La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 14

I

Dekdu bovoparoj tiris la trunkon. Ambaŭflanke vadis tri boyeros, ŝovante per siaj hokoj la trunkon tien kaj tien kaj ŝirante ĝin el la marĉa ŝlimo. Ĝis la koksoj la viroj vadis en la ŝlimo, kaj ili havis malmulte da potenco pri la trunko, kiu seninterrompe sinkis en la ŝlimon kaj troveblis kaj eltireblis nur en tiu kazo, se oni sekvis la ĉenon, kiu estis kroĉita per hokoj al la trunko.

La knaboj kaj la ceteraj boyeros vadis apud la bovoj, pelante la bestojn per pintaj bastonoj, per krioj kaj sakrado. Ankaŭ la bovoj vadis ĝis la lumboj en la tenaca ŝlimo, kaj ili eble eĉ pli devis peni moviĝi antaŭen ol la viroj. Ili eligis siajn gambojn neniam tute el la tenaca kaĉo, sed trenis la krurojn kaj la korpon en la profunda suĉanta argilo.

Post ĉiu kvina paŝo la taĉmento devis halti. La viroj kaj la bovoj spiregis kaj bezonis freŝan aeron. Kaj tio, kio de la homoj kaj bestoj videblis, gutadis pro ŝvito. La muŝoj ŝvebis en densaj svarmoj super la taĉmento, jen mordis en la karnon de la viroj jen en tiun de la bovoj, ili elŝiris pecon, postlasis trembrilan strion de fluanta sango, flugis pli alten kaj mordis en alian karnoparton, ree elŝiris peceton kaj denove flugis pli alten por ataki je plua loko denove.

Dum la jungitaj bovoparoj staris, la viroj penis per ĉiuj siaj fortoj elŝiri kaj suprenigi la trunkojn, kiuj tute trempiĝis en la ŝlimo kaj interkroĉiĝis kun radikoj kaj lianoj. Se la troza fine estis liberigita, oni ekpelis la longan vicon de bovoparoj. Eble oni antaŭeniĝis dudek paŝojn, kaj tiam la troza jam denove sinkis en la ŝlimon kaj malaperis el la okuloj. La bovoj, ankoraŭ plenforte tirante, ŝiris la trunkon ankoraŭ kelkajn paŝojn plu antaŭ ol ili haltis, kaj tiam la troza jam puŝiĝis en la ŝlimon tiom, ke eĉ la duobla kvanto de bovoparoj ne povus tiri ĝin plu. La tuta trajno rehaltis. La elfosado de la troza okazis kun sakroj kaj ĝemado. Kaj se ĝi fine estis eltirita pluan fojon, tiukaze la viroj sukcesis ree treni ĝin proksimume dum dudek paŝoj, ĝis ĝi sinkis pluan fojon kaj oni denove devis elfosi ĝin.

La knaboj, irante apud la bovoj, pelis ilin kaj dum tio devis seninterrompe ellevi kaj elŝiri la tirĉenojn, por ke tiuj ne firmpinĉiĝu sub radikoj kaj marĉigita arbustaĵo, kiu troviĝis ĉiam pli sub la ŝlimo ol super ĝi. Nelerta paŝo glitigis ilin sub la piedojn de la bovoj. La bestoj, kiuj kun ĉiuj siaj fortoj tiris antaŭen, kvazaŭ freneziĝis kaj sovaĝiĝis plagate de miloj de insektoj, preskaŭ blindigite de la infereca humida ardo, kaj pro la laborstreĉoj, la kriado de la pelknaboj kaj la seninterrompa pikado de la bastonoj Tial ili tretis la knabon, kiu senatente glitis sub iliajn piedojn, senkompate ŝlimen. Okazis ĉiam interne de kvindek metroj, ke knabo malaperis sub la kruroj de bovoj en la ŝlimo. La taĉmento ne haltigeblis precize je la ĝustatempa momento. Kvankam la muchachos provis haltigi la du plej proksimajn bovoparojn, la antaŭirantaj bovoparoj tamen tiris plu kaj la sekvaj urĝis ilin. Nur ilia granda lerteco pri la uzado de sia korpo kaj la fleksebleco de ĉiuj membroj, savis la knabojn, kiuj subiĝis la bovkrurojn.

Pro tiu kaŭzo la unua averto, kiun ricevis nova boyero de spertuloj, ĉiam estis la sekva: 'Knabo, atentu, por ke vi ne glitu sub la bovojn! Sed, se vi foje estos sub ili, ne atendu ĝis la taĉmento haltos, sed elturniĝu eĉ pli rapide kaj pli lerte ol persekutata igvano.’ Tiu averto havis la sekvon, ke la novuloj ne iris sufiĉe proksime al la bovoparoj, se la taĉmento moviĝis antaŭen, kaj tial la novuloj konsiderinde hezitigis la tagan laborkvanton.

Ĉiu bovoparo bezonis sian propran knabon por teni moviĝanta la taĉmenton kaj atenti pri la tirĉeno, por ke ĝi ne tordiĝu. Sed tio postulis tiom proksiman aliron al la laborantaj bovoj, ke la knabo ĉe tio ĉiam je duono estis sub bovokorpo kaj sufiĉis, ke li glitis nur per unu gambo en truon, el kiu bovo ĝuste eltiris la antaŭan kruron, kaj jen li jam laŭ sia tuta longo troviĝis sub ambaŭ bovoj. Ĉiu muchacho devas atenti pri si kaj sia propra vivo. Neniu povis helpi al li,ĉar ĉiu unuope devis labori trifoje tiom, kiom oni kutime atendas de homo.

II

Per ĉiu plua troza, kiu estis veturigita al la tumbo, pliprofundigis sin la ŝlimo. Se ĝi havis dum la komenco de la veturigoj eble ankoraŭ certan denson kaj firmon, tiukaze la marĉa ŝlimo fariĝis pro la trenado de la pezaj trunkoj, pro la stamfado de la kruroj de dekdu aŭ dekkvar paroj da pezaj bovoj kaj la knedado, kaŭzata de la piedoj de la knaboj kaj viroj, post kelkaj troz-veturigoj tiom kaĉa kaj ŝlima kiel pasto. Ju pli ĝi alprenis la ecojn de mola pasto, des pli profunde la troza sinkis en la ŝlimon, des pli profunde sinkis la gamboj de la bovoj en la molan grundon, des pli malfacila kaj peniga fariĝis por la bestoj eltiri siajn krurojn, kaj des pli da fortoj, kiuj servu por la tirado de la trunkoj, ili devis disipi nur por moviĝi plu en tiu profunda kaj tenaca ŝlimo. Kaj ne nur tio. Ju pli mola kaj ju pli profunda, plimoligita kaj pli disŝirita fariĝis la pasta ŝlimo des pli ĝi kroĉiĝis en la formo de pezaj flanoj kaj buloj al la troza kaj al la bestokruroj kaj gamboj de la viroj kaj knaboj. La kruroj de la bovoj ekaspektis kiel elefantaj kruroj kaj fariĝis samtempe pezaj kiel la kruroj de elefantoj, dum la troza ricevis la trioblan amplekson kaj la kvinoblan pezon. Tuj kiam la troza estis tirita al la surfaco, koprneble la knaboj kaj viroj deskrapis la superfluajn tavolojn de la ŝlimo. La veturigo tamen daŭrigis sin apenaŭ dum kvin metroj, kaj jam la troza ree kreskis ĝis la duoblaj kaj trioblaj ampleksoj kaj pezoj.

Sed kion helpu lamentado! Se la troza enspezigu monon, oni devas vendi ĝin, kaj se oni devas vendi ĝin, necesas transporti la trunkon al la merkato. Kiel ĝi atingas la havenon, ne estas la afero de la aĉetisto, sed tiu de la vendisto. La vendisto prefere eligus la mahagonon el la ĝangalo per traktoroj moviĝantaj sur ŝtalaj transportbendoj. Sed tien, kien li povus veturigi la grandajn traktorojn, ne kreskas mahagono. La alta prezo de la oro trovas sian kaŭzon je la raro de tiu metalo kaj je la penoj havigi ĝin. La alta prezo de la mahagono kontraŭe al tio trovas sian kaŭzon je la penoj de la transporto. Kostas malpli da penoj, malpli da tempo kaj malpli da mono transporti abian lignon el la interna Finnlando al haveno en Centra Ameriko ol mahagonon el la ĝangaloj de Centra Ameriko al la sama haveno. Tial en la havenoj de Centra Ameriko ligno, kiu venas el la arbaroj de Ruslando, Svedio kaj Finnlando, multoble pli malmulte kostas ol ligno el la praarbaroj de tiuj amerikaj respublikoj.

III

Kiam meze de la vojo la sesa troza de tiu tago firmpikiĝis profunde en la marĉo, rigardis ĝin la bovoj pro sia memkonservemo kiel devon fini la laboron je tiu tago.

Dum la aliaj, la viroj, ankoraŭ elfosis la sinkintan trunkon, komencis sterni sin unu bovoparo post la alia. Kiam la troza fine estis liberigita, haltis ĉiuj bovoparoj en la ŝlimo. La boyeros sciis, ke de tiam nek pikado per la pelobastonoj nek vipobatoj instigus la bovojn labori plu. Ili tiutage laboris jam du horojn pli longe ol kutime. Sed, ĉar ili troviĝis en tiom longa tirvico, iliaj grega instinkto kaj societema sento forgesigis ilin dum certa tempo pensi pri la troa laboro. Sed tiam la sama grega instinkto havis la rezulton, ke ili ĉiuj sternis sin kaj ĉiuj samtempe rifuzis pluan laboron.

Vicente, per plenaj pulmoj spiregante kaj saturite de ŝvito, proksimiĝis al Andreo kaj diris: “Finfine nia laboro ĉesiĝis. Mi estas tute kaputa.“

„Ni ĉiuj estas kaputaj, Nene. Sed nur la bovoj havas nun paŭzon ĝis la unua en la nokto. Ni ne. Ni iros nun al la campo por manĝi. Sed poste ni ankoraŭ devos labori dum duono de la posttagmezo antaŭ ol ni ripozos.“

„Sen la bovoj ni ja ne povas veturigi trunkon“, diris Vicente.

„Bone divenite, infaneto mia.“ Andreo ekridis glugle. Ankaŭ li anhelis kiel la ceteraj. Kaj ankaŭ lia korpo estis kovrita de multe da ŝvito, kiu fluetis kaj gutis rozruĝe malsupren de multnobraj lokoj, ĉar ĝi miksiĝis kun la fajnaj sangostrioj, kiuj fontis el la pikvundoj. Spite al sia laciĝo li kapablis ridi kun Vicente. Kaj li ripetis: „Certe ne, Nene. Sen bovoj ni ne povus veturigi trunkojn. Mi rimarkas, ke vi scias uzi vian kapon.“

„Tion mi ja diras, Andreĉjo, se ni ne havas bovojn, ni ne povas fortreni trunkojn kaj ne devos plu labori.“

„Eble estis tiel en via bieno, filĉjo mia. Ĉi tie ne. Ĉi tie oni laboras, tiom longe, kiom vi ankoraŭ povos stari. Kaj, se vi ne plu povos stari, vi laboros sur via postaĵo, rampante. Sed labori vi devos. El Gusano jam hieraŭ diris al mi, ke ni sur la alia sulkoflanko, kie oni nun ankoraŭ dehakas arbojn, devos malfermi kaj elhaki el la ĝangala densejo la strateton por ricevi vojon. Sur la alia flanko la mahagonarboj staras dekoble pli enspezige ol sur tiu ĉi flanko. Sed la vojo estas ankoraŭ pli marĉa ol ĉi tie.“

„Ĉu ankoraŭ pli ŝlima kaj pli marĉa ol ĉi tie?“ Vicente demandis mirigite. „Kiel tio eblas?“

„Ĉi tie ĉio estas ebla. Kaj ĉar sur la alia flanko sekve de la terena dekliveco la marĉo estas tiom mola, ke la trozas tuj boriĝus dek metrojn profunden en la grundon, se ili estus trenataj, tial ni devos konstrui calzadas. Kaj tion ni hodiaŭ posttagmeze faros ĝis ni ĉiuj renversiĝos kaj tuj tie dormos, kie ni falis.“

„Calzadas, kio tio estas?“

„Tion vi ekscios hodiaŭ posttagmeze ĉe ilia konstruado, kaj vi krome lernos aldone ĉe la konstruado de la calzadas, ke ĉiu laboro, kiu ĉi tie farendas, estas simile kruele peniga kaj streĉa. Ĉi tie oni neniam donacos ion al vi. Kaj ĉi tie neniam iu laboro estas facila kaj tute

IV

Kiam la muchachos jam dum kelkaj minutoj spirkaptis aeron, ili komencis eljungi la bovojn. La pezajn jugotrabojn, el kiuj ĉiu pezis ĉirkaŭ dudek kvin kilogramojn, kaj kiuj ŝarĝis la bovnukojn de la dua matene, oni senrimenigis kaj deprenis. La bestoj movis liberigite siajn kapojn kaj nukojn, kiuj certe estis kvazaŭ paralizitaj kaj la bovoj bonfarte komencis leki la vundojn de la mordintaj muŝoj kaj de aliaj insektoj kaj grati kaj skrapi la dolorantan haŭton per la dentoj.

Finfine ĉiuj bovoj estis maljungitaj. Ili troviĝis ankoraŭ en sia taĉmento tie, kie ili sternis sin. Iliaj korpoj dum la kampado profunde sinkis en la ŝlimon. Ili ŝajne sufiĉe bonfartis en la ŝlimo, kiu estis iom pli frideta ol la ardante varmega aero ĉirkaŭanta ilin; ĉar la ŝlimo fridetigis ne nur iliajn korpojn, sed trankviligis samtempe ankaŭ la teruran jukadon de la insektopikoj. Kaj amaso da garrapatas, de grandaj kaj malgrandaj iksodoj, kiuj enmordiĝis en la haŭton, sentis minacon kontraŭ sia vivsekureco en tiuj lokoj de la bovokorpoj, kiuj estis ĉirkaŭataj de la ŝlimo, kaj tial komencis tiri siajn fortikajn pinĉilojn el la haŭto kaj penis, rampante laŭ la bovokorpo, atingi la surfacon. La instinkto atentigis tiujn insektojn, ke ili estus perditaj, se la ŝlimo sur la bovokorpoj krustiĝus, subsune kvazaŭ ŝtoniĝus kaj kunpremus kaj tiel mortigus ilin. Sed ankaŭ la bovoj sciis pro instinkto, eble eĉ pro spertoj, ke pro kuŝado en ŝlimo kaj poste sub Suno la ŝlimo sur la haŭto krustiĝas kaj kvazaŭ ŝtoniĝas, kaj, ke ĝi tiel liberigos ilin de centoj, ja de miloj de tiaj molestaj parasitoj.

Certa kvanto de la viroj kun siaj trinkpelvoj iris al akvofonto, kiu fontis ĉirkaŭ ducent metrojn malproksime kaj flanke de la strateto el rokfendeto kiel minca strio. Ne estis multe da akvo, kaj por povi uzi ĝin, la viroj devis unue fari kavon, por ke la minca strio kaptiĝu en ĝi kaj la akvo kolektiĝu. Ĉiu el ili tie plenigis sian pelvon, gargaris la buŝon kaj poste knedis en la ŝlima akvo, kiun li denove ĉerpis per la pelvo, etan bulon el posolo.

Sed la plimulto de la viroj estis tro lacaj por migri al tiu fonto. Ili preferis, tuj longe etendiĝante, sterni sin kaj ripozi je tiu flanko de la strateto, kie estis iom pli da sekeco.

V

Subite, kvazaŭ saginte el la densejo, troviĝis antaŭ ili El Picaro. Li sidis sur ĉevalo kaj rondrigardis la taĉmenton.

La viroj restis tie, kie ili estis.

„Apenaŭ estas la dekunua kaj vi jam pretas pri la laboro, ĉu?“ li vokis.

Pedro, rulumante cigaredon, diris: „La bovoj ne plu pretas labori.“

„Kompreneble ne, se vi trolacigis ilin. Vi prefere estu helpintaj al la bovoj kaj pli rapide kaj pli alte levintaj la trunkojn el la koto, tiel, ke la kompatindaj bestoj ne devu tiri tiel supermezure. Tiukaze ili ne estus tro lacaj. Pigrularo vi estas, kaj mi certe devos foje dancigi la vipon inter vi, por vigligi vin. Mi foje pendumigos duonon de via societo dum du horoj hodiaŭ vespere por vigligi vin. Vi ĉi tie ne estas en la ferioj kaj por ripozo, sed por labori. Ek do, gvidu la bovojn al la paŝtejo! Kaj nokte je la dekdua enviciĝu kaj fortrenu la restaĵon de la trozas!

Estas peko por Dios, por Dio kaj la homoj, kiel vi pigrumas ĉi tie kaj hontego, ke tiaj fortikaj brunaj hundoj kiaj vi meze de la tago sternas sin laŭlonge sur sian kotan postaĵon kaj ne plu emas labori. Ek, la bovojn al paŝtejo! Kaj se vi voris en la kampadejo vian damnitan manĝaĉon, tiukaze eku al la transa flanko por liberigi la strateton!

Mil damnoj! Mi ja ankoraŭ instruos al vi ĝuste labori ĉi tie. Mi devus draŝi sur ĉiun el vi dudekon, por vivigi la taĉmenton. Ĉu vi vere ne hontas tiel kaputlaborigi la kompatindajn bovojn, tiel, ke la bedaŭrindaj bestoj eĉ ne plu povas anheli? Santa Purisima estas mia eterna atestantino, ke vi estas pedikoplenaj stinkantaj bestoturmentistoj, fetoranta idaro de indiĝenoj, jen tio, kio vi estas, filoj de favaj hundinoj kaj cabrones!“

Li rigardadis al ĉiuj flankoj por transrigardi la batalkampon kaj trovi novan inspiron. Li efektive trovis ĝin.

„Los yugos, la jugojn, mil damnoj, ankaŭ tiujn vi ne tuj devus lasi kuŝi en la kaĉo, se vi denukigis ilin. Pro fieco tro pigraj porti ilin eĉ nur kelkajn paŝojn ĝis seka loko!“

Fidel ekapogante sin iom sur sia brako, sed sen leviĝi de sia loko, kie li kuŝis, diris:“Kial ni transen trenu ilin kun tiom da peno tra la koto, se ni nokte tamen devos remeti ilin sur la bovojn je la sama loko, kie ili estas nun?“

„Fermu la lukon, aŭ mi fermklakos ĝin perpugne, impertinenta hundo!“ vokis El Picaro.

„Mi diris ĝin nur, por ke vi sciu, kial ni lasis kuŝi la jugojn tie, kie ili estas nun“, parolis Fidel plu. Aŭdeblis je lia voĉo, ke li ne parolis por doni klarigon, sed, ke li parolis por ĉagreni El Picaron. El Picaro sentis tion tute bone.

Sed kiel ĉiuj capataces, kaj kiel ĉiuj skurĝistoj kaj torturaj servistoj, ankaŭ El Picaro estis tiel atentema, troigi aferon ne tro, ĉar li sciis, ke li ne estas en pliforto kaj, ke li troviĝas en ĉirkaŭejo, kie li ne povus fuĝi sian sorton, se ĝi foje ekmoviĝus. Li vidis tre bone, ke la muchachos sekve de sia trolaciĝo troviĝis en humuro tia, ke tute eta kaŭzo sufiĉus por suprensaltigi iun el ili kaj ataki lin por ŝiri lin de la ĉevalo kaj por mortbati lin kiel hundon, kaj poste enfosigi lin en la ŝlimo. Kiel povus helpi la revolvero al El Picaro? El ses pafoj, se li entute povus pafi ses da ili, en tiu ekscitiĝo kvar el ili ne trafus la celon. Kaj se la ses pafoj iam estus elpafitaj, li estus tute perdita.

Li diris nenion plu, lante li ekbruligis cigaredon kaj turnis la ĉevalon. Li retrorajdis kelkajn paŝojn kaj tiam klake batis sian ĉevalon kaj samtempe uzis la pezajn spronojn, por ke la ĉevalo saltu sur la alian flankon de la strateto, de kiu estis pli proksime ĝis la kampo. La ĉevalo saltis.

Sed El Picaro, kiu tie ja ne observis la laboron, sed nur la ripozantojn, subtaksis la malafacilaĵojn, kiujn kaŭzis tiu strateto. Certe li pensis, ke la marĉa ŝlimo troviĝas nur je la supraĵo. Estus damne dura afero kun sia ĉevalo lante vadi trans la strateton.

Sed vivdalvide kun la viroj li volis montri, ke tiu strateto ne kaŭzas pli da peno ol multaj aliaj. Kaj tiel li saltis kun sia ĉevalo tiom profunde en la moligitan kaj disŝiritan ŝlimon, ke li, kvazaŭ kiel enpafite, malaperis ĝis trans la selon en la kaĉa ŝlimo.

La ĉevalo stamfe provis liberigi sin per la piedoj, sed ju pli ĝi tretadis per la piedoj, des pli profunde sinkis la besto.

VI

La muchachos ĉiuj trankvile sidis plu.

El Picaro ne alvokis ilin por helpo. Tio damaĝus lian dignon. Li deglitis de la selo kaj sinkis tuj ĝis la brusto en la ŝlimon. Li disrulis la lazon, faldis maŝon, volvis ĝin ĉirkaŭ la ĉevalbuŝon kaj la finon de la lazo ĉirkaŭ sian manon kaj ŝiris sin kun sakrado kaj ĝemoj el la ŝlimo.

La ĉevalo plifaciligita de la ŝarĝo de la rajdanto, pene moviĝadis en la ŝlimo, ĝis ĝi trovis pli firman grundon sur radikoj aŭ grandaj ŝtonoj kaj kapablis leviĝi duonon de metro. El Picaro intertempe alvenis ĉe la flanko de la sulko kaj de tie, nun jam staranta sur malpli marĉa grundo, tiris la beston al si, tenanta per la lazo al la ĉevalo firman tenon kaj samtempe direkton.

Ne tute tiel, sed simile kiel tie ĉiuj aliaj viroj aspektis, aspektis nun ankaŭ li. La viroj de dislimo de sia nigra drata hararo ĝis malsupren al la plandoj estis kovritaj per nigre griza kaĉo, kiu lante komencis krustiĝi sur iliaj korpoj, de kiam ili tie kuŝis ripozante. La hararo de ĉiu estis kungluita kaj krustigita, kaj la ununura vestaĵo, kiun ĉiu surhavis, ĉifonita blanka pantalono, estis abunde ornamita kaj saturita per ŝlimo. Ke la pantalono estis farita el kotonŝtofo, oni ne povus konstati kun certo; ĝi same tiel bone povus esti vestajo, kiu konsistis el nenio krom marĉa ŝlimo. Entute ĉiu viro aspektis tiel, kvazaŭ li de supre ĝis malsupre estus vualita en nigre griza kaĉo, preta esti ŝovata en la bakfornon por poste eliri kiel kukoviro. Kaj kiel plenkreskinta spickuka ĉevalo aspektis nun ankaŭ la rajdobesto de El Picaro. Li mem diferenciĝis de la aliaj viroj nur per tio, ke lia hararo ne estis kungluita kaj lia vizaĝo nur kovrita de ŝlimaj ŝprucaĵoj. Sed, ĉar li surhavis ĉemizon, pantalonon, ledogamaŝojn kaj botelojn, tial kostis al li eĉ pli da peno ol al la aliaj viroj, liberigi sin de la marĉa ŝlimo, kiu gluiĝis al li.

Per la manoj li viŝis la malsekan tenacan koton de siaj vestoj, poste de la selo kaj de la ĉevalflankoj.

„Fulmotondro!“ li kriis kolere, „tion mi ja, mil damnoj, ne sciis, ke ĉi tie la diodamnita koto estas tiom profunda kaj tiel insida!“

„Se vi demandus nin, tiukaze ni dirus tion al vi“, vokis Santiago transen.

Kaj Fidel vokis laŭte kaj impertinente: „Ĉar vi ja ankaŭ alikaze scias ĉion, ni supozis, ke vi devus scii ankaŭ tion, kiom profunda la lodo ĉie tie estas.“

Nun enmiksiĝis Andreo: „Se ni povus treni ĉiujn trunkojn jam antaŭtagmeze, ni certe estus farinta tion. Nun vi ja almenaŭ scias, kial ni ne povis fortreni ĉiujn.“

El Picaro rektiĝis kiel pavo, ĉar li sukcesis tiri sin sen helpo de la muchachos el la koto. Li ŝanĝis nun la paroltonon kaj diris: „Mi interŝanĝos al vi por la nokto duonon de la bovoparoj kontraŭ ripozintaj kaj aldonos ankoraŭ ses pluajn bovoparojn. Konduku ĉiujn bovoparojn nun al la kampadejo kaj poste al la granda paŝtejo, mejlon malantaŭ la kampadejo. Mi elserĉos la bovoparojn por vi. Kiu pensus, ke la koto ĉi ti estas tiom dika kaj profunda!“

„Sur la alia flanko de la sulko, kie oni jam dehakas arbojn, ĝi estas eĉ duoble pli profunda“ diris Matias, „kaj la strateto estas dufoje tiom longa, kiom ĉi tie.“

„Jes, tion mi scias“, diris El Picaro surseliĝante. „Mi sendos informon al don Severo kaj postulos du pluajn bovoparojn de li.“

El Picaro forrajdis, malpli fiere kaj malpli parade ol li venis. Kaj tiel, kiel li forrajdis, oni tre bone povus supozi lin kavaliero el malnova legendo, kiu estas sorĉita de malica sorĉisto kaj nun troviĝas en la stato de ŝtoniĝo tuj haltonta por fantome timigi kiel ŝtoniĝinta kavaliero estontecajn genrojn.

„Li aspektis tiel ridinda“, diris Santiago rikane, „ke mi preskaŭ supozis, ke li provos tiri sin je la propraj oreloj el la kaĉo.“

Furioze Fidel aldonis: „Se li ĉe tio estus forŝirinta sian napokapon naŭzan, tio estus delektiĝo por mi.“

„Kial delektiĝo?“ demandis Procoro, kiu turniĝadis al la alia flanko kaj rigardis al Fidel.

„Kial delektiĝo? Kiel vi povas demandi nur tiom stulte kaj naive, homo?! Tiukaze mi ne sentus min devigita iutage senkapigi lin per sabro. Ĉar estas tiel, ke mi iutage certe faros tion, tiun senton mi ne povas denukigi. Ĝi persekutas min tage kaj nokte, se mi nur vidas la grimacojn de ili ambaŭ, tiun de Gusano kaj tiun de Picaro. Ili faras tion tiel facila kaj agrabla al ni havi tiajn belajn kaj ebriigajn sentojn kaj pie peti la karan Dion en la ĉielo, ke tiu sufiĉe baldaŭ donu ceokaze eblon por realigi tiun senkapigon per sabro.“


Rimarko

lodo = ŝlimo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.