La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 7

I

Lia eterna monbezono havis radikon en la malfacilaĵoj, kiujn li havis pro damoj. Parte pro damoj ĝenerale, kaj parte pro certaj damoj, kiuj estis ĉirkaŭ li.

Kiel propre okazis, ke li edziĝis, tion li poste tiel precize jam ne plu povus diri. Sed li sufiĉe bone memoris, ke ne li edzinigis sian edzinon, sed ŝi lin. Ŝi nek kunportis monon en la geedzecon nek ŝi levis lin en socian rangon, kie li estus povinta trovi influriĉajn amikojn. La geedziĝo okazis, kiam li estis oficisto en asekurkompanio kaj enspezis tridek kvin dolarojn ĉiusemajne. Kun tridek kvin dolaroj en ĉiu semajno oni ja apenaŭ povas atendi geedziĝi en riĉiga maniero aŭ fariĝi membro de pli altranga kaj tial pli valora socia tavolo.

La geedziĝon antaŭiris nenio, ja tute nenio, kion oni povus nomi pasia amo aŭ eble eĉ amo romantika. La tuta okazaĵo deruliĝis tiel seke kaj sobre kiel la subskribo de la kontrakto de meblokomercisto kontraŭ rompoŝtelo.

Ambaŭ, edzo kaj edzino tiam iutage estis sufiĉe suprizitaj, kiam subite naskiĝis filino, ĉar ambaŭ ne tre penis pri tio, kaj ambaŭ aŭ ne trovis ion precipe okulfrapan dum tiu triminuta radiograma mesaĝo, kiu anoncis, ke ne estas tute neverŝajne, ke okazos naskiĝo Ĉu li propre estas feliĉa aŭ malfeliĉa edzo, tiun penson Mr. Collins havis neniam. Rilate al sia geedzeco li estis neŭtrala. Li plenumis siajn devojn kiel eterne mondonanta subtenanto de la familio, kaj li plenumis siajn ceterajn devojn tiel ŝpareme kiel permeseblas kaj motivis tiun ŝparemon sufiĉe akcepteble kun la senkulpigo, ke li tro ekscese laboradas kaj tro nervozas.

Ĉar lia laŭleĝa edzino ne povis kontentigi lian malsaton pri damoj kaj neniam kontentigis tiun kaj li iutage malfermis la okulojn kaj trovis, ke ekzistas inoj, kiuj vere ŝajnas kapablaj senti ion similan kiel amon, li komencis serĉi tian inon. Li serĉis tian inon kaj trovis tiajn kaj aliajn.

Kiam li tiam grimpis pli supren kaj havis sufiĉe da rimedoj elekti la plej bonan, kio havigeblas, rafiniĝis lia gusto. La rafinita gusto kompreneble fariĝis sufiĉe multekosta. Kaj ĝi fariĝis des pli multekosta ju pli tiu rafiniĝis. Kaj li rafiniĝis des pli ju pli grimpis Mr. Collins kaj ju pli da mono li povis elspezi. Ĉio ĉi okazis kvazaŭ per si mem.

Ke lia gusto estis atinginta altan gradon de rafiniĝo, eble la plej altan gradon, kiun viro de la speco de Mr. Collins entute kiam ajn povas atingi, pruvis sufiĉe, ke li kapablis gajni la amatan Betty kaj konservi ŝin. Nur per mono li ne estus estinta kapabla reteni ŝin; kvankam lia mono kompreneble devis plenumi gravan rolon en tiu entrepreno. La damo Betty postulis pli ol nur ĝuste monon, ĝi postulis ĉion ĉi de li, kion li akiris en la kuro de la jaroj, en kiuj li ĉiam serĉis la perfektan inon, en rilatoj kun multaj inoj, komence ĉe modestaj, kaj post evoluo ĉe la artistinoj de sia fako. Se li estus veninta freŝe kaj neevoluinta de sia edzino al Betty, li ne povintus esperi pri iuj sukcesoj ĉe ŝi, eĉ, se li estus havinta duoblon de la enspezoj, kiujn li havis tiutempe. Spite al sia mono Betty estus forpuŝinta lin, eĉ se ŝi havus nur kaputajn ŝuojn sur la piedoj. Ĉar Betty ne vendis siajn emojn. Ŝi donis kaj akceptis kvazaŭ kiel edzino.

La mono, kiun Mr. Collins uzadis je Betty, estis neniel disipita aŭ perdita, kiel la mono, kiun li elspezis por ĥoraj knabinoj. La monon, kiun li eldonis por Betty, egale kiom ajn, egale kiel, estis unu el liaj plej bonaj kapitalinvestoj. Tion li sciis bone, kaj tion sciis ankaŭ Betty sufiĉe bone. Tamen, kaj tio nun ankaŭ direndas por esti justa al Mr. Collins, li reale malproksimis de tio, rigardi sian rilaton al Betty kiel nuran kapitalinveston. Pro Betty kaj pere de Betty, li, la riĉa viro, gajnis certe je la unua fojo en sia ekscitiga kaj neromantika vivo la ekkonon kaj la komprenon por tio, kio kondukas du homojn kun la koroj kunen kaj kio kuntenas ilin.

Tiu ĉi ekkono kiel homon forte trafis lin. Kaj, se li ne estus jam nature tre robusta kaj sufiĉe nesentimentala laŭ karaktero, jen tia ekkono estus povinta ĵeti lin el la reloj. Sed tiel li estus perdinta ŝin, ĉar nur lia malsentimentaleco, lia plena manko pri romantiko faris lin eltenebla por Betty. Sentimentale dolĉaj flustradoj kaj anime kaj korpe vomigis ŝin.

Betty hejme jam sufiĉe estis provizita je denaska sentimentaleco. Tion faris certe la iomo de sveda sango, kiu estis en ŝi. La plej grandan parton de sia sentimentaleco ŝi perdis, kiam, pro nuraj ekonomiaj kaŭzoj, disbloviĝis ŝia unua granda kaj profunda amo en ĉiaj ventoj. Tio estis diable dura bato kontraŭ ŝia vivo.

Sed la bato liberigis ŝin de ĉiuj skorioj de burĝa primitiveco, kiu ĝis tiu decida horo ankoraŭ gluiĝis al ŝi.

Ŝi fine eliris el tiu katastrofo kiel persono, kiu konscie staras en la vivo. Kaj ŝi estis savinta grandan kaj pasian amikecon kun la unua viro de ŝia koro, amikeco, kiu estis pli daŭranta kaj pli granda je veraj valoroj ol iam povus fariĝi kiom ajn pasia amo.

Sentimentaleco estas nenie pli malhelpema ol en la vivo. Kaj sentimentaleco estas plej malhelpema en Usono, kie ĝi estas krimo kaj en multaj kazoj estas ankaŭ tre severe punata.

La lastan feblan restaĵon de sia sentimentaleco Betty tiam perdis kiel redakcia sekretariino, kie ŝi lernis disdoni vangofrapojn al sintrudemaj redaktoroj kaj reporteroj kun tia vehementa akreco kaj kun tia surpriza ofteco, ke ŝi ricevis la kromnomon Beaty, la batino.

II

Betty sub la influo de la plej sankta, en kiu ŝi nun troviĝis, elkreskis el la rolo de princino. Ŝi plenkreskiĝis al diino. En la aktuala momento al diino de venĝo, kies rigardo kaj kies gestado anoncis al la hometoj, kiuj ne akceptis ŝian volon, malfeliĉegon sen pardono. Tiel Mr. Collins ankoraŭ neniam vidis ŝin.

Sed tiel li ja ankaŭ neniam kuraĝis ludi kun ŝi kaj trakti ŝin, kiel li faris tion en la lastaj tagoj, en kiuj li provis esperigi ŝin per la promeso, ke li prizorgos la garaĝon kaj la domon, kaj tiam tute ne plu pensis pri tio, tuj kiam li ne plu aŭdis kaj vidis ŝin.

Tiel li povis trakti siajn ĥorknabinojn. Sed ne damon kiel Betty. En tiu kazo lia saĝeco, kiun li evidentigis tiel memcerte kiel gvidanto de la ekonomia vivo de la nacio, tute fiaskiĝis. Li nun ĵuris al si, ke li provos tion neniam denove.

Sen tio, ke ŝi diris plian vorton, li sciis, ke la afero nun fariĝos tre multekosta. Dekfoje pli multekosta ol ĝi estus  estinta, se li tuj je la unua tago, en kiu ŝi elparolis la deziron, estus lupreninta la garaĝon kaj la domon.

Nun ŝi postulis pli. Ŝi diris koncize: “Kiam vi aĉetos la domon?“ Pri lupreno de la domo oni tute ne plu parolis.

„Jes, ja, do, kiam vi aĉetos la domon?“ ŝi ripetis sobre. „Lunde estas la festeto. Tiam la mebloj devos stari en ĝi, ĉio, ĝis la lasta ringo ĉe la kurtenoj. Kaj telefono kaj lumo. Mi volas bani ĉion en lumo, inundi kaj inundi ĉion per lumo. „Ĝentlemanoj“ – ŝi turnis sin rekte al la sinjoroj – „ĝentlemanoj, vi ĉiuj honorigos sinjoron Collins kaj min per tio, ke vi ĉeestos la festeton. Kunportu ĉion, kion vi deziras, ĉion inan, kion vi havas je amikoj. La festeto estos vere sen ĝenetoj. Parizo en Frisko, ĉu vi komprenas sinjoroj miaj? Do senĝenite. Ankaŭ importita predikanto ĉeestos por ligi geedzecojn kaj por pli malfrue eksigi ilin, se la geoj eltrovis, ke la paroj karaktere ne akordiĝas. Kaj se vi tiam matene foriros, vi estos tiel libera kiel antaŭe. La kostojn por la geedziĝo kaj eksedziĝo vi devas mem pagi. Tio estas privataj kostoj. Li faras ĝin malmultekosta. Imitado estas ĉiam pli malkara, kaj se vi edziĝas du – aŭ trifoje kaj eksedziĝas en la sama nokto, li konsentas al vi rabaton. Estas svedo, sed li komprenas tion, kion vi deziras. En Svedio li estis efektive predikanto, en Stokholmo. Ili donis al li la veturmonon al Usono, ĉar li ne povis doni informojn pri perdita eklezia mono kaj kie ĝi restis. Collins, karulo mia, vi certe memorigos la sinjorojn, mi petas vin, pri la festeto.“

Ŝi iris renkonte al li, ĉirkaŭbrakis lin, kisis lin kaj foriĝis.

III

La sinjoroj ridis kaj ridis senĉese, dume ŝi rekomendis sian festeton telegramstile. Ili ĉiuj konsentis, ke ili venos. Ili diris tion serioze kaj kun fervoro. Kaj ili havis nur unu malagrablan penson, ke io povus interveni, kio malhelpus ilin ĉeesti la festeton. Ke ili ne devis prezenti siajn edzinojn, sed rajtis prezenti siajn amikinojn malpli enuigajn, kiuj ridis pri ĉiu ŝerco kaj komprenis tiun, lerte pliampleksigis la ŝercon kaj plej ofte tuj uzis praktike, promesis al la invititoj ĉiujn surterajn ĝuojn, kiujn la granduloj de la nacio bezonas por ne perdi sian elastecon kaj ne estu verdiktitaj pro nervozeco, kapdoloroj kaj sendormemo al labora malkapablo. Tiu, kiu laboras, ankaŭ ĝuu. Kaj kiu multe laboras, tiu ankaŭ ĝuu laŭ la valoro kaj gajno de sia laboro.

Estu jam nun dirite, ke ĉiuj sinjoroj de la kontrolkonsilio venis al la festeto; ke ĉiuj venis kun siaj amikinoj, aŭ kio ajn ili estis, kaj ke ĉiuj sekvamatene, longtempe post la kvara venis hejmen kun la konscio, ke ili ĉion estis ĝuintaj, kion ili atendis ĝui. Ĉiu minimume unufoje estis edziĝinta kaj unufoje eksedzigita. Kaj se oni sentis sin  ankoraŭ sufiĉe forta en la lumboj, oni geedziĝis kaj eksgeedziĝis eĉ duan kaj trian fojon. Dek dolarojn kostis la geedziĝo, kaj dek dolarojn la eksgeedziĝo. Ankaŭ ĉambroj por la fianĉinoj ekzistis. La ĉambristinoj, kiuj devis zorgi pri la preteco de la fianĉinaj ĉambroj, ricevis por ĉiu malfermo de unu el la fianĉinaj ĉambroj dek dolarojn de la feliĉa edzo.

Tiel fine ĉiu riĉe pridonacite iris hejmen.

Oni atentis nur pri tio, ke ĉiu, kiu iris hejmen, ankaŭ ĝuste estis eksedzigita; ĉar ripetite oni certigis, ke la predikanto estas aŭtentika kaj, ke la geedziĝo sekve de tio antaŭ la leĝo validas. Kion ricevis la junaj fianĉinoj ĉe la eksedziniĝo de siaj eksiĝintaj kaj solviĝintaj iamaj edzoj kiel kvitigan monon, la paroj devis fiksi inter si mem, ĉar oni volis eviti la kostojn por juĝista decido. La fianĉinoj diris ĉiuj jam antaŭ la geedziĝo, kiom ili atendis, se la geedzeco ankoraŭ en la sama nokto, ofte en la sama horo, estis eksigita. Tial ĉio iris pli harmonie, pli senĝene – sed ne, pli senĝene mi ne volas diri – multe pli glate, multe pli laŭorde, kun multe malpli da stultaĵojoj kaj insultoj ol tio okazas kutime en la vivo, kie oni traktas serioze aferojn, kiujn la homo neniam traktu serioze. Sed ne, ĉio devas esti tuj poreterne. Nu do, se vi fidas pri eterna ĝuo, pri eterna amo, pri eterna fideleco, jen vi ankaŭ devas pagi por via stulte naiva fido, tiel, kiel vi devas pagi al la eklezio, se vi kredas pri ĝi.

IV

Kiam Betty estis foririnta, la konferenco estis daŭrigata. Sed neniu sciis ion por diri. Ĉiu havis aliajn pensojn. Pensojn pri la princino, pensoj pri la propra amatino, pensoj pri la komenciĝonta festo, pensoj pri la trembrila radio de dieco, kiu restadis dum kelkaj minutoj en la ejo, kie ĉio estis sendia, eĉ se tre riĉa. Kaj neniu ĉeestis, kiu ne rigardis sinjoron Collins tiutempe tiel kvazaŭ li estus de alia stelo. Kiel tia povas fali sur la sinon de viro tia kia Mr. Collins, al negocisto, eĉ se estas potenca negocisto ?!

Kaj tiuj sinjoroj, kiuj estas tiom ekzercitaj koncentriĝi kun sia tuta sagaco dum ĉiu minuto al kiu ajn afero, ne plu rezistis kaj decidis tranŝovi la konferencon. Milionoj de dolaroj sekve de tiu prokrasto kaŭzita de Betty, restadis por kelkaj tagoj pli longe en la manoj, en kiuj ili estis je tiu tago.

La fakto, ke ĉiuj sinjoroj promesis aperi je la festeto de Miss Betty, donis al Mr. Collins eĉ pliigitan potencon en la kompanio, ĉar ja estis ne nur la festeto de Betty, sed ankaŭ lia. Li pagis ja la tutan festeton. Kaj li proksimigis  ĉiujn sinjorojn tiom al si kaj kun tioma intimeco, ke tio estis nur favora al liaj planoj. Por veni ĉe tia tro petoliga festo al pura kaj plena ĝuo, oni devas rompi multajn leĝojn, ekz. pri bigamio, nudodancoj kaj alkoholkonsumado, leĝoj, kiuj verdiktas tiajn deliktojn per severaj punoj kaj ĵetas per koto al la laŭorde stampita burĝa honoro kaj honesteco de la granduloj de la nacio, se fariĝas konate. Tial konspirantoj kaj aliancanoj de tia festeteo ankaŭ ĉiam montriĝos preta, esti konspirantoj kaj aliancanoj pri negocoj, kun kies helpo oni povas pagi la kostojn por tiu festo kaj volas havigi la kostojn por alia festo eĉ pli petoliga.

Mr. Collins ĉe tiu festo povis studi siajn plej intimajn kunulojn pli bone ol en la konferencoj. Ĉi tie li lernis iliajn malfortajn flankojn, kie li povis kapti kaj subigi ilin, se ili ne volis sekvi lin ĉe la ellaborado de nova granda rabentrepreno.

Tiel estis denove Betty, kiu levis lin al pli granda rango de potenco. Lia edzino ne kapablis al tio. Mankis al ŝi la talento ŝovi kaj gvidi la aferojn tiel, ke neniu vidis kiel kaj de kiu devenis la gvidado.

V

Estis aŭdaca ŝakmovo de Betty, ke ĝi ĝustatempe superruzis la sinjorojn helpe de la invito. Ŝi faris tion pro du kaŭzoj, kaj ŝi faris tute ne tiom spontanee kiel tio okazis ŝajne. Dum du sekundoj ŝi ekomprenis la situacion kaj tuj atakis. Ŝi ekkaptis tuj la kernon. Ŝi sciis, ke tiukaze, se ŝi invitis la sinjorojn kaj tiuj konsentis, Mr. Collins ne plu povas elturniĝi. Li devis aĉeti la plej belan kaj plej multekostan domon, kiu havigeblis, li devis abunde plenigi la domon per mebloj kaj li devis aranĝi la feston tiel riĉe, ke influhavaj milionuloj dorlotitaj, ne enuas kaj ne karakterizas la festeton eble eĉ kiel „rotten affair full of boredom“, do kiel jam eskstermodan aferon plenan de enuo.

Tio estis unu el la kaŭzoj por ilia invito. La alia kaŭzo estis tute sobra kaj negoca. Ŝi helpis al Mr. Collins, sen tio, ke li estis diveninta tion, al intima amikeco kun tiuj potencaj viroj, kio estis utila por lia negoco kaj per tio al ŝia propraj enspezoj; ju pli li enspezis des pli ŝi povis elvringi el li.

VI

Post kiam la sinjoroj estis invititaj kaj jesis tion, Mr. Collins efektive devis serĉi la plej multekostan domon kaj aĉeti ĝin. Estis palaco, riĉe meblita. La antaŭa propraĵo de filmreĝino, kiuj pli enspezis kiel temploprotektanto de Venuso ol en la filmoj, kvankam ŝi enspezis ankaŭ en filmoj tri mil dolarojn ĉiusemajne. Sed tio estis nur simpla kromenspezo, kiu ĝuste sufiĉis por la subvestaĵoj. La filmreĝino lasis sin konstrui antaŭ ne longe novan palacon, kaj tiel tiu palaco tie fariĝis libera.

La palaco estis konstruita laŭ hispana kolonistilo. La interna korto estis kovrita per vitro, kiu estis mozaika kaj riĉe kolorita. Estis oportuneco de precipa maniero, ke la marmorbanejo, kiu estis ludonta dum la festeto tian gravan rolon, jam ĉeestis, en la interna korto kaj, ke la muntaĵoj de la banejo estis riĉe arĝentigitaj. La banejo estis hejtigebla kaj la tuta interna korto facile hejtigeblis ĝis tropika klimato. La banejo mem estis kutimiginta al similaj surprizoj kiel la estontaj kaj trovis sin ĝoje preta fari ĉion, kion oni deziris de ĝi. La lokoj por la tri orkestroj estis tiel bone kaŝitaj, ke oni nek povis vidi la  muzikistojn, nek la muzikistojn, kaj kio estis pli grava – ankaŭ neniel povis vidi tion, kion faras tiuj, por kiuj ili ludas muzikon. Ĉe ĉiu orkestro estis krome konfidata persono, fidinda negro, kiu transprenis la respondecon por la bona konduto de la muzikistoj, por eviti postajn ĉantaĝprovojn helpe de sukcesaj fulmfotografaĵoj. La muzikistoj sciis, kio okazis. Sed ili zorgis sin pri nenio. Ili ĉiuj havis familion, oni pagis ilin tre bone, kaj ili sciis, ke ĉe bona konduto ili estos komisiitaj por partopreno ankaŭ ĉe pli postaj festoj de aliaj gastigantoj. Kion ajn fian oni diru pri lukso kaj ĝuo, ili havas plej ofte la bonan je si, ke ili lasas enspezi aliajn. Tiel oni kreas ekvilibron, kiu tenadas la akson de la turniĝanta Tero en paco.

Betty trinkis nur tri glasojn da ĉampano, nur pro ĝentileco. Ŝi eĉ ne unufoje edziniĝis dum tiu festo, eĉ ne kun Mr. Collins. Kiam li aludis tian, ŝi alvokis unu el la liberaj fianĉinoj, kroĉis ambaŭ brake kaj kondukis ilin al la sveda predikanto. Mr. Collins lasis edzigi sin kaj Betty gratulis al la juna geo kaj transdonis ŝin al ĉambristino de la fianĉejoj. Betty estis lerninta regi la mondon kaj la virojn. La tutan semajnon post la festeto ĝemis Mr. Collins en ŝia ĉeesto. Li volis sin eksedzigi de sia edzino por edzinigi sian Betty, li donis ŝin en sia frenezeco skribajn promesojn solenajn – jen danĝera afero en Usono – li preskaŭ sufokis ŝin en sia malsato al ŝi. Ŝi disŝiris la notitajn promesojn antaŭ liaj okuloj kaj ĵetis la pecojn sur lian vizaĝon.

Ekde de tiu tago li estus povinta murdi por ŝi.

VII

Li falis en furiozon de potencmalsato. Li rezignis pri si mem. Tio estas: Li rezignis pri si kiel viro, kiu volas venki potencon por si mem. Li volis potencon por neniu alia celo plu ol por tio stari antaŭ la okuloj de Betty kiel la plej potenca, la plej prudenta kaj la plej aŭdaca. En malnovaj tempoj li nun estus ekmarŝinta kaj konkerinta kontinentojn.

Sed kontinentoj nun ne plu estas konkerataj per soldatoj el karno kaj sango. Kaj generaloj kaj ĉefgeneraloj perdis sian nimbon. Kiam generalo Pershing, laŭdire venkinta, hejmenvenis de la kampoj en Francio, oni jubilis al li. En la tago de la enmarŝo. Je la sekva tago li estis jam forgesita. La unua paĝo de la gazetoj, kiuj hieraŭ estis ankoraŭ plenaj de lia famo kaj samrangigis lin tiam kun Aleksandro, Cezaro, Vaŝington kaj Grant, hodiaŭ estis jam superitaj de la tondrado pri la falo de la ŝtalakcioj kaj de la proksimiĝanta diluvo de la bolŝevismo. Neniu pensis eĉ nur por momento pri tio meti lin sur la liston de la prezidantkandidatoj. Li estis ĝuste nur enoficigita helpkunula buĉisto de la nacio. Kiu nun havas plu  tempon zorgi pri senlaboraj buĉistoj?!

La armeo de Mr. Collins, kiun li elsendas por regi kontinentojn – li tute ne volas venki ilin – , estas de alia speco. Lia armeo konsistas el agentoj, kiuj ricevas premiojn. Liaj soldatoj estas ĉekoj. Liaj militplanoj baziĝas sur vetkonkuraj konsiloj, el la konsiloj pri la naftokonkurado.

Ne regas plu tiu la mondon kaj la homojn, kiu havas la plej grandan armeon, la plej bonajn kanonojn kaj la plej multajn aviadilojn, sed tiu regas la mondon, kiu posedas la nafton. Kion povas fari la plej granda batalestro, se Mr. Collins rifuzas doni la nafton al li? Jen neniu aviadilo portanta bombojn, siblante ŝprucigus venengason tra la aeroj. Jen neniu milittanko rampus trans la batalkampon. Jen neniuj kamionoj transportus armeojn de unu fronto, kie ili ĵus ne estas bezonataj, al alia fronto, kie ili decidu la militon. Jen neniu submarŝipo veturus en la maroj. Jen moviĝus neniu el la grandkalibraj kanonoj.

Se Mr. Collins diras: „Mi ne havas nafton!“, tiukaze oni devas akcepti tion, kaj neniu rajtus kulpigi lin pri perfido   de l’ ŝtato, ĉar neniu povus pruvi tion. Li havas la planojn de la longdistancaj naftoduktoj, de la alveturaj stratoj, de la putoj, de la pumpstacioj. Kun malmultaj komandoj li povas konfuzi ĉiujn aferojn tiel, ke neniuj cent mil hektolitroj da nafto alkondukeblas sen tio, ke oni disipas samtempe nenecese cent mil hektolitrojn da nafto je forto.

Oni povas aŭdaci traskui la leĝojn pri la privatposeda rajto per tio, ke oni konfiskas ĉiun naftoposedon. Sed, se oni ne povas samtempe kunkonfiski la konojn pri la tiom komplika sistemo de la naftoproduktado, pri la disdivido kaj la transporto, jen tiu, kiu konfiskas ĝin, estas same tiom senhelpa kiel la franco, kiu konfiskis la transportsistemon de la Ruhr-regiono en Germanio. Ĝi moviĝas. Kompreneble. Sed ĝi moviĝas tiom komplike, ke la utilo estas manĝata de la movoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.