La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 9

I

Kiu ne konis pli bone Mr. Chaney Collins, tiu povus supozi, ke li rezignis pri Rozo Blanka kaj forgesis ĝin, ĉar li ne ekscitiĝis, kiam alvenis la telegramoj kaj leteroj de sinjoro Perez. La tuta ekscitiĝo, kiun li intencis dediĉi al Rozo Blanka, esprimis sin en tiu tago, kiam alvenis la informo de sinjoro Perez, ke Hacinto ne volas vendi la haciendon, eĉ ne por la fantaziprezo ofertita al li. En tiu ekscitiga horo, kiam ŝarĝis lin la miliono kaj kvincent mil da dolaroj kiel devo, li ĵuris al si, ke li devas havi Rozon Blankan. Kun tiu promeso, kiun li donis al si mem, la afero estis decidita por li je daŭro. Ricevi Rozon Blankan estis nun nur plu demando pri tempo kaj pri la necesa detala laboro.

Mr. Collins estis simila al grandanima murdisto. La plej granda ekscitiĝo montriĝis nur en tiu horo, en kiu murdo estis decidita. Se la murdo, do la ago, iam estis decidita, tiukaze li fariĝis fridasanga kaj sobra, povis trankvile kaj klare pensi pri tio, kiel pri la solvo de matematika tasko.

Eĉ ne spuro de ekscitiĝo nun plu povus influi liajn planojn. Tio estis alia kaŭzo de lia grandeco kaj de liaj sukcesoj, ke li havis la ekscitiĝon de ludanto nur en la horo de la decido, en tiu horo, en kiu plano aŭ pli bone celo estas fiksata, kaj ke li neniam plu ekscitiĝis, post kiam la celo estis fiksita, sed ke li restis sobra. Liaj pensoj laboris tute mekanike, se temis pri tio fari la unuopajn ŝakmovojn. Se la celo estis metinta, jen por la koncernatoj ne plu eblis fuĝo. Ili estis kvazaŭ enfermitaj en granda ejo, ili supozis sin nur liberaj, ĉar ili vidis pordojn; sed ili ne sciis, ke la pordoj estas fermitaj.

Sed la vandoj de la ejo kunŝoviĝis pli kaj pli, enfermis la prizonulojn pli kaj pli malvaste ĝis fine venis la tago, kiam la vandoj mortpremas la prizonulon kaj oni elprenas lin disrompita kaj morta por ĵeti lin sur la amasigitan rubon de la antaŭaj viktimoj.

II

Mr. Collins estis devigita aĉeti kredite la milionon kaj kvincent mil dolarojn de sia banko. Li devigis sin kvitigi tiun krediton ĝis certa tempolimo. Kaj ĉar li entreprenis kovri ne nur tiun milionon kaj kvincent mil dolarojn, sed havigi aldone ankoraŭ tri milionojn kaj kvincent mil dolarojn por aĉeti por Betty la plej elegantan jaĥton de la Tero kaj ankoraŭ kelkan plian, li estis en vero provizore same tia prizonulo kiel la viktimoj, kiujn li elserĉis al si. Sed li estis prizonulo, kiu havis volon, aktivecon kaj la liberon senĝene moviĝi, kiu sciis celojn kaj vojojn por liberiĝi el la kaptiteco, dume liaj viktimoj devis defendi sin kaj anstataŭ la aktiveco posedis nur sian pasivecon. Ili ne povis ataki, kaj ili devis defendi sin laŭ lia volo, kun kiu li gvidis la atakon. Ili ankaŭ jam pro tio havis malavantaĝon, ĉar ili ne vidis, kie estas la malamiko, kiu estas la malamiko, kun kiuj armiloj li batalas, kiujn aliancanojn li havas kaj kie li atakas. Tiel por ili la malsukceso estis jam decidita en la sama momento, en kiu li komencis la atakon.

Ankaŭ el la aktualaj negocoj de la kompanio li estus  povinta elvringi la monon, kiun li volis havigi; sed ĝi estus kostinta pli da tempo ol tiu, pri kiu li disponis por tio.

Anstataŭ ekbori samtempe dudek novajn putojn, li povis ordoni, ke samtempe kvindek novaj putoj estu ekborataj. Li povis kalkuli je tio, ke el kvindek putoj ĉirkaŭ dek ĝis dek kvin putoj havas nafton. Sed laŭ la sperto en la kampoj, en kiuj estis borata, apenaŭ atendeblis, ke la unuopaj putoj produktas pli da nafto ol du mil ĝis ok mil hektolitrojn ĉiutage. Ĉu puto estas morta, do ne produktas nafton, aŭ ĉu puto produktas mil hektolitrojn da nafto ĉiutage, aŭ cent mil hektolitrojn ĉiutage, tio estis egala, se temis pri la borokostoj. Ĉiu puto borenda kostis preskaŭ la samon, ĉu ĝi estas morta aŭ ĉu ĝi produktas nafton.

Do, se Mr. Collins volis enspezi dum tre limigita tempo kvin milionojn da dolaroj pli ol li enspezis kutime, jen Condor Oil Co., C.O.C., kiel ĝi estis koncize nomata en la naftonegoco, devis enspezi ene de kurta tempo – por ne perdi tempon per multaj vortoj – ducent milionojn da dolaroj pli ol ĝis tiam, per precipe ekstreme pelata produktado, por ke la akcioj, la premioj kaj tantiemoj de Mr. Collins ebligu tiun kromenspezon.

Se la produktado tiom ekstreme estos pelata helpe de sukcesintaj boradoj kaj per lertaj spekuladoj kaj merkataj manipuladoj, jen ne nur Mr. Collins enspezus post malmultaj semajnoj pli ol ĝis tiam, sed tiel ankaŭ ĉiuj ceteraj akciuloj kaj membroj de la kontrolkonsilio. Tial Mr. Collins havas ĉiujn tiujn homojn kiel aliancanojn, ĉar ankaŭ ili ĉiuj havas siajn precipajn kromelspezojn por aliaj damoj similaj al Betty, por jaĥtoj kaj similaj necesaj kaj nemalhaveblaj distroj. Kelkaj el ili salutis altigitan dividendon el siaj akcioj kun pli da ĝojo ol eble Mr. Collins mem. Ĉar ĉiuj, spite al siaj grandegaj posedoj ie firmpinĉiĝis, ie estis implikitaj en iujn spekuladojn, devis kontentigi ĉantaĝistojn kaj ĉantaĝistinojn, aĉetis ion kaj akceptis devigojn. Kaj al ĉiu el ili kroĉiĝis frakrande armeo da pigruloj, kiuj volis vivi en lukso, armeo da parencoj kaj neparencoj, kiuj ne lasis forskui sin. Ĉar preterglitis multaj el iliaj negocoj, certe la plej multaj el ili, ĉiam nur je larĝo de haro la maŝojn de la leĝo, kaj iafoje eĉ glitis en senpripensemaj momentoj en la maŝojn, tial ĉiam denove devas esti pagataj policaj potenculoj, juĝistoj kaj politikaj atletoj, cent mil dolaroj oni devas pagi al tiu politika partio, kiu ĝuste gvidas la rudron, ni diru ekz. la Respublika Partio. Kaj se afero fariĝis tro tikla, jen oni devas konstrui preĝejon aŭ hospitalon aŭ bibliotekon, por ree povi liberiĝi el la maŝoj. Armeojn de agentoj kaj spionoj oni ĉiam pagas. Gazetojn oni devas elaĉeti aŭ bone pagi.

La aliancanojn, kiujn Mr. Collins havis, estis la plej bonaj aliancanoj havigeblaj. Ili bezonis neatendite altan kromenspezon tiel urĝe kiel li. Kaj ili estis ankaŭ tial bonaj kaj la plej bonaj aliancanoj, ĉar ĉiuj havas siajn konektojn. La bofrato de unu el ili estas polica prezidanto, la frato de la alia ĉefprokuroro, la kuzo de alia estas ano de la Kongreso, kaj la fratino de plia parenco havas kiel duan litkunulon membron de la kabineto.

Kun tiaj aliancanoj kompreneble bone kaj facile eblas batali.

La indiĝeno Hacinto Yanyez ne havis tiajn bonajn aliancanojn. Tial li ankaŭ en tiu kazo denove havis malavantaĝon.

Kion ajn Mr. Collins estus povinta fari por atingi siajn celojn kaj por venkigi siajn planojn, tiuj kiuj sidas ĉe la granda trogo estus donintaj sian sankcion, tiom longe, kiom tiuj planoj havas la sukceson, kiun oni atendas de ili, do elvringi pli altan dividendon. Kaj ĉiuj faras la plej bonan por tio, por ke la planoj efektiviĝu. En la longaj disbranĉigitaj kanaloj fluas kelkaj dekoj de dolaroj ĉeokaze ja eĉ ĝis tiu policisto, kiu neniukaze povas nutri de sia laŭorda salajro sian grandan familion kaj frekventigi siajn gefilojn la kolegion por studado, por ke li ne devas fariĝi policisto kiel li aŭ stenotipistoj, sed bankoficistoj, kiuj tiel plu proksimiĝas al manĝotrogo ol la patro.

III

La socialistaj kaj komunistaj gazetoj havas ĉeokaze tielnomatajn „porkarcerajn redaktorojn“, kiuj en kiu ajn formo transprenas ĉiujn punojn, kiuj trafas la gazeton, por ke la valoraj labormembroj restu konservitaj al la gazeto.

Tian „karcerredaktoron“ havis ankaŭ Kondorkompanio. Tiu estis tiam certa Mr. Abner, origine de germana deveno. Lia patro ankoraŭ nomiĝis Ebner. Mr. Abner frekventis la kolegion kaj la universitaton. Se li ne estus farinta tion, li eble tiam estintus honorinda ŝoforo aŭ mekanikisto kaj baraktiĝus laŭleĝe kaj brave tra la vivo. Li estus generinta bonajn usonajn civitanojn, fine iutage mortintus kun deco kaj dum semajno estus priplorata kaj laŭfake funebrata de lia postrestinta vidvino kaj de tiuj nove generitaj usonaj civitanoj, post enkasigo de lia vivasekuro.

Sed Mr. Abner volis iri kun blanka kolumo, ankaŭ dum labortagoj. Kaj tial li venis post la sukcesa trapaso de siaj studoj kiel partnero pli juna en la oficejon de advokato,  kie li devis fari ĉiujn tiujn bagatelajn aĉajn kazojn, kiujn advokato kunakceptas por povi doni okupon al sia oficeja personaro, por ke ili ne suĉu la krajonojn kaj rigardu el la fenestro.

Mr. Abner estis ankaŭ jam „karcerredaktoro“ en tiu advokata oficejo. Ĉiun fian kaj ventecan aferon, kiuj kolektiĝis ĉe la advokato, devis respondeci Mr. Abner, la pli juna partenero de la firmao. Li estis la fetorfara advokato, dume la pli maljuna partnero ĉiam tenis siajn manojn puraj kaj enkasigis ĉiun monon, ĉu venis el la odoraĉo de kota eksgeedzigo aŭ el la sterkokloako de ĉantaĝo aŭ el la kompensodeva postulo de fripono, kiu per ŝtono disbatis sian tibion kaj tiam ĵetis sin antaŭ elegantan aŭtomobilon, kiu ne surveturis lin, sed nur preterveturante lin tuŝetis, kaj fine elvringis el la asekuro de la aŭtoposedanto tri mil dolarojn, sumon, el kiu la Abner-partnero pli maljuna ricevcis duonon. Al Mr. Abner sukcesis kapti okupon ĉe Condor Oil Company per ĉiuspecaj komplikaj kaj distorditaj padoj kaj helpe de magazena vendistino, per kiu li fariĝis litobofrato de membro de la kontrolkonsilio de Kondor-kompanio. Li ricevis sepdek kvin dolarojn semajne kaj tricent dolarojn kiel kristnaskan premion kaj fariĝis la sesa advokato de Kondor-kompanio.

Mr. Collins, kiu havis tre perceptemajn okulojn por la talentoj de sia granda personaro, baldaŭ ekkonis la ampleksajn kapablojn de Mr. Abner kiel „karcerredaktoro“. Por pli avantaĝe povi uzi lin, Mr. Collins enrangigis lin kiel trian vicprezidanton pli maljunan por semajna salajro de cent dudek kvin dolaroj. Li donis du akciojn al li kaj rajton je premio por aferoj, kiujn Mr. Abner mem elcerbumis. Mr. Collins estis dirinta al li ĉe la ranga altigo ligita kun salajra, ke Mr. Abner por ĉiuj aferoj, kiujn li manipulas, devas transpreni la tutan respondecon, ke li nun rajtas rifuzi la oferton, se li volas fari tion, sed ke li, se li estos akceptinta ĝin, estas ligita.

Mr. Collins estis honesta. Li eltrovis, ke oni povas pli bone labori, se oni malkaŝe diras al koncernato por kio tiu taŭgas kaj por kio ne. Kaj li diris ankaŭ tuj al Mr. Abner, ke tiukaze, se li akceptis kaj la aferoj ekfumas kaj li eble eĉ distordus la babililon, ke oni tiukaze tiel draste blovos la marŝon al li, ke li sentus sin feliĉa, se li de tiam ankoraŭ povus purigi la botojn al kiu ajn ie en Usono.

Mr. Abner ja ne estis flavbekulo, kaj li sciis tuj, kion Mr. Collins opiniis. Vespere en iu angulo oni tradraŝus lin, kaj draste! Kaj se la tradraŝaj vundoj ekcikatriĝus, jen Mr. Abner povus transloĝiĝi al oriento aŭ okcidento aŭ sudo aŭ nordo aŭ centren, kaj li tamen estus eĉ ne du semajnojn en okupo sen tio, ke la firmao n eestus jam ricevinta leteron kun la enhavo, ke Mr. Abner krimis nekredeblan rompon de la konfido, ke li estas malfidinda, ĉar li havas ŝanceliĝeman babililon. Eĉ se la firmao estus havinta la intencon plu okupi sinjoron Abner, ĉar en ĝi eble ŝanceliĝema lango ne povus damaĝi konsiderinde, tamen neniu firmao, ĉu malgranda, ĉu granda, volis perdi la favoron de la potenca Mr. Collins, kaj Mr. Abner devus migri plu, kaj se li tre bonŝancus, li estus povinta labori kiel reportero je komisipago. Kaj tio estus estinta dorna liteto, Dio kompatu la kunkrucumiton!

Sed Mr. Abner ne estis dorlotita. Skrupulojn li ne havis.

Pli teruraj aferoj ol en sia unua advokata oficejo ne povis okazi. Krome Kondorkompanio neniun, kiu manĝis por ili koton, lasis rusti en prizono. Condor Oil Company sciis la valoron de laboro kaj pagis la plenan valoron. Tiel Mr. Abner akceptis la karceran postenon kun ĉiuj kondiĉoj, kiuj estis ligitaj al ĝi kaj ankoraŭ eble estus ligotaj al ĝi, sen tio, ke tiuj estis menciitaj.

IV

Estis tiu Mr. Abner, kiu nun estis vokata en la privatan oficejon de Mr. Collins.

Post kiam Mr. Abner sidiĝis, post kiam oni ofertis al li unu el la plej bonaj cigaroj, Mr. Collins sidiĝis vidalvide al li.

„Abner, mi havas specialan aferon por vi“, komencis Mr. Collins. „Afero, kiun mi volas konfidi nur al vi, ĉar mi scias inter ĉiuj sinjoroj neniun, kiu povus trakti tiun aferon pli lerte kaj pli prudente ol vi.“

Tiel ankoraŭ neniam iu parolis en sia vivo al Mr. Abner. Mr. Collins nun estus rajtigita postuli de li, ke li sola vojaĝu al Tibeto, ke li tie ŝtelu la budhaofiguron el la templo kaj transportu ĝin al Usono. Mr. Abner farus tion aŭ almenaŭ provus.

„La afero estas tiel, Abner. Ni havas tie sube en Meksiko, en la ŝtato Verakruco grandajn naftokampojn sub kontrolo. Meze de ĝi, kaj tre maloportuna al ni, estas ranĉo, aŭ kiel oni tie sube certe diras, haciendo. Nomiĝas La Rozo Blanka. Kia stulta nomo por farmo! Sed la homoj ja estas tiel. Ni ne povas ŝanĝi tion, se ni ne foje tie firme kaptas la okazon. Nu do, la haciendon ni devas havi, ĉar ĝi malhelpas nin libere moviĝi. Ĝi havas multe da nafto. Ni esperas tie en tiu tereno pri putoj kun kvindek mil aŭ eĉ okdek mil naftobareloj. La posedanto estas indiano havanta pedikojn. Parte stultiĝinte kiel ĉiuj tiuj indianoj. Mi ne scias, kion li celas. Barelo da brando sufiĉus por li. Kaj kelkaj brilaj miloj de ormoneraj dolaroj transŝovitaj al la urbestro de la komunumo, al kiu apartenas la haciendo. Sed ekde la revolucio la homojn tie sube ĉiujn kaptis la megalomanio. Ili parolas ĝis iliaj buŝoj falas el la ĉarniro kaj pensas, ke ili devus havi la tutan nafton por si mem aŭ por la nacio, kiel ili diras. Ni ofertis al la freneziĝinta nigrulo, kiu posedas la haciendon, po mil dolaroj por hektaro, proksimume po kvar cent dolaroj por acre, akreo. Ĉu vi eble pensas, ke tiu fajroglutisto volas vendi por tiu sumo? Li ne volas. Kaj la hektaro tie malsupre averaĝe valoras du dolarojn. Sub la reĝimo de la malnova Ruprecht Porfirco Diaĉ aŭ kiel ajn la ruza vulpo nomiĝis, ni aĉetis milojn de hektaroj da terposedo por po dudek kvin cendoj. Kompreneble kun milo por la bonzo, kiu oficiale havis ion por diri pri tio. Sed kiel menciite, ekde la revolucio tiuj koruptaj kadetoj obstiniĝis kiel maljunaj muloj. La advokatoj, kiujn ni havas tie malsupre ne valoras eĉ nur avelon. Ili kostas al ni amason da mono kaj faras nenion. Ili sidas dum la tuta tago kaj la tuta nokto en sia haremo. Tion vi ja scias, ke regas tie malsupre en Meksiko ankoraŭ la poligamio, ĉu?“

„Mi scias“, konformis Mr. Abner. „Mi ĝuste hieraŭ denove legis tion, en novelo de la gazeto ,Action Stories“.

„Jes ja, tiel vi ja scias kaj konas la landon kaj la homojn, kiuj tie primitive loĝas. Ĉu vi scias, kiom da generaloj ili tie malsupre havas? Tion vi ne scias. Sed mi eksciis tion de Mr. Halburn, kiu estis tie malsupre en la lasta somero. Tiuj havas tiom da generaloj, ke ĉiu unuopa soldato havas sian propran generalon. Kaj kiam soldato mortas, jen kune duelas du generaloj, kaj tiu generalo, kiu postvivas, tiam ree ricevas soldaton, kiun li rajtas komandi, por ke li povu esti plu generalo. Ankaŭ la agentoj, kiujn ni tie malsupre havas, taŭgas nenion. Ili ĉiam nur telegrafadas dietojn kaj subaĉetajn monojn, kiujn ili devas pagi. Sed, se ni volas havi ion de ili, jen ili skribas, ke momente ne eblas fari ion, antaŭ ol ni ne sendas armilojn por helpi al la banditoj kaj ribeluloj renversi la registaron. Vi do ekkomprenas, Abner, ke oni rekte kaj sur rekta vojo povas atingi nenion. La homoj ne komprenas, kie troviĝas ilia bonŝanco. Mi nun konvinkiĝis, ke nek la advokatoj nek la agentoj serioze faris ion por sukcesigi la aĉeton de la haciendo. La homoj ne komprenas la psikologion de la aĉetado. Tial ili ankaŭ ne bonstatiĝas kaj eterne almozpetadas nin. Se ni rekte povus intertraktadi kun la indiano – li ĉirkaŭkuradas nude, kiel oni diris al mi – jen ni povus klarigi lin, kiun avantaĝon por li havas vendi sian haciendon por bona sumo, kaj aĉeti ie en Meksiko aŭ en Arizono pli grandan kaj pli belan ranĉon kun ĉiuj maŝinoj kaj bonaj stratoj kaj bona vendomerkato por liaj produktoj.“

Mr. Abner interrrompis haste kaj diris: „Nun mi komprenas, Mr. Collins, kio estas farenda. Ni devas venigi la indianon ĉi tien en la oficejon. Tiam ni povos bombardi lin.“

V

Mr. Collins propre ne estis pensinta venigi la indiĝenon Hacinto al San-Francisko. Li pensis pli pri tio, ke oni provu ebligi kunvenon kun Hacinto en ties lando, eble en Meksikurbo aŭ en San Luis Potosi, por ke oni tiam lasu intertrakti kun li kapablajn homojn, kaj por ke oni distru lin en la urbo, ebriigu lin, vizitu kun li filmteatrojn, por ke oni lin superruzu per donacoj por li kaj lia edzino, kaj por ke oni hezitigu lian forvojaĝon kun ĉiuj rimedoj tiom longe, ĝis li estos konsentinta. Pli laŭ tiu maniero Mr. Collins imagis tion al si, kiam li diris, ke oni devu intertrakti kun li rekte.

Sed la interdiro de Mr. Abner kondukis lin al la pli bona ideo. Se sukcesas logi Hacinton al Usono, eble eĉ al San -Francisko, jen la aĉeto de Rozo Blanka estas certigita.

Kaj post kiam Mr. Abner mem faris tiun proponon Mr. Collins tuj ŝanĝis sian planon kaj diris: „Tio estas la plej bona, la ununura, kion ni devas fari. Ni devas venigi la viron ĉi tien, ĉi tien al San-Francisko, en nian oficejon. Ĉi tie ni fiksos kun li la lastfinan prezon kaj trankvile  klarigos al li la avantaĝojn, kiujn li gajnos el la vendo. Ni montros al li ĉi tie belajn ranĉojn kaj ofertos ilin al li por interŝanĝo. Tiuj ja forlogos lin. Jen li ja mem vidos, kio ĉio fareblas per mono. Li tute ne volos reiri al sia malnova, trivita kaj kotigita haciendo. La homoj tie ankoraŭ vivas en la ŝtonepoko. Vi ne povas imagi tion, Abner, sed estas vere, ili frotas la maizon ankoraŭ sur ŝtono kiel kavernhomoj.“

Mr. Collins ofte estis estinta en Meksiko, kelkajn jarojn dufoje, por inspekti la naftokampojn, kaj por informi sin ĉe la fonto. Sed kiel ĉiuj el lia speco li sciis tute nenion pri la lando kaj pri la homoj loĝantaj en ĝi. Ja de kio li sciu tion? Li loĝis en la hotelo Imperial en Tampiko, li manĝis nur en usonaj restoracioj kaj en aŭtomobilo hastegis de naftokampo al naftokampo. En la naftokampoj li tute ne rigardis la meksikajn laboristojn. Li apenaŭ parolis kelkajn vortojn kun la usonaj drilistoj kaj tempkontrolistoj pri la speco de la tereno, en kiu ili drilis. Kaj dum li hastegis kun sia aŭtomobilo tra la kamparo, li preterflugis la kabanojn de la indiĝenaj kamparanoj sen eĉ rigardi nur por momento la vivon de tiuj homoj. Li vidis nur la fragmitajn kabanojn, la palmtegmentojn, la argilajn domojn kaj nudajn infanojn, la nudapiedajn virojn kaj inojn, la ĉirkaŭkurantajn porkojn kaj kokinojn, kiuj ĉiam estis en la vojo de lia aŭto. Sed pri la lando li sciis nur tion, kion li legis en usonaj gazetoj kaj en la romanoj kaj noveloj en la ĵurnaloj, kiuj publikis tielnomatajn thriller-verkojn, ekscitigajn sensacirakontojn. Se li eksciis ion pri Meksiko, jen ĉiam nur ion pri banditoj, pri ribeloj, pri revolucioj, pri revolveraj interpafadoj en la parlamento, pri koto, pri nesciado, pri superstiĉa katolikismo. Jen tiu Meksiko, kiun li sciis.

Tamen ekzistis ekvilibro en la mondo: Se la meksikano aŭdis ion pri Usono, pri la Estados Unidos, jen ĉiam estis nur milionuloj kaj miliarduloj loĝantaj tie, ĉar usonanoj, kiuj ne estis almenaŭ milionuloj, ne ekzistis. Ne laŭ meksikano. Ĉiu usonano estas milionulo. Kaj se li ne estas milionulo, jen li ne estas usonano. Laŭ la opino de la meksikanoj vivas ĉiuj usonanoj nur en nubskrapuloj, ĉar aliaj domoj en Usono ne ekzistas. Kaj ekzistas nur unu usonano, kiu faras ion alian ol monon kaj elrabi la povrajn usonanojn. Kaj tio estas Mr. Limber, un hombro muy simpatico, tre simpatia homo, kies nomo nur malfacile elparoleblas, pro kio la meksikanoj anstataŭ Mr. Lindberg simple diras Mr. Limber, kaj ĉiu scias, kiu estas celata.

Tiujn detalajn sciojn de popolo kontraŭe al najbara popolo ni devas danki al la kleriga laboro de la gazetaro. Ĉar ĉiu scias, ke la gazeto havas nur unu grandan taskon, tio estas klerigi la homojn kaj proklami nenion alian krom la puran veron.

Kaj tion, kion Mr. Collins ne lernis el gazetoj kaj ĵurnaloj pri Meksiko, kaj pri la meksikanoj, tion li eksciis el la anekdotoj, kiujn oni rakontis reciproke en hotelo por forpeli la enuon. Anekdotoj, kiuj ne estis eltrovitaj en Meksiko, sed prenitaj el Life, el Judge kaj el aliaj usonaj ŝercmagazinoj.

VI

Tiel estis tute kompreneble, ke Mr. Collins taksis ĉiujn meksikanojn, kaj momente precipe la kontraŭstareman indiĝenon Hacinto Yanyez tiel, ke ili senprobleme aldoniĝis al liaj scioj pri Meksiko kaj la meksikanoj. Ke surtere povas ekzisti homoj, kiuj ne komprenas la valoron de la mono, ne sciantaj, kia mirinda, kia sankta afero estas mil belaj brilaj dolaroj, tio estis io, kion Mr. Collins ne povis kompreni. Li ankaŭ ne akceptis, ke io tia povus ekzisti. Li estis konvinkita, ke la alto de sumo povas movi homon fari aŭ ne fari ion. Sed, ke povus esti homoj, al kiuj mono estas indiferenta, kaj kiuj multe pli ŝatas aliajn aferojn kaj aĵojn ol monon, tion li ne akceptis. Kaj se iu asertis, ke iu alia aĵo, materia aĵo aŭ anima afero povas esti pli valora ol money, ol eĉ la plej alta sumo de ĝi, tiukaze estis laŭ lia opinio nur truko por elvringi pli altan sumon.

„Do, ĉu nun via tasko estas komprenita, Mr. Abner?“ Mr. Collins daŭrigis sian paroladon. „Vi devas konduki tiun viron, tiun don Hacinto ĉi tien. Mi translasas tute al via prudento kiamaniere vi atingas la celon. La sumoj, kiuj necesas por tiu celo estos je via dispono. Kompreneble mi avertas vin pro unu afero: neniun krimon, Abner. Tion mi ne subtenus. Antaŭ ĉio vi ne rajtas kidnapi la viron, vi ne inside ŝtelu kaj forkonduku kaj tiam gvidu lin ĉi tien. Eble eĉ narkotigite. Tio estigus kaĉon, kiun vi mem devus pagi. Tion mi diras nun eksplicite. Ĉar tio ne helpus nin. La meksika registaro tiukaze povus kontesti la kontrakton, kaj ni abismiĝus. La viro devas veni libervole. Kiel vi tion realigas estas nun afero via. Mi pensas, ke vi estas sufiĉe prudenta kaj inteligenta por fari tion lerte. Tial ni ja elektis vin, Mr. Abner, por tiu komplika laboro. Se la viro estas ĉi tie en San-Francisko, vi ricevas precipan premion dekmil-dolaran, sub la kondiĉo kompreneble, kiel mi jam diris, ke vi ne uzas perforton kaj ne krimas ion por konduki lin ĉi tien. Mi ja klare esprimis min, Mr. Abner, ĉu? Bone. Se la viro tiam estos ĉi tie, via tasko esence estas plenumita. solvita. La cetera, kiu tiam estos farenda, estas la tasko de aliaj sinjoroj, kies specialaĵo estas fini aĉetojn. Vi vojaĝos, eble ankoraŭ en tiu ĉi semajno, al Meksiko por studi la kazon ĉe ties fonto kaj por trovi la ĝustajn rimedojn. That's all. Per tio ni finis la paroladon.Vi nun scias vian taskon. Rilate la detalojn mi  tute fidas al via lerto.“


Rimarko

That's all = Jen, ĉio! Tio estas ĉio.

VII

Tiel necese kaj tiel urĝe kiel Mr. Collins bezonis kvin milionojn da dolaroj, tiel necese kaj urĝe Mr. Abner bezonis premion da dek mil dolaroj kaj precipan rekonon de la kompanio por bona laboro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.