La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 15

I

Sufiĉe longe ripozinte, la jugon ne plu sentante sur la nuko, kaj tial sciante, ke hodiaŭ ilia laboro estis finita, la bovoj, kun malmulte da peno de la viroj, ekstaris kaj lasis gvidi sin al la kampadejo.

„Sed kie estas Eŭlalio?“ Andreo demandis subite, kiam la taĉmento ekmoviĝis. „Mi ne vidis lin dum horo. Damnite, nur nun konsciiĝas al mi, ke li ne estis en la taĉmento.

Kelkaj viroj ekkuris en la ĝangalon, kriante lian nomon.

Post kelkaj vokoj ili aŭdis respondi Eŭlalion per malforta voĉo. ,Aqui estoy, companeros! Mi estas ci tie, kamaradoj.“

Du el ili kuris al li.

Li sidis kaj apogis sin kontraŭ arbo. Lia vizaĝo estis iom verda, facila ŝaumo pendis sur liaj ŝvelintaj lipoj. La gambo mordita de la serpento montris ĝis supren al la genuo ruĝviolan nebulece konturitan koloron. Ĝi estis ŝvelinta, ardanta kaj bula, ĝi aspektis kvazaŭ ĝi volus krevi.

„Mil damnoj, companeros, mi ne povas iri“, diris Eŭlalio lace.

Du viroj levis lin kaj portis lin sur siaj ŝultroj, sekvante la taĉmenton, al la campo.

Kiam ili alvenis tien, tri knaboj pelis la bovojn al la paŝtejo, kie la zacateros, la nutraĵservistoj de la kampadejo amasigis foliaron, sekajn maizostaŭdojn kaj herbojn, kiuj matene estis detranĉitaj sur kelkaj senarbaj lokoj de la ĝangalo. Sed la bovoj etis tro lacaj por manĝi. Ili ronĝadis dum iom da tempo je la magraj herboj de la paŝtejo. Poste ili serĉis ombrajn lokojn sub la arboj, kiuj troviĝis unuope sur la nekultivata paŝtejo, kaj ripozis.

Nur pli poste, posttagmeze, ili trotos al la rojo, trinkos ĝis pleneco, kaj poste en la frideto de la vespero komforte serĉos sian manĝon.

La kuiristo ankoraŭ ne pretigis la manĝon por la viroj.

Kaj tio donis al ili la okazon sin sterni en la boyero- kabano sur siajn petatojn, kie ili tuj ekdormis.


Rimarko

petato = mato el fragmito.

II

Andreo iris al la oficina de El Picaro. El Picaro balancis sin en hamako pendigita sub la elstaranta tegmento de la kabano, kiu servis al li kaj al El Gusano kiel oficina kaj loĝejo. El Gusano troviĝis ĉe la hakistoj por observi, ke neniu eble eĉ fariĝu dormema, sed streĉu liveri tri aŭ kvar tunojn.

„Jefe“, diris Andreo al El Picaro: „Venu foje transen al nia choza. Tie kuŝas Eŭlalio kaj ne povas iri.“

El Picaro, kiu fumis cigaredon el kruda tabako tranĉita en pecetojn kaj rulumita en kutiman pakpaperon, senzorge balancis sin plu kaj demandis flegme: „Kiun problemon li havas? Certe li ne volas helpi hodiaŭ posttagmeze konstrui calzadas. Mi ja kurigos lin.“

Andreo respondis nenion. Li restis staranta antaŭ la portiko, tenante ĝentile mane sian truigitan kaj ŝlimkovritan palmĉapelon.

„Bueno, vengo“, diris fine El Picaro, „en ordo, mi venos!“

Li glitis el la hamako kaj iris transen al la choza, kie vivis la boyeros, kiam ili tie tranoktadis en la campo.

Tre kompreneble, speciale, se ilia laborloko estis tro malproksime de la kampadejo kaj la bovoj troviĝis sur paŝtejo pli proksime de la laborloko, dormis la boyeros kaj gananas en kabanoj, kiuj rapide starigeblis el trunketoj kaj palmfolioj, kaj kiuj estis tiel facile konstruitaj, ke ili simple nur tiom longe servpretis, kiom la viroj devis labori proksime de tiuj kabanoj.

Dum El Picaro iris al la kabano, li preteriris la kuirejon.

La kuirejo estis palmtegmento metita sur palisojn. Nur je tiu flanko, kie kutime blovis la vento, estis starigita vando, kiu konsistis el mincaj trunketoj kunplektitaj per lianoj kaj ekstere pripendigitaj per foliobranĉoj. La kuirado okazis sur la tero, kie brulis pluraj fajroj, super kiuj pendis kavetigitaj lado-kaj emajlopotoj kaj diversaj grandaj kaj malgrandaj argilaj potoj. La kuiristo, indiĝeno, tiel, kiel ĉiuj laboristoj tie, havis kiel helpanton dekjaran knabon. La kuiriston akompanis ankaŭ lia onklino tie, kiu certe estis duoble tiom granda kiom li, kaj kiu vivis kun li en speco de geedzeca komuneco. Sed tiu ino neniam helpis kuiri al li. Ŝi nur manĝis, fumis dum la tuta tago nekredeble dikajn cigarojn, kiujn ŝi rulumis por li kaj si mem. Kaj se ŝi nek fumis nek manĝis, ŝi kuŝis en hamako, kiu estis fiksita je du el la fostoj, kiuj portis la tegmenton. Estis bone konate en la campo, ke tiu olda, grasa, sufiĉe ŝrumpiĝinta kaj sekve de la malofta lavado tre malbone odoranta onklino pasigis kvaronon aŭ duonon de la noktoj kun iu el la boyeros aŭ la hacheros por certa kvanto da kruda tabako, por aguardiente aŭ peco da bunte pripresita lana ŝtofo, por bunta satenrubando aŭ ĉeno kun vitroperloj. La kuiristo ne estis kontraŭ tio. Sed li atendis, ke, se oni pagis per aguardiente, li ricevu la pli grandan kvanton. Tiukaze li trinkis senmezure kaj draŝadis senkompate la felon de la onklino, dum li elkriis en la mondon, ke ŝi estas olda neplibonigebla putino, kiun li iutage sufokos per siaj propraj manoj.

„He, kota hundo!“ kriis El Picaro al la kuiristo. „Kial vi ankoraŭ nun ne pretigis la di-damnitan manĝaĉon por la muchachos? Mi foje vigligu vin, se la musicos, la muzikistoj, venos. Fidu al mi.“

„La comida, la manĝo, ankoraŭ en tiu ĉi sekundo estos preta, jefe, tute certe“, respondis la kuiristo.

„Se ne, jen mi batos la vipon sur vian vizaĝon, ĉielohundo de fetoranta putinfilo.“

La kuiristo proksimiĝis al la kuireja knabeto, kiu kaŭris ĉe la fajro kaj ekflamigante blovetis ĝin, por ke ĝi brulu pli bone.

„Fibubo“, li kriis al la knabo, „se vi pli bone gardus la fajron, tiukaze la hundomanĝaĉo delonge estus preta.“ Li levis iun el la branĉoj, kiuj kuŝis ĉe la fajro kaj draŝis ĝin senkompate sur la dorson de la knabo.

La knabo eksaltis supren kaj forkuris. „Venu do tuj al mi,mordema bufeto!“ vokis la kuiristo post lin.

Sed la knabo en sekura distanco haltis. De tie li vokis: „Se vi min ankoraufoje batos, jen mi laboros kiel bovoknabo.“

„Venu al mi“, diris nun la kuiristo pacigeme, „mi ne batos vin.“

La knabo revenis en la kuirejon. La kuiristo frapis kareseme lian postaĵon kaj diris ne laŭte: „Mi ne opiniis tion tiel, Pabĉjo. Mi devis nur iom tradraŝi vin dum la ĉeesto de El Picaro, por ke li supozu, ke vi kulpas la heziton, ĉu vi komprenas? Alie li aŭ pendumus aŭ aŭ skurĝus min, kaj tiukaze min la olda fi-sorĉistino malice mokus. Vi ja scias, kia ŝi estas. Ne ofendiĝu pro la malmultaj batoj, ĉu en ordo, Pabĉjo mia?“

„Nu, certe ne, don Filemon“, diris pacigite la knabo kaj ree ĵetiĝis al sia laboro.


Rimarko

choza = kabano.

III

El Picaro jam alvenis en la kabano. Eŭlalio kuŝis sur sia petato kaj ĝemis. Kelkaj viroj kaŭris proksime de li. Ili mantenis pelvojn kun akvo,helpis trinki al li kaj fridetigis lian kapon kaj la gambon per akvo.

„Kiun problemon vi havas, muchacho“, demandis El Picaro.

„Murdis lin sonserpento, kiam ni senarbustigis la sekan sulkon“, klarigis Andreo.

„Tio aspektas damne malica“, diris El Picaro, palpante la gambon. „Ĝi nun ankaŭ jam super la genuo bluiĝis. Jen ne restos alia eblo, Eŭlalio, krom forsegi la gambon.“

„Jes, tion pensas ankaŭ mi, jefe“, respondis Eŭlalio, kiu tute akceptis sian sorton.

„Eble estas pli bone simple forhaki la gambon“, vokis Pedro, „tio fareblus pli rapide.“

„Vi estas burro, vera azeno“, obĵetis Santiago al Pedro.

„Se ni dehakus la gambon kaj se ne okazus lerte, la osto povus dissplitiĝi kaj tiam daŭrus semajnojn antaŭ ol la osto kunkreskus.“

„Kion vi mem diras pri tio, Lalĉjo?“ demandis Andreo.

„Al mi estas egale, kiel vi disigos la gambon. Ĝi doloras tiom terure, ke ne povos pli dolorigi, egale Ĉu oni dehakos aŭ forsegos ĝin. Se mi nur povus liberiĝi de la gambo, mi estus jam tute kontenta. Ĉar longe mi ne plu eltenos tion. La damnita veneno jam tramordis sin ĝis la koksoj.“

„Vi estus devinta diri tion jam pli frue al ni, ke la serpento vin mordis“, diris Cirilo, „tiukaze ni tuj povintus kaŭterizi ĝin. Ni tro malfrue faris tion, jen la kaŭzo.“

„Lasu min en paco pri viaj bonaj konsiloj“, ĝemis Eŭlalio. „Mi ja mem ne sciis tion pli frue, ke ĝi mordis min. Mil damnoj. Kaj nun fortranĉu aŭ forsegu aŭ forhaku la diodamnitan gambon finfine, por ke mi havu pacon kaj ne kvaku ĉi tie tiom da stultaĵoj.“

„Andreo“, vokis El Picaro, „venu kun mi al la oficina!“

Ambaŭ foriris kaj alportis post kelkaj minutoj botelon kun aguardiente, arbosegilon kaj kelkajn ĉifonaĵojn de malnova ĉemizo.

El Picaro ĉirkaŭrigardis, prenis unu el la pelvoj, elverŝis la akvon, plenigis la pelvon ĝis la rando per aguardiente kaj diris al Eŭlalio: „Eltrinku, por ke vi ne sentu ĝin tiom!“

Eŭlalio enverŝis la brandon per unu fojo. Tiam El Picaro prenis ŝiraĵon, trempis ĝin en alian pelvon, en kiun li verŝis la brandon, lavis per ĝi la gambonon de Eulalio super la genuo ĝis pureco kaj tre malsekigis ĝin per brando.

„Ni devas firme bandaĝi la gambon supre sub la koksoj“, vokis Andreo, por ke li ne elsangadu. Kaj varmegan grason el la kuirejo, ni ĝin nepre bezonos por varmege engrasigi la vundon, kaj poste sukeron sur ĝin, abunde.“

„Salon, vi opinias, ĉu?“ diris Pedro.

„Brunan sukeron, mi diris, kaj nepre sukeron“, decidite diris Andreo. „Kaj vi, Matiaso,iru al la cocinero, al la kuiristo, kaj alportu ĉi ĉion, ŝprucante varmegan grason kaj sukeron. La sukero estu bone pistita, tiel,ke ĝi aspektu kiel polvo. Ek, kuregu!“

IV

Eŭlalio intertempe falis en partan obtuzecon de la rapida gluto de aguardiente, kiun li tiom rapide pafis tra la ĝorĝo, li ŝajne nur nebule konsciiĝis, kio okazas ĉirkaŭ li.

„Kiu bone povas segi?“ demandis Andreo kaj ĉirkaŭrigardis.

„Faros mi tion“, respondis Santiago. „Mi spertas pri tio; antaŭ ol mi fariĝis carretero, mi laboris en Ocosocoautla ĉe don Benigno kiel viandohakisto kaj mi scias, kiel oni devas segi ostojn.“

„Bone, tiukaze segu do!“ ordonis El Picaro.

Santiago prenis la segilon, kontrolis la dentojn kaj diris tiam: „Firmtenu lian kapon kaj la brakojn, ankaŭ la alian gambon, por ke li ne komencu tretadi per ĝi. Kaj ĉi tie unu el vi firme tenu la femuron, tie, kie ni ligaturis ĝin, kaj unu el vi kaptu malsupre la gambon. Kaj firme tenu!“

„Vi devas lasi gamborestaĵon, Santiago“, opiniis Andreo, „stumpon por povi bandaĝi la oston.“

„Tion mi scias mem, ŝtipkapulo. Sed prave, jen ni forgesis la kudradon. Kuru foje iu el vi al la maljuna putino kaj alportu fortikan flikkudrilon kaj fortan fadenon, sed tiom longan, ke ĝi sufiĉu por plurfoja kunkudrado de la karnofaldoj.“

Tuj kudrilo kaj fadeno estis ĉemane. El Picaro trempis ambaŭ aĵojn en brandon kaj tenis ilin preta. Unu el la viroj staris proksime kun pelvo da varmega graso, kaj alia kun sukero.

Eulalio singultis, li provis kurbiĝi, sed oni premis lin forte sur lian petaton kaj firmtenis lin je ĉiuj membroj. Li ĝemis plurfoje, kvazaŭ gruntis kaj singultis, dum li rigardis per malfermaj okuloj, kio okazas kun lia gambo. Dum certaj minutoj li ŝajne ne tute konsciiĝis, ĉu temas pri lia propra gambo aŭ pri tio de unu el la viroj, kiuj sin premadis al li de ĉiuj flankoj, ĉar ĉiu el ili devis plenumi difinitan taskon.

Ĉio sukcesis tute kontentige al ĉiuj helpantoj.

Kiam la viroj finfine povis iri al la manĝejo, Eŭlalio jam falis en dormon, post kiam li ankoraŭ rapide trinkis duan abundan gluton, kiun El Picaro verŝis en lian buŝon.

La tagmanĝo de la viroj ne estis menciinda. Sed ĉar ne disponeblis pli bona, ĝi devis sufiĉi al ili. Jen rizo kuirita kun verda kaj ruĝa kapsiketoj, kelkaj pecoj da ledo nomataj carne seco, jen oste dura viando, nigraj faboj kun verda pipro kaj priŝprucataj per kelkaj gutoj da ranca graso. Aldone kiel fina trinkaĵo la saŭco, kiu nomiĝis kafo.

Apenaŭ la manĝo estis vorita, El Picaro staris jam antaŭ la kabano: „Ek, muchachos, antaŭen! Konstruu la calzadas! Andreo, vi scias ja kie. El Gusano montris al vi hieraŭ la lokon, kie oni hakos arbojn ekde la sekva semajno.“

„Si, jefe“, respondis Andreo.

La viroj formarŝis, armite per longaj ĝangalaj tranĉiloj, per maĉetoj.

V

Andreo, Pedro kaj Santiago paŝis laŭ la vojo, kiun El Gusano difinis kiel callejon. El Gusano nur proksimume priskribis la strateton. Estis poste la tasko de la spertaj boyeros elekti la strateton tiel, ke ĝi ofertu la malplej multajn malfacilaĵojn por la forveturado de la troza.

Estis distanco de preskaŭ dek kilometroj ekde la hakejoj ĝis la flosigosulko. El tiuj dek kilometroj estis kvin marĉaj. La tri esploristoj provis ĉirkaŭiri la marĉon kaj malkovri alian vojon. Sed kiam ajn strece ili serĉadis, la vojo, kiun El Gusano fiksis, estis tamen ankoraŭ la plej bona. La ceteraj kondukis ĉiuj trans rokaj montetoj aŭ trans pli ol dudek sulkoj, kiuj parte estis sekaj kaj parte sur la grundo kovritaj per alta marĉotavolo. Tiuj sulkoj estis formitaj dum la tropikaj pluelverŝiĝoj de torentaj akvoj, ili ĉiun jaron pli profunde tranĉiĝis en la teron kaj estis poste tiom profundaj, ke daŭrus horojn transporti eĉ nur ununuran trunkon trans la sulkon. La malavantaĝo estis, ke neniu el tiuj sulkoj havis rektan ligon kun unu el la flosigeblaj riveroj. Ili finiĝis en marĉoj, marĉa ŝlimo kaj lagoj aŭ en plu irantaj subteraj kanaloj, kavernoj kaj kanaletoj. Estis eble, ke unu el tiuj multnombraj sulkoj tamen sendis iel sian akvon al rivero; sed por konstati tion, por esplori tion, oni certe bezonus semajnojn, kaj eblus, ke oni malkovrus post semajnojn longa esplorado, ke la sulko descendas en malaltaĵon, kie ĝi finiĝas en tera fendo aŭ, ke ĝi pli kaj pl larĝiĝus trans pluan rokecan rulŝtonaran areon, kie troza ne plu flosus, sed meze de la ŝtonamaso kaptiĝus kaj perdiĝus.

Krome ja ne estis la tasko de la tri viroj fari esplorojn. La hakejoj kaj ankaŭ la tumbo, kie la ligno estis deponata por povi flosigi ĝin je la komenco de la pluvotempo, estis priskribita al ili. Ili nur devis elhaki per maĉetoj el la ĝangalo la strateton, sur kiu la trunkoj estu forveturigataj.

La ceteraj boyeros kaj la knaboj jam komencis haki la varales, la trunkojn, per kies helpo la calzada estu konstruita.

Nur, ĉar en tiu regiono la riĉo je mahagono estis dekoble pli granda ol en tiu regiono, kie tiutage matene estis fortrenitaj la trunkoj, valoris la penon disipi semajnon al  tio konstrui specialan calzada. Tuj kiam ĉiuj trozas el la regiono, kie oni fortrenis ilin tiutage, estos alvenintaj je tiu tumbo, kio verŝajne estos farita postmorgaŭ tagmeze, la boyeros kaj ties knaboj havis la taskon fari nenion alian krom konstrui la stratetojn de la nova regiono. Dum tiu tempo la bovoj ripozis kaj bone manĝis ĝis sateco por kolekti fortojn dum tiu semajno. Pri la bovoj kaj ties ripoztagoj oni pensis seninterrompe, ĉar ili kostis multe da mono kaj malpli facile havigeblis ol la indiĝenoj, kiujn oni povis kolekti surstrate laŭdire ebriaj por puni ilin per kvindek pesoj pro ĝenado de la publika kvieto kaj por poste vendi ilin al enganchador, al laborista agento, ĉar ili ne povius pagi tiujn kvindek pesojn, kaj la agento vendus ilin plu al monterio.

VI

Reveninte de la inspektada marŝo, Andreo ordonis Pedron, ke tiu kun la helpo de ses viroj senarbustigu la strateton, ĉar la arbustoj alie dum la veturado barus la vojon.

Li mem komencis konstrui kun la ceteraj viroj kaj knaboj la firman strateton. Nur tie, kie la tereno estis marĉa kaj ŝlima aŭ mola kaj malseka tiel, ke ĝi fariĝus ŝlimo jam se estus transtrenitaj nur du tri aŭ kvar trozas, oni konstruis la calzada, la pavimitan strateton, nomatan calzada.

Brakolarĝaj trunkoj longaj tri ĝis kvar metrojn estis metitaj sur la grundon de la strateto. Poste oni kunplektis la trunkojn per lianoj, basto kaj rimenoj el arboŝeloj. Tio estis la pavimo. Sur tia calzada facile veturigeblis troza per du bovoparoj trans la marĉe ŝliman grundon, kaj vigle tiel, kiel trotadis la bovoj, okazis ankaŭ la veturado. Ĉar oni ne trenis la trunkojn sur la nuda grundo kaj la bovoj ne devis treti en la tersurfacon, la marĉa ŝlimo ne pliprofundiĝis. Nur pro la pezo de la bovoj, kiuj trotis trans ĝin, krome pro la trunkoj transtrenitaj sur ĝi, kaj fine sekve de la skuado kaj puŝado kontraŭ la varales, okazis kompreneble, ke tiukaze, se jam konsiderinda kvanto de trozas estis transtrenita, komencis sinki la calzada. Kutime ĝi sinkis unue je unu el la finaĵoj, je tiu flanko, kie la tero estis plej mola kaj plej marĉa. Se la calzada jam kliniĝis foje al unu flanko, deglitis la veturigata troza al tiu. Sed ĉar la bovoj ektiris, la troza pikiĝis flanke sub la firman strateton kaj ekdisŝiris ĝin. Aŭ la bovoparoj ne povis firmteni sin sur la klinita glata strateto kaj glitis flanken malsupren kaj tiris la trunkon en la marĉan ŝlimon, per kio rezultiĝis la samaj penoj kaj turmentoj kiel rilate la trunkojn, kiuj komplete estis veturigataj tra la ŝlimo.

Pro tiuj kaŭzoj ne sufiĉis konstrui tian calzada, sed oni devis seninterrompe ripari kaj renovigi ĝin tiom longe, kiom oni trenis trozas trans ĝin. Sed la konstruado kaj ĉiama plibonigado kaŭzis tiom da kromlaboroj kaj detenis tiom da viroj de pli gravaj laboroj, ke calzada nur tiukaze estis konstruata, se tre multaj trozas estis transportendaj sur tiu vojo; aŭ tiukaze, se la forveturigado de malmultaj trozas trans la marĉe ŝlima tereno kostus pli da tempo kaj penoj ol sume la konstruado de la calzada kaj la forveturigado.

„Jen la kaŭzo, Nene“, klarigis Andreo, „kial calzadas estas nur esceptokaze konstruataj. Kiel la trenado okazadas sen calzadas, tion vi hodiaŭ ja sufiĉe observis. Kaj ni ankoraŭ ne estas je la fino. Hodiaŭ meznokte ni rekomencos denove kaj ree ĝismatene je la deka aŭ dekunua, tiom longe kiom la bovoj akceptos tion. Tio kostos al ni kaj al la bovoj ankoraŭ du damnite durajn tagojn. Sed, se ni tie transe unue longe konstruadus je calzada, tiukaze tio kostus al ni kvar aŭ kvin tagojn, kaj por tiom malmultaj trunkoj ne validus la penon.“

„Sed tiukaze ni almenaŭ devus turmentadi nin malpli“, diris Vicente.

„Tio ĉi tie neniam estas la temo, ĉu ni turmentadas nin pli aŭ malpli. Pri kio temas, tio estas nur la pli rapida liverado. Kaj tiel aŭ tiel, ni, la muchachos, estas tiuj , kiuj pagos, kiuj ĉiam devas pagi.“

VII

Kiam Suno malaltis kaj la rapide komenciĝanta nokto anonciĝis per frideta venteto, vokis Andreo: „Muchachos, ni finu la laboron hodiaŭ. Je noktomezo ni jam ree devos leviĝi.“

Procoro memoris Andreon pri tio, ke El Gusano diris, ke ili laboru ĝis la kompleta sunsubiro ĉi tie je la strateto.

Pri tio opiniis Fidel: „Tio interesas nin kiel plena noktovazo, kion diras la cabron. Ni ekiru nun, mi laboraĉis sufiĉe.“

„Kiu estas la cabron, kaj en kiun vazon li metis sian nazon?“ vokis El Gusano la virojn.

El Gusano nerimarkite de la laboristoj alrajdis kaj, ĉar la tero estis malseka, neniu aŭdis la hufojn de lia ĉevalo.

Fidel impertinente paŝis antaŭen kaj diris laŭte: „Mi diris tion, mi! Kaj ni ĝuste hodiaŭ sklavlaboris jam sufiĉe.“ Dum li antaŭenpaŝis, li prenis sian maĉeton firme en manon kaj tenis ĝin nun tiel, kvazaŭ li intencus ekataki lin ĉe la plej eta movo, kiun El Gusano entreprenus kontraŭ li.

El Gusano vidis la geston. Li levis la brakon kun la vipo alten. Ne estis certe, ĉu li volas vipi la ĉevalon aŭ salti surĉevale al Fidel por bati lin per la vipo.

Sed en tiu sama sekundo li rimarkis, ke ĉiuj viroj, jam pretaj por reiri al la kabano, kunstaris en aro, ĉiuj kun siaj maĉetoj enmane, kaj ĉiuj rigardante al li. Li ne sciis, ĉu la viroj volis nur provoke impresi lin, aŭ ĉu ili lin serioze intencis minaci. Li pensis, ke estos pli prudente decidi tiun demandon kun certo ne nun kaj ne tie. Leĝere li sinkigis la brakon kun la vipo kaj diris: „Iom pli vi ja povintus fari ankoraŭ hodiaŭ, por ke la strateto fariĝu pli rapide preta. Sed eble vi pravas, vi estas lacaj. Sed je la dekdua ĉiuj eliĝu! Mi venos voki vin. La trozas morgaŭ ĉiuj devos esti apud la tumbo. Don Severo strikte ordonis tion.“

Sen atendo de respondo, li turnis sian ĉevalon kaj forrajdis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.