La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 11

I

Mr. Abner lernis la hispanan en kolegio. Sed kiel tio ĉiam iras kun fremda lingvo, kiu estis lernata en lernejo: Kiam li venis al Meksiko, li trovis, ke la meksikanoj – laŭ lia opinio – ne komprenas la propran gepatran lingvon.

Li trabaraktiĝis per lingvaj gestoj kaj iutage estis alveninta en Tukspam, en tiu eta urbeto, de kie li celis gvidi sian atakon. Li ne tuj marŝis rekte al Rozo Blanka, ĉar li volis studi en Tukspam unue la terenon, sur, kiu li intencis batali.

Siajn unuajn tagojn li pasigis per vagado en la cantinas, en kantinoj kaj en la pool-rooms, do en la bilardaj salonoj. Li esperis, ke li eble povus ekscii ion, kio estas utila al li.

Tie li konatiĝis al mestizo, kies patro estis usonano, kiu en tiu lando de la facila vivo pli kaj pli perdis sian disciplinon, tute triviĝis, sin plene subiĝis al la drinkado  kaj kun indiĝenino, kun kiu li vivis, produktis infanon, tiun mestizon, kies nomo estis Frigillo.

Frigillo kiel knabo foriris al Usono, laboris tie en ĉiuj imageblaj laborbranĉoj, estis pro ŝtelado plurfoje en prizono. Fine la usonaj instancoj deportis lin al sia hejmlando Meksiko. Li parolis sufiĉe la anglan. Tio tre helpis al li trovi bone pagatan laboron kiel kolonestro de meksikaj peonoj en la naftokampoj.

Tiu regula laboro en la naftokampoj ne tro plaĉis al li. Li starigis sin sur la propraj piedoj kaj fariĝis varba agento por la naftokampoj. Li varbis por la kompanioj peonojn, kiuj devas labori en la kampoj. Por ĉiu varbita viro li ricevis provizion, kiu po viro laŭ la cirkonstancoj sumiĝis je tri pesoj ĝis dek du pesoj. Li vere bone enspezis tiel; ĉar la homoj ofte alternis. Kaj se ili ne sufiĉe ofte alternis, li sciis kiel forŝovi la homojn pro iu preteksto, tiel, ke la kompanio devis mendi novajn laboristojn ĉe li.

Momente li pigris, ĉar ĉiuj kampoj estis prizorgitaj kun uloj kaj la salajroj tiel bone estis, ke la homoj preferis ne alterni tiom ofte.

Frigillo kompreneble havis personan intereson pri tio, ke novaj kampoj estas malfermataj por la naftoproduktado, ĉar tio estigis novan bezonon je laboristoj kaj tiel facile enspezitan monon por li.

Ne tuj en la unua tago de ilia interkonatiĝo, sed ankoraŭ en la sama semajno Mr. Abner komencis paroli pri Rozo Blanka. Li sentis sin favorata de Fortuno, ke li estis trovinta tiun mestizon. Li diris neniun vorton pri tio, ke li estis pro la haciendo Rozo Blanka en Meksiko. Li rakontis Frigillon, ke li estas tie por aĉeti naftoriĉan terposedon.

Rozo Blanka estis konata por tio esti naftoriĉa tereno. Kaj ankoraŭ pli konata estis en la tuta federacia ŝtato la fakto, ke granda usona naftokompanio volas aĉeti la haciendon Rozo Blanka, sed ke don Hacinto ne jesis la vendon. Oni parolis pri kvin milionoj da dolaroj, kiujn tiu kompanio laŭdire proponis al don Hacinto.


Rimarko

cantinas = estas ankaŭ en Meksiko kantinoj, bierejoj, restoracietoj, stacidomaj restoracioj ktp.

II

„Al tiu viro mankas ja klapo en la kapo“, diris Frigillo al Mr. Abner, kiam ili parolis pri la kazo. „Kian grandiozan vivon tiu viro povus havi. Kaj kiom da centoj de laboristoj, kiuj nun devas elmigri al Usono, povus trovi tie bonan laboron. Estas via vico, Mister.“

Mr. Abner kaj sinjoro Frigillo ludis bilardon kaj Mr. Abner lasis gajni la mestizon por agordi lin afabla kaj parolema.

„Finite la far’. Vi ree gajnis la ludon“, diris Mr. Abner, dume li observis la lastan kuglopuŝon de Frigillo kaj reblankigis sian bilardbastonpinton per freŝa kreto, por aludi tiel, ke li atendas novan ludon kun espero.

La nova ludo komenciĝis, kaj ambaŭ viroj parolis kvazaŭ preterire ĉiam pri Rozo Blanka kaj pri don Hacinto, interŝovante kelkajn vortojn pri la ludo.

„Tio povas esti ja nur beno por tiu viro kaj la povruloj, kiuj devas laboraĉi ĝis renverso sur la haciendo por kelkaj centavoj, se eblas vendi la terposedon bone. Tiuj povruloj  havas ja tute nenion de la vivo. Ili apenaŭ povas aĉeti al si botojn kaj en kinejon ili venis neniam.“

„Sed, Mister, diris Frigillo, „tio ja ĝuste estas tio, kion mi ĵus volis diri al vi. Kiom da mono la homoj povus enspezi kaj kiom ili povus bonfarti! Kun ridado ili povus enpoŝigi kvar aŭ kvin pesoj ĉiutage kaj tio dum nur ok horoj ĉiutage. Kion ili havas nun? Sepdek centavojn ĉiutage. Se ili vere ricevas tiom. Tion mi eĉ ne supozas, ke ili havas sepdek centavojn ĉiutage. Kaj tio iras tiel de la unua kokokrio ĝis la plej profunda nokto. Nu, ĉu vi scias, Mister, la puŝon, kiun vi ĵus faris, tiun mia malgranda maldekstra piedfingro faras pli bone. Kie vi propre lernis ludi la bilardon? Nun foje bone observu min, kiel ni en Meksiko traktas tian kuglon. Tiun mi puŝas blinde.“

„Nu, tiel tio ne estas, señor, ankaŭ ni povas poŝbilardi. Atendu nur, kiam foje sukcesos kugleto al mi. Jen vi povas voĵaĝi de Novjorko ĝis Los-Anĝeleso, kaj vi tamen ne ree vidos tian elegantan puŝon. Ĉu vi tion vidis, hombre. Tiel ludas ni kun meksikanoj. Kaj tion mi povas fari tuj plian fojon, kaj multe pli fajfiga. Fulmotondro kaj sputaĵo, tiu vere foje fie forglitis. Kian aĉan sorton de kreto vi havas ĉi tie? Tio ja ne estas kreto, sed lipopomado. Kial vendas Don Cazimpo...“

„Hacinto li nomiĝas, J-A-C-I-N-TO. Hacinto, Hacinto Yanyez. Nu, kial li ne vendas? Qien sabe, kiel mi sciu tion! Eble ne sufiĉas lin, kio estas ofertata al li. Li certe havas sian prezon.“

Mr. Abner puŝis la bilardbastonon sur la plankon kaj blankigis la pinton denove per kreto. Ĉe tio li diris: „Eble la advokatoj, kiuj intertraktas kun li, ne scias kiel aranĝiĝi kun la viro. Ili ne scias kiel oni konvinkas viron de sia avantaĝo.“

Frigillo etendiĝis trans la bilardon por rekapti kuglon el komplika situo. Kiam tio sukcesis al li, li opiniis: „Tiel certe estas. La advokatoj ne havas intereson pri tio, ĉu li vendas aŭ ne.

Ili ricevas sian monon kaj pri la cetero ili ne zorgas.“

„Mi vere havas bonan intencon por aĉeti la terposedon“, diris Mr. Abner, dum li observis la ludon de Frigillo. „Mi havas eminentajn negocistojn je dispono, kiuj pagus ĉiun sumon.“

„Nu, foje aŭskultu min“, interdiris Frigillo, „se vi havas tiom da mono post vi, tiukaze, tiukaze, ĉu vi scias, Mister, kial vi ne invitas veni don Hacinton al Usono? Vi pagas laŭorde la vojaĝon, kaj kiam vi havos lin transe, ja la homoj, kiuj volas riski la monon, tute trankvile povas interparoli pri la prezo kun li.“

„Tio estus ideo, señor. Sed, ĉu vi do pensas, ke li faras tian vojaĝon?“

„Ne, tion mi ne pensas“, diris Frigillo. „Tion mi certe ne pensas, ke Hacinto farus tian vojaĝon. Ne kvazaŭ per si mem, tute sen kialo. Sed, se vi trovas bonan kialon, kial ne? Ĉiu homo ja volonte faras iam vojaĝon. Sed Hacinto – , tion mi ne supozas, ke li vojaĝas tiom malproksimen.

Sen kaŭzo ne. Kompreneble, li ja ne scias, kio estas fora. Mi ne pensas, ke li jam vojaĝis pli longan distancon en sia tuta vivo ol ĝis Jalapa.“

„Ĉu vi ne povus eltrovi kialon, sinjoro, kiu estas tiel bona, ke li jesas la vojaĝon? La vojaĝon tien kaj reen mi volonte pagus. Mi pagus ankaŭ tiukaze, se li fine ne vendus. Sed ni tiukaze almenaŭ provis ĉion.“

Frigillo rigardis trans la tablon, kaj dum li pripensadis la kuglon, kiel plej bone puŝi ĝin, li diris senpripenseme: „Kialo. Kialo, ĉu? Ja, mi ne scias – nu, mi prenas la kuglon foje de maldekstre kaj metos ĝin al la eĝo proksime de la angulo. Mistrafite. Mi vere pensas, la kreto tute ne taŭĝas. Sed, Mister, vere ne, se vi nun ne pli bone enŝteliĝas inter la kuglojn, jen vi hodiaŭ gajnos eĉ ne unu ludon.“

„La tablo ŝajne ne estas bone ekvilibrita.Tiu certe ne estas horizontala laŭ pesilo. Ĝi estas oblikva. Mi vetas kvin dolarojn, ke la tablo iomete kliniĝas en la maldekstra angulo.“ Mr. Abner ĉirkaŭiris la bilardtablon kaj rigardis el ĉiuj flankoj horizontale trans la tablon, kun tia grava mieno, kvazaŭ la sortoj de l’ mondo dependus de tio, ĉu la tablo staras precize horizontale. Reirinte al la loko, de kie li volis meti la bilardbastonon al la kuglo, li denove blankigis la pinton de la stango kaj diris: „Vi ja bone konas la viron Hacinto, señor, ĉu?

„Kompreneble mi konas lin“, respondis Frigillo. Mi konas lin tiom bone, kvazaŭ li estus mia frato propra.“

„Tiukaze ja ne devus esti malfacile por vi, señor.“

„Kio? Kio ne devus malfacili?“ demandis Frigillo.

„Eltrovi kialon, por ke don Hacinto veturu al Usono. Aŭskultu, je mia vorto! Se sukcesas al vi trovi bonan kialon, por ke don Hacinto vojaĝu kun mi, ankaŭ vi enspezu pro tio.“

„Kiom?“ demandis Frigillo, dum li mankaptis sian kuglon.

„Nu, ni diru cent pesoj en oro“, diris Mr. Abner.

„Cent usonajn dolarojn.“ Ĉe tio Frigillo ŝovis sian kuglon tiel, kvazaŭ la cent dolaroj rilatus al la kuglo.

„Konsentite, senñor Frigillo, cent usonajn dolarojn, se don Hacinto sidas kun mi en la trajno.“

„Kompreneble ne jam morgaŭ. Tiel rapide tio ne realigeblas“, diris Frigillo. „Mi ja ankaŭ tute klare esperas, Mister, ke tiukaze, se vi aĉetas la terposedon kaj produktas nafton sur ĝi, mi ricevas la komisipagon por la laboristoj, kiuj ĉi tie estas bezonataj.“

„Pri tio ne necesas longa babilado.“

„Kompreneble vi ricevus la komisipagon“, diris Mr. Abner.

Frigillo rigardis Mr. Abner, metis la kapon foje sur la dekstran ŝultron, foje sur la maldekstran kaj fine opiniis: „Ni ja eble devas fiksi tion iom perskribe. Sed mi ja ne estas bebo, kaj scias, ke ankaŭ la skribita havas sian hokon. Sed je mia sekureco mi nun tuj volas diri al vi, ke tiukaze, se vi rompas la interkonsenton, kiun ni faris ĉi tie, mi povas fari al vi tiom da koto, ke vi kaj ĉiuj viaj monsakuloj eĉ ne plu povas pepi ion. Ĉu vi komprenas min? Bone, tiukaze ni ja ĉion tute ĝisdetale priparolis.“

„Ekzistas eĉ ne la pleĵ eta intenco“, diris Mr. Abner, „ĉirkaŭiri la kondiĉojn. Kiu helpas, al tiu oni helpas. Kaj agenton por la varbado de laboristoj ni bezonas. Do, kial kvereli? Ĉu vi aŭ alia viro ricevos la komision aŭ iu sinjoro Z aŭ X, tio laŭ principo estas egale al ni. Sed vin ni konas, kaj tial vi estas preferata. Estas ja klare dirite kaj logike.“

„Jen via kuglo, Mister“, diris al tio Frigillo.„Eble vi puŝu ĝin tute akre de dekstre malsupre kaj celu ĉi tiun punkton de la balustrado. Jen, kien mi montras al vi. Tiel mi traktus la kuglon. Nu, mi ja pensis tion jam antaŭe, tiun vi perfekte mistrafis. La diablo sciu, kie vi lernis tion, kion vi nomas bilardludado. Mi nomas tion, kion vi ludas 'ĵetkubado per ovoj’. Sed homoj havas ja foje tre strangajn ideojn pri la bilardludado. Ankaŭ rilate la bilardon ekzistas justuloj kaj pekuloj, tiel kiel ĉie.“

III

Frigillo prenis al si tempon pro la afero. Li devis tion ĉion bone pripensi, kiel li diris al Mr. Abner. Li ankaŭ ne havis multe da intereso je tio, ke okazu rapide. Ĉar, tiom longe, kiom la gringo estus ĉi tie, li povus vringi el li ĉiutage dek kvin ĝis dudek pesojn ĉe la bilardo. Tiel facile oni perlaboras la monon ne ĉiam. Kaj se oni estas trovinta enspezigan okupon, oni devas elteni dum certa tempo je ĝi.

Sed tiam iutage, proksimume semajnon poste, sinjoro Frigillo ŝajne estis pretiginta sian planon. Mr. Abner intertempe lernis ankaŭ, kio estis la kaŭzo de la prokrasto. Li pli penis kaj Frigillo ne plu tiom enspezis ĉe la bilardo. Tiel la mestizo perdis la intereson je tio plu reteni la gringon. La plano, kiun sinjoro Frigillo estis elpensinta, estis interkonsilata, kaj Mr. Abner trovis lin uzebla.

Ili luprenis ĉevalojn kaj iumatene ekrajdis por vidi don Hacinton kaj la haciendon Rozo Blanka.

IV

Ili venis al la haciendo. La mestizo prezentis Mr. Abner kaj diris al Hacinto: „Don Hacinto, ĉi tie estas usonano, kiu volas aĉeti bonajn kaj fortajn rajdoĉevalojn, kiuj ĉi tie en tiu regiono naskiĝis kaj plenkreskiĝis, ĉar li volas uzi ilin en la naftokampoj por inspektadaj rajdoj.“

La indiĝeno rigardis al Mr. Abner, kaj ĉar Mr. Abner malferme rigardis al lia vizaĝo kaj alridis Hacinton, la fremdulo plaĉis al li.

Li diris fine: „Mi havas ĉevalojn, bonajn fortajn ĉevalojn, kiuj naskiĝis ĉi tie sur la haciendo. Estas malgrandaj hirte aspektantaj caballitos. Sed ili estas fortikaj kaj persistaj kiel muloj. Prezvalore rilate la nutradon. Ne lastimado, ne vunditaj, neniuj lezitaj makuloj sur la dorso. Rajdopretaj ĉevaloj.Mi povas vendi al vi kvar, kvin, eble eĉ ses da ili. Ĉu vi volas vidi la ĉevalojn? Tiukaze mi vokos Margariton kaj li povos kapti la ĉevalojn sur la paŝtejo kaj konduki ilin ĉi tien.“

Mr. Abner estis apoginta sin kontraŭ fosto de la portiko kaj diris lace: „Estas hodiaŭ jam sufiĉe malfrue, don Hacinto. Ni ankaŭ estas tre lacaj pro la longa rajdado. Eble mi restados unu aŭ du tagojn ĉi tie, kaj ni povos trankvile priparoli la negocon. Mi ankaŭ volas iom ĉirkaŭrajdadi la aĉeteblajn ĉevalojn, por observi kiel ili moviĝas sub la selo.“

Li komprenis pri ĉevaloj tute nenion.

La indiĝeno diris: „Es su casa, señor, la domo estas je via dispono. Mi volonte akceptas la honoron esti preta je via servo, señor, a sus apreciables ordenes.“

Tiam li vokis trans la vastan korton: „Miguelito, prenu la ĉevalojn de la caballeros, rajdu kun ili malsupren al la rivero por trinkado kaj konduku ilin tiam al la ĉirkaŭbarita paŝtejo. Atentu, ke la stalono ne mordas la caballeros. Ŝmiru al la ĉevaloj Bickmorin-vazelinon sur la malglatajn de la seloj vundfrotitajn dorsomakulojn, por kuraci ilin kaj jen antaŭe ĉe la kolo de Prieto surŝmiru la antisepsaĵon Kreolin, por ke la vermetoj elrampu.“

Li frapis la postpartojn de la ĉevaloj kaj kaptis ilin per dikfingro kaj montrofingro en la naztruojn. La ĉevaloj flaris kaj henis, kiam ili perceptis la odoron de kamaradoj sur la paŝtejo.

Muy bien, kompreneble, patrono, mi faros ĉion tion“, diris Miguel kaj li komencis okupiĝi pri la ĉevaloj.


Rimarkoj

caballo = ĉevalo.

caballero(s) = sinjoro(j).

caballito = ĉevaleto.

V

La viroj paŝis en la domon.

Indiĝena knabo alportis pelvon kun akvo, sapon kaj mantukon kaj ofertis ilin al la viroj. Ili lavis siajn manojn. Tiam la knabo alportis sur servopleto du grandajn glasojn kun akvo, kaj la du alvenintoj gargaris la buŝon kaj tralavis la gorĝon ĝis ĝi estis pura de la vojopolvo.

Don Hacinto intertempe alportis la Habanero-botelon, li jam enverŝis tri glasojn kaj ili bonvenigis sin reciproke per salutoj.

„Jen bona habanero“, diris Frigillo, rigardis la botelon kaj la etikedon.

„Estas bone“, jesis don Hacinto. „Estas de San Juan Bautista, el Tabasko. Farita el vinberoj.“

Mr. Abner, por same diri ion, interĵetis: „Jes, vi meksikanoj estas bonŝancaj. Vi estas libera popolo. Ni ne tiom bonŝancas kiom vi. Se ni trinkas gluton, ni scias neniam ĉu ni estos poste blindaj aŭ ne. Ili povas glui sur  la botelojn etikedojn, kiuj estas tute grizaj pro aĝo, kun la surpresitaj vortoj Scotch Whisky, skotviskio, per antikvaj francaj literoj. Tio tute ne estas pruvo, ke en la botelo vere estas viskio. Povas esti ankaŭ kalia cianido, kaj oni devas esti ĝoja, ke oni rimarkas tion, antaŭ ol oni prenis tro ampleksan gluton. Tiu habanero estas efektive bona. Tion mi tute ne sciis, ke vi povas fari en Meksiko tian bonan brandon.“

„Ĉu vi ankoraŭ volas havi plian glaseton de ĝi, por postlavado, senñor ?“ demandis Hacinto ridante kaj bonhumore.

„Bone, well then, ankoraŭ plian, sed haltu! Nur duonplenon, señor. Ni – mi timas – ni, ja ni perdis la kutimon kaj renversiĝas laŭlonge jam post trinkado de la enhavo de fingroĉapeleto.“

Ili ĉiuj ankoraŭ trinkis je tri kvaronoj plenigitan glason, por postlavado, kaj por ke la unua en la stomako ne sole enuu, ili lastfine postverŝis ankoraŭ tute plenan glasenhavon en la gorĝon.

Post tio ili ĉiuj bonfartis kaj kontentis.

Tri krude faritaj balancseĝoj estis metitaj en la portikon, kaj la viroj komencis paroli, pri ĉio ebla.

La mestizo unue turnis la interparoladon al Usono, pri tio, kiom riĉaj la homoj tie estas, kiom altaj estas la domoj, kion oni ĉion povas vidi en la teatroj, ke en Nov-Jorko la ferjovo veturas sub la tero kaj je aliaj lokoj alte super trans la domojn, ke la fervojo tie eĉ transveturas sub la rivero, ke oni sidante en sia loĝoĉambro povas aŭskulti per radioricevilo la muzikon, kiu estas ludata dudek mil mejlojn for en Rusujo aŭ en Ĉinio kaj, ke la medicindoktoroj tie malfermtranĉas homon tute laŭ la longo, ĉion elprenas el la korpo kaj ellavas ĉion kaj poste ree enmetas kaj la tutan korpon ree fermkudras kaj, ke je la sekva tago la viro jam denove povas promeni. Don Hacinto ja sciis, ke tiaĵoj tute ne povas estis veraj, ke oni rakontis tion nur tial ĉi tie por povi amuziĝi. Kompreneble li tamen sciis, ke tio aŭ tio eble efektive estas ĝusta; ĉar li ja vidis iutage aviadilon, kiu zumante transflugis la haciendon.

Sed Mr. Abner montris bildojn el Usono, kaj jen don Hacinto povis vidi, ke la domoj efektive estas tiom grandaj, kaj ke oni vere profunde devis rampi sub la teron por povi eniri en la trajnon, kiu preterrapidegis sub la tero. Tial vere ĉio estis prava, kion Abner ĉi tie rakontis. Ankaŭ tio, ke la medicindoktoroj fortranĉas kapon de homo, riparas ĝin kaj poste ree kapblas alkudri ĝin. Se la homoj flugas kiel birdoj tra la aero kaj kun aparatoj povas aŭskulti tion, kio en Ĉinio estas parolata, jen efektive ĉio eblis. De Mr. Abner li ja ne vere tuj estus akceptinta ĉion, ĉar li estis fremdulo, pri kiu oni ne sciis, ĉu li parolas la veron, ĉar li ja ankaŭ ne tute ĝuste povis paroli kaj oni ĉiam je duono devis diveni, kion li propre volas diri.

Rilate al Frigillo estas jam iom alie. Ankaŭ Frigillo ja ne ĉiam parolis la tutan veron. Tio estis ĝusta, tion ankaŭ Hacinto sciis. Neniu miraklo, ĉar la patro de Frigillo estis ja fremdulo. Sed almenaŭ Frigillo estis je duono indiĝeno. Hacinto konis ĝin de kiam li estis knabo, kaj tial oni jam povis akcepti pli de li ol de la fremdulo. Frigillo ja krome longe restadis en Usono kaj parolis la fremdan lingvon tiel bone kiel la gringo.

Se nun la gringo diris ion, kio ne estis tute akceptinda al Hacinto, tiukaze li rigardis Frigillon. Kaj se Frigillo konfirmis tion per kapklinado aŭ parola konsento, jen Hacinto kompreneble sciis, ke la dirita estas vera.

Fine ili sidigis sin por vespermanĝi. Mr. Abner ne tute povis decidi sin pri la manĝo. Li estis foje en Los-Anĝeleso, en meksika restoracio, pro scivolo. Tiam li supozis, ke la manĝoj kiuj estis prezentataj en tiu restoracio, estis fantazimanĝoj, kiujn oni donis al vizitantoj por kontentigi ties scivolon.

Sed nun li vidis ĉi tie en la haciendo, ke la homoj en Meksiko efektive tion manĝas, kio estis ofertita al li en tiu restoracio. La tortiljoj ne estis laŭ lia gusto kaj la amasoj da verda kaj ruĝa piproj en la manĝo estis la kaŭzo por tio, ke li devis trinki la tutan akvon el argilaj kruĉoj dum la manĝado. En Tukspam li manĝis en restoracio usonajn manĝojn. Sed ĉi tie en la haciendo li male al tio fine foje devis konduti laŭ la moroj de la lando. Li sopiris al blanka pano, butero, ŝinko, bifsteko, multe da frida lakto kaj cookies kun sodogusto.


Rimarkoj

cookies = keksoj.

habanero = mezkalo, alkoholaĵo simila al tekilo.

VI

Post la manĝo la viroj ree sidis en la balancseĝoj en la portiko, fumis multe kaj parolis eĉ pli.

Sur la altarŝtono en mezo de la vaste etendiĝanta korto antaŭ la centra domo de la haciendo brulis la potenca ŝtiparo por doni lumon.

Griloj kantis en la proksima vepro kaj en la kampoj. De tempo al tempo blekis bovino, tiam snufis ĉevalo. Mulo trumpetis, kaj azeno blekis kun plendanta voĉo. Tre malproksime, en unu el la kabanoj, tra kies latbarilecaj vandoj trembriletis la lumo de la kuirfornoj, bojis hundo. Kelkaj aliaj respondis. Ĉe la latbariloj de la kortego junuloj laŭpremiĝis kiel ŝtelirantaj ombroj. En la anguloj subridetis knabinoj. El la kuirejo oni aŭdis la gakadon de la kuiristinoj kaj inter tiu la profundan trankvilan plenan voĉon de la mastrino de l’ domo, kiu seĝobalanciĝis sur la stamfita argila planko de la kuirejo kaj fumis cigaredon post cigaredo, ĉe tio observante la knabinojn, ordonante ilin kaj ridante kun ili, flirtante, ŝercante en la sama tempo. La infano de unu el la kuiristinoj plorante  ĝemetadis kaj oni aŭdis voki la inon: „Dame el probrecito. Donu foje la kompatindan bebon al mi. Vi traktas ĝin neglekteme. Ĝi ja devas krii, tiu kompatinda eta almozpetulo.“ La infano sur la sino de la ino tuj trankviliĝis. Ŝi blovis la tabakfumon facile karesante sur la vizaĝon de la bebo, por forteni ĉirkaŭflirtantajn moskitojn. Porkoj gruntis, interpuŝiĝis kaj kvikis.

La ĉielo estis profunde nigrablua katedralo kun oraj butonetoj, firme fiksitaj al la volbita mano de la universo.

Kaj Mr. Abner cerbumis kaj kalkulis kiel li volas dividi la dekmil dolarojn, kiuj estis certigita al li.

VII

Je la sekva mateno la viroj rigardis la ĉevalojn. Mr. Abner, sekvante la konsilon de Frigillo, laŭdis la ĉevalojn trans ĉiun honestan mezuron, kvankam ili estis nur kutimaj meksikaj bienoĉevaloj, sen raso, ne malkaŝantaj la volon al celata bredado.

Ĝojigis Hacinton, ke li aŭdis tioman laŭdon pri siaj ĉevaloj de fremdulo. Ĉar li estis tre fiera pri siaj ĉevaloj kaj siaj muloj.

La indiĝeno estis tiel ĝoje akordigita pro la laŭdo, ke li donacis ĉiujn ses ĉevalojn al Mr. Abner kaj decide rifuzis akcepti eĉ peson.

Li diris al Mr. Abner: „Se vi tiom laŭdas la ĉevalojn, sinjoro, mi vere ne povas vendi ilin, tio dolorigas mian koron. Ili tiukaze ankaŭ tute ne havas prezon. Mi jam nur plu povas donaci ilin al vi kiel memoraĵon de Rozo Blanka.“

Frigillo puŝis Mr. Abneron firme en la flankon, en tiu momento, kiam Hacinto karesis ĉevalon kaj ĝin bonkore  kaj adiaŭante frapetadis sur la buŝon.

„Senor“, diris nun Mr. Abner kun voĉo kvazaŭ li devus perforte kaŝi sian kortuŝon, „la honoro, kiun vi elmontras al mi per la donaco de la ĉevaloj, de tiuj belegaj ĉevaloj, – mi povas – mi vere ne scias... Ne, mi ne povas akcepti tion. La ĉevaloj estas tro karaj por akcepti ilin kiel donacon.

Jen la indiĝeno diris simple: „Bonvolu, señor, ĉu vi efektive volas suferigi tiom mian koron kaj malakcepti honestan donacon, kiun Rozo Blanka ofertis al vi? Tion mi ne supozis, ke vi povus esti tiel malĝentila. Tio estus hontindaĵo, kiun vi kaŭzus al mi. Mi de nun tute ne plu povus vendi la ĉevalojn, de kiam mi scias, ke vi tiom ŝatas la ĉevalojn kaj tiom amas ilin. Mi ne plu povas repreni la ĉevalojn. Ili estas via propraĵo, son suyos, señor.“

Estas ja tamen ne tiel, ke la indiĝeno en vero fordonacis la ĉevalojn tute. Laŭ la moro de la meksikanoj kaj de la meksikaj indiĝenoj li atendis kompreneble kontraŭdonacon. Tion postulas la ĝentileco. Ĝentileco, kiun praktiki, la fremdulo en Meksiko kutime forgesas.

Intence aŭ senintence, tio ne ĉiam facile decideblas. La meksikano, se li elkore ekŝatas iun, fordonacas la ĉemizon de la korpo kaj lian edzinon aldone al tiu viro, kiun li volas honori. Li pensas ĉe tio neniam pri kontraŭdonaco. Neniam. Sed li havas embarasan guston en la buŝo, se la kontraŭaĵo ne aperas. Ne pro la materia valoro, kiu estas ligita al la kontraŭdonaco, sed pro la sento, ke la afero evoluiĝis nur je duono. Li sentas tiam, ke li ne estis komprenata, ĉar la ĝentileco kaj la honorigo, kiun li intencis elmontri, ne estis respondata kun la sama ĝentileco kaj honorigo. La harmonio estas disŝirita. La mondo ne plu estas en ekvilibro. Li havas la senton, ke li mem ne estas samgrade priatentata kaj honorata, kiomgrade li honoris kaj atentis la alian. Kaj tia sento ĉiam dolorigas, eĉ ĉe homoj, kiuj ne certigas sian atenton per donacoj, sed nur per nenidiraj vortoj. Monon oferti kiel kontraŭdonacon, estus ofendo, kiu povus konduki al mortiga malamikeco, se la meksikano ne scius, ke la fremdulo staras sub la influo de aliaj moroj ol li mem.

Mr. Abner ricevis duan puŝon en la flankon.

Pro tio li rememoris sian rolon kaj diris, preskaŭ kun ploroj en la okuloj: „Señor, Yanyez, la honoron, kiun vi elmontras al mi, estas tiel korege, tiel sincere opiniata de vi, ke mi sentas min devigita akcepti la donacon de la ĉevaloj de vi. Mi povas diri al vi, ke la ĉevaloj estas por mi pli valoraj ol se estus nur bestoj. Ili memoru min pri Rozo Blanka kaj pri vi, kiu vi elmontris al mi, al fremdulo tian grandan afablecon, kiun mi neniam estus atendinta trovi en Meksiko. Esti trovinta vin kiel amikon ĉi tie, faras al mi vian belan landon Meksiko valora kaj kara kiel mian hejmlandon. Mi dankas al vi multajn multajn milajn fojojn por la donaco tiom karega, pri kiu mi ne supozas, ke mi povas rekompenci ĝin je kiu ajn maniero. Hacinto ĉirkaŭbrakumis Mr. Abner kaj tenis ĝin tiel ĉirkaufermita dum longa tempo, frapadante lin ĉe tio sur la dorson. Tiam ili skuis reciproke la manojn. Kaj per tio flanke de la indiĝeno estis konkludita amika pakto, kiu estis celata tiel grandanime, ke ĝi validas eĉ plu por la infanoj de Mr. Abner.

VIII

Mr. Abner iris paŝon antaŭen kaj reen. Tiam li denove ekstaris antaŭ don Hacinto kaj diris: „Malfacilas al mi trovi ion, per kio mi povus rekompenci vian malavaran donacemon kaj gastamon, señor. Kiel la plej grandan honoron kaj ĝojon, kiun vi povas fari al mi, mi rigardus ĝin, se vi estus dum semajno aŭ pli bone dum du semajnoj mia gasto en mia hejmolando. Mi montrus al vi ĉion ĉi, kion ni priparolis ĉi tie, la ĉiele altajn domojn, la fervojojn sage rapide transirantajn sub la rivero, en kiuj ni veturus, la kinejajn bildojn parolkapablajn, la radioricevilojn per kiuj ni aŭdas la muzikon, kiu estas farata de ĉinoj en Ĉinio, kaj ni ankaŭ entreprenus vojaĝeton en aviadilo. Tiel, ke vi foje rigardus la Teron de supre. Per tiu ĉi vojaĝo, kiun mi kompreneble pagas tien kaj reen, tion vi devas permesi al mi, señor, mi volas rekompenci vian tiel afablan gastamon, kiu estis ofertata al mi en via domo. Mi havas krome ranĉon en Kalifornio...“

Nun Mr. Abner komencis mensogi.  „ – kaj mi havas ankaŭ mulbredon. Sed mi ne bredas tiom malgrandajn mulojn, kiom vi havas ĉi tie. Ne, mi bredas la grandajn mulojn, tiujn grandajn bestojn, kiujn vi ja povas vidi ankaŭ ĉe la meksika artilerio kaj ĉe la meksikaj mitralregimentoj.“

Tiujn mulojn Hacinto estis rigardinta en ilustrita aldonaĵo en la dimanĉa eldono de „Universal“, la granda gazeto en Meksikurbo, kiun li estis ricevinta de stratkomercisto en Tukspam. La bildojn kun la gigantaj muloj de la meksika armeo li estis eltranĉinta kaj gluinta al la vando en la loĝoĉambro. Tie Mr. Abner estis rigardinta la bildojn kaj li nun lerte sciis uzi la tie ilustritajn grandajn mulojn por siaj celoj.

„Ke ekzistas tiom grandaj kaj fortaj muloj“, diris don Hacinto, „mi ne estus supozinta ĝis mi vidis la bildojn. Tiukaze mi certe havus multajn ĝojojn, se mi povus bredi tiajn mulojn ĉi tie.“

„Tio estas certa, don Hacinto“, kapjesis Mr. Abner, „estas ĝojo bredi tiajn mulojn, jam pro ili mem, eĉ se oni tute ne pensas pri la prezoj, kiujn oni povas ricevi por ili. Mi ne  pensas, ke mi povus rekompenci tiel bone la valorplenan donacon farintan de vi per la ĉevaloj, kiel en tiu kazo, se vi elmontrus al mi la honoron akcepti tri ĉevalinojn kaj virazenon kiel kontraŭdonacon, por komenci per tio novan mulobredon, kiu apud la ĝojo, kiun vi havas ĉe tio, samtempe estos bela daŭra memoro pri la ravaj tagoj de amikeca interŝanĝo de pensoj kaj spertoj, kiujn ni ĉi tie travivis kune sur via bela ranĉo.“

Mr. Abner kapablis paroli. Tion oni certe devas agnoski al li post tiu ĉi ekzemplo. Li povis paroli pli bone ol juda komercisto pri jam uzitaj vestaĵoj el la Lower Eastside en Nov-Jorko. Mr. Abner estus forbabilinta la inferon de la diablo, se li havus intereson pri tio. Sed la infero momente ne interesis Mr. Abneron. Laŭ la reguloj de la kristana eklezio, je kiu li cent-unu-procente kredis kiel bona fidela usona civitano, laŭ la civitanpatento, la infero al li estus iutage tiomege certa, ke li nun vere ne devis zorgi pri tio. Ĉar nur tiukaze, se la reguloj de la metodistoj ne tute baziĝas sur la vero, li havus la kvietan esperon tamen albordiĝi en la ĉielo.

IX

Pro la intima pakto de amikeco, per kiu la indiĝeno sentis sin ligita kun Mr. Abner, la indiĝeno perdis ĉiun atentemon kaj ĉiun misfidon al la fremdulo.

Ni, kiuj ni estas nek indiĝenoj, nek meksikanoj, povas eltiri nin el tia invito, kiu ŝajnas al ni suspekta, aŭ kiu estas maloportuna al ni per tio, ke ni diras: „Dankon por la granda honoro, sed mi havas ĝuste nun neniun tempon por vojaĝo. Eble iam pli poste.“ Sed meksikano, kaj eĉ multe malpli indiĝeno, ne povas tiel facile liberigi sin el la maŝo, per kiu oni volas kapti lin. Lia karaktero ne permesas elbarakti sin per nenidiraj vortoj.

La mestizo Frigillo konis siajn homojn bonege. Tial la konsilo, kiun li donis al Mr. Abner por enspezi la centdolaran kaptopremion, estis tiom efika.

Ĉar same tiel, kiel Mr. Abner grave estus ofendinta don Hacinton, se li estus rifuzinta la ĉevalodonacon, same tiom Hacinto estus ofendinta Mr. Abner, se li ne akceptus la ofertitan vojaĝon, la gastamon kaj la breditajn ĉevalojn.

La indiĝeno multe pli estus ofendinta la fremdulon, ĉar la fremdulo ja akceptis la donacon. Ankaŭ la pakto de amikeco ne permesus rifuzon. Kaj fine ankaŭ Hacinto ne estis tiel bone ekipita per bonaj artifikoj kaj efikaj elturniĝoj por trovi kialon por la rifuzo sen ofendi kaj kore vundi la amikon. Kion valoras amikeco, se ĝi estus minacata de rompiĝo jam ĉe la unua pruvo de amikeco?

Kompreneble, se don Hacinto estus sciinta, ke la vojaĝo al San-Francisko kaj reen kostis ĉirkaŭ ducent kvindek dolarojn, se li estus sciinta kiom multekosta estas bonaj bredobestoj en Usono, tiukaze li eble estus estinta pli memgardema kaj unue bone estus pripensinta ĉi tion .

Sed li estis jam tiel lert kaptita kun la helpo de la mestizo, ke eĉ, se li estus sciinta ĉiujn prezojn, li tiukaze supozus, ke Mr. Abner simple tiom alte taksis la ĉevalojn, ke ili valoris tian karan kontraŭdonacon. Kaj tiu alta takso de la ĉevaloj, nur tiom pli estus venkinta don Hacinton, ĉar li estis tre fiera pri siaj ĉevaloj kaj ĉar la agnosko de la valoro, kiun li vidis je siaj ĉevaloj, signifis honoron por li, la bredistinton de la ĉevaloj.

Tiel la indiĝeno pro siaj propraj moroj, pro sia propra  karaktero estis kaptita. Kaj neniu homo surtere sidas pli firme en kaptilo ol tiu, kiu estas kaptita en tiaj aferoj. Kaptu homon je tio, kion li nomas sia honoro, kaj li donas al vi sian dion, sian mondkoncepton kaj sian dek unujaran filinon kiel kromaĵon. Tiel tia damnita afero kiel duelo, en kiu estas mortpafita tiu, kies honoro estis senhonorigita de tiu, kiu mortpafas lin, pruvas pli ol psikologoj en libregoj vane provas pruvi.

Frigillo sciis la lokon, kie meksikano kaj des pli certa don Hacinto estas vundebla. Ne nur la lanco de Hagen, sed eĉ venenmuŝo, generita kaj naskita en sterkejo povas mortigi iun Siegfried, se ĝi konas ties vundeblan lokon.

X

Post tri tagoj don Hacinto estis vojaĝpreta.

Mr. Abner nun tiom certis pri la indiĝeno, ke li pagis jam en Tukspam la kaptomonon al Frigillo; kaj ĉar ĉio tiel glate deruliĝis, li pagis ne cent, sed eĉ ducent dolarojn al li.

De Tukspam Mr. Abner kaj don Hacinto veturis trans la laguno per motorŝargboato al Tampiko.

Mr. Abner nun kun sia viktimo estus povinta vojaĝi sur la vojo ĝis San Luis Potosi kaj tiam al El Paso. Sed li pripensis la aferon kaj elektis la vojon Monterrey-Laredo. Laŭ tiu voĵo li jam estos eliginta don Haciinton de Meksiko post tago kaj dek du horoj, dume sur la alia vojo tio estus daŭrinta du tagojn pli longe.

XI

Alveninte en San-Francisko Mr. Aber luprenis tuj meblitan domon, kies situo kaj karaktero ŝajnis favoraj al siaj celoj. Li raportis al la privatoficejo de Mr. Collins la alvenon de la indiĝeno.

Oni tuj komencis interkonsiliĝi kion fari.

Don Hacinto de Mr. Abner fine estis kondukita en la konstruaĵon de Condor Oil Company kaj oni nun per ĉiuj fortoj kaj artifikoj prilaboradis la viron konsenti la vendon de la haciendo Rozo Blanka.

Sed rilate tiun aferon don Hacinto sciis tute precize kion li volis. Tial ĉiuj intertraktoj ŝanĝis nenion. Unu miliono da dolaroj, kiuj kiel lasta oferto estis cedita al li, ne tro impresis lin, eĉ dek milionoj da dolaroj ne estus ŝanĝinta ion. Por li Rozo Blanka estis bieno, kiu ne vendeblis, tiom malmulte, kiom iu povas vendi la neceson devi manĝi kaj trinki.

Kiam nun ĉio estis provita, kiam fine rezultiĝis, ke ankaŭ ĉiuj pliaj provoj kaj ofertoj movi don Hacionton al vendo  estus malsukcesaj, Mr. Collins petis Mr. Abneron pri privata interparolado.La privata interparolo okazis sen atestantoj.

XII

Don Hacinto en San-Francisko estis trovinta konaton. Tiu viro en la proksimeco de Tukspam plenkreskiĝis, tie geedziĝis kaj mallonge post la nupto kun lia edzino estis transloĝinta al San-Francisko, kie li malfermis butikon. La nomo de tiu viro estis Espinosa. Ial don Hacinto pri tio nenion estis dirinta al sia amiko Mr. Abner, ke li trovis tiun konaton. Tiu meksikano Espinosa pli poste povis klarigi kelkon, kiam li estis ĉe la meksika konsulo kaj rakontis tion, kion li sciis. Eble estis feliĉo por li, ke don Hacinto neniam menciis tiun konatecon, ĉar sinjoro Espinosa en la kuro de la afero fariĝis tre maloportuna al Condor Oil Company. Sed kiam Kondorkompanio aŭdis pri la viro, estis tro malfrue tiel aŭ tiel ŝtopi lian buŝon. Se la plano ne estus tiom bone preparita kaj plenumita, ĝi estus povinta fiaskiĝi pro sinjoro Espinosa. Sinjoro Espinosa ne sciis multon, sed la malmulton, kion li sciis konfirmis ĉion tion, kion divenis la meksika konsulo en San-Francisko kaj la meksikaj oficistoj en sia hejmlando.

XIII

Iutage don Hacinto de Mr. Abner estis invitita en la aŭtomobilo veturi kun li al la ranĉo de Mr. Abner. Mr. Abner kompreneble ne havis ranĉon.

Kaj kiam ili estis malfrue vespere sur ŝoseo, la aŭtomobilo estis haltigita de uloj, kiuj embuskis ie tie. Don Hacinto ricevis per klabo fortan baton sur la kapon. En la zumado, kiu trasagis lian cerbon, li pensis pri Rozo Blanka, pri la malnova ĉarrado en la korto, pri grandaj muloj, pri ĉevaloj, pri Margarito, pri la papago kaj pri Domingo, sian plenkreskintan filon. Eble li pensis pri aliaj aferoj. Sed la menciitaj verŝajne efektive estis tiuj, pri kiuj li pensis. Li ne estis tute senkonsciigita. Li rektiĝis je duono kvazaŭ li volus diri ion al Mr. Abner, kiu estis sidanta apud li. En tiu momento li ricevis plian fortan baton, kiu lasis kolapsi lin. Li estis tirita el la aŭtomobilo kaj Mr. Abner veturis plu. Oni senvestigis Hacinton ĝis la nuda haŭto. Oni vestis lin per ĉifonitaj vestaĵoj. Poste dua aŭtomobilo proksimiĝis, en kiu tiuj alvenis, kiuj estis stopis la aŭtomobilon de Mr. Abner. La indiĝeno, kiu nun aspektis tute kiel ĉifonulo, estis metita  mezen de la vojo, la aŭtomobilo malproksimiĝis certan distancon kaj tiam rapidegis kun granda rapideco trans la korpon, zorgeme atentante, ke la radoj de unu flanko ruliĝis trans la kolon de Hacinto. La aŭto reveturis kaj veturis duan fojon trans Hacinton.La viroj elpaŝis kaj prilumis Hacinton per poŝlampoj. Ili ekzamenis lin skrupule, kaj kiam ili vidis, ke li estas morta, tute morta, ili reiris en la aŭtomobilon kaj rapidegis transen al la urbo.

Mr. Abner veturis alian vojon, por reveni al la urbo.

XIV

La morta korpo de don Hacinto je la sekva mateno estis trovita. The coroner, la oficiala kuracisto, kiu konstatas la morton, raportis; kaj don Hacinto estis enterigita je la kostoj de la federacia ŝtato.

La raporto konstatis, ke povra ĉifonita viro, evidente meksikano, laŭ la manoj farmlaboristo, kiu ŝteliris trans la limon por trovi laboron en Usono, en la nokto estis transveturigata de pluraj aŭtomobiloj. Nek la nomo de la viro, nek la numeroj de aŭtomobiloj estis konstateblaj. Por ebligi pli malfruan identigadon, oni mezuris la mortan korpon, oni konstatis la kolorojn de la hararo kaj de la okuloj. Oni serĉis precipajn rekonilojn de la korpo kaj trovis ilin, kaj fine oni fotis la vizaĝon kaj la profilon. La identigan raporton oni transdonis en Los-Anĝeleso al la polica departemento por identigado, en kies tereno la morta korpo estis trovita. Tie troviĝas la raporto, kaj tie ĝi troviĝos, ĝis detruos iam tertremo la urbon kaj ĉiujn oficialajn dokumentojn. Ĉar neniu surtere havas intereson je morta korpo de meksika farmlaboristo, kiu enŝteliĝis en Usonon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.