La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 5

I

Fariĝis nun sufiĉe vigla en la lando.

Ekonomoj, grandindustriistoj, bankieroj verkis saĝajn artikolojn en la gazetoj. Ĉiuj venis al la rezulto, ke nur la karbomanko, kiu nun fariĝis tre perceptebla, estas la kaŭzo de tiu tiel neatendite rapide veninta krizo, kaj ke tiukaze, se oni povus forigi la karbomankon, la krizo baldaŭ estus finita. La karbomanko nun efektive estis reala. Ĉar ĉiuj minlaboristoj strikis, tial do post malmultaj semajnoj devis esti foruzitaj ĉiuj karboj.

Per graslitere presitaj linioj la gazetoj alvokis la registaron, ke tiu je ĉiu prezo agu kiel paciga peranto ĉe la striko. Sed tiun proponon rezistis pli ol cent kompanioj kaj miloj de grandindustriistoj, ĉar interveno de la registaro ĉe la striko tuŝus la liberon de la komerco kaj de la laboro kaj do estus kontraŭ la sankta konstitucio.

La registaro montris ankaŭ ne per mieno, ke ĝi volas  interveni. Ĝi faris la solan, kion registaro nun ŝajne estas kapabla: Ĝi sendis milicon kaj mitralojn en la strikdistriktojn. Oni ĵetis eĉ insultojn kaj ŝtonojn sur la soldatojn, ĉar ties ĉeesto ekscitis la strikantojn. Tiel oni suke pafadis en la strikprocesiojn. Hodiaŭ ĉi tie morgaŭ tie. Kaj ĉiuj homoj, kiuj timis la fantomon de la karbomanko – kaj tio estis cent procentoj el la loĝantaro, post kiam oni minusis la strikantojn – diris: „Tio estas bona, ke la registaro tie kreas ordon kaj blovas la cerbon el la kranio de la anarkiistoj; nun la strikantoj certe prudentiĝos.“

Eĉ laboristoj, ja eĉ mem organizitaj laboristoj ne tre afablis al la strikantaj ministoj. Se la karbokverelo longe daŭrus, iom post iom ĉiuj fabrikoj devus fermi la pordojn, kaj ne plu estus laboro. Oni tamen sendis monon al la ministoj, sed oni faris ĝin kun acida mieno kaj oni ronĝis ĉiun cendon antaŭ ol oni vere metis ĝin je dispono.

Al la lante komenciĝinta karbomanko sekvis malsato je karbo. Kaj tiu karbomalsato rapide komencis ŝanĝiĝi en rabion. Okazis aĉetoj pro timo. Oni aĉetis karbojn por jaroj por havi plenan kelon kaj por esti provizita por ĉiuj kazoj. Kaj se la kelo fine estis tiom plenigita, ke la posedanto povis diri: 'Pro mi la striko povas daŭri kvin jarojn, ĉar mi estas ekipita por ĝi!’, tiukaze la viro efektive estis feliĉa. Ĉu lia najbaro ankoraŭ povis kapti kilogramon da karbo, tio estis indiferenta al li.

Jen la simplaj homoj, kiuj bezonis la karbojn nur por la domo.

La grandaj, la fervoj- kaj ŝipveturkompanioj ankoraŭ atendis, ĉar ili ankoraŭ ne klare komprenis, kio okazas, kaj provizore ankoraŭ povis preni la karbojn el siaj stokejoj. Sed la kompanietoj pelis la prezojn supren. Post malmultaj semajnoj kostis unu tuno da karbo en la grosiera komerco tiom, kiom ĝi kostis ĝis tiam en vendo por dek kilogramoj, do en la plej eta komerco.

La grandaj komencis subskribi kontraktojn kun anglaj, germanaj kaj francaj kompanioj, por certigi karbojn al si.

II

Nun, Mr. Collins, kiu ĝis tiam nur observis kiel evoluiĝis sia plano, ree devis enmiksiĝi, por ke la merkato ne trankviliĝu antaŭtempe.

La reporteroj estis tre malfermaj por tio ekscii novaĵojn de Mr. Collins; ĉar ili jam rigardis lin kiel unu el la plej grandaj, kiu antaŭdivenis ĉion. Se oni estus sufiĉe serioze traktinta liajn profetaĵojn, kiam ĉe li la striko ekis, certe la krizo ne estus okazinta.

Kiam la reporteroj nun ree sidis ĉe li por aŭskulti, ĉu li scias ion novan kaj kiel li imagas la plian kuradon de la striko, jen li diris tute trankvila: „La sindikatoj kulpas la tutan mizeron, je kiu suferas nun la nacio, ni facile estus povintaj interkonsentiĝi kun niaj homoj. Ili ĉiuj estas diligentaj, sobraj, honorindaj laboristoj. Escepte de kelkaj malmultaj. Sed ĉiam la agitistoj kaj instigantoj de la sindikato devas trudi sin. Sole ili malhelpas ĉiun interkompreniĝon. La intenco de la sindikatoj estas ja sufiĉe klara: mi ne devas paroli multe pri tio. Vi, kiel spertaj gazetistoj, scias tion multe pli bone ol mi, ĉar mi  estas ja nur negocisto. Estas la intenco de la sindikato konfuzigi la ekonomian vivon de la nacio. Kaj se ĝi estas konfuzita tiom, ke ĉiuj homoj estas sen laboro kaj pano, tiam tiuj uloj volas transpreni la politikan potencon kaj realigi sian socialistan futurŝtaton. Tio estus la fino de nia libera kaj vere demokratia respubliko, por kiu niaj prapatroj tiom glore batalis kaj suferis kaj mortis honorplene. Imagu al vi, se nia popolo estus enmanigata al tiuj fremdaj ribeligantoj, kiuj pro siaj anarkiaj ideoj estis forpelitaj el siaj malliberaj landoj kaj nun trovis ĉe ni gastafablan akcepton, ĉar ni persekutas kaj forpuŝas neniun pro ties opinioj kaj vivkonceptoj. Danke al tio, ke ni koncedis al ili protekton kaj gastamikecon, ili kondukas nian nacion en la pereon.

Se ni malpermesas en niaj minejoj la sindikatmembrecon, jen ni scias, kion ni faras. Ni ne volas vidi la United States od America detruitaj kaj frakasitaj de frenezaj konfuzuloj, sed ni volas konservi kaj elkonstrui ilin al granda bela lando, en kiu estu feliĉa kaj povu feliĉi ĉiu, kiu bonvolemas. Mi kredas firme, fidele kaj optimisme kiel ankaŭ vi, sinjoroj de la gazetoj, je nia bona kaj elprovita, aŭtentike usona evangelio pri la du booj, pri bigger and better, pri 'pli granda kaj pli bona’, rilate al nia granda nacio.

La neniigo de la sindikato estas samsignifa kun la konservado de la nacio. Tial ni ne povas cedi, ĉar ni havas pli noblajn interesojn ol la nuran nudan gajnon de mono. La konservado de la ŝtato gravas por ni pli. Tuj kiam ni estos neniigintaj la sindikaton de la ministoj, la sindikato de la transportistoj estos en la vico, post la minista sindikato ĝi estas la plej danĝera, ĉar ĝi havas la radon de la popolekonomio en la mano.“

Ĉio cetera, kion Mr Collins rakontis al la reporteroj, estas negrava. Oni povas legi ĝin en ĉiu traktaĵeto, kiu estas verkita kontraŭ la proletaro. Ankaŭ Mr. Collins ne trovis la mankantan tiel grava. Li parolis entute nur plu pri ĉio cetera, por sufiĉe bone kaŝi la kernpunkton. Li posedis diplomatajn kapablojn.

III

La reporteroj publikis la preĝon de Mr. Collins laŭvorte sur la unua paĝo. Tiel la opinio de Mr. Collins venis ĝuste al tiuj, kiujn li celis, kaj kiuj nun estis atingitaj sen tio, ke fariĝis necese subaĉeti sindikatsekretariojn per kelkaj miloj de dolaroj. Tiuj, kiuj estis la specialaj adresatoj de la saĝo de Mr. Collins, estis la transportlaboristoj.

Kiam ili aŭskultis, ke ilia organizo estu tiu, kiu sekvos, tuj kiam la ministsindikato estas kaĉigita, ili ekkoleriĝis. Ili faris tiun plezuron al Mr. Collins. Ili faris ĉion ĝuste tiel, kiel Mr. Collins deziris tion. Ili faris tion eĉ multe pli bone ol li tion atendis. Uzu bone elprovitajn receptojn, jen la kuko devas sukcesi.

La transportlaboristoj kunvokis grandegan kunvenon. Ili diris, ke temas pri vivo kaj morto. Oni interkonsiliĝis kaj tondradis. Kaj elvenis la rezolucio, unuanime decidita:

„La minlaboristoj devas esti subtenataj. La minlaboristoj ne devi perdi ion. Tial neniu karboŝipo estos elŝarĝita ĉe niaj bordoj, kiu venas el Britlando aŭ el Germanio aŭ el fremda lando. Se necesas, okazu simpatistriko en la tuta  transportista metio, inklude de la fervojo.“

La magnatoj tion ne riskis.

Transportlaborista striko, kiu en Usono ĉiam estas ligita kun grava kaj tre multekosta sabotado de la transportiloj, ĝuste nun estas bezonata plej malmulte. Tio konfuzigus la situacion eĉ pli, kaj oni perdus tiukaze ĉion el la manoj kaj ne plu povus superrigardi kien kondukos tio fine ankoraŭ.

La kontraktoj kun la anglaj kaj germanaj karbofabrikoj ne estis subskribataj kaj ne alvenis karboŝipoj.

Ĝuste tio estis, kion celis Mr. Collins.


Rimarko

United States of America = Usono.

IV

De nun ĉio deruliĝis kvazaŭ kiel oleite.

Mr. Collins laboris laŭ la recepto en Biblio, laŭ tiu recepto, kiu faris el Jozefo, la filon de Jakobo, iam forgesita karcerfrato, la plej riĉan viron, fine eĉ la vicreĝon en Egiptio. Suferigante multajn en la tiama tempo, estis ree fremdulo kaj denove judo. Jozefo, kiel oni certe bone scias, kolektis ĉiun grenon por malkaraj prezoj en la tielnomataj grasaj jaroj, kiam la prezo tre malaltis, kaj li vendis la grenon tiam en la malsatojaroj por uzuraj prezoj. Biblio, kiom tiom ofte, nur ne rakontis tion ĝuste. Ĝi rakontis ĝin iom vualite, por ke ankaŭ la kara Dio ricevu iom de la famo. Oni ja ne povas lasi al judo ĉiun famon sole. Kaj estas de tiu egipta periodo, ke la sangokunuloj de Jozefo iom post iom transprenis la tutan grenokomercon, precipe en Usono, ĉar ja la kristanoj ne bone scias trakti la grenon, kaj ĉar la judoj havas la pli longan kaj pli riĉan sperton.

Mr. Collins ne estis judo, li volis eĉ malpermesi la enmigradon de la judoj en Usonon. Sed direndas, ke li estis pli granda ol Jozefo kaj pli granda ol Earl of Beaconsfield, kiu lerta kiel Jozefo, komprenis kaj kapablis suprenlabori sin el certa Benjamin Disraeli ĝis la rango de britlanda ĉefministro.

Mr. Collins estis pli granda ol Jozefo kaj pli granda ol Beaconsfield; ĉar estas ĉiam tiel: Se iu estas tute granda kaj senrespekta, tiukaze li certe ne estas judo. Kaj tio estas konsolo por tiuj, kiuj ne estas judoj.

Mr. Collins estis pli granda. Kaj li estis pli moderna. Li ne uzis revon, kiun havis alia, sed li uzis la proletaran solidarecon. Tiun proletaran solidarecon, pri kiu oni tiom ofte parolas, kaj kiun oni vidas tiom malofte, kiam mobiliza ordono estas fiksita al la muroj, kaj kiam la soldatoj elmarŝas.

Mr. Collins havis la avantaĝon je sia flanko, ke la homoj kun mono havas mortotimon, ke la solidareco de la proletaro povus fariĝi giganta potenco, kiu kapablas movi la mondon.


Rimarko ĉefministro = en la originalo de B.Traven 'vicreĝo (certe kun ironia subsono).

V

Mr. Collins ne estis sentimentala. Li enkasigis, li enkasigis la kremon de la nacio. Ha, kiom la nacio devis sangi! Tuno da karbo kostis duoblon de la kutima prezo, la trioblon, la kvaroblon de la prezo. Kaj nun Mr. Collins malfermis la pordegojn kaj helpis resurpiediĝi al la mortanta industrio. Li fariĝis la savanto de la nacio. Se li estus havinta politikajn ambiciojn, oni estus elektinta lin prezidanto. Li fariĝus dua Vaŝington.

La kompanio nur enkasigis kaj enkasigis monon, ĝi ne havis elspezojn. Ĉiujn elspezojn havis nur la minlaborista sindikato, kies riĉaj kasoj estis malplenigitaj ĝis la lasta kupra cendo. Elspezojn havis nur la proletaro, kiu kolektis kaj kolektis monon, insultante kaj grumblante, sed kiu tamen kolektis monon por la malsatantaj ministoj. La reĝoj faras militon kaj la proletaro elsangas kaj mortas. Magnatoj kaptas riĉan predon kaj la proletaro oferas sian lastan cendon kaj malsatmortas. Ĉiam la proletaro! Kaj ĉiam kaj plian fojon la proletaro. Damnite kaj ankoraŭfoje damnite, proleto, kia granda azeno vi estas!

VI

Mr. Collins enpoŝigis, kiam la batalo estis elbatalita kaj la ekonomia vivo kaj Wall Street komencis retrankviliĝi, netan profiton de delikata miliono kaj kvarcent mil da dolaroj.

La laboristojn li nun ne plu bezonis, ili estis nur ŝakfiguroj. Ja en pli aĉa situacio ol ŝakfiguroj. Eĉ ŝakfiguro el ligno scias, ke ĝi estas ŝakfiguro. Sed la laboristoj ne sciis, kaj ili ĝis nun ne spertis ĝin, ke ili estis nur figuroj ŝovataj tien kaj tien, de Mr. Collins. La laboristoj levis grandan kriadon, ke ili gajnis la strikon, kiam ili ree rajtis reveni en la minejojn, ke oni malaltigis la salajron nur je dek procentoj al ili, kaj ke oni ree lasis al ili ilian sindikaton, por ke ili povu ĝoji pri ĝi.

La kompanioj ja neniel serioze zorgis sin pri la sindikatoj. Sindikato aŭ ne sindikato. La laboristo malsatmortas, se li ne ricevas laboron. Kaj ĉu li havas laboron aŭ ĉu ne, tion decidas ne lia sindikato, sed tion decidas tiu, kiu ne predikas, sed agas kaj ne estas sentimentala. Proleto, vi havas bonegajn instrumajstrojn.

VII

Mr. Collins ne nombris la mortigitojn. Li ne faris perdolistojn de tiuj, kiujn mortpafis la milico, de tiuj, kiuj sidos dum jaroj en prizono. De tiuj, kiuj perdis sian ekziston, de tiuj, kiuj mortis suicide, de tiuj, kiujn oni metis en frenezuldomojn, de tiuj, kiuj troviĝis en hospitaloj.

Estas malbonaj generaloj, kiuj zorgas sin pri la mortigitoj.

Ni havas sufiĉe da laboro kun la vivantoj.

Kaj dum la proleto entombigas siajn mortigitojn, priploras kaj priparolas ilin, lia kontraŭulo gajnas tempon por plani novan batalon kaj por antaŭprepari tiun.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.