La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 16

I

La muchachos migris tute lacigite pro dekkvinhora dura laboro en la profundo de la ĝangalo reen al la kampadejo. Kiam ili alvenis tie, fariĝis jam malhele.

Horon poste ili iris al la kuiristo por akcepti sian vespermanĝon: nigrajn fabojn kuiritajn kun verda pipro, tortiljojn kaj kafon.

Dum ili manĝis, demandis Pedro: „Cetere, kion faras nia companero Eŭlalio? Ĉu iu okupiĝis pri li?“

„Jes“, respondis Andreo, „mi iris al li kaj donis al li kafon. Li aspektas kvazaŭ li rekolektus fortojn kaj samtempe kvazaŭ li volus morti. Mi ne scias kiel jŭgi tion.“

„Post la manĝo ni foje esploru, kiel ni povos helpi al li“, diris Matias dum li elkuleris siajn fabojn per peco da tortiljo kaj ŝovis iĝin en la vaste malfermitan buŝon.

Fidel trinkis gluton da kafo kaj opiniis: „Tiukaze ni ne plu povos fari multon. La gambon ni forsegis de li, kaj se ni segadus je li ankoraŭfoje, jen restus ja de la ulo tute nenio.“

La manĝantaj viroj kaŭris surtere antaŭ la kuirejo, ŝpareme prilumataj de la flagranta kuirkabana fajro kaj de du fulgantaj lanternoj, kiujn la kuiristo pendigis je du fostoj de la kabano.

Dum la viroj ankoraŭ tie kaŭris, venis ankaŭ la hacheros al la kuirejo por ricevi sian manĝon.

Ofte, se la hakejoj estis tro malproksime de la kampadejo, la hakistoj kaj la boyeros matene kunprenis ĉe la formarŝo facilan manĝon kaj varmigis ĝin proksime de sia laborloko. En tiu kazo ili ricevis sian plenan tagmezan manĝon vespere. La tielnomata plena tagmeza manĝo, la comida, diferenciĝis de la facila manĝo, kiun la viroj ricevis matene kaj vespere nur per tio, ke krom la nigraj faboj ili ankoraŭ ricevis rizon kaj peceton da seka viando aŭ kvazaŭ ftizan olesardenon. Kompreneble nun direndas, ke rilate la manĝon tie ekzistis multe pli da justeco ol en militaj armeoj de civilizitaj landoj. El Picaro kaj El Gusano ricevis eĉ ne unu mizeran fabon pli da bona manĝo ol la muchachos. Kaj eĉ don Severo, se li estis, kiel nun, en la laborkampadejo, ricevis preskaŭ la saman manĝon, eble iomete pli serenige luksigitan per unu aŭ du skatoletoj da olesardenoj dum semajno. Nur la uloj en la Oficinas Centrales de la monterio, tie, kie estis la magazeno kaj kien venis la komercistoj, kapablis permesi al si ion pli bonan.

II

Se la mahagono en la regiono estis bone enspeziga kaj la viroj komencis labori pli malproksime ol marŝhoron de la campo, oni forlasis la kampadejon kaj starigis en la mezo de la nova ekspluata regiono novan kampadejon, oficejon por la contratista aŭ la kontrolista capataz, novan kuirejon kaj novajn loĝokabanojn. Ĉar ĉiuj tiuj konstruaĵoj estis tre primitivaj kaj oni ne uzis alian materialon ol tiun, kiun ofertis la ĝangalo, daŭris la starigado de nova campo apenaŭ tagon. Kaj oni ree forlasis ĝin, kiam nova malproksima regiono estis malfermita kaj ekspluatata. Nur la oficinas, la urbo, la ĉefkomandejo de la monterio, restadis senŝanĝe je sia origina loko.

Ĝi devis restadi tie, ĉar ĝi formis la centron de la koncesio. La koncesion la kompanio aŭ la entreprenistoj perdis, se, ĉiam laŭ la cirkonstancoj, oni forlasis la centron jam dum ses aŭ dekdu monatoj kaj neniu laboris plu en la koncesia tereno. La registaro tiukaze havis la rajton rigardi la koncesion kiel finitan kaj transdoni ĝin al nova entreprenisto. Kompreneble, okazis ofte, ke pasis tri, kvin ja eĉ dek jaroj, antaŭ ol la registaro oficiale eksciis, ke oni rezignis pri la koncesio. La kompanioj kaj entreprenistoj pagis nur impostojn por la mahagono, kiu jam estis ŝargita sur ŝipojn. La nepagado de impostoj havis eble tiun kaŭzon, ke en la koncesia regiono estis malmulte da produktiveco, eble pro manko de mahagono aŭ pro manko de homoj. La kaŭzo neniel devis esti tiu, ke oni rezignis pri la koncesio. Kaj, ĉu oni rezignis pri ĝi aŭ ĉu ĝi estis retenata, tio konstateblis nur per tio, ke la registaro elsendis komision. Tio estis tre multekosta; kaj ĉu la komisiono efektive trovis la monterion aŭ ĉu ĝi efektive penis trovi ĝin, tion la registaro povis scii kun certo neniam. La ĉefkomandejo de la kompanio aŭ de la entrepreno en la haveno aŭ en Villahermosa transdonis nur raportojn tiajn, kiaj estis koloritaj laŭ la precipaj cirkonstancoj favore al la propraj negocoj. Tiuj negocoj ofte estis nenio alia krom puraj spekuladaj negocoj, kiuj pli facile lasis kaŝi sin per la firmtenado de la koncesio.

Kompreneble, la Montellanoj ne pensis pri tio rezigni pri sia koncesio. Male, ili ekspluatus ĝin ĝis la lasta arbo trovebla de ili. Kaj, se ili malkovrus koncesian terenon efektive forlasitan sen esti tute ekspluatita, ili saltus sur ĝin per tiel robusta sovaĝo, ke oni povus pensi, ke ili volas vori la tutan ĝangalon.

III

Estis sufiĉe granda aro de indiĝenaj viroj, kiuj ĉirkaŭsidadis ĉe la vespermanĝo la kuirejan kabanon. La viroj manĝis, ŝmacis, sipis, babilis, klakadis per siaj pelvetoj kaj kruĉetoj, ekstaris, kaŭriĝis denove sur alia loko, vokis, fajfis, zumis, kverelis. Kelkaj kaŭris tute kunruliĝinte kaj komencis dormi super siaj trinkpelvetoj kaj argilaj potetoj.

Pluraj viroj ekstaris por iri al la kabanoj kaj sterni sin sur siaj petatoj.

Jen El Picaro proksimiĝis al la grupo de la boyeros. Ili ekvidis lin nur tiam, kiam li staris jam tute proksime antaŭ ili, ĉar delonge estis nigra nokto. La rebrilo de la fajroj kaj de la du lanternoj, kiuj ŝajne eterne cerbumis,

Ĉu ili do vere lumu aŭ prefere estingiĝu per lasta zorgoplena flagrado, etendiĝis nur dum kelkaj paŝoj en la tenebron.

El Picaro ankoraŭ abunde estis kovrita per marĉa ŝlimo. Eĉ lia vizaĝo kaj lia hararo plu montris sufiĉe da spuroj de la eleganta rajdo, kiun li provis fari tra la ŝlimo. Sed la ŝlimo estis nur sekigita kaj krustigita kaj pendis sur liaj vestoj kiel kiraso. De multaj lokoj la krustigita ŝlimo komencis jam defali kaj deŝeliĝi aŭ disfali en polvon. El Picaro certe atendis la sekvan pluvelverŝiĝon por starigi sin tute vestinte en la pluvon, por ke tiu delavu la ŝlimon de lia vestaro, de liaj botoj kaj de lia densa hararo sen tio, ke li mem devus peni pri tio. Ne estis tiel, ke li ŝatis la koton per si mem. Unu el la kaŭzoj, kial li ankoraŭ nun ĉirkauiradis kun tiu ŝlimokrusto, estis tiu, ke li havis nur tiujn vestojn. Ankaŭ la kvar ĉemizoj, kiujn li havis, estis ĉiuj simile truigitaj kaj simile krustigitaj, ĉar malofte pasis tago, en kiu li ne devis rajdi kaj vadi tra marĉa ŝlimo kaj, ĉar li sufiĉe ofte falis laŭlonge en ĝin. La alia kaŭzo, kial li ankoraŭ portadis la koton sur si, estis tiu, ke li trovis ĝis tiam eĉ ne unu minuton da tempo por lavi sin aŭ elserĉi ĉemizon, kiu aspektus pli bone ol tiu, kiun li ĝuste portis sur la korpo. Al ĉio ĉi aldoniĝis, ke li estis same tiom laca, kiom la ceteraj viroj, kiuj tie laboris, kaj, ke li povis kungrati dum tiu horo nek sufiĉe da forto, nek ambicion por lavi sin kaj deŝeli kaj defroti la krustojn de sia ĉemizo kaj de sia pantalono. La ĝangalo kaj la laborado en la ĝangalo ne permesas privilegiojn, la mastro statas tiurilate kiel la subulo, kaj la oficiro kiel la soldato; vespere ambaŭ estas same lacaj kaj al ambaŭ perdiĝis eĉ la lasta flameto da ambicio kaj ŝato de pureco, tuj kiam ili glutis sian magran manĝon.

El Picaro restis staranta inter la boyeros. Kelkaj el la muchachos flegme rigardis supren al li por diveni, kion li celas kaj kiujn novajn ordonojn li intencas meti. Sed la plimulto de la viro tute ne atentis lin.

„Vi povus ankaŭ leviĝi kaj diri 'Buenas noches, jefe!' se mi venas ĉi tien“, li komencis paroli.

Neniu el la viroj moviĝis. Nur Vicente, parte pro timemo, ke El Picaro povus bati lin, diris ne laŭte: „Bonan vesperon, patroncito!“ Sed en tiu momento li rimarkis, ke neniu el la viroj malfermis la buŝon por saluti El Picaron, kaj li hontis kaj havis la senton, ke li estas perfidulo de siaj kamaradoj.

Sed neniu ekscitiĝis pri tio; ĉar neniu el la viroj deziris, ke El Picaro tiun kompatindan hometon, kiu pro laco kaj trostreĉo fariĝis tute hurletema, piedbatu kelkfoje sur la magran korpon.

Ankaŭ transe ĉe la hakistoj oni aŭdis, kion El Picaro diris tie, ĉar li vokis ĝin sufiĉe laŭte kaj kun la intenco, ke ĉiuj, kiuj sidadis ĉe la kuirejo aŭdu tion.

Kiam El Picaro silentis kaj krom Vicente neniu moviĝis, diris Celso al la grupo, en kiu li kaŭris kaj manĝis siajn fabojn: „Bueno, bone, ke neniu ekstaris, kaj ke nur la vermeto, la tielnomata knabeto, malfermis la buŝon; ĉar mi povas ĵuri al vi, se iu el vi estus dirinta 'Bonan vesperon, jefe!', jen mi ĉi-nokte farus kaĉon el lia fia grimaco per miaj pugnoj.“

„He, kion vi diras tie?“ vokis El Picaro, kiu aŭdis, ke Celso parolas, sed sen kompreni, kion li diris.

„Mi diris, ke mi poluros lian grimacon“, respondis Celso.

„Kiun vi batos grimacen?“ demandis El Picaro.

„Tiun, kiu malfermas sian buŝon je la malĝusta tempo“, respondis Celso kaj kaŝis sian vizaĝon malantaŭ sia ladokruĉeto, el kiu li trinkis poste abundan gluton da kafo.

El Picaro en la nesufiĉa lumo ne klare povis vidi, kiu parolis. Sed ŝajne li havis ion alian en la kapo, ĉar li tuj forgesis tion, kion Celso diris, kaj li eĉ ne penis iomete cerbumi, kiel Celso opiniis tion.

Li ree rigardis al la boyeros, rulumis al si cigaredon, iris al unu el la fajroj, kie li ekbruligis ĝin kaj revenis denove al la loko, kie li staris antaŭe. Tiam li elblovis nubon da fumo kaj diris: „Kelkaj el vi venu al mi, al mia oficina. Mi donos al vi ŝpatojn. Estos pli bone, se vi ankoraŭ nun enfosos Eŭlalion. Li estas morta. Ni ne povos lasi kuŝi lin ĝis morgaŭ, ĉar li tiukaze fetorus kaj pestodorigus la tutan ĉirkaŭon. Vi ja scias, kie estas la cementerio, la tombejo. Estas diodamnita afero ĉi tie, ke la laboristaro neniam kompletigeblas. Kaj don Severo kvazaŭ ĉiam sidas sur mia nuko. Mi pensis, ke Eŭlalio elturniĝos. Post semajno li povintus ligi bastonon al sia diodamnita stumpo kaj forte haki kaj forlabori sian konton. Sed mil diabloj, ĉi tie ĉio fuŝe okazas.“ Li mansignis kelkajn muchachos al si, por ke ili sekvu lin al lia oficina.

IV

La viroj ekstaris kaj iris al la kabano, kie kuŝis Eŭlalio. „Ne plu eblos helpi al li“, diris Matias. „Li estas morta. La peno pri la segado de la gambo estis superflua. La damnita veneno certe jam estis en la kokso de la gambo, kiam ni forigis ĝin. Eble li havis ankoraŭ duan mordovundon, pli supre, kiun ni ne vidis. Certe.“

„Bela blua kadavro li estas laŭaspekte.“ Santiago rigardis en la malklara, fumeca lumo la mortinton tute proksime kaj kun kortuŝiga pieco, kiu estis kiel neparolita preĝo. Sed kiam li ekkonsciiĝis pri siaj sentoj, li deskuis ilin per rapida movo de sia kapo. Por ne veki ĉe la ĉirkaŭstarantaj viroj nesciantaj kion fari kaj kion diri, eĉ la plej etan aludeton pri la impreso, ke li eble eĉ ploremas, li diris kun sia kutima ironia paroltono: „Kaj nun ni devos eĉ elfosi ankoraŭ lian forsegitan gambon, kiun ni jam entombigis, por ke ni povu meti ĝin al la cetera korpo, ĉar tiukaze, se je iu bela tago venos la anĝeloj por veki lin, li devus damne pene lamiri kun sia stumpo dum la serĉado de la gambo.“

„Ĉu vi ne pensas, Santiago“, opiniis pri tio Andreo, „ke Dio same tiel bonvenigos lin, se li lamiros sur nur unu gambo al li?“

„Pri tio mi ne estas tiel certa, Andreĉĵo. Dio eble estos ŝokita, se li vidos lin tiel ĉifonpantalona kaj kovrita per dika ŝlimkrusto. Kaj entute, mizera bovservisto tia, kia li estas kaj kia ĉiu ĉi tie, skurĝvundita kaj kun cikatriĝintaj ŝvelaĵoj ĉie, kun haŭtskrapaĵoj de la pendumado, plena de koto kaj ŝlimkrustoj, nekombita, kun tiom truigita kuspita pantalono, ke oni vidas malantaŭe la postaĵon kaj antaŭe la kacon, kiu tia prezentiĝos apud ĉiuj tiuj papoj, kardinaloj, episkopoj, prelatoj kaj la freŝe lavitaj anĝeletoj, kiuj tie flirtadas, no kamerada, tion mi ne povas imagi, ke tie Eŭlalio estos bonvenigata kaj akceptata kiel samrangulo. Tion rakontu neniu al mi, kaj se iu volus rakonti tion al mi, jen li mensogus.“

Andreo surgenuiĝis apud Eŭlalio kaj penis premfermi ties okulojn, kiuj ne volis fermiĝi. Li mansignis poste al la viroj kaj ili tiris Eŭlalion sur ties mato en la mezon de la kabano. Sur la maton la muchachos metis la fulgantajn laborlanternojn ĉirkaŭ la mortinto, du el ili je ambaŭ flankoj de la kapo, kaj du el ili je ambaŭ flankoj de la piedoj, tiel, kiel ili faris ĝin hejme en la bieno aŭ en siaj vilaĝoj. Sed hejme ili uzis kandelojn kaj pli ol nur ĝuste kvar da ili. Sed, ĉar tie neniu havis kandelojn, la fulgantaj, malfermaj meĉolampoj estis uzitaj por tiu pia servo.

„Dio koleros nek je ni nek je li, ankaŭ ne Madre Santisima, se ĉi tie brulas anstataŭ la kandeloj nur niaj mizeraj linternas, ĉar ni ne havas ion pli bonan“, diris Pedro tiel kvazaŭ li volus senkulpigi sin al la ĉielo, ke ili ne povas oferti al la mortinto pli bonajn funerales, do pli bonan entombigan ceremonion.

V

Vicente kaj kelkaj el la aliaj knaboj kaŭriĝis kaj komencis kanti litaniojn. El tiuj litanioj ili apenaŭ komprenis eĉ vorton ĝuste, ĉar tio, kion ili kantis, estis lernata nur per ofte ripetita aŭdado. Ĉar ĝi estis je triono korupta latino kaj je plua triono eĉ pli malbona hispana, kaj la lasta triono estis miskita el kvar diversaj indiĝenaj dialektoj, tial certe eĉ Dio en la ĉielo havis damnitajn malfacilaĵojn kompreni, kion la knaboj tie malsupre en la ĝangalo fakte volas sciigi al li. Sed la monotona kantado certe fontis rekte el ilia kortuŝiteco kaj estis en ĉiu kazo pli honesta ol naŭdek procentoj el ĉiuj kantadoj, kiuj en civilizita lingvo, al ĉiuj ĉeestantoj kompreneblaj, estas kvazaŭ gurdataj ĉe malfermitaj tomboj, kaj eĉ kun mienoj el kiuj facile ellegeblas, sen esti astrologo, ke ĉiuj, la kantistoj kaj la spektantoj, havas nur unu penson: „Ho, sankta Bimbambum, se la starado estus jam je la fino kaj ni povus enverŝi bonan konjakon. Tio daŭras ja tiom longe kiom la nasko de hundidoj, antaŭ ol la olda babilaĉulo nomata pastro, finos la paroladon. Jes ja, mil diabloj! Ĉu li ankoraŭ nun havas ion pluan por diri? Tuj pluvos kaj mia edzino surmetis sian novan ĉapelon kaj tiu kostis min amason da multekosta mono. Scias nur la diablo, kial mi lasis logi min kuntroti en tiu entombigo. Tiu deruliĝus tute bone ankaŭ sen mi. Dio estu laŭdata! Nun li komencas ja konsekri lin kaj paroli pri la polvo kaj la cindro kaj ĵeti tri pinĉprenojn da koto en la fosaĵon. Jen jam falis malseka guto sur mian nazon, vere ekpluvas nun, kaj mi ne kunprenis ombrelon! Dum la tuta tago brilis Suno kaj ĝuste nun komencas pluvi. Nun mi eĉ devas demeti ankoraŭ la ĉapelon kaj rigardi mian graskovritan ĉapelrubandon kaj priflari la remburaĵon.“


Rimarko

Bimbambum = onomatopeo por Dio, kiu estas tiel karakterizata per laŭtaj, sed tamen bonsonaj sonoriloj de preĝejoj.

VI

Andreo eltiris la duan petaton, kiu troviĝis sub tiu, sur kiu kuŝis Eŭlalio, dum Fidel kaj Matias levis la korpon. Per la dua petato Andreo kovris nun la korpon, post kiam la suba petato ambaŭflanke de Eŭlalio estis suprenrulita.

„Kie vi havas la gambon?“ vokis Matias.

„Jen ĝi“, respondis Procoro kaj ŝovis ĝin al la stumpo. Cirilo menciis aldone: „Ĝi estis la lasta ĝusta momento, kiam ni elfosis la gambon, la hundoj jam komencis elgrati ĝin.“

„Vi estus devintaj enfosi lin en la Campo Santo“, diris Sixto.“

„Por tio ni hodiaŭ tagmeze ne havis tempon, Gusano ja tuj urĝis nin, ke ni ekmarŝu por konstrui transflanke de la sulko la novan strateton.“

La supra petato nun estis simile rulita ambaŭflanke, sed malsupren. Kelkaj el la viroj alportis lianojn kaj longajn bastrimenojn. La korpo, tute envolvita en ambaŭ petatojn, estis ĉirkaŭligita per ŝnuroj, por ke ĝi ne glitu el la matoj dum la portado.

Kiam ĝi tute estis kunŝnurita kaj jam aspektis kiel longa pakedo, surgenuiĝis ĉiuj viroj, krucosignis sin kaj komencis kanti kun la knaboj. Ĉiu kantis siamaniere, kaj certe estis eĉ ne triopo el ili, kiu kapablis kanti la saman litanion aŭ la avemarion, eĉ se ili volus fari tion. Sed kio ajn eble estis la vortoj, kiujn ili kantis, aŭ la necerta konfuza melodio, per kiu ili esprimis siajn sentojn, ĉiukaze ili pensis ĉe tio pri Eŭlalio, Eŭlalio, kiun ili ankoraŭ hieraŭ vidis sana ĉirkaŭ si kaj kiu hodiaŭ adiaŭis de ili por iri al alia monterio kiel boyero. Traktadi bovojn kaj veturigi trozas al la tumbo, estis la ununura, kion Eŭlalio komprenis bone.

Tial ekzistis ĉe neniu el la muchachos dubo pri tio, ke, kien ajn iros Eŭlalio aŭ kien ajn li alvenos, li devos ree labori kiel boyero kaj ree devos veturigi trunkojn.

Eble oni malpli skurĝus lin pere de iu El Gusano aŭ malpli ofte pendumigus lin je ordono de iu don Severo, eble li ricevus de tempo al tempo bonan viandon dum la manĝado kaj pli da nigraj faboj kaj pli da freŝaj tortiljoj; eble li ricevus novan ĉemizon kaj bonan blankan katunpantalonon kaj ĉeokaze bone plenigitan trinkpelvon kun bonkvalita malnova komiteko, sed trozas li devos veturigi ĉiutage, de noktomezo ĝis la dekunua antaŭtagmeze, kaj posttagmeze konstrui stratetojn. Tio estis certa. Kaj tio estis la firma neskuebla kredo de ĉiuj mahagonolaboristoj. Eŭlalio ja dizertis sen tio, ke li forlaboris siajn ŝuldojn. Tiom longe, kiom tiuj ne estos forlaboritaj ĝis la lasta centavo, li devos veturigi trunkojn, kien ajn li iros. Homoj foriris kaj alvenis, sed la ŝuldoj restis. Nenombreblaj miloj de kamparanoj vivis sur la bienoj kaj domenoj kaj feŭdaj posedaĵoj kiel servutuloj kaj devis forlabori ŝuldojn, kiuj devenis de iliaj patroj, kiuj siaflanke transprenis la ŝuldojn de sia patro. 'La lojala forlaborigo de la patra ŝuldo estas la pia devo de la obeema filo, por ke la patro devu malpli longe suferi en la purgatorio kaj trovu pacon en la transmondo.’ La cura, la pastro, diris tion ĉiufoje, kiam li venis al la bieno kaj konsekris en la kapelo de la bieno la geedziĝojn de la peonoj kaj baptis ties infanojn. Kaj tial ĉiuj muchachos, kiuj tie kantis litaniojn, vere certe supozis, ke Eulalio ankaŭ nun ree veturigos trunkojn. Ke por peono iam estos ekzisto ĉi tie aŭ en la transmondo, kie li ne devos labori, kie li ne havos forlaborendajn ŝuldojn, ne kompreneblus al ili. La laboro ja eble estos malpli dura, la manĝo pli bona kaj la traktado pli milda; sed oni devos labori. Ĉar Eŭlalio ne sciis ion alian krom labori kun bovoj kaj veturigi trunkojn, tio estos denove lia laboro, kaj ĉio tio okazus tute launature. „Una vezpeones, para siempre peones.“ La sorto faris el ni proletojn kaj kamparanojn, kaj tial ni estos dum eterneco peonoj. Ni la muerta nos libra. Eĉ la morto ne liberigos nin de nia sorto.

Kiu pensas tiel, kiu tiel estis edukita pensi, nur tiu estas la vera proleto. Li estas la proleto, kiu estas celata en ĉiu propagando, li estas la proleto, pri kies sorto oni kverelis kaj kaj pro kiu onis sanĝis en ĉiuj liberigaj militoj de proletoj; kaj li estas la proleto, kiu en neniu revolucio kiam ajn estos liberigita.

VII

La viroj ĉesigis la kantadon, krucosignis sin, poste la mortinton, kaj poste denove sin mem. Ili estis nun pretaj levi Eŭlalion por formarŝi kun li.

Jen aperis El Gusano en la kabano. Li ĉirkaŭrigardis, vidis la pakaĵon surtere kaj diris: „Tiom da lanternoj ja vere ne devus bruli. Nur la diablo en la diodamnita infero scias, kiam ni ree ricevos freŝan kerosenon. Ankaŭ torĉoj el branĉoj sufiĉus.“

„Jes, ankaŭ tiuj sufiĉus, jefe“ Santiago rektiĝis, estingis per blovado la lanternon, kiun li tenis enmane kaj du aliajn, kiuj staris proksime antaŭ liaj piedoj.

Sen plu okupiĝi pri El Gusano li diris: „Vamonos, muchachos! Ni ekiru!“

La viroj fariĝis viglaj, levis la pakaĵon sur siajn ŝultrojn kaj marŝis el la kabano.

Dum ĉiuj ĉi movoj kaj agoj ili ŝovadis kaj puŝadis El Gusanon de unu loko al alia, kvazaŭ li estus meblo, kiu baras la vojon. Li antaŭe enpaŝis kiel komandanto, kiu intencas preterlasi neniun okazon por interveni kiel ordonanto. Ĉe tiu afero ne estis lia tasko ordoni ion kaj neniu petis lin aŭ El Picaron pri konsilo aŭ pri helpo. Li provis konduti kvazaŭ li sentus sin respondeca gvidi la entombigon aŭ iel enmiksiĝi. Kiam la viroj fine jam marŝis, li volis sekvi. Li moviĝis tiel, kvazaŭ li estus ankaŭ nun la ĉefo kaj devus fari honoron al la mortinto, ne kiel suferigito aŭ funebranto, sed por ne permesi forgesi al la viroj, ke sen liaj komandoj ili ne povus aŭ eĉ ne ne rajtus entombigi siajn mortintojn.

Sed la viroj tiel lerte kunpremiĝadis al bulo, ili kuris tien kaj tien inter si kaj seninterrompe ŝoviĝis tiel pelmele, ke ne restis malferma fendeto por El Gusano por fariĝi vera partoprenanto de la marŝo. Tute neatendite li retroviĝis kelkajn paŝojn pli malantaŭe kaj ne sciis, kiel tio okazis; ĉar li, laŭ sia opinio, ja ĝuste ankoraŭ estis inter la muchachos.

Neniu turniĝis malantaŭen al li. La viroj subite tre rapide marŝis, tiel, ke li pensis, ke li ridindigus sin, se li provus postkuri ilin kiel postlasita hundo. Li haltis kaj postrigardis la funebran procesion.

La eta aro rapide malaperis en la nokto, li vidis dum kelkaj sekundoj nur plu la flameton de la fulganta lanterno, kiu ŝancelis tien kaj tien, tute etiĝis kaj poste malaperis per unu fojo.

VIII

La muchachos portis nur unu lanternon. Ĉiujn aliajn ili estingis ĉe la forlasado de la kabano kaj metis ilin surteren. Ilia gesto estis tiel klare lekuminjelapostaĵe, ke eĉ El Gusano ne povis miskompreni tion. Eĉ ne guton da malkara keroseno ili volas havi kiel donacon de li, dum ili portas sian kamaradon al la tombejo. La ununuran lanternon, kiun ili plu havis ĉe si, estis necesa pro la tenebro.

Iom irinte kaj alveninte je la densejo, ili komencis dehaki branĉojn kaj branĉetojn kaj uzi ilin kiel torĉojn.

La cementerio malproksimis nur dekkvin minutojn. Tiom longe, kiom nova labortereno ne estis konstruita tro malproksime de la tombejo, kiun la viroj jam aranĝis, kiam la unua viro mortis en la nova semaneo, ili uzis ĝin. Tial la campo santo por nove malfermita semaneo ĉiam estis tre antaŭe aranĝita en la direkto, laŭ kiu la plej novaj laboraj terenoj estos uzataj. Per tio la tombejo, foje aranĝita, povis servi dum longa tempo. Nur se la laborterenoj estis tro malproksime en novaj lokoj, oni devis aranĝi novan campo santo, por ke ne tro da tempo perdiĝu ĉe la entombigoj. Ĉiu tempo de la viroj apartenis kiel nekontestata kaj kiel laŭleĝa propraĵo al la posedantoj de la koncesioj. Kaj ju malpli da tempo estis disipita je tia superflua laboro, kia estis la hasta subterigo de muchacho, des pli da tempo restis por utila laboro.

Plej ofte okazis, ke oni devis entombigi iun viron jam post tri tagoj en la nova tombejo.

Ĉu en tiu campo santo, sur kiu la muchachos nun alvenis, estis entombigitaj multaj aŭ malmultaj, estis malfacile konstateble. Kvanto da malaltaj montetoj estis distre lokita malregule sur la tuta ejo. Tie kaj tie en la tero troviĝis disrompitaj kaj veterbatitaj krucetoj, faritaj el krude prihakitaj trunketoj. En ĉiuj flankoj oni vidis kavetojn, pri kiuj oni devis supozi, sen scii multon pri tio, ke tie metron profunde aŭ eĉ multe malpli profunde korpo kunfalis en si mem, tiel, ke la supraĵo de la tero postsinkis. Ĉe la plej multaj montetoj kaj kavetoj fosadis bestoj, verŝajne porkoj kaj hundoj. Kelkaj el la hundoj venis kun laboristoj, ĉar la hundo ne volis disigi sin de sia mastro. Kaj se la mastro poste mortis, serĉis la hundo lin sub la tero. Sed tio estis esceptoj. La hundoj, kiuj dekope vagadis en la kampadejoj, estis ĉiam malsataj kaj same kiel la eterne malsataj briditaj kaj sovaĝaj porkoj, ili devis mem zorgi pri tio kie kaj kiel ili ricevos sian manĝon, se ili volis vivi. Se ili ne povis ricevi sian nutraĵojn de la vivantoj, ili devis preni ilin de la mortintoj. Por sole ĉasi en la ĝangalo, la hundoj, kaj des pli la briditaj porkoj, estis tro timemaj kaj tro pigraj. La sovaĝaj porkoj en la ĝangalo estis ja en sia hejmo, sed ili provis, eĉ pli ol la briditaj bestoj vivi kaj manĝi tiel oportune, kiel tio estas laŭnature kutima por porko. En kvereloj pri la simpla predo la sovaĝaj porkoj ĉiam venkis kontraŭ briditaj porkoj kaj kontraŭ malsataj hundoj, kaj ili translasis al la venkitoj la terenon nur en tiu kazo, se ili sekve de tro plenŝtopita stomako ne plu povis moviĝi.


Rimarkoj

campo santo = restadejo sankta = tombejo.

cementerio = tombejo.

semaneo = laborejo.

IX

Post kelkaj minutoj fosaĵo estis preta. Kelkaj el la viroj ree komencis kanti litanion. Sed ĉifoje malpli pro korobezono, sed pli pro tio, ĉar ili ne sciis, kion fari pli bonan, dum ili fosis la kaveton.

„Se ni havus nian maljunan vilaĝan ŝamanon ĉi tie“, diris Procoro al Valentin, kiu staris apud li kaj rulumis cigaron, „jen Eŭlalio ne estus mortinta tiel aĉe. Por Dios, kiom da homoj jam estas morditaj de sonserpentoj, kaj ili ĉiuj ankoraŭ vivas. Mi konas ses knabojn, ĉiuj en mia aĝo, kaj ili kaj mi, ni ĉeokaze, nur pro plezuro, lasis mordi nin de sonserpento, dum ni ludis kun ĝi. Poste ni kriis kaj kuris al la brujo, do al la maljuna tuberkovrita medicinviro, kaj tiu donis al ni supon, kaj ĉio ree estis en ordo.“

„Nu, vi ne mensogu tiel fanfarone ĉie tie“, respondis Valentino, „en la bieno, kie mi plenkreskis, tie ja fine mortis ĉiu, kiun cascabel mordis. En tiu kazo helpas nenio.“

„Kaj mi diras, ke tamen ekzistas rimedo kontraŭ tio, kiu helpas ĉiam“, asertis nun Santiago, miksiĝinte en la interparoladon. „Mi scias tion kun certo de almenaŭ kvindek viroj, kiujn mi konas, ke ekzistas diversaj bonaj medicinoj kontraŭ serpentomordoj. Kaj krome estas ankoraŭ tiaj, kiajn oni povas gluti antaŭe. Kaj se oni glutis ilin, oni ja povas ĉasi serpentojn, kaj kapti la serpentojn permane. Ili tiukaze povus vin mordi kiel freneziĝinte, kaj tamen ne damaĝus vin, tute ne.“

Superatutante tiujn voĉojn, vokis nun ĉirilo: „Vi scias ja tute nenion, nur merdon, jen tio, kion vi scias. Vi estas ĉiuj burros, stultaj azenoj. Kiu estas mordita de tia serpento kia tiu, kiu mordis Eŭlalion, tiu ĉiam transmondiĝos.“

„Se li ĉiam transmondiĝos, kial vi ne rakontis tion al ni hodiaŭ tagmeze?“ demandis Fidel. „Tiukaze ne necesus tiel turmenti la kompatindan Lalĉjon per la forsegado de la gambo, se li ja tamen devus mortaĉi.“

„Tion mi ja ne diras“, pravigis sin Cirilo, „ke oni ne faru ĉion, kion oni scias kaj kion oni konas por almenaŭ provi konservi iun vivanta. Kelkfoje ja helpas, se la gambo aŭ la mano estas forhakita. Sed tiukaze oni tuj devas fari tion, kaj ne nur tiam, kiam la veneno jam bluigis la umbilikon. Tiukaze oni povas ŝpari la penon al si.“

„Satano vin ĉiujn forportu!“ tondre obĵetis Andreo. „La diablo vin ĉiujn forportu! Foje tenu fermita por iom da tempo viajn diodamnitajn babiltruojn!“

X

„Tion mi diras al vi“, parolis nun plua voĉo, kiu proksimiĝis el la tenebro de la grupo. „Kiun celon la kverelado havu ankoraŭ? Li estas morta kaj mortaĉis mizere. Kaj nun lasu lin fine putriĝi, por ke li ricevu pacon. Se vi ankoraŭ longe kriados kaj kverelados, li eble eĉ ekstaros, rampos el sia pakaĵeto, kiun vi tiel priplorige aĉe kunŝnuris, batos al vin ĉiujn sur vian fivizaĝon kaj poste envolviĝos mem. Kia entombigo ĉi tie, meze de la nokto, kun la kadavro ĉepiede kaj kun kverelo pri tio, ĉu oni ĝuste aŭ malĝuste provis kuraci lin. Malĝuste vi kuracis lin, bovoj! Tial li mortaĉis. Se vi ĝuste kuracintus lin, li ankoraŭ havus sian gambon, kaj hodiaŭ nokte kun vi povus ekmarŝi por veturigi trunkojn.“

Estis Celso, unu el la hacheros, kaj unu el la plej maljunaj kaj plej spertaj muchachos de la monterio, kiu venis por rigardi kiel la entombigo okazas. Nur du hakistoj ĉeestis, la aliaj restis en la kampadejo, sternis sin, ĉar ili ŝajne eĉ pli elĉerpis siajn fortojn ol la boyeros. Kaj ĉar li estis mortinto de la boyeros, tial estis sole ties solenaĵo, kaj la hakistoj ne sentis devon partopreni je distro, kiu ne koncernis ilin. Se la hakistoj enfosis siajn mortintojn, ili same ne sopiris esti ĝenataj de la boyeros dum sia plezuro.

„Tio ja ĝuste estas la problemo, Celso, kial ni kverelas ĉi tie“, diris Cirilo, rekonte irante al Celso. „Oni faris ĉion tion malĝuste. Se oni laŭorde estus kuracinta lin, kaj en la ĝusta tempo, tiukaze li nun ĉi tie saltadus kiel juna kaprido.“

Celso paŝis al la fosaĵo, kie ili ankoraŭ fosis, por fari ĝin sufiĉe vasta kaj oportuna. Kun supera gesto li forprenis de unu el la du fosantaj viroj la ŝpaton. „Elpiku ankoraŭ pluan futolarĝon kaj poste ĉi tie kaj preta estos la tuta aĉa truo“.

Li elĵetis jen tie du ŝpatplenojn da malseka nigra tero, jen tie ĉi du da ili, kaj tiam faris paŝon al la rando. „Do, enmetu lin nun. Sufiĉe profunda ĝi estas, ke la sainos, la damnitaj sovaĝaj porkoj ne povos elfosi kaj vori ĝin. Kaj se la bestaĉoj, la chingados, tiuj damnitaj perfiduloj, lin tamen voros, ja ne plu suferigos lin.“

Matias kaj Sixto levis la pakaĵon, svingis lin unufoje dekstren kaj unufoje maldekstren kaj lasis fali lin en la fosaĵon.

Celso, starante ĉe la alia flanko, diris: „Li kuŝas ja damnite kurbigite en la kaveto, kun la postaĵo surtere kaj kapon kaj gambojn etenditaj en la aeron. Sed li havas ja tempon, mi opinias, kutimiĝi al tiu neoportuna situo.“ Poste li krucosignis la pakaĵon, tiam li krucosignis sin mem, prenis la ŝpaton kaj ĵetis kelkajn ŝpatplenojn de tero en la fosaĵon. Li transdonis la ŝpaton al unu el la viroj kaj diris: “Mi ja ne venis ĉi tien por fari ĉi tie la tutan laboron sola. Ĉar estas muchacho de vi, kiu mortaĉis, enfosu lin do mem, mil sakrojn!“ Etendante ĉiujn membrojn, li diris poste: „Kiom laca mi estas! Infero kaj diablo! Mi estas laca kiel hundo! Kaj tamen, kiel volonte mi draŝus la ŝpaton kiel bastonon sur la kraniojn de tiuj du diodamnitaj kojotoj.“

En la flagranta lumo de la fulgantaj torĉoj ĉirkaŭrigardante, li serĉis sian cigarostumpon, kiun li metis sur branĉon, kiam li prenis la ŝpaton. Li trovis ĝin, ekbruligis ĝin per ardetanta branĉeto kaj malaperis en la densejo por reiri al sia choza.

Dum oni fermŝutis la fosaĵon, kantis la knaboj kaj kelkaj el la viroj denove litanion, de kiu ili sciis nur kvar liniojn, kiujn ili ripetis sen interrompo, sen interkonsentiĝi pri unu komuna lingvo kaj eĉ multe malpli pri la sama melodio.

Kiam ĉirkaŭ futo da tero estis ŝutita sur la pakaĵon, saltis du muchachos en la fosaĵon kaj firmtretadis la teron per siaj nudaj piedoj. Poste ili metis branĉojn sur ĝin, ĵetis pluan fojon teron sur ĝin kaj ĝin ree firmtretis. Fine la kaveto estis ebenigita.

La monteto estis tia sensignifa kaj faris tian hazardan impreson, ke oni povus supozi, ke tie kuŝas entombigita dujara infano kaj oni aldone ŝparis eĉ teron je la tombo.

Santiago intertempe lerte prihakis du bastonajn pecojn da ligno per sia maĉeto kaj kunligis ilin per la deŝirita finaĵo de liano al kruco.

Tuj kiam la monteto estis firmtretita, li pikis la kruceton en la molan teron.

La muchachos staris trankvile dum minuto, ili krucosignis sin trifoje, kaj Andreo diris ne laŭte: „Madre Santisima, Plejsankta Dipatrino, benu lian kompatindan animon. Ave Maria!

Kaj ĉiuj viroj ripetis: „Ave Maria, Purisima en el cielo, Madre de Dios, Virgencita Santisima, ruega por nosostros, kaj donu al li vian benon kaj eternan pacon! Amen!“

Poste ili staradis ankoraŭ dum minuto kaj rigardis al la eta monteto. Matias surgenuiĝis kaj turnis la kruceton ankoraŭ iomete, kvazaŭ ĝi ne sufiĉe ĝuste estus metita en la teron laŭ lia opinio. Tiam li kunskrapis atenteme pli da tero proksime al la kruceto kaj firmpremis ĝin per la fingropintoj.

La viroj vidis nun, ke ĉio estas farita. Ili turniĝis kaj iris al siaj kabanoj.

El granda foro eĥis la obtuza kriado de grupo da bleksimioj, kiuj alte en la arbokronoj pasigis la nokton. Ĝi tondris ĝangale kiel la kriado de koleraj pumoj. Kvankam ĝi ŝajne terurige kaj timige minacis disŝiri la nokton, tio ne afliktis la ĝangalon. Ĝi kantis kaj violonis, ĉirpis kaj flutis, hurletis kaj lamentis, jubilis kaj ĝemis sian praeterne saman kanton kun la persistemo de l’ murmurado de la maroj.

FINO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.