laboris kun pli granda fervoro kaj pli da lerto konkeri ĉiun terposedaĵon, kiu povus havi nafton, ol poste je tio ekspluati la terposedaĵon de la kompanio ĝis la lasta hektaro kun ĉiuj teknikaj kaj sciencaj rimedoj.

Ĉar Condor Oil Company ne pro sia kapitalo kaj la riĉo de siaj produktantaj putoj povis eniri en la antaŭan vicon de la gigantaj naftokompanioj, tial ĝi devis uzi la duan vojon: Gajni pli da naftosuspekta terposedaĵo ol havas tiun iu alia pli granda kompanio. Posedante gigantan amason da terposedaĵo kun nafto au eble kun nafto, kaj tial necesa por kontentigi la naftomerkaton, ĝi povis dikti prezojn kaj povis kontroli naftokompaniojn, kiuj sekve de sia giganta kapitalforto ŝajne estis nevenkeblaj kaj nekontroleblaj.

Tiel certe facile klarigeblas, kial ne ekzistis iu fiago aŭ krimo, kiun la agentoj komisie laborantaj por la kompanio ne estus farintaj por havigi la terposedaĵojn, por ricevi la deziratan terposedaĵon, se tio ŝajnis necesa por la kompanio.

Condor Oil Company havis dek ok produktantajn putojn. Tie, kie ĝi nur flaris terposedaĵon, kiu povus havi nafton, aŭ terposedaĵon, kiun povus aĉeti eble iu alia kompanio, ĝi tuj aktiviĝis.

Ĉe la senkompataj negocoj krude forigante terposedaĵojn, kompreneble neniam iu el la direktoroj kunagadis; neniam iu el iliaj plej altrangaj oficistoj, kaj nur tute malofte ĝi lasis labori usonanon en tiu ĉi branĉo. La direktoroj nur tiam aperis, kiam la terposedaĵo, kiun volis havi la kompanio, jam estis en tiuj manoj, kiuj devis teni ĝin preta por la kompanio. La kompanio estis ĉiam nur la dua aĉetinto. La fiajn negocojn disvolvis meksikaj aŭ hispanaj, ĉeokaze ankaŭ germanaj subagentoj.

Kondor-kompanio havis sian ĉefkomandejon en San-Francisko en Kalifornio. La meksika ĉefkomandejo estis en Tampiko, Meksiko. Ĝi havis filiajn komandejojn en Panuko, en Tukspam kaj en Ebano; ĝi prepariĝis aranĝi ankoraŭ du pluajn oficejojn, unu el ili ĉe la Istmo kaj la alia en Campeche.

Ĝi laborigis bonegajn usonajn, anglajn kaj svedajn geologojn, kiuj estis pagataj bone. Tiuj okupigis grandan stabon de topografoj, kiuj devis registri kaj mezuri la terenon. La topografoj estis jam ne tiom bone pagataj kiel la geologoj, ĉar oni taksis ilian laboron malpli grava. Tial la topografoj iradis sufiĉe ofte mizere aspektante kaj en ĉifonoj kiel vagabondoj. La geologoj jam iom pli proksimis al la direktoroj, ekonomie kaj socie; ĉar ili povis flustri bonajn konsilojn pri riĉa naftotereno en la orelojn. Sed la topografoj male al tio pli proksimis al la proletaro, kaj ĉar ili ne volis koncedi tion libervole, ĉar ili ja estis studintaj, ili devis pli kaj pli streĉe labori ol la laboristoj, al kiuj estis kvazaŭ supo aŭ buljono, ĉu oni rigardis ilin proletoj ĉu ne. La topografojn oni multe pli rapide elĵetis ol fortikajn konstruistojn de borstacioj. Topografoj ekzistis multnombre. Dume la borstaciaj konstruistoj estis impertinentaj kiel stratkoto, ĉar ili ne hontis ĉeokaze ankaŭ konservigi tomatojn, se ili ne povis konstrui borstaciojn, aŭ se oni elĵetis ilin, ĉar ili traktis per pugnoj la gvidanton de la laborgrupo.


Rimarkoj

Barranca del Cobre = en Meksiko ĝi estas nomata Kupra Ravino aŭ Copper Canyon, jen montara formacio de la okcidenta Sierra Madre.

Isthmus = Istmo en Meksiko.

II

En la regiono de Kondor-kompanio, preskaŭ tute ĉirkaŭata de terposedaĵoj riĉaj je nafto, kiuj ĉiuj estis en la posedo aŭ luprenitaj de la kompanio, troviĝis la bienego La Rosa Blanca.

La bienego Rozo Blanka havis amplekson da ĉirkaŭ okcent hektaroj. Ĝi apartenis al la indiĝeno Hacinto Yanyez.

Iliaj produktoj estis maizo, fazeoloj, kapsiko, ĉevaloj, bovoj, porkoj, krome sukerkano, kaj tiel ankaŭ sukero, kaj plie oranĝoj, citronoj, papajoj kaj ananasoj.

Ĝi situis en la naftozono en la norda parto de la federacia ŝtato Verakruco.

La bienego ne riĉigis sian posedanton, eĉ ne bonstatigis tiun. Ĉar ĉio estis kultivata kaj mastrumata laŭ malnova tradicio. La vivo en la bienego estis senhasta kaj hejmeca.

Neniu ekscitiĝis. Oni ne hastis, neniu estis pelata, kaj se oni foje sakris severe, jen okazis nur pro distriĝo kaj ĉar la  vivo deruliĝus ja tro enuiga, se la ventiloj ne ĉeokaze povus ellasi aeron.

La helpantaj manoj en la bienego estis kaj indiĝenoj kaj la posedanto. Ili ne ricevis altajn salajrojn. Certe ne. Sed ĉiu familio havis sian kabanon kun ampleksa korto. La familio rajtis teni bruton laŭ plaĉo, kaj sur la parcelo, kiu estis asignita al ili laŭ la nombro de la familianoj, ili rajtis kultivi tion, kio ŝajnis al ili necesa por sia vivteno.

Ĉiuj tiuj familioj, kiuj loĝis tie, vivis de generacioj sur la bienego. Ili estis preskaŭ ĉiuj parencigitaj kaj boparencigitaj kun la posedanto. Kelkaj el la familioj dankis sian ekeston de la granda naskoforto de unu el la antaŭuloj de Hacinto. Hacinto estis la patrono de preskaŭ ĉiuj infanoj naskitaj sur la bienego, kaj sinjorino Yanyez estas la patronino.

La patrono, el padrino, kaj la patronino, la madrina, havas en Meksiko multe pli gravan rangon interne de la familia societo ol en iu alia lando surtere. Tio devenas de pramalnovaj tempoj, el longe pasintaj tempoj de la indiĝenoj. Sekve de la tre tre oftaj edziĝoj de hispanoj kun indiĝenaj inoj, konserviĝis en la moroj de la meksika popolo multnombraj kutimoj kaj moroj de la indiĝenoj ĉi tie, se temas pri kuirejo, domo kaj familiaj rilatoj, do en tiuj aferoj, pri kiuj la viro kutime estas pasiva kaj neŭtrala, ĉar ili koncernas la praterenon de l’ ino.

La patrono havis en la malnova indiĝena Meksiko – kaj havas ankaŭ nun en Meksiko – same tiom da signifo por la infano kiel la patro mem. En multnombraj kazoj, se la patro mortas aŭ pro multaj diversaj kialoj montriĝas kiel nekapabla esti la edukanto de la infano, la patrono transprenas ĉiujn rajtojn kaj devojn de la patro. La patrono devas zorgi sin pri la bonfarto de la infano, al kiu li estas patrono. Kvankam la publika leĝo ne devigas lin plenumi sian devon al la infano, kiu bezonas la helpon, li tamen ne povas retiriĝi el tiu devo; ĉar li pro tio perdus same tiel certe siajn estimon kaj reputacion en la socio – kiu ja konsistas el familioj – kiel en la kazo, se li fiagus iel alie, kion eble pardonus la leĝo, sed ne la societo al kiu li apartenas.

La patro de la infano nomas la patronon de la infano compadre, tio signifas kunpatro, kaj la patroninon li nomas comadre, tio signifas: kunpatrino. Ambaŭ, patrono kaj patro nomas sin reciproke compadre, kaj patronino kaj patrino nomas sin reciproke comadre. Kaj kiam la patro de la infano la patroninon vokas, jen li ankaŭ ne diras señora sed li vokas ŝin comadre.

Pro tiuj kialoj rigardas sin la patro de la infano kaj la patrono de la infano reciproke kiel fratoj, kaj la rilato inter ambaŭ estas ofte pli elkora ol tiu inter samsanga parencaro, ĉar la elekto estas libervola kaj la elekto dependas de simpatio, kiun tiuj du homoj sentas reciproke.

Se la indiĝena farmlaboristo elserĉas la patronon, la mastron de la bienego kiel patronon por sia infano, jen la mastro venas. Li estas neniam tro fiera por tio; ĉar li rigardis ĝin granda honoro, ke li estas elektita patrono. Tio estas en la indiĝena sango. Kaj ekde tiu momento, kiam la mastro fariĝis patrono de la infano de tiu farmlaboristo, diras la farmlaboristo ekde nun ne plu „patrono“ al la mastro, sed compadre. Kaj la mastro ne plu diras „He, Juan!“ al la laboristo, sed li diras samtempe compadre al li, kvankam la pure ekonomia rango de ambaŭ reciproke ne ŝanĝiĝas. Ili estas de nun fratoj, kaj traktas sin kiel fratoj.

Tiu rilato ekzistas en ĉiuj bienegoj de Meksiko, kie la posedanto kaj la bienegaj homoj estas de indiĝena sango. Tia rilato estigas cirkonstancojn, kiuj alie surtere certe ne troveblas.

Al la patrono apartenas la bienego, ĝi apartenis jam al lia familio antaŭ ol Kolumbo estis naskita. La antaŭulo, la fondinto de la familio estis ja indiĝena princo, la tribestro de tribo de la huastekoj, kiu en tiu tereno havis sian sidejon. Sed la patrono rigardas sin nur kiel utiliganton de la bienego. Li sentas sin respondeca por la bonfarto de ĉiuj, kiuj vivas en la bienego; ĉar li estas ja la compadre de ĉiuj, kaj ĉiuj estas liaj compadres. Li ne vestas sin pli riĉa ol tiuj, kiuj laboras en la bienego. Li vestas sin per la tilmo, kiel ili, kaj kiel ili iras li kun sandaloj. Li manĝas tortiljojn kaj frijoles kiel ĉiuj ceteraj. Sed tamen la rilato estas tute alia ol la patriarka rilato sur la malnovaj eŭropaj kamparanaj kortegoj, kie ĉiuj subuloj kaj servistinoj sidas je la sama tablo kun la gekamparanoj.

Ĉi tie ĉiuj estas memstaraj, ĉiuj havas sian propran familion, sian propran mastrumon. La patrono estas la juĝisto de ĉiuj iliaj aferoj, ilia konsilanto, ilia leterskribisto – se li kapablas skribi – , ilia kuracisto, ilia advokato, ilia defendanto kontraŭ instancoj, kiuj postulas neeblan, ilia prizorganto en malbonaj rikoltoj kaj la prizorganto de iliaj vidvinoj kaj orfoj. Sed li estas neniam 'la' mastro. Li riĉigas sin neniam je siaj homoj. Li havas pli da bruto ol la aliaj, havas pli da maizo, pli da fazeoloj, kaj havas iom pli da mono. Iom pli. Ne multe. Ĉar vivas tro da familioj en la bienego. La familioj pliiĝas. Ili pliiĝas sufiĉe. Kaj ĉiuj junaj geoj fondantaj novan familion, volas restadi en sia hejmejo, do en la bienego. Kaj por ĉiuj havigendas terpecoj kaj konsiloj. Kaj la patrono havigas ilin. La patrono devas havi iom pli ol la ceteraj, ĉar li havas dudekfoje pli la devoj ol ĉiuj ceteraj.

Kie la patrono estas meksikano de neindiĝena sango aŭ eble eĉ hispano, aŭ ankoraŭ pli terure, eĉ germano, la aferoj deruliĝas tute alie. Jen trovas sin mastroj kaj subuloj, ĉar en tiu kazo devas esti gajnita mono, jen oni devas fari la bienegon enspeziga, por ke ĝi povas esti vendata kun mil procentoj da gajno al iu, kiu plian fojon volas enspezi je ĝi mil procentojn. Jen ankaŭ ne ekzistas compadres kaj ne comadres.

Sed Hacinto Yanyez, la patrono de la bienego La Rosa Blanca estis indiĝeno. Kaj ĉar li estis indiĝeno kaj sekvis al malnovaj indiĝenaj leĝoj, sen scii la laŭvortan tekston, ĉar li havis tiun en la sango, tial kunpuŝiĝo de usona naftokompanio kun li devis konduki al tragedio. Ĉar la armiloj, kiujn li sciis uzi, kaj kiujn uzi li estis kutimiĝinta devis fiaski kontraŭ usona grandkapitalista kompanio, kiu devis enspezi milionojn por garantii al siaj akciuloj la posedon de luksojaĥto kaj aĉetojn en la bulvardoj de Parizo.


Rimarkoj

compadre = baptopatro, kunpatro.

comadre = baptopatrino el padrino = la patrono frijoles = fazeoloj la madrina = patronino.

tilma = tilmo estas kruda kotona mantelo uzata de indiĝenaj meksikaj kampuloj, nodita sur unu ŝultro.

tortillas = tortiljoj, rostitaj maizoflanoj.

III

La ceterajn bienegojn, bienojn kaj ranĉojn de la regiono Kondor-naftkompanio akiris laŭ la kutima maniero. Tiel kiel oni povas gajni terposedon ĉimaniere. Tiuj terposedoj estis parceligitaj al Lotes. Al lote nr-o 1, al lote nr-o 2, kaj tiel plu ĝis lote nr-o 78. Lote estas proksima al parcelo aŭ al tereno.

Sed en la familia ornamaĵo de Kondor-kompanio mankis perlo. La plej bela perlo inter ĉiuj, la bienego La Rosa Blanca, Rozo Blanka.

Ĉirkaŭe troviĝis la plej suka naftoregiono. La plej naftoriĉaj putoj, kiuj elŝprucigis la nigran oron je dikaj strioj tiel potence, ke ĝi dum la unua elblovado pafiĝis kvincent metrojn alten en la nubojn, kun la orelsurdiga muĝado de giganta akvofalo aŭ kun la furioze laŭta spirsiblado de kvindek unuiĝintaj ekspreslokomotivoj, kiuj samtempe malfermas siajn ventilojn. Tiuj plej produktivaj putoj situis ĉe la limoj de la bienego.

Kondorkompanio devis atingi la posedrajton de Rozo Blanka, eĉ en tiu kazo, se ĝi devus provoki pro tio militon de Usono kun Meksiko. Iliaj direktoroj kaj akciuloj ja neniukaze kunmarŝis en la militon. Ili estis tro maljunaj por tio, kaj se ili ne estus tro maljunaj, tiukaze la kuracistoj estus konstatintaj, ke ili estas kormalsanaj, malsana je diabeto aŭ havas malfortajn pulmojn.

Oni antaŭofertis al senñor Hacinto Yaniez kvindolaran jaran farmopagon por ĉiu hektaro da tero dum dudek jaroj, kaj krome okprocentan partopagon de la gajno.

Sed Hacinto diris al la agentoj: „Tion mi ne povas fari. Mi ne povas farmdoni la bienegon. Mi ne rajtas tion. Ankaŭ mia patro ne farmdonis ĝin. Ankaŭ ne mia abuelo, mia avo. Ankaŭ ne ties patro. Mi devas reteni ĝin por tiuj, kiuj venos post mi. Ankaŭ tiuj volos manĝi. Kaj tiuj devas reteni ĝin por tiuj, kiuj venos post ili. Tiel tio estis ĉiam. Mi ja ricevis la oranĝarbojn kaj nuksarbojn de mia patro. Se li ne estus plantita tiujn, mi ne havus oranĝojn kaj neniujn citronojn kaj ne nuksojn. Tial mi ree devas planti junajn arbojn, por ke ankaŭ tiuj, kiuj volos vivi post mi, havos oranĝojn kaj citronojn kaj nuksojn. Tio estas la sama rilate al la bienego. Tion vi ja povas kompreni, senñor Pallares, ĉu?“

Senor Pallares, la agento, la aĉetisto de Condor Company kompreneble ne povis kompreni tion, ĉar li neniam posedis teron. Kaj tial, ĉar lia patro neniam havis terposedon. Li estis nur advokato, advokato, tiel, kiel lia patro.

Li venis al la kompanio kaj diris tie, ke Hacinto estas freneza.

Al tio diris la direktoro: „Se Hacinto estas freneza, tiukaze oni ja povus sendi lin en frenezuldomon.“

Hacinto ne estus la unua, kiu estis sendita en frenezulejon kaj tie runiĝis kaj mortis, ĉar naftokompanio ne alie povis ricevi ties poesedon. Dekoj da homoj estis senditaj en la frenezulejon. Ĉar frenezas ĉiu, kiu rifuzas akcepti pagoprezon por peco da tero, kiu estas milope pli kara ol estis la aĉetprezo por tiu terposedo, antaŭ ol oni trovis nafton proksime.

Venis alia agento. Denove meksikano. Kaj denove licenciado, advokato sinjoro Perez.

Li venis kun la granda monsako, tuj kunportis la trembrilantan oron. Ne ĉion. Sed tamen grandan parton. Li esperis, ke la aspekto de la bele monerigita mono farus cedema Hacinton.

Advokato Perez ne ofertis farmopagon. Li volis aĉeti la bienegon. Tio enspezigus pli da mono, kaj tial estis pli granda tento.

„Sed mi ja ne povas vendi la bienegon, senñor licenciado“, diris Hacinto laŭ sia trankvila stoika maniero. La tempo por li ne estis difinita nocio, tial li ankaŭ ne lasis urĝigi sin ĉe la parolado. „Mi vere ne povas vendi la bienegon. Ĝi ja tute ne apartenas al mi.“

„Kiel?“ demandis sinjoro Perez. „Ne apartenas al vi. Tio estas ja nova. Ĝi legeblas ja en la registroj kiel via propraĵo.

Hacinto ridis: „Kompreneble ĝi apartenas al mi, Rozo Blanka, tiel, kiel ĝi iam apartenis al mia patro. Sed ĝi ankaŭ ne plu apartenas al mia patro. Mi opinias, la bienego ne apartenas al mi tiel, ke mi povas fari kun ĝi, kion mi volas fari. Ĝi apartenas ankaŭ al tiuj, kiuj volas vivi post mi. Por tiuj mi estas respondeca. Mi estas nur la administranto por tiuj, kiuj pli poste volos vivi kaj vivos. Kiel mia patro estis nur la administranto, kaj ties patro, kaj ties patro, kaj tiel ĉiam plu en la estintecon. Kaj tiel ĉiam plu en la estontecon.“

„Tio estas ja sensencaĵo, senñor Yanyez. Lasu nur zorgi pri si la aliajn. Tiuj povas ja doni al siaj infanoj la monon aŭ postlasi. Tiuj povas fariĝi direktoro en Meksiko aŭ advokato. Aŭ ili povas aĉeti al si belan magazenon, kie ili povas bone enspezi kaj ili povas aĉeti al si aŭtomobilojn.“

„Sed ili havas ja ne terpecon“, diris Hacinto obstine. „Tiuj devas ja manĝi. Kiel ili manĝu, se ili ne kultivas maizon.“

„Nu, ne estu tiel ŝtipkapula“, diris sinjoro Perez. „Iliaj posteuloj povas ja aĉeti al si la maizon por la tortiljoj, ili tiam havas ja sufiĉe da mono.“

„Sed la maizo devas ja esti kultivata. Iu ja devas planti maizon. Sed por tio oni bezonas terpecon. Aŭtomobilo eble estas tute bona, sed ĝi ja ne estas maizo. Kaj viando same mankus. Kaj ankaŭ fazeoloj kaj kapsiko.“

Sinjoro Perez rezignis pri tio tiel plu paroli kun la stulta indiano. Li atakis de nova flanko.

„Vi ja iam fariĝos olda, ĉu ne?“

„Ne“, respondis Hacinto, „mi ne fariĝos olda. Kiam mi fariĝas maljuna, mi estos morta. Tiam mi mortas. Olda mi ne fariĝas. Ankaŭ mia patro ne maljuniĝis. Li estis tuj morta, kiam li supozis, ne plu povi labori. Li ne estis maljuna. Li laboris ĝis la lasta tago. Kaj mi ne povas vendi la teron, ĉar ankaŭ tiuj, kiuj postvenos, devos havi terposedon.“

Li nun komencis ree ĉion rakonti laŭvice, kion li jam estis dirinta al la advokato Pallares, pri la oranĝarboj kaj nuksarboj kaj pri la pli postaj generacioj, kiuj kulpigus lin, ke li fie zorgis pri ili, kaj ke ili devas malsatmorti, ĉar li fordonis la teron.

Sed kiam li rememoris, ke li diris ĉion tion jam iam pli frue al iu, kaj kiam li vidis, ke liaj vortoj faris eĉ ne la plej etan impreson al sinjoro Perez, kiam li ekkonis, ke sinjoro Perez, kvankam li estas edukita advokato, tute nenion komprenis pri tero ka devoj kaj pri ĉiuj ĉi aferoj, kiuj tiom gravis al Hacinto, jen li ekhavis novan ideon. Ĝis nun li, se li parolis pri tiuj, kiuj venos post li, kaj volas manĝi, pensis nur pri siaj propraj infanoj kaj posteuloj kaj nur pri posteuloj ĝenerale.

Sed nun, kvazaŭ iu sur la rekta vojo de penstransigo volus rememorigi lin pri tio, li ekkonsciiĝis pri tio, ke li havas ja ankoraŭ multe pli grandajn devojn. Pli altajn devojn ol tiuj por siaj propraj posteuloj. Kion do okazu kun siaj compadres, kun siaj comadres? Kion okazu kun la sesdek familioj, kiuj vivas sur lia bienego? Tiuj ĉiuj estus senheredigitaj, senterigitaj, elradikigitaj, se li vendus la bienegon. Ili ĉiuj estis ja liaj infanoj, siaj protektatoj, siaj zorgatoj, siaj ordonitaj ŝirmatoj. Kiel li povus forlasi ilin kaj forpreni la teron de ili? Ili estis lia sango kaj lia animo, same al siaj korpaj infanoj. Kaj ĉiuj ja iutage estos entombigitaj kaj sekvataj de tiuj, kiuj iam sekvos ilin, sed antaŭe ili bezonas teron por povi esti en la mondo.

„Ne“, „mi ne povas vendi la bienegon, licenciado.“ Li diris ĝin nun eĉ pli decidite ol antaŭe. „La bienego ne apartenas al mi, ĝi apartenas ja ankaŭ al miaj compadres. Kion tiuj tiukaze faru?“

Sinjoro Perez bruligis cigaredon al si, ludis certan tempon kun la vaksfadenetoj, kvazaŭ li serĉus pro la plej bona respondo, por venki Hacinto per unu frazo por ĉiam.

Kiam li estis elfraĝinta la fadeneton, li diris: „La homoj, ĉu? Tiuj ĉiuj povas labori en la borstacioj. Perlaboras multe pli ol ĉi tie en la bienego. Ja kiom ili rcevas ĉi tie? Kvindek centavojn po tago. Eble okdek. En la borstacioj ili enspezas kvin pesojn, ok pesojn, kaj laboras nur ok horojn. Havas ĝin multe pli facile. Povas aĉeti botojn al si kaj al siaj edzinoj silkajn robojn kaj lakŝuojn kaj parfumitan sapon. Se ili ŝparas, kaj ne ĉion fordrinkas, ili baldaŭ povas aĉeti al si magazenon.“

Hacinto ne komprenis tion. Li tute ne sciis, pri kio estas la parolo. En sia kapo estis ĉiam nur unu penso, ununura penso. Sed tiu sola penso estis tiel forta, ke ĝi ampleksis kaj klarigis por li la tutan mondon kaj ĉiujn ĝiajn problemojn. Ĉiuj taskoj en tiu ĉi ununura granda penso por ĉiam estis solvata por li. Li ne povis esprimi tiun penson kun la belaj vortoj de poeto, ankaŭ ne kun la arabeskaj frazoj de sciencisto kaj ankaŭ ne kun la nombropelmelo de ekonomo. Li ĉiam povis nur diri ĝin per mallonga simpla frazo: „Sed ili tiam havas ja ne plu pecon da tero, kaj ili ja tamen ne povus kultivi maizon.“

La vorto maizo havis por li, la indiĝenon, la saman signifon kiel por la eŭropano la frazo: „Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ“. Hodiaŭ, hodiaŭ, kara Dio; ĉar ni ne povas atendi ĝis morgaŭ, ni malsatas hodiaŭ, kaj se ni ne havos la panon hodiaŭ, tiukaze ni morgaŭ estos mortaj.

Sed por la advokato la eterna ripetado de la sama frazo, kiun Hacinto sciis, estis enuiga. Hacinto sciis efektive neniun alian frazon, ĉar en la frazo ja ĉiu lia saĝo kasiĝis, kiel la saĝo de ĉiuj homoj de eterne radikas en la frazo: „Tero estas pano, kaj pano estas vivo“. Nenion pli oni bezonas!

Sed la advokato Perez sciis, ke oni povus aĉeti maizon ĉie. Oni bezonas ja nur la monon. Kaj la monon oni povas perlabori al si. Facile enspezi. Por la mono, kiun la kompanio promesis al li, se li havas sukceson pri la aĉeto de Rozo Blanka, li povus aĉeti al si tutan ŝipkargon da maizo. Maizon, maizon kaj maizon. Pri io alia ĉiuj tiuj stultaj indianoj ne pensis laŭ li.

Tamen: spite al ĉiu sia prudento kaj ĉiu sia edukiteco pri juro la advokato Perez ne pensis pri tio, ke la maizo ja tamen devas esti kultivata, se oni volas ĝin havi aŭ aĉeti. Ie la maizo devas esti kultivata. Sed la advokato vivis ja en alia mondo, kie oni povas disigi maizon kaj teron, sen tio, ke oni konsciiĝus pri la problemoj evoluiĝantaj el tio. En sia mondo la rilato maizo kaj tero, homo kaj tero estis tute disigitaj. En lia mondo oni jam ne plu pensis pri maizo, sed oni pensis nur pri la produkto. En lia mondo oni diris: „Kion koncernas nin tiuj, kiuj venos post ni? Post ni la mondopereo kun sendrata filmprezentado en la dormoĉambro. Tero, tero, tero, kio estas tero? Ni bezonas la teron por nafto, por ke ni povu nutri niajn aŭtombilojn. Maizo, ĉu? Teron por maizo, ĉu? Al la infero tiujn stultiĝintajn indianojn! Se ni bezonas maizon, ĉar ni foruzis la tutan teron por nafto, jen ni faros ĝin per maŝino kaj aĉetos ĝin per konservoskatoloj.“


Rimarko

licenciado = advokato.

IV

„Hacinto“, diris nun sinjoro Perez konfide. Kaj li parolis insiste kiel viro, kiu persvade parolas al sia frato de hejme forkurinta, por instigi lin reveni hejmen, ĉar la patrino kordisŝire ploradas. „Hacinto, nun estu do foje prudenta. Mi ja ne volas trompi vin.“

„Tion mi vere ne supozas, ke vi volas fari tion“, respondis Hacinto.

„Mi volas honeste aĉeti la bienegon de vi por bona prezo.“

„Sed senñor licenciado, mi la teron ja ne povas ...“

„Haltu, haltu“, interrompis lin sinjoro Perez laŭ maniero, kun kiu oni parolas al malsanulo, kiun oni ne rajtas ekscitigi.

„Tamen, Hacinto, vi povas vendi.“

„Ne, mi ne povas“, diris la indiĝeno pli obstina ol antaŭe. „Mi ne havas rajton por tio. La haciendo ne apartenas al  mi.“

„Ripetu nun ne pluan fojon, mi petas vin, tiun sensencaĵon. Mi trarigardis la registrojn kaj trovis, ke la terposedaĵo apartenas al vi. La posedopaperoj estas en la plej bona ordo. Mi neniam vidis tiajn bonajn kaj purajn posedopaperojn laŭleĝajn. La bienego apartenas al vi, kaj vi povas fari kun tio, kion volas vi. Vendi aŭ fordonaci aŭ farmdoni.“

„Sed miaj compadres kaj tiuj, kiuj postsek...“

Sinjoro Perez, ekzercita pri la trukoj de lerta advokato, ne lasis tempon al la indiĝeno sin denove kroĉiĝi al la malnovaj obstinaj pensoj. Li sciis nun jam, kio sekvus denove, kaj li tial tuj ree atakis: „Ĉiuj ĉi viroj de la familoj, kiujn vi havas ĉi tie en la bienego, ricevos laboron en la borstacioj de Kondor-kompanio. Tion mi promesas al vi. Mi skribos ĝin aldone en la kontrakton kiel aĉetkondiĉon. Neniu el la homoj enspezu malpli ol tri pesojn ĉiutage, kaj se ili lertiĝas kaj spertiĝis pri la laboro, jen kvar aŭj kvin pesojn.“ „Jes, tion mi kredas al vi“, opiniis Hacinto, „tiom enspezas la peonoj en la borstacioj. La muchacho, la filo de Jose ĉi tie, laboras en borstacio kaj ricevas kvar pesojn. La filo de Pedro same laboras en borstacio, li volas enspezi monon, ĉar li volas geedziĝi kaj la bopatro postulas bovon kiel donaĵon por la knabino. Sed Marcos, kiu same laboris en la borstacioj, ree estas ĉi tie. Li diras, ke li neniam volas reiri en borstacion, kaj se oni donus dek pesojn al li ĉiutage. Li volas prefere restadi ĉi tie en la kamparo. Li diras, ke li ĉiam estis malĝoja en la borstacio, kaj ĉi tie li ridas ĉiam.“

„Li simple estas stultulo, la bubo. Oni simple devas kutimiĝi al tio, se oni volas enspezi monon“, diris la advokato. Kaj li pravis. Kiel ĉiuj de lia profesio.

Li nun pro ŝanĝo deturnigis la interparoladon al alia flanko: „Se vi ĉi tie havos tiun sumegon da mono,

Hacinto, jen vi povos aĉeti aŭtomobilon al vi.“

„Mi ne bezonas aŭtomobilon“, diris Hacinto indiferente.

„Sed, viro, hombre, jen vi povas esti post tridek minutoj en Tukspam.“

„Sed mi ja tute ne volas esti post tridek minutoj en Tukspam. Mi ja volas interparoli kun la homoj ĉevoje kaj rigardi kiel ilia maizo kreskas, kaj kion faras la idoj, kiujn mi ĉiujn konas, kaj mi volas rigardi, ĉu la bluaj anemonoj jam ekfloras, kaj ĉu la grandaj testudoj ĉe la laguno metis ovojn en la sablon kaj ĉu la peza mahagonarbo, kiu antaŭ kvar jaroj derompis kaj metiĝis transverse de la vojo, ankoraŭ nun ne volas putri. Mi jam dufoje submetis fajron, por ke ĝi trabrulu. Sed ĝi ne trabrulas kaj ni nun devas ĉiam rajdi ĉirkaŭ ĝin.

„Estupido, stultulo, stultulo“, diris sinjoro Perez meze laŭte kaj tiam laŭte: „ – sed vidu, en aŭtomobilo...“

„Se mi volas iri al Tukspam por vendi porkojn aŭ por kunporti novan ĉapelon por Nazario, tiukaze mi prenas la flavan mulon Macho kaj ekrajdas frue je la tria kaj tridek kaj estos je la naŭa en Tukspan. Tio estas tiam la ĝusta tempo por mi. Kaj mi vidis ĉion sur la vojo, kaj mi parolis kun Rafael, kiu metis al si novan palmtegmenton sur la jacal-on, sur sian remizan domon, ĉar la alia estis tro malnova kaj likis, kiam pluvis. Tiam mi ankoraŭ estas sufiĉe frutempe en Tukspam. Mi ne bezonas aŭtomobilon. Vere ne, licenciado.“

Sinjoro Perez sentis sin denove senespera, kostis al li evidente granda peno trovi novan ideon, por fari allloga al Hacinto la posedon de multe da mono.

Sed antaŭ ol li povis elpensi ion novan, kio eble estus povinta pli proksimigi Hacinton al la mondo de la monuloj, la indiĝeno fine estis trovinta respondon al la oferto enlaborigi ĉiujn compadres kiel laboristojn en la naftokampadejoj. Li ne povis enkape tiom rapide labori kiel advokato ekzerciĝinta pri tio. En lia kazo daŭris pli longe. Sed kvankam daŭris pli longe, li trafis tamen la decidan punkton. Kaj li trovis ĝin pli precize ol sinjoro Perez estis atendinta tion.

Li diris: „Tio estus vere bona, se la viroj ĉi tie ricevus laboron en la naftokampadejoj. Povas ja esti, ke ili tie povos labori kaj enspezos monon. Sed, se la puto estos borita, tiam ja ne plu estos laboro por la homoj. Jen ili ankaŭ ne plu ricevos monon.“

„La kompanio ne boras nur ĉi tie putojn, ĝi havas multe da terposedaĵoj. Jen la homoj de ĉi tie estos do senditaj tien.“

Hacinto estis nun evidente sur la ĝusta vojo, ĉar li diris nun: „Sed tie, kien oni sendos la homojn tiam, estos ja tamen la homoj de tiu regiono, kiuj volas havi laboron . Kion tiuj tiam faros?“

„Sinjoro Perez sentis, ke li estas superruzita. Li ne trovis la fadenon el ĉi tio. Sen multe pensi pri tio elkrevis el li: „Tiuj homoj do devos iri plu por rigardi, kie ili trovos laboron.“

„Sed oni ja la teron foraĉetis de ili, kiel ili do tiam vivos, se la viroj alvenos de ĉi tie? Ili ja ne havos teron plu. Ili ĉiuj devus morti, se la viroj venos de ĉi tie. Oni ankaŭ ne por eterne boros. Iam estos ja elĉerpita, la nafto. Tiam ĉiuj viroj estos forgesintaj kiel oni kultivas maizon.“

Tiel simple kiel ĉiuj problemoj estas, se disponigeblas sufiĉe da tero kaj se la homoj komprenas kultivi ĝin, tiel komplikitaj fariĝis subite la plej simplaj demandoj, tuj se la homoj estis forŝiritaj de sia tero. Tion nun eĉ sinjoro Perez ekakceptis. La indiĝeno tute ĵetis lin el sia sekura pozicio interne de la homa socio. Li eĉ katapultis lin el ĉiuj tiuj saĝoj, kiujn sinjoro Perez akiris en lernejoj kaj en la vivo. Se estus estinta antaŭ li alia advokato, alia edukita viro, ja, se estus estinta nur komercisto el pli granda urbo, tiukaze li iel estus povintau solvi la problemojn.

Kun alia viro, kiu vivas en la urbo kaj en urbaj enspezebloj, li povintus priparoli tiujn demandojn. Ili certe atingus solvon, kiu kontentigus ambaŭ personojn, ĉar ili ambaŭ parolas la saman lingvon. Ili povus paroli pri leĝoj, tiuj tiukaze necesus, pri parlamentdecidoj, pri dekretoj de la prezidanto, pri pli bonaj transportebloj, pri amasproduktado de necesaj agrikulturaj produktoj, pri amasproduktado sekve de ampleksiĝanta uzado de ege fortaj maŝinoj kaj sciencaj instruoj. Kompreneble la demando ĉiam restus malferma: De kie ni prenu la teron por tio? Ĉar la aserto, ke oni povas fari maizon el la ruboproduktoj de la nafto aŭ el la skorio de la ŝtonkarbo, ŝajnis eĉ al licenciado iom troigita.

Kiel ajn tio estis, kontraŭe al la perpleksiga simpleco, per kiu Hacinto vidis la problemojn de la homa socio kaj de la homa estado, sinjoro Perez sentis sin tre malkapabla. Li ne povis atingi la indiĝenon. Estis tiel, kvazaŭ la indiĝeno starus sur alia planedo, al kiu oni neniam kaj kun neniuj rimedoj povus transenvojaĝi ekde tiu planedo, sur kiu staris la licenciado.

La indiĝeno ne sentis, ke li venkis la advokaton, ĉar li ne komprenis, ke iu povus pensi alie ol li mem, o li, la indiĝeno, kiu vivis sur la tero kaj kun la tero, kiel produkto de la tero. Simile al arbo.

Tial li ankaŭ ne estis venkebla per la lasta armilo, kiun la advokato supozis la plej forta armilo kaj kiun li tial ĝis laste retenis.


Rimarkoj

el estupido = stultulo, ŝtipkapulo.

el jacal = la remizo.

mulo = estas miksaĵo el vira azeno kaj ina ĉevalo.

V

Sinjoro Perez manprenis la blankan tolsaketon. Li takse pesis ĝin dum certa konsiderinda tempo kaj tiam elverŝis kun rapida movo la tutan enhavon. Ili ĉiuj estis dek-pesaj ormoneroj. Hidalgoj. Ĉar sur ĉiujn oni stampis la bildon de la meksika liberiga batalinto Hidalgo.

Sinjoro Perez komencis nombri la monon, kvazaŭ la aĉeto jam estus okazinta.

Li suramasigis la monerojn kiel kolonetojn, po kvindek hildagoj, unu sur la alian. Tio aspektis tre beleta.

Finfine li estis stariginta kvarcent kolonetojn, laŭ vicoj kiel soldatojn.

Plaĉe, preskaŭ kontemple, li transrigardis la regimenton kaj diris: „La kompanio pagas al vi kvincent pesojn, 500 pesos oro nacional por hektaro. Okcent hektaroj estas kvarcent mil oraj pesoj. Tio estas nur ducent mil da ili. Vi do ankoraufoje ricevos la saman monton. Jam morgaŭ, se vi volas tion.“

Sed la impreso, kiun sinjoro Perez esperis veki per tio, tute ne ekestis. La indiĝeno por tiu sumo da oro vere ne havis komprenon. Se oni estus metinta antaŭ li monton da maizo aŭ kvincent porkojn, li estus kompreninta tion. Kompreneble li ankaŭ por tio ne estus vendinta la bienegon Rozo Blanka. La maizo iutage estus formanĝita, kaj la porkoj iutage estus manĝitaj. Kaj kio poste?

Malsato por tiuj, kiuj postvenos. Fidinda estis nur la tero. Ĝi naskis de eterneco ĝis eterneco, nelacigeble donaceme, de eterneco ĝis eterneco ripetiĝante kiel virgulino, tremante pro amo, arde akceptante, jubile naskante, kontente velkante kaj tiam denova kvieta kaj sankta ekĝermado de kortuŝa virgulineco, tremante de amo kaj tiel plu kaj tiel plu, de eterneco ĝis eterneco, kiel Suno, kiel Luno, kiel tago kaj nokto.

Sed la mono, la maizo, la porkoj, kiom ajn ili estis, ĉio ĉi estis nur unufoja kaj neniam denova.

Ankaŭ Hacinto sciis sufiĉe bone la valoron de hidalgo. Tio estis cent aŭ cent kvindek aŭ nur okdek kilogramoj da maizo, laŭ la merkata prezo. Estis elkreskinta porko de meza kvalito. Unu hidalgo, dek pesoj, estis multe da mono. Tre multe da mono. Sed tiu regimento de ormoneroj, kiuj ĉi tie laŭvicigis sin sur la tablo, ne faris impreson al Hacinto. Ties valoron li ne kaptis. Tio estis iluziaĵo.Tia valoro ne ekzistas.

„Tio aspektas tre bele, senñor licenciado“, li diris fine por dediĉi ĝentilan rekonon al la ludado de la advokato.

„Tio ĉio apartenas al ci, Hacinto“. Sinjoro Perez subite ciis lin por montri sin sufiĉe frateca. „Tio ĉio apartenas al ci kaj ankoraŭfoje tiom multe, ĉar tio estas nur duono del’ tuto. Por Rozo Blanka.“

La advokato ankaŭ tute bone estus povinta oferti la monon al Hacinto por la rajto tranĉi la koron el ties vivanta brusto.

Tiel okazis, ke tiu regimento de mono ne viviĝis por Hacinto. Ĝi ne vekis sonĝojn en li. Ĝi ne inspiris esperon en li. Tiuj ĉi kolonetoj ne havis potencon pri li kaj ne povis gajni potencon pri li, ĉar en liaj okuloj staris io pli granda, io pli grava, io sankta.

Kion li posedis, tion li iam transprenis de siaj patroj, ne por posedi ĝin kiel propraĵon, sed por konservi ĝin kaj iam doni ĝin plu al la posteuloj. Kion li posedis, estis nur pruntedonita al li, estis nur lia posedo por administri ĝin por la venontaj generacioj. Lia plej grava devo estis pludoni la pruntedonitan havaĵon nemalpliigite, kiam lia horo venis. Kion li povus diri, se li iam renkontus siajn patrojn en la ĉasterenoj de la eterneco kaj ili demandus lin: 'Kion vi faris kun nia havaĵo? Kion vi faris kun la havaĵo de niaj nepoj kaj pranepoj?’ Pro honto li devus kaŝi sin en la plej foraj kaj plej tenebraj anguletoj de la arbustaĵoj, kien neniam penetras Suno kaj neniam Luno lasas ŝvebadi sian softan arĝenton. Kaj kion, se eĉ ĉiuj ĉi patroj de siaj kompadroj venus kaj demandus lin: 'Kion vi faris kun niaj filoj kaj filinoj?’ Kaj tio tiel irus plu ĝis la praeternaj foraj tempoj. Ĉiujn tridek aŭ kvardek aŭ kvindek jarojn novaj viroj venus supren en la verdajn ĉasterenojn kaj demandus lin: 'Kie estas la havaĵo, kion viaj patroj konfidis vin por ni?' Ili elŝirus lin el siaj malhelaj anguletoj kaj tiam reĵetus lin, se li ne povus respondi. Tiel tio irus plu de eterneco ĝis eterneco. Kaj neniam estus trankvilo. Neniam trankvilo.

Kaj tiel, dume la oro antaŭ li ne ekricevis vivon, Rozo Blanka en tiu momento, kiam oni batalis por ĝi, ricevis la tutan. Ĝi alprenis formon. Ĝi parolis al li. Gi ridis al li. Ĝi iĝis persono. Li aŭdis ŝin kanti.

Li ne plu povis elteni tion. Li ekstaris kaj paŝis al la malferma pordo.


Rimarko

hidalgo = 10 pesoj.

VI

Tie li staris kaj vidis la tutan korton. La korto laŭaspekte laŭordis, kiel plej ofte, ankaŭ hodiaŭ ne tro. Tion kaj ĉi tion li volis jam pli ol centfoje ŝanĝi. Ĉiam, kiam li vidis la korton, li volis ŝanĝi ion, sed ĉiam la korto tuj poste estis forgesita kaj aspektis plu tiel.

Tie en angulo proksime de la latbarilo kuŝis malnova disrompita ĉarrado de muloĉaro, je kies ekzisto neniu plu povis rememori en la haciendo.

Tiu ĉarorado putris tre lante, ĉar ĝi estis farita el fere dura ligno. Ĉiun sabaton ĝi estis forportenda, kaj je dimanĉo matene, kiam li paŝis en la portikon, kuŝis la ĉarrado ankoraŭ tiam en sia angulo.

Li rememoris, ke ĝi jam kuŝis tie, kiam li estis kvinjara. Tiam lia patro estis dirinta: „La malnovan ĉarradon oni foje forbrulu. Manuel, dishaku ĝin hodiaŭ vespere kaj portu la lignon al la sinjorinoj en la kuirejon.“

Oni forgesis la komision kaj ne dishakis la radon.

Tiam la patro foje rediris, kiam li vidis ĝin: „La radon oni eventuale povus uzi por io, mi parolos kun Manuel, kion li pensas pri tio, kion oni povus fari kun ĝi.“

Hacinto tiam, kiam li estis proksimume okjara, cirkaŭgrimpadis en la spokoj kun la intenco fari sian korpon elasta, simile al serpento.

Dum certa tempo ĝi servis por firmligi junan kojoton, kiun li kaptis kun aliaj knaboj. La kojoton oni volis dresi, por uzi ĝin kiel hundon. Sed iunokte la kojoto tramordis la ŝnuron kaj fuĝis.

Tiam oni refoje volis bruligi la radon. Tiam oni, kun la helpo de Manuel, denove intencis uzi ĝin por io alia. Tiam, kiel junulo, Hacinto vespere sidis sur la rado kaj – estis en lia amtempo – revis pri la koramata, kiu poste edziniĝis al li. Sidante sur la ligno, li zumkantis dolĉajn ranĉokantojn. Kaj kelkajn noktojn li kaŭris sur la ligno kaj kviete ploradis por si mem, kiam li supozis, ke ŝi ne ŝatas lin.

Tiam, certan tempon poste li kun ŝi nokte kaŭris sur la ligno kaj tranĉis noĉojn en dek aŭ eĉ pli da lokoj por ĉiu ĉirkaŭbrako de ŝi, aŭ por kio ajn estis eble. Li sciis bone, kio estis, por kio li faris la noĉojn.

Tiam mortis la patro.

Sed la malnova disrompita ĉarrado, kuŝis ankoraŭ tiam tie. Kaj eĉ plu sur la sama loko.

Tiam mortis ankaŭ la maljuna mayordomo, Manuel, kiu tiom ofte ricevis la komision dishaki la radon aŭ uzi ĝin por io alia.

Sed la rado ne lasis ĝeni sin pro la morto de ambaŭ viroj. Ĝi kuŝadis tie kaj kuŝadis tie.

Kaj nun de jaroj, ĉiun sabatan, kiam oni ordigis la korton, Hacinto ordonis, ke la rado lastfine estu forigita. Kaj ĉiun dimanĉon matene, kiam li paŝis en la portikon kaj rigardis pro la vetero, la ĉarrado kuŝis ankoraŭ tiam tie. Ĝis la sekva sabado. Sed dimanĉe certe io mankus sur la kortego, se la ĉarrado ne plu kuŝus tie.

Kaj tiel ĝi ankaŭ nun kuŝis tie. Paceme, hejmece, impertinenta, eltenema kaj memkonscia kaj atendis la finan forputriĝon.

Lia plej maljuna knabo, Domingo, sidis nun ofte sola kaj mondperdita sur la rado kaj faris ĉeokaze entranĉojn, kiel li, la patro bone rimarkis. Li sciis ankaŭ, pri kiu knabin temas.

Sed kion li sciis plej bone, estis la jena, ke tiu ĉarrado ankoraŭ tie kuŝos, kiam li iutage estos forvokita. Ĉar la rado ne nur estis senviva peco de maljuna mahagona ligno detruata de la vetero. La rado estis simbolo.

Simbolo de la raso. La ĉarrado fariĝis sentempa.

Hacinto rigardis flanken, kaj tie kaŭris Emilio, la filo de la kuiristino, de la cocinera. Li kaŭris tie sur la planko, havis antaŭ si korbon el fragmito kaj eligis la maizajn grajnojn el la maizspadikoj kun la helpo de spadiko jam sengrajnigita de maizo. Tiel, ĝuste tiel, oni sengrajnigis la maizon ĉi tie jam antaŭ kvin mil jaroj, eĉ pli frue, antaŭ dudek mil jaroj. Sengrajniga maŝino, kiu dum kvin minutoj pli elgrajnigis ol la knabo dum du horoj, kostis sesdek pesojn aŭ eĉ malpli, nur kvardek kvin pesojn. Oni intencis jam aĉeti ĝin, kiam la patro ankoraŭ vivis. Hacinto jam centfoje volis aĉeti ĝin. Sed eble ankoraŭ irus plu tiel dum certa tempo. Iris ja tiel dum kvin mil jaroj. Kial nun per unu fojo tiel rapide? Emilio ja jam sen tio ne devas fari ion alian kaj ĉasas ĉiam nur kuniklojn. Kaj li scias eĉ tre bone sengrajnigi la maizon. Pro tio li havas fortajn manojn kaj fingrojn. Tio al li povas esti nur utila en la vivo.

Transe, proksime de la latbarilo, kiu ĉirkaŭbaras la vastan korton, staras Margarito, la mayordomo de la bienego kaj kurace traktas du mulojn, kiuj sekve de sia portista laboro trafrotis la dorson al si. Li zorgeme ellavas la vundojn per nigra sapo kaj varmega akvo kaj kantas ĉe tio.

Li kantas la pramalnovan ranĉokanton pri la bela indiĝena knabino, kiu amis indiĝenan knabon, aĥ tiom, aĥ, tiom amegis lin. Sed tiam algalopis la meksikano kun granda ruĝa ĉapelo kaj kun pezaj arĝentaj spronoj, aĥ, tiom fierega, tiom fierega algalopis sur blanka ĉevalo, aĥ, algalopis sur tiom, sur tiom blankega ĉevalo. Kaj la fiera mastra meksikano sur blanka ĉevalo kaj kun grandaj arĝentaj spronoj parolis multajn miele dolĉajn vortojn, aĥ, tiom dolĉegajn, tiom dolĉegajn palabras. Kaj li kondukis en pekon la indiĝenan knabineton, kiu, aĥ, tiom tre, tiom tre estis en timo pro la fiera meksikano kun la granda ruĝa, aĥ, tiom grandege ruĝa, tiom grandege ruĝa ĉapelo. Kaj fine la indiĝena knabineto naskis bebon, aĥ, tiom ete etan, tiom ete etan bebon; kaj la knabineto, la mamacita tan morena, mortis kun sia infaneto sekrete en la profunda, aĥ, tiom profundega, tiom profundega vepro, kaj blua floro, aĥ, tiom blua, tiom bluega floro, falis sur ŝian tombon, kiun la formikoj, aĥ, tiom agemaj, tiom agemaj, ekkonstruis super la mortan knabineton.

Dume nun Margarito kantas la cent dudek strofojn, aŭ kiom ajn estas – aŭdas Hacinto en sia animo la tutan longan kanton dum kvarona horo; ĉar ankaŭ li scias ĝin kaj kantis ĝin en sia amotempo – kaj dume Margarito kun devoto kaj pasio kantas kaj ripetas kaj ripetas la rimojn melodie, li interrompas sin de fojo al fojo kaj kriadas al la muloj: „Caramba, fulmotondro, cabron, virkapro, de ĉiela dio damnita kaj fikema filo de putino, ekstaru fine sen movo aŭ mi vere tretas vin – ĉe la plej sankta kaj plej pura enĉiela Virgulino, por Santa Purissima – tamen ankoraŭ en vian damnitan postaĵon, stinkanta filo de maljuna putino, kiu vi estas.“

Sed tiu ĉeokaza refalado en la brutalan nudan realecon de la dura laborriĉa vivo tute ne ĝenas la sekretoplenan kantadon de Margarito. Li kantas post tiu surtera elreliĝo sen tertremiga disonanco tuj denove laŭ kortuŝa maniero melodie pri la bela indiĝenknabino, kiun fiera meksikano kun ruĝa ĉapelo kaj sur arda blanka ĉevalo kondukis en pekon kaj forkondukis. Disonancoj estas fremdaj al Margarito, ĉio rimas sin kaj ĉio estas en harmonio.

Hacinto estas compadre de Margarito, li estas baptopatro al ĉiuj liaj infanoj; kaj la patro de Margarito estas baptopatro de la du plej maljunaj infanoj de Hacinto, krome de la knabo Domingo, kaj de la plej maljuna knabino Juana . La patreco de Margarito ne estas tute klara. Almenaŭ oni ŝajnigas tion tiel. Sed en la tuta bienego oni scias tion, kaj al ĉiu, kiu volas scii tion, oni rakontas, ke la patro de Hacinto estas ankaŭ la patro de Margarito. Margarito mem trovas tiun fakton verŝajna. Ĉiukaze li neniam kontestas ĝin. Kaj lia patrino, kiu ankoraŭ vivas en la haciendo, kiu prizorgas la kokinojn kaj kunhelpas en la domo, diras nek jes, nek ne. Ŝi nek fieras pri tio nek hontas pri tio. Se ŝia Dio favoris ĝin per la graco beni ŝin per infanoj, tiukaze por si mem tio estas egala, kiu estas la patro. La patro estas sendata de Dio kiel rimedo por la celo. Alimentaj demandoj ne ekestas, ĉar kreskas maizo kaj kreskas fazeoloj en la bienego abunde; kaj ĉiu, kiu vivas tie, havas rajton je maizo kaj je fazeoloj kaj je kokinoj kaj je porkoj. Ĉio ĉi estas negravaj aferoj, ĉu tie manĝas dudek aŭ kvindek pliaj infanoj, se la infanoj distribuiĝas al la familoj kaj, se la patro rigardas ĝin honoro kaj ĉiela beno rajti esti la patro, eĉ se li ne estas. La patrono de la haciendo tute ne rigardas tien. La infanoj, ĉiuj infanoj, estas senditaj de la ĉielo, kaj tial ili havas rajton je vivo. Se tie ne troviĝas patro, jen ĉiam ankoraŭ ceeestas la patrono de la bienego, kiu nutras la infanojn, kiu devas nutri ilin, laŭ indiĝena leĝo, kaj kiu nutras ilin eĉ kun ĝojo, ĉu laŭ leĝo aŭ ne laŭ leĝo. Leĝoj, kiuj ne estas en la sango, ja tamen ne havas valoron.

Kaj Hacinto rigardas transen al la dissemitaj kabanoj kaj oblikvaj adobe-domoj, kie ili ĉiuj loĝas, la idoj de tiuj, kiuj vivis kun siaj patroj ĉi tie. Malgranda popolo, sed aŭtentika popolo kun aŭtentika reĝo. Kie la reĝo ne estas reganto, kie la reĝo ne vivas en lukso de tio, kion lia popolo sklavlaboras por li, kie la reĝo estas nenio pli ol administranto, ol konsilanto, kie liaj tutaj rajtoj kiel reĝo konsistas en tio, esti respondeca por la bonfarto de tiuj, kiuj estis konfidataj al li de siaj patroj. Konfidataj ne kiel subuloj, sed kiel samrajtuloj, kiuj interkonsentiĝis post la spertoj el miloj de jaroj, ke unu familio administras la teron de la popolo por eviti, ke post la morto de la estro de la familio la viroj de la tribo komencas sangan batalon por elbatali la rajton al si decidi, kiu estas administranto kaj gvidanto por la sekva generacio. Por tiaj bataloj la homoj ne havas tempon, kaj ili ne havas tempon trankviligi la malamon, kiu restus post tiaj bataloj en la popolo. La virbovoj faras ĝin tiel en la brutaroj. Sed la indiĝenoj ne rigardas sin samaj al bruto. Tiajn etajn popolojn oni ĝenas ĉiam nur tiam rilate la ordon,la hierarkion por ni ŝajne primitivan kaj la solidarecon, se aperas etna grupo aŭ tribo de urbuloj kaj konstruantoj de urboj. Urboj devas ensuĉi amasojn de homoj por povi ekzisti kaj evoluiĝi. Kaj ĉar tiuj amasoj priloĝas multe malpli da tero ol nepre necesas, por nutri ilin, ili invadas tiujn popolojn, kiuj senpere kunkreskis kun la tero, kaj ili starigas ordon, en kiu la urbulo fariĝas la tirano kaj la kamparano la heloto.

El la kabanoj penetris la fumo de la forneloj tra la ĉiam malferma pordo kaj la fendoj de la muroj. Antaŭ kelkaj kabanoj surgenuis la inoj antaŭ la metate, la frotmuelilo, kaj frotis la maizon. La porkoj, la kokinoj, la meleagroj, la azenoj, la birdoj kaj bestoj de la vepro kaj de la ĝangalo, kiuj estis breditaj kaj kutimigitaj al la domo, kapreoletoj, lavursoj, hundoj kaj katoj iradis sur la kortoj, premis sin dense al la indiĝenino, kiu kaŭris antaŭ la frotmuelilo. Se ŝi iom rektiĝis por viŝi la ŝviton de la frunto, jen ŝi eble ĵetus bulon de la maizpasto inter la malsatajn gastojn de la korto, kiuj komencis sovaĝan batalon pri ĝi. Tiam ridis la ino kaj iris denove kun freŝaj fortoj al sia laboro. Al tiu laboro, kiun manmuelilo finas post nur tri minutoj kaj je kiu la indiĝenino sidas tutan horon kaj devas uzi por tio ĉiujn fortojn, kiujn ŝi havas en si. Sed la manmuelilo kostus dek kvin pesojn, kaj kion oni faru kun la cetera tempo, se oni havas preta la tortiljopaston, la masa, post tri minutoj? Sed estas pli granda plezuro havi ĉiujn ĉi bestojn ĉirkaŭ si kaj ĉiujn ĉi infanojn inter si. Dum la tri minutoj je la manmuelilo la bestoj ne povus kolektiĝi, la infanoj ne povus petoladi kun la bestoj kaj kriĉadi, oni ne povus vidi tiom multe, kaj ne povus travivi tiom. Se oni vidis kiel la lavurso atakis la katon, aŭ la hundo estas tradraŝita de la meleagro, tio estis vivo. La manmuelilo ne estis vivo, ne ridado; kaj oni ne povis rakonti ion al la edzo, se li envenas de la kampo, tiel ke ankaŭ li devas ridi.

En malnova pendigita bareloferringo ĉe alia kabano sidis papago. Ĝi ne estis firmligita kaj faris kapriolojn kontraŭ la infanoj, kontraŭ la kato, kontraŭ la hundo, kontraŭ la porkoj. Se ĝi tiam dum la manĝado sidis sur sia breto kaj ricevis siajn du tortiljojn, li manĝis nur malmulte de la tortiljoj. La plej multajn pecojn li lasis fali por certa porko, kiun ĝi preferis. Estis malgranda, sovaĝe griza turpa porko. Sed Loro, la papago, amis ĝin. Li lasis fali la pecojn nur tiukaze, se tiu porko staris sub la breto. Se estis alia tie aŭ se kuradis kokinoj tie, por kapti ion al si, la papago ne lasis fali ion. La porko, tiom amata de la papago, rigardis supren al ĝi kiel al dio, kiu fordonacas mondojn. La familo, kiu loĝis en tiu kabano, rigardis tion milfoje; sed ĉiun tagon tagmeze elvenis la infanoj aŭ ankaŭ la patro aŭ la patrino, por vidi tion denove. Ili ne povis rigardii ĝin sufiĉe ofte. Se alia porko kaptis la bulon, kiun la papago lasis fali por sia favorato, jen la papago kriis kiel obsedite: „Cochino! Cochino! Porko! Porko!“ Estis la ununura, kion li povis paroli krom „Como estas?“ Kiel vi fartas?

Kiam Hacinto staris sur la verando, li aŭskultis la kriĉadon „Cochino, Cochino“. Li sciis ĝin, konis la papagon, konis la familion, sciis ĉion, ĉion. La kriĉanta kriado de la insultanta papago venis al li ne kiel sola sono, ĝi venis al li nur kiel plia tono, kiel noto en la cent mil sonoj de la eterne sama intima kaj hejmeca kantado de Rozo Blanka. Ĉiuj sonoj, ĉiu bruo, la muĝado de la bovinoj, la gruntado de la porkoj, la klukado de la kokinoj, la kokerikado de la koko, la ekscitite gluglanta bojado de la meleagro, la jubilado de la infanoj, la hurletanta plorĝemeto de beboj, la ĉeokaza bojado de hundoj, la klakado de tortiljoj en la kabanoj, la zumado de la muŝoj, la babilado kaj gakado de la inoj en la kuirejo de lia domo, la sakrado kaj la abĵuroj de Margarito, kiu kuracadis la mulojn, la grincanta ŝrikado de la postpordo, kiu estis malfermata en tiu momento, la blekado de knabo, kiun lia patrino ŝajne vangopfrapis, ĉar li disrompis kruĉon, la vokado de indiĝeno ekstere en la kampoj, la violonado de la cikadoj kaj griloj. La mallaŭta sonorilado de la suninundata blua aero super li, ĉio ĉi miksiĝis al ununura kunigita kantado por li. La praterna kantado de meksika haciendo. En tiu kazo la precipa kantado de Rozo Blanka.

Malproksime post la kabanoj li vidis suprenveni indiĝeninojn la monteton, kun la kruĉoj sur la kapo, en kiuj ili portis la akvon de la riveroj al siaj hejmoj. La inoj iris nudapiede, kun nigra hararo longa kaj neligita. Ili estis lavintaj ĝin ĉe la rivero. Ili portis longajn,ruĝe kaj verde striitajn jupojn vualitajn ĉirkaŭ la sveltajn koksojn kaj blankajn bluzojn kun kurtaj manikoj kaj ruĝaj brodaĵoj sur la mamo. Kun tia vesto vestis sin ankaŭ lia edzino. Precize tiel. Nur se li kunprenis ŝin al Tukspam, al la Plaza, al la foirplaco, ŝi vestis sin per lana robo kaj ŝuoj. Sed ĉapelon ŝi havis neniam, neniam estis havinta en sia vivo, ĉiam nur la ŝalon de la lando, la rebozo-n, la ŝultrotukon.

De la kampoj la viroj revenis senhaste promenante hejmen por manĝado. Ili portis la maĉeton mane kaj pioĉojn trans la ŝultroj. Kelkaj fumis. Kelkaj fafjis. La junuloj, kiuj estis kun siaj patroj ekstere, persekutis sin reciproke kaj kriaĉis. Je la malgranda kapelo la pordo estis ornamita per freŝa verdaĵo por la festo je la sekva dimanĉo.


Rimarkoj

adobe-domo = kabaneca dometo farita el argilaj tegoloj.

cabron = virkapro.

cocinera = ĉefino de de kuirejo.

cochino = fiporko.

Como estas? = Kiel vi fartas?

compadre = baptopatro.

la masa = la tortiljopasto.

la Plaza = la foirplaco.

mamacita = rendevupanjo,

mayordomo = mastro por domo kaj korto.

metate = frotmuelilo.

rebozo = meksika ŝultrotuko.

sabado = sabato.

Santa Purrissima = Sankta Nemakulita (Sankta Virgulino).

tan morena = la knabino.

VII

Ĉion ĉi Hacinto vidis nun tiel kvazaŭ li vidus ĝin la unuan fojon en sia vivo. Neniam antaŭe en sia vivo li aŭskultis la kantadon de Rozo Blanka tiel amplekse kiel nun. Kaj neniam antaŭe li tiom forte sentis, ke li estas ĉi tie la kerno de l’ tuto, ke tiukaze, se li solviĝus ĉi tie de sia respondeco, ĉio kolapsus. La familoj disfalus, praeternaj ligoj estus disŝiritaj, la filo ne plu ekkonus sian patron, la nevo ne plu sian onklon. Rozo Blanka ne plu estus la pramalnova hejmo de tribo, en la memoro de la infanoj ĝi estos la ranĉo, kie laboris iam la patro. Nenio plu ligas la infanojn en ilia animo al Rozo Blanka. Rozo Blanka estos sama al la fabriko, en kiu la patro laboras en la urbo. Io, kio necesas, sed io, al kio oni ne havas personan ligon.

Oni ŝanĝados lokon je lokoj, por trovi laboron, por povi vivi. Nenio plu estos sekura. Hodiaŭ bona salajro, morgaŭ sen laboro. Rozo Blanka havis ĉiam laboron, ĉiam nutraĵojn, tiom longe, kiom la Suno leviĝas kaj malleviĝas. Sed, ke ekzistas io en la mondo, kio garantias al homo la sekurecon de la vivo kaj de la nutrado, tion la infanoj estos forgesintaj. Nutraĵojn ebligos nur la fabriko,  la naftokampo, la kuprominejo, la fabriko de tekstilaĵoj, kie ĉiuj estas numeroj kaj ĉiuj havas numerojn, kiuj vespere ĉe la forlasado de la fabriko estas kroĉataj je tabulo.

Ĉion ĉi Hacinto ne sciis. Li sciis nur, ke okazus io terura kun ĉiuj siaj compadres, estantaj preskaŭ liaj infanoj, se ili ne plu havus Rozon Blankan, kiu estas ilia prahejmo. Okazus io kun ili, kio estas sama al tio, kio okazas al fiŝo, kiun oni ĵetas sur la sablon, kio okzas al arbo, kiun oni elfosas kaj lasas kuŝi sur ŝtonmonteto en la suno.

VIII

Hacinto staris malpli ol kvin minutojn tie sur la verando por pripensi, ĉu estas elirvojo. Al li tiuj kvin minutoj aperis kiel tuta vivo. Li vivis dum tiuj kvin minutoj ne nur en la nuntempo, sed ankaŭ en la antaŭtempo kaj la posttempo. Li parolis kun antaŭpatroj, kiujn li ne konis, sed pri kiuj li sciis, ke ili estas liaj antaŭpatroj. Li parolis kun siaj posteuloj, pri kiuj li same sciis, ke ili estas de lia sango, de lia tribo, kvankam li ne konis ilin. Estis jam pli komplike trovi la posteulojn. En sia spirito li vaste devis serĉadi ilin, vaste en la granda respubliko kaj ĝis supren en la Unuiĝintajn Ŝtatojn de Norda Ameriko. Ĉar ili ne plu estis en Rozo Blanka.

Rozo Blanka estis lote nr-o 95 ĝis lote nr-o 144 de Condor Oil Company Inc. Rozo Blanka estis tereno plenplena de altaj sobraj naftaj arganoj.

Kie iam kreskis la oranĝo-kaj citronarbetoj, kie iam balanciĝis la kronoj de la papajaj arboj en la tremanta aero, por bani siajn maturajn fruktojn en la suno, kie iam estis la verdaj maizkampoj, kaj kie la staŭdoj interflustris  dum la maturiĝo de la oraj spadikoj siajn eternajn fabelojn, tie ĝemis kaj bruis nun senpardone kamionoj kun ŝtalaj ĉenbendoj trans la turmentatan teron, kiu baŭmis tie en doloro, kaj kiu tie kolere grincante trudiĝis inter la ŝtalajn bendojn por disrompi ties brutalan potencon.

Konfuzaĵo de feraj tuboj kovris la kampojn. Kaj sur tio estis reto el lumkabloj kaj telefondratoj.

Kien ajn oni rigardis, estis siblado de vapornuboj, plenbloviĝado de pezaj dikaj nebulbuloj.

La grundo estis ŝlima kaj marĉa de nafto, kiu terure stinkis kaj eligis miasmojn.

Kaj ĉie estis kriado kaj komandado kaj insultado kaj bruado. Vaporfajfiloj hurlis. Dratŝnuregoj moviĝis kriĉe akre trans anhelantajn radojn kaj trans grincantajn rulcilindrojn.

Tuboportantaj vicoj de indiĝenoj marsis trans la kampoj kiel sklavoj en ĉenoj, pelataj de sakrantaj kontrolistoj.

Kaj la sune inundata aero, kiu iam estis tiom plena de jubila kantado, estis nun plenigita kun la ĝemado kaj anhelado, kun la bruo kaj krakado de la ĉenbendoj, kun la stamfado kaj pumpumado de la maŝinoj kaj pumpiloj.

De la posteuloj de Hacinto neniu plu estis ĉi tie, krom unu el ili. Kaj tiu ununura marŝis stumblante en la vico de la tuboportistaj sklavoj ricevantaj du pesojn kaj kvindek centavojn ĉiun tagon; kiujn oni maldungis, se ili ne estis servemaj, aŭ se tubo falis sur piedon de ili kaj dispremis tiun.

Tiun ununuran el siaj posteuloj Hacinto tie renkontis en la spirito. Li stopis lin kaj demandis: „Kiel plaĉas al vi ĉi tie, hijito, filo mia?“ Jen la najbaro respondis: „Bone, padre. Gracias. Mi ricevas du pesojn kaj kvindek centavojn. En Pachuca, en la arĝentominejoj mi ricevis nur unu peson kaj sepdek centavojn. Mi havas ok infanojn, estas tre streĉige transvivigi ilin. La maizo kostas nun po kilogramo dudek du centavojn, kaj duono de ĝi estas vaka de vermoj. Sed mi ne rajtas stari pli lonĝe ĉi tie kaj paroli kun vi, padrecito mio; ĉar, se la foreman, la skipestro, vidus min stari kaj babili ĉi tie, li elĵetus min.

Ne estas tiel facile trovi alian laboron. Kaj mi havas ok infanojn.“ Li kliniĝis super la manon de Hacinto kaj kisis ĝin. Tiam li resaltis rapide en la vicon de la marŝantaj tuboportistaj sklavoj.


Rimarkoj

gracias = dankon.

lote = parto de terposedaĵo, parcelo.

padre = patro.

padrecito mio = paĉjo mia.

IX

Hacinto ne estus devigita pripensi tion. Li estis ja la laŭleĝa posedanto de Rozo Blanka. Sed li tamen opiniis ĝin bona certan tempon interkonsiliĝi kun si mem. Li sciis tion de aliaj ranĉistoj: Se usona petrolkompanio volas havi iam terposedon, tiukaze estas malfacile defendi sian terposedaĵon. Tiom oni ne povas pagi al siaj advokatoj, kiom pagas kompanio al siaj. Oni devas eble eĉ defendi sin kontraŭ sia propra registaro, kaj tio estas same tiel malfacila kiel kontraŭ usona naftokompanio. La registaro gajnas riĉajn enspezojn el la eksportdoganoj por la nafto, tial ĝi zorgas pri tio, ke sufiĉe multe da nafto estas produkata kaj eksportata. La registaro bezonas la monon, por konstrui lernejojn kaj stratojn kaj por pagi al la parlamentaj diputados, al la deputitoj, grandajn tagsalajrojn. La registaro bezonas la deputitojn kiel amikojn. Deputito estas negoco kiel brandofaristo aŭ silkkomercisto aŭ eldonanto de gazeto. La deputito ne povas fari tion por centavito, se li interkonsiliĝu pri la bonfarto de la popolo. Tiel, kiel ankaŭ la pastro en la eklezio ne povas savi animojn por nenio kaj por nenio  prediki la dogmon de la vera graco. Pri la rekompenco de Dio, pri kiu oni diras ke ĝi estas tiom dolĉa, atendas ĉiam nur tiuj, kiuj saĝiĝas neniam. Sed la deputitoj kaj pastroj apartenas al la prudentaj homoj. Ĉu ne jam Dio diris tion: Estu do prudentaj kiel serpentoj kaj prenu al vi tie, kie vi povas ricevi ion; ĉar ŝargitaj estas la laborantaj, kaj se vi estas la regantoj, tiukaze la aliaj devas submetiĝi al vi, por ke ankaŭ la du leptoj de la vidvino ne estu ignorataj.“


Rimarkoj

diputado = parlamentano, deputito.

NT: Sankta Mateo 10,16 (Estu do prudentaj kiel serpentoj).

NT: Mateo 11, 28 (laborantaj kaj ŝarĝitaj).

NT: Sankta Marko 12, 41-42 (du leptoj de la vidvino).

NT: Tito 3, 1 (Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj).

X

Hacinto vekiĝis el sia mondofora kontemplo.

Oye, compadre“, li vokis transen al Margarito, kiu traktis la mulojn per nigra sapo, per varmega akvo kaj ranĉokantoj. „Oye, ven aca, venu foje ĉi tien.“

„Que paso, pri kio temas, compadre?“ demandis Margarito, dum li promenis tra la korto“.

Kiam Margarito staris antaŭ li, Hacinto diris: „Jen caballero atendanta en la sala. Li serĉas laboristojn por la naftostacioj. Ĉu vi ne volas akcepti?“

„Mi? Akcepti, ĉu? Kiel vi opinias tion, compadre?“ demandis Margarito mirigite.

„Kiu en tiu kazo estu ĉi tie la mayordomo, la estro de la korto?“

„Tion ni ja aranĝus iel“, diris la patrono.

Margarito pripensis tion dum momento, kaj tiam li  demandis: „Kiom li pagas, tiu sinjoro?“

„Ĉiutage kvar pesojn.“

„Ĉiutage, ĉu?“, Margarito demandis nekredeme.

„Jes ja, ĉiutage.“

„Multe da mono. De veras, serioze, multe da mono.“ „Claro.“

„Kiom longe daŭras la laboro?“ demandis Margarito.

„Tiom longe, kiom vi volas. Tri monatojn, ses monatojn aŭ por ĉiam“, respondis Hacinto.

„Tio estas tro longe. Tiom longe mi ne volas foresti. Tri monatojn mi certe akceptas. Tiam mi revenos“, diris Margarito.

„Ne. Reveni vi tiam ne povos“, opiniis Hacinto.

„Kion, compadre? Ne plu reveni. Kiel do? Ne plu reveni, ĉu? Kial?“ Tion Margarito ne komprenis, ke li ne plu revenus al Rozo Blanka. Ne plu reen en sian hejmlandon.

„La caballero la laboristojn akceptas nur, se ili laboras plu ĉe la kompanio. Ĉiam. Se ĉi tie en la proksimo la laboro estas finita, la peonoj estas forsendataj al aliaj stacioj“, klarigis Hacinto laŭvere.

„Ne plu reen al Rozo Blanka, ĉu? Neniam plu reveni?“ filozofumis Margarito por si mem. „Ne, tien mi ne iros. Ĉiutage kvar pesojn, caramba! Tio estas suka mono. Sed ne plu reiri kaj por ĉiam devi esti en la naftostacioj, kie tiom fetoras, kaj kie la homoj ĉiam interbatalas kaj kverelas. Ne, compadre, diru al li, ke mi prefere ne iros tien. Kvar pesojn, muy buen dinero. Sed ne, mi ne faras tion. Vi diru al la caballero ankaŭ, ke li ĉi tie ne ricevos virojn, se ili ne rajtos reiri kaj se estas por ĉiam. En la urbo li ja ricevas sufiĉe da homoj. Sed de ĉi tie foriros neniu.“

„Foriris jam tri junuloj de ĉi tie“, memorigis lin Hacinto.

„Jes, kompreneble“, diris Margarito, „sed unu el ili, Marko, ree ĉi tie estas. Li diras, ke li neniam denove foriros en la naftostaciojn. Li diras, ke tio ne havas valoron. Ĉiam nur laboro, kaj tute ne ŝercoj. Ĉiam la foreman sidas sur la nuko kaj pelas kaj insultas la laboristojn, kiom ajn ili laboras. La junulo de Pedro estas ja nur tial tie por pli rapide kunhavigi la nuptomonon por sia muchacha. La junulo de Jose ne plu rajtas reveni. Jose ne plu lasas lin en la domon. Ĉar li havas aferon kun salonsinjorino, kiun li volas edzinigi. Jen la afero pri li. Kvar pesojn. Hola. Bueno. Sed mi prefere ne kuniros, compadre. Estas tro multe da fetoro tie. Kaj ĉiam kriado kaj insultoj. Kaj kion faru la muloj kaj la ĉevaloj, se mi ne plu estas ĉi tie? Tiuj obeas ja ja nur al mi. Krome mi ne plu vidus, kiam la bovido suĉas la bovinon kaj kiam la taŭroj elbatalas, kiu taŭro estas la plej forta. Kaj la porketoj kaj la kokidoj. Kaj ankaŭ la infanoj estus solaj.

Se mi kunprenus ilin al la stacia kampadeja vilaĝo, ili ne havus lokon kaj ne scius, kion fari la tutan tagon. Kaj cetere, compadre, se mi ne povus reveni ĉi tien al Rozo Blanka, fakte vi diru al la caballero, ke mi ne volas fari tion, kaj ke ankaŭ neniu alia de ĉi tie volas fari. Tiuj krome ĉiuj volus reveni. Ni ja apartenas ĉi tien. Mi nun devas reiri al la muloj, tiuj aspektas aĉe kaj bezonas bonan kuracadon. Javier estus devigita pli bone atenti. Li tute ne komprenas kiel ŝarĝi la bestojn.“

Margarito ree promenis tra la korto, fajfante la kanton pri la indiĝena amatino. Kiam li pli proksimiĝis al la du muloj kaj vidis, ke unu el la bestoj estas maltrankvila kaj ke la alia provas mordi, li ree interrompis sian kanton kaj kriis: Macho, kojoto de mulo malbenita de la ĉiela Dio, mi tuj saltos al vi kaj tretos vin en la ...“ Sed kiam li nun vere atingis ĝin, li ne tretis kaj ne puŝis la beston, sed tiris ĝin nur for de la alia mulo, tiel, ke la mordado finiĝis per si mem.


Rimarkoj

caballero = sinjoro, ĝentlemano.

caramba = fulmotondro.

claro = klare.

de veras = serioze.

macho = virviro muy buen dinero = multe da mono.

sala = ĉambro, gastĉambro, enirhalo ktp.

Que paso? = Pri kio temas?

XI

Kion Hacinto povus fari post tiu interparolado kun Margarito? Estis tiel, kiel li atendis tion. Ili apartenis ĉi tien, ĉiuj. Ĉiuj estas infanoj de Rozo Blanka. Ili kaj Rozo Blanka estas unueco nedisigebla. Oni povas disigi infanon de la patrino, ambaŭ transvivas la doloron. Sed oni ne povas disigi tiujn homojn tie de Rozo Blanka. Se oni disigus ilin de ĝi, la haciendo kaj ili ĉesus esti tio, kio ili estas. Rozo Blanka povus plu ekzisti kiel ranĉo aŭ bienego; sed ĝi ne plu estus Rozo Blanka. Ĝi estus bienego kiel multaj miloj de ili. Eĉ des pli, se ĝi fariĝus naftokampo. Kaj se la homoj forirus de ĉi tie, kiuj havas siajn radikojn ĉi tie de jarcentoj, ili ne plu estus la samaj homoj. Ili estus tiam nur plu konfuzaj kaj disigitaj senhejmaj kamplaboristoj aŭ peonoj en la naftostacioj aŭ vagabondoj en la stratoj de urbo. Ili estus homoj ŝiriaj el siaj radikoj, uloj, kiuj perdis sian vivosencon kaj sian vivfadenon, ĉar ili apartenus plu nenien. Il perdus ne nur la vivfadenon, kiu ligas ilin kun la tero, ili perdus eĉ plian, pli grandan. Ili perdus siajn koron kaj animon, kiuj estis unuecaj kun Rozo Blanka, kie ilia historio radikiĝas; kie  naskiĝis kaj vivas iliaj lulkantoj, iliaj amkantoj, iliaj fabeloj, iliaj fantomhistorioj, iliaj aĉaj koboldoj, iliaj tergnomoj. Iliaj feinoj kaj feoj kaj arbonimfoj.

Margarito nur konfirmis al Hacinto, kion Hacinto sciis longe antaŭe, kaj kion sciis lia patro kaj lia avo kaj ĉiuj antaŭpatroj, ke la haciendo Rozo Blanka ne apartenas al li, ke li ne estas la posedanto, ke li estas nur la adminstranto de tio, kio estas la posedaĵo de ĉiuj, de tiuj, kiuj vivas ĉi tie kaj kiuj vivis ĉi tie de eternaj, ŝajne praeternaj tempoj. Ĉiu volas reveni, ĉar li devas. Li povus labori ie aliloke, ie aliloke enspezi monon, sed vivi li povas nur ĉi tie. Tial Hacinto ne havis la rajton, ne la solan rajton je Rozo Blanka. Kaj se li estus kunvokinta konsilion de viroj, kiel preskaŭ ĉiumonate okazas por priparoli la laboron, sed ĉifoje nur por demandi: 'Ĉu ni vendu Rozon Blankan kaj ricevu multe da mono?’ Jen ĉiuj estus dirintaj, ke oni ne povas fari tion, ĉar tie vivas ja ankoraŭ la infanoj.

XII

Hacinto iris en la loĝoĉambron. La advokato ankoraŭ sidis ĉe la tablo kun la kolonetoj antaŭ si. Li ne kuraĝis forlasi la tablon, por iri al la verando, li timis, ke ormonero estos ŝtelita kaj li devus nombri ĉion denove. Sed ĉu tie troviĝus unu ormonero sur la tablo aŭ dek aŭ mil da ili, li estus povinta lasi la tablon sola kaj neprotektata dum horo aŭ dum duono de tago, kaj se li estus reveninta, li ne devintus renombri la ormonerojn. Nenio mankus. Sed li estis advokato, kaj tial li ne fidis al la homoj. Eĉ ne en vidodistanco.

„Nu, do, Hacinto“, diris sinjoro Perez, kiam li vidis enveni la indiĝenon „tiel do nun Rozo Blanka estas vendita. Jen, ankoraufoje nombru la monon.“

Hacinto ne sidiĝis. Li diris trankvile: „Rozo Blanka ne estas vendita. Kaj Rozo Blanka ne estos vendita, eĉ se vi dekfoje pli da mono metus sur la tablon. Tiu ĉi mono tie ne havas valoron por mi. Oni tute ne povas ŝanĝi terpecon por mono.“  „Ĉia speco de lando estas ja interŝanĝata aŭ vendata por mono“, interdiris sinjoro Perez, nur por diri ion.

Hacinto, ankoraŭ nun staranta, diris pri tio: „Terpeco estas eterna. Mono ne estas eterna, tial oni ne povas ŝanĝi pecon da tero kontraŭ monon.“

„Do, sekve ne“, koleriĝinte elvokis la advokato post certa tempo. Dume li ensakigis la monon, li aldonis: „Vi estas idiota olda ŝtipkapulo. Jen tio, kio estas vi. Oni devus sendi vin en la azilhejmon por frenezuloj, al la Castaneda. Jen la loko, kien vi apartenas kaj ni tamen ankoraŭ ricevos la Rozon Blankan. Pri tio vi povas esti tute certa. Kaj ni ricevos ĝin malkare. Pri tio fidu al mi. Tre multe pli malkare. Vi ellasis vian okazon. Hermanito, frateto. Nur tiom mi diru al vi. Ni ja kaptos vin.“

„Vi ĉiuj tute ne povas kapti min“, vokis Hacinto, nun same iom koleriĝinte. „Vi ĉiuj povas grati min ĉe la postaĵo, tion vi rajtas. Kaj timigi min vi tute ne povas. Vi ne. Kaj neniu. Kaj vi ricevos eĉ ne unu viron de Rozo Blanka por la stacio por laboro. Ankaŭ tion mi povas diri nun al vi. Ĉu vi volas ankoraŭ havi copita-n, glaseton?

Bonan habanero de San Juan Bautista?“

Li enverŝis la glasetojn, la advokato diris: „Salud!“ Hacinto tenis alte sian glaseton kaj respondis: „Salud! Je via sano!“, kaj ili enverŝis la enhavojn de siaj glasetoj.

La advokato firmligis la tolsaketon, vokis sian mozo-n, sian servistknabon, alkonduki la ĉevalojn, surseliĝis, adiaŭis Hacinton kun ĉiuj ĝentilecoj, kiujn meksikano ne forgesas eĉ tiukaze, se li estas seniluziiĝinta aŭ ĉagrenita, kaj forrajdas.


Rimarkoj

castaneda = azilhejmo por frenezuloj copita = glasteo.

habanero = skotviskio kun kapsiko kaj pliaj ingrediencoj.

San Juan Baŭtista = Johano la Baptisto.

XIII

Kiam Hacinto staris sur la verando kaj postrigardis la forrajdantojn, li pensis nur pri unu afero: “Kiel li povas meti min en la castaneda-n? Mi ja tute ne estas freneza. Mi ja estas tute prudenta, tute klara en la kapo.“

Tiam li promenis transen al Margarito, observis lin dum certa tempo ĉe la kuracado de la muloj kaj fine diris: „Sekvan semajnon ni povus peli la junan brutaron en la stalon kaj stampi ilin per la brulmarkoj. Kaj dimanĉe ni ambaŭ foje rajdos al la Concordia. Don Federico havas bonegan virazenon, kiun li volas vendi. Li portas carga-n, ŝarĝon da okdek kilogramoj sen zigzagado. Kun ĝi ni faros altkvalitan bredaron de muloj.“

„Tion mi antaŭdiris nun jam kvin jarojn al vi, compadre“, opiniis Margarito. „La muloj nun havas tre bonajn prezojn, kaj tiel bone fareblas io pri mulobredado.“

„Lasu la du malsanajn mulojn ĉi tie ankoraŭ du semajnojn sur la paŝtejo sen laboro, por ke ili resaniĝu rapide“, diris Hacinto.

Tiam li iris en la domon. De la verando li vokis al la inoj en la kuirejo, ke li volas havi kafon, ĉar li soifas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.