La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 6

I

Mr. Collins nun estis supre, estis plenrajta membro en la generala stabo de la ekonomia vivo de la nacio.

Sed ĉiuj ĉi viroj, kiuj ĝis tiam laboris kun li, do la direktorio de Antracitkompanio, komencis timi lin. Ili ĉiuj ne estis sentimentalaj. Sed ili ankoraŭ posedis sufiĉe da hezitemo por ne iri ĝis la lasta limo.

Kion faris Antracit-kompanio, tio ĉio okazis ankoraŭ interne de la limoj de la leĝo. Ĉiuj ĝiaj agoj estis protektataj per la leĝo. Ĉiu havis la rajton plenigi stokejojn, kiam kaj kie kaj kiom iu volis. Kaj ĉiu havis la rajton malfermi siajn stokejojn, kiam tio ŝajnis plej favore. Antracitkompanio neniam laboris kun mensogoj en tiu granda rabentrepreno. Ĝi malferme anoncis, ke ĝi plenigas stokejojn. Kaj ĝi entreprenis la tutan manovron sen iu rompo de la trustleĝo. Ĝi kun neniu alia kompanio subskribis trustsimilan interkonsenton por regi la merkaton. La negoco estis tiel laŭleĝa, tiel honorinda, tiel  honesta, kiel negoco povas esti interne de la kapitalisma sistemo. Ke la homoj lasas peli sin en panikon, oni ne povas riproĉi al Antracit-kompanio. Por tio estas la kara Dio respondeca, kiu kreis ĉion kaj ne lasas mortaĉi eĉ muson, se ne estas laŭ Lia volo. Se homoj ne lasus timigi sin, neniam iu povus gajni milionojn. Neniam iu povus uzi homojn por siaj privataj celoj, se la homoj havus pli grandan memkonfidon kaj pli da kuraĝo kaj ne timus kelkajn tagojn da malsato kaj la vivon kiel pensiulo.

Kvankam la negoco efektive ankoraŭ okazis en leĝaj limoj, la sinjoroj de la direktorio tamen tro malinklinis fari denove similan negocon. Jen ĉiam ĉeestis gazetoj de socialistoj kaj similaj homoj, kiuj grumblis pro envio, kiuj iel povus kapti saĝon kaj malkovri tian manovron. Kaj ĉiuj ĉi homoj, kiuj suferas pro tiu rabentrepreno, fariĝas akuzantoj. Kie estas akuzantoj, tie tuj aldoniĝas juĝistoj. Homo nur tiom longe validas kiel honorinda, kiom longe oni ne povas bone kompreni liajn negocojn. Neniu el la viroj de la direktorio kondamneblis al pundomo, sed ĉiuj publike povis esti insultataj kiel detruantoj de la ŝtato kaj kiel subtenantoj de socialistaj ideoj. Kapitalisto, kiu pere de tro rigoraj kapitalistaj manovroj liveras al la socialistaj propagandistoj kaj anarkiistoj materialon, estas sama al krimulo, kaj li estas pli terura ol anarkiisto.

Tion la sinjoroj de la direktorio ekkonis sufiĉe frutempe. Tiel ili ankaŭ restis nedamaĝitaj de la stormoj, kiuj traskuis kelkajn jarojn pli poste la usonan kapitalismon kaj liveris la dinamiton al la socialistoj. De tiuj ŝtormoj, kiujn kaŭzigis la granda naftoskandalo, la tielnomata Teapot Dome Scandal . Ŝtormoj, kiuj eĉ la prezidanton de la usona respubliko Mr. Harding tiom traskuis, ke li fariĝis malsana, ke li sternis sin kaj tuj mortis, mortis tiel ĝustatempe, ke oni ne plu povis precize elkalkuli – pro respekto al mortulo, kiu ne plu povas defendi sin – kiom da milionoj li enspezis kun Mr. Sinclair koste de la nacio, dume lia kronprinco, Mr. Coolidge pro tio perdis la lingvon kaj de tiam estas la plej granda silentulo inter la prezidantoj de la usona nacio.

Tiel la sinjoroj de la direktorio konvinkiĝis, ke estas plej bone elaĉeti sinjoron Collins, la tro potencan, el Antracitkompanio.

Mr. Collins ricevis sian partopagon de la gajno en formo de akcioj de Antracit-kompanio, kiuj nun havis tre bonan oficialan kurzon, ĉar la bezono de karbo estis granda kaj oni ree fervore elminigis karbon. Pro tiu posedo de la akcioj Mr. Collins ricevis grandan voĉnombron en la kompanio; kaj li nun estus povinta logi nur per sia voĉopotenco la kompanion plian fojon en manovron, kion la direktorio volis eviti. La direktorio estis sata je tiu unua manovro por longa tempo, ĉar la risko pri skandalo tamen estus tro granda por tiuj sinjoroj. Mr. Collins estis rigardata kiel aventuristo, kiu ne zorgis pri skandaloj. Tiam ankoraŭ ne, ĉar li ankoraŭ troviĝis sur la vojo supren. Pli malfrue tio ŝanĝiĝis ankaŭ ĉe li en tiu rilato.

Ju pli maljuna oni fariĝas des pli oni atentas pri socia honoro kaj socia rango, pli ol en la juneco, kiam oni ŝajnigas esti bohemiano. Ankaŭ se oni krome havas neniun rilaton al arto.

La sinjoroj ofertis al Mr. Collins tre bonan prezon por ties akcioj. Tiel ili deskuis lin de la nuko kaj dankis al Dio kaj donis al la eklezio.


Rimarko

Teapot Dome Scandal = temas pri subaĉetoj pro naftokampoj sur terposedo de la usona ŝtato Vajomingo en la jaro 1921.

II

Viro en Usono kun unu miliono kaj kvincent mil da dolaroj sur bankkonto, estinta influriĉa membro de la direktorio de la potenca Antracitkompanio, fama kaj konata en ĉiuj grandaj gazetoj kiel lerta kaj sperta fortulo, tia viro devas fariĝi kapitalista potenco, eĉ se li ne volas esti tio. Oni devigas lin al tio. Oni implikas lin en ĉiujn grandajn negocojn kaj ĉiujn grandajn manovrojn. La sistemo ne toleras lin kiel eksterulon kaj ne kiel eksiĝinton. La sistemo bezonas lian milionon kaj la kvincent mil dolarojn. Kaj la sistemo bezonas lian sperton, liajn sciojn, lian forton kaj lian volon. Grandaj kompanioj donacas akciojn al li, nur por tio, ke li enestas, nur por ke li havu intereson pri la kompanio, nur por ke oni povu peti liajn konsilojn. La bankoj ne lasas lin en paco, li devas partopreni tie kaj tie, ĉar oni ne supozas lin tiel aĉa, ke li povus kontentiĝi je kvar procentoj. Kaj viron kun tia renomo, kiun Mr. Collins de tiam havis, logas neneiu per neniaĵoj. Oni iras nur al li, se la aferoj estas sekuraj. Kaj nur kun tiaj negocoj, se dek ok procentoj estas sekuraj kiel la morto. Nur bazarkomercistojn oni  povas forlogi al stultaĵoj. Sed tiun Mr. Collins neniam.

Kiu vendas terpomojn po kvin kilogramoj kaj petroselon por po du cendoj je fasketo, tiu povas atingi malgrandan komfortan posedon, sed li neniam enkasigos milionojn de dolaroj. Same tiom malofte, kiom iam proleto, kiu laboras ĉiam en la fabriko kaj neniam kuraĝas starigi sin sur la propraj piedoj, kunigos kvindek mil dolarojn por si. Li bezonus por tio dek vivojn, ĉar li ricevas ja ĉiam nur etan parton de tio, kion li produktas. La vere grandajn posedojn faras nur tiuj, kiuj kaptas la nervofaskojn de la nacio, la vivonervojn de la homoj, kaj kiuj kaptas ilin senskrupule.

III

La vivonervoj de la civilizitaj homoj estas greno, kotono, karbo kaj fero. Kiu regas parton el tiuj kvar eroj, tiu estas pli potenca ol la kara Dio; ĉar li povas konstrui preĝejojn kaj rifuzi preĝejojn, li povas nutri pastrojn kaj povas lasi malsatmorti pastrojn. Kaj se la kara Dio ne plu havas pastrojn oni rapide forgesas Lin. Ankaŭ gravas viando, ledo, domoj kaj terposedo. Sed la homo povas tre limigi sin pri manĝado de viando, povas porti siajn ŝuojn ĝis ili estas tute trivitaj, homo povas loĝi sur tiom eta spaco, ke li povas vivi dum jaroj sen novaj domoj. Sed panon li bezonas, la ĉemizoj kaj roboj el kotono ne estas tiel eltenemaj kiel ledo. Karbon la homo bezonas por ne frostmorti, por havi lumon kaj helpforton por sia laboro. Feron la homo bezonas por iloj, por maŝinoj kaj ĉeokaze por pafiloj kaj kanonoj.

Ĉion ĉi Mr. Collins sufiĉe frutempe komprenis en sia vivo. Tial li uzis la karbon por enseliĝi.

Kiam oni elŝovis lin el la karbonegocoj, ĉar li estis tro danĝera, li devis serĉi alian vivonervon de la homoj, por  povi ludi kun potenco. Se oni posedas potencon, oni povas havigi al si ĉiujn ĝuojn, kiujn ofertas la moderna vivo. Se oni ludas kun potenco, oni povas elgustumi ĉiuĵn valorojn, kiuj faras la vivon de homo interesa kaj vivinda. Spekuladi kaj ludi kun potenco estas pli ekscitiga ka pli ĝuinda ol sidi ĉe la ruleto. Oni ne povas influi la ruleton. Ludi ruleton ne postulas inteligentecon. Ĉiu ŝtipkapulo povas fari tion. Tial oni trovas proksime de ruleto nenion alian krom ŝtipkapuloj, friponoj kaj damoj, kiuj atendas la gajnon de la ŝtipkapuloj.

Mr. Collins ne estis ŝtipkapulo. Li estis inteligenta. Kaj lia interno por eterne urĝis lin uzi sian inteligentecon.

IV

Estis la tempo, kiam la aŭtomobilo faris siajn unuajn timemajn paŝojn. Sed nur malmultaj ekkonis la grandan estontecon, kiun havis la aŭtomobilo. La fido pri la nevenkebleco de la fervojo estis ankoraŭ netuŝita. La unuaj provoj kun flugmaŝinoj estis okazintaj. Ili kostis la vivon de multaj viroj, sed ili sukcesis. Oni povis jam flugi distancojn de kelkaj kilometroj kaj restadi tridek minutojn super la tersurfaco ĝis oni falegis kaj rompis la nukon al si, se oni ne jam antaŭe forbrulis. Ankaŭ la antaŭlaboroj pri la dizelmotoro estis sukcesintaj kaj montris al tiuj, kiuj posedis inteligentecon kaj kiuj ne rigardis la ekzistantan kiel la lastan saĝon de homaj kapabloj, jam la vojon, kiun iros la tekniko, kiun ĝi devos iri.

Mr. Collins ekkonis kun sia bona instinkto, ke la karbo kiel vivonervo de la homoj komencis skleroziĝi, kaj ke venos la tago, kiam la karbo estos ne plu necesa, kiam oni eble eĉ povos rezigni pri ĝi. Ĉar jam tiam neniu, kiu posedis nur iom da prudento, pensis, ke oni povas hejti kaj movi aŭtomobilojn kaj aviadilojn kun karboj.

Tiel okazis, ke Mr. Collins kaptis la junan, freŝan kaj ne eluzitan novan vivonervon de la homoj: la nafton.

Li ankaŭ tuj tuŝis la ĝustajn lokojn, kiuj tiam estis ankoraŭ tute novaj. Li aĉetis terenojn en Kalifornio kaj en Oklahomo. Li aĉetis en regionoj, kie neniu geologo estis supozinta nafton. Kaj li sukcesis.

Li fondis la kompanion Condor Oil. Ĝi estis tre malgranda. El ĉiuj kompanioj preskaŭ la plej eta je kapitalo.

Sed tuj, kiam ĝi estis naskita kaj elpuŝis la unuan krion kaj faris la unuan plenan spirtiron, ĝi komencis vori manĝon. Kaj ĝi voris kaj voris. Ĝi voris ĉiujn aliajn etajn kaj mezajn kompaniojn kaj voris ĉiujn koncernatajn privatajn entreprenistojn. Kaj ĝi voris kaj voris ĝis ĝi estis tiom dika kaj ronda, ke ĝi staris kun peza staturo apud la plej grandaj nafto- kaj petrolkompanioj, respektata kaj timata. Mr. Collins estis tiel lerta, ke li evitis manovrojn, kiuj certan Sinclair, la plej potencan naftomagnaton implikis en unu el la plej grandaj kaj plej fetorantaj kapitalistaj skandaloj, kiujn la usona popolo, tiom riĉa je kapitalistaj skandaloj, spertis en la lastaj jaroj. Skandalo, kiu tiom skuis je la fundamentoj de la kapitalisma sistemo, kiom kapablos tion socialista propagando neniam. Ke sistemo povas transvivi tian skandalon, ke la popolo eĉ povas ridi kaj aŭskulti satirajn kanzonojn en la Vaudeville-teatroj sen eĉ nur akuzi la sistemon, pruvas, kiel firme konstruita kaj sekura ankoraŭ staras tiu sistemo. Ĝi pruvas, ke tiu sistemo helpe de la rimedoj, kiujn rekomendas la socialistoj kaj bolŝevistoj, apenaŭ kaj nur pene, se efektive, povas esti renversita. En Usono certe ne, ankoraŭ ne. Kaj ĉiukaze ne kun la ofertitaj receptoj. Mr. Sinclair ne estis kondamnata, sed admirata, ke li estis tiel lerta kaj sperta, ke li eĉ sukcesis aĉeti al si la militecan pretecon de la nacio kaj ŝanĝi ĝin en nafton kaj en dolarojn. Kaj de jaroj la juristoj rompas la kapojn al si tiom, ke la cerboj eksangas por eltrovi laŭ kiu paragrafo de la usona leĝo propre povas esti persekutata Mr. Sinclair kaj liaj friponokunuloj sur la prezidantaj foteloj kaj en la parlamento. Krimo okazis. Krimo, laŭ kiu ĉiu civitano, kiu ne estas multfoja milionulo, devas esti punata per morto pro grava ŝtatperfido. Kvankam ne ekzistas malamiko, je kiu la ŝtato povus esti perfidata, ĉar Meksiko havas siajn proprajn zorgojn. Sed ja povus ekzisti malamiko. Kaj ke malamiko povus ekzisti, tiu supozo devas esti konservata en la popolo, kaj tiu supozo devas esti nutrata kaj bredata, por ke la ŝtalfabrikistoj ne malsatmortu kaj la konstruistoj de kirasŝipoj sufiĉe da mono enkasigu, por povi elspezi ĝin en Parizo kaj Berlino kun siaj Follies-ĥorknabinoj, ĉar en Usono la malmoraleco kun ĥorknabinoj kaj similaj vivmalsatuloj estas malpermesita. Tial ĝi tiom multe kostas. Kaj tial Mr. Collins spite al siaj gajnitaj milionoj ĉiam estas en monbezono.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.