La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 12

I

La nokto nun tute pasis, sed Suno penetris nur per briletoj kaj trembrile tra la densa foliaro de la arboj. La forta matena roso de la tropika ĝangalo donis al la arboj, arbustoj kaj trunkarbustaĵoj aspekton kvazaŭ estus pluvinte intense dum la lastaj nokthoroj. Se la viroj aŭ la bovoj koliziis kontraŭ arbusto aŭ unu el la pli maldikaj arboj, falis la akvo sur ilin tiel, ke ili tute malsekis post kelkaj paŝoj.

Kvankam la ardanta Suno tie en la strateto apenaŭ estis videbla, ĝi jam komencis ŝarĝi la arbokronojn. La bolanta varmego sub la arboj fariĝis pli kaj pli sufoka, kaj la spirado por homoj kaj bestoj fariĝis ju pli malfacila des pli alte grimpis Suno. La viroj troviĝis kvazaŭ en vaporbanejo; ĉar la akvo, kiu peze ŝarĝis la foliojn de la trunkarbustaro, komencis vaporiĝi. Sed la varmege malsekaj vaporoj ne trovis elirvojon. Ili grimpis alten kontraŭ la densaj arbokronoj, en kiuj ili kaptiĝis kaj restadis kaj dum tio faris la aeron eĉ pli varmega, pli densa kaj pli sufoka.

Oni trenis la trunkon tra la strateto.

Sakrante, kriante al la bovoj, kaj al Vicente seninterrompe vokante komandojn, laboris Andreo.

Ĉe tio li ĉiutage dekfoje memoris pri sia iama laboro kiel ĉaristo. Ankaŭ ĉe tiu laboro la ĉaroj estis tiritaj kaj trenitaj de la bovoj trans mizeraj, rokecaj, rulŝtonecaj aŭ tute marĉaj kaj malsuprenrompitaj vojoj. Ankaŭ tie oni devis streĉe labori por teni la ĉarojn en ordo, por ke ili ne sinku aŭ deglitu de la vojo kaj ne falu subite en abismojn. Kiom ajn dura kaj turmenta estis tiu laboro, tamen, kompare al la fortrenado de trunkoj la kondukado de ĉaro estis dimanĉoposttagmeza ekskurso.

Tio, kio tie nomiĝis callejon, strateto, havis komuna kun vojo nur tion, ke oni trenis trunkojn sur ĝi. Kelkajn trunkojn kaj densajn arbustaĵojn, kiuj povus esti obstaklo, oni forhakis, kaj tio estis ĉio, kio fareblis por la plibeligo de la strateto.

La bovoj senhaste trotis antaŭen, seninterrompe pelate de Vicente per krioj aŭ per la pikbastono, maĉante, de tempo al tempo grumble muĝante, batante tien kaj tien per siaj vostoj por defendi sin kontraŭ la aperantaj mordantaj muŝoj. Iliaj buŝoj preskaŭ tuŝadis la tersurfacon, ĉar nur en tiu kazo, se ili tenis siajn kapojn tre malalte, ili povis doni al siaj nukoj la tutan bezonatan forton por treni la trunkon. La peza, krude prilaborita longa jugo, estis trabo transverse de iliaj kapoj. Ĝi estis firmligita per rimenoj tiritaj tra la boritaj truoj de iliaj kornoj. La jugo ne permesis, ke bovo povu movi unuope sian kapon kaj sendepende de la alia. Se iun el la bestoj molestis kaj pikis granda insekto, kaj se la besto skuis peze la grandan kapon, jen skuiĝis la tuta trabo, kaj tiel la alia besto devis skui sian kapon en la sama maniero. Ju pli dense aperis la svarmantaj mordantaj muŝoj, des pli sovaĝe moviĝis la plagataj bestoj per siaj kapoj por defendi sin. Iliaj grandaj rondaj okuloj ŝvelis el ties okulaj kavoj kaj ruĝiĝis pro la doloroj, kiujn la bestoj devis elteni. Facile kompatema kaj amanta Dio povus malpliigi aŭ forigi la turmentojn, se plaĉus al Li ne krei mordantajn muŝojn, neniujn moskitojn, neniujn vermetojn, kiuj boras sin en ĉiun vundon de vivantaj bestoj kaj enfosiĝas, se plaĉus al Li malhelpi la ekeston de profundaj marĉoj, kiuj servas al neniu alia estaĵo kaj estis donitaj nur por utili al la epidemioj de ĉiuspecaj parasitoj kaj insektoj kiel kovejo.

Svarmoj de etaj muŝetoj rampis en la orelojn kaj okulojn de la bestoj kaj de ties homaj kunlaborantoj. Iksodoj atendis en la foliaro de arbustoj kaj lasis fali sin sur bestojn kaj homojn, se arbusto estis nur tuŝita kaj ili mordis sin tiam en la haŭton, siajn kapojn profunde enfosigante, kaj tiom firme kroĉiĝante, ke doloris, se oni eltiris ilin, tiel, ke ekestis inflamoj, kiuj doloris eĉ pli, se deŝiriĝis la kapo ĉe la eltirado de insekto kaj postrestis en la karno.

Jam du horojn post la sunleviĝo fluetis la sango de la korpoj de la bovoj kaj de ambaŭ viroj el centoj de vundoj. La fingrograndaj mordantaj muŝoj de la ĝangalo suĉis pro sia malsato pri freŝa sango, kiun ili povis kontentigi nur tre malofte, ne nur la sangon, sed estis tiel sovaĝaj kaj malsataj, ke ili apenaŭ prenis al si la tempon por trankvila suĉado, sed ŝiris tutajn pecojn de karno el la korpoj de siaj viktimoj. Kaj la etaj muŝetoj, kies alvenon kaj pikadon rimarkis nek bestoj nek homoj, kaj kies piko nur tiam eksenteblis, kiam la insekto jam forflugis, postlasis sangoveziketojn je centoj de lokoj. Tiuj vezikoj konfuzis la pikitojn dum semajno tiom, ke oni profunde vundgratis la pikitajn lokojn por esperi dum kelkaj minutoj, ke oni trovos dum momento saviĝon de la turmentoj, kvankam oni sciis, ke tia saviĝo estis nur trompa kaj kondukis kun certo al nova kaj eĉ pli dolora jukado.

Konduki ĉaron estis apenaŭ laboro kompare al la trenado de troza. La ĉaristo marŝis ridante, babilante, fajfante, kantante apud sia carreta. Se la vojo estis seka kaj ne tro komplika, li sidiĝis eĉ en la ĉaron kaj translasis la serĉadon de la plej bona vojo al siaj spertaj kaj lertaj bovoj. Ĉeokaze sekvis vojdistanco, kie oni devis forporti ŝtonojn, kie oni devis forte kapti la radajn spokojn por helpi al la ĉaro solviĝi de la ŝlimo, kie oni devis serĉi ŝtonojn por plenigi la truojn de la vojo por ne lasi sinki la altajn radojn aŭ malhelpi la rompon de akso.

Male al tio trunko, kiom ajn malgrava ĝi aspektas kompare al ĉaro, kaŭzas laboron, tiom duran, tiom streĉegan kaj tiom lacigan, postulante tiom da trukoj kaj profundaj scioj, ke oni facile povus veturigi per la sama laborkvanto dek ĉarojn sen suferi dum tio iun specialan malfeliĉon.

Je la unua rigardo ĝi ŝajnas tre facila helpe de fortikaj, bone nutrataj bovoj treni mahagontrunkon tra la ĝangalo. Eĉ sur seka pavumita strato tio jam kostus kelkajn penojn. Sed multe pli da penoj ĝi kostis sur plata seka tero, kie neniuj obstakloj de kiu ajn maniero malhelpas la senĝenan trenadon. Sed en ĝangala strateto ĝi postulas ĉiujn penojn kaj streĉojn, al kiuj kapablas forta bovoparo kaj du viroj.

En la komerco pri mahagono troza estis nomata tuno. Mahagono estas tre dura kaj eksterordinare peza ligno. Tamen troza ne pezas tunon, ne mil kilogramojn pezas, kalkulate laŭ la pezo. Ĝi estas pli simila al metra tuno, al tonelada.

Kiam Vicente iutage demandis Andreon, kiom peza estas freŝa troza, Andreo diris, ke laŭ lia opinio troza certe havas proksimume dekkvar arrobas kiel pezon, do ĉirkaŭ cent kvindek aŭ cent sesdek kilogramojn, sed ke tute precize li ne scias tion. Kaj laŭ li dependis ankaŭ tre de tio, ĉu la troza estas tre freŝa aŭ seka. Trunkon, kiu havas tiom da pezo, ĝuste manipuladi postulas certe konsiderindajn fortojn. Kvar arrobas validas kiel abunda ŝarĝo por portomulo, sed mahagontrunko pezas preskaŭ la kvaroblon de tio, kion oni ŝarĝus sur mulon sur bonaj vojoj. Nur ĉe ŝarĝoj, kiuj kuŝas tre bone kaj glate, kiel ekzemple kruda kafo en sakoj, kaj se la bestoj krome devas iri nur mallongajn distancojn kaj sur vojoj, kie ne estas ŝlimo kaj ne tre ascenda vojo, oni povas ŝargi mulon per du quintales, do per ok arrobas. La bovoj kompreneble ne devas porti la trunkon sur la dorso, sed ĉu la ŝarĝo kaŭzus malpli da peno, se ĝi estus trenata surtere, oni povas juĝi jam sole laŭ tio, ke kvar muloj certe ne povus fortreni trunkon. Ĉiukaze ne tie, kaj dekoble malpli en tiuj partoj de la strateto, kiuj troviĝis pli malsupre, pli proksime al la tumbo.


Rimarko

tonelada = metra tuno = en Hispanio 20 quintales = 80 arrobas.

II

La bovoj ektiris kaj la troza ekmoviĝis. Grava tasko por la boyero estis, kiel Andreo klarigis al Vicente, atenti pri tio, ke la ĉeno tie, kie ĝi estas pinĉita en la tirhokojn, ĉiam troviĝu sub la troza. Se turniĝis la troza tiel, ke la ĉeno supreniĝis, necesis turni la trunkon ĉe la seka fojo tiel, ke ree subiĝis la ĉeno, ĉar nur tiukaze, se la ĉeno troviĝas sub la chuzo, jen la pinto, leviĝas supren, alikaze ĝi boriĝus en la grundon. Sed tio estis la plej malfacila laboro, ĝuste turnadi la trunkon. La boyero ne povis simple promeni apude kiel ĉe carreta. Seninterrompe necesis tiri la trunkon supren per la fera hoko, kiun Andreo havis en la mano. La pinto ŝoviĝis sub arboradikojn, kiuj etendiĝis transverse de la strateto. Tiam necesis halti. Se la radikoj ne estis tro dikaj, oni trahakis ilin. Sed, se ili estis tro duraj, kaj se kostus tro multe da tempo dehaki ilin, oni devis elrompi la tirhokojn. Oni turnis la bovojn alidirekte, la hokojn oni batis je alia finaĵo en la trunkon, kaj la bovoj poste retrotiris la trunkon el la arboradikoj. Se tio sukcesis, oni denove eltiris la hokojn kaj denove batis ilin antaŭe ĉe la chuzo en la lignon, kaj la trunkon oni tiris supren, por ke ĝi nun estu trenebla trans la radikojn kaj por eviti denovan ŝoviĝon sub radikon.

Krome etendiĝis sulkoj trans la vojon kaj oni devis translevi la trunkon, por ke la trunko ne enfosiĝu. La bovoj tiris per ĉiuj fortoj kaj se la chuzo, la pinto ne estis levita en la ĝusta duono de sekundo trans la obstaklon, tiukaze ĝi tuj pikiĝis kvindek centrimetrojn en la teron. Kaj denove necesus elrompi la hokojn kaj enbati ilin sur la alia finaĵo. Ree necesis turni la bovojn kaj pluan fojon oni eltiris la trunkon. Sur cent metroj da vojo eblis, ke la turnado kaj eltirado de la trunkoj okazis kvinfoje.

Krome baris la vojon branĉoj, trunkoj, ĉiuj aĵoj, en kiuj kaptiĝas troza, se ĝi estis kondukata malbone. Kaj ĉiu restado signifis perditan tempon kaj duoblon da laboro.

Tiel ne estis mirige, ke Andreo sur la tuta korpo estis kovrita de ŝvito kaj ĝemis tiom, ke oni supozis lin tuj renversiĝonta, se troza estis trenita kilometron kaj ili retrokondukis la bovojn por treni la sekvan trunkon je distanco de unu kilometro. Nur sperta kaj forta viro kapablis en tropika varmego, enfermite en varmega malseka aero sen freŝa vento alportanta frideton, iri apud trunko kaj seninterrompe levi la pezan ŝarĝon kaj gvidi ĝin sur la ĝustan vojlinion. Per malĝusta ektiro de la bovoj la trunko povus fali sur la nudajn piedojn de Andreo aŭ de Vicente kaj, se la viroj ne estis atentemaj, la troza batus tiom draste kontraŭ iliaj piedoj, ke ili rompiĝus. Ankaŭ tio de tempo al tempo okazis, kaj la ununuraj konsolaj vortoj, kiujn aŭdis la akcidentulo estis: 'Vi pli bone estus devinta memgardi. La tagoj, dum kiuj vi ne laboros, oni kompreneble ne pagos al vi. Post ses tagoj vi ree surpiedu aŭ ni pendumos vin dum kvar horoj por instrui al vi atenti pri viaj ostoj. Ni pagis por viaj ostoj nian valoran monon kaj ne lasos trompi nin je ĝi, ĉu vi komprenas tion, stinkanta pigra ulo el Chamula.’

Sed kelkaj boyeros aŭ la bovoknaboj, kiuj kiel gananas pelis la bovojn, kompreneble ne devis gluti tiujn bonvolemajn konsolvortojn. Se iu el ili subiĝis trunkon, kiam ĝi estis trenata trans durajn radikojn aŭ trans ŝtonojn kaj rokojn, jen oni trovis la knabon aŭ same tiom ofte la boviston, se la alia fine haltigis la bovojn, tiom dispremita kaj disfrotita, ke ne restis multe plu de la akcidentulo por disipi konsolvortojn al tiuj restaĵoj. Kaj se El Picaro havus eĉ la intencon pendumi ilin, tiukaze la pecoj unuope defalus, kaj tio, kio eble ankoraŭ kroĉiĝinte restis je la ŝnurego ne plu indus la penon entombigi ĝin. La animo ja delonge estus elpremegita kaj se plaĉus al ĝi vivi plu, jen ĝi ŝvebadus en tiu momento ie kaj certe troviĝus en regiono, kie oni ne pagas salajrojn kaj ne pendumas pigrajn aŭ rezistemajn mahagonlaboristojn.

„Nun ni havas la lastajn du kilometrojn antaŭ ni, la lastan duonon de leguo kun la trozas“, diris Andreo, kiam ili elkroĉis la lastan trunkon proksime ĉe tiuj, kiuj jam estis trenitaj tien.

„La bovoj nun ree devos spirkapti aeron, ĉar ekde ĉi tie ili tuj iros plu. Kaj tio donos al ni la okazon sidadi dum momento kaj rulumi cigaron kaj fumi.“

Kun lasta veturado la viroj ĉiam kunportis la bastujetojn, la morrales, por havi ilin proksime.

La bovoj same tiom malsekis per ŝvito kiel ambaŭ laboristoj. Ili movis siajn kapojn laŭ strange sama ritmo, ankoraŭ nun firme ligitaj per rimenoj al la peza jugo, kiu surŝarĝis ilin, Ili plenigis siajn pulmojn kun aero. Iliaj flankoj ŝveladis kaj rekuntiriĝis. Iliaj grandaj okuloj ŝajne ankoraŭ pli ŝvelis el la okulaj kavoj. Estis apenaŭ loko sur ilia korpo, kiu ne estis ruĝa de la malsupren fluanta sango.

„La kompatindaj bestias“, diris Vicente, tre proksimiĝante al la bovoj, kaj platbatante kelkajn muŝojn, kiuj enmordiĝis surdorse. Forta, freŝa sango ŝprucis tiom el la plentrinkintaj insektoj, ke ĝi trafis la vizaĝon de Vicente.

III

De tempo al tempo en la pli bonstataj kompanioj estis adminstranto, kiu diris centfoje: 'Las pobres bestias! La kompatindaj bestoj!’ Kaj ofte postrestis ankaŭ bedaŭro por la indiĝenaj peonoj kaj aliaj laboristoj, kiuj tie oferis siajn sanecon, la vivon kaj la personan bonfarton, por ke la mondo povu havi mahagonŝrankojn. Tiuj humane pensantaj adminstrantoj kaj estroj interne de la lastaj jaroj pli ol unufoje provis mildigi la suferojn de la laboristoj kaj de la bovoj. Kelkaj el la administrantoj en la unuaj tagoj post sia alveno tiom malmulte povis akcepti tion, kion ili vidis tie, ke ili tuj sidiĝis kaj skribis longan raporton al la kompanio, klarigante en ĝi, ke la leterskribanto ne povas elteni vidi tiajn suferojn, kaj ke la kompanio sendu alian viron aŭ ŝanĝu tion. Sed la poŝtrajdisto ne ekrajdis je tiu sama tago, sed nur post kvar semajnoj. Intertempe la nova alveninta administranto kutimiĝis al ĉio ĉi, kion li vidis kaj travivis tie. Li legis sian raporton ankoraŭfoje, ne komprenis, ke li efektive kapablis skribi tion kaj disŝiris ĝin. Li mem ja intertempe lernis, eĉ se nur en pli malgranda amplekso, toleri la samajn suferojn, kiujn tie devis toleri ankaŭ ĉiuj aliaj homoj. Turmentis lin mordaj muŝoj, iksodoj kaj moskitoj tiom, kiom ĉiujn aliajn. Li devis rajdi al la kampadejoj, lia mulo estis retenata en ŝlimo, kaj li devis helpi ĝin elturnigi sin el la marĉo, li eble ne atingis certan kamapadejon antaŭ la noktiĝo, ĉar li eraris pri la vojo kaj devis pasigi la nokton en la ĝangalo, je tiu loko, kie li troviĝis, kiam komenciĝis la nokto. Poste venis energie postulantaj leteroj de la kompanio, kiuj respondecigis lin por laŭregula kaj plena liverado. Tiel apenaŭ pasis tri monatoj, kaj la administranto jam ne rimarkis eĉ nur unu el la suferoj, kiujn li supozis ne povi rigardi sen perdi la menson dum la unuaj tagoj de sia laboro.

Ĉiu nova adminstranto sentis en la unuaj semajnoj de sia tiea ĉeesto la seriozan deziron malpliigi la suferojn kaj turmentojn de la homoj kaj bestoj. Tiun deziron kaŭzis malpli ofte homo- aŭ bestamo, sed ĝi kreskis pli ofte el la strebado altigi la liveran kvanton. La administranto pensis, ke ju pli facile li faros la laboron por la laboristoj des pli ili povos liveri. Kaj ĉiu nova administranto provis novan sistemon, pri kiu li asertis, ke ĝi estas perfekte taŭga.

Unu el ili, kiu alvenis, havis la ravan ideon konstrui specon de ĉaro, kiu ruliĝis sur fortikaj, larĝaj kaj tre malaltaj radoj, kiuj pli similis al rulcilindroj ol al radoj. Li pensis, ke oni povus fortreni la trunkojn per speco de ĉareto kiel lubrikite, kaj ke eĉ eblos transporti tri aŭ kvar trunkojn per unu fojo sur tre malsekaj stratetoj.

La ideo estis bonega laŭ la teorio. Sed kiam oni provis praktiki ĝin, montriĝis, ke la boyeros helpe de la ĉareto dum unu semajno povis atingi nur malpli ol trionon de tiom, kiom ili atingis laŭ la pli frua, ŝajne pli plumpa metodo! La ĉaretoj puŝiĝis pli profunde kaj pli malesperige en la ŝlimon ol unuopa troza. Se ĉareto foje jam ŝoviĝis sub fortajn radikojn, tiukaze kostis grandegan penon denove eltiri ĝin per hokoj tiel, ke ĝi ne rompiĝu dume.

Alia administranto havis la bonan kaj ankaŭ tre ĝustan ideon, ke oni povus starigi lokomobilojn kaj poste altreni la trunkojn per fortaj dratkabloj. Sed kiam li alvenis en la monterio kaj konatiĝis al la vojoj kaj travivis ilin rajdinte, konstatante ĉe tio, kiom ofte li devis deseliĝi kaj piedieri dum kilometroj en la tenaca ĝangala argilo kaj en la marĉa ŝlimo, ĉar la mulo kun sia ŝarĝo sur la dorso sinkis ĝis la sela alto, jen li spertis, ke lia ideo ne estis entreprenebla, ĉar lokomobilo sur tiaj vojoj eĉ ne transporteblis dismuntite en partojn tien. Kaj kiom da ĉevalfortoj tia lokomobilo devus havi por treni trunkojn je kabloj trans radikojn kaj tra marĉan terenon, li tute forgesis prikalkuli.

Plua posteulo ekmiris, kial antaŭaj adminstrantoj ne ekhavis la simplan ideon veturi tien per motorboatoj sur la ĉefa riverego kaj poste sur la flankaj riveroj kaj tiel alporti maŝinojn sur tiuj boatoj. Ankaŭ tiu ideo ŝajne estis bona en Villahermosa, en tiu urbo, kiu atingeblis de la haveno per motorboatoj. Sed kiam li estis foje en la monterio kaj kontrolveturis kun tre lertaj kaj spertaj cayuqueros per kanuoj partojn de la riverego, li eksciis, ke mortorboato nur tiukaze povus veturi tien, se ĝi estus flugboato, kaj eĉ tia boato havus malfacilaĵojn trairi la vojon sen ĉiam esti en la danĝero perdiĝi.

Se la mahagono rapide kreskus tiom, kiom en fabriko estas fareblaj aŭtomobiloj, tiukaze indus la penon konstrui fervojojn kaj aŭtomobilstratojn. Sed, se la fervojo ne tute proksime preteriras je la loko, kie la mahagono estas hakata, jen okazus la sama; ĉar tiukaze, kiel ankaŭ pli frue, kiel jam dum multaj jarcentoj, oni devus treni la trunkojn per bovoj ĝis proksime de la fervojo, kaj la vojo, sur kiu oni trenus la trunkojn, estus la sama kia ĝi estas nun: ŝlima, rokeca, monteta, transverse prikreskata de miloj da fortaj kaj malfortaj radikoj, kiuj estas rezistemaj kiel dratŝnuregoj. Ĉar nur tie, kie troviĝas ĉiuj kondiĉoj por tiaj vojoj, troviĝas ankaŭ la kondiĉoj laŭ kiuj kreskas mahagono.

Kiujn ajn proponojn oni faris en burooj, kiaj ajn ideoj estis prezentataj, ĉiam montriĝis, ke la metodo, per kiu la trunkoj aktuale estas hakataj, fortrenataj kaj flosigataj, estas la ununura metodo, per kies helpo mahagonligno produkteblas kaj transporteblas al la mondo.

Ĉiuj malfacilaĵoj, ĉiuj suferoj, ja eĉ la plimulto de ŝajne nenecesaj kruelecoj trovis sian kaŭzon en rilatoj kontraŭ kiuj la homo evidente estas senpotenca. Alia ekonomia sistemo verŝajne sub tiaj cirkonstancoj tute rezignus pri mahagonligno aŭ provus kreskigi la mahagonon en specialaj plantejoj, tiom bone organizitaj, ke ĉiu trozo kreskus proksime de la asfaltita aŭtovojo, por ke oni povu levi ĝin per motorgruo sur kamionojn. Tiukaze tuno da mahagono verŝajne kostus dekmil dolarojn; sed almenaŭ tial oni ne plu vendus indiĝenojn pro ties ŝuldoj en la sklavecon, oni ne plu skurĝus kaj pendumus ilin senkompate. Ja ankaŭ ne eblas fari militon sen meti homojn en uniformon kaj sklavigi ilin kaj subigi ilin al silentaj rezistmalkapablaj objektoj de idiotaj kaj brutalaj superuloj. Oni ne povas havi militon kaj liberon samtempe; tiel, kiel oni ne povas havi mahagonon kaj samtempe humanecon kaj kompaton al homoj kaj bestoj en la ĝangalo. Ĉar eĉ tiukaze, se contratistas kaj capataces kondutus kiel sanktuloj kontraŭ la indiĝenoj, restus ankoraŭ plu la mordantaj muŝoj, moskitoj, iksodoj, marĉoj, radikoj, pumoj, serpentoj, la senkompata ardo de la tropika suno. Kaj certe supozeblas, ke mordaj muŝoj, moskitoj, ŝlimo, ŝtalecaj radikoj kaj la ĝemiga varmego devas plenumi gravan taskon rilate la kreskadon de la mahagono. Nenio sen la alia.

IV

El kalabasaj trinkujoj verŝis Andreo kaj Vicente akvon en siajn trinkŝelojn. Poste ĉiu deŝiris pinĉe pecon de sia posolo, kiu estis volvita en dikajn verdajn foliojn kaj tiel konserviĝis freŝa. La posolpecon oni knedis tiam en la akvo kaj likvigis ĝin tiel, ke tiu akvo ricevis aspekton kvazaŭ ĝi estus flava blanka kaĉo. Tiun kvazaŭan kaĉon oni tiam ankoraŭ bone miksis perfingre, por ke ankaŭ la lasta resteto de la pasto solviĝu. Kiam la viroj ŝajne estis kontentaj pri sia kaĉo, ili ŝovis pinĉaĵon de la kruda salo en la buŝon kaj trinkis la kaĉon gluton post gluto kaj kun profunda trankvilo kaj bonfarto.

Ili sidiĝis sur trunkon. Ili surhavis nenion alian krom ĉifonitaj blankaj kotonpantalonoj suprenkuspitaj ĝis proksime de la koksoj. Ilia bronzokolora supra korpoparto estis nuda. Iliaj piedoj estis sen sandaloj, kvankam ili ofte tretis sur dornojn kaj sandaloj estus utilaj al ili, speciale kiel protekto kontraŭ skorpioj, kiujn ili facile povis enpiedigi per surtretado. Tamen la portado de sandaloj estis ne nur tro multekosta al ili, sed ankaŭ tro temporaba. Se ili foje ĝis la koksoj troviĝis en la tenaca praarbara ŝlimo kaj provis eltiri la sandalvestitan piedon, jen disŝiriĝis la malmultaj rimenetoj per kiuj la guarache, la sandalo, estis ligita al la piedo kaj la sandalo estis retenita profunde en la marĉo. La elfosado kostus tempon kaj ne malofte estis vane. La marĉo kunfalis kiel densa supo. Tuj kiam la piedo estis tirita eksteren, ĝi kuntiriĝis kaj la sandalo ne plu troveblis. Se la piedo foje estis eltirita, jen la loko, kie ĝi estis retenita, ne plu troveblis precize, kaj la sandalo eble eĉ troviĝis eĉ duonon de metro apud tiu loko, kie la viro serĉis ĝin. Tial estis plej bone havi simple nenion je la piedoj.

Kvankam la viroj nun jam dum certa tempo sidis kviete kaj kontemple, ĝue trinkante, sian posolon, ili ankoraŭ nun forte anhelis pro la laborstreĉo. Iliaj manoj kaj gamboj tremis kaj de tempo al tempo ili malfermis sian buŝon ridinde vaste por kapti aeron. Ilia hararo estis malseka de ŝvito kaj iliaj pantalonoj aspektis kiel ĉifonoj tiritaj el la akvo.

„Ĉu vi ankaŭ en via bieno havas posolon?“ demandis Andreo.

„Kompreneble“, respondis Vicente. „Sed ni kunprenas posolon nur tiukaze, se ni iros al la foirplaco, aŭ se ni laboros dum la tuta tago sur la kampoj kaj nur malfrue vespere iros hejmen.“

„Posolo estas tre bona afero, Nene. Ĉi tie pli ol en la bieno. Kiam mi estis ĉaristo, ni neniam havis posolon, en tiu regiono oni ne konas ĝin. Sed plej ofte ni marŝis nokte kaj dormis dum la hela tago. Nokte oni malpli soifas ol en la tago. Kaj mi nun volas diri al vi tuj ankaŭ la sekvan, Nene. Ne trinku tro da akvo. Vi trinkis preskaŭ ĉe ĉiu akvejo. Sed en multaj de la flakoj embuskas febro. Malica febro. La akvo en la kampadejo estas pli bona. Sed tie, kie vi ne konas ĝin, estu memgarda. Stomako plenŝtopita per akvo estas tre danĝera. Posolo likvigita en akvo danĝeras malpli. Vi bridas vian soifon pli bone per posolo ol per akvo. La posolo okupas grandan spacon en via stomako kaj vi malpli sopiras plenigi la tutan stomakon per akvo. Se vi ne havas posolon, jen gargaru la buŝon nur per akvo, sed ne trinku ĝin kvazaŭ torente. Kaj ĉiam kunglutu iom da salo. Sciu, Nene, en la monatoj, dum kiuj mi nun jam laboras ĉi tie, ni sole en nia kampadejo enfosis jam ok virojn, kiuj mortaĉis je malario. Tio iras tiel rapide kiel porkofiko, jes ja! Vi subite skuiĝas, tiam fariĝas al vi terure varmege, kaj tuj poste fridege, kaj tio tiel alternas plurfoje. Tiam vi parolas amason da stulta salivo kaj timas vin - sole Satano scias, kion vi eble vidas dum via frenezo, sed devas esti monstre terure. Tiam vi kurbiĝas kaj batas ĉien. Kaj subite vi estas for, tia, kia platbatita muŝo. Kaj tiam ili enfosos vin. Tie, kilometron malantaŭ la oficina, kie El Picaro loĝaĉas kun la hundo El Gusano, troviĝas la Campo Santo, la tombeja loko. La sovaĝaj porkoj venas nokte kaj elfosas la tombojn kaj voras la kadavrojn. Jen kelkaj krucoj, sed ne estas animoj sub la krucoj. La porkoj lasas kuŝi neniun tie.“

Vicente malfermŝiris siajn grandajn infanajn okulojn, kiam Andreo rakontis tion. Sed poste li ekridis. „Vi ja nur mistifikas min kaj volas tiri min je piedo.“

„Ne estas afero por mistifiki iun“, diris Andreo serioze. „Estas tiel, kiel mi diras al vi. Kaj se vi ne volas esti vorita de la porkoj, jen prefere ne trinku tiom da akvo. Kaj, se vi devas trinki ion, tiukaze nur posolon kun salo.“

Vicente hakis foliaron de la arboj kaj ĵetis ĝin antaŭ la bovojn, kiuj akceptis ĝin kun la sama bonfarto, kun kiu la du viroj trinkis sian posolon.

Tiam ambaŭ fumis mallongan dikan cigaron.

„Kaj nun plu, por ke ni fine jam estu altrenitaj ĉiujn trunkojn antaŭ ol je la dekdua El Gusano estos ĉe la tumbo por rigardi, ĉu ni havas ilin ĉiujn tie. Tiam li inspektos la trunkojn, ĉu la muchachos efektive enbatis la ĝustajn markojn, por ke la Montellanoj ekkonu sian lignon, kiam ĝi alvenos en la haveno Puerto Alvaro Obregon. Ili, El Picaro kaj El Gusano, nun tre atentas pri tio, ke la marko videblu je ĉiu troza, por ke la Montellanoj povu kalkuli ilin je ilia favoro. Sciu, ke ili ricevas premion por ĉiu troza. Se ili kaptas trunkon sen marko, ĉar iu muchacho forgesis ĝin haki en la lignon, jen ili traktos lin per kvindek skurĝbatoj, ĉar la markoj necesas por ilia mono. La cabrones, la diodamnitaj. Ek, altiru la bovojn!“


Rimarko

posol aŭ potzol = posolo = trinkaĵo el fermentita maizo, komune kutima en Ĉiapaso.

V

La troza estis ligita per ĉeno kaj la veturo komenciĝis.

“Permesu al mi foje fari vian laboron, Andreĉjo“, diris Vicente.

„Volonte, mi faros vian laboron, kun plezuro.“

Andreĉjo ekiris antaŭ la kapoj de la bovoj ka iom dekstre. Vicente ekkaptis la hokon kaj komencis konduki la trunkon. Ili treniĝis nur dek metrojn kaj tuj la chuso de la troza enpikiĝis sub radikon, la bovoj haltis kvazaŭ ili estus enmasonitaj.

„Nu, Nene, vi devas atenti! Diable bone vi devas atenti, por ke la pinto de la trunko ne pikiĝu teren kaj ne sub radikon. Por tio vi havas ja vian hokon, por ke vi konduku la trunkon ĝuste kaj lerte levu ĝin antaŭ ebla firmkroĉiĝo.“

„Tion mi faris, Andreĉjo, sed la troza estas tro peza. Mi ne povas levi ĝin sola kaj eĉ ne turni, por ke la ĉeno ne ŝoviĝu supren kaj la chuso ne tro profunde falu.“

Andreo ridis. „Nur tion mi volis scii kaj vidi, Nene, bebeto mia, suĉinfaneto. El Gusano hodiaŭ matene diris al mi, ke mi instruu vin dum semajno, kaj poste vi estu memstara boyero, kun knabo, kiun sendos al ni la oficina. Tion mi sciis ja antaŭe, ke vi estas tro malforta por levi trunkon. Kaj se vi ne daŭre povus levi trunkojn kaj per tio zorgi pri tio, ke la pinto ne firmkroĉiĝu en la grundo aŭ en la ŝlimo aŭ sub transversa radiko, tiukaze vi movus trunkon eĉ ne duonon de kilometro.“

Vicente kapjesis kaj rigardis Andreon mirigite. „Andreĉjo, mi ne sciis, ke vi estas tiel damne forta.“

„Ankaŭ mi estis iam tiom malforta kaj tiom malmemstara surpiede kiom vi, Nene, sed tio estis jam antaŭ longa tempo, kiam mi devis helpi en Tenejapa en butiko. Ek do, reen iru antaŭ la bovojn, Nene, kaj mi kondukos la trunkon. El Gusano elblovos ja venenon tra la nazo, se mi diros al li, ke vi interne de la venontaj ses monatoj ne povos esti boyero, eĉ se li ordonus lasi pendumi vin ĉiuvespere du horojn, por rompi vian reziston.“

Tiam ili trenis la trunkojn unu post la alia ĝis la Arroyo Ciego, ĝis la Blinda Sulko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.