La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ROZO BLANKA

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

I

Estis du tagoj post la festeto de Betty.

Mr. Collins venis en sian oficejon tridek minutojn antaŭ tagmezo. Li trovis suramasigitajn sur sia tablo la kalkulojn por la aĉetitan palacon, por la alimebligo de la domo, por la festeto, por la ĉampano. Ĉe la kontrabandado de ĉampano, de viskio kaj de aliaj specoj de alkoholaĵoj estas forkaptita bona kvanto. Miloj de dolaroj en la formo de koruptiga mono devas esti pagataj al la oficistoj de la kontrolinstanco pri prohibicio, altaj sumoj por punoj estas elspezendaj. Tiuj, kiuj por pli elstaraj personoj pasigas la puntempon en prizonoj, devas esti subtenataj, por ke ili ne maltrankviliĝu kaj ne fajfu ion, kaj por ke oni trovu ĉiam denove aliajn, kiuj transprenas novajn prizonpunojn. Ĉio ĉi esprimiĝas en la prezo de botelo da ĉampano. Kaj tial estas malmultekoste, se unu botelo da ĉampano kostas nur sesdek dolarojn. Kvincent boteloj da ĉampano estis en la festeto, la vinoj, likvoroj kaj la viskio ne kunkalkulataj. Ĉe  tia diboĉado kiel ĉe ĉiuj tiaj diboĉoj apenaŭ triono estas trinkata, la restaĵo estas disipita kaj elverŝita de la diboĉuloj en ebrio, en petolo, kaj dum fanfaronado.

Proksimuma takso de la kalkuloj, inklude de la palaco, sumiĝis al la ridinda sumeto da okcent kvardek mil dolaroj. La kalkuloj por la vestaĵoj kaj juveloj de Betty ankoraŭ ne surtabliĝis, ĉar la liverantoj de tiuj aĵoj estas ĝentilaj kontraŭ tiuj, kie la mono estas sekura.

Ambaŭ ĥordamoj de Mr. Collins, kiuj estis plej novdataj rilate al sia eniro en la vivon de la magnato, estis aŭdinta pri la festo. Ili ege koleriĝis, ĉar ili ne estis invititaj. Ili tial anonciĝis en sia plej kolera horo kaj seninterrrompe firme sieĝis sinjoron Collins, por ke tiu trankviligu ilian koleron. Ili minacis fari skandalojn, skribi leterojn al la gazetoj, leterojn al la eklezio, en kiu Mr. Collins estis ano, al la kontroloficistoj pri la prohibicio. Ili ne unuope detaligis tion dum sia telefongakado, sed ili diris: „Tiam mi faros hakitaĵon el vi, sweet Daddy, dolĉa paĉjo mia. Ambaŭ ĥorknabinoj ankoraŭ nenion sciis pri la alia. Mr. Collins sciis, kion signifas hakitaĵo. Ili ja ne farus hakitaĵon el li; ĉar Mr. Collins estis tro bona kaj tro grasa   kliento, por ke oni tro haste fuŝu la rilaton al li. Finfina bato estus farita nur tiukaze, se ĉiu espero perdiĝus povi reteni lin. La mildigo de ilia malico helpe de novaj vestoj, pelto kaj briliantbraceleto kiel aldonon, Mr. Collins taksis je proksimuma sumo da dudek kvin mil dolaroj.

Se ĉio estus laŭorde kune, kio ankoraŭ mankis en la monto de kalkuloj, kiuj tie jam ĉeestis kaj ankoraŭ atendeblis, jen sumiĝus entute en kvieta majesto ĉirkaŭ naŭcent mil dolaroj.

Mr. Collins diris ne laŭte: „Purty in the neighborhood of one million nice little beautiful bucks, tre proksime al unu miliono da bonaj kaj belaj dolaroj.“


Rimarko

purty = estas regiona slango = pretty = linda, beleta.

II

Kiam li pripensis tion, li iom ŝanceliĝis, kvazaŭ li volus fali. Kvankam li kutimiĝis al grandaj sumoj. Tia elspezo, kiu senpere iras el lia poŝo, kaj kiu severe rigardate servis nur al plezuro, estis tiel forta rilate sian efikon, ke li retenis la spiron senkonscie dum kelkaj sekundoj kaj tiam profunde ĝemis.

Tiu giganta sumo renversis lian tutan privatan financan situacion. Lia cerbo konfuziĝis. Li ne sciis por la momento kiel li havigu tiun sumon sen ŝiri tiom grandan truon en sian monsakon, ke apenaŭ restas espero povi ŝtopi ĝin. Estis tiel kvazaŭ subite trapuŝiĝis ferplato en bonan ŝipon meze de oceano kaj la akvo enpafiĝas kun tiom larĝa strio, ke ĉiuj pumpiloj estas senpotencaj kontraŭ tio.

Apud tiu sumo, subite elŝirita el lia buĝeto, ĝuste pagendis multaj aliaj elspezoj, kiuj ne reteneblis. Lia edzino volis iri al Parizo kaj vivi tie kelkajn monatojn, poste ŝi celis Germanion kaj Italion. Lia filino volis kaj devis iri al Britlando kaj al Dresdeno, por studi du jaron  en Eŭropo. Ankaŭ Flossy devis iri al Parizo, ĉar ŝi bezonis lertan kuraciston, kiu reguligu malatenteman amnokton kun Mr. Collins. En Usono tio estis tro danĝera. Krome Flossy bezonis, se tio estos okazinta, ripozon en la Mediteraneo. Ĉiuj ĉi elspezoj ne eviteblis kaj ne transŝoveblis. Kun la necesa vojaĝmono por edzino, filino kaj Flossy inklude, tio kostis ĉirkaŭ tricent mil dolarojn.

III

La pensoj, kiuj povas traflugi interne de dek sekundoj la cerbon de homo troviĝanta en granda ekscitiĝo – por ekzemplo, se tiu ĵus estas tuŝita ĉe brako de preterrapidanta aŭtomobilo kaj li konsciiĝas, ke li efektive nur je larĝo de alumeto malproksimis de la morto – apenaŭ ĉiuj lasas rakonti sin en ampleksa libro. La kapablo de la cerbo, en la stato de subita alfluo de sango, povi pensi rapide kaj tamen logike, estas nekredebla.

El la miloj de pensoj, kiujn Mr. Collins havis en la unuaj sekundoj, kiam konsciiĝis la sumeto al li, kiun li devis havigi, ĉi tie mencieblas nur kelkaj.

Unue li pensis pri tio mortpafi sin, por fuĝi de tia tasko plenumi tiujn postulojn. Sed tion li tuj rifuzis. Li estis karaktere multe tro forta por serĉi solvon helpe de tia fuĝo.

Tiam li pensis pri nuligo de la aĉetkontraktoj aŭ pri tio oferti la palacon helpe de makleroj al tuja vendo. Ankaŭ  tiu penso tiel rapide foriĝis kiel ĝi aperis. Ĉar tio, kion Mr. Collins iam decidis, tio estis decidita por ĉiam. Li estas multe tro fiera por konsenti, ke li faris iujn aferojn pro troa hasto. Se li vere volas vendi la palacon, tiam li vendos ĝin tiam, kiam li volas fari tion, kaj ne, se oni urĝas lin, ĉar li ne povas pagi postulitajn sumojn. Lia tasko estas fari monon por pagi tion, por kio li devigis sin.

Tiam li furioze ekkoleris pri Betty, ĉar ŝi tiel venkis lin, ĉar ŝi posedis tioman potencon pri li, ke li perdis sian pripensadon, sian sobran kalkulemon kaj sian juĝkapablon. Sed la kolero formortis jam dum ekesto. „Ja kiel ŝi kulpu pri tio?“ li diris kun fluantaj pensoj al si. „Ŝi ja vere ne kulpas tion; ĉar en tiu kazo se mi ne volas fari ion, mi ja ne devas cedi al ŝiaj deziroj. Se mi estas tiel hunde laca, ke mi faras tion, kion ŝi deziras, jen ŝi tute pravas trakti min laŭ tio, kion mi valoras.“ Samtempe li persvadis sin mem, ke li estas laca kiel hundo kaj sklavo de inaĉoj. Li estis viro tia, kia scias kion li volas havi kaj por scii, al kiu li donas ion kaj kial li donas ĝin. Tiel la ekestanta kolero kontraŭ ŝin ŝanĝiĝis en respekton. Li sentis profundan estimon al ŝi, ke ŝi estis tiel ruza trakti lin tiel lerte, ke li devis fari tion, kion ŝi deziris. Li fariĝis tre fiera pri si mem kaj sentis sin tute supera al ĉiuj aliaj viroj, ĉar sukcesis al li gajni kaj reteni tian lertan damon, kiuj krome estis eĉ tiom eleganta kaj fiera. El tiu fiero kreskis ankoraŭ en la sama sekundo forta memkonscio. Denova fortosento trafluis lian sangon pro la penso, ke li posedas tiun damon kaj devas tragustumi streĉiĝojn pro ŝi. Liaj pensoj nun komencis laŭordiĝi. Li ekkoncentriĝis. Li falis en rapidan sopiron sinjorinon Betty nun teni brake kaj kisi ŝin, por esti certa, ke li posedas ŝin. Nur ŝi per si mem jam validigis tion, ke lia vivo havas sencon. Li komencis ami ŝin en tute nova maniero. Ne nur plu kiel inon, sed kiel la ununuran vivcelon. Kiel geniulinon, kiu estis pli ol tio, ĉar ŝi estis ankaŭ el karno kaj povis doni surterajn ĝuojn. La penso pri ŝi, la eksterordinara amo, kiun li sentis por ŝi, kiu fariĝis pli intima, ĉar li pentis, ke li fariĝis kolera pro ŝi, donis al li nekutiman energion. Ĉio pesimisma, kion li ĵus pensis, ĉio timema malaperis. Li bedaŭris subite, ke li devas pagi nur milionon kaj tricent mil da dolaroj. Li deziris, ke devus esti dek milionoj da dolaroj, kiujn li devus alporti. Li sentis la mondon tro malgranda kaj tro malvastiĝanta por lasi ludi siajn fortojn, por kvazaŭ tiom kreski, ke bonfartigas lian fortosenton. Gajni milionon da dolaroj kaj kvincent mil dolarojn aldone, tio estis tute nenio. Eĉ ne estis inda por mencii ĝin. Tio estis ĝuste nur la laboro por fuŝulo. Se li ekstartas, foje vere kaj serioze ekstartas, jen kirliĝas miliardoj de dolaroj. Ĉar la miliardoj de dolaroj devis perdi sian misteron kaj devis esti nenio pli ol senhelpaj objektoj, kun kiuj li ludis.

„Unu milionon kaj kvincent mil dolarojn?“ li laŭte elvokis. „Unu milionon kaj kvincent mil da dolaroj? Nenion pli, ĉu? Jen bagatelo. Kvin milionoj devos esti havigitaj. Betty, vi havu vian jaĥton. Vi havu la plej elegantan jaĥton, kiun kapablas konstrui la usona kontinento. Kaj se vi volas havi la jaĥton de la reĝo de Britlando krome, jen mi bankrotigos lin kaj aĉetos ĉiujn liajn jaĥtojn, ĉevalojn kaj kastelojn en aŭkcio. Unu milionon kaj kvincent mil da dolaroj. Kiaj longaj superfluaj paroloj pro nura krommono!“

Li fariĝis tiel laŭta, ke la privatsekretariino frapis la pordon, memgardeme malfermis la pordon kaj mallaŭte demandis: „Ĉu vi estis vokinta min, Mr. Collins?“ „Jes. Ne. Momenton. Revenu post minuto, Ida. Mi havas urĝajn leterojn.“

„Yes, Sir.“ Ida fermis la pordon senbrue.

Mr. Collins kaptis la telefonon: „Lucky, kiel vi fartas? Vespermanĝo hodiaŭ. Ĉu Siberts?

Aŭ, bone do, Siberts. Aŭskultu, kiel estas la ŝoforo? Bone, tenu lin firme ĉe la ŝnuro. La uloj ĉiam volas komandi. Repuŝu lin tuj je la unua tago al sia ĝusta rango. Kiel vi sukcesas pri la granda domo? Pli bone estas, se vi prenas plian viron, kiu scias labori. Eble ankaŭ knabinon plian. Do, je la dudek unua. Ni prenos vian aŭton. La verdan, ĉu? Ne, ho, ne. Mi prefere vidas vin en la pale blua. Ne, neniukaze. Dislimu vian hararon en la mezo, pli plaĉas al mi. Sed kial? Pli bone, se vi ne prenos la novajn ŝuojn. Ni volas ja danci. Novaj ŝuoj ĉiam rapide lacigas nin. Ĉu pli poste? Vi ja scias tion. Ĉe vi kompreneble. Mi sendos miajn vestojn kun oficeja kostumo hodiaŭ posttagmeze al vi. Mi havas por vi surprizon. Havas rilaton al perloj. Ne, mi ne diras. Do, je la dudek unua. Kison. Bye,bye. Mi estas enmeze de amaso de laboro. Ĝis, ĝis.“


Rimarko

Lucky = feliĉulino.

IV

Kaj estis precize en tiu minuto, ke la sekretariino ree frapis la pordon kaj – ĉar ŝi estis konfidatino – tuj laŭ sia maniero mallaŭte envenis sen ĝisatendi la antaŭan 'Come in', la frazon: 'Envenu!' Okazis jam foje al ŝi, ke ŝi tiel envenis dum Mr. Collins ĝuste kun – nu, ni diru, ĥorknabino – laŭ maniero konversaciis, laŭ kiu oni kutime ne konversacias en sia oficejo kun damo. Sed Ida havis takton. Oni eĉ ne rimarkis, ke ŝi envenis tien. Sed Mr. Collins sentis tion. Kaj kiam tiu damo estis foririnta, Mr. Collins envokis la sekretariinon kaj diris: „Ida, vi estas unu el la plej fervoraj sekretariinoj, kiujn mi havis kiam ajn. Vi komprenas vian laboron kaj vi havas takton. Ambaŭ aferojn mi ŝatas. Jen la asigno al la kaso, ekde lundo vi ricevos okdek dolarojn ĉiusemajne. Mi ankoraŭ havos leterojn pli poste.“

Ida ĝis tiu taĝo havis nur kvindek kvin dolarojn semajne. Ne pro la altigo de la salajro, sed pro la maniero, kiel Mr. Collins klarigis la aferon, pro la tono en lia voĉo, pro la fakto, ke li per neniu mieno, per neniu palpebrumo aludis ion aŭ silentigis ŝin, Ida adoris sinjoron Collins ekde tiu  tago kiel kvazaŭdion. Li estus povinta fari kun ŝi aŭ en ŝia ĉeesto, kion ajn li volas. Ŝi estus rigardinta ĉiun el liaj agoj kiel sakramenton.

Tio estis unu el kaŭzoj por la sukcesoj de Mr. Collins. Li vidis homon, kaj li sciis, kiel li devas gajni lin. Kelkajn li kriis suben, aliajn li diskutis suben, kaj aliajn li karesis suben. Kaj se nenio helpis, li batis ilin teren. Sed ĉiam ridetanta ĝentileco restis propra al li. Ĝentilentecon, kiu ne celis kaŝi ion, sed kiu estis aŭtentika, kaj tial ĝia efiko ĉiam estis certa.

Ida diris: „La sinjoroj ĉeestas, kun la raporto el Meksiko. Estas la afero pri Rozo Blanka.“

V

Kaj estis en tiu momento, kiam Mr. Collins, ankoraŭ troviĝis sub la impreso de la miliono kaj kvincent mil da dolaroj, kiuj estis pagendaj.

Estis en tiu momento, kiam lia forto, dum la pensado pri Betty, tiom gigantiĝis, ke li volis havigi kvin milionojn da dolaroj por aĉeti la plej elegantan jaĥton por Betty kaj devigi la reĝon de Britlando al bankrotdeklaro.

Estis en tiu momento, kiam la sinjoroj de la departemento pri terposedaĵoj de Condor-kompanio anoncigis sian ĉeeston ĉe interkonsiliĝo, por prezenti la raporton de la advokato Perez el Meksiko kaj por priparoli kaj decidi kun Mr. Collins tion, kio estis farenda: ĉu oni rezignu pri Rozo Blanka aŭ ĉu oni denove provu gajni la haciendon Rozo Blanka.

Kaj, ĉar oni ĝuste prezentis la raporton kaj transdonis ĝin por interkonsiliĝo, tial okazis, ke Mr. Collins vokis, ke li vokis kun sia tuta fortokonscio, en kiun li enfuriozigis sin dum la tri lastaj minutoj: “La terposedaĵon, kiun mi volas  havi kaj ne povas ricevi, ne ekzistas en la tuta granda universo. Eĉ se ĝi estus sur Jupitero, mi transigus ĝin malsupren. Rozon Blankan mi volas havi. Kaj neniu dio kaj neniu prezidanto de Meksiko kaj neniu kontraŭimperiisma ligo povas malhelpi min rompi Rozon Blankan. Mi volas ĝin rompi kaj mi rompos ĝin. – Dankon por hodiaŭ, ĝentlemanoj. Mi pripensos la aferon. Mi sciigos al vi, kiam mi sufiĉe antaŭpreparis la decidojn kaj planojn, por povi priparoli ilin kun vi. So long. Good bye.“

VI

Post kiam tiu interkonsiliĝo kun la sinjoroj de la departemento pri terposedaĵo estis finita, oni serĉis denove en ĉiuj registroj en Meksiko, ĉu ne tamen ankoraŭ troviĝas fendeto, kie oni povus ataki la posedorajtojn de Hacinto Yanyez. Ne estis fendetoj. La posedorajtoj estis malnovaj kaj bonaj kaj ili ĉiuj estis renovigitaj laŭjure, se la leĝoj postulis tion.

La guberniestron de Jalapa oni denove urĝis ordoni la vendon de Rozo Blanka per precipa dekreto, kun la argumento, ke ŝtataj konsideroj pli alte rangas ol privataj rajtoj kaj ke pro ŝtata racio la vendo de Rozo Blanka estas ordigita. Helpe de diputado, do de deputito, kiun kondor-kompanio gajnis por siaj interesoj, oni tuj lerte provis sugesti al la guberniestro, kio estu la ŝtataj konsideroj.

La deputito sian versetojn bonege estis lerninta parkere, pli bone ol li subtenis sian propran edzinon, ĉar li ĉiam bezonis monon por io. Li provis klarigi al la guberniestro, ke la ŝtato nepre bezonas la enspezojn el la eksportdoganoj por la nafto, ke tiuj eksportdoganoj estas  vivkondiĉo de la ŝtato kaj de la tuta nacio. Pro tiu kaŭzo la produktado kaj la eksporto de nafto kun ĉiuj fortoj devas esti subtenata. La ĝenerala bonfarto pli alte rangas ol privataj rajtoj. Rozo Blanka eble entenas la plej riĉan naftokampon en Meksiko kaj guberniestro ja ne rajtas reteni la enspezojn el tiu nafto al la nacio pro malĝusta sinteno kaj pro respekto de la interesoj de kelkaj indiĝenaj familioj, kiuj transloĝigeblus ien aliloken.

La deputito bonege estis lerninta parkere siajn versetojn, pli bone ol siajn ventajn kaj vantajn parolojn, kiujn li prezentis kutime en la Camera de Diputados, do en la meksika parlamento.

La guberniestro en Jalapa tamen ne lasis sin erarigi en sia opinio de la sentimentalaĉa deputito.

Li klarigis al la advokato Perez, kiu prezentis Condor-Oil-kompanion kiel ties agento en Meksiko kaj kiu estis antaŭsendinta la deputiton por fari pli klara la kazon: „Mi ankoraŭfoje ekzamenos la kazon precize. Ne estas mia intenco damaĝi al Condor-kompanio je kiu ajn maniero aŭ malfaciligi ilian seriozan laboron. Male, mi rigardas ĝin mian tasko, tiom longe kiom mi estas ĉi tie guberniestro, akceli ĉiun produktadon, ĉu nafton, ĉu sukeron ĉu lignon aŭ kotonon aŭ fruktojn aŭ agrikulturon. Kaj ĉu temas pri fremda kompanio aŭ meksika, tio ĉi tie ne influas min. La konstituciajn rajtojn de ĉiu en Meksiko, ĉu civitano aŭ fremdulo, mi respektas. Mi promesas al vi, advokato, ke mi faros la plej bonan por helpi al Condor-kompanio ĉe la aĉeto de Rozo Blanka. Se mi povas konvinkiĝi, ke la posedo de Rozo Blanka por Kondor-kompanio nepre necesas, por akceli la produktadon de nafto. Mi tiukaze ankaŭ parolos kun don Hacinto kaj mi supozas, ke mi povas certigi, ke mi kapablas konvinki lin konsenti al la vendo de sia haciendo. Sed mi forgesas ja eĉ ne dum momento, ke ankaŭ don Hacinto havas rajtojn rilate al tiu ĉi afero, kiuj same tiel bone estas motivitaj, eble eĉ pli bone ol tiuj de Kondor-kompanio. Sed sen tio, ke mi precize ekzamenis la kontraŭon kaj malkontraŭon mi ne povas juĝi tion, kaj ankaŭ ne volas juĝi tion. Mi komprenas, ke ne nur temas pri don Hacinto mem, sed ke oni devas konsideri ĉi tie ankaŭ la sorton de sesdek aŭ sepdek meksikaj familioj.“ „Tiuj ĉiuj povas ricevi laboron ĉe Kondor-kompanio, aŭ ili povas esti transloĝigataj koste de la usona kompanio ien aliloken en la ŝtato“, interdiris advokato Perez.

„Certe oni povas fari tion“, diris la guberniestro. „Certe, como no, kial ne? Sed tiel simple tio tamen ne ŝajnas al mi. Tiurilate ne temas nur pri pure materia afero. Ankoraŭ aldoniĝas io tute anima. Ĉu vi ne atentas tion, advokato?“

„Mi ne scias, sinjoro guberniestro“, respondis sinjoro Perez, „kion vi opinias, kion vi celas.“

La guberniestro ridetis ironie. Li montris siajn brile blankajn dentojn, kiuj en la bruna vizaĝo brilis kiel eburo, kio pruvis, ke li heredis sufiĉe da indiĝena sango. Li diris: „Don Hacinto kaj la indiĝenaj familioj ja ne nur rezignas pri parceloj, kiuj anstatauigeblus per terposedaĵo en alia regiono de la respubliko. Ili rezignas ja ankaŭ pri la tero, kiu estas ilia hejmlando, kiu estas la hejmlando de iliaj antaŭuloj, kiu en sia tero kovras la ostaron de iliaj honorataj patroj. Ili rezignas pri lando, kiu estis saturita kun la sango, kun la ŝvito, kun la esperoj, kun la malĝojo, kun la ĝojoj de siaj gepatroj kaj de ili mem. Ili rezignas pri terpeco, kiu pro tiaj aferoj estas sankta al ili. Tiel sankta kiel por mi estas mia patrino, mia patro, mia edzino kaj miaj infanoj.“

Post pli longa paŭzo, en kiu nek sinjoro Perez, nek la guberniestro diris ion, la guberniestro ree paŝis al sia skribtablo kaj diris tre sobre: „Nu, do, advokato, kiel mi diris: Mi volonte estas komplezema al vi, pro malnova lerneja amikeco, kaj mi volonte pretas esti kompleza al la usona kompanio, se tio lasas akordiĝi kun tio, kion mi mem pensas ĝusta. Sed mi tamen volas diri jam nun al vi – kaj tio validu – ke tiukaze, se la kompanio ne havas tre bonajn kialojn, ke mi en tiu afero ne intencas ordoni ion, ke mi tion tiukaze lasas decidi don Hacinton mem, kion li volas fari. Li havas la rajton vendi aŭ ne vendi. Se oni povas konvinki min, ke la vendo de Rozo Blanka estas necesa laŭ ŝtatintereso, jen ni plu okupiĝos pri ĉio tio.

Sed, se mi ne povas konvinki min de tiu neceso, jen mi fermos la kazon, laŭ la respondeco, laŭ kiu mi aŭ la ŝtato Verakruco estas koncernataj. Kion faras la familio, Perez? Ĉu Maria jam trapasis la ekzamenon de la medicino?“ „Ha, ankoraŭ ne. Ŝi ankoraŭ devas studi du jarojn. Mia edzino estas en Guadalajara ĉe mia bofratino.“

„Miajn salutojn, Perez. Adios. Adios.“

La sinjoroj skuis reciproke tre afable la manojn kaj advokato Perez forlasis la registaran konstruejon en tiu konscio, ke li estas venkinta.

Li telegrafis al la ĉefkomandejo de la kompanio en San Francisco:“ Guberniestro koncerne Rozo Blanka gajnita, ankoraŭ iom paciencu.

VII

Post la forlaso de advokato Perez la guberniestro faris kelkajn notojn sur sia bloko, tiam li premis butonon el multnombraj butonoj de la sonorilsistemo kaj akceptis la ceterajn vizitantojn, kiuj anonciĝis je personaj konversacioj. Venis estroj de usonaj, meksikaj, britlandaj kaj nederlandaj kompanioj, venis laboristoj en laborkostumoj, venis sekretarioj kaj prezentantoj de laboristaj sindikatoj. Venis indiĝenoj el foraj regionoj de la ŝtato, venis instruistoj, inĝenieroj, arkitektoj, oficistoj de la elektraj societoj.

Tiel la guberniestro rapide forgesis Rozon Blankan.

Je sabato li vojaĝis al politika konferenco en Meksikurbo, konferenco, kiu estis kunvokita de la prezidanto de la respubliko. En tiu konferenco oni parolis ankaŭ pri tio, ke oni baldaŭ devos pensi pri tio, ke la paragrafoj de la konstitucio, kiuj estis kreitaj pere de la popolrevolucio, finfine ekvalidu, precipe tiuj paragrafoj, kiuj okupiĝas pri la tiraneco de la katolika eklezio kaj tiuj, kiuj deklaras la naturriĉon de la lando, precipe la nafton kiel  popolpropraĵon.

Jen la guberniestro ree memoris pri Rozo Blanka. Li denove notis ion en sia taglibro kaj substrekis ĝin plurfoje.

Revenante lunde li tuj lasis alporti al si ĉiujn aktujojn, kiuj havis rilaton kun Kondor-kompanio. Li vokis inĝenieron de la laboroficejo por kunlaboro al si. Kun li li studis ĉiujn planojn de la terposedaĵoj, kiujn posedas la kompanio, ili nombris la putojn, studis la statistikojn de ĝia produktado, ĝiajn produktantajn kaj mortajn putojn, ili studis ĉiujn parcelojn, kie la kompanio momente boris pro nafto kaj ĉiujn parcelojn, kie la kompanio ne boris, ili prikalkulis ĉiujn rezervojn kun naftohava terposedaĵo, kiuj tiam apartenis al la kompanio, kaj ĉiujn rezervojn je pridubinda terposedo, kiun la kompanio tiam havis sub sia kontrolo. Li notis ĉion bone, kaj tion, kion li ne sufiĉe bone komprenis, tion li lasis detale klarigi al si de la inĝeniero, kies precipa tasko por la registaro estis la gardado, kontrolado kaj inspektado de la naftokampoj.

Je la sekva vendredo li anoncis, ke li forpermesos tri tagojn por inspektadoj kaj vojaĝis kun sia servisto al la haciendo Rozo Blanka por konatiĝi kun don Hacinto, aŭskulti ties opinion kaj por vidi la haciendon.

Li restadis du noktojn kaj duonon de tago sur la haciendo, manĝis kun Hacinto ĉe la sama tablo la saman simplan manĝon, kiun manĝis Hacinto, dormis en la lito, kiun oni povis prezenti al li, lito kies matracoj estis nur lignotabuloj, sur kiujn oni metis du el la kutimaj petates, do fragmitajn matojn. Pli bonan Rozo Blanka ne povis prezenti al li, ĉar ĝi ne havis pli bonan, pli bonan ĝi ne bezonis, pli bonan ĝi ne havis ekde pli ol kelkaj cent pasintaj jaroj. Pli bonan ĝi ne volis havi; ĉar ĝi estis tute feliĉa pri tio, kion ĝi havis.

La guberniestro vizitis kun Hacinto kaj Margarito ĉiujn familiojn, kiuj loĝis tiam sur la haciendo, iris en ĉiujn kabanojn, parolis kun ĉiuj homoj, karesis la infanojn, prenis tiun aŭ ĉi tiun sur brakon, donis al ili sukeraĵojn kaj moneretojn. Se li pasis kabanon por iri al la sekva, sekvis lin la tuta familio. Tiel iris de unu domo al alia, ĝis li, atinginte la lastan kabanon, havis post si ĉiujn familiojn de la haciendo, kun ĉiuj infanoj, hundoj, azenidoj kaj porkoj.

Neniu en la tuta haciendo, ankaŭ ne Hacinto kaj Margarito, lacigis lin per tio, post ĉiu dua vorto diri 'sinjoro guberniestro’, neniu diris flateman vorton al li, neniu provis kapti favoron, neniu penis ridetigi lin.

Sed en ĉiu kabano, en kiun li eniris, renkonte venis la dommastro al li, se li ne jam staris antaŭ la pordo, kapklinis kaj diris simple: ,A sus ordenas, Senor, mi estas je via servo, sinjoro; la domo, en kiu vi troviĝas estas via domo.“

La dommastrino, ĉiam kun nuda infano surbrake, plukis tuj florojn kaj donis ilin al unu el la pli grandaj nudaj kaj je duono nudaj infanoj ĉirkaŭkurantaj, por ke tiu transdonu ilin al la guberniestro. Tiam la guberniestro, sekvata de ĉiuj iris en aro tra la kampoj de Rozo Blanka, rigardis la maizon la sukerkanon, la oranĝo- kaj citronplantejon, la trapiche, la elpremegilon, el kiu la sukerkano estis preme eligata, la kotonkampon, la papajoplantejon, la bananplantejon, la paŝtejon, kie la bovinoj staris, la muloj, la ĉevaloj, la azenoj. Ankaŭ la papagon, kiu havis hidan porkon kiel amikon kaj kvereladis kun la aliaj porkoj, li devis rigardi ĉion, kio videblas, kaj li rigardis ĉion al si. Li rigardis ĉion tiel, kvazaŭ li troviĝus en ferioj kaj nenie en la mondo estis postlasinta oficon, kiu faras multajn zorgojn, kiu postulas multan laboron, kiu elvokas multe da envio kaj ĝojigas malmulte.

La guberniestro estis naskita kaj plenkreskinta en urbego. Li ĉiam vivis nur en la urbego, studis en Meksikurbo. De tempo al tempo oni invitis lin al amikoj, al la haciendoj de riĉaj meksikanoj, kiuj vivas simile al lordoj sur siaj terposedo. Sed pli ofte ili estas urbeganoj ol kamparanoj, kaj ili pasigas pli da semajnoj dum jaro en Meksikurbo, en Puebla, en Queretaro aŭ en San Luis Potosi ol sur sia haciendo, kies gvidadon ili translasas al sia mayordomo, al la mastro por domo kaj korto.

Je la unua fojo en sia vivo li nun estis sur haciendo, kies posedanto estas indiĝeno, kaj kie ĉiuj homoj, kiuj tie vivis, estas inidiĝenoj.

Okazis tute neatendite, ke subite moviĝis en li la indiĝeno, kiu estis kvazaŭ en lia sango. Ĉar, kvankam li estis edukita kiel edukita usonano, kvankam li estis vestita kiel ĉiu usona urbegano, kvankam li vivis kiel ĉiu civilizita homo vivas en urbego, lia haŭtkoloro, la koloro kaj la melankolio de siaj okuloj, la koloro kaj fasketeco de lia hararo tamen tiom similis al tiu de Hacinto, ke ili aspektis, kvazaŭ la sama patrino estus naskinta ilin. La blanka sango, kiun li havis de hispanaj antaŭuloj en siaj vejnoj, ne estis sufiĉe forta montri eĉ nur spureton je li.

La praraso de la kontinento estis tiel potenca, ke ĝi ensorbis la tutan fremdan eŭropan sangon, kiu estis en li, tiel, kiel ĝi sorbas ĉiun fremdan sangon iom post iom, kiu estas naskata ĉi tie. La fremda sango ja ne nur submetiĝas al la influo de la indiĝena sango per miksaĵo dum generado, sed ĝi submetiĝas ankaŭ al la influoj de la klimato, de la akvo kaj de la nutraĵoj, kiuj dum jarmiloj kreis la proprecon kaj unikecon de la indiĝena raso.

Kaj ĉar la indiĝeno moviĝis en li, validigis sin en tiu regiono, tial li nun kaj tie komencis senti kaj percepti kun la indiĝenoj. Aĵojn, kiujn li antaŭe ne komprenis, li nun komencis kompreni laŭsente kaj anime.

Kiam li estis parolinta al advokato Perez pri la hejmlando kaj la hemjlandaj rajtoj de la homoj sur Rozo Blanka, jen li parolis tute teorie pri la hejmlando. Tiel kiel oni ekzemple parolas pri la hejmlando en leĝoparagrafoj, per kiuj estu fiksata la nacieco kaj ŝtataneco de individuoj. La hejmlando en tiu kazo estis abstrakta nocio, kiu lasis esprimi sin per dokumentoj, per eltiraĵoj el la naskoregistro, kiu estis konfirmita kaj limigita, tute hazarda afero, kiu influeblis pere de la loĝloka ŝanĝo de la gepatroj kaj ankaŭ per intencaj kaj senintencaj eraroj en la registradoj.

Sed nun ĉi tie la guberniestro rigardis la nocion hejmlando de flanko, kiu ĝis tiam estis fremda al li. Tiu hejmlando per leĝoj, per registroj nek difineblis nek influeblis. Tiu hejmlando estas afero de la animo. Tiu hejmlando estis io, kio kreis la homon. Urbeganon tiel kiel multajn kamparanojn kaj farmbienistojn oni povas transmeti en alian urbegon aŭ en alian farmon, kaj ili tuj ree estas hejme. Sed ĉie tie la homoj estis tiom unuiĝintaj kun la tero, ke ili ĉesis esti homoj, se oni elradikigis ilin el tiu hejmlando.

Tiel la la guberniestro, pro sia indiĝena sango, venis al la konvinko, ke neniu nafto surtere, neniu aŭtomobilo, neniu dizelmotoro estas sufiĉe valora por ŝanĝi ĝin kontraŭ la hejmlandon. Nafto kaj aŭtomobiloj kaj flugaparatoj estas belaj aĵoj, kiuj multe utilas al la homoj kaj multe plifaciligas ilian laboron; sed kion signifas al la homoj, precipe al tiuj tie, nafto kaj motoroj, se ili faras ilin kiel estaĵojn kaj anime multe pli povraj ol ili estas kun la hejmlando kiel vivbazon? Kun tiu hejmlando, kiu estas por li la esenco de ĉio, kio estas ĝojo, feliĉo, kontenteco, trankvilo, vivsekureco, amo, poezio, arto, religio, dia estaĵo, paradizo.

Ni ĉiuj, ni kompatinduloj ĝojas pri maŝinoj, pri aviadiloj, pri radioaparato, pri kinejo el la foro nur tial, ĉar ni perdis nian hejmlandon. La perdo de la hejmlando, postlasis nin obtuzigita kaj disŝirita. Por obtuzigi nin, por ne konsciiĝi pri nia perdo, pri nia doloro, tial ni bezonas gazolinon, kiu antaŭsorĉas nin rapidecon, por ke ni povu fuĝi pli rapide de ni mem kaj de niaj koraj bezonoj.

Ĉio ĉi nun tie konsciiĝis al la guberniestro. Ĉar li havis indiĝenan sangon kaj en sia sango ankoraŭ pli proksimis al la hejmlando ol la blankuloj, kiuj perdis sian hejmlandon jam de jarmiloj, kaj de tiam senhalte ĉirkaŭhastas en la mondo, ĉiam pelataj kaj hastigataj, neniam havante tempon, neniam gajnante tempon, ĉu ili konstruas fervojojn kaj eksprestrajnojn, aŭ ĉu ili konstruas aviadilojn aŭ sendratan telefonon. Ili fariĝas ĉiam pli kaj pli senhaltaj, ĉiam pli pelataj, ili havas des malpli kaj des malpli da tempo ju pli ofte ili eltrovas ion por gajni tempon. Pelate de unu kontinento al alia, de Azio al Eŭropo, de Europo al Usono, de Ameriko ree al Azio. Krome ili bezonas militirojn kaj mondmilitojn, por trovi novan hejmlandon. Kaj ĉiuj sciencistoj serĉas kaj serĉas vane por trovi, kie estas la hejmlando de la blankuloj.

Kaj la guberniestro interparolis kun Hacinto kaj Margarito kaj kun la ceteraj viroj. Li parolis kun ili kvazaŭ li estus konanta ilin de dek mil da jaroj. Li komprenis ĉion, kion ili diris kaj komprenis ĉion. Li komencis cii ĉiun. Li trinkis kun ili tekilon kaj habaneron el la sama botelo, kiu moviĝis de buŝo al buŝo.

Li, la indiĝeno, estis retrovinta hejmen, li aŭdis paroli sian animon la unuan fojon al si, li havis la unuan fojon en sia vivo la konscion, ke li estas hejme, li estis la unuan fojon en sia vivo vere feliĉa, kontenta kaj kuraĝis senzorge ĝojante, kiel iu, kiu ne timas zorgojn.

Li detiris la elegantajn brunajn ŝuojn de la piedoj kaj lasis doni al si de Hacinto paron da malnovaj sandaloj. Li detiris la jakon, malbutonumis la kolon, ŝovis la kapon tra la fendo de tilmo kaj ĵetis ĝin sur sin mem. Li rulis al si cigaredojn el maizfolioj. Li manĝis tortiljojn kaj frijoles, fazeolojn. Li tiris la viandon de la bakitaj kokinetoj per la fingroj kaj trempis ĝin en la ruĝe brunan kreman saŭcon. Laŭ indiĝena maniero li pinĉprenis la salon per la fingroj kaj ŝovis ĝin tiel en la buŝon. Li demordis grandajn pecojn de la verda akra kapsiko kaj trinkis la kafon nigra kaj dolĉigita per la bruna kruda sukero, kiu estis produktata sur la haciendo.

La guberniestro devis rajdi ĉiujn ĉevalojn por diri, kiu estas la plej bona el ili.

Se la guberniestro estis en la urbo kun siaj amikoj, kaj se oni ne interparolis pri politiko, jen post certa tempo nek li nek liaj amikoj sciis kion paroli plu. Kaj ĉar oni ne volis paroli sensencaĵon kaj ne disvastigi kaj elfetori klaĉon, la guberniestro kaj liaj amikoj sentis sin ĉiam sufiĉe senhelpaj. Tiam oni devis helpi sin per domenludo aŭ per ŝako aŭ bilardo aŭ per ludkartoj; ĉar oni ne sciis, kion komenci kun si kaj siaj amikoj kaj tamen ne volis fariĝi kompleta ŝtipkapulo.

Ĉi tie, en Rozo Blanka la guberniestro eĉ ne dum minuto ekdeziris domenon aŭ ludkartojn.

Li sidis kun Hacinto kaj Margarito en balancseĝoj en la portiko. Ĉiuj viroj de la haciendo ĉeestis. Kelkaj sidis sur la lignoŝtuparo, kiu kondukis de la kortego en la portikon, aliaj kaŭris sur la tersurfaco antaŭ la ŝtuparo, kaj aliaj kaŭris en la portiko sur la planko el diloj, pliaj sidis sur la balustrado de la portiko, kaj pliaj apogis sin kontraŭ la kolonoj.Ili ne miksiĝis en la interparoladon, kiun la tri viroj, balanciĝante en la seĝoj, kune havis. Ili aŭskultis nur por aŭskulti kaj por ekscii ion. Iafoje unu el la aŭskultantaj viroj flustris ion al alia viro. De tempo al tempo Hacinto aŭ Margarito alvokis unu el la viroj por demandi ilin pri io, kio koncernis la interparoladon, sciigon pri la muloj, pri la brutaro, pri familio kaj kio plu estis en la vivo sur la haciendo.

La aĵojn, pri kiuj la guberniestro parolis kun Hacinto kaj Margarito, estis tiel prae simplaj, kiaj aferoj entute povas esti. Ili parolis pri maizo, pri sukero, pri salo, pri la prezo por bovoj kaj porkoj, pri ligno kaj arbaro, pri bonaj kaj malbonaj paŝtejoj, pri la gajno en aliaj haciendoj, pri la kvanto de la infanoj, kiujn havis diversaj familioj, pri malsanoj de certa viro aŭ de certa ino, pri kuraciloj por bovoj, ĉevaloj kaj muloj, pri la konsisto de la proksimaj vojoj, pri la longa distanco de la lernejo por tiuj infanoj, kiuj nur senregule frekventis la lernejon, pri la fakto, ke Hacinto ankoraŭ en la sama jaro volas konstrui lernejon sur la haciendo kaj, ke li pagos la instruiston, pri vetero, pri la kvanto de pluvo, pri sekeco, pri la pumoj, kiuj faŭkadas en la ĝangalo kaj de tempo al tempo fortrenis bovidon aŭ kaprinon, pri moskitoj, pri henequen, henekenon, kiun oni ekplantis kaj de kies fibroj oni faris de tiam sur la haciendo ĉiujn ŝnuregojn kaj lazojn kaj jam eĉ vendis la troajn kiel varon, kaj pri tio, kio krome okazas kaj sinsekvas sur granda haciendo.

Per neniu vorto la homoj parolis pri politiko. Ĉu don Manuel ĉu don Justo estis la prezidanto de la respubliko, pri tio zorgis tie neniu homo; ĉu la usonanoj intencis enmarŝi en la respublikon aŭ ĉu ili fanfaronas en la havenoj de Nikaragvo per kirasŝipoj kaj tie ekpafas kanonojn, tio estis por la homoj en la haciendo sen iu intereso. Ilia hejmlando ne estis la meksika respubliko, ilia hejmlando estis Rozo Blanka; kaj la aferoj, kiuj ne iel rilatis al Rozo Blanka, ne ekzistis por la homoj.

Tamen, spite al tio, ke ŝajnis kvazaŭ la viroj havus neniujn pliajn interesojn, kiuj etendiĝas trans ties vasta hejmlando, iliaj paroloj iafoje estis tiom plenaj de saĝo kaj de filozofio, ke la guberniestro pli ol nur unu fojon ekatentis, kaj kompare al tiuj paroloj trovis la opiniojn, kiujn li ie aŭskultis kaj legis, sufiĉe bagatelaj kaj sensignifaj, ne validaj por pripensado.

Tie li devis pensi ĉiam. Tute nova mondo malfermiĝis antaŭ li. Mondo, pri kies ekzisto li sciis nenion, kvankam li supozis, ke li studis ĉion, kio ekzistas surtere kaj en libroj. Ĉio tie estis simpla kaj natura. Ĉio tuj kompreneblis, ĉar ĉio radikis en naturaj aĵoj kaj okazaĵoj.

Nenio ŝajne estis komplika. Nenio estis vualita kaj kamuflita de paragrafoj, de formalaĵoj kaj decidoj en la parlamentoj kaj superaj kortumoj. Tie ne estis leĝoj, neniuj kateĥismoj, neniuj statutoj, neniuj partiprogramoj. Kaj tamen la homoj tie vivis, kaj tamen ĉio iris sian vojon. Nenie estis kunpuŝiĝo, nenie konfuziĝo, nenie malklareco. La inoj ricevis ĉiuj multajn infanojn. Por ĉiuj estis nutraĵoj kaj ĉiuj plenkreskis, se ili estis transvivintaj la unuajn jarojn. Tie ne ekzistis problemoj. Tie ne ekzistis socialaj demandoj. Tie estis nek riĉuloj nek povruloj, nek ekspluatistoj nek sklavoj, kaj se vere ekestis kverelo, ĝi radikis en tiel simplaj kaŭzoj, ke unu vorto de Hacinto finis kaj decidis la kverelon tiel, ke ĉiuj agnoskis lian decidon kiel la solan kaj ĝustan. Tie ne ekzistis maljusteco, ĉar la justeco estis natura kaj memkomprenebla, ĉar neniu pensadis pri justeco, ĉar la nocioj pri justeco kaj maljusteco tie tute mankis kaj ne povis evoluiĝi.


Rimarkoj

dilo = masiva plankobreto.

frijoles = fazeoloj.

henequen = speco de agavo, kies fibroj estas uzata por la produktado de ŝnuregoj kaj lazoj.

tilma = tilmo estas kruda kotona mantelo uzata de indiĝenaj meksikaj kampuloj, nodita sur unu ŝultro.

tortillas = tortiljoj, rostitaj maizoflanoj el muelitaj kaj kaĉigitaj maizograjnoj, maizaj kukoj, maizaj panetoj.

VIII

Vespere, kiam la nokto estis nigra, oni bruligis sur altarsimila bloko de ŝtonoj troviĝanta en la mezo de la korto grandan stakon da ligno, kiu iluminis la vastan placon de la hacienda korto. Tiel oni faris tion de multaj centoj de jaroj.

Tiam ĉiuj familioj kunvenis por danci.

Kelkaj viroj de la haciendo ludis sur violonoj, gitaroj kaj flutoj la dancmuzikon. Dum la dancoj plej ofte kantis tiuj, kiuj faris la muzikon kaj kelkaj el tiuj, kiuj ne dancis.

Ĉirkaŭ noktomezo aŭ iam tiam ĉiuj viroj kaj inoj komencis kanti sen danci ĉe tio.

Kaj tiam ili kantis sian nacian himnon, la kanton de sia hejmlando, la kantadon pri la hejmlanda ranĉo, la kanton pri Rozo Blanka, kiu proksime de la Barranca floras tiom familiara kaj paca de pratempoj.

Se diros mi velkinta „ĝis“,
Rozo Blanka, vi plu floru.
Mia lasta viva spir'
estu la adiaŭkis'.

La homoj kviete staris dum certa tempo, iluminate de la flagranta fajro de la altaro.

Tiam ili komencis pro urĝa sento ripeti ankoraŭfoje la lastan kantadon, akompanataj de la simpla muziko de la violonoj, gitaroj kaj flutoj:

Cuando llame la muerte a mi
Pensare en ti mi Rosa Blanca|
Y mi ultimo suspiro
Lleve dulces besos para ti.

Hacinto kaj Margarito estis kunkantintaj la kanton. La lastan kantadon, kiam ĝi estis ripetata, kunkantis ankaŭ la guberniestro. Kaj kiam li kantis, li pensis, ke tiu himno estas same tiom bela, kiom la nacia himno de la meksika popolo. Kaj li pensis, ke la propra kanto pli esprimas ol la brile bela himno de la respubliko, kiu estas dolĉa kaj pasia samtempe, estas vere, sed tamen ne elspiras la pacon de tiu simpla kantado tiea, ĉar ĝi komenciĝas per tondranta militkriado, kiu ĉiujn gefilojn de la respubliko alvokas al tio defendi sian belan landon kontraŭ la malamiko, kiu volas distreti ĝin.

Se la meksikanoj havus kiel popolo tiun fratecan amon, kiu unuigis tiujn homojn tie sur Rozo Blanka al familio, ili bezonus timi nek usonanojn nek britlandanojn; ĉar ili tiukaze estus pli sekuraj ol kun soldatoj kaj kanonoj. Ĉar neniu fremda militarmeo povas enpenetri vaste sur meksika tero, se ĝi ne trovas kunaliancanojn inter la meksikanoj mem. Tiel estis, kiam Cortes enmarŝis en Meksikon, tiel estis kiam MacMahon envenis en la landon, kaj tiel estis, kiam la usonanoj venis al Chaputepec kaj sepdek jarojn pli poste al Verakruco. La malamiko de la meksika popolo, lia plej granda malamiko sidas en la lando kaj ne ekstere. Tion pensis la guberniestro, kiam la hejmlanda kanto finfine elsonis estis kaj la homoj ree ekdancis.

La danco daŭris ĝis la unua eklumo de la matena stelo.

La guberniestro dancis kun la inoj kaj knabinoj.

Li forgesis balojn, parlamentparolojn, registarajn negocojn kaj naftokompaniojn. Ĉio ĉi ne plu ekzistis en la mondo.

Estis nur plu en la mondo: danco, muziko, dolĉaj kantoj. Estis nur plu surtere, iluminataj de ruĝe flava flagranta fajro, blanke vestitaj viroj kaj inoj en buntaj jupoj kaj blankaj jakoj riĉe ornamitaj kun ruĝaj, verdaj, flavaj folioj kaj ornamitaj grimpotigoj. Estis nur plu ridantaj, dancantaj kaj ŝvitantaj inoj kun profunde nigraj okuloj, kun nuda bruna kolo kaj nudaj brunaj fortaj brakoj. Nur plu plenkreskiĝinaj inoj kaj knabinoj kun brilaj ĝojaj okuloj kaj kun lumantaj floroj kaj ruĝaj lanorubandoj plektitaj en la tre nigran dikan hararon .

Estis nur plu kantado en la mondo, nur plu ĝojo, senzorgemo, kontenteco, sekureco, flagranta fajro sur ŝtonaltaro.

Hejmlando kaj hejmlando. Nenio krom hejmlando.


Rimarko

Barranca = en Meksiko ĝi estas nomata ankaŭ la Kupra Ravino aŭ Copper Canyon = montara formacio de la okcidenta Sierra Madre.

IX

La guberniestro estis reveninta al Jalapa.

Li ordonis, ke la advokato Perez venu al aŭdienco.

Kaj li diris al li: „Mi ankoraŭfoje precize ekzamenis la kazon Condor Oil. Inĝeniero Ramirez de la industria kaj labora departementoj helpis al mi. Li scias ĉiujn aktujojn kaj planojn. Ni konstatis la sekvan: Condor Oil estas laŭ grandeco la dua kompanio en Meksiko, se temas pri posedo kaj lizado de naftotereno. La kompanio ĝis nun nur kvardekonon de siaj terposedaĵoj uzas por produktado kaj borado. Eĉ se la kompanio plu laborus en la sama rapideco kiel nun, kion mi ne supozas, ĝi havus ankoraŭ terposedaĵon por pliaj kvindek jaroj je sia dispono kaj sub kontrolo por produkti tiom da nafto, kiom ĝi bezonas. Do ne estas necese ankoraŭ pli da terposedaĵo – kaj nun eĉ devige – transŝovi al ĝi, por teni ĝin laborkapabla kaj produktiva. Ĝi ankoraŭ tute ne komencis prilabori eĉ nur dudekonon de tiuj el siaj naftokampoj, kiuj ne estas dubindaj kampoj, sed tutcertaj kaj tre produktivaj naftokampoj. Ni konstatis, ke la  kompanio eĉ ne ekboris tiujn kampojn, kiujn ĝi devus ekbori kaŭze de la koncesio, kiu estis koncedita al ĝi. Ni havas la rajton forpreni tiujn kampojn de ĝi kaj libere disponigi ilin al aliaj agopretaj kompanioj aŭ por la nacia produktado, ĉar ĝi ne plenumis la koncesiajn kondiĉojn. Ni provizore ankoraŭ ne pensas pri tio devigi ĝin al la plenumo de la koncesiaj devigoj por ne veki la ŝajnon en Usono, kvazaŭ ni malfaciligus al fremdaj kompanioj la laboradon. Condor Oil do ne bezonas Rozon Blankan.

Alia kompanio ne povas anstataŭi Kondor-kompanion, ĉar tiu ĉiun terposedon ĉirkaŭ Rozo Blanka tenas sub kontrolo kun siaj lizadoj, se tiu ne estas jam la posedo de Condor Oil.

Pro tiuj cirkonstancoj mi ne povas, eĉ se mi volus esti komplezema al vi kaj al Kondorkompanio, preteksti ŝtatan intereson por dekreti la vendon de Rozo Blanka. Tio estus maljusta kaj malvera.

Krome: La sama ŝtatintereso, kiun Condor Oil volas uzi kiel argumenton por levi sian produktadon, tiu sama ŝtatintereso devigas min lasi Rozon Blankan en la posedo, en kiu ĝi troviĝas hodiaŭ kaj jam dum centoj de jaroj. La posedanto ne intencas vendi la haciendon. Kaj la ŝtatintereso pli devigas nin konservi Rozon Blankan kaj protekti ĝin kun ĉiuj fortoj de l’ ŝtato ol transdoni ĝin por la produktado de nafto. Condor Oil kompanio estas registrita en Meksiko, sed ties akciuloj estas krom unu, kiun mi nomu la laŭleĝan meksikan akciulon, neniuj meksikaj civitanoj. Male al tio ĉiuj homoj, kiuj vivas sur Rozo Blanka kaj vivas de ĝi, estas meksikaj civitanoj, al kiuj ni ne rajtas forpreni la hejmlandon pro la sama ŝtatintereso, kiun Kondor-kompanio uzas kiel argumenton je sia favoro, estas ja hejmlando, je kiu ili havas konstitucian rajton en sia respubliko.

Kompreneble, se estus la kazo, ke la nafto abunde troviĝanta laŭ la indikoj de la geologoj en la Roza Blanka, nepre estus bezonata kaj ne sufiĉe da nafto povus estis havigata el la terposedaĵoj kontrolataj de la naftokompanioj, tiukaze oni devus oferi Rozon Blankan. Tia kazo tiu ne estas. Laŭ homa konsidero tia kazo ne eblos en la sekvaj kvindek jaroj. Kaj, se ĝi efektive iam realiĝos post kvindek jaroj, jen tio ne estas tasko mia decidi tion, kio tiam okazu kaj ne estas la tasko de la federacia registaro. Tiam estos sufiĉe da tempo decidi la kazon kaj mi translasas la decidon al tiuj viroj, kiuj tiam vivos kaj regos. Kaj pro tio, kara licenciado, la kazo Rozo Blanka estas por mi finita, kaj tiom longe, kiom mi estas en la ofico, ankaŭ por la meksika registaro. Se la kompanio tamen atingas la aĉeton de Rozo Blanka de don Hacinto je privata maniero, jen tio estas afero, kiu iros trans miajn rajtojn kaj kompetenton. La registaro ĉiukaze ne povas ordoni ion tiurilate kaj ne ordonos ion.“

„Nu, jes“, diris la advokato Perez, „tiukaze Condor Oil do devas rezigni pri la ideo. Mi faris, kion mi povis fari.“

La guberniestro ekstaris, paŝis ĉirkaŭ la tablon kaj renkonte iris tute proksime al la advokato Perez. Li perfinge tuŝete puŝis lin afable sur la bruston kaj diris: „Jen tio, Perez, kion mi devis diri al vi oficiale. Kaj tio estas tio, kio kiel findokumento retroviĝos en la aktujoj, koncerne ka kazon Condor Oil Company kaj Rozo Blanka. Persone mi volas diri tion al vi: Lasu la fingrojn for de Rozo Blanka. Estus domaĝe pri ĝi, se oni rompus ĝin, kaj se ĝi ŝanĝiĝus en fetorantan, bruantan naftokampon. Mi estis tie antaŭ ne longe. Ĝi estas juvelo.

Kaj loĝas homoj tie, indiĝenoj, mirindaj homoj, kiuj fariĝus friponoj kaj banditoj, se ili ne plu havus Rozon Blankan. Ni havas ja sufiĉe de tiaj kazoj en la respubliko. Ja kiuj estas ĉiuj ĉi banditoj kaj elrabistoj de trajnoj, kiujn ni havas? Ili ĉiuj estas homoj, kiuj perdis iun Rozon Blankan, kaj kiuj nun ne plu scias, kion ili faru kun si, kiuj en la urboj aĉiĝas kaj fiiĝas kaj tiam elprovas la plej malkaran elirvojon por teni sin vivaj, ili do ŝtelus kaj murdus. Krome ankoraŭ ion alia, povas veni la tago, ke ni, la meksikanoj bezonas nafton kaj ne scias, kie ni povas akiri ĝin, ĉar la gringoj tenas ĉion en la manoj. Tiam Rozo Blanka eble povos savi nin, povas esti eble eĉ nia lasta savo, ĉar la viroj antaŭ ni, precipe la kojoto Porfirio Diaz, vendis kaj ŝakris la landon. Tiam oni oferu Rozon Blankan, tiam oni oferu malgrandan hejmlandon, por ke pli granda hejmlando, la respubliko, la hejmlando de la meksika popolo, estu konservata. Jes, tio – tio estus do ĉio, kara licenciado. Se mi krome povas fari ion por vi, vi ja scias, vi ĉiam povas certi pri mia subteno.“

X

Perez iris rekte al Western Union office kaj skribis la telegramon por San Francisko: „Rozo Blanka perdita.“

Kiam li volis transdoni la telegramon al la oficisto, staris tie usona gazetisto, kiu volis sendi sufiĉe longan telegramon al A.P. – Associated Press, al Telegrafa Servo de la Unuiĝintaj Usonaj Gazetoj – kaj intertraktis kun oficisto en la angla la prezon por la telegramo.

Advokato Perez sentis sin subite kiel meksikano, kion li ŝajne longe estis forgesinta, ĉar Kondor-kompanio tre bone pagis lin.

Li diŝsiris la formularon kaj skribis novan.

Ĝi nun tekstis tiel: „Rozo Blanka out.“

Per tio li volis diri, ke Rozo Blanka tute ne plu gajneblis en la konkurso.

Kvankam li mem ne faris ion por ĝia konservado, li nun tamen sentis kvietan ĝojon, ke Rozo Blanka estis gajnita  por Meksiko.


Rimarko

out = ne plu atingebla

XI

Ses tagojn poste li ricevis leteron de la ĉefkomandejo de Condor Oil, en kiu oni rekomendis al li transdoni lertmaniere centmil dolarojn al la guberniestro, se necesas, ankaŭ cent kvindek mil dolaroj estus je dispono laŭ la letero. Du ĉekoj troviĝis en la letero.

Perez respondis tuj kaj konsilis al Kondor-kompanio ne riski kiajn ajn subaĉetprovojn rilate la guberniestron, ili tiel povas nur perdi, kaj li povus tre fie reagi al ili, ĉar li ne estas de tiu speco, kiun oni montras en Usono en filmoj kaj en kiĉromanoj.

Tiam li verkis duan leteron, en kiu li sciigis al la kompanio, ke li finas sian oficon kiel meksika advokato de Kondorkompanio, ĉar li estas tro ŝarĝata kun aliaj negocoj.

Skribinte la leteron kaj metinte ĝin en la koverton, li pripensis certan tempon.

Tiam li diris al si: „Tio estus stultaĵo. Se mi volas helpi kaj havi influon, mi devas plu partopreni kaj ne rajtas forlasi  la kompanion. Se mi elirus, mi estus tute sen potenco. Tiukaze eble ĉasanto de seksmatraculinoj, kiu disipas sian tempon kaj sian monon en la kabaredoj, transprenos la oficon. Kaj por povi aranĝiĝi kun siaj inaĉoj kaj siaj konjakboteloj, li ĉiam ĉasas dolarojn kaj vendas sian animon kaj la animon de ĉiuj aliaj kaj faras ĉion, kion tiuj tie komandas, ĉu honoro, ĉu ne honoro.“

Li disŝiris la eksiĝan leteron kaj estis plu la advokato de la kompanio. Sed en la alian leteron li ankoraŭ enskribis, ke li urĝe konsilas lasi Rozon Blankan ekster konsidero, ĉar la ĝenerala opinio en la lando rilate al fremdaj naftokompanioj kaj iliaj manipuladoj momente ne estas tre favora.

Kiam Mr. Collins legis la leteron, li diris al sia unua vicprezidanto: „Tiu advokato Perez estas unu el la plej bonaj advokatoj, kiujn ni povas havi tie en Meksiko. Li havas bonegajn kontaktojn al la registaro kaj al la tri guberniestroj, kiujn ni bezonas en la negoco. Li estas prudenta ulo. Diplomato. Sed li ne estas sufiĉe fridasanga. Por certaj aferoj li ne uzeblas. Ni prefere engaĝu al ni krome trotuarrandpoluriston, fiadvokaton,   angulstaranton, kiu komprenas kiel premi la dikfingran najlon sur maleolan tendenon. Mi pensos pri tio.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.