La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 1

I

¿Y tu, como te llamas? Kaj vi, kiel vi nomiĝas?“ demandis la kontraktisto, don Remigio Gayosso, la junan celtalan indiĝenon, antaŭ kiu li staris.

„Andreo Ugaldo, su humilde servidor, via humila servisto!“ respondis la viro ĝentile.

„Bueno. ¿Y de que sabes trabajar, muchacho? Kian specon de laboro vi faris ĝis nun, ulo? Ĉu vi laboris per maĉeto aŭ per la hacha, la hakilo?“

„No, patron, mi laboris por don Laŭreano en Chiapa de Corso plurajn jarojn kiel carretero, kiel ĉaristo.“

„Tiukaze vi bone scias labori kun bovoj, ĉu?“

„Si, patron, muy bien. Jes, patrono, tre bone.“

¡Boyero! Brutpelisto!“ diris don Remigio, turnante sin al la capataz, al la inspektisto, kiu sekvis lin kiel serĝento kun notlibro enmane.

La capataz ŝovis sian prironĝitan pecon da krajono en la buŝon, rigardis poste la obtuzan pinton dum certa tempo kaj fine diris: “La nomon, puerco sucio, kota porko!“

„Andreo Ugaldo.“

„Su humilde servidor, jefe, tion vi aldonu, se mi demandas vin pri via stinkanta nomo, vermo naskita en sterko. Ĉu vi komprenas? Ankoraŭfoje, la nomon, ĉu?“

„Andreo Ugaldo estas mia nomo“, diris la juna indiĝeno, rifuzante obstine al la inspektisto la ĝentilan riverencon, kiun li ofertis al la kontraktisto libervole. La contratista, la vera generalo tie, ne trovus tion tiom grava kaj eĉ ne estus perdinta vorton pri tio, se la viro simple estus dirinta la nomon al li sen aldoni honorigan riverencon. Estas ĉiam nur iu malgrandeta homa vireto, kiu postulas senkompate de subulo kaj sendefendulo la plej rigidan honoran ateston, ĉar la vireto pri sia vera digno ne havas komprenon kaj tial ne povas havi komprenon pri ĝi, ĉar li tiom malmulte posedas de ĝi. Tiu, kiu neniam forgesas fiksi siajn medalojn sur sia brusto, ne estas tute certa pri siaj meritoj.

„Kiel vi nomiĝas, mefito?“ kriegis la capataz.

„Andreo Ugaldo.“

„Via tre humila servisto, sinjoro mia! Tion vi aldonu, kiam mi demandos vin“, kriis la capataz kaj fariĝis tre ruĝa en la vizaĝo. „Do, ankoraŭfoje. Porko, kiu vi estas. Kiel vi nomiĝas?“

„Andreo Ugaldo de Lumbojvil.“ La juna viro ne tordis la vizaĝon. Li staris trankvile tie, kvazaŭ li estus skulptita el bruna ligno. Eĉ en la rigardo de siaj malhelaj okuloj li montris nek timon nek ekscitiĝon. Fride kaj firme li fiksis sian rigardon al la vizaĝo de la capataz, kiu pro kolero ŝajne estis krevonta.

„Al vi mi ja ankoraŭ instruos blindan obeon, venena bufo, atendu nur ĝis ni estos solaj kune, mi kaj vi“, diris la subestro, dum li skribis la nomon en sian notlibron kaj aldonis en la sekvan rubrikon: boyero.

Boyero, tio estis bovoservisto.

Kiam li jam skribis kaj rigardis kelkajn minutojn sian skribitaĵon kun plaĉo kaj tre fieris pri tio, ke li povas skribi tiel bele kaj svingoplene, li rigardis supren kaj observis Andreon. Li ĵus volis boji pluan fortan averton pri la estonteco vizaĝen de Andreo, kiam don Remigio vokis lin: „He, Ambrosio, diodamnita lepero, leprulo, hundo de pigrulo, kie vi estas kun via diodamnita skribado? Venu ĉi tien kaj ĉi tie surskribu tiun muchacho. Li laboris kun ligno, per hakilo. Lin vi notos kiel machetero. Li diras, ke li bone povas labori per maĉeto. Post nur kvar semajnoj ni donos al li la hakilon.“

,A sus ordenes, jefe“, je via servo, ĉefo, tuj vokis la capataz, kiam li estis vokata kaj saltis servofervore per unu salto post sian antaŭan mastron. „Mi estas jam ĉi tie, don Remigio, kaj ĉiam laŭ via alte taksata ordono.“

„Ekskribu kaj ne babilu tiom da stultaĵoj. Ek, antaŭen, azeno. Ĉiu horo ĉi tie nenecese pasigita kostas al mi sakon plenan de mono. Ĉielo kaj infero, Madre Santisima en el lado de dios, Sankta Virgulino je la flanko de Dio, kial mi iam lasis kondamni min al tio transpreni mahagonkontraktojn?! Ĉiu tago en tiu ĉi sovaĝejo inter barbaroj kostas min tutan jaron de mia bela kaj sana vivo.

Mia patrino, sanktulino kia ne ekzistas dua, ankoraŭ en sia simpla tombejo elartikigus siajn membrojn, se ŝi scius kiel mi devas sklavlabori ĉi tie kaj kion mi devas toleri sub tiu arda varmego, por povi vivteni mizeran vivon kaj perlabori kelkajn favajn centavojn por fariĝi griza en honorindeco.“

Don Remigio alvenis je la fino de longa vico de la mahagonlaboristoj varbitaj por laboro en la ĝangalo kaj alvenintaj en la sama tago. Li postulis sesdek virojn, sed la varbaj agentoj povis sendi nur kvardek kvin virojn. En letero, kiun la capataz transdonis, ili sciigis al li, ke li devu esti kontenta ricevi tian altan kvanton da viroj. Aliaj kontraktistoj devis kontentiĝi pri malpli granda kvanto da viroj, kaj lin la agentoj don Ramon kaj don Gabriel preferis nur tial, ĉar li neniam provis prironĝi la varboproviziojn, sed bonvoleme transprenas la antaŭkostojn kaj pagas la proviziojn.

Don Remigio demandis ĉiun unuopulon el la envicigitaj monteriaj laboristoj, plej ofte indiĝenojn kaj kelkajn mestizojn pri la nomo, li komparis la nomojn kun tiuj sur la listoj, kiujn la agentoj sendis al li, kaj tiam li komencis disdividi la homojn en la laborgrupojn, en kiuj la junaj viroj sekve de siaj korpaj fortoj kaj kapabloj aŭ spertoj pri certaj laboroj estis plej utilaj por la kontrakto.

Kiam li nun jam finis tiun tre streĉan kaj tre respondecoplenan laboron, plaĉis al li plendi pri sia sorto kaj plendi pri sia mizera ekzisto. Ĉar surtere krome neniu kompatis lin, kaj li troviĝis de tempo al tempo en sufiĉe melankolia humoro, ne estis alia eblo ricevi kompaton, almenaŭ ne en tiu ĉirkaŭo, krom antaŭplendi ion al si mem.


Rimarkoj

boyero = brutpelisto.

Bueno. ¿Y de que sabes trabajar, muchacho? = Kian specon de laboro vi faris ĝis nun, junulo?

capataz = subestro, skipestro, gvidanto de la laborgrupo, kontrolisto, inspektisto.

capataces = pluralo de capataz.

carretero = ĉaristo.

contratista = kontraktisto.

hacha = hakilo.

lepero = leprulo.

II

Tiu pridemandado kaj disdivado de la varbitaj mahagonlaboristoj en la labortrupojn okazis sur la vasta tereno de la administracio aŭ de la administrado de la Mahagono-Ekspluato-Kompanio. La tereno estis duoninsulo, formita de du praarbaraj riveroj, kiuj tie kuniĝis kaj de tie kune fluis plu, por fine flui, post longa migrado tra la ĝangalo kaj tropika vepro, en la gigantan torenton Ushumacintla. Ĉu temis pri distanco de cent aŭ ducent aŭ eĉ kvarcent kilometroj, sciis neniu, ĉar oni tie neniam mezuris distancojn kaj ankaŭ neniu havis la tempon je dispono por tio aŭ emis fari tion. Pri sciencaj esploroj tie neniu havis intereson, kaj eĉ multe malpli iu interesiĝis tie pri iuj naturbelaĵoj, kiuj atendeblas laŭ geografiaj libroj.

La tereno estis plata kaj abunde prikreskata per sekaj herboj de la ebenaĵo. Tiun ĉi terenon de la oka matene ĝis la kvina posttagmeze ŝarĝis sufokiga tropika ardo, kiu magrigis la jam per si mem magrajn herbojn eĉ pli kaj preskaŭ ekbruligis ilin. Nur malmultaj arboj kaj arbustoj staradis timide kvazaŭ ili hontus pri sia ekzisto enmeze de la sekaj herboj. Ju pli la herboj forbrulis des pli nudiĝis la sabla tero. De tiu ekardinta tero la furioza varmego reĵetiĝis en la bolantan kaj briltreman aeron, tiel, ke tiukaze, se oni staris en la malferma tereno, oni timis fari profundan kaj sanigan spirtiron, ĉar oni supozis, ke tuj elsekiĝus la loboj de la pulmo.

La administrada konstruaĵo, la oficinas, la centraj burooj, estis nenio alia krom la kutimaj indiĝenaj kabanoj de la tropika Ameriko, nur pli grandskale konstruitaj. Certan kvanton da fortaj trunkoj oni pelis per batoj en la grundon. Sur tio oni metis tegmentan trabaron same faritan el krudaj trunkoj kaj poste interligis ilin per lianoj kun la vertikale starantaj trunkoj. Nur hakiloj necesis, sed neniuj najloj. La tegmenton oni kovris per palmfolioj. La murojn oni formis per maldikaj trunketoj, kiujn oni, dense envicigitajn unu apud la alian, metis en la teron kaj poste kunligis per malpli dikaj lianoj. La pordoj estis krude pritranĉitaj dikaj tabuloj el mahagono, kaj ili moviĝis helpe de krude prilaboritaj ĉarniroj el dura ligno de alia speco. Ĉiu unuopa konstruaĵo estis starigita kiel ĉi tiu.

Interne de ĉiu konstruaĵo estis apartigitaj ĉambroj, kies vandoj same konsistis nur el dense vicigitaj trunketoj. La pordoj, kiuj ebligis la eniron de unu ĉambro al alia, se efektive ekzistis pordoj, konsistis aŭ el krudaj tabuloj aŭ el trunketoj kunplektitaj per basto. Sur kelkajn el la pordoj oni pikis pecon da griza kartono, sur kiu estis skribita la nomo de la kontraktisto aŭ de la oficisto, kiu tie havis sian oficejon. Kelkaj el tiuj kartonŝildoj havis krome la surskribon „Private“ Ie aliloke la rimarko aspektus ridinde kaj ironie; ĉar tute nenio, kion oni povus nomi „private“, estis farebla en tiu konstruaĵo aŭ en unu el la apartigitaj ĉambroj sen tio, ke iu, kiu ĝuste proksimis, povus vidi kaj aŭskulti ĝin tiel klare, kvazaŭ ĝi okazus sub la libera ĉielo. Sed la vorto „private“ havis tie la sencon evidentigi, ke rilate la konstruaĵojn temas pri laŭregulaj kaj civilizitaj oficejoj. Kaj ne, kiel eble hazarda alkurinta gazetreportero povus opinii, pri kabanoj, en kiuj kanibaloj trovis rifuĝejon.

Sur tabloj, faritaj el krude prihakitaj mahagontabuloj kuŝis negocolibroj de la sama maniero kiel oni trovas ilin ankaŭ ĉie aliloke surtere, kie oni entreprenas negocojn.

Nur inkon oni apenaŭ ie vidis. Kaj la malmulto da inko, kiu troveblis en diametro de cent mejloj, estis trovebla en la privata oficejo de la gerente, de la administranto, ĉe kiu ĝi servis por subskribi ĉekojn. Sed eĉ tiu inko pli ofte estis sekigita ol likva. Ĉiuj enskriboj en librojn aŭ listojn oni faris per inkeca krajono aŭ per kutima krajono, pro kio ili perdis absolute nenion de sia valoro; ĉar tiu, al kiu tio ne plaĉis, ja povis iri tien kaj fari ĝin pli bone. En certaj semajnoj kaj monatoj de la jaro ne estis permesite lasi la librojn nokte sur la tabloj aŭ sur la krudaj bretaroj, sed ili devis esti pendigitaj je la traboj saŭritaj per kreozoto. Se oni forgesis tion, okazis ofte, ke oni ne plu trovis la libron matene aŭ nur kelkajn forgesitajn maĉaĵojn. Formikoj aŭ skaraboj aŭ cucarachas, blatoj, renkontis la librojn dum siaj vagadoj kaj aŭ manĝis aŭ pecon post peco forportis ilin kaj stokis la pecojn en siaj konstruaĵoj.

Eĉ pli da zorgemo necesis pri leterkovertoj. De leterkovertoj la bestetoj formanĝis ĉion, kio estis gumita. Sed, se oni sukcsis konservi la kovertojn de insektoj, ili tamen povis fariĝi maluzeblaj en la pluvotempo, kiam ili kungluiĝis, kaj tiel bone, ke ili malfermeblis nur plu per tranĉado.

Unu el la konstruaĵoj estis modernigita kaj eniris sub la influon de futurismaj arkitektoj. Temis pri la konstruaĵo kiu servis al la administranto kiel ĉefa oficejo kaj kiel vilao. Ĉe tiu novtempa konstruaĵo, la trunketomuroj estis priĵetitaj per malseka koto, kiu, tuj kiam ĝi sekiĝis, firme gluis je la trunketoj, kio faris ilin netravideblaj kaj ĉe supraĵa rigardado eĉ trompe peris la impreson de cementmuroj. Pri tiu konstruaĵo la kompanio, speciale la administranto estis same tiom fieraj, kiel asekurkompanio en Nov-Jorko pri sia sesdek-etaĝa nubskrapulo. Kelkaj imitaĵoj de tiu vilao iom post iom estis nove aldonitaj kaj nomataj bangaloj, sed ne vilaoj.

Estis la eterna deziro de la administranto farbi la domon kun ruĝa aŭ verda farboj. Sed ne ekzistis farboj. Kompreneble li estus povinta mendi la farbojn pere de unu el la komercistaj karavanoj. Sed li ĉiam forgesis la mendon, se estis okazo por tio kaj nur tiam memoris pri sia deziro, kiam la karavano jam formigris. Sed, se li tamen ĝustatempe pensis pri la mendo, li estis kutime ebria. Sed ĉu ebria aŭ ne ebria, ĝi kostis al li tro grandan penon kalkuli, kiom da farbo li bezonus por la konstruaĵo. Ĉe unu el tiuj matematikaj kalkuladoj li iam elkakulis dekkvar mil kilogramojn da farbo, kiujn li bezonus por farbi la domon. Kaj tiu granda kvanto por domo de dekdu metroj laŭlonge kaj ok metroj laŭ larĝo, kaj nur unu teretaĝo, ektimigis lin tiom, ke li rezignis dum certa tempo matematike kalkuli la kvanton de la farbo, kiun li bezonus.

Kaj ĉiam tiam, kiam li aŭ forgesis kunsendi la komision por farbo per karavano, aŭ, se liaj kalkuloj havis tian rezulton, ke necesus karavanoj kun kvarcent muloj por trasporti la farbojn tien en la ĝangalon, li liberigis sin de tiu deziro per tio, ke li prelegis aŭ faris paroladon al si mem, kaj en tiu klarigis, ke verda aŭ ruĝa farbado de la konstruaĵo aŭ iu alia ornamo estas nur lukso de degenerintaj pantalonfekuloj, kaj, ke plenvaloraj viroj ne bezonas lukson. Sed tio estis nur senkulpigo. La vera kaŭzo estis, ke nek li nek iu alia dungito tie iam pensis pri tio, pasigi tiom longan tempon en tiu diodamnita brutala sovaĝejo, por trovi seriozan intereson pri tio, el kio la domo, en kiu li estis devigita loĝi, konsistu aŭ kiel ĝi aspektu.

La oficinas, aŭ la administracio, kiel estis nomata la tuta korto kun la diversaj konstruaĵoj, faris al ĉiu novulo la impreson ke ĝi estas nur planita kaj konstruita por servi al la loĝantoj dum mallonga tempo, eble dum ses monatoj, kiel laborkampadejo kaj kiel rifuĝejo, simile kiel la konstruaĵoj en tereno, kie oni drilas nafton. Sed tie, kiel en ĉiuj aliaj monterioj aŭ mahagonaj kampadejoj fine la provizoraj konstruaĵoj fariĝis daŭraj kaj sufiĉe ofte devis servi kvin , ja eĉ dek jarojn al la administrantoj kaj dungitoj kiel loĝ- kaj laborloko.

Kvankam la kvanto de la konstruaĵoj estis limigita, oni sufiĉe rajtigite povis nomi la grandan komplekson urbo. La loĝantoj de tiu urbo post sia alveno plej ofte tre rapide kutimiĝis al tiuj rilatoj. Kaj ili fariĝis tiel indiferentaj, ke neniam aŭ nur ĉeokaze venis la en ilian kapon la penso plibeligi la urbon per bonkvalitaj, sanigaj kaj homindaj bangaloj.


Rimarkoj

cucarachas = blatoj.

gerente = administranto, negoca estro, manaĝero.

oficinas = burooj.

III

La administranto, la kontistoj, la skribistoj, ĉiuj estis homoj kun certa grado de edukiteco, foje eĉ kun tre bona edukiteco. Ili ĉiuj havis ĉiam sopiron pri veraj domoj, pri veraj litoj kaj pura ĉirkaŭo. Sed sub tiu ardanta suno, kiu tage kaj nokte kiel peza klabo ŝarĝis sur la cerboj kaj enmeze de armeoj de indiĝenoj, kiuj plimulte eĉ ne parolis la hispanan, sed sian pralingvon, kaj kiuj vivis laŭ siaj propraj kutimoj, kaj krome dudek surĉevalajn tagvojaĝojn malproksime de la plej proksima urbeto, kostis en tia ĉirkaŭo kaj sub tiaj kondiĉoj tro da spirita peno, ellabori planojn por civilizita urbo, kaj eĉ multe pli da streĉoj kostus efektive realigi tiujn planojn. Ju malpli oni devis pensi, des pli bone elteneblis tie la vivo.

Krome supozis ĉiu el la dungitoj de la administranto ĝis la plej subranga plej nova salajroskribisto, ke certe baldaŭ io okazos, per kio li havos la eblon forlasi tie la okupon kaj reiri kun la sekva komercista karavano al civilizita vivo. Sed ĉar ĉiuj dungitoj estis tie nur tial, ĉar ili devis vivi de sia laborosalajro, kaj ĉar ili akceptis la okupon tie nur tial, ĉar ili aliloke ne povis trovi pli bonan, ekzistis nur du maloftaj ebloj por retiriĝi de tie. Unu eblo estis la sciigo, ke unu el ili ricevis bonan heredaĵon. La alia eblo estis, ke oni ofertis bonan postenon en urbo al unu el ili. Pri tia bona sciigo ili atendis monaton post monato, ĉeokaze ili provis ŝpari por havigi al si malgrandan kapitalon por vivi de ĝi dum certa tempo, ĝis ofertiĝos alia bona posteno. Pri tia ŝanĝo ili esperis tiom longe, ĝis ili fine, aŭ ĉe la fino de sia kontrakto formarŝis kun karavano sen konsideri malagrablajn ekonomiajn sekvojn. Aŭ febro senkompate mortbatis ilin. Ankaŭ tio estis rigardata kiel liberigo.

Ĉiuj dungitoj iris libervole tien, tiel libervole tamen, kiel la ekonomia situo de ĉiu unuopulo devigis tion al ili. Pro pura aventuremo certe malofte iu iris en monterion. Sed, se tio tamen okazis, eble pro delogo pere de belaj ĝangalaj historioj, kiuj rakontas pri bunta ekscitiga vivo, la delogito post kvar semajnoj da restado estis preta ŝakri sian animon al iu ajn, kiu helpos al li iel foriĝi de tie. Li estis tiam konvinkita pri tio, ke ne povas esti pli terure en la infero ol tie.

Por buroa laboristo estis multe pli malfacile forkuri de monterio ol por indiĝeno. Sed eĉ indiĝeno nur tiukaze faris tion, se li ne vidis alian elirvojon por gardi sian mizeran vivon. Marŝi dekkvin tagojn sola tra la ĝangalo aŭ eĉ rajdi, estis tiel komplika afero, ke tiu, kiu sciis, kion tio signifas, ne entreprenis ĝin. Ankaŭ rajdobestoj kaj ŝarĝbestoj necesis. Por aĉeti tiajn bestojn kaj por nutri ilin, oni bezonus monon. Sed la administranto ne donis monon al vojaĝonto, sed nur ĉekon pri la tuta sumo, kiun neniu tie povis monŝanĝi. Kaj eĉ por mil pesoj ne eblis aĉeti rajd- aŭ ŝarĝbeston. Ĉiujn uzeblajn bestojn posedis la adminstracio. La administranto ne volis kaj ne povis perdi dungiton, tiom longe, ĝis li havos anstataŭulon. Tial li ne vendis bestojn. Sed, se la fuĝinto ŝtelis la bestojn kaj la nutradon, oni sendis post li tri capataces sur bonaj ĉevaloj. Kaj la fuĝinto revenis post malpli ol du tagoj. La administranto estis ne nur la plej supra sed ankaŭ la sola juĝisto; kaj, se li volis esti tio, li ankaŭ samtempe rajtis ekzekuti la punon. Se la prirabito, la damaĝito kaj ĉagreniĝito, ankaŭ samtempe estas la juĝisto kaj punekzekutisto, tiukaze estus stultaĵo esti kaptita de li.

Kaj tial oni prefere provis liberigi sin alimaniere el la suverena teritorio de la potenculo, kaj ne per malbone

IV

Estis vera urbo, pueblo, kiu tie estis konstruata. Kvankam la konstruaĵoj de la kompanio estis la plej grandaj, ili estis nek la solaj, nek la plimulto. Pli ol tridek aliaj konstruaĵoj estis dissemitaj sur la tereno. Kelkaj el tiuj domoj estis konstruitaj laŭ la stilo de la kompanioj, nur multe pli malgrandaj. Aliaj estis konstruitaj tre simple, sen zorgemo kaj sen disipo de tempo. Kelkaj estis nenio alia krom surteren metitaj palmtegmentoj kaj tiom malaltaj, ke la loĝantoj povis eniri la domon aŭ nur kliniĝinte aŭ eĉ nur surgenue.

En tiuj domoj vivis homoj, kiuj ne estis laboristoj de la kompanio, kiuj aŭ entreprenis sendependan negocon aŭ faris ion por la kompanio sen havi kontrakton kiel dungitoj aŭ laboristoj. Jen indiĝeninoj kaj miksrasulinoj, kiuj lavis la vestojn por la dungitoj, Ili tenis en ordo la vestojn de la dungitoj, ili flikis ĉemizojn kaj ŝtrumpojn kaj purigis kaj riparis ŝuojn. Krome ĉeestis frizisto kun helpoknabo, kiuj tie tondis la hararojn. Krome tie vivis la artesanos, la metiistoj, kiuj laboris por la kompanioj, sed tamen pri pluraj rilatoj estis sendependaj kaj laboris pli laŭ la propra volo ol sub la komando de la administranto. Jen la forĝistoj, la jungilarfaristoj kaj la cayuqueros, la trunkboatistoj, do la kanuboatistoj. Kiel loĝantoj de la urbo aldoniĝis la aro de la zacateros, la viroj, kiuj flegis la bovojn, ĉevalojn kaj mulojn, tiujn bestojn, kiuj necesis por la laŭorda funkciado de la entrepreno.

Tie loĝis ankaŭ familanoj de la laboristoj, kiuj sekvis ilin en la ĝangalon, ĉar ili havis neniun alian hejmon ol la lokon, kie la filo aŭ la edzo trovis laboron. Kelkaj el tiuj familianoj tie entreprenis malgrandan komercon aŭ metion. Ili havis etan vendejon por tiaj aĵoj, kiuj en la granda tienda, en la vendejo de la kompanio ne aĉeteblis, ĉar la vendo ne indis la penon. Kelkaj aliaj kudris vestojn por inoj aŭ ĉemizojn kaj pantalonojn por aliaj sendependaj homoj de la urbo.

Kaj krome tie vivis la parazitoj, kiuj troviĝas ĉie, kie laboristoj krom sia laboro apenaŭ trovas iun distron. Temis pri la sekvantaro de la batalanta armeo. Estis la nedifinita, sed tolerata, ĉar nemalhavebla trupo, kiu ekaperas en orministaj setlejoj, en naftokampoj, en minejaj vilaĝoj, tuj kiam homoj komencas streĉe labori.

De kie venas tiu trupo, kiamaniere ĝi ekscias pri la nove malkovritaj naftokampoj, kiel ĝi formiĝas kaj organiziĝas dum nekredeble mallonga tempo, kaj kiel ĝi eĉ elmetas sin al danĝeroj por atingi la lokon de enspezoj, tio ŝajne estis same tiel sekretoplena kiel la ekapero de vulturoj super kadavro, kiu ne estas pli aĝa ol horo.

Pri enspezoj tiaj, kiaj ili eblis en orkampadejoj aŭ naftokampoj, oni tie eĉ ne povis pensi iomete. Sed eĉ la mizeraj salajroj pagataj en kompanio ŝajne estis sufiĉe da instigo, ke eĉ tie la batalkampo ne restis tute libera de hienoj.

Oni vendis tie mescal, mezkalon aŭ komitekon sen pagi impostojn por tio. Tio estis severe malpermesita, ĉar nur la kompanio havis la rajton vendi brandon. Sed oni ĉie plej bone enspezas pri tiuj aĵoj, kiuj estas malpermesitaj aŭ havas altajn impostojn. Se oni malkovris unu el tiuj aguardiente-vendejoj, la administranto komandis la detruadon de la kabano kaj li malpermesis al la loĝantoj la pluan restadon sur tiu tereno. De la forpelito tio glitis kiel pizo de la muro. Li kunpakis siajn aĵojn kaj vagis al alia monterio, kie li malfermis sian brandovendejon ĝis li estis forpelita ankaŭ de tie. Tiukaze li migris denove al monterio, kie li post certa sukcesa restado ree devis transloĝigi la entrepenon. En kelkaj el la monterioj oni ne tiel severe traktis tion, kaj devis ekesti unue teruraj skandaloj, pliakrigitaj per kelkaj murdoj antaŭ ol li ricevis la ordonon foriĝi. Post kelkaj monatoj li povis provi reveni al la unua monterio. Aŭ tie nun jam estis nova administranto en la ofico aŭ la administranto intertempe devis forpeli tiom da aliaj senkoncesiaj brandovendistoj, ke li ne povis memori pri la reveninto aŭ de tempo al tempo kondutis tiel, kvazaŭ li ne konus lin.

Tiaj malpermesitaj brandovendoj ekzistis en ĉiu ĉefurbo de monterio, ofte samtempe proksimume eĉ ses da ili. Estis strange, aŭ ŝajnis nur strange por la neiniciitoj, ke tiaj fifamaj tavernoj povis ekzisti eĉ nur dum tago sen tio, ke la administranto aŭdis ion pri ili. La kialo, kial li ne eksciis ion pri tio estis tiu, ke tiuj, kiuj konis fifaman tavernokabanon kaj frekventis ĝin, konservis la sciadon pri ties ekzisto kiel sian plej profundan sekreton. Al tiuj, kiuj ne volis rezigni pri la ĉeesto de tia vendejo kompreneble apartenis ankaŭ la dungitoj, do tiuj personoj, kiuj formis la stabon de la administranto. Kaj ne malofte ankaŭ la administranto mem estis videbla en la tavernoj, aŭ tute ebria kiel matroso en haveno aŭ en la espero tiom satdrinkigi sin, ke li forgesos la ĝangalon kaj la monterion kaj ennebuligos sin tiel, ke li konvinkiĝos pri tio, ke tio estas la plej enviinda, kion viro povas atingi en sia vivo, esti la administranto en monterio.

Kelkfoje la kaŭzo de lia indulgo estis malpli lia bonkoreco ol multe pli la fakto, ke la vendejoj aŭ pagis tolerimposton al li aŭ li neniam devis pagi la kalkulojn en la taverno.

La brandotavernoj plenumis pluan taskon kiel socia institucio. La vizitantoj frekventis ilin ne nur por plenigi sin per malmultekosta, sed grave kapturniga komiteko, sed ankaŭ por havi kelkajn aliajn ekscitojn de tia maniero, kiajn oni sola ne povas ĝui. Ne estas plezuro ludi per la enhavo de sia maldekstra pantalonpoŝo kontraŭ la enhavo de sia dekstra pantalonpoŝo. La ĝuo kaj la ekscitiĝo ekaperas nur tiujkaze, se oni ludas per sia propra mono por gajni la monon de la aliaj gastoj. Ju pli da gastoj havas la volon gajni de aliaj, des pli ekscitiga estas la okazaĵo kaj des malpli oni sentas, ke oni disipis tempon vane. Tiel estis tute normale, ke oni ludis en tiuj brandovendejoj forte kaj kun fervoro. Oni ludis ĉion ajn eblan, pri kio oni scias pro sperto, ke oni povas ĉe tio gajni kaj perdi. Por krei ŝanĝon en la distro oni enkondukis de tempo al tempo nove eltrovitajn ludojn, kiu estis kelkajn semajnojn laŭmodaj kaj poste oni ŝanĝis ilin denove. Kaj pentoplene oni reiris al la pli fidindaj kaj pli longe elprovitaj kart- kaj ĵetkubludoj. Estis plej ofte la ludado, kiu kaŭzis skandalojn, malamikecojn kaj murdojn.

Se enmeze de civilizita lando la plej duraj punoj kaj la plej fervora polico ne povas malhelpi, ke oni malferme aŭ sub ĉiaj eblaj maskoj ludas pri gajnoj en la hela tago kaj nokte, tiukaze oni ne miru, se ankaŭ tie la administranto ne povis forigi la ludadon. Estis des pli malfacile por li malpermesi ĝin aŭ malebligi ĝin alimaniere, ĉar li mem ne scius kiel pasigi la vesperojn, se ne estus okazo por ludado. Plej ofte li koleriĝis kaj forpelis ĉiujn tavernistojn per unu fojo de la monterio nur tiukaze, se li tro ofte aŭ ĉiam malgajnis la ludojn. Sed li kaj la kompanio kaj ĉiuj ceteraj subadministrantoj en la monterioj forgesis neniam, ke la brandovendejoj kaj la ludaj okazoj estis malhaveblaj por la regula funkciado de la entrepreno. Sen la neleĝaj brandovendejoj kaj ludokabanoj la vivo de la homoj, kiuj tie devis labori, ofte estus apenaŭ eltenebla, almenaŭ ne dum longa tempo. Al la tieaj metiistoj kaj oficistoj oni devis oferti ion, por ke ili povu nomi la sencon de sia vivo. Alikaze ili forgesus, ke inter ili kaj la bovoj kaj muloj de la monterio ekzistas diferenco. Bovoj kaj muloj ne sentis la bezonon trinki aguardiente kaj ludi pri mono; ili estis kontentaj pri tio, ke oni asignis al ili la duran laboron kaj nutraĵojn. Speciale nove alvenintaj oficistoj, post kiam ili ekkomencis trovi la fadenon en la nova ĉirkaŭo, kondutis kiel kaptitaj kojotoj aŭ jaguaroj, kiujn oni forĝis al kateno. Ili ekfuriozis, ili provis murdi la administranton aŭ la ceterajn buroskribistojn. Ili prenis ĉevalon kaj forrajdis sen nutraĵoj sen sekvi certan vojon. Oni devis serĉi ilin, kaj trovis ilin kun febro ie en la ĝangalo.

Ili kolektis novajn fortojn, sed la febro voris sin en iliajn korpojn por ĉiam. Ili komencis labori, kaj samtempe drinki kaj ludi. Sub la eterne same ardanta Suno sur ĉielo, kiu ŝajne ĉiam fandiĝis, kaj en aero, kiu estis kiel bolanta vaporo, ili faris sian laboron en duondormo kaj kun sento kvazaŭ kuŝus plumba ŝarĝo sur iliaj cerboj. Pro la manko de iuj aliaj distroj ili falis post kelkaj semajnoj en staton, en kiu ili koncentris sian vivintereson dum la tuta tago, komenciĝante kun la ekstarado matene nur je la trinkado de brando kaj la ludado vespere.

Tial ili forgesis la ŝparadon, forgesis la deziron reiri en civilizitan urbon por tie geedziĝi kaj vivi kutiman regulitan vivon. Ĉio fariĝis indiferenta al ili. Kaj grava estis por ili plu nur tio, ke ĉiam estis sufiĉe da aguardiente kaj cigaredoj kaj tabako en la tienda kaj certan intereson trovis la alto de la monsumo, kiun ili forludis je la lasta vespero aŭ gajnis kaj kiom ili malgajnos aŭ gajnos je la aktuala vespero.

Forgesigi al la homoj ĉion, kio ekzistas ekstere de ilia ĉirkaŭo kaj kio nur eble ekzistas, estis avantaĝo por la kompanio, tiel, kiel estas utila por diktatoro, se li kapablas subpremadi ilin kiel diktatoro tiom, ke ili fariĝas tute sen intereso pri la politika vivo kaj sentas sin feliĉaj, ĉar ili ne plu devas pensi mem kaj transpreni por si mem iun ajn respondecon. La ŝafo plej bonfartas, estas plej sekura kaj plej feliĉa interne de la grego, en kiu ĝi devas fari nenion alian krom paŝti sin, liveri lanon kaj naski ŝafidetojn. Kiam la novaj dungitoj atingis tiun staton, kiam ilia penskapablo kaj ilia ambicio similis al tiuj de ŝafoj en grego, jen ili komencis fariĝi uzeblaj kaj fidindaj apogiloj de la kompanio, por kiu ili laboris kaj kiu pagis la salajrojn al ili.


Rimarkoj

aguardiente = kutima brando.

artesanos = metiistoj.

cayuqueros = trunkboatistoj, kanuveturigistoj.

mezkalo = mescal = alkohola trinkaĵo, distilaĵo el la agavoplanto.

tienda = vendejo, butiko.

zacateros = brutflegistoj.

V

La ciudad, la urbo, ne estus kompleta sen la aldona altirforto de la cantinas. Ĉiam nur aguardiente kaj ludoj ne tute kaj ne sufiĉe abunde povas ĝojigi homon, kies cerbo troviĝas en stato de glufermiteco. Simile tiom malmulte oni ja povas atendi de ŝafo, ke ĝi estas feliĉa, se ĝi rajtas nur paŝti kaj liveri lanon. Ne ĝenu viron ĉe la praktikado de sia genera instinkto, sed rekompencu lin por la vigla uzado de liaj voluptoj kaj vi havos kontentan kaj obeeman civitanon, kiu faros al vi neniujn malfacilaĵojn pri la kontentigo de via potencmalsato. Tie ne temis pri la malsato pri potenco, sed pri la malsato pri mono. Sed ambaŭ potencavidoj kompreneble estas identaj. Ili montras alian vizaĝon nur ekstere. Tiu, kiu posedas la potencon, samtempe havas ankaŭ la tutan monon kaj male, tiu, kiu havas sufiĉe da mono posedas ĉian potencon, kian li deziras posedi. En tiu kazo la tavernistoj plenumis pluan sociaan taskon. Ili penis, la virojn, kiuj tie laboris, kaj kiuj devis loĝi tie, kontentigi tiel, ke ties laborkapablo kaj laborpreteco ne estis tro ĝenataj, kio certe ne servus al la celoj de la kompanio.

En la cantinas ĉiam troviĝis inoj, kiuj faris sian plej bonan, por ke tia vivo por la viroj ne fariĝu tro monotona. Ili penis per siaj propraj fortoj kaj per la kunhelpo de la cantineros vualigi sian propran profesion. Kelkaj laboris kiel kelnerinoj. Ili portis al la viroj ĉe la krude ĉarpentitaj tabloj la brandon kaj, kiam ili metis la menditan glason sur la tablon, ili metis duan apud ĝin, por si mem. Tiu dua glaso kompreneble entenis nur kolorigitan sukeran akvon kun enverŝita guto da komiteko. Sed la plenigitan glason oni kalkulis tiel, kvazaŭ ĝi estus plena de pura komiteko. Salajron la kelnerinoj ne ricevis. Sed etan komisipagon por la glasetoj kun sukera akvo, kiujn ili trinkis mem. Ili lerte aranĝis tion tiel, ke por ĉiu glaso, kiun mendis la vizitanto, tri glasoj estis por la kelnerinoj. Se la viro tiam fine estis ebria, tiam aldoniĝis al ĉiu plia glaso, kiun li mendis, ses ĝis dek glasoj por la afabla kelnerino. Intertempe la viro perdis sian juĝkapablon tiom, ke li rigardis la kelnerinon, kiu malofte estis pli maljuna ol kvardek kvin jarojn kaj ankaŭ krome ne montris iun belojn, kiel junan freŝan belan floron de la ina genro. Oni interkonsentis la prezon, kaj poste la viro kaj la ino forlasis la brandovendejon laŭ maniero, ke oni facile povus supozi, ke temas pri gefianĉoj, kiu retiriĝas de la nuptomanĝo por ekscii nun finfine, ĉu la afero indas la penon aŭ, ĉu oni miskalkulis reciproke.

De tempo al tempo la flegistino revenis post horo por rigardi pri alia malsanulo, kiu eble bezonus ŝian kuracadon. Ofte ŝi ne revenis, sed nur je la sekva tago ree estis videbla publike.

Aliaj inoj, kies ĉarmoj estis tre sub tiuj, kiuj tie estis postulataj de kelnerino, inoj, kiuj almenaŭ laŭ sia aspekto havis duonon de sia jarcento jam post si, kiuj ofte estis plenaj de variolmarkoj, kiuj strabis, havis oblikvajn buŝojn, kaj sciu tion la sorĉisistino de Potzcuaro, kiom da verukoj kaj superfluaj barboj ili havis eble, ĉiuj ĉi inoj alimaniere devis konfirmiĝi antaŭ la kritikaj okuloj de la mondo. Ili estis kuiristinoj, flikistinoj, kudristinoj, lavistinoj, gargaristinoj kaj lavistinoj de manĝilaroj, laŭ tiu okupo, kiun ili publike koncedis. Sed ĉar tiuj okupoj estis nur preteksto, ili ne enspezigis ion, kaj la propra profesio, pro kiu ili iris tien, ŝoviĝis antaŭen. Ĉar ili estis malkaraj kaj en tiu urbo sen stratlumo nur nokte montriĝis, mankis neniam klientoj al ili. Multaj el tiuj inoj, por ne diri ĉiuj, estis tie pli feliĉaj ol en la promesita paradizo. Tie, kie ili antaŭe estis, en urbo aŭ eĉ en vilaĝo ili vivis dum la pasintaj tridek jaroj tre ĉaste kaj virgulinece. Ne ĉar ili deziris tion, sed tial, ĉar ili ne trovis, eĉ se ili povis pagi ormonerojn por tio, eĉ nur kripligitan viron, kiu akceptus iliajn arde pasiajn dezirojn eĉ nur dum tridek minutoj. Sed tie ĉiuj viroj estis tiel sanaj kaj bone konservataj laŭ naturo, ke ili eĉ ne divenis, kio estas deflankiĝo de la naturo, kaj multe malpli unu el tiuj viroj ekhavus la ideon ĉirkaŭvoje voli ricevi ion, kio en certaj cirkonstancoj sur rekta kaj natura vojo ne riceveblis. Por la viroj tie ino simple estis ino. Kaj ĉar ili la inojn, kiujn ili sopiris de tempo al tempo, ne povis havi ĉirkaŭ si, ili prenis tiujn, kiujn ili povis havi. La aspekto kaj la aĝo de la inoj estis egale al ili. Tiujn ili ja ne volis uzi. Tiom longe, kiom ino tion havis en ordo kaj en utila stato, kion la viroj postulis kaj bezonis, la ino estis bonvena pliriĉigo de la tiom trista vivo. Kaj ĉar temis en ĉiuj tiuj kazoj pri inoj, kiuj dum la du lastaj jaroj ne plu esperis atingi tiajn grandiozajn aferojn de la vivo, ili donis pro dankemo ĉiujn siajn fortojn, por ne disipi nedolĉigite eĉ nur ununuran minuton de la lasta restaĵo de sia surtera ekzisto. Viroj, kiuj posedis kelkajn spertojn, konkludis el tio, ke tiu, kiu neniam provis ŝrumpitan oldan piĉon, ne scias, kio estas vera ĝuo. Ili tiom ekzaltis sin, ke ili asertis, ke ili ne volus havi freŝan virgulineton eĉ en tiu kazo, se oni ofertus ŝin sur silka remburaĵo, ĉar nur la konanto vere scias ŝati aŭtentikan arton.

La administranto kiel plej supra instanco ricevis, koncedite de la cantineros, la privilegion pri la brinco primero, pri la unua salto, por teni lin en bona humoro pri la neoficialaj tavernoj. En multaj okazoj, oni rajtas diri, en la plimulto de la kazoj, la administanto kompreneble estis dankema al ĉiuj siaj dioj, ke tiu rajto pri la unua salto estis nur privilegio kaj ne devo. Se estus devo, la administranto en multaj kazoj certe preferus retiriĝi en la profundojn de la ĝangalo, kaj nur tiam ree aperus, se li jam certus, ke la objekto de minaco tiom malproksimiĝis de la deviga loko, ke ĝi havigeblas interne de dudek kvar horoj eĉ ne per aviadilo.

VI

Se kelkaj novaj kuracaj flegistinoj estis alvenintaj en la urbo, sendis ilin la cantinero, ĉe kiu ili ricevis loĝejon kaj laboron, al la Oficina Particular, en la privatan oficejon de la sinjoro administranto por peti lin pri la permeso por restado; ĉar la tereno de la koncesio apartenis al la kompanio, la administranto povis malpermesi la loĝadon sur la tereno, kiam ajn li volis.

Tia nova alveninta ino prezentis sin modeste kaj ridetante, en siaj plej bonaj vestoj, lavinte sin per tre parfumita sapo, ŝi ĉaste sidiĝis sur la ofertitan duran seĝon kaj diris la frazojn tiel bone vortigite kaj elegante, kiel ŝi supozis tion ĝusta en bona societo.

La prezento okazis ĉiam ĉirkaŭ la sesa vespere, kiam oni atendis de la administranto, ke li nun havas la zorgojn de la tago post si kaj povas sin fordoni al pli ĝojigaj pensoj.

Li rigardis la vizitantinon kaj demandis: „Kiel vi nomiĝas?“

„Amalia Zarraga, via tre humila servistino, caballero.“

„Ĉu vi havis streĉan vojaĝon tra la ĝangalo, senorita?“

„Ho, dios mio, ĉiopotenca Dio mia, se mi estus sciinta tion antaŭe, mi certe ne estus veninta ĉi tien. Sed mi ne sciis, kion fari. Mi estas de Puxtacan. Mia povra edzo mortis antaŭ du jaroj.“ Tiumomente ŝi elprenis blankan tuketon, ĉar ŝi nun estis preta verŝi larmojn.

Jen la momento, kiam la administranto laŭ programo devis diri: „Bedaŭrinda sorto, vi estas kompatinda sinjorino.“ Li tiam ekstaris, iris renkonte al ŝi kaj frapis ŝin sur ŝultron. Tio okazis kompreneble nur en tiu kazo, se la sinjorino, kiu prezentis sin, kapablis fari dezirindan impreson al li. Kaj tio dependis de tio, ĉu li troviĝis je tiu tago kaj je tiu horo en forta korpa bezono. Dum tiaj cirkonstancoj li ne traktis tiel skrupule la vizaĝan aspekton kaj la figuron de la vizitantino. Sed, se li je la antaŭa tago estis bone prizorgita, aŭ se li havis ion pli bonan kun pli longa daŭro en la proksimo, tiukaze kun la elparolita bedaŭro la ĉefa parto de la prezento estis finita. Tiukaze li diris nur: „Ĉe kiu vi povas labori? Ĉe don Prisciliano, ĉu? Bone. Vi scias, ke ĉi tie en la kampadejo ni observas, ke ĉio estu laŭorda. Neniun vagadon ĉi tie, neniujn skandalojn. Aŭ mi sentas min devigita resendi vin kun la sekva araba komercisto, kiu venos ĉi tien, al Jovel.“

„Mi ja tre dankas al vi, caballero, ke mi rajtas restadi ĉi tie por kutimiĝi al mia malĝojiga perdo kaj perlabori ĉi tie en honesta kaj honorinda profesio mian ĉiutagan panon. Con su permiso, caballero, kun via afabla permeso, mi nun retiriĝos.“

Ŝi ekstaris, humile kliniĝis kaj forlasis la buroon.

Sed en tiu kazo, se la senor administrador trovus certan plaĉon je la vizitantino, li dirus: „Vi certe multe suferis, senora, en via vivo.“

Pri tio ŝi dirus: „Gracias, caballero, mil gracias, milfoje kaj milfoje mi dankas pro via kompreno de miaj korturmentoj. Mi alma y mi corazon sangran, mia animo kaj mia koro sangas, caballero, pro la multaj suferoj, kiujn mi gustumis, de kiam mia kara edzo, benita estu lia tombo, devis postlasi min sola en tiu ĉi kruela mondo. Kial mi ne tuj mortigis min, tuj je la sama tago, kiam mi vidis sinki lin en la fridan kaj malsekan tombon? Sed, por la Santisima Madre de Dios, tio estus ja peko kontraŭ Dio. Kaj ne forgesu, caballero, ke mi estas pia kristanino kaj ne iu el tiuj, kiuj ne traktas tion tiom skrupule.“

La administranto intertempe ekbruligus cigaredon al si kaj plurfoje kapjesus, por tiel komprenigi al la kompatindulino, ke li konas la mondon kaj ties kruelajn falkaptilojn, kaj, ke li trasuferis similan en la vivo.

La vizitantino nun ree manprenus sian tuketon kaj balaus ĝin laŭ la okuloj, atenteme zorgante, ke la penikaĵoj sur la okulharetoj kaj sub la okuloj ne fuŝiĝu per viŝado. Ankaŭ la buŝon ŝi tuŝetus tiel, ke la tuketo ne ruĝiĝus, ĉar ŝi ne havas tiom da fajnaj tuketoj, aŭ, por esti tute precizdira, posedis nur tiun tuketon, kiun ŝi intencis uzi nur ĉe gravegaj festaj aferoj.

Ŝi fine profunde ĝemus kun postsekva glutado en la gorĝo. Poste ŝi dirus: „Mi esperas nun, ĉi tie en la soleco povi forgesi ĉion tion, kion mi trasuferis, senor administrador, kaj por ĉiuj privilegioj, kiujn vi estas sufiĉe bonkora cedi min, mi estos dankema al vi eterne kaj eterne ĝis mia vivofino, kiu certe estos baldaŭ.“

La administranto ekstarus nun, irus renkonte al la suferulino, frapus ŝin plian fojon sur ŝultron kaj dirus: „Nu, ĉio fariĝos bona.“ Ĉe tio li lasus gliti unu el la manoj pli supren kaj karesus ŝian hararon, kareso, kiu tiom plaĉus al la povra kompatindulino, ke ŝi metus sian kapon proksimen al lia brusto, ke ŝi profunde ektusetus kaj proksimigus la tuketon al la nazo. Ŝi estus tiel senfine dankema por la konsolado, ke ŝi ne povus deteni sin de tio, subite kapti la manon kaj premi ĝin kontraŭ unu el siaj vangoj. En la euforio de siaj dankemaj sentoj, ŝi ne povus reteni sin kisi forte la manon, tiom forte, ke ŝi premus siajn dentojn en lian manon.

Nun ŝi rekonciiĝus, kvazaŭ ŝi vekiĝus el sonĝo kaj dirus: „ Perdoneme, senor, pardonu mian agon, sed mi ja tute ne scias, kion mi faras, mi estas kiel ebria. Vi estas tiel bonkora, senor, multe pli bonkora ol mi meritas tion. Mi ne scias, kiel mi danku al vi. Se mi nur scius vortojn, kiel mi povus montri mian dankemon por via granda bonkoreco.“

Ŝi nun ŝanceliĝe moviĝus kun sia supra korpoparto, kvazaŭ ŝi senkonsciiĝus.

Tiu gesto donus al la administranto la atenditan okazon por diri: „Ĉu vi volas trinki kun mi copita, glaseton da konjako, por ke vi rekaptu fortojn? Mi havas bonegan konjakon. Kompreneble ne ĉi tie en la buroo, sed en mia loĝejo. Ĉu mi rajtas inviti vin?“

Ŝi nun ridetus: „Un caballero tan noble y tan fino, kiel mi povus rifuzi al sinjoro tiel nobla kaj tiel grandanima tian honestan inviton?!“

Ŝi ekstarus kaj irus antaŭ li en la direkto, kiun li aludis.

La unuan glaseton sekvus pluraj pluaj. Li pli proksimiĝus al ŝi, kaj dirus: „Ne sub la brakoj, por favor, bonvolu, jen mi estas tre tiklema.“

Post iom da tempo oni aŭdus ŝin laŭte ekridi: „Ankaŭ sub la koksoj mi ne povas elteni tion.“

La administranto enverŝus plian glaseton da konjako kaj poste li trovus lokon, kie la kompatindulino ŝajne estas malpli tiklema aŭ kie la agrabla sento la malagrablan senton tiom venkis, ke estus peko plendi pri la tiklado.

Ekde nun ĉio okazus sufiĉe rapide. Oni aŭdus la sinjorinon rifuzi ion kun bone aŭdebla voĉo. Ŝi evidente penus aspekti tre energie rilate sian rifuzon. Sendube ŝi konis siajn klientojn kaj sciis kontraŭ kiu viro ŝi devas montri sin tre volema, kaj kontraŭ kiu atingeblas pli bona sukceso, se oni aranĝas malgrandan memprezenton por supozigi al la ripozĝenita administranto, ke li aŭdace konkeris fieran fortikaĵon kaj venkis post majesta batalo. Ĉiukaze fariĝus la rifuzoj pli kaj pli maloftaj kaj pli kaj pli mallaŭtaj. La lastaj vortoj, kiujn oni aŭdus ekstere rilatus jam nur al la moskitoj, kiuj komencis pike ataki la varmigitajn gambojn de la venkitino.

Se la administranto foje akceptis la ideon, ke povus indi la penon pasigi horon kun la vizitantino, jen li akceptis bonvoleme ankaŭ la longajn paroladojn. Nur tiukaze, se la memprezentantino ŝajne estis jam tro trivita, tiel, ke la administranto, eĉ se li estus en korpa bezono, eĉ ne plu povus esperi pri kelkaj etaj kaŝitaj ekscitoj, kaj li farus ĝustan konkludon el la cetera konduto de la ofertiĝintino, ke krom la mankoj de korpaj agrablaĵoj mankas al ŝi aldone eĉ talentoj abunde ekvilibrigi per rafinitaj kaj alte kultivitaj agoj de speciala maniero sian mankon pri korpaj preferoj, jen li adiaŭus ŝin tiom rapide, ke ŝi tute ne povus rakonti al li, ke ŝi devis postlasi malsanan patrinon kaj ses pli junajn gefratojn, kiujn ŝi devas prizorgi, kaj kiuj sen ŝia diligenta laboro ĉiuj devus morti pro malsato. Sed en kazoj kiel en tiu, kiu nun estis la temo, kie la ĉeestino posedis sufiĉe da ĉarmo interesigi lin aŭ car ŝi havis la feliĉon veni je horo, kiam li ne havis ion pli bonan je dispono, plaĉus al li la rolo atenteme aŭskulti rakontojn kaj ilin eĉ garni per konsolaj vortoj kaj per elvokoj de ekmiro aŭ de profunde sentata kompreno. Li scius sufiĉe bone, ke certe plej multe el tio, kio estis prezentita al li, se ne eĉ la tuta rakonto, estas mensoga aŭ parkere lernita el fiaj romanoj kaj eble jam centfoje aŭ kvincentfoje estis rakontitaj por samaj aŭ similaj celoj. La ino, kiu scias lerte prezenti ŝajne veran rakonton, konscus, ke ŝi tiel bonege povus kaŝi kelkajn mankojn, kiujn ŝi eble havas. Kiel ĉe la dom- aŭ aŭtomobilvendo tio ĉiam bone enspezigas, se la vendisto bone scias paroli.

Per tio li nebuligas kvazaŭ kiel per incenso la kritikan juĝon de la aĉetanto.

La adminstranto, kiu tie estis la plej altranga persono kaj kiu postulis respekton de ĉiu, kiu venis tien, aŭ almenaŭ atendis respekton, ne simple povis iri al unu el la neoficialaj tavernoj, tie sensence ebriigi sin kaj poste treni unu el la inoj kun si al sia bangalo. Verŝajne li tie ne trovus inon, kiu je la antaŭa vespero aŭ eĉ nur antaŭ horo ne gedormis kun iu kota bovopaŝtisto aŭ kanububo, ĉar tiu posedis peson; kaj la ino poste eble havis pedikojn, se ne pli teruran.

Tiel facile la administranto ne povis ĵeti sian reĝan majeston sur sterkejon, kaj tial, se la cantineros deziris, ke li silente akceptu, ke ili vendas brandon kaj entreprenas hazardoludejon, ili devis transpreni silente agnoskatan devigon, ke ili sendu ĉiun damon nove alvenintan pro profesiaj celoj en la domon de la administranto, por ke li povu juĝi ilin, kio okazis kun la preteksto, ke ŝi devas peti la permeson de sia restado ĉe li.

Ĉiu damo de la spertaj cantineros dum kelkaj horoj estis insiste instruitaj, kiel ŝi devas konduti antaŭ la administranto. La adminstrantoj de tempo al tempo estis novaj. Kaj ĉiu adminstranto havis proprajn kaj specialajn idealojn pri tiu homa bezono. La unuaj du aŭ tri inoj, kiuj amikiĝis dum horo kun la nova administranto, havis la taskon esplori liajn ecojn kaj lian guston kaj sciigi tiujn ekkonojn al la cantinero.


Rimarkoj

copita = glaseto.

Mi alma y mi corazon sangran = Mia animo kaj mia koro sangas.

por favor = bonvolu.

senorita = fraŭlino.

VII

Al la aktuala administranto, don Leobardo Chavero, nur tiukaze plaĉis vizitantino, se ŝi kapablis veki la impreson, ke ŝi estas relative honesta damo. Ke ŝi efektive estas tre honorinda civitanino,li ne atendis. Ŝi ja alikaze ne estus en la monterio. Sed tamen li ĉiam volis havi la impreson, ke la ino nur pro malfeliĉo, pri kiu ŝi estis senkulpa, estis devigita iri al la plej aĉa labormerkato, kiu por tiaj damoj ankoraŭ estis temo. La monterio estis la plej lasta merkato. Pli aĉa estis neniu alia. Eĉ punkaptitoj, kiuj povis pagi por tio, kaj al kiuj ĉeokaze pro sanokaŭzoj estis ceditaj tiuj rajtoj, certe rifuzus la plejmulton el tiuj inoj. Ju pli vizitantino kapablis veki la impreson al don Leobardo, ke ŝi venis nur pro hazardo aŭ pro naiveco tien, des pli bonan ŝancon ŝi havis dum tagoj, ja dum semajnoj rajti restadi en lia bangalo kaj esti traktata de ĉiuj loĝantoj de la urbo tiel, kvazaŭ ŝi estus lia edzino. Se ŝi komencis enuigi lin, don Leobardo ne permesis, ke la koncernata ino loĝu en la kampadejo, sed li atendis, ĝis karavano de komercistoj venis en la monterion, kies posedanton li povis fidi kaj tiam li sendis la inon kun konsiderinda ĉeko en ŝian hejmurbon.

Sed, se ino kondutis malbone, se ŝi interbatis kun li, li elĵetis ŝin senkompate, ne plu zorgis pri ŝi kaj ne restis al ŝi io alia krom retiriĝi en la vicojn de la batalantinoj kontraŭ akra konkurado.

Don Leobardo tiel,kiel ankaŭ neniuj aliaj administrantoj en la monterioj, morale ne estis limigita. Se li havis inon dum kvar semajnoj, tiukaze tiu fakto ne malhelpis lin akcepti novajn vizitantinojn kaj kontroli ilin pri ties kapabloj, kun la antaŭkondiĉo, ke la vizitantino trafas lian guston. Kaj se okazis, ke unu el la novaj vizitantinoj trovis lian specialan plaĉon, li prenis ankaŭ ŝin dum pluraj semajnoj en sian domon, sen rezigni pri la antaŭa damo, se ŝi ankoraŭ plaĉis al li. La nova helpantino estis akceptita kiel la kunulino de la antaŭa ino. Se al unu el ambaŭ tiu speco de intima kaj feliĉa familia vivo ne plaĉis, aŭ, se unu el ili estis kverelema, li eksigis ŝin per ĉeko. Okazis eĉ, ke dum la dekses monatoj, kiujn don Leobardo enoficis kiel administranto en tiu ĉi monterio, li foje dum tri monatoj kaj du semajnoj, kiel nombris la loĝantaro, vivtenis samtempe en sia bangalo unu damon kaj tri kunulinojn.

Tio estis tre ĝojiga familia vivo, kaj se ĉio irus laŭ don Leobardo, li povus elteni tiel dum tuta jaro. Sed du oficistoj, kiuj samtempe trovis plaĉon je unu el la du kunulinoj, kaj kies emoj ĉeokaze estis same responditaj. Kaj, kiam don Leobardo kun la damo kaj unu el la kunulinoj provis solvi vivfilozofiajn problemojn, ili alportis malpacon al la hejma feliĉo. La malpacon ne kulpis don Leobardo, kiu klarigis, ke li estas preta pardoni al ambaŭ pekemaj kunulinoj kaj al ambaŭ oficistoj, kiuj trovis plaĉon je la pekulinoj, kaj, ke li pretas forgesi la okazaĵojn. Sed kulpis tion la du kunulinoj, kiuj malkovris post tri tagoj, ke ĉiu el ili kaptis la malĝustan el la du oficistoj, kaj kiuj tial volis ŝanĝi la partnerojn. Tio kondukis al revolveraj pafoj, de kiuj la plej multaj kugloj preterflugis, sed du el ili trafis la celon, kompreneble sen la kulpo de la pafintoj, kiuj, kiel ili diris, ne havis la intencon murdi sin reciproke. Tial al don Leobardo ne restis alia eblo krom enfermi ambaŭ kunulinojn en ĉambron kaj teni ilin tie enfermitaj ĝis li povis sendi ilin per la karavano de araba komercisto al Balŭn-Canan.

VIII

Kiu venis kiel neiniciito, eble hazarde, tien, en tiun urbon, kiu estis tiom haste starigita en la ĝangalo kaj tiom senornama kaj sobra, tiu gajnis la impreson, ke temas pri kampadejo, en kiu ĉiu konstruaĵo, ĉiu kabano, ĉiu estaĵo, ĉu homo aŭ besto, havas neniun alian celon krom produkti mahagonon. Tiun celon la urbo kaj ties loĝantoj kompreneble havis, tiel, kiel en mineja loko ĉiu agado rekte aŭ nerekte servas por produkti karbon aŭ ercojn.

Kio okazis ekstere de tiu laboro en tiu kampadejo, homo vidis nur en tiu kazo, se li pasigis tie kelkajn semajnojn. Sed ne kiel vizitanto aŭ kiel gazetskribisto aŭ kiel membro de inspektista komisio, sed li devis esti tie kiel partoprenanto, ĉu kiel dungito, ĉu kiel metiisto, ĉu kiel contratista, ĉu kiel komercisto, kiel laboristo aŭ kiel membro de la granda armeo, kiu zorgis pri la plezuro kaj kiu vendis voluptojn, sen kiu la vivo tie apenaŭ estus eltenebla.

Kvankam la konstruaĵoj de la administrejo laŭ konstrumaniero kaj aspekto estis jam tre diferencajde tio, kion oni imagas kutime pri buroaj konstruaĵoj, eĉ en suker - kaj kaf-plantejoj, tamen la konstruaĵoj, kiuj servis al ĉiuj aliaj celoj, estis eĉ pli ol centfoje pli diversaj de tio, kion oni imagas pri tavernoj, ludohaloj, dancejoj kaj la domoj por ina subteno, ekzemple en eta haveno ĉe la pacifika bordo de Centra Ameriko. En tiuj etaj havenoj, kie albordiĝas nur trampaj ŝipoj, kies celoj kaj posedantoj ne ĉiam estas konataj, konservas tiuj ejoj almenaŭ ankoraŭ restaĵon de la brilo aŭ de la rabistoromantiko, kiun esperas renkonti soifa kaj inobezona maristo. Li estas tute kontenta kaj pensas, ke estas en ordo, se la du aŭ tri tavernoj de la haveno kaj la dancejoj, kiuj estas alkonstruitaj al la tavernoj, estas konstruitaj el malnovaj kestotabuloj, el platigitaj ladujoj kaj petrolkanistroj kaj el truigitaj pecoj de distranĉitaj ondoladoj. Tiaj konstruaĵoj ĉiam havas ankoraŭ certan ligon kaj rilaton al la civilizacio, se temas pri la arkitekturo kaj pri la uzataj konstrumaterialoj, ĉar ili delikate memoras pri la aĉiĝintaj kabanoj, kiujn oni ĉeokaze trovas en ĝardenkolonioj ĉe la rando de grandaj fabrikurboj en la cvilizitaj landoj, kie proletoj pasigas siajn dimanĉojn kaj plantas salaton, kiun ĉiam rikoltas aliaj.

Kompare al la konstruaĵoj, kiuj troviĝas en la mahagonkampadejoj kiel plezurejoj, oni povis nomi veraj palacoj la tabulkavernojn en la etaj havenoj. Ĉar tie en la monterioj estis eĉ ne kestoj, neniu peco da ondolado, neniuj najloj, neniu pikdrato, neniu fera hoko aŭ io ajn de tio, kio ankoraŭ videblas eĉ en la plej mizeraj havenoj de plej povra bordo.

Tabloj kaj seĝoj ekzistis nur en la konstruaĵoj de la administrejo, kaj eĉ tiuj mebloj ne estis faritaj per segilo, sed nur per hakiloj kaj maĉetoj. Kelkaj el la dungitoj dormis nur en hamakoj, ĉar ili pro serpentoj, skorpioj kaj grandaj tarantuloj ne povis dormi sur la nuda tero. Aliaj dungitoj, inter ili la administranto kaj la ĉeflibrotenisto posedis litojn. Tiuj litoj estis kiel ĉiuj mebloj tie el la plej bona mahagono aŭ el ebono. La ligno validis milojn de dolaroj, kompreneble en Nov-Jorko aŭ en Londono. Sed tie ĝi eĉ servis kiel brulmaterialo, se ĝi ne estis sufiĉe bona aŭ sufiĉe granda por povi oferti la necesan mezuron por la merkato. Sed kvankam la ligno de la litoj estis la plej nobla ligno, la litoj mem estis tiel provizore ĉarpentitaj el prihakitaj tabuloj, ke ili meritus la nomon lito nenie aliloke, eĉ ne ĉe povra kamparano en Albanio. Rimenoj el kruda bovohaŭto estis streĉitaj transverse de la lito. Sur tiu plektaĵo kuŝis sternita bastmato kaj sur tio matraco, tre lerte faritaj de indiĝenoj el la basto de speciala planto. Ĝi estis proksime tri centimetrojn alta kaj relative mola. En eŭropaj landoj oni supozus, ke oni faris ilin el torfo. La koloro similas ja al tiu de hela torfo. Bonaj kusenoj estis lukse remburitaj per elektita Luiziano- musko, kiu tie kreskis abunde.

Tiu speco de litoj kaj matracoj validis en la urbo kiel la plej granda lukso, kiun oni povus posedi. Kaj se la administranto aŭ dungito kondukis inon en sian bangalon, tiukaze certe estis kompreneble, kial la ino sentis sin oportuna kaj konvinkita pri tio, ke angla edukino ne povas dormi pli mole. En siaj propraj loĝejoj la inoj dormis ja aŭ en hamako aŭ sur bastmato sternita sur la tero. Hamako estis jam lukso, kiun nur malmultaj inoj povis permesi al si; ĉar eĉ, se ili havis monon, povis okazi, ke la tienda de la kompanio ne havis hamakon en la stokejo. Kaj ne estis certe, ĉu la sekva karavano alportos kelkajn. Iafoje estis en la kampadejo indiĝenaj viroj kaj inoj, kiuj faris negocon el tio plekti hamakojn el basto.

La tavernoj kaj ludohaloj konsistis plej ofte nur el unu aŭ du krudaj tabloj starigitaj sub la libera ĉielo. Tiu maniero validis jam kiel nobla. La malpli noblaj trink- kaj ludohaloj estis nenio alia krom la nura tero, kie la vizitantoj kaŭriĝis laŭ la maniero de indiĝenoj kaj trinkis la meskalon aŭ tuj el la botelo aŭ el fruktoŝeloj. Ankaŭ la ludado okazis sur la nuda tero.

Aliaj tavernoj havis duonon de palmtegmento, kiu estis apogita al arbo aŭ fosto tiel, ke ĝi estis direktita kontraŭ la vento aŭ en la plej multaj kazoj kontraŭ la rigardoj de la adminstrejaj konstruaĵoj. La ŝtonfrapistoj ĉe la kamparaj vojoj en Eŭropo faras sian laboron sub similaj primitivaj konstruaĵoj, kiuj estas ja konsiderinde pli malgrandaj, sed por tio kelkajn gradojn pli elegantaj ol tiuj, kiujn oni starigis en la kampadejo.

Krome ekzistis domoj faritaj el tuta palmtegmento, kiujn oni metis sen palisoj sur la teron apud vojo. La du gablajn flankojn oni fermis per seka arbustaĵo. Unu el la gablaj flankoj estis la pordo. Se oni forŝovis la arbustaĵon, jen la pordo malfermiĝis. Kaj se oni kovris la gablan flankon per la arbustaĵo, jen la pordo estis fermita. Tiamaniere konstruitaj estis la domoj, en kiuj loĝis la kelnerinoj kaj aliaj inoj, tie ili akceptis siajn gastojn por interparoli kun ili pri korpa geografio.

Dormi la homo devas, kaj se li ne havas liton, li devas dormi sur la tero. La inoj, la plimulto de la metiistoj, brandotavernistoj kaj laboristoj havis kiel loĝejon nur tiajn kabanojn, kiuj estis palmtegmento, kies gabloj ne sufiĉe altis, por ke oni rekte povu stari interne. Ĉar multaj, certe la plimulto de la loĝantoj el tiuj domoj havis nek liton nek hamakon, ili dormis sur mato sur la tero.

Ĉiu unuopulo, kiu matene vekiĝis sen esti ĝenita fare de serpento aŭ de skorpio aŭ iu alia el la dekmiloj de ĝangalreptilioj, rigardis sin favorigita de la sorto tiel kiel soldato, kiu nevundite revenas el longa milito.

La metiistoj kompreneble povis konstrui pli bonajn kabanojn, ĉar ili estis lertaj. Sed mankis al ili la tempo.

Ĉiu tempo de sunleviĝo ĝis sunsubiro, inklude de dimanĉo, apartenis al la kompanio. En la nokto ili dormis, kaj ili ankaŭ ne povis fari tiun laboron en la nokto. Tiel ili loĝis ĉiam nur sub la tegmento, ĝis ĝi iutage forbrulis aŭ uragano detruis ĝin. Tiam ili havis ĝuste tiom da tempo por konstrui novan tegmenton, kiu plej ofte aspektis eĉ pli mizere ol la antaŭa. Ĉiu esperis povi liberigi sin de la ŝuldoj, kiujn li havis ĉe la kompanio, por povi reiri en sian hejman regionon. Ĉar ĉiu esperis, ke tio okazos baldaŭ, tial ĉiu kontentiĝis pri la primitiva domo, kiun li havis. Ĉar ju pli longe li laboris en la monterio, des pli da ŝuldoj li havis ĉe la kompanio kaj des pli senesperiga estis la perspektivo povi skui tie la polvon de la piedoj. La ŝuldojn oni unue devis forlabori antaŭ ol oni rajtis forlasi la kampadejon.

Kompreneble ekzistis ankaŭ alia speco de domoj. Ĉe tiuj la tegmento estis metita sur palisojn, sufiĉe alta, por ke oni povu stari sub la lito rekte kaj eĉ iom da loko restas libera super la kapo. Kelkaj el la aguardiente-vendistoj posedis tiajn domojn. Ofte oni plibeligis tiujn domojn per tio, ke unu el la flankoj estis kovrita per arbustaĵo, tiel, ke ekestis vando. Iafoje oni konstruis duan vandon je tiu maniero kaj tiel la tavernisto apartenigis ĉambron, kiun li kovris al ĉiuj flankoj per arbustaĵo. En tiu ejo li dormis kun sia ino aŭ, se lin ne akompanis edzino en la monterion, jen laŭvice kun unu el la meseras, el la kelnerinoj, kiuj priservis en lia taverno.

Kelkaj el la metiistoj, kiuj apartenis al la pli inteligentaj, nomataj maestro, do majstro, kiel ekzemple la forĝisto, la jungilarfaristo, la poŝtrajdisto, la mayordomo de la arrieros, kiuj ĉiuj estis bone pagataj, ĉar ili nemalhaveblis por la funkciado de la entrepreno, kaj tial estis respektataj kaj sendependaj, tiel, kiel la dungitoj, loĝis en kabanoj, kiuj, nur malpli grandskale, ne estis malsimilaj al la konstruaĵoj de la administrado. Komparate laŭ la cirkonstancoj tiuj domoj rigardeblis kiel la plej altkvalitaj domoj, kiuj atingeblis por la loĝantoj de tiu urbo.


Rimarkoj

aguardiente = brando arriero = mulisto, mulpelisto.

mayordomo = intendanto, domkortega mastro, administranto, domisto.

mesera = kelnerino.

IX

Ĉe la ekstrema rando de la tereno kaj proksime de tie, kie komenciĝas la ĝangalo, staris aĉe aspektanta kabano sen vandoj. La rompiĝema palmotegmento montris plurloke truojn, kaj la diseriĝantaj ĉevronoj konkludigis, ke ĉe la sekva ŝtormo certe nenio postrestos de la tegmento. Putriĝema tabulo fiksita je unu el la esencaj palisoj, havis veterbatitan surskribon, evidente skribitan per larĝa krajono de ĉarpentisto. Kelkaj el la literoj fariĝis nelegeblaj. Sed tiu, kiu scias deĉifri misterajn hierglifojn, kapablis malkovri kun iom da pacienco, ke la skribo iam tekstis: Escuela, lernejo.

La monterioj laŭ leĝo estis devigitaj konstrui kaj teni en bona stato lernejojn por la infanoj de siaj laboristoj kaj dungitoj kaj de ĉiuj ceteraj homoj, kiuj loĝis tie. La leĝo en formo de instrukcio celis, ke la monterioj tute ekipu la lernejojn kaj ankaŭ zorgu por la instruisto kaj pagu lin. Sed ĉar tio en la instrukcio ne eksplicite vorton post vorto estis legebla, sed ĉe la transdono de la koncesio nur dirita, ke oni devu konstrui kaj teni en bona stato la lernejon, tial plenumis la kompanio la instrukcion nur tiel, kiel ĝi interpretis ĝin la kompanio mem.

Deko da palisoj estis fositaj en la teron kaj sur tio oni metis palmtegmenton. Por eviti, ke iu rilate la sgnifon de la kabano eraras, oni fiksis tabulon kun la surskribo Escuela Rural, vilaĝa lernejo. Ekde la komenco de tiu lernejo tie oni neniam instruis infanon. Kaj la kabano servis tial dum la plej varmaj horoj de la tago kiel substarejo por muloj kaj azenoj por ke ili ĝuu iom la ombron. En la jarobilancoj de la kompanio, de kiuj oni devis transdoni kelkajn kopiojn al la instancoj, troviĝis ankaŭ la escuela kiel posedo de la kompanio kaj eksplicite kiel inventara posedo en la alto de dumil sescent pesoj. La vera valoro baziĝis nur sur la uzita labortempo de kelkaj peonoj kaj kostis kvar pesojn kaj okdek centavojn.

Ĉiu monterio havis tian lernejon, ĉar ili laŭ leĝa instrukcio devis havi ĝin. La antaŭe detale prikribita estis la plej bona el ĉiuj. La lernejoj de la aliaj monterioj havis jam delonge nek tegmenton nek ĉevronojn. La lernejo de la monterio La Tumba konsistis nur plu el paliso, kiu atestis pri malaperinta pompo. La aliaj palisoj estis de jaroj aŭ putriĝintaj aŭ iu uzis la ankoraŭ uzeblajn palisojn por iu pli bona celo. Ne estis ironia rimarko, sed hazarde efektiva fakto, ke la ununura paliso, kiu ankoraŭ postrestis, ankoraŭ portis la tabulon, sur kiu ankoraŭ du literoj legeblis: s...l.. La aliaj literoj tute paliĝis.

Ĉiuj ĉi lernejoj antaŭ la diktaturo ne ekzistis. Sed poste ili estis menciataj en la raportoj de la ministerio pri instruado en la nombro de la kamparaj lernejoj kaj montris al la tuta mondo, kiajn streĉegojn faris El Caudillo, la gvidanto, por levi la nacian nivelon de la edukiteco. La diktatoro diktis, dekretis kaj ordonis, kaj jen vidu, nova popolo estis naskita kaj ekokupis sian laŭmeritan lokon inter la civilizitaj nacioj de Tero.


Rimarkoj

escuela = lernejo.

Escuela Rural = lernejo kampara.

El Caudillo = la gvidanto.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.