La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 15

I

Advokato Perez sendis sian skribon rekte al Mr. Collins, por eviti, ke la enhavo fariĝu konata al subrangaj personoj.

Mr. Collins tuj vokigis Mr. Abneron.

„Kion mi diris al vi, Abner? Li alparolis lin diable severe. „Ĉu mi ne diris al vi, ke vi ne krimu ion. Mi ankaŭ diris al vi, ke mi ne transprenas la respondecon por stultaĵoj kaj, ke mi glate kaj senkompate transdonas vin al la instancoj, se vi krimas aferojn, kiujn mi ne povas kovri. Rilate al stultaĵoj ni ne scias pardonon. Mi lasas vin fali ĝis la manoj de l’ ekzekutisto, kiel vi meritas tion, se vi ne povas plenumi taskon sen riproĉo.“

Mr. Abner paliĝis.

„Ĉu io malkaŝiĝis?“ li diris nelaŭte kaj timeme.

„Jes, ĉio.“ Mr. Collins diris ĝin fride kaj senkompate.  „Jen mi povas aĉeti nur plu revolveron al mi“, diris Mr. Abner senhelpe.

„Se vi ankoraŭ havos tempon por tio, Abner. Vi havos apenaŭ dudek kvar horojn, ulo. Kaj aĉetu al vi bonan revolveron, kiu ne mistrafas en la ĝusta momento. La meksika konsulo havas la aferon en la manoj.“

Mr. Collins laboris, kiel nur vere granda geniulo scias labori.

Li havis siajn agentojn kaj detektivojn je dispono, dum la tuta tempo. Kaj estis kapablaj personoj.

II

Ankaŭ la meksika konsulo havis bonajn detektivojn. Meksikanoj, kiuj estis naskitaj en Usono kaj kiuj plej ofte estis uzataj de la konsulo por observi tiujn el siaj samlandanoj, kiuj en la limŝtatoj de Usono sekrete preparis revoluciojn kontraŭ la hejmlando Meksiko kaj kontrabandis armilojn trans la limon al Meksiko. Ili ĉiuj nomis sin patriotoj. Unuopuloj el ili estis honestaj homoj, kiuj serioze supozis, ke ili estas utilaj al sia patrolando, se ili pro revolucioj kaj ribeloj faras maloportunaĵojn al la meksika registaro.

Tiuj homoj estis la porfiristoj, la adeptoj de la renversita sistemo de diktatoro Porfirio Diaz. Tiuj viroj supozis esti honestaj viroj. Ili opiniis, ke oni povas servi al Meksiko nur per tio, se la malnova konservativa sistemo de Porfirio Diaz en Meksiko ree ekregas. Ili opiniis, ke Meksiko povas prosperi nur tiukaze, se la usonanoj, la angloj, la germanoj, ja ĉiuj fremduloj investas sian kapitalon por eltransporti la naturtrezorojn el Meksiko. Tiu sistemo mastrumadis pli ol tridek jarojn en Meksiko, kun la sukceso, ke en la flortempo de tiu sistemo en la  jaro 1910 naŭdek kvin procentoj el la meksikanoj ne havis ŝuojn je la piedoj kaj vestis siajn korpojn nur per ĉifonoj, kun la sukceso, ke la tuta popolo estis tiom sklavigita, kiom malofte popolo estis sklavigita, kun la escepto de malmultmembra reganta klaso, sistemo, kiu tiom malmulte edukis la popolon, ke dum la eksplodo de la revolucio okdek procentoj de la popolo nek povis legi nek skribi.

Krome tie estis tiuj honestaj meksikaj patriotoj, kiuj pro tio volis sekrete prepari revoluciojn, ĉar ne plaĉis al ili kelkaj personoj en la oficialaj oficejoj de la respubliko Meksiko, ĉu pro tio, ke ili volonte mem estus kaptintaj tiujn postenojn, ĉu pro tio, ĉar tiuj personoj instaliĝintaj sin en la oficejoj ne ebligis al ili enspezi monon.

Krome estis tie tiuj ne tro honestaj meksikaj patriotoj, kiuj estis uzataj de la usonaj kaj anglaj kapitalistoj kiel iloj, sen tio, ke ili sciis tion.

Kaj lastfine krome tie estis tiuj grandiozaj patriotoj, kiuj lasis pagi sin tute malferme de usonaj kompanioj kaj magnatoj, por instigi ribeliojn en Meksiko, kiuj estis tiel bonvenaj al la usonaj kompanioj kaj bankieroj, ĉar ili pro tio sukcese povis entrepreni financajn spekulaciojn.

Ĉiujn ĉi patriotojn la meksika registaro en Usono devis observigi per specialaj agentoj por protekti siajn civitanojn kaj sian landon kontraŭ damaĝon, en tiu grado, en kiu tio estis ebla laŭ la fortoj de la meksika registaro.

Kazo, kiel la skandala krima rabo de la Rozo Blanka povis efektive konduki al ribelio en Meksiko aŭ al armita enmarŝo de usonaj trupoj en la terenon de Meksiko, se la meksika registaro ne estus aginta tre memgardema. Diplomataj demandoj pri informoj kaj diskutoj pri la laŭleĝeco aŭ kontraŭleĝeco de la vendokontraktoj estus povintaj konduki al embarasigaj implikiĝoj, se oni perdus siaflanke la paciencon, ĉar la rilatoj inter la du potencoj ekde la revolucio estis sufiĉe streĉitaj, tiel, ke necesus nur fajrero por ekflamigi la fajron.

III

Iutage venis meksikano al la meksika konsulo en San-Francisko por tie registrigi la naskon de filo, por ke la filo estu plu meksika civitano.

La konsulo enpaŝis la oficejon ĝuste en tiu momento, kiam oficisto surskribis la personajn indikojn de tiu viro. Li demandis pri la naskiĝloko de la viro kaj la viro respondis laŭte: „Tukspam, Estado Veracruz.“

Pro tio la konsulo haltis kaj alparolis la viron: „Vi estas el Tukspam, sinjoro, ĉu?“

Si, Señor, a sus ordenes.

Ĉu vi scias tie en la proksimeco la haciendon Rozo Blanka?

„Mi scias ĝin, sinjoro.“

„Ĉu vi konas sinjoron Hacinto Yanyez?“

„Mi konas lin, li estas la posedanto, la estro de Rozo Blanka.“  „Jes, tiun mi celas“, diris la konsulo.

Don Hacinto estas nun ĉi tie, en San-Francisko, sinjoro. Aŭ li almenaŭ estis ĉi tie antaŭ kelke da tempo.“

„Ĉu vi parolis kun li?“

„Jes, ni estis kune diversajn fojojn kaj sidis dufoje kune en la restoracio de sinjoro Palido“, diris la viro.

„Ĉu don Hacinto ion pri tio diris al vi, ke li volas vendi Rozon Blankan?“ demandis la konsulo.

Li diris al mi, ke li venis kun usonano, kun certa Mr. Abner ĉi tien al San-Francisko. Tiu usonano invitis lin veni ĉi tien por donaci al li kelkajn breditajn azenojn kaj ĉevalinojn, kiel kontraŭdonacon por ses ĉevaloj, kiujn don Hacinto estis donacinta al li. Mr. Abner volis persvadi lin, ke li vendu Rozon Blankan al li. Li fine ofertis al li kvincent mil dolarojn por la haciendo. Tion ĝi tute ne validas, tiu Rozo Blanka, sinjoro.“

„Nu, en ordo“, interrompis lin la konsulo, „parolu plu pri tio, kion vi scias.“

La konsulo intertempe pere de la guberniestro en Jalapa jam sciiĝis pri ĉiuj detaloj, tiel, ke li bone sciis demandi pri la kio kaj la kiel ĉe la okazo, kiu nun prezentis sin tiel favore al li.

Don Hacinto diris al mi“, daŭrigis la viro, „ke li neniam vendus Rozon Blankan, eĉ ne, se oni ofertus du milionojn da dolaroj por ĝi. Mi diris al li, ke li devas scii, kion li faras. Kaj mi vendus la haciendon, se mi estus en lia situacio. Sed li ne volis aŭdi ion pri tio, kaj li diris, ke li neniam pensas pri tio vendi Rozon Blankan, ke li ne povas fari tion pro la multaj familioj, kiuj vivas en la haciendo, kaj ke li ne volas, ke veturas trans la tomboj de siaj gepatroj la aŭtomobiloj.“

„Ĉu vi jam foje vidis don Hacinton ebria ĉi tie?“

„Iom. Tio aspektis stulte al mi, ĉar don Hacinto trinkas malmulte da alkoholaĵoj. Li diris al mi, ke Mr. Abner ĉiam denove instigis lin trinki tian, kaj ke li ne volas rifuzi trinki tion, ĉar li ne volas esti malĝentila.“

„Ĉu li do diris ion al vi, ke li estis sur la ranĉo de Mr. Abner por rigardi la bredobestojn?“

„Li diris al mi, ke Mr. Abner neniam havis la tempon por veturi al la ranĉo. Kaj li diris tiam krome, ke li komencas supozi, ke Mr. Abner tute ne havas ranĉon kaj tute ne bredobestojn.“

La konsulo diris al tio: „Ĉu don Hacinto loĝis ĉe vi aŭ en hotelo?“

Li diris al mi, ke li loĝas kun Mr. Abner en ties domo. Tio devas esti ie en la Brenton Street.“

„Ĉu don Hacinto diris al vi, ke li ricevis multe da mono?“

„La malon, sinjoro konsulo. Don Hacinto diris al mi, kiam mi vidis lin lastan fojon...“

„Haltu, kiam vi vidis lin je lasta fojo?“

„Merkrede antaŭ, antaŭ – kvar, kvin, sep, merkrede antaŭ dek unu semajnoj.“

„Vi scias la tagon precize, ĉu?“

„Jes, sinjoro, ĉar mi tiutage estis aĉetinta ĉekon ĉe la banko, kiun mi devis sendi al Meksiko por sarapeoj, kiujn mi volis importi. Antaŭe mi neniam marĉandis ĉi tie sarapeojn. Sed mi pensis, ke tio eble povus esti bona kromnegoco.“

„Kaj je la tago...“ la konsulo hezitis.

„Jes, estis ĝuste je tiu tago, ĉar mi renkontis don Hacinton antaŭ la banko kaj ni iris kune en ĝin. Kaj li observadis kiel oni faras tion, se oni aĉetas ĉekon. Multe da mono li ne havis, ĉar li diris al mi, ke povas esti, ke li devos pruntepreni monon de mi por la reveturo, ĉar Mr. Abner tute ne parolis pri la reveturo, kiun li ja promesis al li.“

„Pli malfrue vi do ne plu vidis don Hacinton, ĉu?“

„Ne. Kaj mi supozis, ke li tiam estis forvojaĝinta. Sed mi ja tre miris, ke li ne venis al mi por adiaŭ sin. Ni estis ja bonaj amikoj, ankaŭ en pasintaj tempoj. Li konas mian edzinon kaj konas ĉiujn miajn parencojn, kiuj ankoraŭ vivas en la proksimo de Tukspam.“ „Tio estas bona. Lasu vian adreson ĉi tie. Mi eble ankoraŭ bezonos vin. Mi ankaŭ tuj volas diri pro kio. Don Hacinto ne revenis al Meksiko. Li nenie trapasis la limon, kaj, se estas tute certe, ke vi vidis lin je tiu merkredo antaŭ dek unu semajnoj lastan fojon, jen li subskribis kvin tagojn pli poste la vendokontrakton por la haciendo Rozo Blanka.“

„Tion mi ne povas imagi. Li ne volis vendi ĝin. Mi ankaŭ sen tio ne povas imagi tion. Hacinto ne povis skribi, eĉ ne sian propran nomon.“

„Tio estas prava. Ĉu li diris al vi, ke li eble lernis skribi sian nomon en la vojaĝo kun Mr. Abner aŭ en ties domo? Eble Mr. Abner instruis ĝin al li.“

„Tion mi ne povas imagi, sinjoro konsulo. Io tia estus estinta tiom grava en lia vivo, ke li estus parolinta pri tio al mi.“

„Tion ankaŭ mi pensas“, diris la konsulo.

„Hacinto krome ne estas la viro, kiu tiel rapide povus lerni skribi dum tiom mallonga tempo. Literon eble jes, aŭ du aŭ tri da ili. Sed ne la kompletan nomon. Ne Hacinto, sinjoro.“

„En ordo. Mi informigos vin, se mi vin bezonos ankoraŭfoje. Knabon vi havas, ĉu? Bona meksika civitano, do!“

„Kaj fortika, sinjoro.“

„Kiel li nomiĝu, la muchacho?

„Emilio, sinjoro konsulo, a sus ordenes. Adiaŭ do.“

La konsulo iris en sian oficejon kaj telefonis tuj al unu el siaj agentoj. Posttagmeze li diktis la raporton al Jalapa.


Rimarkoj

A sus ordenes = Je via dispono.

Brenton Street = Brenton-strato.

muchacho = knabo, junulo.

sarapeo (ne en NPIV) = vesto el la vestoj, kiujn oni portas Meksiko, kvarangula bunta teksita kovrilo lano, origine simple metita ĉirkaŭ la korpon, pli poste kun entranĉo por la kapo, simila al ponĉo.

Si, Señor, a sus ordenes. = Jes, sinjoro, je via dispono.

Tukspam (Tuxpam), Estado Veracruz = Tukspam, la federacia ŝtato Verakruco.

IV

Mr. Collins rigardis sinjoron Abner, kiu ŝajne ne povis solvi sin de sia ektimiĝo, kaj li diris: „Ĉu vi scias, ke tiu viro Yanyez ne povis skribi? Eĉ ne sian nomon?“

Mr. Abner sidiĝis rapide, por ke li ne falu.

„Damnite! Tion mi pripensis neniam“, li diris ŝvitante.

„Tio ja estas, kion mi celis“, diris Mr. Collins. „Vi ne pensis pri tio. Ja kiu komisiis vin falsigi la nomon?“

Mr. Abner ricevis puŝon de interne. Lia vizaĝo, kiu disiris kiel pasto, refirmiĝis kaj li diris:

„Mi ja instruis skribi la viron envojaĝe kaj en mia hejmo.“

„Tre prudente, Abner. Sed helpas al vi neniel. Vi ne atentis. Li renkontis ĉi tie samlandanon. Li multe parolis kun li. La samlandano elbabilis diversajn aferojn, ĉe la konsulo, jam ĉio estas en la aktujoj. Advokato Perez ĝin havas jam ĉi tie en la letero. Tiu viro Yanyez ĉi tie parolis al sia samlandano, ke li ne povas skribi.“

Tio ne estis ĝusta, kion Mr. Collins diris ĉi tie. La samlandano laŭ la raporto de sinjoro Perez diris nur, ke sinjoro Yanyez ne rakontis ion pri tio, ke li lernis skribi intertempe.

„Tio pri la nomo ja ne tiom gravas“, diris Mr. Collins. Li preparis pli gravan. Ĉar tio, ke sinjoro Yanyez ne eksplicite estis parolinta pri tio, ke li ne lernis skribi intertempe, estis tre bona. Tio signifis la savadon de la subskribo kaj per tio la savadon de la kontrakto.

„Tio pri la nomo ne estas tiom grava. Ni tuj kun notario en via ĉeesto kun via jurdeklaro certigos, ke sinjoro Yanyez lernis skribi en la vojaĝo, por ke li povu trapasi la limon.“

„Jes, tion mi konfirmos“, diris Mr. Abner, kiu supozis, ke la maŝo komenciĝas malfermiĝi.

„Ne temas sole pri la nomo“, ripetis Mr. Collins.

„Pli terure estas, ke janitor, la pordisto de la domo, kiun vi luis, vidis kiel vi forveturis kun Yanyez en aŭtomobilo. Ke vi, sed ne Yanyez je la sekva tago de la veturo revenis, ke agentoj de la meksika konsulo, kiuj estas nekonataj eĉ al ni, en via domo kaj en la garaĝo ĉion kontrolis kaj trovis tie sangon kaj kelkajn sangomakulitajn nigrajn indianajn harojn en via aŭtombilo. Oni fotis tion. La haroj estas en la meksika konsulejo, tion mi scias de niaj agentoj. Do, kaj nun vi aŭdos eĉ pli, Abner, idiota pugnodraŝisto, kiu vi estas.“

Mr. Abner sidis kunkaŭranta en sia seĝo kaj ŝajne ne plu aŭskultis al Mr. Collins.

Mr. Collins trankvile daŭrigis tion, kion li volis diri, kun tre frida voĉo: „Ni havas la kvitancojn, ke Yanyez ricevis de ni kvarcent mil dolarojn en la formo de ok ĉekoj. Tiuj ĉekoj en banko estis elaĉetitaj. Ankaŭ tion scias la meksika konsulejo. La viro Yanyez laste estis vidita kun vi. Li loĝis en via domo. La monon li ne sendis hejmen. Kion vi do pensas, sinjoro Abner, kiu devas havi la monon? Ĉu vi ne opinias, ke laŭ la opinio de la prokuro tiu devas havi la monon, kiu kun Yanyez forveturis en aŭtomobilo kaj revenis sola kaj en kies aŭtomobilo estis trovitaj sango kaj sangomakulitaj indianaj haroj, kaj en kies domo Yanyez vivis, en la domo, kiun oni mallonge antaŭ la alveno de Yanyez rapide luis? Ĉu vi ne opinias, Abner, ke oni unue pensos pri tiu viro, kiu forlogis sinjoron Yanyez el Meksiko por havi lin ĉi tie en sia domo, do al tiu viro, kiu plej bone sciis, kiom da mono Yanyez havis kaj kie li konservis ĝin?“

Mr. Abner diris nenion kaj ne moviĝis. Li estis griziĝinta kaj kunŝrumpinta. Lia hararo estis hirta kaj malseka.

Mr. Collins premis butonon.

Tiam venis la notario, la unua vicprezidanto, sekretario kaj la unua advokato de la kompanio.

La notario skribis la afidaviton, en kiu Mr. Abner ĵuris la ĵuron, ke li estis instruinta al sinjoro Hacinto Yanyez en la vojaĝo la skribadon de lia nomo, por ke Yanyez povu trapasi la limon, ke li krome ĉeestis, kiam Yanyez subskribis la vendokontrakton, la kopiojn kaj la kvitancojn por la ĉekoj.

V

Post kiam la sinjoroj foriris, kiam Mr. Collins kaj Mr. Abner estis solaj, diris Mr. Collins trankvile: „Vi estas maldungita de nia kompanio. Jen la oficiala atesto. Estas skribite en ĝi, ke vi foriras libervole, por transpreni postenon en Ĉinio.“

„Dankon“, diris Mr. Abner koncize, kiam li transprenis la ateston, kiu troviĝis en koverto.

„Ĉu vi ankoraŭ bezonas pli da mono, Abner, aŭ ĉu sufiĉas al vi tio, kion vi jam enspezis pro la afero?“ demandis Mr. Collins. Intence aŭ sen intenco li metis ironian tonon en sian demandon.

„Mi ankoraŭ povus bezoni kvindek mil dolarojn“, diris Mr. Abner, kiu ŝajne estis retrovinta sian ostosekan trankvilon pro la oficiala agado de la notario.

„Vi estas senhonta kiel – mi ne scias al kiu mi komparu vin“, diris Mr. Collins.

Kaj impertinente respondis Mr. Abner: „Diru trankvile,  ke tiel avide kiel la prezidanto de naftokompanio.“

„Tio vere ne necesis, ke vi diris tion, Abner“, diris Mr. Collins. „Tio vere ne necesis, ĉar ĝi estas tro triviala. Sed tio pruvas al mi nur denove, ke mankas menso al vi. Se vi havus nur spuron de menso, vi ne estus estinta kapabla fari tian vicon da stultaĵoj. Oni ja certe povas fari vicon da stultaĵoj, sed tuj tri dekoj da ili, ja kvindek stultaĵojn, por tio necesas tro da idioteco. Sed tio ja ne estas mia tasko eduki vin. Sed konsilon mi tamen volas doni al vi. Mi ne scias, kion vi intencas entrepreni, ĉu la revolveron ĉu rapidan forvojaĝon, sed kion mi konsilas al vi, tio estas la sekva: Kion ajn vi intencas fari, faru ĝin interne de dudek kvar horoj; ĉar en tiu kazo, se Huerta ne baldaŭ ekbatos en Meksiko, jen vi ne plu trovos elirvojon. Tiam vi eĉ ne plu havos la tempon ŝarĝi la revolveron.“

VI

Mr. Abner bonŝanĉis. Huerta ekatakis, kiel atendis tion la naftokompanioj. Ĉu ili ankaŭ ordonis tion ataki je tiu tempo, oni ne tiom baldaŭ ekscios.

La meksika registaro ne plu havis tempon zorgi pri tia eta afero kiel Rozo Blanka; ĉar la granda patrio de tiuj, kiuj estis savintaj la landon en longa kaj tre ŝtreĉiga revolucio por la meksika popolo, eniĝis en la danĝeron, ke ĝi ree perdiĝas al tiuj, kiuj priploris la pereon de malnovaj putriĝintaj rilatoj kaj malamis ĉion, kio ne surgluis la falsigitan orbrilon de la porfirismo.

Huerta sukcesis konkeri kaj defendi Verkrucon kun la helpo de generaloj, kiuj ne povis akiri en la nova tempo tiel senpene tiujn grandajn enspezojn, kiujn ili havis en la malnova reĝimo. La guberniestro en Jalapa devis forlasi sian oficon. Kiel kolonelo li transprenis batalionon por batali kun la registaro kontraŭ Huerta. Samlandanoj kontraŭ samlandanoj. Patroj kontraŭ filoj. Fratoj kontraŭ fratoj. La Huerta-trupoj ekkaptis ankaŭ la potencon en Jukatanio. Ili pafmortis la laboristoguberniestron de la  ŝtato. Kaj por esti tute certaj, ankaŭ la filon. Ĉien, kien Huerta venis, komencis pafmortigado kaj pendumigado de la laboristaj gvidantoj kaj de la sindikatistoj.

Naftocisternŝipoj de la usonaj kompanioj enportis en la profundoj de siaj malplenigitaj cisternoj la armilojn en Meksikon por pli kaj pli profunde kirligi la landon.

Sed Tampiko, kiun Huerta same tiel facile estus povinta konkeri, restis neokupita; ĉar de tie estis transŝarĝata la riĉo de la lando, la nafto, pri kiu temis la fratomilito. Tiu haveno devis resti malfermita por montri, kie la komisiantoj loĝas kaj kiuj ili estas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.