La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 13

I

La guberniestro vojaĝis fine de la semajno al Meksikurbo. Li volis viziti la advokaton Perez, sed ne trovis lin en ties oficejo.

Je la malfrua posttagmezo la guberniestro iris en restoracion, al kie li estis interkonsentinta renkontiĝon kun kelkaj senatanoj por tie interkonsiliĝi plurajn aferojn pri politikaj temoj. Kiam li eniris en la grandan halon de la restoracio, li vidis en niĉo sidi la advokaton kun ties edzino, kiam ili trinkis teon. Li iris tuj al li kaj petis lin pri konciza interparolado. Ambaŭ viroj sidiĝis al unu el la etaj tabloj.

Don Hacinto vendis Rozon Blankan, ĉu?“ diris la guberniestro sen iu enkonduko.

„Jes ja, tio estas prava“, respondis sinjoro Perez, „mi, kiel leĝa reprezentanto, sendis la aktujojn por registriĝo al la registaro.“  „Ĉu io frapis vian atenton je la dokumentoj?“ demandis la guberniestro.

Advokato Perez rigardis severe supren: „Kial, sinjoro guberniestro? Jes, frapis mian atenton, ke la dokumentoj ne estis suskribitaj en la ofico de nia konsulo. Sed tio povas havi bonajn kaŭzojn. La dokumentoj estas laŭleĝe konfirmitaj de usona notario. Ĉiuj ceteraj subskriboj kaj la tradukoj tamen estas konfirmitaj de nia konsulo, kiu konas ĉiujn subskribintojn persone.“

„Ĉu nia konsulo konis ankaŭ don Hacinton persone, kiam li konfirmis la subskribojn?“ demandis la guberniestro.

„Tion mi ne povas scii“, respondis sinjoro Perez.

„Ĉu vi jam de ni ricevis la oficialan konfirmigon, ke la dokumentoj estas registritaj?“ demandis la guberniestro.

„La oficialan konfirmigon mi ankoraŭ ne havas en la manoj, sed sinjoro Jazmines de la oficejo por registrado sciigis al mi je mia demando, ke la registriĝo estis okazinta“, diris sinjoro Perez.

„Estas ĝuste. La registriĝo okazis“, konfirmis la guberniestro. „Antaŭ ol vi sciigas al la kompanio, ke la registriĝo estas okazinta, mi volas ankoraŭ paroli kun vi. Se iel eblas, jam morgaŭ, ĉar mi devas reveturi postmorgaŭ matene.“

„Bone“, respondis la advokato. „Kvankam morgaŭ estas dimanĉo, mi estos je la dek-unua en mia oficejo kaj ni povos paroli tie solaj kaj senĝenitaj.“

„Bueno, do morgaŭ je la dekunua“, diris la guberniestro. „Mi petas vin nun pri via kompreno, licenciado, sed jen la sinjoroj, kun kiuj mi devas intertrakti.“

II

Kiam la guberbniestro kaj la advokato je la sekva mateno frue kunsidis, la guberniestro tuj elpafis demandon pri la celata. Ĉu ne kaptis vian atenton, ke don Hacinto tiel rapide vendis, tuj kiam li estis tie en San-Francisko?“

„Ne, tio ne frapis mian atenton. Tiom malpli multe, ĉar oni tiam pagis al li en dolaroj, sumon, kiun mi ofertis al li nur en pesoj. Tian altan sumon li ŝajne ne povis rezisti.“

Don Hacinto estas subskribinta la kontrakton, sur la originalo kaj sur ĉiuj kopioj“, diris la guberniestro.“

„Jes, tion li faris“, konfirmis la advokato.

„Ĉu vi scias, licenciado“, demandis nun la gubernbiestro, ŝajne tute trankvile, „ke don Hacinto ne povas skribi ion?“

„Kion?“ kriis sinjoro Perez. „Li ne povas skribi?“

„Ne, eĉ ne literon.“

Post certa tempo, dum kiu li trankvile pripensis ĉion,  diris sinjoro Perez: „Eblas, ke oni kondukis la manon al li. Tio estas leĝe permesata.“

„Ĝuste. Sed tiukaze, ĉe tia grava dokumento, ĝi devas esti eksplicite konfirmita de notario. Same estus, se je la loko de la nomo de subskribinto, kiu ne scias skribi, figuro aŭ tri krucoj estas desegnataj.“

„Jes, vi pravas, guberniestro“, diris la advokato, „Tio devus esti konfirmita, por ricevi leĝan firmigon.“

La guberniestro pripensis dum certa tempo.

Lastfine li diris: „Nun kelkaj aliaj demandoj, licenciado, kelkaj juraj aferoj.“

„Bonvolu, demandu.“

„Ĉu vi pensas ĝin ebla, ke la atestantoj, kiuj subskribis, la notario de la kompanio, la oficiala notario kaj la vicprezidanto, estas friponoj?“ demandis la guberniestro.

Sinjoro Perez laŭte ekridis: „Sed, sinjoro guberniestro, kia demando! Kiel mi povas scii, ĉu ĉiuj ĉi homoj estas friponoj? Ili ĉiuj estas estimataj sinjoroj, respektindaj viroj antaŭ la leĝo kaj antaŭ la granda publiko. Kion ili eble estas laŭ sia vera karaktero, kiu ne estas konata al la publiko, kompreneble povas scii neniu. Kaj tio, kion nek la leĝo, nek la publiko scias ne rajtas fari zorgojn al ni, kion ajn ni pensas eble laŭ nia privata opinio.“

„Tiel nekutima mia demando tamen ne estas“, pravigis sin la guberniestro. „Mi volas diri ĝin pli precize. Se ĉikaze okazas krimo, aŭ ni diru pli milde, neleĝeco, ĉu vi supozas, ke tiom da respektindaj viroj helpus ĉe tia konsekvencoplena kontraŭleĝeco?“

„Ne, tion mi ne supozas“, diris la advokato. „Ĉiu unuopa el tiuj sinjoroj eble povus kulpigi sin pri grava kontraŭleĝeco, kial ne? Sed neniu el ili farus ion neleĝan en komuneco kun aliaj. Tio estas danĝera. Tia viro estas ĉiam en la mano de tiu, kiu estis atestanto. Por tio tiaj viroj estas tro inteligentaj kaj tro memgardemaj.“

„Jen tio, ĝuste precize tio, kion pensis mi“, respondis la guberniestro. „Do, se en tiu kazo okazis neleĝeco, jen efektive eblas, ke neniu el la atestantoj scias, kio okazis, ĉu?“

„Mi ne tute komporenas, kion vi celas, guberniestro.“

„Bone. Do, mi celas tion: Ĉu ĉiuj atestantoj samtempe ĉeestis, kiam don Hacinto subskribis la kontrakton kaj la kopiojn?“

„Tion mi ne povas scii“, diris la advokato laŭ la vero.

„Kompreneble ne, sinjoro Perez, kompreneble vi ne povas scii tion; ĉar vi mem ne ĉeestis. Kiel kutime deruliĝas tia kontraktsubskrib ado?“

„Ha, guberniestro, nun lastfine mi ekkomprenas tion, kion vi celas“, diris sinjoro Perez. „Kontrakto, precipe tiom grava kontrakto kiel ĉi tiu, ĉe kiu temas pri konsiderinde granda objekto, propre devus esti subskribata – por pravigi ĉiujn cirkonstancojn – en ĉeesto de ĉiuj subskribantoj. Propre tiel estu, sed plej ofte tio ne okazas, kaj la leĝoj diras malmultajn precizaĵojn pri tio. En multaj kazoj – mi povas diri el mia propra praktika sperto – en la plej multaj kazoj okazas tiel: Respondeculo de la kompanio – ĉe tiu ĉi objekto estis la unua vicprezidanto, subskribas la kontrakton, kiu estas antaŭmetata al li de la kompania advokato aŭ de alia persono. Li subskribas ĝin en lia oficejo samtempe kun cent aliaj kontraktoj kaj leteroj. Plej ofte li eĉ ne vere rigardas tion, kion li subskribas, ĉar li fidas al sia personaro. Tiam la kontrakto estas antaŭmetata al la alia kontraktano, jen do al sinjoro Hacinto Yanyez. Ankaŭ tiu subskribas lin en la ejo, kie la kontrakto estas metata antaŭ li, eble en sia hotelĉambro. Tiam la kontrakto estas transdonata al unu el la atestantoj kaj poste al la alia, al ĉiu el ili unuope. Ĉiuj ĉi subskribuloj konas sin plej ofte persone kaj scias la reciprokajn parafojn, kiuj krome plej ofte estas registritaj. La kontrakto tiam, se necesas estas transdonata al la notario, kiu konfirmas la subskribojn, ĉar li same persone konas ĉiujn subskribulojn kaj scias ties subskribojn. Iujn dubojn li ne havas, ĉar la kontrakto estas transdonita al li de honorinda kaj konata kompanio, pri kies honesteco ne ekzistas dubo. Tion oni tiel faras, kaj plej ofte oni devas fari tion tiel, ĉar tre ofte estas tute neeble kunhavigi ĉiujn subskribulojn samtempe je la sama loko kaj je la sama horo. Unu el ili eble loĝas en Ĉikago, alia en Albeno, plia en Fenikso. Se do alvenas kontrakto kun la subskriboj de tiaj estimataj kaj konataj sinjoroj kaj eĉ kun la konfirmigo de notario al nia konsulo, aŭ al alia konsulo, jen li tute ne dubos doni la oficialan konfirmigon. Plej ofte li tute ne havas la tempon por detale trarigardi la kontrakton kaj longe cerbumi pri tio, ĉu je la subskriboj eble io ne estas en ordo aŭ ne. Nuntempe oni tre ofte devas havi fidon reciproke. Se oni ne farus tion, sekvus tiom da tempoperdoj, ke interrompiĝus la tuta ekonomia vivo.“

„Estas do sekve eble“, diris nun la guberniestro, „ke alia persono, kaj ne don Hacinto subskribis.“

„Tio kompreneble eblas. Kaj ĉe la tuta kontraktfarado nur unu persono devas scii la veron, dume ĉiuj aliaj subskribintoj efektive estas senkulpaj kaj oni eĉ ne povus riproĉi ilin laŭ la realaj cirkonstancoj, ke ili agis neglekte, ĉar la tuta negoca deruliĝo okazis en la ĉiutaga kaj kutima maniero.“

„Estas tute tiel, kiel mi pensis tion, kiel eble okazis“, diris la guberniestro. „Ni konsideru la kazon plu. Se nun unu el la plej gravaj subskribuloj, por ekzemplo don Hacinto, malaperas el la mondo, tiukaze neniam pruveblos, ke li ne subskribis la kontrakton.“

„Tamen, sinjoro guberniestro“, kontraŭdiris la advokato. „Oni povas kompari lian subskribon fare de ekspertoj, tiujn sur la kontrakto kaj en la kopioj kun aliaj subskriboj iam kaj ie farintaj de don Hacinto, tiaj, kiaj ne pridubeblas esti legitimaj subskriboj de lia persono.“

„Sed tia pruvo ne havigeblas“, interdiris la guberniestro, „se ne ekzistas pli fruaj subskriboj de don Hacinto.“

„En tia kazo do kompreneble ne“, diris advokato Perez.

La guberniestro pripensis tion dum kelke da tempo. Tiam li diris: „Verŝajne la viro, subskribinta por don Hacinto, estis meksikano, kiu eble eĉ povis legitimigi sin kiel viro kun la nomo Yanyez. La nomo Yanyez ja vere ne estas ofta, sed sufiĉe ofte ekzistanta por povi preteksti iun helpe de tiu nomo. Tre bone eblas, ke la pretekstita viro tute ne sciis ion, ke li subskribis ion, pri kies enhavo li komprenis ne multon. Oni enmanigis kelkajn dolarojn al li, kaj la povra diablo faris tion, kion oni postulis de li, ĝojante pri tio, ke li tiel facile povis perlabori dudek aŭ kvindek dolarojn. Eblas, ke tiu viro post la subskribo foriĝis. Kiom tie transe validas povra meksika laboristo?! Oni mortbatas ilin dekope. Kaj neniu ekscias tion. Se ĉi tie en Meksiko usonano estas mortbatita de banditoj, jen tion tuj ekscias la tuta mondo, kaj la tuta mondo indigniĝas pri la malsekureco en Meksiko.“

Subite simile al tondrobato la voĉo de la guberniestro draŝis sur la advokaton: „Ĉu vi, Perez, scias ankaŭ, ke don Hacinto ankoraŭ ne revenis el Usono?“

Sinjoro Perez subite timigite rektiĝis: „Kion vi diras? Ne revenis?“

„Ne, li ne revenis“, ripetis la guberniestro. „Neniu hejme de li ricevis iun sciigon. Neniu scias, kie li estas, neniu scias, kie estas la mono, kiun li ricevis.“

„Tio ja ne estas ebla, guberniestro“, diris la advokato pli kaj pli ekscitiĝante. „Tio ja tute ne povas esti!“

„Sed estas tamen tiel“, kapklinis la guberniestro: „Kaj nun mi volas diri al vi tion, kion pensas mi. Don Hacinto ne estas subskribinta la kontrakton; ĉar unue li ne volis vendi Rozon Blankan. Kaj due li ne povis skribi. Don Hacinto ne vendis la haciendon. Subskribis iu meksika laboristo por kelkaj dolaroj. Tio estis ruza, ĉar ni ja skribas la literojn iom alie ol la usonanoj. Se estus subskribinta usonano, oni tuj estus ekvidinta, ke la subskribinto ne estas meksikano. Oni uzis laboriston aŭ lernejan knabon por ŝajnigi la subskribon tiom mallerta kiel kutime aspektas la subskribo de malmulte skribolerta samlandano. Laŭ mia firma konvinko oni murdis don Hacinton tie transe, ĉar oni ne sukcesis konvinki lin pri la vendo de ties haciendo.“

„Sed tio estas ja impertinenta, kion vi diras, sinjoro“, vokis la advokato.

„Neniel impertinentas“, diris la guberniestro serioze. „Vi ja ĵus konfirmis al mi kiel tiaj kontraktoj estas subskribataj, ke do la subskribuloj ne ĉiuj samtempe kaj je la sama loko devas ĉeesti por la kontraktsubskribado, ĉar ĉiu persono fidas al la honesteco de la aliaj. Mi koncedas, ke tio estas laŭleĝa ago, ĉar – vi ja donis al mi la kialojn – alikaze ofte ne eblus finfari kontrakton, ĉar oni ne povas kunhavi ĉiam ĉiujn personojn. Ankaŭ mi subskribas la plej multajn kontraktojn kaj leterojn antaŭmetatajn al mi de miaj kunlaborantoj, konfidante la fidindecon de miaj sekretarioj. En la kazo de don Hacinto kompreneble ekestis eblo fraŭde akiri kontrakton. Mi estas konvinkita, ke don Hacinto ne ricevis la monon, kaj se li tamen ricevis ĝin, oni forprenis ĝin de li tuj kiam li estis murdita.“

„Mi ne povas akcepti tion“, diris sinjoro Perez. „Mi konas la prezidanton de la kompanio, tiun Mr.Collins persone. Li ne postlasis la impreson en mi, kvazaŭ li estus kapabla doni sian konsenton al tia horora ago.“

„Vi, kiel advokato, kara Perez, devus esti sufiĉe heziteme juĝi la homojn nur laŭ ilia impreso, kiun ili faras al aliaj. Ja ne temas pri fia murdo en la kutima senco. Fian murdon tia viro kompreneble ne entreprenas. Sed en tiu kazo la murdo laŭ la konvinko de la viro estas necesa pro la interesoj de lia kompanio. Li, tiu prezidanto, rigardas tian murdon pli kiel murdon politikan. Kaj ĉe politikaj murdoj la konscienco kutime sekvas al aliaj vidpunktoj ol ĉe murdo, kiu servas al pure personaj interesoj. Eble la murdo ne estis parto de la planoj de la prezidanto. En liaj planoj nur la posedo de la haciendo estis la celo. Li komisiis al iu ulo sukcesigi la vendon de la haciendo, je ĉia prezo. Tiu ulo, kiu ne posedis la intelekton kaj trankvilon de la prezidanto, elektis tiam la plej rektan kaj plej krudan vojon por plenumi la komision transdonitan al li.Tiu ulo povus esti estinta tiu viro, kiu estis en la haciendo, kaj kiu logis don Hacinton al Usono. Sed tio estas nur supozo.“

„Ĉu ne eble ĉio estas nur supozo, kion vi ĉi tie diris al mi, senñor gobernador?“ demandis sinjoro Perez.

„Hieraŭ ĉio estis nur supozo. Hodiaŭ, post la interparolado kun vi, kiu klarigis al mi la manieron kiel tiaj kontraktoj estas subskribataj kaj konfirmataj, mi certas, ke mia supozo estas ĝusta aŭ almenaŭ tre proksimas al la vero. Ni havas nun nur plu unu eblon eltrovi la veron. Ĉe ĉiuj krimoj oni ĉiam faras eraron. Ankaŭ ĉikaze oni certe faris eraron. Kaj mi supozas – mi ĉifoje emfazas tion, ke mi ĝin nur supozas – , ke la kontrakto estis subskribita, post kiam don Hacinto jam estis murdita aŭ post kiam oni lerte – kiel tio tie ofte okazas – iel akcidentigis lin, en ĉasado, en trajno aŭ en aŭtomobilo aŭ ĉe la banado aŭ ĉe velado. Ni devas provi trovi la korpon de Hacinto por povi konstati, kiam li mortis. Se ni tiam eltrovos per komparo, ke la kontrakto estis subskribita nur post kiam don Hacinto estis jam morta, jen ni estos pruvinta la trompon.“

„Io tia certe estas komplika“, opiniis la advokato.

„Tion mi scias, senñor Perez. Estas nur ideo de mi. Sed mi sekvos al tiu ideo. Mi petas vin, ke vi helpu min ĉe tio. Vi ja ne estas nur la reprezentanto de tiu kompanio, sed vi estas ja ankaŭ meksikano, ĉu ne, senñor Perez?“

„Kun mia tuta koro, senñor gobernador, tion mi ne devas certigi“, diris la advokato sincere.„Kaj en tia kazo, vidalvide al tia fia krimo, ĉe kiu temas pri pura rabado de parto de nia lando, mi estas des pli meksikano kaj spite al ĉio. Spite al la obstineco kaj lanteco de don Hacinto, mi lernis lin respekti kaj estimi, dum miaj pluraj vizitoj en lia haciendo. Kaj mi rajtas sincere koncedi al vi, ke mi ekhavis profundan respekton al li, kiam li – spite al la suramasigitaj ormoneroj sur sia tablo – rifuzis la vendon finfine. Kaj kvankam mi perdis riĉan provizion, enkore mi ĝojis, ke li ne vendis tiun belan terpecon da hejmlando al la usonanoj, ke tia bela peco da tero, kiu naskis tiajn homojn kia li estis kaj ĉiujn aliajn tie, al kiuj mi konatiĝis, ne ŝanĝiĝis al fetoranta kaj bruanta naftokampadejo. Kaj tio estas mia honesta opinio, gobernador.“

„Nu bone“, diris la guberniestro, „ni turnu nin al la agado. Skribu al la kompanio, ke vi ankoraŭ ne ricevis la konfirmigon de la registriĝo, kio ja laŭas la veron. Vi povas senĝene aldoni, ke laŭ privataj sciigoj, kiujn vi ricevis, la registrado estis okazinta. Tiam skribu krome, ke ĉi tie ĉe la registaro intertempe leviĝis duboj. Diru sincere, ke montriĝis, ke don Hacinto ne povis skribi. Kaj diru fine, ke la registaro havas intereson ekscii, kie don Hacinto troviĝas por pridemandi lin pri kelkaj detaloj en la kontrakto.“

„Haltu!“ interrompis lin la advokato. „Tion mi ne skribos, ĉar en tiu kazo, se don Hacinto ankoraŭ vivas, oni nun ankoraŭ poste provos forigi lin, por liberiĝi de tia maloportuna atestanto.“

„Tio estas la vero. Tion mi ne pripensis“, diris la guberniestro. „Diru simple, ke don Hacinto ankoraŭ ne revenis hejmen, kaj, ke lia familio havas intereson je tio ekscii, kie li troviĝas, ĉu tie oni povus ekscii ion pri li.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.