La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 2

I

La raporto de la advokato Perez atingis la ĉefkvartiron de Condor Oil Company en San-Francisko.

Kion pensas tiu chunk, tiu kota ŝtipkapula indiano, kiu li estas, kaj al kiu li rilatas ĉi tie?!“ diris la prezidanto de la kompanio, Mr. Collins. „Terposedaĵo, kiun mi volas havi kaj ne povas ricevi, ne ekzistas en la tuta universo. En tiu ĉi universo certe ne. Se mi volas havi iun terposedon, kaj se ĝi troviĝus sur Jupitero, tiukaze mi ricevas ĝin, as sure as death‘‘

Tiu ĉiu eldiro de la prezidanto estis rigardata kiel bona ŝerco, ĉar diris ĝin la prezidanto mem. La ŝerco rondiris tra ĉiuj oficejoj de la kompanio kaj ĉiu salajrulo sentis sin devigita ridi, ĝuste tial, ĉar estis ŝerco de la prezidanto. Nur la plej juna oficeja komizo, dekkvarjara senrespekta bubaĉo ne ridis pri tio, sed diris al la plej juna oficejkomizino, kiu estis same tia impertinenta flavbekulo kiel li mem: „Tia kaĉo, kaj li nomas sin Prezĉjo, sed kiel li povus atingi Jupiteron? Ĉu bona ŝerco de la prezĉjo? Jen iu devas tikli min ventre, kaj eĉ tiam mi ekplorus.“ Tiam ambaŭ subridetis kune ĝis la ĉefo blekis al ili: „Estu kvietaj tie! Kokidogrimaculoj, kiuj vi estas!“ Tiuj du kokidoj efektive ne devis ridi pri la ŝerco de la prezidanto; ĉar ili ne devis zorgi pri familio, kaj por kvar dolarojn semajne ili ankaŭ aliloke povus enspezi ion.


Rimarkoj

As sure as death = certa kiel la morto.

chunk = ŝtipkapulo, malsaĝulo.

II

Prezidanto Mr. Collins estis sperta kaj lerta. Tio certis. Se li volis atingi ion, jen ekzistis nenio, kio estus povinta deteni lin ĝin ricevi. „Vi devas nur serioze voli havi ion, kaj jam vi ricevas ĝin kun certeco!“ Jen unu el liaj multnombraj devizoj, kiujn li estis amasiginta ĉirkaŭ si.

Sur la giganta skribotablo tuj malantaŭ lia inkujo kun la eleganta tenilo „always ready“, ĉiam preta por tuja uzado, staris aŭtentika arĝenta kadro kun enmetita japana paperfolio de la plej kara speco, sur kiu estis presita kun ruĝaj gotikaj presliteroj:

SMILE, SMILE, SMILE
 ALWAYS
 AND FOREVER
 SMILE

Tio signifas: Ridu, ridu, ridu, ĉiam kaj por eterne ridu. En malgranda skribo sub tio legeblis rimita, ke oni ridu ankaŭ tiukaze, se oni suferas korpajn dolorojn, se la plej kara estas forŝirata de oni, se oni estas forlasita de ĉiuj  amikoj kaj se oni perdas sian tutan havaĵon.

Maldekstre de tio legeblis alia orlitera proverbo:

SMILE
WORK
AND GIVE
THE POOR

tio signifas: Ridu, laboru, kaj donu al la povruloj. Dekstre de tio estis plia enkadrigita proverbo:

HONESTY
IS
THE BEST POLICY

tio signifas: honesteco estas la plej bona politiko. Malantaŭ li ĉe la vando, tiel ke ĉiu devu legi ĝin, kiu sidas antaŭ li kaj interparolas kun li, troviĝis en granda kadro la proverbo:

YOUR TIME IS
OF HIGH VALUE
SO IS
MINE

Via tempo havas grandan valoron, sed mia ankaŭ. „Time is money“ fariĝis tro simpla por pendigi ĝin en la oficejo de prezidanto de granda kompanio en arĝenta kadro.

Sur lian tablon li krome metis bildon de sia edzino, kiu estis jam sufiĉe graskorpa. Kaj bildo de sia filino, kiu ankoraŭ ne estis graskorpa, sed pri kiu oni povis ekscii jam sur la bildo, ke al ŝi en tiu ĉi mondo estas kaŝita nenio plu. Krome ŝi tute aspektis kiel filmaktorino.

En tirkesto sur la dekstra flanko sub negocaj paperoj li ankoraŭ kaŝis kelkajn fotojn de la ĥordamoj de „Follies“. La knabinoj sur la bildoj aspektis impertinentaj kaj multekostaj.

En la sama tirkesto estis plia bildo en papera kolektujo. Sur tiu bildo legeblis: To my beloved Daddy from your Flossy; al mia amata paĉjo de via Flossy. Li tute ne estis la paĉjo de Flossy, sed estis afable de ŝi, ke ŝi diris tion tiel kare. Ŝi kostis ĉiun monaton ĉekon mildolaran, sen donacoj kaj sen la vesperoj, kiujn li pasigis kun ŝi en la kluboj aŭ en la hoteloj ĉe la aŭtovojoj ekstere de la urbo.

La ĥorknabinoj ne estis skribintaj ion sur siajn bildojn. Li ankoraŭ ne konis ilin tiom longe, kiom la damon Flossy. Sed por tio ili estis pli multekostaj. Flossy same estis ĥordamo en tiu tempo, kiam ŝi konatiĝis al Mr. Collins; sed ŝi estis forgesinta tion kaj oni ne rajtis memorigi ŝin pri tio, sen furioziĝi, kio ĉiam fariĝis sufiĉe multekosta por Mr. Collins.

Jen ankoraŭ damo, de kiu li posedis nur tute malgrandan bildon, kiu tamen troviĝis en bele ornamita ora kadreto. Ĝi kuŝis en la pli grava tirkesto je lia maldekstra flanko, en ebona kesteto, kiu ĉiam estis fermita.Tiun ĉi bildeton li metis de tempo al tempo antaŭ sin sur la tablon, se li devis labori dum pli longa tempo kaj ne estis ĝenata kun escepto de ŝia Unua Sekretariino. Kiam venis tute neatendita vizitanto, eble eĉ de lia edzino, jen la bildeto rapide malaperis enmane aŭ en vestopoŝo.

Al tiu damo en la eleganta kaj tre kara ora kadreto, li devis aĉeti lastan semajnon aŭtomobilon. Sed ne ekskurskestaĉon por dekdu cent dolaroj. Ne por ŝi, se li de ŝi celis ion. La aŭto estis altkvalita objekto kun ĉia komforto kaj kun ĉiaj ĝuindaĵoj kaj delogaĵoj. Kiel saloneto. Ĝi kostis dek ses mil dolarojn. Je tiu tempo ĝi estis la plej eleganta aŭtomobilo okcidente de la Rok-Montaro. De kiam ŝi havis la aŭtomobilon ŝi turmentis lin nun ĉiutage kvarfoje per tio, ke ŝi devas havi ankaŭ garaĝon, kien ŝi povus meti la aŭtomobilon, kaj la garaĝo estis havigebla nur kun aldona tre eleganta loĝodomo.

Dufoje ĉiusemajne vespere, propradire estis nokto, ŝi intertikladis afable kun li; sed en la hela tago ŝi nomis lin fia ĉe la telefono, ĉar li ne estis sufiĉe rapide rilate la garaĝon. Li elturnis sin per tio, ke li ankoraŭ ne trovis la ĝustan ĝis tiam. Sed tio iris tiel nur kurtan tempon. Tiam li devis certe aĉeti la garaĝon kaj kompreneble la domon al tio, aŭ li devis konti la aŭton kiel perdon. Ĉar tiukaze, se li estus tro fia havigi la garaĝon al ŝi, ŝi certe povus trovi alian, kiu rigardus ĝin honoro doni la garaĝon al ŝi.

Du el la ĥoristinoj, kiuj iom pli intimis al li, estis same komplikitaj aferoj, kiel negoca rilato, sed ankaŭ en ĉiu alia rilato. Ĉiu havis siajn precipajn dezirojn. Kaj ĉiuj deziroj havis neniun alian koncernon ol elspezojn, kiujn li pagis ĉiujn el sia kaso.


Rimarko

always ready = ĉiam preta por uzado.

III

Tial oni certe komprenas, ke la prezidanto de granda usona naftokompanio ne kuŝas sur lito de rozoj kaj, ke li havas siajn senfinajn zorgojn kaj aĉajn embarasojn, el kiuj li apenaŭ povas saviĝi en la vivo por kunigi la finaĵojn de ambaŭ ekstremoj. Tio postulas la tutan diligentecon kaj saĝon de homo esti prezidanto de naftokompanio, se oni trovas tiajn malfacilaĵon en la mondo, kiajn oni devas solvi, kaj bone devas solvi, se oni volas esti prezidanto kaj daŭrigi sian prezidantecon. Al la prezidanto de naftokompanio oni ne riproĉu, ke li eble estas nigra makulo en la delikata blanka korpo de la homa socio. Tio ja ne damaĝus al la nafto, sed certe al la akciuloj. La akciuloj pli ol li mem rajtas agi laŭplaĉe; ĉar ĉiu unuopulo tute respondecas por si mem. Sed la prezidanto de naftokompanio havas pli gravajn devojn kaj pli grandan respondecon. Li prezentas ideon, principon. Li havas la respondecon por la solideco de kolono en la konstruo, en la strukturo de la ŝtato. Tiel ankaŭ kutima membro de paroĥa komunumo povas permesi al si pli da liberoj o la pastro. Paroĥano eventuale povas stumbli. Tio ne  damaĝas la eklezion en sia funkcio kiel kolono de la ŝtato. Sed se la pastro transpaŝas la limojn, la tuta preĝejo povas ekŝanceliĝi, la tuta ideo, sur kiu baziĝas la eklezio.

Kiom multe estas la mizeraj tricent mil dolaroj, kiujn ricevas tia plagata kaj ĉasata kompatinda prezidanto de naftokompanio kiel jaran salajron? Tio apenaŭ sufiĉas por la salo en la supo, kiun li manĝas. La prezidanto de naftokompanio havas devojn. Tiel simple tio ne estas, tiel simple kaj glate la vivo ne deruliĝas kiel eble pensas tion tia mizera je tri kvaronoj idiotiĝinta indiĝeno. La vivo estas multe pli komplikita. Multe pli, ĝi vere estas konfuziga. Kiel oni ankoraŭ trovu la fadenon en la afero?

Jen la granda domo en la urbo kun dudek ok ĉambroj. La prezidanto ne povas vivi en indiana kabano. Por kio oni alikaze estu prezidanto de naftokompanio? Jen la servistaro. La homoj ne estas sklavoj kaj ne sklavinoj. Ili estas en Usono. Ili estas hired persons, luprenitaj homoj, dungitoj, dompersonaro. Ili devas esti pagataj bone.

La domo devas havi la plej bonajn meblojn kaj multe da mebloj. La domo devas havi ĝardenon, bone flegatan ĝardenon, inda je prezidanto de naftokompanio.

Bona eleganta aŭtomobilo por li mem. Tre eleganta aŭtomobilo por sinjorino prezidanto. Ŝi devas havi ŝoforon; ĉar oni devas purigi la aŭtomobilojn. Kaj oni devas surmeti novajn pneŭojn, enmeti novajn sparkilojn. Oni devas ŝarĝi la bateriojn. Kaj farendas ankoraŭ aliaj laboroj.

Ankaŭ la filino devas havi sian elegantan aŭtomobilon. Ŝi volas ekskursi kun siaj geamikoj por pasigi agrablan tempon. Oni ja ne estas sur la mondo por ĉiam melankolie kaj malgaje kaŭri en angulo. La filino ne havas ŝoforon, ŝi veturas mem la aŭton. Kaj ŝi veturas ĝin bone. Sed la dek, kvindek aŭ cent dolaraj por punoj trafikdeliktaj pro rapidega veturado aŭ pro tio, ke ŝi lasis stari la aŭton proksime de fajorhidranto, fakte pluvegas sur ŝin. Ĉeokaze en veturo ŝi renversigas ankaŭ kolportiston, kiu starigis sin intence en la vojon por esti transveturita kaj por ekprocesi pro dolorkompensaĵo. Estas sufiĉe da advokatoj, kiuj faras nenion krom procesi kontraŭ iuj pro la dolorkompensaĵo por transveturitoj, ĉar ili postulas de ĉiu akuzita sumo kvindek aŭ eĉ kvardek procentojn. La plendanto, kompatinda povrulo, ne povas pagi honorarion, tial li dividas la sumon kun la advokato. Tial ĉiam gajnas la advokato, ĉar li gajnas por si mem. Kaj se la prezidanto ne pagas, jen pagas asekuro, kiu same ne faras tion por nenio. Sed finfine la prezidanto tamen devas pagi.

La edzino postulas ĉiumonate mildolaran ĉekon, por la malgrandajn elspezojn, kiujn ŝi havas, por kudrilaĵa mono, kvankam ŝi neniam prenas manen kudrilon aŭ pinglon. Sed jen la glaciaĵoj, jen la masaĝistino, kaj jen la dancestro. Ŝi ankaŭ ludas kartojn, kaj ŝi ludas fervore kaj perdas en briĝoludo kun siaj amikinoj, kun la edzinoj de aliaj prezidantoj dum du horoj tri mil dolarojn. La kalkulojn por ŝiaj vestaĵoj el Parizo, ŝiaj subvestaĵoj el Liono, ŝiaj strumpoj el Nova Jorko, ŝiaj ŝuoj el Vieno oni sendas al Mr. Prezidanto en la oficon. Tio estas kromaĵoj. Kaj kromaĵoj estas ankaŭ la ĉapeloj, kiujn ŝi ĉiujn uzas nur kvin tagojn. Ankaŭ viskioj kaj likvoroj estas multekostaj. Des pli ekde la prohibicio.

La filino ricevas po monato nur tricent dolarojn por elspezetoj. Sed en vero ĉiumonate fariĝas tri mil dolaroj.

Tiuj ne estas kalkulataj. Ili estas pagataj el la konto por ĝeneralaĵoj. La filineto, kiam ŝi denove foje estas en bezono – kaj ŝi estas kvarfoje ĉiusemajne en bezono – rapidegas foje en la privatan oficejon; kaj Mr. Collins, la feliĉa patro, ĝojas, ke li estas interrompata en sia trista laboro, ke li trovas senkulpigon, babili stultaĵojn kaj ridindaĵojn kun sia filineto sur siaj genuoj. Kaj li imagas, ke nun estas sunbrilo en la senfantazia oficejo, se ŝi tiklas lin nuke kaj lin kisas sur la nazpinton kaj gakas seninterrompe: „Vi estas la plej dolĉa kaj plej kara paĉjo en la tuta mondo’“ Tiel ŝi forkuras, hodiaŭ kun ducent dolaroj, morgaŭ kun kvindek, postmorgaŭ kun dudek, tiam ree kun cent dolaroj kaj tiam denove: „Dolĉa ratovosteto, paĉjo, hodiaŭ vi fartos vere malbone, mi bezonas hodiaŭ kvin cent dolarojn, sed por tio mi volas esti tute kara dum la tuta resttempo de la monato.“ Tri tagojn poste la monato jam ree finiĝis, kiun ŝi opiniis, kvankam la kalendaro sur la tablo kurbiĝas pro stomakaj doloroj, ĉar ĝi ne plu trovas la fadenon en la afero kaj ne plu fidas pri si. Sed kostas denove kvincent dolarojn. Havi sunbrilon en la oficejo de prezidanto de naftokompanio ja kostas monon.

Sed Mr. Collins rigardis al sia devizo: „Ridu kaj donu al la povruloj!“ Tiel li do ridas kaj faras donacojn al tiuj, kiuj bezonas ĝin. Ĉar tiu, kiu bezonas ion, estas povraj.

Kaj povraj estas la ĥordamoj de la Follies.

Havi neniun ĥorknabineton, estas honto. Li ridindigus sin en la klubo. Oni lin ĉiutage, se li lasus sin vidi, kvazaŭ salte atakus per la kompatmiena demando, per kiu oni parolas al malsanulo:“He, Greasy, he naftulĉjo!“, lia kromnomo en la klubo, kiu havas rilaton al lia profesio kiel prezidanto de naftokompanio, „he, Greasy, ĉu plaĉus al vi stimula tubeto kun fosfor-arsenik-piloloj?“ Tiel tio irus ĉiutage, kun ĉiu, kiun li renkontus en la klubo. Ĉar, se ili iam kaptis ion, pri kio ili supozas, ke ĝi estas sprita, tiukaze estas tiom longe knedita kaj ripetita ĝis oni povas freneziĝi pro tio. Antaŭ ol tiuj viroj, kiuj povas enspezi milionojn da dolaroj per mangesto kaj ankaŭ enspezas tiujn, eltrovas novan ŝercon aŭ eĉ eltrovas ŝercon kaj komprenas tian, kia entenas spriton kaj humuron, povas pasi generacioj. La vivo estas vere komplika.

Devi uzi fosforarsenikon estas signo, ke oni estas olda aŭ proksimiĝas al la maljuneco. Sed la prezidanto de naftokomapanio neniam rajtas levi la suspekton, ke li estas maljuna. Jen li ja povas fariĝi prezidanto de Usono, por tiu ofico oni bezonas nek saĝon nek junulforton, ĉar en tiu kazo tiuj aferoj estas eĉ malhelpaj, kiel pruvas la plimulto de la ekzemploj. Sed li ne plu povas esti prezidanto de naftokompanio. La ofico de prezidanto de naftokompanio postulas fortikecon, brutalecon, senskrupulecon. Nek oldiĝanta viro nek filozofo, nek verkisto taŭgas por tio.

Tiel, por deflankigi la suspekton, ke oni bezonas refreŝigajn rimedojn – la tutan fidelecon al propra edzino oni ne fidas – por deflankigi la suspekton, ke oni ne estas tute kontraŭ ŝminkiĝintaj knaboj, la ĥorknabinoj enpaŝas la respondecan vivon de la prezidanto. Li tute ne akceptas ilin kun aĉa humoro. Kvankam li estas bona kristo, fidela al la metodistoj aŭ la bapistoj – kaj se li volas rangi tre alte – al Episcopal Church, li opinias kiel homo kaj edzo tamen, ke Mohamedo estis granda profeto, kiu komprenis la animon de edzo tiel bonege, ke li kreis leĝojn, kiuj plifaciligas la vivon de edzo kun multaj zorgoj.


Rimarkoj

Episcopal Church = usona protestanta eklezio, kiu ankaŭ en aliaj landoj ekzistas, nun ne plu tiom grava, ĉar nur unu procento de la usonaj estas membroj de tiu eklezio. Tamen kvarono de la usonaj prezidantoj estis membroj de tiu eklezio.

hired persons = luprenitaj personoj.

IV

Mr. Collins estas potenca viro en la naftoindustrio. Dum kelkaj tagoj li povas skuadi la merkaton tiom, ke centoj da aliaj industriaj branĉoj komencas ŝanceliĝi kaj pluraj falas, tiel, ke inter la malgrandaj kaj mezaj financistoj en Wallstreet komenciĝas paniko, kiu transiras al la granduloj, kiuj ekmaltrankviliĝas, pasigas sendormajn noktojn kaj devas cirkligi cables, kablotelegramojn, trans la tutan surfacon de l’ Tero, kiuj kostas dek mil dolarojn, por restabiligi la merkaton kaj reinstali la kvieton, kiu nepre endas, por ke la gigantoj povu deruligi siajn grandajn negocojn kun sekureco.

Ridinda apenaŭ rimarkinda afero povas maltrankviligi la merkaton tiel, ke interne de du horoj kvincent milionoj da dolaroj ŝanĝas sian posedanton.

Jen kompanio, kiu produktis motorojn, ĝi estis tute nekonata. Neniu iam vidis motoron de tiu kompanio. Sed la kompanio produktis, ĉiam esperante, ke ĝi povus moviĝi supren. Ĝi ne pagis dividendojn kaj havis ĉiam negativan bilancon. Ĝiaj akcioj troviĝis je kvardek ses, kaj  neniu volis havi ilin por tio. Subite la akcioj grimpis supren, je la unua tago tuj je sesdek kvin, je la dua tago je okdek du, je la tria tago je cent dek. Neniu sciis, pro kio. Neniu sciis, kiu estis la kunaĉetisto de la akcioj, ĉar la brokers, la makleristoj, tiuj, kiuj aĉetis la akciojn, ne malkaŝis la nomojn de siaj komisiistoj. Eĉ la plej sekuraj motorkompanioj kiel General Motors, komencis fali kaj falis plu. Ĉe tia neatendita suprenirado de nekonata akcio la onidiroj povas havi efikon. La plej frenezajn onidiroj estas fidataj kaj ekscitigas la borson. Jen cirkulis la onidiro, ke tiu motorkompanio akiris patenton, kiu laŭdire kreas tute novan specon de motoro, motoro, kiu bezonas nur dekonon de la gazolino, kiun bezonas kutima motoro, kaj kiu estigas laŭdire okfoje pli da forto kun tiu dekono da gazolino. Per tio ĉiuj aliaj motoroj fariĝus senvaloraj. Neniu plu aĉetus motoron de la malnova modelo. Tiel, ĉiuj kompanioj konstruantaj motorojn, kaj ĉiuj kompanioj produktantaj aĵojn kun rilato al motoroj komencis ŝanceliĝi. La akcioj de la naftokompanioj fariĝis malsekuraj, ĉar, se la motoroj nur plu uzus dekonon de la gazolino, kien tiukaze do la multan nafton? Kaj tamen ĉio estis nenio plu krom malgranda manovro de Mr. Collins, kiu volis aĉeti kelkajn malgrandajn naftokompaniojn, pri kiuj li sciis, ke ili ne povus transvivi la panikon. Li efektive ricevis ilin. Kaj la akcioj de tiu nerimarkinda motorkompanio falis en sian antaŭan kvietan kaj kontemplan estadon.

Mr. Collins devas reteni nur cent milionojn da naftohektolitroj kaj la merkato ekscitiĝas, ĉar la ludantoj ne scias, pri kio temas, la onidiroj tuj komenciĝas kaj estigas damaĝon. Aŭ Mr. Collins povas ĵeti en la merkaton cent milionojn da naftohektolitroj, kiujn li retenis por tiaj spekulaciaj celoj en rezervo, por tiel elvoki prezpanikon, kiu kunŝiras ĉiujn valorojn de la merkato. Ĉar ĉiuj valoroj kaj produktoj en tiu sistemo, kiun kreis la homo, estas tiel interplektitaj kaj kunmiksitaj, ke valorŝanĝo de la nafto tuj sekvigas valorŝanĝojn de produktoj, kiuj havas tute nenion komunan kun la nafto. Prezfalo de nafto povas estigi gigantan prezaltigon de tritiko aŭ de kotono aŭ de la akcioj de fervojo – kaj vaporŝipkompanioj.

Tio okazas tute logike. Multe pli logike ol ruleto. Ĝi okazas tiel logike, ke prudenta viro, kiu havas sufiĉe da kapitalo je dispono kaj bone scias kaj trastudis la leĝojn, laŭ kiuj la movoj en tiu kazo sufiĉe logike devas evoluiĝi, ĉiam devas gajni. Sed eĉ la plej granda giganto ne havas la stoikan trankvilon, kiu necesus por persekuti sian planon kun matematika sekureco. Ankaŭ la plej granda giganto lasas kunŝiri sin de la maltrankvilo, ĉar li estas homo kaj estas venkata de homaj sugestoj. Ĉe teatrobrulo eĉ la plej trankvila kaj plej memgardema lasas kunŝiri sin de tiuj, kiuj batalas pri la eliro, kvankam ili ĉiuj povus eliri senlezitaj, se ili irus rapide, sed sen interpuŝiĝo, tra la plej proksima pordo, kaj se ili ne formus tie ekstere, ekstere de la domo, homajn bulojn pro scivolo kaj por rigardi, ĉu sekvos post ili la parencoj.

V

Mr. Collins estis grava viro en la naftoindustrio. Sed rilate la kvar inojn, li tamen estis nur kutima viro, kiu distingis sin de la aliaj eble nur per tio, ke li povis pagi pli sen ricevi pli por tio, ol viro povas ricevi de junulino. Kion viro povas ricevi de ino estas ĉiam la sama. Neniu ino povas doni pli ol ŝi havas. Kaj se ŝi estas doninta, kion ŝi kapablas doni, la viro lernas la grandan saĝon, ke ĉiuj inoj en tiu punkto, pri kiu nur temas, ĉiuj estas similaj. La inoj – tute certe – pensas la samon pri la viroj. Post multaj spertoj la viro fine ekkonas, ke el ĉiuj inoj havintaj, la unua estis la plej bona, ĉar la memoro pri ŝi plej malnovas, kaj estas plej proksima al la memoro pri lia juneco, kiu ŝajnas al li romantika, ĉar ĝi estas tio, kio pasis. Ankaŭ por ino la viro, kiun ŝi unue amis, estas tiu, kiun ŝi pensas la plej bona, kaj kiun ŝi ĉiam amos. La kaŭzo estas la sama kiel ĉe viro.

Oni ŝatas tion plej multe, kio estas plej multekosta. Eĉ la ĝojdiino amas nur tiun viron sincere, por kiu ŝi devas enspezi la monon, kaj kiu eĉ tradraŝas ŝin ĉeokaze.

Inter la kvar pruviloj, kiujn Mr. Collins havis, por pruvi al siaj amikoj, ke li troviĝas en plena vivoforto, estis Betty la plej ŝatata momente. Ĉar ŝi estis la plej multekosta.

Flossy, kiu ricevis sian ĉekon kun mil dolaroj ĉiun monaton kun la reguleco, kun kiu edzo devas pagi la monon por la dommastrumado, troviĝis en lia imago kaj en lia sentado preskaŭ jam en la sama rango kun lia edzino, Mrs. Alice Dawis Collins. Li malkonkordis kun ŝi, li kverelis kun ŝi, li sentis sin vokata kaj rajtigita kritiki ŝin kaj la noktoj, kiujn li kun ŝi pasigis en geedzeca komuneco en la lito, estis precize regulitaj kaj ordonitaj.

Li forlasis ŝian domon regule je la kvara matene, se li devis plenumi siajn geedzecajn devojn al ŝi, ĉar li ne volis reveni hejmen pli malfrue, por ĉiam ankoraŭ povi diri, ke li estis tiel longe en la klubo. Kiel al sia edzino, tiel li devis permesi al Flossy du vojaĝojn ĉiujare, en vintro vojaĝon al Palm Beach en Florido kaj somere vojaĝon al Kanado aŭ al Europo. Li kompreneble vizitis ŝin laŭ devo en Palm Beach, pasigis tie kun ŝi proksimume dek tagojn kaj tiam transiris al Havano, kien li kunprenis ŝin, kaj tiam al Tampiko, kien li ne kunprenis ŝin, ĉar li devis veturi al Tampiko komisie de la kompanio. Tiel la tuta vojaĝo estis pagita per konto de Kondor-kompanio, per kio konsiderinde malkariĝis la pagenda somera ripozovojaĝo de Flossy. Li estus povinta kunpreni Flossy ankaŭ al Tampiko. Sed estis pli malkare resendi ŝin de Havano al Palm Beach. Krome estis por li pli oportune. En Tampiko li trovis ĉiam jam je la unua vespero tion, kion li bezonis. Kaj li povis agrable ripozi de Flossy ĉe alia haŭt-harar- kaj okulkoloro. Li ja ne komprenis kion la brunhaŭta ino en Tampiko parolis al li pri amo. Sed tio ne necesis; ĉar ambaŭ sciis, kion ili volis de la alia flanko, kaj por tiuj deziroj la lingvo estas internacia. La brunhaŭta en Tampiko povis sufiĉe bone elparoli angle la vorton 'money', eĉ la nombrojn, kiujn ŝi ligis al la vorto 'dolaro'. Plian nek ŝi nek li devis scii. La ripozo de Flossy, post kiam li daŭre estis kun ŝi dek aŭ dekkvar tagojn, estis tre bonfartiga al li. Ĉar Flossy komencis fariĝi pli kaj pli simila al lia edzino. En ĉiuj aĵoj. En la lito. Dum paroloj. Rilate la vestaĵojn. Pri la grumblado. Ĉe la farado de predikoj. Li ne estis tiom filozofa por scii, ke du inoj, kiuj troviĝas dum sufiĉe longa tempo sub la influo de certa viro, de kiu ili dependas laŭ ekonomia vidpunkto, fariĝas similaj kiel ĝemeloj.

Flossy estis, se Mr.Collins faris la finkalkulon, la plej malmultekosta el liaj amikinoj. Tial ŝi estis la plej fidela. Kaj tial li povis enuigi kaj tedi sin kun ŝi same tiel bonege kiel kun sia edzino.

La du ĥordamoj pli freŝdataj, ankoraŭ ne estis rigardataj plenvaloraj, kvankam ili jam pli kostis ol Flossy, por la nuraj proksimigaj donacoj donendaj de li. Provizore ambaŭ ŝajne havis plu iujn aliajn devojn, de kiuj ili finfine volis solviĝi, tuj, ekde kiam ili scias precize, kiom valoras Mr. Collins. Ne kiom li valoras kiel viro aŭ amato. Sed kiom li valoras rilate la pagokapablon kaj la pagovolon. Kompreneble neniu el la ĥordamoj sciis ion pri la alia, ke ankaŭ tiu troviĝas en la proksimiĝa fazo al Mr. Collins. Tion Mr. Collins sciis malhelpi; ĉar tiukaze, se ambaŭ komencus batali pri tio, kiu el ili gajnos la prezidanton Mr. Collins, jen fariĝus multekoste por Mr.Collins. La damo, kiu perdus la batalon, komencus fari malfacilaĵojn al li, por savi tion, kio saveblas. Kaj tio, kio savendis, ĉiam estis granda sumo, pro la virgulineco ĝis tiam ne tuŝita – laŭdire ne tuŝita ĝis tiam – kiu ĉe la batalo pri la objekto perdiĝis, kiu devis esti ĝuste remetita en la originan staton.

Tio deruliĝis ĉiam tre simple. Oni agis ĉiam laŭ la sama aŭ almenaŭ laŭ tute simila recepto. Laŭ tiu recepto okazis ankaŭ al Mr. Ayres, prezidanto de Grannis and Cosland Refining Company.


Rimarko

money = mono.

VI

Mr. Ayres iumatene trovis en sia oficejo leteron de Simmons & Simmons, Attorneys at Law. La advokatoj skribis al li, ke Miss Minnie White, kantistino kaj dancistino de l’ Vanity-teatro, intencas plendi kontraŭ Mr. Ayres pro rompo de la geedziĝpromeso, kaj ke Miss Minnie White sumigas sian financan damaĝon, kiun ŝi suferis ĝis tiam, je sepcent kvindek mil dolaroj, sumo, kiu rilate la bonstatecon de Mr. Collins devus esti rigardata kiel ridinde eta sumo.

Mr. Ayres neniam promesis la geedziĝon al Minnie. Tion sciis Miniie tute bone, kaj tion sciis ankaŭ tute bone la advokatoj, sen diri tion. Ankaŭ Mr. Ayres sciis sufiĉe bone, ke Minnie kaj ankaŭ la advokatoj sciis tute precize, ke li neniam promesis la geedziĝon al Minnie. Sed Minnie, la advokatoj kaj Mr. Ayres sciis, ke en Usono damo, kiu scias bone prezenti sian kazon, ĉe la asizaj juĝantoj ĉiam havas sukceson rilate tion, kion ŝi celas sukcesigi. Tial oni telefonis tien kaj ĉi tien kaj interparolis tien kaj tien, kaj Minnie, kies koro finfine moliĝis,  konsentis rekompencigi sian damaĝon finfine per cent mil dolaroj. Ŝi ricevis nur sesdek mil dolarojn retikuleten, ĉar la advokatoj postulis kvardek procentojn de la priplendita sumo por si mem.

Ĉar en tiu kazo, se ili perdus la proceson, ili ricevus nenion, ĉar Miss Minnie havis ja nenion. La advokatoj tial transprenis la riskon.

Mr. Ayres povis pagi eĉ ne la cent mil dolarojn sen sukcesa bankrompo, ĉar li havis familion. Lia salajro estis alta, sed ne tiom alta, ke li tiel simple estus povinta pagi cent mil dolarojn.

Tiel oni do transdonis la plendon al juĝejo. Nun oni jam ne plu atendis, ke Mr. Ayres pagus la plenan sumon, alie li ne estus plendinta, sed ke li aranĝiĝus. Sed la plendo devis esti transdonita, por trovi okazon lanĉi la aferon en la gazetojn. Tuj kiam estis procesafero, oni povis uzi la gazetojn kiel kunagantojn.

Mr. Ayres apartenis al la supera socio, kaj lia ofico kiel prezidanto de unu el la plej potencaj kompanioj faris el li interesan personon, kiun vidi implikita en skandalon, plej bone kontentigis la sensacibezonon kaj la klaĉemon de la homoj. La kompatindaj homoj, al kiuj estis malpermesataj aŭ tiom cenzurataj kaj obscenaj filmoj kaj maldecaj romanoj kaj sukaj voluptoludoj, ke ili fariĝis tiel senerotikaj kaj enuigaj kiel la merkreda vesperoprediko en la metodista eklezio, do tiuj ĉi kompatindaj homoj trovas subite novajn refreŝigajn instigojn en sia seka vivo, se ili povas legi suko- kaj spermoriĉan historion sur la unua paĝo de gazeto. Ĉi tie la cenzoristo ne rajtas interveni, ĉar estas ja juĝeja afero. La juĝejoj estas publikaj, kaj ili devas esti publikaj en aŭtentika respubliko por malhelpi koruptiĝon kaj maljustajn verdiktojn.

Kion la gazetreporteroj faras el la simpla historio, tion legi estis mirinda. Ĝi forgesigis ĉion, kion la cenzoroj en la lastaj dek du monatoj malpermesis legi kaj rigardi al siaj ŝirmatoj. De la oldaj sekiĝintaj preĝfratinoj de la alta kaj sole sankta Episcopal Church fluis la muka salivo el la malksekaj buŝanguloj, kiam ili rajtis legi kiel aliaj homoj kondutas, homoj, kiuj rezignas pri tio amuzi sin sola kun si mem.

En grasaj gigantaj presliteroj legeblis sur la frontpaĝo de la matenaj gazetoj eĉ sur du linioj:

PRESIDENT OF BIG CORPORATION SEEN WITH DANCE OF THE VANITY THEATRE ONLY WITH STOCKINGS ON

La prezidanto de unu el plej grandaj kompanioj estis rigardata kun dancistino de la Vanity-teatro, kiu estis vestata nur kun siaj silkaj ŝtrumpoj.

Sub tio en malpli grasaj presliteroj:

DENIES HAVING PROMISED MARRIAGE BY GIVING ENGAGEMENT RING SAYS RING WAS ONLY GIFT OF FRIENDSHIP WITHOUT MEANING

Is Already Married has Three Children Eldest Collegegirl Dancer to be Mother soon asks Three Quarters of Million Dollars Damage

Li promesis al ŝi la geedziĝon per tio, ke li ŝovis la ringon de gefianĉiĝo sur ŝian ringfingron. Li neas tion kaj asertas, ke la ringo estas nur malgranda donaco pro amikeco, kiu tute ne havas signifon kaj neniel celis promesi geedziĝon. Li jam estas edzigita kaj havas tri infanojn, el kiuj la plej maljuna filino jam frekventas la universitaton. La dancistino atendas baldaŭajn patrinoĝojojn kaj postulas kiel damaĝorekompencon tri kvaronojn de miliono da dolaroj. En eĉ pli malgrandaj presliteroj, sed ankoraŭ nun sufiĉe atentofrape sekvis nun:

Names of the Parties Concerned Still Witheld by Court Order will be Published Very Soon

La nomoj de la plendantino kaj de la plendanto provizore estas ankoraŭ retenataj pro precipa decido de la kortumo, sed ili tre baldaŭ estos publikitaj.

Tiu ĉi retenado de la nomoj estas precipa truko de la advokatoj, kiuj volas doni tempon al Mr. Ayres, por interkonsentiĝo kaj pagado. Sed la gazetoj same havas intereson pri tio ankoraŭ ne nomi la nomojn, ĉar Mr. Ayres ja ankoraŭ povas interkonsentiĝi kun la gazetoj. La gazetoj ne estas subaĉeteblaj, precipe en Usono. Sed pri reklamanoncoj ili estas tre akceptemaj; kaj granda kompanio ĉiam disdonas multekostajn anoncojn, eĉ se estas nur la jarfinaj kalkuloj, kiuj ripeteblas arbitre ofte, por havigi grasajn reklamanoncojn. Ankaŭ la gazetistoj ne estas subaĉeteblaj, nenie malpli subaĉeteblaj kiel en la federaciaj ŝtatoj de Ameriko. Sed ili volonte aŭskultas bonajn konsilojn, por sukcese spekuli borse.

La kortumo ĝis nun ankoraŭ nenion decidis, do ankaŭ ne la retenon de la nomoj. La kortumo ankoraŭ scias nenion, kaj la juĝisto legas la gazeton en la tramo kun la sama ĝojo kiel la elsekigitaj paroĥanoj. Sed li ja jam legas ĝin kun pli da homa kompreno, kaj li legas ĝin precipe kun kompato por la povra prezidanto; ĉar li, la juĝisto, jam morgaŭ povus sidi en la sama kaĉo. Li ne havas dancistinon de la Vanity-teatro. Tion li ne povus pagi.

Sed li havas stenotipistinon. Kaj se ŝin iutage kaptas kvazaŭ rabio kaj se la ekzisto kiel stenotipistino fariĝas tro ridinda por ŝi, jen ankaŭ la juĝisto povas trovi detale prikribitajn siajn fiagojn kaj la malsuprenglitintan mamzonon de sia stenotipistino en grasaj presliteroj sur la unua paĝo de la matenaj gazetoj. Provizore li ankoraŭ ne scias, pri kio temas en tiu kazo. Neniu de la kortumo scias tion ankoraŭ. La advokatoj faris ĝis tiu momento nenion krom plendi por damaĝa rekompenco, Jane Doe vs. Richard Roe, Simmons & Simmons, Attorneys at Law, donintaj la aktujan nombron G918 al la dokumentoj de la kortumo.

Mrs. Ayres, la edzino de Mr. Ayres same legas la sukan rakonton, kaj ankaŭ ŝi legas ĝin kun memdediĉo kaj volupto. Ŝi ja ankoraŭ ne scias, ke estas ŝia fidela edzo, kiu estas ĉi tie kulpigata de la reporteroj pri intencita bigamio. Kaj tial ŝi povas delektiĝi kun brilaj okuloj je la rakonto, kiun ŝi trovas tiel suke eĉ ne en la francaj romanoj.

Vespere, dume ŝi sidas kun sia edzo ĉe la tablo oni kompreneble ĝisdetale parolas pri tiu ĉi sensacio, por elgustumi kaj eldiboĉi ĝis la lasta ĝemelspiro la surteran ĝojon, kiun ofertas tia historio. Ili provadas ĉiudirekte solvi la enigmon, kiu povus esti la prezidanto kaj kiu la dancistino. Li ja devus scii la prezidanton de la Rotaria Klubo aŭ de la 'Elks', de la loĝio 'La Alkoj’. Ĉio estus ankoraŭ pli beatiga, se oni scius lin kaj la dancistinon, se oni povus vidi iliajn bildojn en la gazeto. Ke ŝi estis vestata nur kun silkaj ŝtrumpoj kaj krome kun nenio kiam ŝi kaj li estis observataj tra la fenestro, kies kurteno ne estis tute fermita, tion oni scias nun. Sed oni volus scii ja ankaŭ kiel ŝi aspektas laŭ vizaĝo kaj entute ekde la verdaj ŝtrumprubandoj supren. Eble la gazeto baldaŭ publikos bildon de ŝi en bankostumo aŭ en la kostumo de la ĥorknabinoj de Vanity-teatro, kiuj dum prezentadoj ja ne surhavas ŝtrumpojn, sed nur ŝuojn kaj rubandeton ĉirkaŭ la koksojn kaj du saketojn sur la mamoj, kiuj estas ornamitaj kun briletantaj vitroperletoj.

Mr. Ayres, kiu kompreneble sciis, pri kiu temas, ĉar lin tuj demandis la advokatoj en la sama mateno per telefono, ĉu li jam legis la gazeton, indigniĝas pri la abomeno de la gazeto kaj insultas lian edzinon, ke ŝi estas tiom voluptema legi tiajn sensacirakontojn en la ĵurnaloj kaj, ke ŝi volas tiom sinki esti avida je la bildoj de tiuj homoj.

La tuta urba loĝantaro kaj la homoj de la ĉirkaŭa regiono aĉetis je la sekva mateno kaj dum la sekvaj tagoj la gazetojn kiel freneziĝintoj. Ĉiuj esperis, ke ili trovos la publikitajn nomojn. Ĉiuj interesiĝis pri la demando, ĉu la dancistino, kiu nun baldaŭ fariĝos patrrino, jam estas en tia stato, ke ŝi ne plu povos prezentadiĝi. Ĉiuj esperis, ke ŝi ankoraŭ ne atingis tiun staton, kaj ke ŝi almenaŭ kelkajn fojojn plu prezentos sin, por ke oni povu rigardi ŝin en la teatro reale kaj vivoplena. Tuj kiam ŝia nomo estus konata, la biletkomercistoj de la teatro elaĉetus la biletojn por la tuta domo, kaj ili altigus la prezon de la biletoj je ducent procentoj.

Ĉar la gazetoj ja nun estis vendataj amase, pro la espero, ke la nomoj estos publikitaj, ne plu necesas publiki la nomojn. Intertempe leviĝas nova skandalo, same tiel grasa kaj same tiel suka kiel tiu de la prezidanto kun la dancistino, kaj la prezidanto kaj la dancistino estas forgesataj. Se la nomoj tamen iutage aperus, ilin apenaŭ iu plu legus. Intertempe okazis tiom da skandaloj, koruptadoj, politikaj mensogoj, sukcesaj transflugadoj de oceanoj, ne sukcesintaj grimpadoj de la Himalajo, rompŝteloj en bankoj, revolver- kaj bombatencoj en Ĉikago, atakoj de trajnoj en Meksiko, murdoj al usonaj animsavantoj en Ĉinio, ke oni ok tagojn poste vere ne plu povis scii, pro kio propre ĉi tie estas publikita la nomo de prezidanto de enuiga kuprokompanio kaj la nomo de dancistino, kiun oni trovas presita neniam sur teatra programfolio.Oni havis tiumomente multe pli da intereso pri tio, kiom da cent mil dolaroj perlaboris Ma Fergusson, la guberniestrino de Teksaso je la konstruado de ŝtata aŭtomobilstrato, kaj kion ŝi intencas fari kun la mono.

VII

Sed Simmons & Simmons Attorneys at law ne povas atendi tiun interesoŝanĝon en la opinio de la gazetlegantoj; ili ne povas atendi ĝis Mr. Ayres eble eĉ rakontas al sia edzino, pri kio temas kaj ŝi absolvas lin por relative malkaraj kostoj; ili ne povas atendi pri tio, ke Mr. Ayres konvinkas eble plurajn membrojn el la tuta kontrolkonsilio de sia kompanio, ke ĉi tie nur temas pri fia ĉantaĝo, kaj ke la tuta kontrolkonsilio avertas la gazetojn, ke ili ne pelu la aferon ĝis la ekstremo. Jen la gazetoj estus finitaj por ĉiam, ĉar troviĝas inter la membroj de la kontrolkonsilio pluraj, kiuj povas rompi la nukon de tiuj gazetoj interne de ok horoj tiel perfekte, ke la gazetoj forgesas, kiel ili nomiĝis hieraŭ kaj kiuj estis ties ĉefredaktoroj.

Tiajn neantaŭvideblajn incidentojn Simmons & Simmons, ne povas atendi. Ili laboras rapide kiel diabloj por fiŝhoki kaj varmigi kompatindan animon, kiu rompiĝis en glacio kaj dronis, por ke ankaŭ la infero plenumu sian celon.

La advokatoj eluzis la unuajn horojn post apero de la gazeto. Se ili ne gajnas la proceson en tiu tempo, jen povas fariĝi longtempa afero. Kompreneble ili gajnas la proceson, kiom ajn longe tio daŭrus. Sed la mono povus fuĝi de ili. Mr. Ayres aŭdace povus riski ion kaj sekurigi ĉion tiel bone, ke ne plu gajneblas multe da mono. Li atendus la skandalon en Eŭropo, kaj se li revenus, la afero fariĝus tiel malkara, ke ne plu valorus la penon por la advokatoj. Kio fariĝas el Miss Minnie, estas indiferenta al ili, estis ĉiam indiferenta al ili, kaj al ili ĉiam estos indiferenta.

Je la tuta historio ne estas multe da vero. Ĝi estas sorĉtroigita nur tial, por kontentigi la avidon de la legantoj pri voluptaj rakontoj, kiujn ili povus kontentigi nenie alie sekve de la cenzuro kaj de la bigoteco.Ĉe tio la gazetoj enspezas monon.

Ĉu la prezidanto perdas sian postenon, ĉu lia edzino maledzinigas sin de li, ĉu la dancistino dronigas sin, tio ne interesas la gazeton. Tio ekinteresas ilin nur tiukaze, se unu el tiuj sekvoj ebligas plian fojon sensacian historion.

Miss Minnie White tre ofte renkontiĝis kun Mr. Ayres, kiam ŝi surhavis nenion krom siaj silkaj ŝtrumpoj. Plej ofte ŝi surhavis eĉ malpli da vestoj. Sed neniu iam povis observi ŝin tra ne tute fermita kurteno. Rilate al tio, ili estis multe tro memgardemaj. Ne pro denaska hontemo, sed pro simpla utilo kaj kaŭzoj de oportuno. Efikas ĝenante kaj deflankigas de la esenca afero, se oni havas la senton, ke oni eble estas observata. Sed Simmons & Simmons estas ĉiam pretaj. Ili tenas por tio privatan detektivon en la rezervo, kiu ĉiutempe povas priĵuri kaj priĵuras, ke li vidis damon nur kun silkaj ŝtrumpoj kun sinjoro, kiu same ne surhavis multon en la sama ĉambro. Miss Minnie devas nur diri la lokon, do la domon, kie povus esti okazinta tio, kion vidis la privata detektivo. Por ĉio alia zorgas la privata detektivo kaj Messrs. Simmons & Simmons Attorneys at law. Tiam ankoraŭ aldoniĝas lavistino aŭ ŝoforo, ambaŭ priĵuras, ke ŝi aŭ li vidis iri Miss Minnie kaj Mr. Ayres en tiun domon. Kontraŭ la lavistino neniu povas atingi ion. Ŝi estas la honesteco kaj vero en persono. Mr. Ayres, tiel perfekte sidante sur la ardanta rostkrado, devas koncedi, ke estas la vero. Li gardos sin ĵuri la malon; car li scias, ke ankaŭ aliaj personoj vidis lin tie.

Miss Minnie White tute ne atendas patrinajn ĝojojn. Tion scias Mr. Ayres tute certe. Miss Minnie estas multe tro lerta por elmeti sin al tia nedezirata okazaĵo. Infanoj ĉiam estas molestaj kaj certe ne beno de la ĉielo. Ŝi scias tion el sia junaĝa tempo en Mineapolo. Ŝi havis kvin fratinojn. Nek ŝia patro laboranta en kofrofabriko, nek ŝia patrino laboranta en ĉemizofabriko kiam ajn parolis pri beno de la ĉielo, ĉiam nur pri la brats, pri la bastarda idaro, kiu tiom manĝas kaj tiom da vestoj disŝiras kaj eterne kaj por ĉiam krias, ke ili havas malsaton.

Ankaŭ Messrs. Simmons & Simmons scias, ke Miss White ne atendas bebon. Ili dirus tion impertinente al ŝi vizaĝen, ke ili supozis ŝin pli prudenta, ĉar ŝi certe jam dum sufiĉe longa tempo eltretis siajn beboŝuojn por povi fari distingojn.

Eĉ pli certe sciis tion la gazetoj, ke Miss Minnnie White ne troviĝis en tia situacio. Se ŝi vere estus atendinta la ĝojojn de patrino, la gazetoj evitus mencii tion kun plej granda zorgemo. Tio estus povinta konduki al multspecaj malagrablaĵoj por la gazetoj. Ke la dancistino sentas sin patrino, la reporteroj skribis nur tial, por ke la historio fariĝu pli suka. La advokatoj aludis ion tian, el kiu la reporteroj povis ellegi tion, kio plaĉas al ili. Tia sciigo servis tamen nur al la tuto. Nomoj ja ankoraŭ ne estis nomitaj. Kaj se fariĝus necese nomi nomojn, jen Miss Minnie povis pruvi per siaj pliaj sinprezentadoj en la Vanity-teatro, ke estis blago de la reporteroj.

Kvankam do je la tuta historio estis malmulte da realo, la advokatoj tamen atingis sian celon. Mr. Ayres estis pelata en timon. Li devis timi, ke ĉi tie okazas granda skandalo. Li ja ne sciis, kiom riskus la advokatoj. Estis eĉ ne necese, ke la nomo de la dancistino estis publikita. Sufiĉus, ke lia nomo publikiĝus, kaj ke la gazeto nomus lian nomon por montri al la legantoj, kiom netimigebla la gazeto estas kaj kiom fervore ĝi atentas pri tio liberigi la usonan popolon de malĉasto kaj malvirteco, en kiun ĝin provis implikigi unuopaj senskrupulaj membroj, ĉar tio laŭ la gazeto estas unu el la ĉefaj taskoj de la gazeto, kaj ke oni ne ekzercas indulgon, eĉ se temas pri membroj de la plej supra klaso, ke oni multe pli pretas senkulpigi la laborantan klason kaj la povrulinon, la dancistinon, kiu ja ankaŭ apartenas al la laboranta klaso, pli ol tiuj magnatoj, kiuj supozas, ke ili povas fari en libera respubliko de honorindaj civitanoj laŭplaĉe ĉion, kion ili volas fari, nur ĉar ili havas pli da mono. Tion la gazeto estus dirinta kompreneble nur tiam, kiam ĝi jam precize scius, ke la kontrolkonsilio de la kompanio, kies prezidanto estis Mr. Ayres, deziras, ke Mr. Ayres estu disrompita en mil pecojn, ĉar oni volis liberigi sin de li pro tiu aŭ tiu kaŭzo, kaj ĉar oni ne povis flankenŝovi lin alimaniere.

Ankaŭ Mr. Ayres ja ne ĉiam sciis, kiel lia kontrolkonsilio rilatas al li. Ĉu ĝi defendus aŭ ne plu subtenus lin. Tion Mr. Ayres ne povis riski. Krome li ne sciis kiel reagus lia edzino. Eĉ malpli li sciis kiel oni rigardus tion en la kluboj, kies membro li estas. Skandalo de tia maniero povus lamigi lin por longa tempo, kaj li devus diable streĉite labori por ree fari karieron.

Ĉiujn tiajn eblojn li pripensis, kaj tiam li iris al Messrs. Simmons & Simmons kaj komencis agi. Li pagis al la sinjoroj dek mil dolarojn por la elspezoj, kiujn ili havis.

Post tio Messrs. Simmons & Simmons petis Miss Minnie White al si en la oficejon.

Mr. Henry Simmons akceptis sinjorinon White: „Antaŭ tridek minutoj ni havis sufiĉe longan interparoladon kun Mr. Ayres. Li finfine klarigis, ke li pagos nenion kaj, ke li trankvile riskas kaj la proceson kaj la skandalon. Li diris, kaj mi pensas, ke li pravas pri tio, ke li, se ni pelus ĝin ĝis la skandalo, perdus sian postenon kaj tiam tute ne plu povus pagi ion. Egale, kiel finiĝus la proceso. Kun ploroj en la okuloj li konfesis al ni ĉi tie, ke li amas vin sincere, kaj li petis nin, ke ni parolu bonan je lia favoro al vi. Li ne povas vivi sen vi, kaj li volas aĉeti ankaŭ la Stutz-aŭtomobilon, kiun vi jam tiom longe deziris al vi. Mi vere ne povus akcepti, madam, kial du tiaj afablaj homoj kiaj vi ambaŭ estas, ne komprenu kaj amu sin reciproke? Kiun sencon havu tia kverelado? Ankaŭ vi iom kulpas tion, madam. Ne estu tiel kruela al li. Ankaŭ li havas ja siajn zorgojn kaj ĉagrenojn.“

Miss Minnie ekploris, estis aŭtentikaj ploroj; ĉar nun ne plu havus sencon estigi plorojn por elvringi sumeton.

„Ankaŭ li estas ja turmentata, pelata kaj ĉasata, tiu kompatindulo. Kiel ni ĉiuj. Ankaŭ kiel vi, Miss White.“

Ŝi ploris eĉ iom pli, ĉar apud la kompato por li ŝi nun ankaŭ ekhavis kompaton por si mem, kiam ŝi aŭdis, ke ankaŭ fremdulo povas senti, kiom turmentata kaj ĉasata ŝi estas en la vivo kaj eterne persekutata de homoj, kiuj volas havi monon de ŝi. Ĉiuj supozas, ke ĥorknabino de Vanity-teatro disponas pri milionoj de dolaroj. Ĉiu paro da ŝuoj, kiun alia damo ricevis por dek kvin dolaroj, ŝi devis pagi kun dudek kvin dolaroj. Tiel ŝi spertis tion rilate al siaj ŝtrumpoj, al siaj subvestoj, al siaj ĉapeloj. Kaj ĉiuj tiuj, kiuj ricevis krommonojn, atendis de ŝi la trioblon de tio, kion ili ricevis de aliaj homoj. Kaj se ŝi ne pagis la trioblon de sumo oni rigardis kaj traktis ŝin malestime, kvazaŭ ŝi estus knabino el la malhelaj stratanguloj.


Rimarko

madam = sinjorino.

VIII

Kiu estas la mastro de l’ vivo? Ĉu la prezidanto de naftokompanio? Ĉu la advokato, kiu transprenas la plej fiajn eksgeedzigajn procesojn kaj ĉantaĝajn manovrojn? Ĉu la dancistino de revua teatro? Ĉu Rockefeller? Ĉu Sinclair? Ĉu Morgan? Ĉu la prezidanto de Usono? Neniu el tiuj, kiuj aperas kiel la mastroj de l’ mondo, kiuj povas aĉeti kontinentojn kaj vendi ilin, kiuj naskas respublikojn kaj povas detrui ilin, kiuj kronas reĝojn kaj eksigas ilin, kiuj vekas revoluciojn kaj sufokas ilin, neniu el tiuj estas la mastro de l’ vivo. Ili ĉiuj estas en la maŝino, kiu nomiĝas: „La moderna erao“. „Nia nuna vivo“. Ili estas kirlataj kaj ĵetataj en ĝi kiel etaj sableroj, jen supre, jen malsupre, jen enmeze, jen angule, jen dekstre, jen maldekstre.

Eble Hacinto, la indiĝeno, estis la mastro de l’ vivo, kiu posedis Rozon Blankan sen posedi ĝin. Li eble estis la mastro de l’ vivo ĝis tiu tago, kiam oni eltrovis, ke Rozo Blanka portas nafton en sia tero.

Tiam ankaŭ Hacinto Yanyez ne plu estis la mastro de l’  vivo; ĉar nun ankaŭ li fariĝis sablero ĵetata en la maŝino tien kaj tien.

Eble Margarito estis la mastro de l’ vivo, tiu Margarito, kiu kuracadis la mulojn, kiu komprenis la lingvon de la muloj, kiu infere kapablis sakri kaj melodie kanti dolĉajn baladojn en la sama momento.

Eble la compadres de Rozo Blanka estis la mastroj de l’ vivo. Tiom longe, ĝis ili perdis sian hejman regionon.

Eble la mastro de l’ vivo estis la leono en la ĝangalo. Sed la puloj estis pli fortaj ol ĝi, ĉar ili molestis ĝin. Kaj ĝi ne povis defendi sin kontraŭ ili; dorno, kiun ĝi tretis en sian piedegon, estis pli forta ol ĝi, ĉar la dorno lamigis ĝin; la venena serpento, kiu mordis ĝin en la nudan nazon, se ĝi estis neatentema, povis faligi ĝin, kaj tial ĝi estis pli forta ol la leono.

Eble la mastro de l’ vivo estis la kolorriĉa papilio, kiu ŝvebis kiel ondo de floro al floro kaj zorgis pri nenio, ĝuis sian vivon, ĝis ĝi kaptiĝis en la reto de araneo, kiu estis pli forta ol ĝi.

Eble la mastro de l’ vivo estis la klasfiera laboristo, kiu boksis sian skipestron teren kaj sufiĉe draste tradraŝis lin, ĉar la skipestro, kiu sentis sin pli forta kaj pli potenca, kriis lin vizaĝen. Sed la diligenta laboristo pli produktis ol la merkato povas uzi, kaj la fabriko ne plu povis pagi la viron kaj devis maldungi lin; kaj liaj infanoj ŝiris la karnon de la laboristo, ĉar ili estis malsataj kaj sentis sin kiel mastroj de l’ mondo, kies sklavo kaj subulo estu laŭ ilia opinio la propra patro.


Rimarko

compadre = baptopatro, kunpatro.

IX

De la oficejo de siaj advokatoj Miss Minnie White telefonis al ŝia amiko Mr. Ayres kaj petis pri pardono pro ĉio, kion ŝi faris al li. Ŝi diris, ke ŝi estis freneza, kaj ke ŝi lasis inciti sin de amikino. Ŝi demandis, ĉu li volus esti ree bona al ŝi, kaj ŝi diris, ke ŝi amas lin pli ol ĉion.

Ankaŭ Mr. Ayres petis pri pardono pro ĉio, kion li faris, kaj li deklaris, ke li sole kulpas tion kaj, ke li estas pli ol nur feliĉa ree rajti nomi ŝin 'mia kara’.

Du tagojn poste ambaŭ vojaĝis en lia turaŭtomobilo al San Diego. La veturado dum horoj sur la romantika aŭtovojo laŭ la bordo de la Pacifiko ambaŭ pli intime kunigis ol ili iam estis antaŭe.

La kverelo estis finita kaj forgesita. Ĝi povis trovi finon, post kiam la advokatoj estis atingintaj – por si – kion ili volis.

La plua vivo de Mr. Ayres kaj de Miss Minnie White provizore ne plu trovis la intereson nek de Messrs.

Simmons & Simmons nek de la gazetoj. La negoca flanko de la afero estis kontentigita, kaj interesiĝi pri la privata vivo de du homoj, el kiuj momente ne lasis elvringi sin dolaro, estas malĝentlemana aŭ fia. Sed oni ne povas diri pri usonano, ke tiu estas malĝentlemana aŭ fia. Tiu estas helpopretulo kaj gastamanto en unu persono.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.