La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 10

I

La sovaĝa avido de Mr. Collins al la posedo de Rozo Blanka estis tute ne pura profitavido, kvankam li ne dum momento perdis sian celon el la okuloj havigi kvin milionojn da dolaroj kiel kromgajnon.

Lia klarigo por lia brutala agado ne estis tute tiel senskrupule kapitalista kiel eble ŝajnas al iu, kiu estas nur malproksimulo. Li efektive ne estis monstro. Kiel homo li estis nek murdisto nek fripono. Kiel homo li estis aminda. Alie Betty eĉ ne tagon estus tolerinta lin kiel sian amikon kaj amaton. Se li estus vizitinta la haciendon Rozo Blanka, li estus havinta la kapablon kompreni kaj percepti la esencon de Rozo Blanka, tiun de sia posedanto kaj tiun de siaj enloĝantoj. Se li estus povinta vidi ĝin kun amo anstataŭ nur kun negoca intereso, tiukaze li certe estus estinta tiu homo, kiu kun sia tuta potenco estus protektinta Rozon Blankan kontraŭ disrompiĝo kaj velkado. Sed malprokisime de ĝi, fore de ĝia animo, li rigardis ĝin nur kiel objekton. Li rigardis ĝin nur kiel  usonan ranĉon.

Neniu usona ranĉo, kiun li sciis, estis hejmlando. Neniu el la farmistoj, kiujn li konis, pensis eĉ nur minuton pri tio fari el la bieno, en kiu li vivis, hejmlandon. Tiu, kiu aĉetis bienon, laboregis preskaŭ ĝis kolapso por prosperigi ĝin. Sed li ne prosperigis ĝin kun la intenco formi el ĝi daŭran hejmon, sed li prosperigis ĝin kun la intenco vendi ĝin kvindek procentojn aŭ cent kvindek procentojn pli kare ol li aĉetis ĝin. La bieno estis negoca objekto, kiel vendejo aŭ kiel lignoplaco. Neniun farmiston ligis kun sia bieno iu anima bendo. La ranĉo estis rigardata nur laŭ la valoro kiel monenspeziga morta objekto. Tiel ankaŭ la brutaro, kiu troviĝis sur ĝi kaj tiel ankaŭ la fruktarboj, kiuj staris tie. Se bienisto plantis novajn arbetojn, li faris tion ne kun la sankta penso, ke ankaŭ la sekvaj generacioj volas havi pomojn, pirojn, nuksojn, oranĝojn, kaj ke ni devas postlasi tiujn fruktojn al ili, tiel, kiel niaj antaŭuloj plantis por ni arbetojn. La bienisto nur tial plantis la arbetojn, ĉar li povis vendi bienon kun multaj plantitaj fruktarbetoj pli kare ol sen arboj, ĉar la bieno tiukaze promesis al la nova posedanto   pli altan gajnon. Se bienulo estis prosperiginta malkaran bienon kun sia laboro, li rapidis trovi aĉetanton, kiu pagas altan prezon al li, por ke li, la nuna posedanto, ree ie alie povas aĉeti malkaran bienon, kun la intenco prosperigi ĝin kaj ĝin kaj poste pli kare vendi.

II

Kiel oni povas atendi, ke Mr. Collins komprenas Rozon Blankan, se li vivas en tia regiono kaj konas nur tiajn bienistojn. Li ja eĉ ne sciis, ke Roso Blanca signifas The White Rose, Rozo Blanka. Mr. Collins rigardis Rozon Blankan nur kiel bienon, kiel nenion plian. Kaj ties posedanton li rigardis nur kiel kaprican meksikanon, kiu estis aŭdinta de la milionaj gajnoj, kiuj estas eligataj el la naftokampoj, kaj kiu nun provas elvringi kiel eble plej grandan prezon el sia bieno.

Kiu prenas la rajton al si akuzi certan Mr. Collins, viron, kiu estas la produkto de sia ĉirkaŭaĵo, kiel mi estas la produkto de mia ĉirkaŭejo kaj de mia sperto? Mr. Collins agis tute laŭ la cirkonstancoj, laŭ la influoj, kiuj subigis lin. Li ne povis agi alie. Kaj se li estus aginta alie, jen li ne estus estinta naftomagnato. Kaj se ni sekvas al la aferoj ĝis la lasta konsekvenco, efektive fine povas okazi, ke la homaro ne havas nafton, la nafton, kiun ĝi bezonas tiom urĝe en la stato de la nuna civilizacio. La nafto, kiu fariĝis tiom grava, tiom nemalhavebla, ke oni batalos en la sekva granda milito pro ties baza celo nur pi la posedo de nafto  kaj pro ties malgranda helpservisto, la kaŭĉuko. Ĉiu peco de tero, kiu havas nafton, lastfine povas esti Rozo Blanka por tiuj, kiuj vivas sur ĝi. Kaj se ĉiu peco de terposedo estus Rozo Blanka kaj sentimentale volus esti rekonata kiel Rozo Blanka, jen do neniu nafto estus je dispono. Tio, kio tiukaze devus okazi por ricevi la necesan nafton, estus tute la sama, eble kun kelkaj ŝanĝetoj, kion tiam faris Mr. Collins por rompi Rozon Blankan.

III

Por ĉiu siaj agoj Mr. Collins havis pravigon, kiu permesis al li en ĉiu unuopa kazo trankviligi sian konsciencon, se delikto montriĝis vere tro bruska kaj de tempo al tempo havis eĉ konsekvencojn, kiujn li nek intencis nek antaŭvidis. Nuda profitavido je daŭro eĉ la plej obstinan krudan mongajniston ne povas liberigi de memakuzoj kaj de maltrankvilaj pensoj. En ĉiuj homoj troviĝas pli forta aŭ pli malforta timo pri venĝo pro tio, kion ili faras aŭ jam faris. Tiu venĝo ne ĉiam havas rilaton al la venĝo post la morto, kiujn kredas kelkaj homoj. Tiu venĝo ankaŭ ne havas rilaton al venĝo, kiu estas realigata survoje de kriminala juro, tiel do, ke la homo ekkarambolas kun la leĝoj kaj antaŭ juĝisto devas pravigi sin por siaj agoj.

Ne, la venĝo, pri kiu temas ĉi tie, kaj kiun ĉiuj homoj per sia instinkto sentas kaj timas, estas de alia maniero. La homoj timas, ke fia ago, kiun ili krimis, povus sekvigi venĝon je ili mem aŭ al tiuj, kiujn ili amas. Kelkaj homoj timas, ke ĉiu havaĵo, kiun ili gajnis je neleĝa kaj insida maniero povus perdiĝi iam poste. Aliaj timas, ke ili post malica ago estas persekutataj de malfeliĉo en sia plia vivo,  ke ili fariĝas malsanaj aŭ je daŭro malsaniĝas. Kaj se ili mem ne estas trafataj, ke tiukaze iliaj infanoj aŭ edzinoj aŭ plej bonaj amikoj devas suferi pro tio. Multaj tiom enprofundiĝas en tiu supozo, ke ili atendas, ke ĝuste tiel, kiel ili krimis al alia, oni krimos iutage al ili mem.

Tio estas unu el la psikologiaj kaŭzoj, kiuj instigas preskaŭ ĉiujn homojn meti limon, kiun ili ne kuraĝas transpaŝi. Ĉiu homo scias, ke li ne estas la Ĉiopotenca, ne tiu, kiu pli fortas ol ĉiuj aliaj. Ĉiu scias, ke li povas fali iel en la manojn de pli forta, kiu traktas lin tiel kiel li traktis aliajn. Tiu instinkto estas tio, kio ununure ebligas la socian kunvivadon kaj kunan agadon de homoj. Tiu instinkto estas tio, kio malhelpas malican homon nokte detrui fervojrelojn. En tiu trajno povus ja sidi iu, kiun la viro tute ne volas pereigi. Krome iutage ankaŭ alia povus imiti tion kaj detrui la relojn, se li mem sidas en la trajno kaj li mortus pro tio. El la sama kaŭzo ankaŭ neniu normala homo torturas kaj turmentas alian homon, kiu estas en ties potenco kaj ankaŭ malofte nur besto pro pura ĝojo je la torturado.

Ĉiu homo serĉas pravigon por si por motivi la malican kaj nesocialan de tio, kion li faras, por ŝajnigi tion malpli malica kaj malpli nesociala.

Neniu reĝo, neniu prezidanto, neniu grupo de kapitalistoj iniciatas militon sen tio, ke ili pravigas la militon per la aserto, ke ĝi servas al la komuna bonfarto, ke ĝi neeviteblas pro tiuj aŭ ĉi tiuj kialoj, ke la respekto al aliaj popoloj, do la honoro, eldevigas la militon. Sen morala pravigo oni ne komencas militon. Kaj trovi bonan pravigon estas la unua tasko de tiuj, kiuj supozas, ke ili bezonas militon. Ju pli bone estas la pravigo des pli certe estas la sukcesoj de ĉiuj agoj, kiuj postulas kunagadon aŭ bonintencan toleremon de aliaj homoj. Tio kompreneble ne malhelpas, ke multnombraj agoj okazas, kaj ke multaj deliktoj estas entreprenataj, ĉe kiuj oni tute ne serĉas pravigon, ĉar estas tro komplike trovi bonan pravigon kaj, ĉar la ago pro iuj kaŭzoj neprokrasteblas. Tio estis la kazo ĉe la granda rabentrepreno de Mr. Collins en la karbokonfuziĝo, kiun li estis provokinta.

IV

La pravigon, kiun Mr. Collins havis por siaj aktualaj agoj, ne estis artifika, ne pravigo, kiun li elpensis per rafinita maniero kaj metis je sia dispono, por ke li povu prezenti sin al siaj kunhomoj sen embaraso.

Li diris al si: La homoj bezonas nafton. Kaj morgaŭ ili bezonos eĉ multe pli da nafto ol nun. En la sekva monato ili bezonos centzfoje pli da nafto. Kaj en la sekva jaro la homoj bezonos kvinmilfoje pli da nafto ol nun, se oni povos iam aĉeti flugmaŝinon por kvincent dolaroj kaj se ĝi estos tiom simple stirebla, ke ĉiu povas flugi per ĝi sen endanĝerigi per tio sin mem aŭ aliajn. Pli kaj pli da dizelmotoroj anstataŭas la varpormaŝinojn, pli kaj pli da lokomotivoj estas hejtataj per nafto. Pli kaj pli da gravaj produktoj estas produktitaj el nafto. Do, la homoj bezonas pli kaj pli nafton, kvankam ili bezonas nur la saman kvanton de tritiko, kotono kaj ledo.

Condor Oil Company estas unu el la plej fortaj kompanioj de la Tero. Kondor-naftokompanio tenas gigantan parton de naftohavantaj terenoj en siaj manoj, en Kalifornio, en Oklahomo, en Meksiko, en Venezuelo, en Kolumbio. Kaj ĉar tio estas tiel, Condor Oil Company transprenis la respondecon havigi al la homoj la necesan nafton. Kun la respondeco ĝi samtempe transprenis la devigon havigi la nafton, por ke la homaro ne vivu en mizero pro mankanta nafto. Ĉar mi estas la prezidanto de Condor Oil Company mi devas atenti pri tio kun ĉiuj miaj kapabloj, ke ĉiam pli kaj pli da nafto ekzistas ol hodiaŭ estas bezonata. Ĉar morgaŭ kaj postmorgaŭ estos eĉ pli bezonata, kaj se mi ne antaŭzorgus, se mi ne konsiderus, ke ĉiuj putoj post pli aŭ malpli da tempo elĉerpiĝas kaj ke multnombraj putoj, kiujn oni drilas, tute ne produktas ion, jen povus okazi, ke la homoj iutage ne havos sufiĉe da nafto je dispono, ke la maŝinoj haltus, ke la motoroj malsatmortus, la fervojoj ne veturadus, la ŝipoj ne altransportus necesajn krudmaterialojn el fremdaj landoj kaj dek miloj ja, cent miloj de laboristoj estus sen salajro. Kaj se io tia okazos, tiukaze oni riproĉos tion al mi, al la prezidanto de la potenca Condor Oil Company, mi tiam estos respondeca por ĉiu malbono, kiu ekestos pro la manko de nafto. Kion mi povas fari kontraŭ tio? Mi devas havigi la nafton kaj devas teni ĝin preta por la homaro, por ke ĝi ne suferu mizerojn. Se mi pro tio enspezas monon, ni diru, se mi tre bone enspezas pro tio, jen tio estas nur pago, kiun la homaro ŝuldas al mi pro mia peno, por mia antaŭzorgado, por miaj sendormaj noktoj, por mia lerteco, per kiu mi scias havigi la nafton.

Kial mi kulpu tion, se farmistoj estas forpelataj de siaj terposedoj, kiuj fariĝis hejmlandoj por ili? Mi ne estas respondeca por tio, se ili eble eĉ murdas sin mem, ĉar ili ne povas elteni la perdon de sia hejmlando. Ja ankaŭ kelkaj postiljonoj pendumigis sin, ĉar la homoj ne plu volis aŭskulti ilian gajan vipoknaladon kaj iliajn kantojn sur la poŝtkorno, sed preferis veturi per la fervojoj, ĉar tiu estis pli malkara, pli oportuna kaj pli rapida.

Ke tiu bastarda fripono Abner, ulo, kiun mi ne povas flari pro sia fieco, nun iras tien malsupren por rompi la nukon al Rozo Blanka, estas ja efektive tre malĝojiga. Damne, kaj de Dio malbenite! Sed milfoje pli malgaja ĝi estos, se la homoj iutage ne havos nafton. Mi ne kreis tiun ĉi mondon. Tion scias la kara Dio tie supre en la ĉiela alto. Tial mi ankaŭ ne respondecas por tiu ĉi freneza mondo. Mi ankaŭ ne eltrovis la nafton kaj neniam tro serioze zorgis pri tio, por kio la homoj propre volas havi ĝin. Sed la homoj ja volas havi ĝin, ĉar ili bezonas ĝin, kaj mi havas la devon doni ĝin al ili, ĉar mi scias, kie ĝi troviĝas. Kial la kara Dio, kiu estas tiel ĉioscianta kaj tiel ĉiopotenca, ne faris tion ĉion alie kaj pli bone? Rilate al multaj aferoj mi estus farinta pli bonan.

Mr. Collins eble ne estas tre eksterordinara homo, sed je lia pravigo apenaŭ troveblas eraro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.