La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 3

I

Mr. Collins nun ofte devis pensi pri la afero de Mr. Ayres. Tiu estis lia intima amiko. Ili ambaŭ frekventis la saman kolegion kaj ambaŭ apartenis al la samaj kluboj. Tial Mr. Collins estis iniciita en ĉiujn detalojn de tiu afero. La konkreta scio de tiu rakonto estis utila por li. Ĝi helpis lin esti memgarda.

Sed kiel oni estu memgarda, se la suba duono de la korpo postulas pli ol en la aĝo de dudek jaroj? Kun dudek jaroj oni havas romantikajn ideojn, en kiuj kelkaj pure naturaj deziroj de la korpo ŝajnas obsceni kaj oni fidas pri la ĉasteco kaj pureco de la amo. Ne ĉar la viro en tiu aĝo estas pli nobla, sed, ĉar li estas pli timema al junulino kaj flaras misterojn tiajn, ke li supozas, ke li ne povas solvi ilin sen evito de danĝerego.

Kun kvindek jaroj, trovinte sur sia veturvojo dudek kvin jarojn da geedziĝo kaj kvindek ĉeokazajn bigamiojn kun ĉiuj ŝtormoj, uraganoj, tajfunoj, rifoj, sablobenkoj,  sunbrilo kaj pluvelverŝiĝoj, kiujn oni estas superinta pli-malpli kuraĝe kaj sukcese, la kutimo de la matura viro anstataŭis romantikajn azenaĵojn. Ĉiuj aĵoj de la vivo nun senescepte estas rigardataj pure laŭ faktoj kaj sobre. La imago, ke ino aŭ eĉ la amo povus kaŝi iujn misterojn, tiu supozo malaperis por ĉiam. La inoj ja de tempo al tempo ankoraŭ disvastigas misterojn, ĉar oni neniam ellernas inojn, kaj ĉiam ili kaŭras saltoprete por fari ion, kion oni neniukaze estus atendinta de ili. Nur sole tiu mistero faras la inon, precipe tiun, kiun oni estis geedziginta, ankoraŭ eltenebla. Eltenebla en tiu grado, kiun oni esperas vidi ĉe averaĝa homo post sufiĉe longa geedziĝo.Ĉiuj tiuj kvietaj kaj kontemplaj plezuroj,kiujn oni delektiĝis kiel dek-ses-jarulo – aŭ kiel dek-ses-jarulino – tute perdis sian ĉarmon kaj per tio sian altirforton. Nenio restis krom pura laŭfakteco kaj fridsanga sobreco. Al la kutimo oni nun devas sekvi. Ĉio ĉi tiel okazas kaj ĉe la viro kaj ĉe la ino.

Atendi amon pro siaj belaj okuloj aŭ pro sia junuleca ardo, tiu espero estas malaperinta por ĉiam, kaj se ino aŭ junulino volas rakonti tion al ni, ni sentas nin flatata, sed ni ne plu fidas pri tio. La saĝeco de vivfilozofo, kiu oni fariĝis, ne plu permesas tian fidoforton. La komprenado kaj palpado de ina beleco rafiniĝis. Oni ne plu iras en ĉiun kaptilon de glata grimaco. Oni fariĝis elektema, kaj oni estus nun tre atentema pri la elekto de sia geedza kunulo.

Ĉu oni trovas ĉion tion, kion filozofo devas pretendi, do belecon de la ino, spriton – aŭ anstataŭ sprito la talenton amuzi la partneron – , guston pri vestoj kaj pri la konduto kaj por ne la laste forgesi tion, ĝojpretan bone flegatan korpon, ĉu oni povas havi ĉion ĉi aŭ ne, dependas nur plu de la pagokapablo intertempe akirita.

Estas ja tre malofte, nu, por diri la veron, okazas neniam surtere, ke oni trovas ĉion tion kunigita, do belecon, spriton, amuzkapablon, neenuigon, bonan guston, ĝojpretan kaj bone flegatan korpon en ununura ina persono. Tia ne ekzistas. Ĉar tio estas kontraŭ la naturleĝoj. Ke io tia ekzistas, oni akceptas nur inter la deksesa kaj la dudek-kvina jaroj, kaj tio estas la tempo, en kiu oni faras sian plej grandan stultan agon, tio estas, edzinigi la malĝustan.

Ĉar oni do ne trovas ĉiujn tiujn avantaĝojn en unu ino – tiun saĝon oni jam akiris – la prudenta viro, tiu, kies suba korpoparto kreskis je forto kaj sopirado kaj kies supra korpa parto je saĝeco, devas entrepreni ankaŭ en sia ripoza vivo tiun specialigadon, kiun li intertempe jam estas entrepreninta en sia negoco kaj en sia profesio. Nur, se li intertempe fariĝis specialisto en sia profesio, li povas havigi la rimedojn, kiujn li bezonas, por esti ankaŭ specialisto en sia privata vivo. Li helpas sin per tio, ke li kvazaŭ estas la patro de damo pro ŝia beleco, sed al kiu mankas la prudento. Por tio li akiras al si alian, kiu havas tiun prudenton, sed en la korpo montras malpli da volupto kaj ĝojemo. Por tio do ekzistas plia.

Tial oni preterlasu la fian riproĉon de la piuloj kaj la ekscititajn insultaĉojn de la komunistoj, ke Mr. Collins, devas esti nomata diboĉulo, ĉar li havis apud sia edzino ankoraŭ: unu Flossy, unu Betty kaj du ĥorknabinojn, kiuj provizore ankoraŭ atendis esti envicigitaj tie, kien ili apartenis laŭ siaj specialaj kapabloj. Mr. Collins vere ne estis diboĉulo. Li estis produkto de sia tempo. Grajnero, kiu estis tien kaj tien kirlata en la granda maŝino „Nia hastanta epoko“, sen povi defendi sin, sen povi fari ion kontraŭ tio. Inter tiaj homoj, kie oni ne geedziĝus poreterne, kie neniu estus devigata geedziĝi laŭ sia rango, laŭ sia socia pozicio kaj sia posedo, kie la plenkreskigo de la juna generacio kiel tuto estus transdonita al la socio, kie homo, kiu havas la talenton evolui vere geniajn kapablojn en la organizo de la naftoproduktado ne estus devigata posedi elegantajn vilaojn, elegantajn aŭtomobilojn, luksajn vestojn por sia familio kaj si, multekostajn kutimojn por la propra persono, ĉio tio nur por ricevi kaj konservi tian pozicion, tie, kie li povus montri siajn geniajn kapablojn, inter tiaj homoj Mr. Collins estus nek diboĉulo nek bigamiulo, nek murdisto de miloj de ekzistoj. Inter tiaj homoj la prezidanto de Kondor-kompanio estus homo tia bona kia mi, verŝajne eĉ multe pli bona kaj pli nobla ol mi. Ĉar li posedis ion, kion posedas nur tre malmultaj homoj: grandon. En nia tempo li povis montri tiun grandon nur helpe de brutaleco, helpe de senrespekteco al aliaj, helpe de senskrupuleco. Ne estis kulpo lia.

II

Betty estis telefoninta al li, ke ŝi nepre devas paroli lin. Li respondis al ŝi, ke li nun ne povas paroli kun ŝi, ĉar li troviĝas en grava konferenco kun altrangaj personoj de sia kompanio. Tio ne interesis la amatinon Betty. Ŝi tuj kuregis en la konstruaĵon de Kondor-kompanio. La Dua Sekretariino diris al ŝi, ke Betty neniel povas paroli kun Mr. Collins, ĉar li estas en konferenco.

Ion tian oni ne povis fari al Betty. Ne al ŝi. Ĉu konferenco, ĉu ne konferenco! Se ŝi, Betty, devis vidi sinjoron Collins, jen ŝi vidos lin, kaj se li jam estus entombigita. Ĉi tiu temperamento kaj tiu sovaĝa aŭdaco estis ja ĝuste unu el ŝiaj esencaj specialaĵoj, la kaŭzo, kial ŝi estis akceptita de Mr. Collins en la grupo, kiu formis tiun unuecon de perfekta ino. kiun Mr. Collins bezonis, por resti rezistokapabla kaj vigla kontraŭ sian ekscitigan vivon.

Se lia propra edzino estus havinta la kuraĝon fari tion, kion nun faris Betty, li estus mortpafinta ŝin, kaj la tribunalo senkulpigus lin. Ĉar la nevokita eniro en la plej sanktan ĉiam sekvigas mortopunon. Grava konferenco de  membroj de kontrolkonsilio de usona miliardo-kompanio estas multoble pli sankta ol la plej sankta sanktaĵo en Tibeto.

Kiu scias la radomekanismon, devas koncedi, ke tia konferenco efektive estas pli sankta ol io, kio havas rilaton al religio. Kaj tio estu ĉifoje legata sen ironio. Ne el la White House en Vaŝingtono, sed el tia konferenco povas eliri – kaj eliris – la rifuzo de ofertitaj senditoj de eksterlandaj potencoj, ŝanĝo de propraj senditoj, malsano kaj eksiĝo de ŝtatsekretarioj, armita enmiksiĝo en la bolŝevistan Ruslandon, ĉesigo de la libero de parolo por komunistoj, sekreta komploto por nova revolucio en Meksiko, subteno de la turkoj kontraŭ Britlando, minimuma dudekjara puntempo por Wobblies, libera komerco por kontrabandistoj de viskio, forsendo de kirasitaj ŝipoj kaj de mararmeaj trupoj al Kolumbio, enmarŝo de usonaj trupoj en Pekino, satigo de laŭdire malsatiĝantaj infanoj en Armenio kaj Greklando per la malbonkvalitaj ladujoj, kiuj sekve de tro haste farita repacigo ne plu vendeblis al la propraj soldatoj kiel ties nutrado, nelimigitaj kontinentaj kaj maraj rajtoj por Usono en la sendependa-dependa respubliko Nikaragvo, refreŝigita espero por la iama germana imperiestro denove povi preni la sceptron manen, eksigo de ducent mil urbestroj kaj ties anstataŭigado fare de aliaj, silentigo de la usona prezidanto, eksigo de la politika redaktoro de la gazeto New York Times, de la ekonomia redaktoro de New York World, devigita vendo de la gazeto Chicago Tribune, torento de antisemidaj artikoloj en la gazetoj, torento de porsemidaj artikoloj en la gazetoj, ŝanĝo de la profesoroj por popolekonomio kaj por profesoroj de la internacia juro je la universitatoj en Kolumbio, Ĉikago kaj Kalifornio, malaltigo de la prezoj por biblioj, koncedo de grandaj longtempaj kreditoj al la germana industrio, koncedo de kreditoj al la bolŝevista Ruslando, deportado de pacifistoj kaj de similaj pacŝalmblovistoj, konstruado de dek ok novaj kirasŝipoj, kontrakto por ĉiuj popoloj ne plu fari militon sen antaŭa peto pri permeso, Ligo de la Nacioj kontraŭ la homaro kaj por la profito, gratultelegramo al Germanio pro la liverado de militzepelino, propagando por la vigligo de l’ moralo en la laboranta klaso, malpermeso de la prostituado por nur du dolaroj kaj malpli, instigo al prostituado por aŭtomobilo por la refreŝigo de la usona aŭtomobilindustrio batalanta pri sia ekzisto, subteno de la partopaga ideo kaj de similaj intencoj por la sklavigo de tiu proletara loĝantaro, kiu ne tiom aĉetkapablas, rifuzo de kreditoj al kooperativaj societoj kaj al unuiĝoj, kiuj konstruas domojn por povi ludoni loĝejojn je la kostoj de la financado, kaj ankoraŭ kelkaj pliaj tiaj aferoj.

Se oni pripensas ĉiujn tiujn konferencojn, kiuj povas eliri el la interkonsiliĝoj kaj decidoj de la konferencoj de grandaj kompanioj, tiukaze oni certe komprenas, ke temas tie pri sanktaj aferoj. Neniu dio estis iam tiom potenca, ke li estus povinta krei pli komplikajn kombinojn ol tiajn, kiuj tie estis kreataj. Temis pri homoj kaj popoloj, temis pri kristana, mahometana kaj budhisma religioj, temis pri dioj kaj demonoj, pri transmetigo de montaroj kaj pri trapikado de kontinentoj, oni kunigis oceanojn, kiuj ne kunapartenis, kaj oni disigis landojn kaj popolojn, kiuj estis kunkreskintaj de praaj tempoj. Ion tian Dio povis fari nur dum milionoj de jaroj, kio nun estis farita tie per nura decido. Kaj tie, kie tia decido estas farata, ĉu en la ĉielo ĉu en la Olimpo aŭ en konferencejo de usona miliardo-kompanio, jen la plej sankta troviĝas, tie kaj nenie aliloke devas troviĝi la plej granda sanktaĵo de la homaro.


Rimarkoj

White House = Blanka Domo en Usono, registarejo.

Wobblies = membroj de la plej radikala maldekstra sindikato en Usono kaj Meksiko.

III

Je la pordo de la konferenca ĉambro pendis afiŝo, sur kiu estis presita:

DO NOT DISTURB – KEEP OUT
Bonvolu ne ĝeni, restadu ekstere.

Tio validis por oficejaj skribistoj, por magnatoj, por la usona prezidanto, por la reĝo de Britlando kaj por Jehovo. Sed ĝi ne validis por Betty, kiu volis havi sian garaĝon kaj la domon krome. Betty devis havi tiujn tuj, ĉar ŝi estis rakontinta al siaj amikinoj, ke ŝi jam havas la garaĝon kaj la domon kaj lunde vespere intencis festi sian housewarming party, sian ekloĝan festenon, kun tia prezentado, ke la filmreĝoj kaj filmreĝinoj en Holivudo krevus pro envio. Malgranda naĝbaseno el marmoro necesus. Tiun oni plenigus per varma akvo. Nokte je la unua ŝi tiam farus la proponon, ke ili ĉiuj senvestigu sin por bani en tiu lago. Ŝi havus ĉemane elegantajn travideble fajnajn silkajn banvestaĵojn. Se tiam la viretoj kaj inetoj estus en la naĝejo, ŝi kunkolektigus ĉiujn vestojn, interŝanĝus kaj kaŝigus ĉion. Dum la lasta parto de la nokto oni dancus nur en bankostumoj.

„Mi ne vidas, kiel tio estas la ŝerco“, diris Majory, unu el ŝiaj amikinoj. „Ion tian faras la filmistoj en Holivudo ĉiutage.“

„Atendu unue, May“, diris Betty, „kio poste sekvos.“

Ŝi havis ĉion – sed ĝis nun nur en sia plano, ĉar mankis la domo ja ankoraŭ – jam preta. Tuj kiam oni dancus en bankostumoj, ŝi kaj kelkaj iniciitoj iam ŝtelirus kun letermalfermiloj al la danculojn kaj distranĉus ĉiujn tiujn fajnajn silkovestojn, kiuj ja pro la akvo kaŝis jam nenion plu, ĉiu kostumo estus distranĉita en du duonojn kaj falus malsupren.

Tiun planon ŝi ne elbabilis, ĉar estu unu el la suprizoj. Ŝi ankoraŭ elpensis pliajn surprizojn, kiuj tute ne estis malpli bonaj, sed grandigus la plezuron.

Oni devas koncedi, ke Betty posedis artan guston kaj ankaŭ riĉan fantazion. Tio estis ŝia dua specialaĵo kiel parto de la perfekta ino, kiun sopiris Mr. Collins.

Ŝi havis bonan guston, rilate siajn vestojn kaj sian konduton, en hotelo kaj en eleganta restoracio, tiom longe, kiom ŝi ne estis grave ebria. Sed eĉ tiam ŝi retenis sian bonan guston, ŝi komencis fariĝi nur diable frivola, je la plezuro de ĉiuj ĉeestantoj. Ŝi diris la plej nekredeblajn aferojn kaj ŝi faris tion kun la gestado kaj la esprimmaniero de nescianta infano.

Se ŝi enpaŝis kun Mr. Collins la halon de kafokabaredo aŭ de luksa restoracio, supozis eĉ la plej dorlotita, ke enpaŝas princino. Princino, ne kiel princino estas, do malmoderna, nelerta, kaj kun kamparana vizaĝo, sed princinon, kiun imagas romanleganto al si kaj kiel ili ĉeokaze aperas en filmoj.

Tiu princina konduto kaj tiu princina sinteno transiĝis kompreneble al la reputacio de Mr. Collins. Tiu, kiu aspektis ne ĝuste princa kaj apenaŭ elstara, kaŝanta sian malsekurecon – kiu kaptis lin de tempo al tempo en eleganta ĉirkaŭejo – nur per bubeca, laŭta, kolegema kaj manpremega maniero, kreskis gigante antaŭ la okuloj de siaj amikoj, de siaj konatoj kaj de siaj negocaj kontraŭuloj en la ĉeesto de princino Betty. Li gajnis pli je materia valoro ol je persona. Viro havanta tian bonegan guston por posedi tian eksterordinare aperantan damon kiel amatinon, tia viro estas timenda en negocaj aferoj. Oni devas gajni ĝin kiel amikon, ĉar tia viro kapablas al ĉio. Kiom da mono la viro devas enspezi por povi reteni ĉe si tian princinon. Ke Betty ne estis lia edzino, sciis ĉiu. Kun sia edzino oni ne frekventas tiajn restoraciojn, kie la vespero kostas ne malpli ol kvincent dolarojn. Neniu vestigas sian edzinon laŭ tiel malŝparema maniero. Kaj neniu riĉulo havas edzinon, kiu aspektas kiel princino. Tiel aspektas ĉiam nur amatino.

Viro, kiu enspezas tiom da mono, ke li povas vivteni krom sia familio kaj certe ankoraŭ kelkaj sinjorinetoj de la teatro tiun ĉi princinon, tia viro estas potenca. Li estas ne nur potenca. Li estas potenco. Potenco, kun kiu oni ne ludas, sed kiun oni faras amiko al si, kaj se tio ne sukcesas, respektas lin. Ve al tiu, kiu provas skuegi tiun potencon aŭ provas fari malagrablaĵojn al li! Tiu viro murdas sen respekto, por venkigi siajn negocajn planojn. Ne pro murdovolupto, sed por povi reteni tiun princinon, por esti inda al tiu princino. Tial neniu kuraĝus ludi kun Mr. Collins, se temas pri negocoj.

Al la sinjoroj de la kompanio, al la akciuloj, kiuj havas influon kaj komandas sen tio, ke la publiko scias ties nomojn, la princino Betty estas parte samranga al kunnegoculino, parte al bona reklamo. La princino levas la reputacion kaj la potencon de Mr. Collins. Kaj kompanio, kiu havas honoratan kaj potencan prezidanton, kiu estas respektata kaj samtempe timata, gajnas sian ludon kun pli granda sekureco ol kompanio, kiu havas troŝpareman, elsekigitan, pesimisman, timidan kaj timeman vireton kiel prezidanton. La saĝecon, kiun la timida vireto eble havas, validas multe. Sed Mr. Collins kun sia vivoforto, kun la neceso sur sia nuko devi enspezi plurajn milionojn da dolaroj ĉiujare, por povi vivtenadi siajn princinojn kaj kortegajn damojn, venkas la avarulon per nura mangesto. La avarulo estas memgarda pri siaj riskoj, ĉar li ne bezonas multon por si mem kaj la sekurigitan ne volas perdi. Mr. Collins estas senrespekta kaj brutala rilate al siaj riskoj. Ĉar li ĉiam nur povas perdi, tial li devas gajni, tute egale, kiom kostas, tute egale, kio aŭ kiu pereas pro tio. Lia volo neniel estas libera. Li estas produkto, kiun li ne kreis mem. Li estis kreata. Oni ne povas akuzi lin. Nur liaj gepatroj eble kondamnindas. Sed liaj gepatroj estas: la tempo. Oni kondamnu la tempon, se oni supozas, ke oni devas kondamni ion.

IV

La maniero laŭ kiu postulas Lia Pastra Moŝto, la plej supra bonzo de la Unua kaj plej Sankta kaj Ununure Justa Usona Baptista Eklezio eniron en la ĉielan sanktaĵon kaj ricevas la permeson de la timigita enĉiela kontrolkonsilio, kiu zorgas sin pri sia olimpia kvieto kaj digno, estis superatutita multoble de Betty. kiu staris antaŭ la pordo de la plej granda sanktaĵo de la usona nacio kaj antaŭ si ekvidis la afiŝon: Bonvolu ne ĝeni, restadu ekstere! Kun la peza ora tenilo de sia kurta ombrelo ŝi puŝis dufoje tiom dure kaj tiom forte, rifuzante ĉiun respekton, kontraŭ la pordon, kvazaŭ ŝi volus puŝi truon tra ĝi.

La Dua Sekretariino, vidante tian, paliĝis, ĉar ŝi sciis, ke ŝi nun estis perdinta sian oficon. Konservi sian oficon, ŝi nun povus plu nur per tio, ke ŝi kaptus la princinon Betty ĉe la elirado kaj ŝin petegus kun ploromarkitaj okuloj, ke ŝi petu Mr. Collins, ke tiu ne maldungu ŝin, sed puni ŝin nur per minusigo de dudek kvin dolaroj. La sekretariino povis pruvi per montrado de dika blue ŝvelanta tubero sub ŝia maldekstra okulo, ke ŝi provis defendi la eniron al  la plej granda sanktaĵo, eĉ preta pro tiu oferi sian vivon, sed devis cedi al perforto pli supera kaj pli brutala. La bluan ŝvelaĵon oni eble interpretus je ŝia favoro kaj tiu eble eĉ helpus al ŝi ŝpari la minusigon de dudek kvin pundolaroj.

Sen eĉ atendi nur du bonkondutosekundojn, por ke oni eble voku de interne: „Come in!“ Betty malfermŝiris la pordon per vasta svingo.

Ŝi atakis per tia rigardo ĉiujn ĉeestantojn sidantajn tiom digne kaj solene kune kiel kardinaloj ĉe elekto de la papo, kvazaŭ ŝi volus diri: „Vi estas ĉiuj eksigitaj.“

Paŝon ŝi iris plu, brue fermis la pordon post si kaj vokis al la diopatro de tiu konferenco: „What's the bloomin' idea, you little shrimp?!“ Kion vi propre imagas al vi, vi eta kompatinda, avaraĉa, plorsingulta lamentvermeto, kiu vi estas!“


Rimarko

What's the bloomin' idea, you little shrimp?! = Kion vi propre pensas al vi, malkuraĝa nano!

V

Betty parolis tre zorgeme kaj trafe, sen tio, ke tio iam sonus afekte aŭ nenature. Plej ofte ŝi parolis tre trankvila kaj pripensema. Por juna ino ŝi havis profundan voĉon. Sed la voĉo estis mola kaj plena; kaj ŝi havis tiun varman rondan amplekson de la voĉo de grandaj tragediinoj, kies potenco baziĝas nur sur la voĉo. Sed, se Betty estis en granda ekscitiĝo aŭ, se ŝi volis doni al siaj vortoj certan fortan emfazon, ŝi parolis slange. Ne, ĉar ŝi ne plu kontrolis sin aŭ, ĉar ŝi forgesis sin, sed ŝi parolis slange kun tuta intenco, por atingi pli grandan efikon. Tiel, kiel ankaŭ diligenta business-man, negocisto, komencas paroli slange – kvankam li frekventis certan college, certan kolegion kaj universitaton – se li volis vendi al obstina kliento sian varon. Slango trompas nin ĉiujn, kaj ni perdas tiel nian memgardemon.

Betty devenis el Seatlo. Ŝiaj gepatroj ankoraŭ vivis kaj supozis, ke Betty estas privata sekretariino ĉe eldonisto de gazeto en San-Francisko. Se ŝiaj gepatroj ne supozus tion, jen tio same ne interesus la filinon Betty. Ŝia patro havis magazenon por varoj pri ŝipoj, kaj la familio vivis en bonaj kaj ordigitaj rilatoj. Betty frekventis la kolegion, kaj sian ekzamenon ŝi faris en literaturo kaj en historio.

Ŝi parolis france, germane kaj iom la hispanan. Ŝi estis dum certa tempo instruistino en urbeto en Kalifornio, sed pro malbona konduto oni elĵetis ŝin el la lerneja direktorio. La malbonan konduton oni konstatis tial, ĉar ŝi iam rakontis al la infanoj, ke oni ne devas akcepti laŭvorte la Genezon, sed, ke la homo evoluiĝis lante dum multaj milionoj de jaroj el pli besteca kreitaĵo al sia nuna formo. Kun tiu maldungiga atesto en la mano ŝi kompreneble en la urboj de l’ okcidento ne plu povis trovi novan okupon kiel instruistino. Kaj en la grandaj urboj de oriento kaj en la nordo ĉiuj okupoj je jaroj estis antaŭnotitaj. Ŝi fariĝis tiam redakcia sekretariino en taggazeto en San-Francisko. Unu el la junaj redaktistoj invitis ŝin al vespera manĝo en kabaredo kaj pere de amiko de Mr. Collins, kiu samtempe estis amiko de tiu juna redaktisto, ŝi konatiĝis je tiu vespero al Mr. Collins. Ŝi perdis sian okupon en la gazeto ĉar ŝi dufoje rifuzis vespermanĝan inviton de la gvidanta redaktisto. Matene post la dua rifuzo, estis dirita al ŝi, ke ŝia laboro ne estas sufiĉe bona, ĉar ŝi ne sufiĉe rapide povas noti la diktaĵojn kaj, ke oni rekomendas al ŝi rigardi al alia okupo. Ĉe tiu rigardado pro alia okupo ŝi renkontis sinjoron Collins surstrate, kiu alparolis ŝin, menciante la reciprokan konatiĝon en la kabaredo, kaj kiu invitis ŝin al lunĉo. Ŝi volis ŝpari la elspezon por lunĉo kaj akceptis la inviton.

Ĝis tiu momento ŝi estis junulino kiel ĉiu alia usona bone edukita junulino, kiu tiam devis perlabori sian vivtenon mem. Sub la influo de Mr. Collins kaj en la rilato kun tiu viro, kiu ŝajne enspezis cent milojn de dolaroj por neniu alia celo ol por tio povi elspezi tiujn malŝpareme, ŝi evoluiĝis ene de kvar monatoj al unu el la plej elegantaj damoj de San-Francisko sen povi esti kiam ajn envicigita en la klason de la sufiĉe mondumaj damoj. Mr. Collins estis ŝia ununura viro, kvankam ŝi tenis lin poreterne en la atendo, ke li morgaŭ jam ne plu povus esti ŝia ununura. Ke ŝi regis lin, oni ne povis diri. Ŝi eĉ evitis tion supozigi tion al li, ke ŝi regas lin. Sed ŝi sukcesigis ĉion, kion ŝi volis atingi. Ŝi estis multe pli edukita kaj pli prudenta ol li, kaj ŝi posedis ankaŭ pli da intelekto. Kaj ŝi estis en sia interna vivo pli nobla kaj pli ĝentila ol li. Ŝi estis por li la instigo, kiun potenca viro en la industrio tiom multe bezonas kiel artisto. Grandanimeco kaj genieco en la arto radikas ja en la sama grundo kiel grandanimeco kaj genieco pri la enspezado de mono. Kiel la vera koramatino de artisto ŝi estus vivinta laŭ la enspezoj de tiu artisto, kaj ŝi estus estinta same tiel feliĉa kiel tiam, en tiu luksa vivmaniero, kiu laŭas al la enspezoj de la prezidanto de unu el la plej potencaj naftokompanioj en Usono. Ŝi amis Mr. Collins sincere. Kaj nur ĉar ŝi vere amis lin, ŝi neniam ekpensis, ke ŝia situacio povus esti rigardata alie de aliaj homoj ol ŝi mem rigardas sian situacion. Ŝi estis konvinkita, ke ŝi estus lojala al Mr. Collins ankaŭ tiukaze, se li falus de sia alto malsupren. Lian grandanimecon ŝi estimis, kaj ŝi admiris lin pro tio. Sed lian rangon ŝi tute ne respektis. Kaj tial estis ankaŭ tute egale al ŝi, ĉu ŝi kun sia pasie temperamenta eniĝo jes aŭ ne skuas je liaj negocaj sanktaĵoj.Ŝi kredis je lia nevenkebla forto. Ŝi supozis, ke li, eĉ se li falus, ĉiam denove ekstariĝus, kaj ke tiukaze, se fariĝus por li tro komplika fari ĝin sola, ke tiutempe ŝi kapablus tiel sproni lin, ke li devus leviĝi, eĉ kontraŭ sia volo. Tamen – kaj tion ŝi sciis – ŝi neniam edziniĝus al tiu viro, kaj ŝi apenaŭ estus edziniĝinta al li, eĉ tiukaze ne, se ŝi havus okazon por tio.

Geedziĝo havis por ŝi nur ununuran sencon: povi havi infanojn. Alie geedziĝo estis sensencaĵo kaj amo pli bona. Kvankam ŝi akceptis ĉion de li, ĉion deziris de li, ununuran ŝi tamen ne deziris, kaj tio estis infano de li. La patron de sia infano ŝi imagis alie. La patro de ŝia infano devus havi: animon. Kaj se ŝi tre bonŝancus: la animon de artisto. Sed ĝuste tio estis io, kio plej mankis al Mr. Collins: animo. Tiu aĵo, kiu lasas priskribi sin nur kiel: animo.

Betty estis tamen ne tiom perfekta, ke ŝi elradiis nur lumon. Ŝi estis nek sanktulino, nek anĝelo. Ŝi havis fortajn ombrojn. Kelkaj el tiuj ombroj jam ekzistis, kiam ŝi ankoraŭ estis infano. Kiam ŝi pli elkreskiĝis, ŝi devis eklumigi iom tiujn ombrojn, por tragliti spite al tiuj sen puŝoj la vivon. Sed sub la influo de Mr. Collins tiuj facilaj ombroj, kiuj alie eble estus ŝanĝiĝintaj al feblaj nebuloj, densiĝis al enormaj ĵetataj ombroj.

VI

Mr. Collins estis eminenta viro, kiel ajn oni eble juĝas liajn agojn. Li estis en sia profesio geniulo. Geniulo povas esti geniulo ĉie, ne nur en la arto, ne nur kiel batalestro, sed ankaŭ kiel ŝufabrikisto, kiel bankiero, kiel naftomagnato. Sufiĉe ofte ankaŭ krimuloj estas geniuloj, ĉar ilia genieco interne de leĝaj limoj ne trovas kampon por povi efiki. Esence ĉiu geniulo estas krimulo, ĉar ĉiu geniulo transpaŝas ekzistantajn kaj elprovitajn leĝojn kaj faligas tiujn. Tial geniuloj estas ĉiam timataj de la bona civitano, kies ekzisto baziĝanta nur sur obstineco, estas minacata de geniuloj.

Ino, kiu volas esti kaj resti la amatino de eminenta viro, certe rilate al multaj de siaj ecoj devas esti la neŝanĝebla malo de tia viro, kaj samtempe ŝi tiom devas simili lin rilate al multaj ecoj kvazaŭ ŝi estus parto de li mem. Geamantoj ne devas kompreni sin reciproke pri multaj aferoj, por trovi ĉiam ion novan, ion neatenditan kaj fremdan je la alia. Tio malhelpas la monotonecon, kiu ekestas en ĉiu bone gvidata geedzo, se ĉiu estas sekura pri la alia.

Kaj geamantoj samtempe pri multaj aferoj devas esti tiom similaj, ke ili tuj komprenas sin per signo en la intonacio.

Rilate al sia edukiteco, sia bona gusto, sia arta sentado, siaj filozofiaj konceptoj Betty estis la akra malo de Mr. Collins. Pro tiuj ecoj li admiris ŝin, respektis ŝin, sentis sin mizerulo rilate al ŝi, timis ŝin kaj forgesis sin neniam kiel ĝentlemano. Ŝi male admiris lin pro ties negoca brutaleco, pro ties masiva aŭdaco kaj pro lia memcerteco, kun kiu li juĝis negocajn okazaĵojn, trarigardis ekonomiajn evoluojn kaj antaŭdiris okazaĵojn de la merkato pli klara kaj pli preciza ol la malnovaj orakoloj.

Tio estis iliaj kontrastoj.

Ilia simileco antaŭ ĉio troviĝis en la materia sfero. Ambaŭ amis lukson, ambaŭ ŝatis ĝin frapi la atenton kaj lumi. Li diris: Terposedo, kiun mi volas havi kaj ne povas ricevi, tio ne ekzistas en la tuta universo. Se mi volas havi terposedaĵon sur Jupitero, tiukaze mi ricevas ĝin.“ Li opiniis ĝin laŭvorte tiel. Li ankaŭ volis aĉeti Germanion post la milito. Sed kiam li aŭdis, ke tie alumeto kostas kvin miliardojn da markoj, li ree nuligis siajn aĉetintencojn, ĉar kun tiaj negocmalkapablaj homoj kiel estis la germanoj laŭ li, entrepreneblas nenio.

Simile, ne, tute same estis kun Betty. Se ŝi volis ion, kaj kiam ŝi konvinkiĝis pri tio, ke tio havigeblas, kion ŝi volas havi surtere, jen ŝi devis ricevi ĝin. Rilate al tiu volo ŝi estis senpardona kaj senrespekta. Kaj simile ŝi estis al li laŭ temperamento. Li estis pli sobra temperamente, ĉar li sciis, ke tiukaze, se li lasas forŝiri sin de la temperamento, li povus fari stultaĵojn. Sed pri negocaj manovroj oni ne rajtas fari stultaĵojn. Sed la temperamento ekzistis, kaj ĝi ekflamiĝis en la lasta kurkonkurso ĉe sukceso, kiun li jam decidis grandparte je lia favoro, tiel, ke stultaĵoj tiutempe ne plu fareblis. Li tiam povis peli sian temperamenton tiom, ke li draŝis sian kontraŭulon per pugno en la vizaĝon, por devigi lin koncedi.

Tiu ĉi propra obstino venkigi sian volon, kaj tiu temperamento, kiun Betty havis ekde sia infaneco, kaj kiun ŝi devis subigi pli kaj pli, plenkreskiĝante en la lernejo, kiel instruistino kaj kiel sekretariino, ree kreskis sub la influo de Mr. Collins, ĝis ĝi fine ekfloris en sia tuta pompo.

VII

Mr. Collins estis aĉetinta la deziritan aŭtomobilon. La plej elegantan aŭtomobilon surmerkatigitan. Rilate la garaĝon li diris, ke li okupiĝos pri tio Li ripetis tion tro ofte, tiun „mi okupiĝos pri tio“. Tial tio fariĝis enuiga al ŝi. Kaj pri la same tiom ofte ripetita elturniĝo „Mi ankoraŭ ne trovis la ĝustan“ ŝi ĝisgorĝe satiĝis tiom, ke la katastrofo devis okazi, tiu perforta kaj tondrobrua romppenetrado en la plej grandan sanktaĵon de la nacio.

En lian privatan domon ŝi neniam estus penetrinta. Ĉar ŝi evitis lian edzinon. Ne, ĉar ŝi eble tim9s ŝin, sed, ĉar tio estus povinta sekvigi komplikaĵojn. Eble eĉ divorcon.

Tion ŝi volis eviti. Freŝe divorcita edzo post longa geedzeco, kiu fariĝis kutimo, kondutas ofte sufiĉe senhelpa. Kiel infano, kiu perdis la patrinon. Pro tiu senhelpeco ŝi eble eĉ lasus sin persvadi, edzigi lin. Tion ŝi tute ne volis. Tial estis pro puraj kaŭzoj de saĝeco, ke ŝi neniam miksiĝis en lian geedzan vivon. Eĉ ne per vorto.

Ŝi eĉ urĝigis lin ne tro neglekti la edzan vivon kaj la edzinon. Ĉu sinjorino Collins sciis pri la ekzisto de Betty, tio ne estis certa. Sed oni povas supozi, ke ŝi estis  informita, kaj ke ankaŭ ŝi evitis tion levi skandalon. Ĉe divorco en ŝia aĝo ne multe gajneblis por ŝi. Ŝi estus povinta elprocesi pension. Certe. Sed ŝia socia rango estis pli alta je la flanko de Mr. Collins ol sen li. Tiel ŝi kondutis tiel, kvazaŭ ŝi scias nenion. Kaj se amikino kuraĝis rekte informi ŝin pri tio, jen ŝi diris: „Babilaĉo, nenio krom babilaĉo! Mi konas lin pli bone. Li havas sian ĝuon kaj iom da distro kun ŝi, tio estas ĉio. Mi volonte lasas la plezuron al li. Li devas labori tre streĉite. Ĉu vi vidis la novajn modelojn ĉe Boiret & Martin? Mi aĉetos morgaŭ kvar da ili.“

VIII

Betty staris ankoraŭ proksime al la pordo. Ŝi atendis aŭ ŝajnis atendi je la unua timida signo de rekonsciiĝo de ĉiuj ĉeestantoj, kiuj estis kvazaŭ en stato de narkozo pro ŝia tondrobato.

Mr. Collins en tiu tago ne havis la prezidon en la konferenco. Li estis transdoninta la prezidon al la dua vicprezidanto, por esti por si mem pli libera en la traktado de la interkonsiliĝendaj temoj. Li ĝuste staris, havis folion en la mano, de kiu li ŝajne ĵus antaŭlegis ion en tiu momento, kiam okazis la tondrobato.

La sinjoroj ĉiuj ekstaris en ĉeesto de la damo. Ili puŝadis kaj ŝovetadis siajn seĝojn, ĉu por povi stari pli bone, ĉu por oferti seĝon al Betty, kion ili ŝajne estis pretaj, kvankam troviĝis sufiĉe da vakaj seĝoj en la konferencejo.

La unua privata sekretariino de Mr. Collins, kiu partoprenis en la konferenco por surskribi diktaĵojn, rigardis supren al Mr. Collins. Li movis iom la palpebrojn, kaj la sekretariino ekstaris. Ŝi propre ne  ekstaris, sed ŝi moviĝis kiel serpento de sia seĝo malsupren kaj rampis kviete kiel vermo sen frapi la atenton kaj tute senbrue el la ejo, kvazaŭ ŝi estus kriminta ion. Ŝian eliradon rimarkis neniu.

Kelkaj el la sinjoroj konis sinjorinon Betty, aŭ pli ĝuste Miss Betty Cuttens. Tiuj sinjoroj, akompanataj de siaj amikinoj, hazarde renkontiĝis iam en la sama kabaredo kun Mr. Collins, kiam li estis tie kun Betty, por pasigi plezurigan vesperon. Tiel okazis, ke tiuj sinjoroj estis okupantaj komunan tablon kun Mr. Collins; kaj okazis tiam, ke ĉiu unuopulo el tiuj sinjoroj unufoje aŭ dufoje dancis kun Betty en tiu vespero, dume Mr. Collins pro ĝentila venĝemo laŭvice petole saltante dancis kun la amikinoj de tiuj sinjoroj en la eta, sed tre luksa halo. Mr. Collins estis bona dancisto, bone ekzercita kaj eltenema. Kaj li uzis sufiĉe ofte sian kapablon bone kaj elteneme danci, ĉar li opiniis – kaj certe kun bona rajto supozis tion – ke dancado tenas la korpon elasta kaj tiel juna. En la usona kontinento la viroj multe malpli zorgas sin pri tio ol en Eŭropo, ke ili povus perdis sian indon, se ili dancas kiam ajn troviĝas okazo por tio. En Usono la viroj ne tiel facile perdas sian indon, kiel tio povas okazi en Eŭropo; ĉar ilia indo ne radikas en la aŭtoritata kredo de tiuj, kiuj per la indo de prezidanto de giganta ŝipvetura kompanio estu malgrandigitaj kaj humiligitaj, la indo radikas antaŭ ĉio en la vere pura praktika kapablo de viro. Estas indo, kiu teorie kaj laŭ supozo povas esti akirata ankaŭ de ĉiu ajn alia viro, se li eluzas je lia favoro la okazojn, kiuj ofertas sin al li. Kaj ĉar la indo, eĉ la indo de la prezidanto de l’ respubliko radikas en demokrataj sentoj, tiu indo ne povas perdiĝi pro tio, ke viro kondutas en sia privata vivo kaj en siaj plezuroj tute demokrata. Se ekplaĉas al li, li veturas en la glitejo de Coney Island same tiel kriĉante kaj kriaĉante kiel masonisto aŭ kaldronisto, kiu sidas kun li en la sama vagono de la glitejo. Ke viro estas generalpoŝtestro, aŭ ŝtatsekretario pri milito aŭ prezidanto de la Misurio-fervojo-kompanio, por li nur tiam estas temo, se li sidas en sia plej granda sanktaĵo, en sia oficejo. Se iu vere provas aktori la fanatikulon pri indo, oni povas esti tute certa, ke li havas aŭ feblan koron aŭ kronikajn digestoĝenojn aŭ rustiĝintan hepaton. Mr. Collins ĉiukaze estis sufiĉe sana por enmeti sian prezidantecon en kapsulo en tirkeston de sia skribtablo, se li volis plezurigi sin demokratie.

Betty certe estis tiel respektata de la amikoj kaj negockonatoj de Mr. Collins, kvazaŭ ŝi estus lia edzino.

La sinjoroj ĉiam sciis, ĉu ili povas montri sin konfide al la damo, kiun unu el iliaj amikoj havas ĉe si, ĉu ili ĉeokaze povas ĉirkaŭbrakumi aŭ kisi ŝin aŭ ne. Nek kun Flossy nek kun Betty ili rajtis permesi al si tian intimecon, tiel, kiel ili ne kuraĝus montri intimecon al Mrs. Collins. Male al tio oni rajtis rakonti ŝercojn en la ĉeesto de Betty aŭ de Flossy, kiun oni eĉ ne povus aludi en ĉeesto de Mrs. Collins. Per tio kompreneble ne estu dirita, ke Mrs.

Collins ne tiom volonte aŭskultis sukajn ŝercojn kiel iu alia deculino, kiu estas devigita al tio ruĝiĝi je la ĝusta loko de la ŝerco por pruvi sian honestecon; sed ne havas la devon ruĝiĝi, se ŝi pludonas la ŝercon al siaj amikinoj.

Sed por tamen fari diferencon en ĉeesto de Betty oni rajtis konduti multe pli libere, pli gaje kaj pli plezure ol en ĉeesto de la edzino. Oni rajtis senĝenite preni la ĉampanbotelojn el sub la tablo, kie ili devis stari pro la prohibicio, por konservi la eksteran ŝajnon, kaj malferme koncedi, ke efektive estas ĉampano kaj ne Canada Dry Ginger Ale, tiu laŭdire tiom sendanĝera venenprodukto kiel anstataŭaĵo por la sole rekomendinda kaj aŭtentika varo. La ĉampanboteloj kaj la viskiboteloj kaj la kruĉoj de Benedikto staris pro memgardemo sub la tablo. Ĉar tiukaze, se okazus raid, atako de la kontroloficistoj pri prohibicio, jen ĉiu individuo povus ĵuri, ke li aŭ ŝi ne estas la posedantoj de tiuj ĉampanboteloj, ĉar neniu estas respondeca por tio, kio staras sen ŝia aŭ lia scio sub la tabloj kaj tie certe jam staris, antaŭ ol ili enpaŝis en la halon, kaj kion certe sub la tabloj postlasis antaŭaj gastoj sen moralo, sen religio kaj sen respekto al la leĝo.

La ĉampanon oni servis en kristalglasoj, ĉar oficiale ja estis supozate, ke temas pri Ginger Dry Ale el Kanado. Sed la viskio kaj la martino seka estis servataj en mokatasoj, kun sukerujo kaj kremkruĉeto kvazaŭ efektive estus mokao. Kiu enpaŝis la halon kaj trarigardis la tablojn, tiu gajnis la impreson, ke li troviĝas en la senpeka dancplezuro en fonda festo de la kontraŭalkoholistoj. Se vere okazus raid de la kontroloficistoj pri prohibicio, ĉar ili ne estis trankviligitaj sufiĉe bone de la gastejestro per dolaroj, aŭ ĉar la departemento estis ricevinta novan fervoran ĉefon, kiu celis laŭrokronon, kies prezo en dolaroj ankoraŭ ne estis decidita, aŭ ĉar la oficistoj tamen ĉeokaze devas likvidi „malsekan inferon“, por montri al la bona civitano, kiel serioze oni traktas la leĝojn de la prohibicio, kaj kiom necese estas pligrandigi la buĝeton por la observado de la prohibicio – kaj per tio la enspezojn de la departementa ĉefo – , do se vere okazus oficista atako prohibicia, jen ĉiuj mokatasoj per unu fojo estus eltrinkitaj kaj enverŝata nigra kafo, kiu por tiu celo staris jam preta sur la tabloj por povi neniigi la odoron de la viskio. Neniu novnaskita ŝafido povis esti pli senkulpa ol la bonaj homoj, kiuj kolektiĝis ĉi tie por plezurigi sin post la nervostreĉiga laboro sendanĝere kaj interne de la leĝaj limoj. Kiu estis trovita ebria, tiu ebriigis ie alie kaj jam ebriis antaŭ ol li enpaŝis la domon, kaj la gastejestro vane penis, kiel certe pruveblus, elŝovi trankvile la geon aŭ la viron el la domo. Sed, sen kaŭzi grandan skandalon tio ne estus sukcesinta, kaj tial la gastejestro fine al la geo aŭ al la viro permesis restadi tie, en la kazo, ke ili kondutas honeste. Oni ja ne povis kulpigi la gastejestron pro tio, kion faris kaj trinkis tiu geo en alia restoracio. Betty estis good sport, tio signifas, ke ŝi estis preta por ĉio kaj ke ŝi al neniu fuŝis la plezuron aŭ la bonan humoron. En ŝia ĉeesto la sinjoroj ĉe la tabloj povis senĝenite kisi siajn amikinojn, kaj senĝenite oni rajtis koncedi, ke oni estas jam a little bit tipsy, ke oni do jam iom zigzagemas pro ebrieto. Sed ĉiu el la viroj sciis ankaŭ, kiom multe oni povas permesi al si en ĉeesto de Betty.

Sed, se Mr. Collins aperis kun unu el la ĵus envicigitaj ĥordamoj, la festo multe pli sovaĝadis. Kaj sufiĉe ofte oni atingis la punkton, kiam ne plu diferenceblis, kiu estas la amikino de kiu. Kompreneble iom post iom povis okazi, ke ankaŭ unu el la ĥordamoj devis esti respektata, preskaŭ kiel la edzino. Sed provizore ankoraŭ neniu de ambaŭ ĥordamoj de Mr. Collins, povis range tiom alte suprensvingiĝi. Ili staris ambaŭ ankoraŭ en la atendohalo. Kaj ankoraŭ ne diveneblis, kiu el ambaŭ plu veturus en la luksa trajno. Eble neniu el ambaŭ iam veturados en ĝi.

IX

Ĉiuj sinjoroj de la kontrolkonsilio, kiuj tie estis kolektiĝintaj en la plej granda sanktaĵo, jam aŭdis ion pri Betty. Kaj kiam ŝi enkuregis kiel fulmotondro, sciis ĉiu, ankaŭ tiu, kiu ne konis ŝin persone, ke tiu damo estas Betty. Ĉar la edzino de la prezidanto ne estus kuraĝinta fari tion, kion Betty faris. La edzino ekstere estus atendinta en precipa ĉambro, ĝis ilia edzo havus minuton da tempo por ŝi. Kaj ĉiuj sinjoroj, sen escepto, kiuj nun persone je la unua fojo vidis la multe priparolatan princinon, estis ektimigitaj.

Pri princino ili imagis ĉiam multon. Se oni parolas pri la amikino de magnato, ke ŝi aspektas princine, oni tuj havis certajn ideojn kaj imagojn, kiuj estis formataj pere de la filmo. Per filmoj, en kiuj iama vendistino el kravatmagazeno tiom longe estis grandigata per sorĉoj, ŝminkado, diademoj, scintilaĵoj, vitroperloj, sateno, silko, ĝis ĝi kontentigis la princinan bezonon de la stenotipistinoj kaj de la salajrolistaj skribistoj.

Sed kion la sinjoroj nun ekvidis, ne estis Florence-Vidor-filmpupo kaj neniu senkronigita ŝafpaŝtista reĝino el la mita balkanŝtato Limonia-Silvania laŭ la subridaĉanta maniero de certa Gloria Swanson, ĉar tio, kion la sinjoroj tie vidis antaŭ si, estis centfoje pli ol ili iam ajn atendis povi ekvidi. Ili ne vidis princinon; ili vidis – ja kion do – ne, imperiestrino ŝi ne estis. Ĉar ankaŭ imperiestrinoj estas ekstermodaj kaj kamparanaj. Tio ankaŭ ne estis filmreĝino en stratkostumo. Al la filmreĝinoj alkroĉiĝis ĉiam, neeviteble kaj neforviŝeble la odoro de la oficejo aŭ de la kartonfabriko aŭ de la grandmagazeno, el kiu ili devenis. Al Betty ne kroĉiĝis odoro el sia provotempo kiel instruistino kaj kiel gazetsekretariino. Eble, ĉar ŝi neniam vere estis laŭ sia sento instruistino aŭ sekretariino.

Betty estis naskita princino, kaj ŝi neniam estis io alia krom princino. Ke ŝi nun elpafis frazon slange, ne malaltigis ŝin, sed tio nur konfirmis ŝin en la rango kiel princino. Tiel princino devas trakti siajn subulojn. Subulojn, kiuj provokis la koleron kaj la indignon de sia princino. Tiel kaj ne alie! Kaj la subuloj ĉiuj devas esti silentaj kaj ne rajtas eĉ tuseti, alie ili ĉiuj estus pendigataj.

La senton, ke ili povus esti mortkondamnitaj de tiu princino, havis ĉiuj ĉi sinjoroj, vidintaj la damon Betty je la unua fojo. Kaj eĉ tiuj sinjoroj, kiuj sidis kun ŝi ĉe la sama tablo kaj eĉ estis dancintaj kun ŝi, sentis sin strange malgrandigataj.

En Usono inoj rajtas ja ĉiam pli fari kaj aŭdaci ol viro rajtus nur pensi. La Unuiĝintaj Ŝtatoj estas la paradizo de la inoj. La ino komandas. Ŝi regas jam en la lernejo, ĉar ne ekzistas viraj instruistoj. Ŝi regas eĉ pli en la domo. Ŝi regas en la politiko. Ŝi rajtas ĉie antaŭenŝovi sin, ĉie per kubutoj flankenpuŝi la virojn; kaj ve al tiu kompatindulo, kiu volas malhelpi ilin aŭ kiu provas postuli klarigon de ili. Ŝi estas la plej libera ino el ĉiuj inoj en la la plej libera respubliko de la universo. Ŝi estas la plej libera tiom longe, kiom ŝi estas bone vestita, tiom longe, kiom ŝi ne portas en laborista asocio la ruĝan flagon, tiom longe, kiom ŝi ne estas strikanta tekstillaboristino, tiom longe, kiom ŝi ne kun ŝrika voĉo insultaĉas salivume, ĉar ilia edzo kiel strikanta minlaboristo de la maŝinpafiloj de la milico estis mortpafita, tiom longe, kiom ŝi ne faras pacifisman propagandon. Tuj kiam ŝi faras tion, oni batas ŝin per policbastano same tiel sur la kranion kiel la edzon.

Tiel libera la libero eĉ en la plej libera respubliko ne povas esti. Limon fine devas havi eĉ la libero, alie oni ja ne scius, kie la libero komenciĝas kaj kio libero estas entute.

Se ŝi estus estinta nur laboristino, kiu tie foje ĉe la kontrolkonsilio persone volus demandi, kial ŝi do devas vivi kun semajna salajro da dek kvar dolaroj, dume la kompanio havas milionojn de dolaroj kiel pluson en jaro, jen ŝi ankaŭ ne povintus tiel fulmotondre enkuri kiel Betty. Se ŝi estis aŭdacinta tion kiel nura laboristino, tiukaze ŝi kaptus al si sesdek tagojn en labor- aŭ pundomo pro maldeca konduto aŭ pro ebrieco, ankaŭ se ŝi estus tiom malmulte ebria kiel Betty, aŭ se ŝi neniam trinkis ion, ĉar ŝi ne povis eldoni dek dolarojn por unu botelo da viskio.

Sed Betty rajtis fari tion, kion ŝi volis fari. Ĉar ŝi estis ino en la plej libera respubliko, kie la inoj ne estas traktataj laŭ sklavoj, kiel tio okazas en Europo aŭ en Azio. Ĉar Betty en tiu kazo pravis. Ŝi devis havi sian garaĝon kaj la aldonan loĝdomon, la aldonan ĝardeniston, kiu ankaŭ devis lavi la aŭtomobilon kaj fari ĉiujn metiistajn laborojn en la domo. Kaj se la domo jam apartenis al la garaĝo kaj la ĝardenisto al la domo kaj al la eleganta aŭtombilo, jen apartenis al tio ankaŭ ĉina aŭ franca ĉambristino por helpi al Betty pri personaj aferoj, por ke ŝi ne devas mem ordigi sian liton, ne mem devas enlasi la akvon en la banejon kaj mem ellavi siajn silkajn ŝtrumpojn. Mr. Collins ĉeokaze ankaŭ volis manĝi ĉe ŝi, kaj tiel apartenis ankaŭ nigra aŭ irlanda aŭ sveda kuiristino al la bone ekipita kuirejo, kie nenio rajtis manki, kaj kie la manĝilaro estis lavita per elektra maŝino, kaj kie oni devis kuiri nur sur elektra fornelo por ŝpari laboron kaj por ne havi polvon.

X

Kiam la sinjoroj de la konferenco aŭdis pri kio temas, ili vere komprenis, kion Betty diris, kaj kial ŝi devis tie enkuri kun fulmotrondro. Ŝi certe ne kulpis tion, ke la sankta konferenco estis ĝenata pro tiaj profanaj aferoj. La kulpulo estis Mr. Collins. Kiel li kuraĝis rifuzi ion al la princino Betty? Li pruvis per tio nur, ke li certe venis de tre malsupre, kaj ke li ankoraŭ ne tute forbanis la odoron de peklita bovoviando kun brasiko.

Tiel Betty en ĉiu direkto estis pravigita.

La sinjoroj, kiuj intertempe tiom rekonsciiĝis post la tondrobato, ke ili ne nur komprenis la princinon Betty, ne nur tute senkulpigis ŝian sovaĝan enkuradon, ja eĉ konsentis al ŝi, ke estis ŝia devo tamburi per pugnoj la ŝultrojn kaj la bruston de Collins, pli kaj pli malproksimiĝis de siaj seĝoj por rigardi princinon Betty el la plej granda proksimo kaj senvestigi ŝin en pensoj.

Ĉe tio kreskis Mr. Collins en la estimo de la kontrolkomisiaj membroj pli kaj pli; kaj en la okuloj de la sinjoroj, kiuj vidis Betty la unuan fojon, Mr. Collins atingis supernaturan grandon. Estinte jam ĝis nun tre potenca en la kompanio, li fariĝis nun post tiu okazaĵo superpotenca. Kaj lia pozicio fariĝis neskuebla.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.