La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 2

I

Iafoje ŝajnis, ke tie tempo estas tre multekosta. Sed alitempe okazis, ke oni tiel malavare disipis la tempon, kvazaŭ eĉ eternecoj estus sen valoro.

En multaj rilatoj estis simile al la ekzercejoj de soldatoj. Kun multe da kriado, kun minacoj kaj puŝoj oni pelas la soldatojn matene je la kvara kaj duono el la mizeraj litoj. Poste oni batalas pri kvaronoj de minutoj, insultadas, kverelas, ĉar serĝentoj peras la impreson, kvazaŭ la bonfarto de la tuta homaro dependus de tio, ke la kompanio precize dum kvin sekundoj estas ĵetata de unu angulo de la ekzercejo al transversa angulo, por stari envicigita precize je la sesa kaj kvindek naŭ minutoj kaj kvardek kvin sekundoj.

La kapitano de la kompanio alvenas je la sepa kaj dudek minutoj, migras laŭ la vicoj tien kaj tien por trovi tie ie loze pendantan fadenon kaj ie aliloke oblikve butonumitan butonon kaj fine povu konstati kun kontentiĝo, ke la buko de la leda pantalonzono ĉe certa soldato estas ŝovita ekzakte unu kaj kvaronon de milimetro tro maldekstren, jen mondoskuiga okazaĵo tia, ke la serĝento tion devas noti en sia notlibreto por konservi ĝin poreterne.

Du horojn poste tamen ankoraŭ io komenciĝas. La kapitano ordonas, ke morgaŭ la kompanio devos enviciĝi sur la ekzercejo duonon de horo pli frue, ĉar ĝi ĵus malfruiĝis pri tio. Tiam oni iom post iom komencas konvinki la soldatojn pri tio, ke ili ankoraŭ ne kapablas kuri, sed, ke ili devas lerni tion unue por fariĝi uzeblaj civitanoj. Ĉar la tempo, kiun oni uzas instrui al junaj viroj, ke ili kapablas movi nek siajn brakojn nek siajn okulojn nature, nek memori pri tio kiel ili nomiĝas, ne estas pagata de la kapitano kaj de la serĝento, sed de la impostpaganta popolo, tial oni ripetas la simiecan komedion ĉiutage kaj ĉiujare ĝis kompleta stultiĝo; kaj la eduka trejnado kaj instruado, kiu kun plena sukceso povus estis finita post kvar monatoj de ĉiu normala sana viro, bezonas tri plenajn jarojn kun la rezulto, ke la gvidantoj de la sistemo jesas kun serioza fervoro kaj post sufiĉe detala konsidero, ke necesus ses jaroj por efektive Tie ne statis multe alie. Sed la kaŭzoj estis kompreneblaj kaj ankaŭ prudentaj. Don Remigio komencis malbeni sian vivon kaj sian sorton, vidalvide kun la disipo de tempo, kiun kostis pridemandi la alvenintajn laboristojn kaj asigni laborgrupojn al ili. Li plurfoje estis pafmortigonta sian capataz, sian serĝenton Ambrosio, ĉar tiu ne estis sufiĉe rapide je dispono kun la notlibreto, kiam don Remigio bezonis lin.

Kiam la pridemandado tiam fine estis finita, okazis, spite al la hastado kaj rapidado, nenio plu.

Don Remigio lasis stari la virojn en la tropika sunardo, kvazaŭ ili estus ŝtonblokoj, kvankam ili marŝis ekde la lasta kampadejo de la unua matene, por povi esti en la monterio ĉirkaŭ tagmeze. Pri tio, ĉu ili tie forbrulos aŭ renversiĝos aŭ freneziĝos, li ŝajne malmulte zorgis. Kompreneble ili kostis lian karan monon. Por ĉiu unuopulo li devis pagi tiujn ŝuldojn, pro kiuj la viro estis vendita tien aŭ intertraktita. Por ĉiu unuopulo li devis pagi la imposton de la laborkontrakto en la alto de dudek kvin pesoj al la prezidanto de la municipalidad en Hucutsin, por ke la instanco permesu kapti la viron, se li forkurus. Krome li devis pagi altajn komisiojn al la varbaj agentoj, kiuj en la bienoj kaj domenoj kaj en la vilaĝoj kunaĉetis peonojn kun ŝuldoj kontraŭ pago de la ŝuldoj al la mastroj aŭ kontraŭ pago de policaj punoj por aliaj indiĝenoj, por povi konduki ilin tien en la monterion. Neniu povis atendi, ke la enganchadores, la varbaj agentoj, laboras por nenio, des malpli, ĉar estis ilia negoco, ĉe kiu ili esperis fariĝi tre riĉaj. Fine ankoraŭ al ĉiu varbita viro de la agento estis pagata antaŭpaĝo per kontanta mono, por pli facile logi la virojn konfirmi la kontrakton antaŭ la estro de la municipo kaj tiel veki antaŭ la cvilizita mondo la impreson, ke temas pri simplaj laborkontraktoj tiaj, kiaj ili simile estas ĉie tutmonde. La malnova „kaciko“ komprenis tion multe pli bone ol la freŝe elkoviĝintaj diktatoroj vualigi la veran staton de homaj rilatoj interne de la lando kontraŭ misfidemaj gestoj de la ceteraj popoloj, kaj tio kun la helpo de buŝŝtopita kaj sin antaŭ li humiliganta kaj prostituanta gazetaro. Tio, kion la laboristoj rakontis aŭ disvastigis, estis nenio alia krom mensogoj kaj kalumnioj. La vero estis nur tio, kio estis skribita en la laborkontraktojn kaj konfirmita de la laboristoj kaj kio havis la stampilon de rajtigita instanco. Ke la indiĝenaj laboristoj povis nek legi nek skribi, la diktatoro ne rigardis kiel sian propran kulpon. Ja kial ili ne lernis legi kaj skribi? Ili estis tro stultaj por tio kaj ne havis la deziron lerni tion.

Ĉiujn ĉi sumojn kaj monojn, kiujn la contratista pruntedonis, la viro devas forlabori en la ĝangalo. Oni ne povas atendi de contratista, ke li pagos pro nura homamo tiun monon por indiĝeno, eble eĉ ducent pesojn, kaj poste diros al certa viro: „Mi tre dankas pro via afableco, ke vi permesis al mi pagi viajn ŝuldojn kaj doni al vi la antaŭpagon, kiun vi prenis por ebriigi vin kaj seksumi kun putinaĉoj. Iru hejmen en vian gepatran domon, plimultigu vin kaj vivu feliĉa kaj kontenta ĝis la fino de viaj tagoj!“

Ja kial kontraktisto faru tion? En tiu ĉi mondo, en kiu ĉiu devas batali por sia ĉiutaga pano, ankaŭ kontraktisto ne povas donaci ion sen tio, ke ĝi mankus je iu alia fino. Li devas damne streĉe labori por vivteni sin kaj por sukcesi. En la kazo, se li ne havus ion, kiam li iam fariĝus maljuna, jen li devus almozpeti. Tial li devas zorgi pri sia bonfarto, tiom longe kiom li kapablas. Ankaŭ la edzino kaj la infanoj hejme volas vivi. Kaj se li devas labori streĉe, kial do ne la peonoj? Por io alia ili ja tamen ne taŭĝas kaj ili faras nenion krom stultaĵojn. Se ili ne havas laboron, tiukaze ili nur ebriigas sin. Anstataŭ pensi pri io alia, kaj speciale pri tio kiel liberigi sin el siaj ŝuldoj kaj el sia sklavigo, ili disipas sian tutajn belajn laborfortojn nur por enmondigi gregon el infanoj.

Krome la homoj en Nov-Jorko kaj en Londono volas havi meblojn el mahagono. Kial ili volas havi ilin, tio nin, la contratistas, tute ne koncernas. Tio estas afero ilia. Sed oni povas perlabori monon el tio, belan monton el mono. Ĉiuj ĝangaloj estas plenaj de caoba. Ni eĉ ne scias, kion ni faru kun tiom da mahagono. Ni havas tiom grandan amason de ĝi, ke ni faras eĉ niajn fervojajn reloŝpalojn el mahagono kaj ebono. Kial ni ne fordonu kelkajn tunojn de nia abunda superfluo de tiu splenda ligno al la suferantaj homoj? Kompreneble necesas eligi ĝin de la ĝangalo. Ni, la kontraktistoj, tion ne povas fari solaj. Mi plej malmulte. Mi havas tuj dikajn sangoblazojn je la manoj, se mi hakas mahagonon nur dum tri horoj. Mahagono estas dura kiel fero, damne! Sed tiuj indianoj, ebriaj kaj fikemaj, kiel ili estas, estu feliĉaj, ke ili faras ion por la patrio kaj, ke ili plialtigas la eskportajn nombrojn.

Tiu opinio de la contratista estas certe ĝusta, ĝi atestas prudenton kaj profundan komprenon pri la komplikaj leĝoj de la monda ekonomio. Kompreneble, indiĝeno pensas alie pri tio. Tial li estas ja povra proleto kaj ne direktoro de banko. Kaj estas simple nekompreneble por ĉiu normale pensanta homo, ke tiuj de Dio damnitaj proletoj ĉiam kaj de eterne tute ne volas kompreni kiel prudentaj kaj ĝustaj kaj ŝtatkonservaj estas la ideoj kaj vidpunktoj, kiuj estas pene kaj zorge elkovitaj de diktatoroj kaj de fabrikdirektoroj kaj dum sendormaj noktoj por la bonfarto de la patrio. Damnite kaj diomalbenite, oni devus simple mortpafi ĉiujn proletojn, por ke fine foje iam estu paco en la lando. Kial la mizera hundido entute estas proleto? Tio estas kulpo lia. Estas neniukaze la kulpo de la kontraktistoj, ke la peonoj ĉiam havas tiom da ŝuldoj ĉe siaj mastroj. Ankaŭ la mastro bezonas sian monon kaj, se li fine perdas la paciencon kaj volas rehavi sian monon, ĉar li devas havi ĝin, kaj tiam vendas la peonojn al la kontraktistoj por la ŝuldosumo, jen oni malfermegas la fibuŝon kaj kriadas pri homkomerco kaj sklaveco.

Ĉio estas tiom memkomprenebla, tiel simpla, tiel logika, tiel prudenta, ke oni devas miri nur pri tio, kial la diktitaj proletoj ne volas kompreni tion. Tuj se ili iam foje ekkomprenos kaj plene perceptos, ke ĉio, kion oni faras al ili, okazas nur je ties bonfarto, ke neniu diktatoro kaj neniu akciulo iam pensas aŭ pensis pri tio tuŝi la dignon de la proleto aŭ eĉ intencas sklavigi ilin kiel laborbestojn, do se la proletoj foje akceptos tion, ke oni celas nur ilian bonfarton, ja ilian plej grandan bonfarton, tiukaze tiam ankaŭ fine maturiĝos la tempo, en kiu oni rajtos rigardi ilin prudentaj, kaj tiam ĉiu unuopa proleto havos la perspektivon fariĝi eĉ fabrikdirektoro kaj prezidanto de kontrolkonsilio. Sed tiom longe, kiom li ne komprenas tion aŭ ne volas kompreni tion, li devas teni la fibuŝon fermita kaj permesi, ke oni regas kaj diktas lin.

Laŭ tio okazis tie ĉio laŭleĝe kaj laŭrajte. Maljusteco okazis al neniu. Neniu havis kaŭzon plendi. Ĉiu ago farita de la varbaj agentoj, de la contratistas kaj de la kompanioj, okazis ĉiam kaj en ĉiuj cirkonstancoj enkadre de la leĝoj. Se montriĝis truoj en la leĝoj, ekzistis ja diktatoro, kiu fermgluos tiujn truojn per subskribo. Kaj tio, kion la diktatoro faris, estis ĉiam prava, ĉar ĉiu el liaj agoj estis konfirmata de la Camara de diputados. Se okazis, ke diputado kontraŭis ion, li ĉesis esti per tio deputito, ĉar li ĝenis la sanktigitan ordon kaj la ŝmiritan realigon de la negocoj. Nur jesulojn oni toleris en la Camara kaj en la Senato. Vivo estis plezurego. Kaj tiu ulo, al kiu tio ne plaĉis, ne havis la rajton vivi kaj oni pafmortigis lin. Se estis mildigaj cirkonstancoj oni metis lin en la koncentrejon El Valle de los Muertos, jen tereno ĉirkaŭbarita per pikdrato enmeze de la plej bone elektitaj malariomarĉoj en la sudo de la federacia ŝtato Veracruz. Tien oni metis lin por ke li neniam revenu. Estis la ora erao de la diktaturo.


Rimarkoj

Cámara de diputados = parlamento de deputitoj.

domeno = ŝtata bieno.

enganchador = varba agento.

kaciko =indiĝena vilaĝestro, tribestro, en tiu ĉi ĉapitro moke uzata por El Porfirio.

municipo = loka administrejo.

municipalidad = municipo aŭ municipio (urbo aŭ teritorio havanta relative sendependan registaron).

diputado = deputito, parlamentano.

II

Dum la mahagonlaboristoj staris en vico kaj atendis post sia pridemandado, ke oni diru al ili, kion ili faru, ilia kontraktisto don Remigio iris en la magazenon, al la tienda, kie li sidiĝis sur keston kaj ĝeme plendis pri la dura laboro, kiun li faris, kaj poste li postulis botelon kun komiteko. Tiam li komencis trinki, kaj iom poste li pli bonfartis. Sian rajdobeston li jam kondukis sub ombran arbon. La homoj ne interesis lin. Ili ja prudentis kaj sciis, kion fari. Sed tion, kion ili faris sen speciala komando, ĉiam estis malĝusta kaj la capataz iris renkonte al ili kaj vipis dek virojn en la vizaĝon.

Ili kaŭriĝis sur la arda sabla grundo kaj atendis. Sed la sunardo fariĝis neeltenebla, kaj tial unu post la alia levis sian pezan pakaĵon kaj serĉis ombran lokon sub la arboj aŭ en la proksimo de kabanoj.

III

Ambrosio, la capataz, estis irinta al unu el la neoficialaj tavernoj, ĉar li sciis, ke li ricevos tie la brandon pli malmultekoste ol en la tienda, en la magazeno de la kompanio. Kompreneble, en la tavernoj estis ricevebla nur la kutima mezkalo, dum en la tienda estis havigebla la bona comiteco anejo.

Ambrosio tuj havis je siaj flankoj tri inojn, kiuj helpis al li ĉe la trinkado por plialtigi la trinkokoston. La knabinoj ricevis nur sukeran akvon, ĉar tiukaze, se ili trinkus brandon, ili ne longe eltenus tion, kaj la tavernisto ne sufiĉe enspezus. Ambrosio kompreneble ne sciis, ke la inoj trinkas nur akvon. Tial li tre miris, ke ili tiel facile kaj rapide kapablis tute ebriigi lin sub la tablon.

Subtablen ne estas tute ĝusta, ĉar ne ekzistis tablo. Ambrosio sidis sur tabulo, kiu kuŝis sur la tero, kaj kiu tie kaj en ĉiuj kabanoj estis nomata: la silla, la seĝo. De tiu seĝo Ambrosio komencis malsuprengliti, ĉar li ne plu povis vidi ĝin precize, ĉar liaj okuloj palpebrumis pli kaj pli obtuzigite kaj eĉ pli nebuligite.

Sed li retenis sufiĉe da konscio, por ke li povu akcepti veton, kiun proponis la knabinoj, por reteni lin ĉe la trinkado. Lia tasko estis solvi la enigmon, kiu el la knabinoj supre ĉe la koksoj havas la plej dikajn krurojn. Li vetis plenan botelon da aguardiente, ke li povas solvi la enigmon ĝuste. Poste li kaptis ĉiun el la tri knabinoj sub la jupo por konstati, ĉu li gajnis aŭ perdis. La knabinoj same sidis ĉiuj sur seĝo tia, kian havis lin Ambrosio. Ili ne vestis sin per pli sub la jupo ol per mallonga subĉemizo. Tial la veto okazis sufiĉe gaje kaj kriĉsone. Kompreneble li perdis la veton, ĉar li jam delonge perdis la ĝustan okulmezuron por ĝusta taksado.

Tiu vetado kaj la solvo de tiu enigmo, ne estis la lasta. La knabinoj havis tre varian programon por la prezentado.

„Pli poste mi revenos, por forkonduki vin, chula, friponino“, diris Ambrosio al la plej grasa.

„Como no, kial ne? Kiel estas pri la arĝento, caballero?“

„Ne zorgu pro tio, mi jefe - don Remigio estas mia jefe, tion vi ja scias - li donas al mi tiom da antaŭpago, kiom mi volas havi. Li sen mi povas fari eĉ ne iomete da laboro. Se mi ne estus ĉi tie, li ne kapablus sendi eĉ nur unu viron antaŭ la arbojn.“

„Kia giganta viro vi estas!“ La knabino diris tion ironie, sed Ambrosio perceptis ĝin tiel, kvazaŭ ĝi estus admiro.

Vi kaj mi, tion notu bone, ni povos fari ankoraŭ tute aliajn kaj pli bonajn aferojn. Se mi volas, mi povos esti morgaŭ contratista, kaj mi enspezos montones de dinero, montojn da mono. Jen mi kunprenos vin, vi povos loĝi ĉe mi, tiom longe, kiom vi volas. Se la comerciantes, la komercistoj, venos, jen diru nur, kion vi volas havi kaj mi aĉetos ĝin al vi, ĝuste tiel, kiel tion ĉion.“ Li klakis la fingrojn por aludi, ke li povus aĉeti la tutan varon de la arabaj komercistoj venantaj en la monterion, pli facile ol botelon da aguardiente.

„Pri tio ni parolos, hombre, kiam vi estos contratista. “ Ŝi iom malproksimiĝis de li kaj ŝovis iun el siaj koleginoj al li.

Ambrosio ne rimarkis, ke li havas jam alian knabinon je sia flanko, kiun li premis dense al siaj gamboj. Li parolis plu sen lasi ĝeni sin kaj promesis al tiu ino, ke li kunprenos ŝin al Balŭn-Canan, kie ŝi foje povos vidi kiel bone li komprenas trakti verajn damojn, ĉar ĉi tie, en tiu diodamnita kampadejo estas eĉ ne unu aŭtentika damo. „Ĉiuj estas nur putinoj ĉi tie, tute kutimaj tekiloputinoj“, li kriis subite, dum li komencis leviĝi ŝanceliĝante: „Nenio alia vi ĉiuj estas ĉi tie krom tute kutimaj putinoj kaj trotuaraj birdetoj de la strato. Ankaŭ la du maljunaj fikemaj ĉabrakohienoj, kiujn la administranto havas en sia damnita kaj naŭze odoranta bangalo, estas nur tute kutimaj trotuarputinoj, kiujn mi konas tre bone ekde Tukstla.“

Nun enmiksiĝis la tavernisto. „Tenu fermita via fibuŝon, damne! Se la administranto aŭdos vin, li ekflamigos mian budon kaj forbruligos ĝin kaj forpelos min inferen.“

„Tiu, tiu sklavo de putinoj? Li ja foje venu ĉi tien. Mi ja diros la ĝustan al li. Mi cetere tuj iros al li foje transen kaj diros al li tute impertinente vizaĝen, ke li havas nur putinojn tie.“ Ambrosio ŝoveladis per siaj brakoj. Tiam li kriaĉis, kvazaŭ li havus la intencon kanti. Li skuadis la kapon, viŝis sin per la plataj manoj trans la vizaĝon kaj kriis: “He, chula, ĉe la diablo, kie vi kaŝas vin?“

„Iru al li“, komandis la tavernisto al la knabino, kun kiu Ambrosio amuziĝis unue. Flustrante la tavernisto aldonis: „Iru al li, mankarese tuŝu lin iom je la gamboj kaj puŝu lin eksteren el ĉi tie. Alikaze la administranto saltos sur mian nukon. Diru, ke vi volas kuŝigi vin ĉe li. Eble vi povos elpuŝi lin de ĉi tie. Tiam sidigu lin tie, kie vi povos liberiĝi de li.“

Ambrosio, kvankam jam iom peza en la kruroj, estis eĉ preta sekvi ŝin. Sed apenaŭ li forlasis la kabanon, kaj venis subsunen, li jam falis laŭlonge. La tavernisto trenis lin kun la helpo de la inoj en la ombron de arbo kaj lasis kuŝi lin tie.

En tiu momento don Remigio kriis el la tienda trans la placon: „Ambrosio! Ambrosio!“

Ne ricevante respondon eĉ post plurfoja vokado, li kriis plena de kolero: „Fikema filo de putino kaj de ebriema leprulo, kie vi fikumas denove? Venu ĉi tien, malbenite!“

Ambrosio ĝuste tiumomente ne kapablis aŭdi ion, eĉ multe malpli li kapablis stari sur siaj piedoj.

Don Remigio, kolere kiel rinocero skuita el la dormo, kuradis tien kaj tien sur la placo por serĉi sian capataz.

La knabino proksimiĝis kokete dancpaŝete al don Remigio, ridetis al li kaj diris: „Caballero, kiel estus kun ni ambaŭ hodiaŭ nokte?“

Don Remigio bleke bojis al ŝi: „Iru inferen, hundofilino. Mi havas nun aliajn zorgojn.“

„Kiun vi do serĉas, senor contratista?“ demandis la knabino sen esti eĉ iomete impresita pro lia ĉagrenita humoro.

„Mi ja estu damnita ĉiele kaj infere, mi serĉas tiun alkoholavidan parandero kaj vagabondon, mian capataz.“

„Nu, kiel li nomiĝas?“

„Ambrosio. Damnite! Mi devus nomi lin Postaĵ' Merdulo, tiun mizeran pigrulon.“

La knabino tuj sciis, kiun li celis. Kaj ĉar Ambrosio ne trinkadis kun ŝi, sed kun aliaj knabinoj, kiujn ŝi ne ŝatis, kaj kun kiuj ŝi eterne kverelis, tial bonfartigis ŝin diri: „Aĥ, tiun vi serĉas, senor. Tiukaze vi ne devos iri longatempe. Jen iru nur tridek paŝojn kaj tie vi trovos lin malantaŭ arbotrunko. Porko ne povas esti ebria tiom, kiom li. Tio ĝojigos vin, senor“

Tiam ŝi ne plu okupiĝis pri la caballero.

„Rosita estis ensorĉige bela, sed ŝi havis tri infanojn“, ŝi trile kantetis kvazaŭ kiel birdo kaj iris al unu el la kabanoj, ĉar ŝi sciis, ke tie ĉimomente sidas kelkaj arrieros, mulpelistoj, ĉe la ludkartoj kaj antaŭ aguardiente-botelo. Ŝi multe prefere pasigus la posttagmezon, la vesperon kaj la nokton kun la contratista. „Sed, se oni volas manĝi fruktojn, kaj oni ne povas ricevi manĝojn, tiukaze oni do devas kontentiĝi pri bananoj“, ŝi konsilis sin kun ŝultrolevado. Tiam ŝi mallaŭte subridis sen vere voli tion, ĉar ŝi formis komparon, kiu ĉiam maldece estas akceptata, se oni prezentas ĝin kun simila paroltono aŭ kun oblikva rikano.


Rimarkoj

chula = friponino.

hombre = viro.

IV

Don Remigio iris en tiu direkto, kiun aludis la knabino. Kaj jen li trovis sian capataz, kiu estis sterninta sin tie sur la tero kun vizaĝo, kiu pro sia profunde ruĝa koloro kaj la ŝveliteco vekis la impreson, kvazaŭ ĝi krevus en la sekva momento. La ulo ĝemis en sia nebuligita dormo kiel malsanegulo. Esti vehemente kaj profunde ebria de tiu aguardiente destilita el agavo aŭ el meskalo aŭ el sukerkano, kaj eble eĉ de miksaĵo el tiuj tri specoj, estas ebrio kiu apenaŭ troveblas duan fojon. Sed esti ebria de tiu brando je la frua posttagmezo en tropika lando kaj aldone preskaŭ sen havi ombron sub la ardanta suno, laŭlonge sternita surtere, tio transformigas eĉ la plej stabile starantan drinkfraton en senhelpan kaj kompatindan korpamason.

„Ebria porko, sinvergŭenza, impertinenta kanajlo, senhonta kaj bruta bestaĉo de stratrabisto!!“ kriis don Remigio, kiam li vidis Ambrosion en tiu stato.

Li senkompate puŝis lin per la botoj sur la ripojn, kvazaŭ li volus marteli truon en la korpon.

Sed la viro ne moviĝis kaj ankaŭ ne ŝanĝis sian pozicion. Li ŝajne estis en profunda narkozo. Kelkfoje li gluglis, kvazaŭ la lango glitus malsupren de la gorĝo. Jen li gruntis ĝemante: „Si, jefe!“ Sed tio estis ankaŭ la lasta signo, kiun li donis por aludi, ke ankoraŭ ligas lin maldika fadeno kun la realo, spite al obtuzigita konscio.

Li diris tiun „jes!“ nur aŭtomate, pro longa kutimo.

Don Remigio senfare staris ankoraŭ kelkajn sekundojn, poste li kraĉis sur Ambrosion, turniĝis kaj retrorigardis al la konstruaĵo, en kiu troviĝis la tienda, el kiu li ĵus venis.

Li volis reiri tien kaj konsideri la tagon kiel perditan. Lante li promenis sur la placo. Post kelkaj dekoj de paŝoj li haltis kaj rigardis alidirekte. Tie li vidis kampadi la virojn en disaj grupoj. Kelkaj kuŝis proksime de arboj, aliaj en la ombro de la kabanoj. Pluraj dormis, aliaj kunsidis kaj babilis. Aliaj kirle miksis en siaj fruktoŝeloj posolon kun akvo, kiun ili alportis el la rivero.

Don Remigio pli proksimiĝis al ili, nombris ilin kaj vokis: „Jen mankas ja ok aŭ naŭ uloj, kie ili estas do?“

„Ili iris al la rivero por bani. Ili havas sangantajn piedojn.“ Unu el la viroj vokis tion kaj pro ĝentileco preskaŭ tute stariĝis, dirante tion.

„Alvoku ilin. Kaj poste vi ĉiuj venos transen al la tienda.“ Don Remigio iris antaŭe. Post kelkaj paŝoj li turniĝis malantaŭen kaj vokis: „Kunprenu viajn pakaĵojn, por ke oni ne ŝtelu ilin de vi. Ne eblas scii, kiom da friponoj kaj hundofiloj ĉi tie libere kuradas?!“

En la sama momento eliris ino de unu el la kabanoj. Ŝi estis nudpieda, ŝia hararo taŭzita, ŝi vestis sin nur per jupo kaj kota, flirtanta bluzo, kiu vaste malfermis tiom, ke ŝiaj mamoj supre elpendis. Ŝi ne estis unu el la volonte servemaj knabinoj de la kampadejo, sed verŝajne unu el la multaj inoj, kiuj tie iam vivis kun sia edzo.

„Oiga, senor!“ ŝi vokis, apogante siajn brakojn forte sur la koksojn kaj la jam per si mem ŝvelintan subventron, tiel, ke ŝi sin etendis eĉ pli antaŭen: „Aŭskultu, viro de honoro, ni ĉi tie estas nek friponoj nek banditoj. Ni estas ĉi tie pli honestaj ol vi.“

„Jes, tion mi scias, kaj tenu fermita la buŝon. De vi, vi maljunaĉa troigantino de marotoj, ja neniu volas scii ion. Kaj mi estus la lasta, kiu vizitus vin.“ Dirante tion, don Remigio turnis sin nur parte al la ino.

La ino senĉese naive paroladis kaj gluglis kaj forte eskcitiĝis, tretadis per la nudaj piedoj sur la teron, minacis per la brakoj. Sed don Remigio komprenis eĉ ne vorton el la centoj, kiujn ŝi postkriis al li.

„Kiu estas tiu maljuna kokino, kiu blekis tie?“ demandis don Remigio la vendiston en la magazeno, kiam li ree alvenis tien.

„Tio estas dona Julia. Kiel ŝi nomiĝas krome, mi ne scias. Ŝi estas iom prironĝita en la kapo. Tavernisto origine trenis ŝin ĉi tien, kun ses aliaj inoj. Kiam ŝi ne plu multe valoris, tio signifas, kiam ŝi ne plu logis klientojn, trovis sin kanuveturigisto, kiu plaĉis al ŝi, kaj kun tiu ŝi vivis tiam en Tres Champas. La viro iutage renversiĝis kun la kanuo kaj dronis. Kun sia familio ŝi poste venis ĉi tien. Ŝi estas nur dum ok semajnoj en tiu ĉi kampadejo. Tio estas la kaŭzo, kial vi ne konas ŝin, don Remigio.“ „Sed kial ŝi ne reiras al la pueblo, de kie ŝi devenas?“

„Jen ŝajne io ne estas tute laŭorda. Se mi ĝuste aŭdis tion, ŝi tie mortpikis alian inon pro ĵaluzo. Kaj kiam la polico persekutis ŝin, estis tre bonvene al ŝi, ke ŝi povis iri kun la tavernisto en la monterion.“

„Tio pri la mortpikado tiukaze certe okazis jam antaŭ tri aŭ kvar jaroj“, diris don Remigio, enverŝante al si konjakon el la botelo, kiun metis la helpanto de la vendisto al li sur la magazenan tablon.

„Certe kvar jarojn“, konfirmigis la tendero, la posedanto de la magazeno.

„Jen ja falis sufiĉe da tero sur la aferon, tiel ke la okazaĵo jam delonge estas pardonita kaj forgesita.“ Don Remigio plenverŝis denove glaseton.

„Ŝi ŝajne bonfartas ĉi tie. Ni supozas, ke ŝi ne volas foriri.“ Nun la tendero mem verŝis ĝis duono glaseton al si.

„Certe estas ankoraŭ io alia, jen mi certas“, diris don Remigio. „Ŝi hontas antaŭ sia familio aŭ ŝia pli frua edzo intertempe edziĝis. Tio estas la plej bona, kion ŝi povas fari, supozigi al la tuta mondo, ke ŝi ne plu ekzistas.“

„Mi pensas, ke vi pravas.“

„Aŭskultu, don Telesforo!“ diris don Remigio, ŝanĝante la paroltonon, por diri per tio, ke la klaĉo ne tre interesas lin kaj, ke li nun emas transiri al la negocoj.

„Bueno, pri kio do temas?“

„Miaj uloj alvenas. Malfermu por ĉiu konton ĝis, ni diru, kvindek pesojn.“

„Volonte, don Remigio. Donu nur la nomojn al mi.“


Rimarkoj

tendero = posedanto de magazeno, komercisto, vendisto de nutraĵoj.

V

Ĉiuj indiĝenaj viroj kolektiĝis jam antaŭ la tienda. Don Remigio paŝis sur la sojlon kaj parolis al ili: „Mi malfermigos ĉi tie konton por ĉiu el vi. Por ĉiu kvindek pesojn. Tiuj estos kredito sur via konto. Vi povos aĉeti kion ajn aŭ tion, kion vi bezonas. Dum la sekvaj dekdu monatoj ni ne revenos ĉi tien al la oficinas. Ni restos ekstere en la selva, en la ĝangalo. Sed neniu el vi ricevos brandon por pli ol unu peso. Sciu tion.“

La homoj komencis moviĝi kaj sovaĝe kiel anseroj interbabili, por reciproke klariĝi al si, kion ili bezonas. Estis speciale la novuloj, kiuj volis scii de la spertuloj, kiuj jam antaŭe laboris tie, kion oni bezonas kaj ĉu oni efektive bezonas ion.

Kiel plej sperta estis plej bone konata la chamulano Celso Flores, filo de Panchito Flores de Ishtacolcot. Celso havis jam du jarojn da laboro en la monterioj post si. En la trisemajna marŝo tra la ĝangalo tien, li faris sin sufiĉe ŝatata ĉe siaj laborkunuloj per instruoj kaj kamaradaj agoj. Li ŝajne estis vere bona amiko. Per kelkaj interbataloj li havigis respekton al si en la tuta trupo. La novuloj estimis lin kiel sian instruiston kaj konsilanton, la malfortuloj kiel sian helpeman kamaradon kaj ĉiuj agnoskis lin kiel sian gvidanton kaj parolanton. Celso donis ankaŭ nun bonajn konsilojn. Kaj preskaŭ ĉiujn konsilojn, kiujn li donis, fakte ĉiam esprimis sin en la sekva frazo: „Se vi ne vere bezonas ion certan kaj sub ĉiuj cirkonstancoj, tiukaze ne aĉetu ion, eĉ ne por centavo. Ju pli frue vi forlaboris viajn ŝuldojn despli frue vi povos esperi iri hejmen al via patrinjo aŭ al via edzino. Vi ankoraŭ ne konas la inferon ĉi tie, sed semajnon poste vi ja komprenos, kial mi konsilis tion al vi. Kaj nun agu laŭplaĉe. Kial viaj ridindaj zorgoj koncernu min?“

VI

Don Remigio prenis sian liston kaj alvokis la unuan viron. Li diris la nomon, kaj la tendero skribis la kontosumon en la libron. Samtempe la helpanto demandis la viron: „Kion vi do volas havi?“

Kaj la contratistas kaj la tenderos kutimiĝis pri tio, ke ĉe tiuj kontomalfermoj ĉiu viro elaĉetis la tutan konton en la ofertita alto, en tiu ĉi kazo kvindek pesojn, en aliaj kazoj sepdek pesojn aŭ cent pesojn en la formo de varoj. Tiujn kontojn oni ne malfermis kaj ofertis kun tiel grandanima gesto por ĝojigi la indiĝenajn laboristojn aŭ eĉ por bonfartigi ilin. Ĝojo, donacoj kaj bonfartigaj agoj estis aferoj, kiuj eble estis uzataj ĉe la varbado kiel logaĵo, sed se oni estis jam en la ĝangalo, neniu plu sciis tiujn vortojn, multe malpli ties signifon.

La kontojn oni malfermis bonfartige al la kompanio kaj por ĝojigi la contratistas. Ju pli granda estis la konto , des pli longe la indiĝenoj devis labori por ĝi. Ili nur tiukaze fariĝis liberaj, se estis perlaboritaj ĉiuj ŝuldoj, kiujn la agento pagis por la varbita viro, ĉiuj antaŭpagoj, la kontraktstampilaj impostoj kaj la provizioj.

Tiom longe, kiom la kontoj ne estis perlaboritaj, laboristo, kiu volis forkuri estis kaptata de la instancoj kaj kiel dizertinto rekondukata en la kampadejon. La tutajn kostojn de la kaptado kaj rekondukado oni skribis kiel ŝuldon sur la konton de la fuĝinto. Por la forkurado li ricevis specialajn punojn, laŭ la humoro de la contratista ĝis kvincent skurĝobatojn aŭ eĉ mil da ili, kiuj iom post iom estis ekzekutataj je li, dum pluraj semajnoj. Eĉ la provo de la forkuro estis sufiĉe draste punata.

Ju pli alta estis la ŝuldokonto, kiu devis esti forlaborita, des pli longe la kompanio kaj la contratistas povis esti certaj pri siaj laborantoj. Sed la kompanio pere de la kontoj enspezis duoble, ĉar ĉiuj varoj, kiuj estis vendataj en la tienda, senescepte aĉeteblis nur en la tienda, en la magazeno de la kompanio. La prezoj estis kvinfoje, okfoje, ja eĉ dudekfoje pli altaj ol en la plej proksima priloĝata loko. Nur la tienda de la kompanio havis la rajton vendi ion ajn al la laboristoj; kaj ĉiuj laboristoj estis devigitaj aĉeti nur en la tienda de la kompanio.

Kompreneble alvenis ankaŭ sendependaj komercistoj en la monteriojn, plej ofte araboj. Sed tiuj komercistoj sen la permeso de la kompanio ne rajtis vendi ion sur la tereno de la kompanio, aŭ nur tiajn bagatelaĵojn kaj malgravajn aĵojn, kiujn la tienda pro ties eta valoro ne vendadis.

Al tio apartenis manspeguletoj kun sanktulo aŭ la Sankta Virgulino sur la dorsa flanko, kombiloj por fiksi kaj ornami inan hararon, vitroperloj, fingroringoj kun grandaj vitrodiamantoj, orelringoj de la plej aĉa speco, rubandoj el la pej malkara artifika silko, butonoj, tvirno. Kompreneble la komercistoj havis ankaŭ pli valorajn varojn de la sama aŭ eĉ pli bona speco ĉe si kaj eĉ por pli malaltaj prezoj ol ili aĉeteblis en la tienda. Kaj estis tiuj varoj, pri kiuj propre temis la batalo. Al tiuj apartenis: pantalonoj, ĉemizoj, bastĉapeloj, sandaloj, kruda ledo, roboj, lanaj rubandoj por zonoj kaj la hararo, katunaj ŝtofoj, satenŝtofoj, pripresita katuno, kalikotaj ŝtofoj, malkaraj silkoŝtofoj, moskitoretoj aŭ ŝtofoj por la produktado de tiuj retoj, cigaredoj, tabako kaj antaŭ ĉio brando. Bona Comiteco Anejo, konjako kaj viskio, kiun vendadis la tiendas, aĉetis nur la administrantoj kaj oficistoj, kaj ĝi havigeblis nur en malmultaj boteloj. Ĝi estis tro multekosta. La administrantoj, la oficistoj kaj la contratistas kaj agentoj ofte preferis, se ili pasigis tie kelkajn tagojn, pli bonan specon de la komiteko, kiu estis multe malpli kara ol konjako kaj viskio kaj plej ofte kostis nur kvinonon de la prezo por konjako. Tiu ĉi speco vojaĝis sub la nomo Habanero, de tempo al tempo sub la nomo Cognac Mexicano.

Komerco kaj metioj estis liberaj en la respubiko. Sed neniu rajtis malfermi sian magazenon aŭ elmeti siajn varojn sur la tereno de alia, sur tereno, kiun li nek aĉetis nek havis en farmo nek luprenis. Kie ajn alvenis la komercistoj, ili estis ĉiam sur la tereno de monterio, kie la kompanio, la posedanto de la koncesio havis la rajton pri suvereneco.

Ofte kompreneble tiu aŭ tiu tienda havis ne sufiĉe da varoj aŭ almenaŭ ne certajn varojn. Tiukaze la laboristoj ricevis la permeson aĉeti tiujn varojn de sendependa komercisto, se ĝuste iu ĉeestis. Sed neniu en la kampadejo havis kontantan monon aŭ, se jes, nur tre malmultan. Neniu bezonis monon, ĉar ĉiu, kiu vivis tie, ricevis varojn de la tienda pere de la konto. Krome la kompanio eldonis valorbiletojn, sed same pere de la konto. Tiu, kiu volis do aĉeti ion de komercisto, povis pagi nur per valorbiletoj de la kompanio. Estis ankaŭ nur tiuj valorbiletoj, kiuj cirkulis kiel mono en la kampadejo, per kiuj oni do ludis, aĉetis en la neoficialaj tavernoj la brandon kaj, per kiuj oni donacis por memoro ion al la komplezemaj inoj.

La valoro de tiuj biletoj estis difinata de la kompanio, tiel, ke la kompanio por kvardek pesoj en formo de valorbiletoj skribis kvindek aŭ eĉ sedek pesojn sur la konton de la koncernato. Neniu povas pruntedoni monon por nenio. La komercisto kun tiuj valorbiletoj en sia hemjmloko povis entrepreni nenion, ĉar tie ili ne havis valoron. Antaŭ la forveturo li devis ŝanĝi ilin ĉe la cajero, ĉe la kasisto de la kompanio. Kontantan monon li ne ricevis, ĉar tie ja ne estis mono. Li ricevis ĉekon, kiu estis elpagata en formo de mono en la banko en Jovel aŭ ĉe la ĉefa agento de la kompanio en Jovel aŭ en Villa Hermosa. Sed, se la kompanio reaĉetis de la komercisto la valorbiletojn kontraŭ ĉeko, jen ree la kompanio aŭ la cajero difinis la ŝanĝvaloron, kiu ofte estis kvin aŭ dek procentojn malpli valora ol la origina valoro.

Kutime la komercisto kaj la cajero interkonsentiĝis antaŭe pri tiu negoco. Ĉiuj ĉi gajnoj, interezoj kaj ŝanĝdiferencoj devenas kompreneble el la poŝoj de la laboristoj, ĉar tiuj estis ja la ununuraj, kiuj aĉetis ion, la ununuraj kiuj kreis la vendeblajn komercajn valorojn. Neniu alia produktis tie ion ajn. Ĉiuj vivis kaj aktivis de la diferenco inter ambaŭ prezoj, tiun, kiun la laboristo ricevis por la forhakado kaj transportado de la mahagono, kaj tiun, kiun la kompanio en la havenoj Obregon kaj El Carmen ricevis de la usonaj kaj anglaj mahagonaj komercistoj.

Se la laboristoj rigardis la finkalkulojn de siaj aĉetoj en la kampadejo, ili trovis, ke ili aĉetis ĉe la sendependaj komercistoj eĉ ne je joto pli malmultekoste kaj nur malofte pli bonkvalite ion ol en la tienda. Se entute ekkoneblis diferenco, temis nur pri malmultaj centavoj. Sed oni enkapigis al la laboristoj pere de la ŝajne libera aĉeto ĉe la komercistoj la ideon, ke ili estas sendependaj ĉe siaj aĉetoj kaj havas influon je la fiksado de la prezoj, ĉar ili ja ŝajne laŭplaĉe povis aĉeti ion en la tienda aŭ ĉe ĉeestanta sendependa komercisto.

Ofte la tienda foraĉetis de alveninta komercisto ĉiujn varojn, kiujn tiu portis kun si, kvazaŭ kiel fatrason. La tienda faris la prezon. Ĝi, estas vere, translasis al la komercisto por lia tri- aŭ kvarsemajna marŝo kaj por liaj eldonoj por pakbestoj kaj mulpelistoj sufiĉe da profito. Sed la kompanio tamen multe malpli koste akiris la varojn ol se ĝi sendus siajn proprajn karavanojn, ĉar la kompanio ne riskis ion por la perdo de la ŝarĝbestoj kaj varoj dum la marŝo. La komercisto povis intertrakti kun la aĉetisto de la kompanio, kun la tendero, la finprezon kaj provi elmarĉandi la plej bonan prezon. Se neniu interkonsentiĝo eblis, la tendero simple diktis la transprenprezon. Se la komercisto ne akceptis la prezon, tiukaze la kompanio ne permesis al li tie prezenti la varojn. Li devis plu marŝi kun siaj varoj du, tri aŭ kvin tagojn tra la ĝangalo ĝis la sekva monterio, kie oni eble ofertus eĉ malpli altajn prezojn al li. Povis okazi, ke la viro devis retromarŝi kun sia tuta karavano kaj sia tuta komerca varo dum kvar semjanoj ĝis sia ekvojaĝloko sen tio, ke li vendis eĉ nur pinglon. Pro la duobla transporto la varo tiam estus tiom multekosta, ke, egale kiom ajn favore li eble vendus ĝin en la urbo, li tamen ĉiam perdus monon. Tiel estis do facile klarigeble, kial komercisto neniam rifuzis interkonsentiĝi bonvoleme pri la prezo kun la administranto, kial komercisto neniam rifuzis entute kaj detale fari ĉion tion, kion la adminstranto aŭ la tendero ordonis, kaj kial li preskaŭ ĉiam estis preta interkonsentiĝi pri la gajno kun kiu ajn, kiu tie havis la decidan povon.


Rimarkoj

cajero = kasisto.

comiteco anejo = komiteko, kiu estas pli longe aĝigita en lignaj bareloj ol simpla komiteko.

tendero = posedanto de magazeno, komercisto, vendisto de nutraĵoj.

VII

Post kiam don Remigio vokis kvar nomojn kaj la viroj venis al la tienda kaj tie ricevis sian skribitan konton, li trovis la laboron jam tro laciga. Verŝajne pro rapide aperanta memoro pri la knabino, kiu antaŭ kvaronhoro ridante provis inviti lin, ĝi subite fariĝis certa al li, ke la homo povas atendi ne nur de trista laboro sian feliĉon, sed ke li bonfartas antaŭ ĉio tiukaze, se li - eĉ, se estus tiel nur dum du horoj kaj preterpase - havas helpantinon ĉe sia flanko. Kaj ĉar la kara Dio en la ĉielo tion tiel decidis, don Remigio akceptis neniun kaŭzon, kial rezigni pri tiu ĝojo. La ino, kiun li konservis en la semaneo, en la propra laborejo, en sia kabano profunde de la ĝangalo, donja Javiera, estis jam sufiĉe maljunulema, ŝi fariĝis jam ŝima kaj ĉeokaze ŝi estis sufiĉe enuiga. Tre granda belulino kaj sveltulino kun rondaj formoj ja ne venis al monterio kaj tiu, kiu akceptis vivi kun li en la soleco de la ĝangalo, unu aŭ eĉ du tagojn malproksime de la oficinas, estis malofte tia kia li tute certe deziris ŝin. Oni devas preni tion, kion oni povas havi kaj por tio eĉ tre danki al la dioj.

Tial oni ne povis riproĉi don Remigion - konsiderante ĉiujn cirkonstancojn - ke ĉeokaze liaj deziroj turnis sin ankaŭ al distrado. Kiam li subite sentis leviĝi tiajn pensojn en si tre emfaze, li rigardis sin pere de la dura laboro de la kontonotado malhelpita povi translasi sin al la necesa distro kaj intimiĝi kun ŝi.

„Tio estas la laboro de tiu fikema cabron nomata drinkavida capataz“, li kriis kolere kaj klake draŝis sur la liston, kiun li mantenis surgenue. „Ĉe Satano, mi nun devas sidi ĉi tie kun la listo kiel pedikhava skribaĉa bubeto, dum tiu sklavo de putino dormas en sia dolĉa ebrio dum la tuta longa posttagmezo.“ Li vokis al indiĝeno el la grupo kaŭranta antaŭ la tienda: „Hehe, kiel vi nomiĝas?“

La ulo salte ekstaris kaj diris: „Teofilio Palacio, su humilde servidor, patroncito.“

„Bone, prenu la bastonon, kiun vi havas kaj transiru al tiu de Dio damnita hundobastono kaj draŝadu lin ĝis liaj ostoj moliĝos kiel vindotuko. Esti ebria je hela brila tago! Kaj mi devas fari ĉi tie la tutan diodamnitan laboron tute sola.“

„Kiun hundobastonon, patroncito?“ demandis la viro, kiu ŝajne ne konis tiun specon de kromnomo.

„Bueno, bueno“, estas jam en ordo. Restadu ĉi tie. Mi ja dece traktos la vermulon. Du monatojn da salajro mi minusos de tiu lepero, li drinkas kaj fikumas en ĉiuj tiuj anguloj, kie li vidas pendi inan fadenon. Li ricevu la peston kaj la 'hispanan kolumon’ aldone!“ Don Remigio pli kaj pli koleriĝis, des pli, ĉar li nun ree vidis promenadi du knabinojn malproksime inter la kabanoj. La knabinoj estis nudpiedaj kaj havis nenion sur la korpo krom florornamitaj delikategaj diafanaj katunvestoj. Ili devis iri eĉ kun rigardo sunen, kio ŝajne tre ĉagrenis don Remigion, ĉar li estis tro malproksime por havi per tio mem ĝuon.

„Donu la botelon, muchacho“, li diris al la helpanto. Li enverŝis duonplenon de akvoglaso da habanero kaj sinkigis ĝin sakrante gorĝen. Poste li aŭdigis grakan sonon, pri kiu nur malfacile direblis, ĉu per tio li volis sufoki la akran gluton, kiu brulis kiel fajro en la gorĝo aŭ, ĉu ĝi estis esprimo de bonfarto.

Li dorse apogis sin al la kruda seĝo kaj volis sidiĝi oportune. Ĉe tio li puŝis sin je la kolbo de la peza revolvero, kiun li portis zone, forte postaĵen kaj ree sakris: „Kiajn seĝojn vi havas ĉi tie, nekredeble“, li diris kun ĉagrenita voĉo, „ili estas perfektaj torturiloj.“

Hilario, la tendero, ridis kaj diris: „Don Leobardo mendis aŭtentikajn klubofotelojn en Meksikurbo, ankaŭ fotelon speciale por vi, don Remigio.“

Don Remigio strabis al la tendero kaj kvazaŭ gruntis ĉagrenite: „Merdo, mi ĝuste nun ne emas al tiaj stultaj ŝercoj. Kiu estas la sekva?“

Kiam la alparolita indiĝeno staris en la tienda kaj postulis siajn varojn, don Remigio ŝajne cerbumis pri nova ideo, kiel li povos liberigi sin de tiu enua laboro. Li simple povus doni la liston al la tendero, por ke tiu alvoku la virojn. Sed don Remigio fidis al neniu. La tendero eble surskribus du aŭ tri pliajn nomojn. Kaj don Remigio devus respondeci ties kontojn. La laŭdire eldonitajn varojn la tendero poste povus ŝakri en la kampadejo. Ĉiam ĉeestis aĉetantoj, speciale por florornamitaj roboŝtofoj kaj por silkaj rubandoj.

Sed la ideo, kiu nun enkapiĝis ĉe don Remigio, estis bona kaj ĝi komplikigis ĝin por la tendero noti varojn kredite al li, kiun prenis nek li nek unu el liaj viroj.

Li vokis transen al la aro: „Ĉu iu el la bando povas skribi kaj legi?“ Kelkaj el la viroj reciproke rigardis sin. Sed pluraj el la indiĝenoj, kiuj ne komprenis sufiĉe de la hispana, kaj kiuj parolis nur sian propran lingvon, tute ne sciis, kion celis la contratista kaj tial ili demandis tiujn el siaj kamaradoj, kiuj parolis kaj la hispanan kaj indiĝenan lingvon.

„Ne tre bone“, ili respondos al li.

Celso diris ne laŭte al Andreo, kiu kaŭris apud li: „Vi ja povas legi kaj skribi.“

„Kompreneble, mi povas tion. Mi estis ja encargado, karavanestro ĉe don Laŭreano“.

„Estas en ordo, ke vi ne anonciĝas.“ Celso kapjesis kamaradece al li. „Mi diras al vi la sekvan, se mi vidos, ke iu anonciĝos por la skribado, mi frakasos vespere lian grimacilon.“

Estis eble ankoraŭ du aŭ tri pluaj en tiu aro, kiuj kapablis legi kaj skribi, eĉ se nur tre supraĵe. Sed neniu anonciĝis, kvankam neniu el ili aŭdis, ke Celso poste pli severe rigardos la eventualan fervorulon.

„Kompreneble ne“, diris don Remigio ĉagrenite, „kiu povus havi tiom da feliĉo ĉi tie? Certe ne mi. Inter kvindek da ili ne estas ununura viro, kiu kapablas skribi. Des pli bone, damne, mi nun vere volus iri transen kaj tiom longe prilabori la putinosklavon per vipo, ĝis li fariĝus sobra. Sed per tio mi ja ne servus al mi. Jen li strikos morgaŭ kaj mi bezonas la drinkavidan porkulon tiom, ke mi eĉ ne povas permesi al mi la lukson tiri la haŭtŝiraĵojn de liaj ostoj.“

Ne restis alia al li krom sidi tie, krom voki la nomojn kaj kompari la kontojn.

„Neniam ŝoviĝu antaŭen! Faru el tio la plej gravan leĝon ĉi tie!“ konsilis Celso al Andreo. „Oni certe neniam ŝoviĝu antaŭen en la vivo, nur, se temas pri noktovazo via. Vi neniam ricevus ion por tio, krom duobla laboro kaj piedbato postaĵen. Min neniu kaptos plu per dolĉaj paroladoj kaj ankaŭ ne per flatema rideto sur la lipoj. Min ne, manito, frateto mia. Sed aŭskultu, vi povus helpi al mi lerni skribi kaj legi. Mi jam scias iom pri tio. Mi jam povas skribi la grandan literon I, tio estas nur streko. Mi povas skribi ankaŭ la grandan literon L, tio estas nur streko kun alia streketo ĉepiede aldonita, kaj la granda T havas strekon kaj supre tegmenton sur tio. Mi ne estas tute tiom stulta, kiom vi eble supozas.“

„Kial ne? Como no? Tio ĝojigos min montri tion al vi. Mi ja ankaŭ al mia mujer, al mia edzino instruis la skribadon kaj la legadon.“

„Kie via edzino estas nun? Ĉu ĉe siaj padres, ĉe siaj gepatroj?“demandis Celso.

„Ne, ŝi ne plu havas gepatrojn. Ŝi estas tute sola en la mondo. Ŝi havas nur min. Kaj mi estas vendita ĉi tien nur por la ŝuldoj de mia patro kaj mi povas fari nenion por ŝi, eĉ ne skribi al ŝi. Mi ja ne scias, kie ŝi nun estas. Mi konsilis al ŝi, ke ŝi iru al Tonala. Tio estas apud la fervojolinio. Tie ŝi povus labori ĉe familio kiel servistino. Ŝi nomiĝas Steleto, Estrellita, tio estas nun ŝia nomo. La nomon donis mi al ŝi. Kiam mi trovis ŝin, ŝi ne havis nomon. Eble iam venos viro ĉi tien, kiu devenas de Tonala kaj tiam mi eble povos ekscii, ĉu ŝi alvenis en Tonala kaj ĉu ŝi laboras tie.“ Dirante tion, Andreo sentis en sia gorĝo strangan premon, kaj li ankaŭ sentis, ke liaj okuloj fariĝis malsekaj. Kiam Celso rigardis Andreon, li ridetis kaj diris: „Ha, la ŝvito fluetas en miajn okulojn. Estas damne varmege ĉi tie, un verdadero infierno, vera infero.“

„Ankoraŭ ne, frateto“, ĝustigis Celso: „Kun la infero vi konatiĝos post du semajnoj, kiam ni estos en la semaneo, en la kampadeja laborejo, kaj kiam ni laboros antaŭ la arboj. Tiam vi ne plu havos tempon kaj neniun penson plu por Estrellita via kaj kie ŝi eble estas kaj kion ŝi faras. Tiam vi pensos nur plu pri vi mem, kaj pri nenio alia plu en la mondo.“


Rimarkoj

encargado = iu ajn respondeculo aŭ laborestro, zorganto por certa afero.

habanero = speco de komiteko, kiu estas iom pli bona ol malkara komiteko.

hispana kolumo = fimozo (mallarĝigo de la penisa prepucio).

lepero = pigrulo.

mujer = edzino, vivkunulino.

semaneo = laborejo, labordistrikto, kie oni hakas la mahagonarbojn.

donja = sinjorino.

Su humilde servidor, patroncito = Humile je via servo, patronĉjo.

VIII

En tiu momento la contrastista vokis Andreon al la tienda, por ke tiu faru aĉetojn.

„Kvindek pesojn konte, muchacho. Ĉu Andreo Ugaldo konfirmos tion?“

„Si, patroncito. Ĝuste, kaj konfirmite.“

„Confirmo“, respondis Andreo.

Don Remigio postulis de ĉiu el la viroj la konfirmon. Tio signifas, ke la viro en la ĉeesto de la tendero kaj de aliaj, kiuj staris tie, devis konfirmi per sia parola konsento, ke li transprenis kvindek pesojn sur sian ŝuldokonton. Ĉar la viroj kapablis nek legi nek skribi kaj ankaŭ ne kapablis kalkuli per pli grandaj nombroj, ili devis konfirmi per sia parolita konsento la ĝustecon de la ŝuldoj, antaŭpagoj kaj kontoj. Ĉe tio oni neniam trompis la indiĝenojn, ĉar tio estus kontraŭleĝa. La diritaj sumoj ĉiam estis ĝustaj. La ekspluato kaj maljusteco okazis per senhonta altigo de la prezoj. La altigo de la prezoj kompareblaj kvazaŭ al impertinenta uzurado laŭleĝe eblis. Komercisto havas la rajton fiksi tiujn prezojn, kiujn li supozas necesaj por kontentige profiti. Sed tie ne ekzistis konkurado. La laboristoj estis devigitaj aĉeti la varojn en la tienda, ĉar nur tie ili povis ricevi ilin, sen enpoŝa mono. Por la alto de la prezoj simple prezenteblis kaŭzoj; kaj neniu kontraŭuzura leĝo, eĉ se tia efektive ekzistus, povus ŝanĝi ion je tiaj kazoj. Ja ankaŭ en la urboj tute permeseblis por la investitaj kapitaloj altaj interezaj normoj kun dekkvin procentoj, kun dudekkvin- aŭ kvardek procentoj. Por la prezoj oni prezentis kiel kaŭzojn la eksterodinare altajn transportkostojn, pro la risko de perdoj dum la transportoj kaj la risko de perdoj, se ekzemple ŝuldanto formortus sen tio, ke oni povus respondecigi garantiulon por la pagado.

„Kion vi volas havi?“ demandis la helpanto la indiĝenon. „Moskitoreton mi bezonas.“

„Bone. Dekdu pesojn.“ La helpanto ŝiris la maldikan teksaĵon el la bretaro, en kiu la retoj estis stivitaj. Ĝi ne sufiĉe rapide eltireblis kaj tial peco de la ŝtofo malfermŝiriĝis. Per tio la reto perdis parton de sia valoro. En alia magazeno neniu aĉetanto plu akceptus tiun reton. Truo en la moskitoreto tiel facile kaj tiom multnombre lasus eniri moskitojn, precipe, se ŝvitas la dormanto, ke li estus preskaŭ sen reto. Necesas bone kunkudri la ŝiraĵon. Sed poste ĝi estas flikita reto. Sed ĉiu aĉetisto, kiu pagas por nova reto, havas la rajton postuli por sia mono neŝiritan kaj neflikitan reton.

La helpanto vidis la longan ŝiraĵon. „Tio ne estas problemo, muchacho, tion vi pikfiksas per sendanĝera pinglo.“

Li donacis al Andreo du sendanĝerajn pingletojn.

Andreo sciis, ke li kiel indiĝeno kaj laboristo rilate al ladino, do al meksikano, ne sukcese povus defendi sian rajton, se li rifuzus akcepti la reton. Tial li diris nenion. Kiel ĉiuj liaj kamaradoj li kutimiĝis al tiaj bagateloj tiom, ke li tute ne atentis tion kaj estis nek ĉagrenita nek tordis la vizaĝon.

La helpanto buligis la reton kaj ĵetis ĝin al Andreo, kiu ĝin kaptis kaj ŝovis sub sian maldekstran brakon.

„Un pavillon, jen moskitoreto, kostas dekdu pesojn, Andreo Ugaldo“, ripetis la tendero, dum li skribis la monsumon sur tiun paĝon, sur kies unua linio legeblis la nomo de la viro. Li skribis per inkeca krajono. Ĉion oni skribis tie per inkeca krajono, ĉar inko sub tiu sunardo ne longe restis fluanta.

„Ĉu konfirmite, Andreo Ugaldo?“ demandis la tendero. „Si, patron, es correcto.“

Moskitoreto de tiu malkara speco kostis en la plej proksima urbo tri pesojn. Ĉe la plej proksima fervojstacio ĝi kostis en kutima tienda du pesojn aŭ eĉ dudekkvin centavojn malpli, kaj oni volvis ĝin ĉe tio en paperon kaj kunŝnuris ĝin lerte.

„Kion krome?“ demandis la helpanto.

„Un petate, unu bastmato, muy barato, tre mamultekosta“, postulis Andreo.

„El mas barato, la plej malmultekosta, kiun ni havas, kostas tri pesojn kaj sesdek centavojn“, diris la helpanto kaj ekbruligis cigaredon.

En la ĉiusemajna sabatofoiro en Jovel tia mato kostas kvardek centavojn. Ĝi estis dika, kruda, plektita el la plej kutima basto kaj ĝi estis sen buntaj ornamaĵoj, kiujn enteksas la indiĝenaj matoplektistoj.

Andreo konis la prezojn sufiĉe bone, tiel, kiel li sciis ankaŭ la varoprezojn por tiu speco de moskitoretoj kaj la plej multajn varojn, kiujn oni tie vendadis. Li estis dum jaroj carretero, ĉaristo. En la karavanoj li transportis de la fervojstacio varojn, kiuj kostis dekmil pesojn, sur aĉaj kaj de Dio forlasitaj kamparaj vojoj, ducent ĝis tricent kilometrojn longaj, en la internon de la vasta ŝtato. Li frekventis foirojn renkontitajn sur siaj vojoj, kaj tial li kolektis abundajn sciojn ne nur pri prezoj, sed ankaŭ pri la kvalito kaj uzebleco de kiaj ajn penseblaj varoj.

„La mato estas ja tre multekosta“, li diris, batalante pri siaj pesoj, kiujn li tute ne perlaboris ĝis tiam.

La tendero vidis de la kontolibro supren kaj rigardis observeme la viron, kiu tie kuraĝis diri tion. En ĉiuj monterioj kaj en ĉiuj tiendas de la monterioj oni rigardis tion kiel gravan ofendon de ĉiu moŝto, se indiĝena laboristo malfermis la buŝon por diri ion, kio eble povus soni kiel propra opinio. Estis tiel ne nur en la monterio, sed en la tuta vasta respubliko sub la diktaturo, ke neniu laboristo nek en fabriko nek en la bienoj kaj des multe malpli en la kafoplantejoj, en sukerplantejoj kaj en la ĉiklaj arbaroj rajtis esprimi vorton sen tio, ke la laboristo antaŭe petis pri permeso. Li devis akcepti la opinion ankaŭ de la plej nelavita el siaj estroj sen kontraŭdiro kaj kun la sama devoto kaj humilo kiel dum prediko en katedralo.

Sed la tendero ŝajne estis en gaja humoro, aŭ li ne volis ekscitiĝi, ĉar eble li atendis vespere aliajn ekscitojn.

Rigardinte mirigite Andreon dum kelkaj sekundoj, li turnis la okulojn transen al don Remigio, kiu intertempe denove enverŝis akran habanero por si kaj evidente ne multe atentis tion, kio okazis tie.

La tendero ekridis subite kaj ŝajne volis uzi la kontraŭdiron de Andreo por ŝerco. Sed rimarkante, ke don Remigio rigardas en alia direkto trans la placon, kie denove florornamitaj katunjupoj svingiĝas ĉirkaŭ nudaj gamboj, li decidis konservi la ŝercon por alia okazo. Bonaj ŝercoj en la monterio apartenas al la plej multekostaj, plej sopirataj kaj plej rabataj varoj, kaj Hilario volis ne disipi la ŝercon, kiun li elpensis kaj pri kiu li supozis, ke ĝi estas bonega.

Tial li diris nur: „Hehe, kian prudentan viron ni ĉi tie havas antaŭ ni! Tro multekoste, ĉu? Tro multekoste por vi. Mi sidiĝos sur mian postaĵon kaj plektos por vi specialan maton, por kvin centavoj. Ĉu vi ne volas, ke mi aldone ankoraŭ triku por vi paron da lanaj ŝtrumpoj?“

„Ne, tion mi ne postulas, senor,“ respondis Andreo kun paroltono kvazaŭ li dirus tion senpripense pro naiveco. Sed aliaj viroj, kiuj staris proksime, komprenis la mokon, kiu estis en la vortoj de Andreo kaj ekridis laŭte.

Tio la tenderon nun kolerigis kaj li kriis al Andreo: „Chingate tu madre, de Dio damnita cabron kaj filo de stinkanta hundino, se la mato estas tro multekosta al vi, jen feku ĝin el via stinkanta postaĵo, se vi povas havi ĝin tiel pli malmultekoste.“

„He, kio tie okazas? Kruco kaj infero!“ vokis don Remigio. „Je ĉiuj diabloj kaj sanktuloj, don Hilario, ĉe l’

Ĉiopotenca, fine bonvolu fari al mi la komplezon rapidi rilate al la muchachos. Mi vere estas sata pri tio ĉi ti sidi sur mia leda postaĵo kaj preĝadi la nomojn kiel ridindan rozarion, damne! Eksvingu la hufojn aŭ mi foriĝos kun miaj knaboj sen preni kontojn.“

,A sus ordenes, don Remigio, mi estas je via servo, laŭ viaj ŝatataj ordonoj“, diris la tendero nun ektimigite. Kverelon kun contratista li ne povis riski. Li devus elteni hontigan traktadon, se don Remigio formarŝus sen preni varojn perkonte kaj, se ekscius tion la adminstranto.

Malpli agresive ol antaŭe li diris nun al Andreo: „Se la petato estas tro multekosta por vi, jen vi kompreneble devas provi elteni sen ĝi. Ni ne havas maton, kiu kostas malpli.“

„Bone, donu ĝin do al mi, jefe, mi devas havi petaton.“

„Unpetate, tri pesojn kaj sesdek centavojn, Andreo Ugaldo. Ĉu konfirmite, muchacho?“

„Correcto, senor.“

„Kion plu?“ demandis la helpanto, post kiam li ordoneme sciigis al Andreo, ke li prenu al si unu el la matoj, kiuj staris kunruligitaj en angulo.

„Tri pakaĵetojn da tabako“, postulis Andreo.

„Prenu ses da, muchacho“, enmiksiĝis don Remigio, „verŝajne vi dum ok aŭ dek monatoj ne revenos ĉi tien, se ni jam foje estos profunde en ĝi.“

„Bone, do ses“, diris Andreo. „Aŭ donu ok.“

„Mil diabloj!“ vokis nun la helpanto. „Ĉu vi volas havi ses aŭ ok da ili? Diru, kion vi volas.“

„Ok.“

„Ho ve, vi, Andreo, aŭskultu“, vokis Celso al li, „tiuj ja nur ŝimos ĉe vi, se vi prenos tiom da ili.“

„Tenu fermita vian fian paroltruon, he vi!“ kriis la tendero transen al Celso. Kaj dum li surskribis la sumon en la konton, li legis: „ Naŭ kaj sesdek, ĉiu pakaĵeto kostas peson dudek, konfirmite, ĉu?“

„Cierto, senor“, respondis Andreo.

„Kion plu?“demandis la helpanto Andreon, ĵetante la tabakpakaĵetojn al li el angulo.

„Nada mas“, nenion plu“, respondis Andreo kaj estis komenciĝonta forlasi la magazenon.

„Kiom li do havas?“ don Remigio ekrigardis supren.

Don Hilario kunkalkulis ĉion kaj diris: „ Dudek kvin kaj dudek.“

„Vi ja povus preni dudekkvin pesojn aldone, muchacho“, vokis don Remigio.

„Gracias, patroncito, muchas gracias, mi tre dankas al vi, sed mi bezonas nenion plu.“

„Ĉu neniu ĉemizo? Ĉu neniu pantalono?“ demandis don Remigio suspekteme.

Andreo estis nuda je la supra parto de la korpo tiel, kiel ĉiuj viroj. Ili ĉiuj devis porti sian pezan pakaĵon surdorse kaj volis konservi siajn ĉemizojn, kiuj alikaze trafrotiĝus dum la marŝo.

„Mi havas miajn ĉemizojn en la pakaĵo, patrono“.

„Sed via pantalono estas tute ĉifonita. Eĉ ne unu peco estas en ordo.“

„Mi havas alian pantalonon en la pakaĵo, patroncito, kun via tre bonvolema permeso.“, diris Andreo kun modesta voĉo.

„Tute laŭ via plaĉo, muchacho“, diris don Remigio. „Do la sekva, Gregorio Valle de Bujvilum.“

Kaj turninte al la tendero, li aldonis: „Tiun don Gabriel kaptis por mi. Don Gabriel, sciu, estis pli frue secretario en Bujvilum. Jen intima amiko de don Casimiro, la jefe politico tie supre, nun li estas kompaniano de don Ramon. Li estas, mi celas don Gabrielon, fripono de Dio damnita. Sola mi ne vojaĝus kun li tra la ĝangalo.“

„Mi ne konas lin“, respondis don Hilario, „sed tion, kion mi aŭdis pri li, ne estas el la plej bona, sed el la plej fia.“

Turnante sin al Gregorio, li demandis: „Kion vi volas havi?“

,,Nada“, Gregorio diris koncize kaj iom obstine.

„Ĉu nenion?“ ripetis la tendero.

Kaj „Nenion, ĉu?“ samtempe kaj kun mirigita paroltono demandis don Remigio.

„Ne, nenion“, diris ankoraŭfoje Gregorio. „Mi volas forlabori la monpunon, kiun don Gabriel kroĉis al mi por pugnokverelo, kiun mi havis, kaj poste mi volus iri hejmen al mia edzino kaj al miaj infanoj.“

„Sed vi ja ĉi tie povus preni por kvindek pesoj varojn perkonte“, memorigis lin don Remigio.

„Tion mi scias, patroncito, sed tiukaze mi devus restadi ĉi tie multajn pliajn monatojn por forlabori la novan ŝuldon, sed mia edzino kaj miaj infanoj atendas min.“

Don Remigio kvazaŭ gruntis por si mem, levis poste la ŝultrojn kaj diris al don Hilario: „Se li ne volas preni ion, nu bone, tio ne afliktas min.“

Li volis voki la sekvan, kiam Gregorio diris kun iom tremanta voĉo: „Mi prenos ses pakaĵojn da tabako.“

„Li vidis la ok pakaĵetojn da tabako ĉe la brako de Andreo, kaj kiam li preteriris lin dum la eniro en la tienda-n, flirtis la spica odoro de la freŝa pura ankoraŭ netraktita tabako ĉirkaŭ lian nazon. Tio do instigis lian deziron pri tabako. Li ricevis la postulitajn ses pakaĵetojn, li konfirmis la sumon kaj kiam ili ankoraŭfoje demandis lin, ĉu li ne bezonas ion pluan, li diris decidite: „No patron, gracias.“

„Celso Flores“, vokis nun don Remigio.

Kaj „Celso Flores“, ripetis don Hilario, skribante la nomon en la kontolibron.

Celso paŝis antaŭ la magazentablon, kaj sen esti demandita, li eltondris brue: „Ses pakaĵetojn da tabako.“

Kiam li jam prenis ĝin kaj la sumo estis konfirmita, li rapide turniĝis kaj intencis forlasi la magazenon.

„He, vi!“ postvokis lin don Remigio. „Ĉu tio estas ĉio, kion vi prenas?“

„Jen ĉio, patroncito“, diris Celso kaj eliris al siaj kunuloj. Don Remigio per salto leviĝis kaj rigardis la tendero-n. „Kio tio estas? Kio okazas ĉi tie?“ li diris ekscitite.

„Montru foje al mi.“ Li tiris la kontolibron al si, turnis ĝin, tiel, ke li povis legi la kontojn, kaj retrofoliumis ĉiujn tiujn flankojn, sur kiuj estis skribitaj la novaj kontoj.

Li supraĵe legis la kontojn kaj diris poste al don Hilario: „Tio estas ja stranga, eĉ ne unu el ili prenis varojn por pli ol tridek pesoj.“

„Tio estas ĝusta“, respondis la tendero. „Kutime en aliaj tagoj, la kvindek pesoj de konto ne sufiĉas, kaj ni devas ofte altigi la konton ĝis okdek, por doni al ĉiu tion, kion li postulas.“

Don Remigio ne foriris de la magazentablo, ĵetis rigardon sur la liston kaj alvokis la sekvan.

„Kion volas preni vi?“ li demandis lin tuj, kiam la viro envenis, „ ĉu eble ankaŭ nur tri pakaĵetojn da tabako?“

„Kun via afabla permeso, patrono, mi volas havi kvar“, diris la viro, metante sian kapon humile al la ŝultroj.

„Kaj krome nenion plu? Ĉu tio estas ĝusta, filo de putino?“ sarkasme demandis don Remigio dentgrincigante.

„Con su muy amable permiso, patroncito, kun via tre bonvolema permeso, patroncito, tio estas ĝusta, mi volas havi nenion plu krom kvar pakaĵetojn da tabako“, respondis la indiĝeno.

„Kaj tamen vi havas nur ĉifonojn sur la kota postaĵo“, diris don Remigio koleriĝante. „En via pakaĵo vi havas ja eĉ ne unu ĉiofonaĵon. Tion mi scias.

„Se vi plej afable volus permesi al mi diri tion, patroncito, mi havas en mia pakaĵo moskitoreton kaj ankoraŭ sufiĉe bonan maton. Kaj ĉemizojn aŭ pantalonojn mi ne bezonas en la semaneo, en la laborejo. Mi laboros tute nuda.“

Don Remigio levis brakon kaj batis permane transversen de lia vizaĝo.

La viro staris dum certa tempo tute senmova; kaj kiam li vidis, ke la contratista ree trafoliumis la libron kaj ne intencis bati lin je plua fojo, li turnis sin trankvile, premis siajn kvar pakaĵetojn da tabako sub brakon kaj eliris, kie li kaŝe retiriĝis kiel serpento inter la ripozantaj homoj.

Kiam ankaŭ la sekva ulo postulis nur tri pakaĵetojn da tabako kaj nenion plu, don Remigio ekkoleris: „Por la Madre Santisima y por Jesu Cristo, tio estas ja ribelo! Ĉi tie la ribelo jam jam tute vigle marŝadas!“

„Nu, ne tiom ekscitiĝu“, trankviligis lin la tendero.“ „Tio ne estas nova, don Remigio. „Okazas ja ofte, ke la homoj, kiam ili alvenas ĉi tie, aĉetas nenion, ĉar ili ĉion kunprenis de la feria, de la Sanktula Festo en Hucutsin.“

„Mi ne scias — pripenseme respondis don Remigio, „tio povus esti, povus esti tiel. Tio jam okazis. Sed ĉi tie io ne estas laŭorda. Kie ĉi tie estas nur tiu diodamnita putina filo, nomata capataz. Tiu ja kaptus ilin je la nuko, tiel, ke ili forgesus ĉi tie impertinenti per vortoj. Sed li estas ebria, tiu porko kaj surdorsas en sia propra saŭco kaj diboĉas sur la tero kun la mizeraj putinoj.“

„Do, la sekva. Kiel vi nomiĝas?“ Don Remigio tute forgesis rigardi en la liston kaj alvoki laŭliste. Li simple ŝiris la plej proksiman al si kaj demandis lin pri la nomo.

„Santiago Rocha, su humilde servidor, patroncito“, diris la viro kaj paŝis en la magazenon.

Don .Remigio retrovis sian trankvilon, kiam li aŭdis, ke Santiago prenis krom ses pakaĵetoj da tabako kaj moskitoreto ankoraŭ tiom da aĵoj, ke li preskaŭ tute foruzis la kvindek pesojn, kiuj estis ceditaj al ĉiu el ili.

„Cetere, kiom da ŝuldoj vi havas sur via konto ĉe mi?“ demandis don Remigio subite.

„Mi havas nur la kvindek pesojn kiel ŝuldon, kiun don Ramon kalkulis por la enganche, por la varbado. Mi survoje aliĝis al la trupo.“

„Do sekve vi havas neniun kontrakton kun la instanco en Hucutsin, ĉu?“ volis scii don Remigio.

„Ne, patroncito, sed nun mi havas preskaŭ jam cent pesojn sur mia konto.“

„Bueno en ordo, foriĝu el la tienda por ke la sekva povu enveni.“ Don Remigio vokis novan nomon.

Santiago Rocha, kiu, tiel kiel Andreo, estis carretero, ĉaristo, tie troviĝis sub la varbitaj laboristoj, ĉar li devis fuĝi, mortbatinte per aguardiente-botelo la deloganton de sia edzino, magazenposedanton en Cintalapa. Ĉe la fuĝo li renkontis hazarde la trupon de la varbitaj mahagonlaboristoj kaj miksis sin inter ilin, por atingi kun ili la terenon de la monterioj, kie serĉus lin neniu policano kiam ajn. Kaj ĉar li pro sia rapide decidita fuĝo povis porti kun si ne multon, li tiam tie estis devigita aĉeti tion, kion li bezonis plej urĝe. Per tiuj kialoj li senkulpigis sin ĉe Celso, kiu antaŭe konsilis al ĉiuj preni nur tiom, kiom nepre necesas, sur la konton. Kaj li nun supozis, ke Celso tordus kolere la vizaĝon pri li pro la multaj aĉetoj. Sed Celso komprenis lin kaj diris, ke estas bone tiel, kaj ke li ne riproĉas lin pro tio. „Estas cetere tute bone, ke vi prenis pli ol la aliaj“, li aldonis, „la patrono alikaze eble tro facile rimarkus, ke ni ĉi tie ion interkonsentis, kaj estas pli bone, se nenio frapas lian atenton.“


Rimarkoj

cabron = fikulo, merdulo, virkapro, idioto ks.

enganche = varbado, kontraktfarado.

habanero = speco de komiteko, kiu estas iom pli bona ol malkara komiteko.

IX

Kiam fine ĉiuj aĉetoj finiĝis, diris don Remigio al la tendero, al la administranto de la magazeno: „Bonvolu montri al mi foje la kontolibron.“

La tendero turnis la libron tiel, ke ĝi kuŝis antaŭ don Remigio. La contratista foliumadis en ĝi kaj skuis la kapon. Dum li redonis poste la libron al la tendero, li suprentiris la ŝultrojn.

Tial diris la tendero: „Jes ja, ankaŭ mi trovas tion stranga. La muchachos aĉetis neniam tiom malmulte perkonte en nova kontrakto. Ĉu tiurilate io ne tute laŭordas? Kiel pensas vi pri tio, don Remigio?“

„Kio pri tio ne laŭordu, tion mi volus scii“, respondis la contratista. Sed en liaj vortoj kunsonis necerta paroltono, kiun don Hilario, la tendero komentis tre ĝuste, ĉar li opiniis: „Mi ne pensas, ke oni devas afliktiĝi. La muchachos estas tiom bonvolemaj kaj tiom paciencaj, kaj se ili ĉeokaze havas certan kvanton da aguardiente kaj de tempo al tempo la eblon bone plenverŝi sin, ili estas tiel kontentaj kiel la anĝeloj en la ĉielo.“

„Estas ja ĝuste tio, don Hilario, kio frapis mian atenton.

Ili apenaŭ prenis aguardiente. Eĉ ne indas paroli pri la kvanteto. Alikaze, se mi havigis novan kontrakton al ili, ili neniam povis havi sufiĉe da brando. Tre prefere ili kunportus tute plenajn barelojn en la ĝangalon. Bonvolu enverŝi al mi sukan gluton! Ne, ne tiun fingroĉapeleton. Dios mio, donu al mi tuj plenigitan akvoglason. Tio ja eĉ ne indas la penon levi tiun plenigitan tekulereton.“

Don Remigio svinge enverŝis la alkoholaĵon, gruntis kiel porko, skuiĝis kaj ŝmacis poste bonfarte per la larĝa buŝo.

Li ekpaŝis el la tienda, sed haltis sur la sojlo de la pordo, pripenseme transrigardante la grupon de la viroj, kiuj leĝere sternis sin kaj babilis.

„He, vi!“ li vokis al unu el la uloj, kiuj ripozis proksime de li. „Kiel vi nomiĝas?“

„Luis Campos, a sus ordenes, patroncito.“

„Venu ĉi tien!“

La viro, kiu leviĝis de la tero, kiam li estis demandata pri la nomo, saltis tute proksimen al don Remigio: „A sus ordenes, patroncito, mi estas je via servo!“

„Ĉu vi volas havi trago-on, bonan gluton?“

„Tute laŭ via plaĉo, patroncito.“

„Enverŝu glaseton por li, don Hilario, „la kutiman“, diris la contratista al la tendero.

La ulo enĵetis unuglute gorĝen la enhavon de la glaseto, viŝis per etendita mano la buŝon kaj diris poste, farante kliniĝeton: Muchas gracias, patroncito!“ Kaj tuj poste, kiam li jam atendis kelkajn sekundojn pri nova ordono, li komencis forŝteliĝi kiel serpento, tiel lerte, ke oni ne havis la impreson, ke li foriĝas intence, por eviti komision.

Sed don Remigio ne plu okupiĝis pri la viro. Li vidis foriri lin al lia pakaĵo, sen tio, ke li revokis lin kaj sen klarigi, kial li vokis kaj demandis lin pri lia nomo. Li postrigardis lin per forestaj okuloj, kiuj preteriris ne nur la viron, sed la tutan aron, kiu kampadis tie, kvazaŭ tie estus nur aero.

Li turniĝis al don Hilario. „Enverŝu novan grandan glason. Hodiaŭ mi ne povas ekmalsekigi mian diodamnitan garganta, mian gorĝon. Caray, fulmotondro, mi volus scii, kio estas pri mi. Mi ne plu estas la aŭtentika don Hilario, pri tio vi povas fidi al mi. La calentura, la damnita paludismo, la tiel nomata ĝangala febro, sidas profunde en miaj intestoj, kaj tiu diodamnita febro ne plu foriĝas. Jen tio, kio estas pri mi. Mi supozas, ke tio estas la lasta kontrakto, kiun mi faras.“

„Jes tion mi jam scias, don Remigio. Kiom da lastaj kontraktoj vi fakte jam faris?“ Don Hilario ridis, kiam li diris tion.

La contratista rigardis la magazenadministranton, ridis simile, tiris sian zonon supren , rektiĝis per etenditaj ŝultroj, ŝovis la revolveron pli antaŭen, iris paŝon al la pordo kaj vokis transen al la ripozantaj viroj: „Ek do, adelante, muchachos! Transiru al la bodega, al la remizo!“


Rimarko

adelante = Antaŭen!

X

La aro fariĝis vigla. La viroj rektiĝis, fiksis la portorimenojn de siaj pakaĵoj antaŭ la frunto kaj marŝis tien, kien braksignis don Remigio al ili, transen al la bodega.

La bodega estis la remizoj, en kiuj oni konservis ĉiuj ilojn, jungilarojn, krampojn, ĉenojn, grimpoferojn, hakilojn, maĉetojn kaj aliajn ilojn bezonatajn en monterio. La administranto de la remizo estis don Mariano Tello, oficisto de la kompanio, kiu tie tenis en ordo la provizaĵon kun la helpo de du indiĝenoj, kiu krome respondecis por la librotenado de la stokejo, kaj kiu, se ne estis laboro en la remizo, devis kontroli la laboron de la forĝistoj kaj jungilarfaristoj. Tamen restis ĉiam sufiĉe da tempo al li. Tial oni okupis lin en ĉiu unua semajno de ĉiu monato kiel helpanton ĉe la preparo de la ĉiumonata specifita kalkulaĵo.

Ke necesis tenadi librojn kaj, ke la ĉefa komandejo de la kompanio en Villahermosa regule postulis ĉiumonatan bilancon, enkapiĝis al la administranto evidente nur tiukaze, se li memoris, ke li troviĝas jam meze de la lasta semajno de la monato kaj, ke ili faris ekde la unua de la monato aŭ neniujn aŭ nur ĉeokazajn enskribojn. Tiam ili subite diboĉis en laboro de matene je la sesa ĝis vespere je la naŭa en la oficinas por ankoraŭ ĝustatempe fini la monatraporton. Jen tiuj laboroj, ĉe kiuj la administranto de la bodega devis kunlabori tre streĉe por helpi egaligi la tri semajnojn da pigreco fare de la buroaj oficistoj. Ĉiufoje, se la skribistoj, librotenistoj kaj ceteraj okupatoj vidis sin kaŭrantaj antaŭ giganta neprilaborita monto de listoj, notfolioj, notfolietoj, mahagonsplitaĵoj kun surskribitaj zigzagaĵoj, ciferoj kaj hieroglifoj, kiel okazis en ĉiu lasta semajno de ĉiu monato, jen ili ĵuris reciproke, ke ili do laboros en la sekva monato pli regule, kaj ke ili ne lasos pasi tagon sen fari ĉiuvespere ĉiun enskribon kaj havi ĉiun kalkulaĵon je la ĝusta loko.

Sed, se la monata raporto kun ĝemado kaj ŝvitado fine pere de la postrajdistoj estis forsendita, tiam ili sentis sin tiom lacigitaj, ke ili unue devis ripozi dum tuta semajno por rekolekti fortojn. Dum tiu ĉi semajno oni drinkis, ludadis kaj diboĉis kun putinoj tiom, ke la kompatindaj homoj en la sekva semajno devis ripozi pro la streĉoj de la ripoza semajno kaj tial denove ne povis labori. La postsekvan semajnon ili tiam uzis por rekapti la ekvilibron kaj ree fortigi sin. Tiam sekvis la lasta semajno de la monato, en kiu oni superhome laboregis kiel kutime, por ankoraŭ ĝustatempe pretigi la raporton.

Tiu malreguleco de la laborado atingis sian kulminon dum la pluvperiodo. Tiam la poŝtrajdistoj nek kapablis alveni nek foriri, ĉar ili forsinkus kun la ĉevaloj en marĉoj kaj ŝlimo. Nun amasiĝis tiom grandaj montoj da laboro, ke la paperoj kaj listoj plenigis vastan spacon de la plankoj ĝis la tegmentoj; ĉiu laboro estis ŝovita en sekvan semajnon kaj de tiu semajno al sekva semajno kaj de monato al monato. Kaj ĉiu konsolis sin per tio, ke forsendeblus raportoj pro la eterna pluvo ja neniukaze, kaj ke tiutempe ankaŭ ne venus iu el la ĉefkomandejo tien, kaj, ke oni tial certerajtas trankvile prokrasti kvar aŭ kvin monatraportojn, ĝis oni konstatos, ke la pluvperiodo proksimiĝos al sia fino.

Kvankam nun la kvanto de la laboroj, kiujn la administranto de la bodega devis plenumi faris profundan impreson al ĉiu, al kiu oni detale priskribis tiujn laborojn, oni tamen devas konstati ke la bodega- viro kapablis vivi sufiĉe trankvilan vivon. Tio eble estis la kaŭzo, kial li kondutis tiel nervoze kaj ekscitite, se grupo de laboristoj venis al lia bodega por postuli ilojn. Jen li kriadis kaj sakris al siaj du junaj indiĝenoj tiomege, ke oni povis aŭdi tion en la tuta tereno. Kun kolera kriado oni ĵetadis la aĵojn al la laboristoj. Kaj se tiuj ne estis sufiĉe rapidaj por doni la nomojn de la iloj, la bodega- viro ĵetis al ili en la vizaĝon tion, kion li ĝuste havis ĉemane.

Unue la hacheros paŝis antaŭen, la hakistoj. Ĉiu hachero ricevis du bonajn ŝtalhakilojn. Malbonkvalitaj hakiloj ne uzeblis por la fere duraj lignoj tie. Al ĉiu viro oni skribis tiujn hakilojn sur la konton. La sumo, kiun oni kalkulis por ĉiu hakilo al ĉiu hakisto, estis la trioblo de la prezo, por kiu la hakilo aĉeteblis en vendejo de feraĵoj en la plej proksima fervojstacio, kie ĝi jam per si mem estis sufiĉe multekosta en komparo al la prezoj en la grandaj urboj. Kompreneble, se la hakisto je la fino de sia kontrakto reportis la hakilojn, ankaŭ, se ili estis damaĝitaj pro la laboro, oni malŝarĝis la sumon de lia konto. Sed, kiel ajn zorgeme la homoj traktis la hakilojn, estis tamen ofte tute neeviteble, ke unu aŭ eĉ du hakiloj perdiĝis de viro. La ĝangalo ne estas herbejo, neniu agro, neniu kultivata abia arbaro. Ĉe la laborado okazas tre facile, ke hakilo falas el la mano de hakisto kaj, ke ĝi fulmrapide falas en riveron aŭ en profundan ravinon, kiu estas tiel dense prikreskata per ĝangalaj plantoj, ke la viro por serĉado devus maldensigi la vepron dum pluraj tagoj kaj tamen ne retrovus sian hakilon. Aŭ la hakilo falas dum la pluva tempo en iun el la larĝaj ŝlimejoj. Se la hakisto ne vidis tute precize, kien falis la hakilo, jen ĝi kostis plurtagan kaj ofte tute vanan serĉadon kvazaŭ per lupeoj por trovi la hakilon. Ne tre malofte ĝi kostas la vivon de la viro, ĉar li perdas dum la serĉado en la marĉo la teron sub la piedoj.

Post la hacheros sekvis la macheteros, kiuj ricevis po du maĉetoj, same skribitajn sur ties konton.

Tiam oni eldonis la grimpokrampojn, por kiuj ĉiufoje respondecis certa malgranda laborgrupo, ĉar ne ĉiu viro bezonis ĉiutage tiajn krampojn, sed nur en specialaj okazoj.

Lastfine envicis la boyeros, la bovoservistoj. Ili ricevis la jungilarojn, la ĉenojn, krampojn kaj ŝnuregojn. Ĉiu viro estis respondecigita je parto por certaj aĵoj de tiu ekipaĵo per tio, ke oni skribis parton de la tuta sumo sur lian konton.

La prezoj de ĉiuj tiuj ilaroj kaj ekipaĵoj estis trioble, ja ofte eĉ sesoble pli altaj ol la sumoj, kiujn oni postulis por tio en la urboj. Sed ne direblas, ke la prezo estis tro maljusta. Eĉ forta kaj bone trejnita mulo povis porti sur tiuj longaj vojoj tra la ĝangalo apenaŭ pli ol kvar metrojn de fortikaj ĉenoj. Kvar pioĉoj aŭ ses hakiloj estis kutime jam konsiderinda ŝarĝo por besto.

Persone respondecigi la laboristojn por la ilaro kaj la ekipaĵoj ŝajne estis maljusta. Sed oni ne preterkonsideru, ke, tute sendepende de la prezo, la iloj tie en la ĝangalo estis ne anstataŭigeblaj. Ili estis tie tiom valoraj kiel la diamanto por putodrilisto aŭ karbodrilisto. Se la diamanto forrompiĝas, oni uzas tagojn, ja semajnojn por rekapti la diamanton. Se mankus iloj, oni ne povus labori kaj laŭ la stato de la ĝangalpadoj povus daŭri ok monatojn, antaŭ ol la perditaj iloj ree anstataŭigeblus.

Fariĝis jam vespero, kiam ĉiuj viroj jam transprenis sian ilaron kaj la administranto de la iloj hurlis je la deka fojo, ke tiukaze, se eĉ nur unu viro plu plendus pri tio, ke liaj hakiloj estas tro malpezaj aŭ tro ofte uzitaj aŭ tro obtuzaj, li tuj pafmortigus tiun viron, ke li krome pro malsato proksimas jam al kolapso kaj tial devas akcepti abundan gluton. Li fermis nun la krudan pordon per penda seruro kaj diris al la contratista: „Se vi krome ankoraŭ ion bezonas, don Remigio, tiukaze revenu matene.“

„Tute en ordo por mi. Mi cetere tute samopinias, ankaŭ mi nun bezonas abundan gluton. Mia gorĝo sentiĝas kiel malnova elsekigita ledohoso. Mi eĉ ne povas gluti plu. Palpu foje ĉi tie, don Mariano.“

„Mi ne devas premsufoki vian gorĝon“, respondis don Mariano kun sufera voĉo. „Vi devus rigardi foje mian gorĝon interne. Ĝi estas tute ŝtonigita, kaj mi devas diri al vi, don Remigio, se mi ne baldaŭ foriĝos de ĉi tie kaj ne venos inter civilizitajn homojn, jen vi povos fermi ĉenon ĉirkaŭ mia kolo kaj ligi min al arbo. Mi rajtas diri al vi, ke mi estas sur la rekta vojo ĉi tie transformiĝi en gorilon. Fidu al tio aŭ ne. Sed mi jam trifoje sonĝis en la lastaj kvar monatoj, ke mi estas gorilo kaj kiel idioto tamburas mian bruston kaj en la dormo mi tiom kriis, ke la du skribistoj kiuj loĝaĉas kun mi en la sama bangalo, saltis surpieden kaj elverŝis sitelon kun akvo sur mian kapon. Tiom multe mi timigis ilin en mia sonĝo, ke ili eĉ timis, mi povus manĝi ilin vivantaj.“

„Ĉar vi parolas pri manĝo, don Mariano“, diris la contratista, „mi malsategas. Ŝajnas, ke la diodamnita pagano, nomata ĉino, forgesis sonori por la vespermanĝo.

Kvazaŭ la ĉino nur atendus pri tiu plendo kaj eble sentus tion en la aero, ke tuj iu krios al li, kial ankoraŭ ne surtablas la vespermanĝo, li paŝis el sia kuirejo kaj svingadis la grandan mansonorilon kiel signon, ke ĉiuj caballeros venu al la comedor, al la manĝohalo, kie li pretas malkaŝi al ili, kiajn magiajn sorĉfortojn li kapablas.


Rimarkoj

boyero = bovoservisto.

hachero = hakisto.

machetero = maĉetisto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.