La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 14

I

En la haciendo Rozo Blanka ekde nun laboris la inĝenieroj kun plena forto.

La maizkampojn, sukerstaŭdojn, oranĝo- kaj citronarbojn oni krude fortranĉis, por liberigi lokon por la arganoj. Per maĉetoj oni elhakis aŭtovojon kaj ebenigis ĝin por altransporti per pezaj kamionaroj la materialon, la vaporkaldronojn kaj maŝinojn. Ĉiuj familioj, kiuj tiel subite devis forlasi la kampojn kaj siajn kabanojn, ricevis po ducent kvindek pesojn elpagitajn de la inĝenieroj, por rapidigi ties formarŝon. La pago por la rezigno, kiu samtempe validis kiel rezignopago por la perdo de la maturiĝantaj rikoltaĵoj, estis pagata per arĝentaj unupesomoneroj, por ke la monsumo aspektu sufiĉe multe, kaj por ke per tiuj arĝentomontetoj estu malpliigita kaj kuracita la doloro pri la mortanta hejmlando. Daŭris nur kelkajn tagojn ĝis ankaŭ la familio de don Hacinto devis forlasi la haciendon.

La inĝenieroj estis bonkoraj. Ili vidis la veigajn dolorojn de la homoj, kiuj estis forŝiritaj de siaj praradikoj. Kaj por esti komplezemaj al ili kaj por montri, ke ili ne havas kulpon je la disrompado de hejmlando, ili veturigis kun la malplenaj aŭtoj la havaĵon de la familioj tien, kien la homoj volis migri.

La kompadroj kondukis siajn familiojn al malgrandaj lokoj, kiuj estis proksime al ilia perdita hejmlando, ĉar la viroj ĉiuj ricevis bone pagatan laboron en la nove aranĝita kampadejo. Ili ricevis po tago kvar pesojn kaj kvar pesojn kaj duonon.

La mestizo Frigillo ricevis la komision por la varbado de tiuj homoj. Neniam antaŭe li havis tian facilan kaj agrablan komision en sia vivo. Li ne devis vojaĝi por serĉi homojn, ne devis pagi ties vojaĝmonon kaj tute ne devis peni pri io, ĉar ĉiuj homoj estis tuj ĉemane, ĉar ili ja ne sciis kien iri kaj, ĉar ili eĉ ĝojis tiel rapide trovi alian porvivon, post kiam la nunaj kaj estontecaj rikoltoj estis forprenitaj de ili.

La familio de don Hacinto setlis en Tukspam. Ili estis ricevintaj por la domo kaj la rikolto du mil pesojn kiel rezignopagon. La edzino ne volis akcepti la monon. Pro fiero. Ŝi ne volis havi monon de rabistoj kaj murdistoj enmane, kiel ŝi diris. Sed la filo estis pli prudenta. Li sciis, ke la patrino, kiu ja ne plu estis juna, kaj ankaŭ la pli junaj gefratoj, bone povis utiligi la monon. Kaj tial li akceptis la monon kaj donis ĝin al sia patrino, kiam ili aĉetis en Tukspam malgrandan tienda-n, do malgrandan butikon por kio ajn, por ke la patrino havu okupon kaj sekuran enspezeton.

Li mem, la filo, laboris dum kelke da tempo kiel kolonestro en la nova naftokampadejo. La inĝenieroj, ĉiam atentante pri tio, ke oni mildigu dolorojn kaj kuracu malbonon kiam ajn tio eblas, post kelkaj semajnoj trejnis lin ŝofori, kaj Domingo veturigis la materialkamionojn de Tukspam al la kampadejo. Li ricevis nun dek pesojn ĉiutage. Ĉar li estis tre lerta kaj volema, la inĝenieroj trejnis lin kiel drilisthelpanton, jen li perlaboris dek kvin pesojn ĉiutage. Pli poste li avancis eĉ pli kaj fariĝis fine sperta drilisto, kiu kiel tia enspezis kvincent usonajn dolarojn monate kaj ricevis bonajn premiojn por ĉiun 

II

La rakontisto de tiu ĉi rakonto ne havas la intencon estigi malĝustajn sentimentalecojn kaj emociige etosajn efikojn, por ke la leganto povu paroli pri bela kaj kortuŝiga historio, kiu temas pri la rompado de delikata rozeto. Tial la rakontisto sciigas laŭ la vero, ke ne nur la inĝenieroj, sed ankaŭ la direktorio de Condor Oil Company fervore helpis malpli dure sentigi al la iamaj loĝantoj de la haciendo almenaŭ materie la perdon de sia hejmlando. Kaj krome laŭ la vero la rakontisto devas diri ĉi tie, ke multaj el la viroj, se ne eble ĉiuj, adaptiĝis post malmultaj semajnoj al la novaj rilatoj tiel bone, ke ili baldaŭ apenaŭ estus estintaj pretaj ŝanĝi sian novan vivon kontraŭ la antaŭan. Ili ĉiuj portis nun bonajn vestojn, ĉiuj surhavis nun ŝuojn kaj botojn, ankaŭ la inoj, ĉiuj infanoj frekventis la lernejon, kaj la inoj laboris nun malpli streĉige ol antaŭe. Kaj ĉiuj homoj sen escepto, precipe la infanoj, vivis ĉiun tagon, pli kaj pli obeante al modernaj higienaj principoj.

Materiale rigardate ĉiuj koncernatoj nun pli bone estis ekipitaj por la ĝenerala vivo ol antaŭe. Ili estis ne nur plu  loĝantoj de eta loko de la Tero, kie ili sciis nenion pli pri la mondo kaj aliaj homoj ol iliaj okuloj vidis ĝis la horizonto. Ili fariĝis pli kaj pli homoj, kiuj konscie vivis en granda mondo, en pli granda hejmlando, en la respubliko Meksiko. Ili sentis la grandon de l’ mondo kaj la amplekson de homara kunlaboro ĉirkaŭ la tutan Teron. Iliaj malamikoj pli frue estis la najbaroj sur la haciendo, kiuj sekvis tuj post la plej proksima najbaro. Sed tiu malamikeco foriĝis kun la kreskado en pli grandan mondon. Ili sentis tute delikate la unuan ĝermadon de tiu penso, ke ĉiuj homoj sur la Tero estas unueco, ke ili ĉiuj formas grandan frataron. Ili vidis en la filmoj, kiujn prezentis en la kampadejoj fervoraj lertaj entreprenistoj, pri negocoj tion, kion aliaj homoj faris tre malproksime de ili, kiel ili agis, kiel ili pensis, kiel ili laboris, kiel ili amis, kiel ili traktis siajn infanojn, kiel ili trompis kaj mensogis sin reciproke.Tiel ili vidis, ke aliaj homoj ne estas tiom diversaj de ili mem. Kaj tio fortigis la fratecan ligon al aliaj homoj kaj aliaj popoloj. Ili aŭskultis radioaparatojn, kiujn alportis usonaj inĝenieroj kaj naftistoj en la kampadejojn. Ili aŭskultis muzikon kaj vortojn el aliaj landoj, aŭskultis la paroladojn de la prezidanto de la respubliko Meksiko, aŭskultis la paroladojn de kuracistoj, instruistoj, instruktoroj, artistoj, inspektistoj pri saneco, kiuj komisie de la meksika registaro devis plenumi la taskon, porti konojn, sciojn kaj bonajn konsilojn en la plej forajn regionojn de l’ respubliko Meksiko. Ili renkontis aliajn laboristojn, kiuj venis el aliaj ŝtatoj de Meksiko, kiuj vidis multon kaj travivis multon. Tiel aperis antaŭ la korpaj kaj spiritaj okuloj de tiuj homoj tute nova mondo, pri kies ekzisto ili antaŭe neniam eksciis ion. Mondo, kiu iam ŝajnis al ili tiom fora kiel planedo en la kosmo. Kaj nun ili vidis tiun foran mondon, vivis en ĝi, vivis kun ĝi, komprenis ĝin pli kaj pli kaj sentis sin baldaŭ kiel membroj de tiu nova pli granda mondo, ne kiel indulgatoj, sed kiel rajtigitaj kaj necesaj membroj de tiu nova mondo. Ĉar ili lernis – kiam ili nur iom aranĝiĝis kun la nuna ĉi-tiea granda mondo – ke oni bezonis ilin en tiu granda mondo, ke ili estis necesaj, eĉ se ili alportis nur ferajn tubojn kaj helpis ĉe tio enmeti tiujn en la driltruojn. Tiu laboro estis grava, ĉar, se neniu malŝarĝadis kaj altrenadis ilin, la aŭtomobiloj ne povis ricevi gazolinon kaj ili ne povis veturi. Tiel ili ankaŭ baldaŭ elsentis, el bona pura naturinstinkto, ke ili estas same tiel gravaj en la mondo kiel la inĝenieroj kaj drilistoj. Ili perdis belan hejmlandon, karan hejmlandon, pri kiu ili iam supozis, ke ili ne povus transvivi ties perdon. Sed kiam ili lernis vidi kaj kiam ili komencis vekiĝi el sia obtuzeco, el siaj malgrandaj praaj kutimoj, ili ekkonis, ke ili anstataŭ de la malgranda malvasta hejmlando estis gajnintaj pli grandan hejmlandon; kiu havis aliajn belecojn. Kaj dume la malnova malgranda hejmlando ĉiam ŝajne restis tio, kio ĝi estis, la nova pli granda hejmlando estis de alia speco. La nova hejmlando ne staris kviete ĉe la horizonto. Ĝi kreskis kaj kreskis, kreskis kun ĉiu tago de novaj ekkonoj al pli kaj pli granda hejmlando, kiu ŝajne ne havis limojn, kiu ampleksis ĉiujn homojn, ĉiujn landojn, ĉiujn pensojn pensatajn. Je animo kompreneble perdiĝis multo kun la pereo de la iama malgranda hejmlando. Multaj aĵoj kaj aferoj aspektis nun aĉaj. Multaj aĵoj kaj aferoj mankis al ili, tio, kio iam faris ilin riĉaj pri sentoj en sia natura kvieta ĝojo.

Pli frue, en sia malgranda hejmlando ili havis anime riĉigajn sentojn, sed mankis al ili la talento esprimi tiujn sentojn ĝuste kaj klare kaj profundigi kaj pli vastigi la proprajn belajn sentojn en la interŝanĝo kun aliaj homoj.

Nun la sentoj anime estis ofte malpli riĉigaj, sed ili lernis klarigi pli kaj pli tiujn sentojn al aliaj homoj per vortoj kaj el la vortoj de siaj kunhomoj – kiuj siaflanke povis paroli pri siaj propraj sentoj kaj spertoj – por gajni novajn trezorojn, per kiuj la perdo de la pli fruaj belaj sentoj estis sufiĉe rekompencata. Kompreneble ankaŭ ĉie tie, en la vivo kun aliaj homoj, kun krudaj, ne sensivaj pensopigraj homoj, venis ofte fia kaj malica en ilian vivon. Sed tiu, kiu sciis deskui tion, kiu disponis pri sufiĉe da fortikeco ne atenti la durajn kubutpuŝojn de kelkaj krudaj kunhomoj, tiun la fia trafis malpli, kaj li partoprenis nur je tio, kio estas bela kaj bona.

Observate kiel tuto, kaj rigardate sen antaŭjuĝo, ekskludante ĉiun naivan sentimentalecon oni certe devas diri: La homoj perdis multon kaj gajnis multon pro la perdo. Kaj venis tago, monatojn poste aŭ jarojn poste, sed la tago iam venis, kiam ĉiuj povis diri plenrajte: Ni fariĝis pli riĉaj ol ni estis; ni fariĝis pli grandaj ol niaj patroj estis, ĉar ni nun estas civitanoj de la Tero kaj kio estas eĉ pli, ni estas nun konsciaj civitanoj de la Tero; ni estas konsciaj civitanoj de l’ Tero, ĉar ni komprenas la Teron kaj la ceterajn homojn kaj pli kaj pli komprenas ilin. Kaj ĉar ni komprenas pli da homoj, tial nia amo fariĝis pli granda. Kion pli grandan la homoj surtere povas gajni ol tion, ke ilia amo fariĝas pli granda!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.