La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() ROZO BLANKAAŭtoro: Bruno Traven |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Du semajnojn poste Condor Oil Company sendis al la registaro en Jalapa la vendodokumentojn de la Roza Blanka por konfirmado. La posedoŝanĝo estis registrita. La dokumentoj konsistis el vendokontrakto en alto da kvarcent mil dolaroj. Por tiu sumo la kompanio pagis la stampomarkojn, la impoŝtojn kaj la registradon. La kontrakto estis subskribita de Hacinto Yanyez, de la unua vicprezidanto de Kondorkompanio, de du atestantoj kaj de advokato de la kompanio. Al la kontrakto estis aldonita afidavito, ĵurdeklara dokumento de oficiale ĵurligita usona notario, kiu konfirmis la vendon kaj la subskribojn. Ĉiuj dokumentoj estis laŭordaj, aŭtentikigitaj de la meksika konsulo en San-Francisko, same la tradukoj en la hispanan estis aŭtentikigitaj de li. Li ja ne devis aŭtentikigi multon, nur la subskribojn kaj la oficialan plenpovon de tiu notario.
Kompreneble, severe laŭ la leĝo la vendo estus devinta okazi en la oficejo de la usona konsulo kaj en ĉeesto de meksikaj konsulejaj oficistoj, por ke ĝi havu netuŝeblan validon. Sed la afidavito de la notario povas esti pridubata senoficiale, sed oficeje kaj oficiale ĝi neniam povas esti kontestata aŭ eĉ atakta sen konduki al diplomataj komplikaĵoj, kiujn oni volonte evitas ĉe tia objekto, tiom pli ĉar la vicprezidanto de la kompanio, liaj du atestantoj, la kompania advokato kaj la notario en ĉiu rilato estas honorindaj kaj estimindaj civitanoj, kiuj havas bonegan reputacion kaj – grava afero – politikan influon. Eĉ nur tute mallaŭta dubo je ĝia laŭleĝeco povas konduki al tre malagrablaj kaj embarasigaj sekvoj.
Tial do la dokumentoj estas bonaj kaj sen hezito registritaj kiel plenvaloraj dokumentoj.
Post la registrado pasis monato.
Tiam en Rozo Blanka alvenis la inĝenieroj de la kompanio, por mezuri ĝin.
Tuj ekestis kveraloj en la haciendo.
La plej maljuna filo de Hacinto kaj sinjorino Yanyez, la edzino de Hacinto, kontraŭstaris la ĉirkaŭmanipuladon de la inĝenieroj. La viroj loĝantaj en la haciendo, ĉiuj alvenis, kaj se la inĝenieroj ne rapide estus retiriĝintaj, tiukaze estus okazintaj teruraj bataloj.
La inĝenieroj asertis, ke la kompanio aĉetis la haciendon. Tion kontestis la filo, la edzino, Margarito kaj ĉiuj viroj, ĉar ĉiu sciis, ke Hacinto neniam intencis vendi la haciendon. La inĝenieroj ne havis kopiojn de la dokumentoj ĉe si, kaj tiel ili kompreneble ne povis fari ion alion krom forvojaĝi.
La kompanio telegrafis la registaron en Jalapa kaj petis pri militeca protekto ĉe la transdono de la haciendo.
Nun la guberniesteo eksciis ion de la afero, je la unua fojo; ĉar li havis nenion komunan kun la registrado de la dokumentoj. „Tiukaze io ne estas en ordo“, li diris kiel unuan frazon al sia sekretario. Li tuj ordonis alporti la aktujojn, rigardis ilin zorgeme kaj tiam diris: „La dokumentoj estas ĝustaj, ili havas la sigelon kaj la subskribon de nia konsulo. Sed mi ne komprenas sinjoron Yanyez. Li tute ne pensis pri tio vendi la haciendon. Kompreneble la sumo estis nun pagita en la alto de kvarcent mil dolaroj, dume antaŭe estis ofertita al don Hacinto nur kvarcent mil pesoj. Tio estas almenaŭ tiom grandega diferenco pri la prezo, ke tiu diferenco eble estis decida por don Hacinto. Kion oni sciu, kion la uloj krome promesis al li.“
Li resendis la aktujojn reen en la registrejon de aktujoj. Kelkaj aliaj aferoj estis traktendaj. Kiam li jam trarigardis tiujn, li ekstaris, bruligis cigaredon al si, iris al la tablo de la sekretario en la apuda ĉambro kaj parolis al li laŭ maniero kvazaŭ li volus ordigi siajn pensojn per la parolado kaj gvidi ilin en certa direkto.
„Tamen mi ne komprenas“, diris iam la guberniestro – la sekretario ankoraŭ ne sciis, ke la guberniestro seninterrompe estis pensinta pri la kazo Rozo Blanka, dum li ĉesigis aliajn aferojn – „tamen mi ne komprenas“, ripetis la guberniestro, „kial necesas la militeca protekto. Se li estas vendinta la haciendon, kaj por tiom alta sumo, kial la homoj do ne transdonas la haciendon? Ĉu li mem ne ĉeestas? Ĉu li ankoraŭ ne revenis?“
Al li penso tiel emfaze trasagis la cerbon, ke li ektimis.
Nervoze haste li komandis al la sekretario: „Tuj oficiale telegramu al telegrafo- aŭ telefonstacio kiel eble plej proksime al Rozo Blanka, ke mi tuj kiel eble plej rapide deziras vidi la plej maljunan filon, kaj se eblas, sinjorinon Yanyez, provizitaj per leteroj aŭ telegramoj, kiujn ili eble estis ricevintaj de don Hacinto dum lia ĉeesto en San-Francisko. Don Hacinto kunvenu, se li jam alvenis. Mi estas konvinkita“,diris la guberniestro kun alia voĉo, por komprenigi, ke tio ne estu parto de la telegramo, „don Hacinto ne estas en la haciendo, alie tie ne povus okazi kvereloj. Sed kie li estas do?“
„Eble li travivas kelkajn bonajn tagojn en San-Francisko, kun tiu amaso da mono“, diris ridante la sekretario.
„Tio eblas. Sed mi ne supozas tion. Kelkajn tagojn jes ja, konsentite. Oni ja ne rekonas homon, se li subite ricevas multe da mono sur la manojn.“
Al tio diris la sekretario: „Povas esti, ke li rigardas bonan ranĉon al si, por tie aĉeti ion por si mem, en Kalifornio.“
„Ankaŭ tio eblas“, respondis la guberniestro. „Sed ŝajnas, ke liaj homoj hejme de li tute ne havas sciigon, eĉ ne informon pri la vendo. Stranga tio estas en ĉiu kazo.“
Plian fojon surtabliĝis aliaj aferoj, prilaborendaj de la guberniestro.
Ŝajnis, ke li ne povis liberigi sin de la kazo en siaj pensoj. Kiam li revenis je la deksesa al la oficejo, li ja diris al sia sekretario: „Jen la afidavito en la aktujoj. Por kio en la tuta mondo en tiu kazo estas necesa afidavito? Tio ja tute ne necesas.“
„Sed tio ja tamen ŝajnas necesa al mi“, obĵetis la sekretario. „Ĉar la vendokontrakto ne estis subskribita en la meksika konsulejo, kiel propradire estus devinta okazi, tial la kontraŭuloj kiel anstataŭaĵo enmetis por tio la afidaviton de oficiala notario. Eble la konsulo ne ĉeestis.“
„Jen ja anstataŭanta prezentanto estas en la konsulejo“, diris la guberniestro.
„Konsentite“, opiniis la sekretario,“sed eble la anstataŭanto ne havis tiajn ampleksajn rajtigojn.“
La guberniestro skuis la kapon: „Ĉe la finfarado de tia grava kontrakto, kiu rilatas al posedoŝanĝo en fremda lando, precipe tiukaze, se temas pri la posedoŝanĝo el la mano de samŝtatano en la manojn de fremda eksterlandano, oni ankaŭ povas atendi kelkan tagojn pliajn ĝis la konsulo revenas, aŭ ili estus povintaj vojaĝi al Los-Anĝeleso por tie finfari la vendon.“ „Sed la kompanio havas sian domicilon en San-Francisko“ rimarkis la sekretario. „Por la kompanio respondecas la meksika konsulejo en San-Francisko.“
„La kompanio volis tute certi, tial la afidavito de la notario“, diris la guberniestro. „Sed, se ĝi volis tiom certi, estus estinta plej sekure iri al nia konsulo kaj tie finfari la kontrakton dum lia ĉeesto. Ke la kontraktintoj evitis tion viziti nian konsulon, estas ja ĝuste tio, kio ŝajnas al mi tiom stranga.“
„Sed, sinjoro guberniestro“, diris la sekretario, permesu, bonvolu, nia konsulo konfirmis la dokumentojn.“
„Ja kion li konfirmis? Kion do? Li konfirmis la pravigitecon de la subskriboj, kiuj ŝajnas persone konataj al li, laŭ tio, kio estas menciita en lia konfirmigo. Li krome konfirmis, ke la notario, kiu skribis la afidaviton, estas a public notary, oficiale ĵurligita publika notario, kies ofico kaj plenrajtoj laŭleĝas. Pli nenion. Sed restas neniu alia elirvojo al mi. Do, plian telegramon al Condor Oil, ke militeca protekto estas preparata kaj se necesas, en malmultaj tagoj estos je dispono. Tiom longtempe, kiom la kontrakto ne kontesteblas, la kompanio havas ĉiujn rajtojn je sia flanko.“
Kelkajn tagojn pli poste la filo kaj la edzino de Hacinto venis al Jalapa. Oni tuj vokis ilin al la guberniestro.
Li konis ambaŭ homojn persone pro lia vizito en Rozo Blanka.
Ili ambaŭ aspektis tre afliktitaj. Ili portis siajn zorgojn kaj siajn sendormajn noktojn senkaŝe en la vizaĝo.
La guberniestro estis karega al ili. Li lasis senti ilin, ke ili povas fidi lin.
Li ofertis cigaredojn al la filo kaj al la edzino ĉokoladon el kartonskatolo, kiun li tiris el tirkesto de sia skribtablo.
Kiam li donis la skatolon al ŝi, por ke ŝi elprenu kelkajn pecojn, li komencis rideti kaj diris: „Pardonu, Dona Concepcion, ankaŭ vi prefere fumas cigaredojn. Jen, bonvolu, provi tiujn.“ Li donis lian sian ledan cigaredujon al ŝi, kaj la ino elprenis cigaredon, ridetante, kun ploroj plenigantaj ŝiajn okulojn. „Kie estas don Hacinto?“ demandis la guberniestro.
„Tion ni ne scias“, diris la ino. „Ni faras al ni tiom da zorgoj pri tio, kio povus esti okazinta al li. De kiam li forvojaĝis kun la usonanoj, ni ne plu aŭdis ion de li.“
„Li vendis Rozon Blankan al la kompanio.“
„Tio estas mensogo“, kriis ambaŭ, la ino kaj la juna viro.
„Tion li ne faris. Li ne vendas Rozon Blankan eĉ por cent mil milionoj da pesetoj“, aldonis sole la ino.
La guberniestro prenis la dokumentojn, kiujn li lasis alporti sin kaj transdonis ilin al la ino: „Jen la vendodokumentoj, dona Concepcion.“
La ino tralegis supraĵe la enhavon sen vere legi ĝin. Si venis al la subskriboj kaj kriis: „Tion Hacinto ne skribis, tiun nomon.“
La guberniestro demandis haste: „Kial vi supozas, ke don Hacinto ne skribis tion?“
„Simple, simple“, kriis la ino ekscitite, „li ja tute ne povas skribi, eĉ ne unu leteron li povas skribi.“
La guberniestro saltis supren kaj la sekretario kriis: „Guberniestro.“ Por momento diris neniu ion.
La guberniestro rigardis sinjorinon Yanyez laŭ maniero, kvazaŭ li ne vidus ŝin.
Tiam la ino parolis ekscitite: „Li ja tute ne povas skribi ion, Hacinto mia. Li neniam lernis tion, li ankaŭ ne povas legi. Ĉion, kio skribeblas en la haciendo, skribas mi. Mi lernis ĝin en lernejo. Mi frekventis sep jarojn la lernejon Escuela Mixta, la miksitan lernejon en Tukspam. Nun skribas ĉion mia Domingo apud mi, kiun ni same sendis en la lernejon, sed Hacinto ne povas skribi ion.“
„Do, Hacinto ne povas skribi ion“, diris la guberniestro kaj ree sidiĝis.
La ino, ankoraŭ tenante la dokumentojn en la mano, rigardis kiel perdita ankoraŭfoje trans la subskribojn, vidis ankaŭ la subskribon de la kvitanco, komparis ilin ambaŭ kaj tiam diris: „Krome, sinjoro guberniestro, la nomo estas skribita malĝuste. Ni skribas nian familian nomon ne kun ipsilono en la mezo, sed kun 'n' kaj kun ondosigno sur tio. Nur komence ni skribas la nomon kun ipsilono, sed ne en la mezo.“
La guberniestro prenis la dokumentojn el la manoj de la ino, rigardis samtempe sur la subskribojn kaj diris: „Tio estas ĝusta. Tion mi komence tute ne rimarkis. La usonanoj skribas Yanyez en la mezo kun ipsilono, ĉar ili ne havas 'n'-on kun ondosigno. Sed meksikanoj neniam verkas la nomon tiel. Jen miraklo, ke la konsulo ne rimarkis tion.“
„Neniu miraklo“, enmiksiĝis la sekretario, „ke la konsulo ne rimarkis tion. Ĉiu viro povas skribi sian nomon tiel, kiel ĝi estis transprenita de sia patro. Ĉe la skribado de nomoj la reguloj de la ortografio ne estas uzataj. Kaj ĉu la nomo estas verkata tiel aŭ tiel, ĝi laŭ prononco restas ja ĉiam la sama.“
„Aŭskultu min nun bone, dona Conception“, diris la guberniestro afable al sinjorino Yanyez. „Ni tuj malfermos ekzamenadon pri tio, kio estas ĝusta kaj kio malĝusta je la afero. Mi ne rajtas diri al vi oficiale tion, kion mi pensas; ĉar la dokumentoj laŭleĝe rigardate, estas tute sen manko. Egale, kio ajn post tio povas kaŝiĝi je malĵustecoj. Mi estas devigata kiel guberniestro agnoski la dokumentojn kiel laŭrajte ekzistantajn, kaj mi estas devigata, tiun, kiu kaŭze de tiuj dokumentoj havas la rajton nomi sin posedanto helpi al liaj rajtoj. Se ne alikaze, tiel do kun militeca perforto.“
„Tion do signifas“, diris sinjorino Yanyez ektimigite, „ke ni ne plu posedas la haciendon, ke ni kaj ĉiuj homoj devas foriĝi de nia tero.“
„Tio estas ĝusta, dona Conception. „La kompanio momente havas avantaĝon. Jen ni povas fari nenion. La kompanio tiukaze povas voki la usonan registaron je helpo kaj la usona registaro tiam devigos nian registaron je diplomatia vojo transdoni la haciendon al la nova posedanto kaj subtenos lin ĉiumaniere, eĉ kontraŭ siaj propraj civitanoj. Se vi, dona Conception, povas montri similajn posedodokumentojn de haciendo, kiu troviĝas en Usono, jen la usona registaro tie supre al vi devus same tiel bone helpi kiel nia registaro devus helpi al la usonaj civitanoj ĉi tie en Meksiko, se nepridubeblaj dokumentoj klarigas la posedrajtojn. Tio estas internaciaj rajtoj, kiuj ĉikaze uzendas. Kaj nur tiukaze, se ni kapablas pruvi, ke la dokumentoj neleĝe aŭ eĉ krime estas atingitaj, ke do la dokumentoj malĝuste redonas la efektivajn faktojn, ni povas interveni kaj hezitigi la posedotransprenon, ĝis klare kaj ne pridubleble estas konstatebla la efektiva laŭrajta posedanto. En tia kazo, tiu plu posedus la haciendon kaj uzus ĝin je sia avantaĝo, kiu momente havas ĝin en posedo. Tio estus do vi kaj via filo. Sed ni ne povas lasi vin en la posedo, ĉar ĝis nun la dokumentoj devas esti rigardataj kiel aŭtentikaj. Klare dirite, la dokumentoj por si mem estas aŭtentikaj. Ni, sed nur ni ĉi tie, pridubeblas la aŭtentikecon de la subskribo de don Hacinto. Ke tiu subskribo estas neaŭtentika, ni devas pruvi unue.“
„Sed Hacinto ja ne povas skribi“, ripetis la ino obstine.
„Tion mi jam scias, sinjorino. Sed ni devas pruvi tion. Kaj tio estas malfacila.“
Ĉu malfacile?“ vokis la ino mirigite.
„Malfacile, se mi ĉion devis skribi, ĉar li ne kapablis skribi, ĉu?“
„Iu estis ja povinta konduki lian manon, dona Conception. Ni ankoraŭ ne scias tion ĝis nun.“
„Pri tio sinjorino Yanyez ankoraŭ ne pensis. Ŝi vidis foriĝi ĉiujn esperojn, kiuj ekfloris.
„Vi devas pripensi, sinjorino“, diris la guberniestro, „ke la subskribo kaj la finfina vendo de pluraj personoj estis konfirmita. Ĉiuj estas homoj, kiuj troviĝas en respektataj oficoj.“
„Tiuj homoj estas trompistoj“, kriis sinjorino Yanyez.
„Vi rajtas diri tion, sed ne mi. La kontrakto kaj la subskriboj estas krome oficiale konfirmitaj de ĵurligita notario.“
„Ĉiuj notarioj kaj licenciados estas trompistoj“ diris la ino.
„Povas esti“ diris la guberniestro ridante. „Sed, se mi aŭ nia konsulo en San-Francisko dirus, ke la usona notario estas trompisto, tio povus bone konduki al milito inter nia lando kaj Usono. Tiel simple la afero ne lasas solvi sin je via favoro. Bedaŭrinde ne. Mi ne pensas, ke Hacinto estas vendinta Rozon Blankan. Tio estas certa. Sed kion mi supozas, tio oficiale ne validas. Mi venas nun al tio, kion mi ankoraŭ devas diri al vi, Dona Conception. Dolorigas min devi diri tion al vi, sed estas mia devo kiel guberniestro. La kompanio estas laŭ la nomo en la posedo de la haciendo. Vi devas cedi al ĝi, kaj ĉiuj homoj devas forlasi la haciendon. Kontraŭ tio fareblas nenio. Se trompo okazis, kaj se ni povas pruvi la trompon, vi rericevos Rozon Blankan, kun anstataŭaĵo por ĉiun damaĝon, kiun vi suferis materie. Sed momente vi havas malavantaĝon. Mi tuj ekkomunikos al la kompanio,.kaj mi provos movi la kompanion, ke vi kaj kiom eble plej multaj familioj povos restadi plu en la haciendo, ĝis ili ĉiuj estos finintaj la rikolton.La kompanio certe ne tuj komencos drili je ĉiuj lokoj samtempe, tiel, ke postrestos sufiĉe da loko por vi kaj multaj aliaj familioj.“
„El ĉiuj tiuj kaŭzoj, kiujn mi diris al vi, mi petas vin ne fari komplikaĵojn al la tiaj inĝenieroj. La inĝenieroj estas tute senkulpaj. Ili estas laboristoj, kiuj estas pagataj de la kompanio kaj tial devas fari tion, kion la kompanio komandas al ili. Ĉu vi promesos al mi, Dona Concepcion, kaj ankaŭ vi, filo de Hacinto, “sekvi al mia peto kaj provizore agnoski la posedoŝanĝon?“
„La posedoŝanĝon ni ne rekonas, neniam, neniam“, vokis la ino ekscitite. „Ni eĉ ne havus la monon. Nur se Hacinto mem diras al mi, ke li vendis la haciendon, jen mi volonte volas akcepti tion, eĉ se oni estus ŝtelinta la tutan monon de li. Sed tiom longe, kiom Hacinto ne mem diris tion al mi, mi rekonas nenion kaj akceptas nenion kaj asertas, ke estas abomeninda trompo de la gringoj, kiuj volas havi nian haciendon.“ Ŝi silentis.
La guberniestro rigardis ŝin trankvile, sen diri eĉ nur vorton.
Kaj sub la rigardo de la viro, kiu tiel afable kaj klare estis parolinta al ŝi, kiu estis estinta ŝia gasto, kaj tie en ŝia domo estis tiel gaja, ŝi komencis trankviliĝi, kvazaŭ ŝi sidus kontraŭe al sia patro, kiu celis nur bonon al ŝi Ŝi glutis plurajn fojojn, kvazaŭ ŝi devus subpremi ploradon aŭ vortojn, kiujn ŝi ne volis diri.
Tiam, ankoraŭ nun plu silente sub la trankvila rigardo de la guberniestro, ŝi diris fine tute trankvile: „Bone, sinjoro guberniestro, la inĝenieroj venu kaj laboru tiom, kiom ili volas. Mi diros al ĉiuj homoj, ke oni lasu ilin en paco.“
La guberniestro ekstaris, ĉirkaŭiris sian tablon, venis al la ino, kaptis senhaste ŝiajn manojn, kvazaŭ kiel de infano, skuis la manojn kaj fine kisis ilin. Tiam li diris same tiel mallaŭte kiel la ino estis parolinta: „Mi dankas al vi, Conchita“ – Conchita estas la karesnomo por Conception – „mi dankas al vi, ke vi plifaciligas mian oficon. Ne forgesu, ke vi havas amikon je mi. Ne nur kiel guberniestro, sed pli ol via amiko kaj kiel amiko de Hacinto, mi promesas al vi, ke mi laboros per ĉiuj fortoj eltrovi la veron. Kaj mi promesas al vi, ke, se mi estos trovinta la veron, ke tiam Rozo Blanka ne por nenio estis rompita. Eĉ, se ĝi eble ne plu povos flori en sia beleco, ĝi ja tamen ne forvelku, neniam forvelku. Ĝi havu frukton, kiu maturiĝas. Kaj la komenco de la maturo estu la komenco de la liberigo de la lando kaj de siaj civitanoj, por ke ni posedu landon, en kiu ĉiu rozo, ĉu blanka ĉu ruĝa havu la liberon flori tiel bele kiel ĝi volas kaj kiom longe ĝi emas al tio.“
La ino ne komprenis liajn vortojn.Sed ŝi sentis ilian sencon kaj ĝi portis ĝin en sia koro, same al la eterna kredo de la homoj pri fina liberiĝo el ĉiuj turmentoj.
Rimarko
licenciado = advokato.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.