La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 6

I

En la comedor, en la manĝejo, kie manĝis la caballeros, starigis la ĉinoj du pluajn krudajn tablojn, ĉar ĉe la ununura manĝotablo, kiu tie estis kutime, ne povus sidi ĉiuj, kiuj venis ĉifoje al la manĝo.

Je la du tabloj starigitaj fronte al finoj de la ĉeftablo, sidis la dungitoj, dum la administranto kun la contratistas sidis je la granda tablo, kie li lasis tri lokojn neokupitaj por la Montellano-fratoj.

Kiam la tri fratoj kun „Buenas noches, caballeros!“ enpaŝis, troviĝis la administranto don Leobardo ĉe la lavtabureto ĉe la enirejo kaj lavis siajn manojn.

„Ĉinito, ĉineto“, li vokis al la ĉino, „montru al la caballeros ties lokojn.“

La ĉino purviŝis per sia makulita antaŭtuko sidlokon sur unu benko kaj du sidlokojn kontraŭe sur la alia benko ĉe la longa tablo. Li faris tion tiel kvazaŭ li penus ne forviŝi pli da polvo ol la ĉiflanka unuopulo kaj la transflanka duopo okupos. Ĉu ĉiuj aliaj sidlokoj sur la du benkoj estis polvaj aŭ grasŝmiritaj, tio ne interesis lin. Ke li entute purviŝis la tri lokojn, okazis antaŭ ĉio pro tio por montri al la tri novalvenintoj, kie ili eksidu, kaj ne, ĉar li volis eksterordinare ĝentili al la viroj.

La tri fratoj sidiĝis. Don Severo, kiel la plej maljuna sidis apud la administranto, dum la du aliaj fratoj sidis kontraŭe al la du caballeros.

Kelkaj el la contratistas kaj kelkaj el la pli maljunaj dungitoj, la ĉefa librotenisto kaj la administranto de la tienda jam delonge antaŭe sidiĝis al la tablo. Ŝajnis, ke tie jam tridek minutojn antaŭe aŭ eĉ pli longe kunsidis certa nombro de viroj, kiuj intertraktadis ion, ĉar la ejo, spite al tio, ke mankis duono de vando, abunde plenis de tabakfumo.

Frotsekigante la manojn kaj kombante la hararon, don Leobardo vokis tra la malferma vando: „Fa, chinito, listo, alportu la furaĝon, kaj se ĝi ne estos de primera hodiaŭ, tre tre bona, jen morgaŭ mi disbatos viajn patojn kaj pelvojn sur via kranio.“

„Glacias, don Leobaldo“, vokis la ĉino el la kuirejo, mi tle dankas pol la peno. Sed la manĝo estas la plej bona, kion mi kuilis kiam ajn en mia tuta vivo.“

„Jen via bonŝanco!“ vokis don Mariano, la administranto de la tienda. „Jen via bonŝanco, ĉineto, tion mi devas diri al vi. Se ĝi ne estos la plej bona, hodiaŭ je la adiaŭo, tiukaze vi ne travivos la sekvan sunleviĝon, jen mi pafmortigos vin konforme al la milita juro. Kaj vian skeleton mi lasos putri ĉi tie en la selva, en la plej morna loko de la ĝangalo.“

La ĉino starigis la unuajn telerojn plenigitajn kun varmega supo sur la tablon, pli proksimiĝis al don Mariano, kliniĝis konfidence al li kaj diris, siajn du manojn krucigite tenante super la brusto: „Pafmoltigi laŭ milita julo vi povas min, don Maliano, kontlaŭ tio mi povus fali nenion, sed miajn ostojn, vi ne povos lasi putli ĉi tie en la selva.“

„Tiel do, kial ne, hijo celeste, filo de la ĉielo?“

La ĉino ridis gaje petole, tiris la brovojn supren kaj movis montrofingron sen preni la manojn de la brusto kaj diris: „No, don Maliano. Plipensu, mi pagis la asekulon kaj ĉiujn asekulajn liskojn jam antaŭe; kaj se vi ĉi tie pafmoltigos min, jen sendos la asekulkompanio en Flancisko miajn ostojn al Ĉinio pol entombigi ilin apud miaj altestimataj antaŭuloj kun ĉiuj honoradoj. Estas pagita ĉio.“

„Infero kaj diablo, damnita ĉino, ĉu vi nun foje fine ekos alporti la supon ĉi tien? Aŭ ĉu mi unue devos ĵeti bastonon kontraŭ viaj gamboj?“ vokis don Leobardo kaj frapis per kulero ĉagrenigite sur la tabloplaton.

„Estoy volando, don Leobaldo, mi ja jam eksagas.“

Kiam li envenis kun la sekvaj teleroj da supo, tiris lin don Severo je brako pli proksimen al si mem. „Sciu tion, ĉino, via supo estas tre bona.“ Don Severo kaj liaj fratoj jam komencis kuleri, sen atendi ĝis ĉiu ĉe la tablo ekhavos sian supon antaŭ si.

Muchas glacias, caballelo, mi tle dankas!“

Lastfine ĉiu havis sian supon. Don Severo sian ĵus finmanĝis, kiam la ĉino alportis la lastajn suptelerojn. La ĉino staris nun dum certa tempo malantaŭ la manĝantoj por atendi la unuajn malplenajn telerojn por tuj elporti ilin.

Don Severo turniĝis al li kaj diris: „Ĉino, ni transprenus vin ĉi tie kiel kuiriston.“

„Tion mi ne pensas, caballelo. Vi estos nul tliopo, kaj tial mi eĉ ne povus pellaboli mian ploplan manĝon. Mi supozas, ke mi ilos kun don Leobaldo al Jukatano, kaj en la sisalplantejoj mi staligos mian novan kafejon.“ Li prenis la tri telerojn de la fratoj kaj portis ilin rapidege en la kuirejon.“

La contratistas kaj la dungitoj interŝanĝis kaŝe rigardojn kaj strabis kaŝe transen al la fratoj por rigardi, kian mienon ili montros. La ĉino diris, ke li devos kuiri nur por tri personoj, tiukaze, se li ne forirus de tie, kaj tio signifis, ke neniu contratista kaj neniu dungito havas la intencon kunlabori kun la tri fratoj.

La fratoj kondutis kvazaŭ ili ne komprenus tion. Aŭ ili jam divenis, ke tie ĉiuj formarŝos.

II

Oni parolis malmulte dum la manĝo. Oni aŭdis nur la ŝmacadon de la manĝantoj, la klakadon de la manĝilaroj kaj ĉeokaze ĝentilan peton transŝovi salujon aŭ certan keĉupon aŭ iun alian saŭcon kaj tiam kaj tiam aŭdeblis duone perdita frazo pri okazaĵo en la kampadejo.

Je la alia tago la homoj post la manĝo tuj ekstaris kaj iris al siaj bangaloj aŭ al la brandokabanoj. Kelkfoje ili ankaŭ plu restadis tie por ludi aŭ por pigreme interparoladi.

Sed hodiaŭ ekstaris neniu. Sen tio, ke iu eksplicite diris vorton pri tio, sciis ĉiu, ke nun okazos konferenco. La contratistas, kiuj nur ĉiun trian monaton venis al la oficinas kaj restadis tie dum kelkaj tagoj, kaj ĉiu el ili je alia tempo tiel, kiel ĝuste plej plaĉis al ili, venis hodiaŭ ĉiuj kune, senvokite. Ili sciis, ke hodiaŭ alvenos la fratoj kaj transprenos la monterion.

Unuaŝajne ekestis la impreso, kvazaŭ la contratistas kunvenus tien el siaj foraj distriktoj ĝuste nur tial por saluti la novajn posedantojn kaj por akcepti ties ordonojn.

Sed ne estis tiel. Estis tie neniu, kiu ne konis la fratojn Montellano; kaj eĉ la pli junaj dungitoj, kiuj persone neniam vidis iun el la fratoj, konis ties famon, ties agojn kaj ilian avidon. La fratoj Montellano kiel kunlaborantoj aŭ kiel kun-contratistas en la sama kompanio estis jam sufiĉe neelteneblaj. Sed havi ilin kiel ĉefojn, kiel direktorojn kaj posedantojn de la kompanio, por kiu oni laboris, tion rifuzis ĉiu, kiu konis ilin aŭ aŭdis ion pri ili.

La kompanio havis kvar contratistas, kiuj havigis tie kun siaj laboristoj la mahagonon por la kompanio. Ĉiu el la kvaropo rifuzis daŭrigi sian laboron. La Montellanoj provis konvinki neniun, ke li restu tie kaj laboru por ili. Ili sciis, ke tio estus vana, kaj krome, kaj tio estis decida, ĝi estis al ili tre bonvena funde de la koro, ke neniu el la contratistas volis labori por ili. Ili mem estis spertaj contratistas kaj tial bezonis neniun helpanton. Ili jam faris siajn planojn kiel gvidi estontece la monterion tiel, ke ĉiu mono, kiun ili devus pagi al la contratistas, trovos la vojon en la propran kason.

La ununura, kiu nun rilate la contratistas intertrakteblis, estis la transpreno de la kontraktoj. Estis la zorgo de la Montellanoj transpreni la kontraktojn tiom malmultekoste, kiom tio eblis. Ke ili, la fratoj, pro sia brutaleco, pro sia avido kaj pro sia neeltenebleco estis tre neŝatataj, ja parte malamataj kaj parte timataj, ili ne rigardis kiel hontegon aŭ eĉ kiel malavantaĝon, sed eĉ kiel tre valoran avantaĝon por siaj intertraktadoj. Neniu el la contratistas volis labori sub ili, ĉiu volis glatigi sian kontrakton, kaj ĉar ili volis glatigi ĝin, tial la Montellanoj certis, ke ili povos aĉeti la kontraktojn sub la prezo.

La intertraktadoj, kiuj okazis posttagmeze inter la contratistas en la ĉeesto de la administranto don Leobardo, temis ĉiuj pri la prezo, kiun ili postulos. Ili decidis ne marĉandi pri la fiksita prezo kaj ne cedi.

III

Dum kvarono de horo oni interparolis tie post la vespermanĝo ĉe la tablo nur plu pri bagateloj. Ĉiu sciis, ke tio estis nur interparoloj pro embaraso, por maturigi la kernon de la intertraktadoj.

Sed tiam don Severo ne pli longe povis gluti, kial li entute venis tien al la vespermanĝo. Li same tiel bone estus povinta manĝi nur kun siaj fratoj en la bangalo. „Don Remigio“, li diris subite meze de banala interparolado pri la havena trafiko en El Carmen, „don Remigio, ĉu vi jam listigis ĉion laŭkontrakte?“

„Certe, don Severo, mi havas ilin ĉi tie.“ Don Remigio elprenis sian kontolibron kaj aron da listoj. „Mi havas ĉi tie la nomojn de ĉiuj, kiuj estas en mia kontrakto. Post ĉiu unuopa nomo vi trovos, kion kostas la viro al mi, kiom li intertempe prenis jam sur sian konton, kiom li ricevas ĉiutage kiel salajron, kaj kiom li estos enspezinta ĝis la tago de la transpreno, do, ĝis morgaŭ. La unuopajn kontraktojn de ĉiu viro kun la nomo de la garantiulo kaj la stampo de la municipalidad havas don Leobardo en sia oficina.

„Bueno, ĉu? don Remigio?“ demandis don Severo.

„Mi havas okdek naŭ virojn en mia kontrakto. La entuta ŝuldosumo de la muchachos hodiaŭ estas, post minusado de la enspezitaj salajroj, deknaŭ mil ducent kvardek sep pesoj. La provizo je mahagono, kiun mi havas, validas sume rondigite okmil sepcent pesojn. Estas hakita multe pli da ligno, ĉirkaŭ sescent tunoj, sed tiujn mi ne kunkalkulos, ĉar ili ankoraŭ ne estas fortransportitaj.“

„Tio do tiukaze entute estus kiom, don Remigio?“

„Entute sepdek mil naŭcent kvardek sep pesoj.“

Don Severo haste zigzage notis, dum don Remigio plu parolis, la nombrojn sur pecon da papero.

„Tio estas en ordo, don Remigio“, diris don Severo kaj desegnis dikan punkton post la lasta cifero, kiun li skribis. „Tio estus do tio, kion mi devus pagi al vi.“

„Iom pli“, respondis don Remigio trankvile.

„Kion do eĉ krome?“ obĵetis don Feliks.

„Tuj silentu, ĉu komprenite?!“ vokis don Severo al li.

„Estas ja ankaŭ mono mia“, defendis sin don Feliks.

„Jen merdo, mono via! Estas ankaŭ mia kaj tiu de Cachito. Kaj nun fermtenu la buŝaĉon!“ konsilis la pli maljuna al li. „Cetere, estu entute ĝoja, ke vi rajtas sidi ĉe ni kaj aŭskulti nin, se homoj interparolas, kiuj komprenas iom pri mono.“

Poste li bruligis cigaredon.

Tuj post la finigo de la vespermanĝo don Leobardo el la tienda alportigis plurajn botelojn da komiteko, el kiuj oni ree kaj ree enverŝis.

Don Severo nun plenigis grandegan glason ĝis la rando kaj pafis ĝin per unu fojo malsupren. La botelo rondiris plu, kaj tie, kie ĝi ne alvenis ĝustatempe, jen avidulo jam enverŝis al si el unu el la aliaj boteloj. La pli junaj dungitoj vokis, pro ĝentileco al la pli maljunaj caballeros ĉiam „Salud!“, antaŭ ol ili trinkis. La contratistas kaj la tri fratoj tion ne trovis necesa, ĉar ili ne volis disipi tempon. Trinku, se vi volas trinki kaj ne babilu longe. Tio bonfartigas nek vin nek aliajn.

Finfine, grakinte kaj gruntinte, don Severo diris, kvazaŭ li ne atente aŭskultis: „Kion vi diris, don Remigio? Iom pli, ĉu? Kio do eĉ plu ankoraŭ?“

„Tio estas ja certe tre simple komprenebla, don Severo. Dudek procentojn krompage sur la tutan sumon, pro la translaso.“

„Mi al vi pagu dudek procentojn aldone? Hehe, viro, ni ja ne kunvenis ĉi tie por ekzerci reciproke ĉantaĝon.“

Don Remigio levis la ŝultrojn. „Tio ne estas ĉantaĝo. Mi havis la penon havigi la virojn. Kompreneble, la agentoj havigis ilin ĉi tien. Sed sen mia komisio, sen miaj konsiderindaj antaŭpagoj estus neniu viro ĉi tie. Mi devis instruadi la virojn, ĉar neniu el la viroj komprenis ion pri la laboroj en monterio.“

„Ne estas kaŭzo postuli dudek procentojn sur ĉion, ĉu ne?“ Don Severo ree zigzagadis krajone sur la papero.

„Eble ne“, diris don Remigio, „sed mi translasos ilin nur por tiu monsumo. Vi aŭ akceptu aŭ rifuzu.“

„Rifuzite!“ diris don Severo koncize. Li atendis certan tempon kaj esperis, ke la contratista nun komencos marĉandi. Kiam neniu respondo sekvis, li demandis: „Kion vi faros kun la viroj, kiujn vi havos sur la nuko?“

„Nur ne afliktiĝu pri tio, don Severo.“ Don Remigio ridis kaj tiris la botelon al si.

Li senkorkigis la botelon kaj tenis ĝin enmane por enverŝi al si. Dum li tenis ĝin kaj la glason svingadis en la alia mano, kvazaŭ li pripensus, ĉu li trinku ĉu ne, li ripetis: „Ne afliktiĝu. Mi iros kun mia bando al Quintana Roo. Mi povos ricevi ĉiklokontrakton ĉiutempe. Mi devos diri nur, ke jes. La usonaj maĉgumaj fabrikistoj pagas nun tre bonajn prezojn por ĉiklo.“

„Povas esti“, opiniis don Severo. „Sed la vojaĝo daŭros certe kvar semajnojn, eble kvin aŭ ses da ili. Mi konas Quintana Roo. Dum tiuj ses semajnoj vi enspezos eĉ ne kurban centavon. Se vi estos sur la longa vojo kaj trairos vilaĝojn, vi havos tre bonan perspektivon, ke duono de la muchachos forkuros de vi. Kaj tuj de hodiaŭ al morgaŭ tie kapti ĉiklokontrakton, kiel vi imagas tion, ankaŭ tio ne eblos. Vi devos tie intertrakti kun la jefes de la indiĝenoj por ricevi distriktojn tie. La intertraktoj povos etendiĝi tri monatojn antaŭ ol vi kun certo povos komenci. La jefes prenas al si tempon. Tiuj ne devas hasti. Kaj ili atendas tiun, kiu pagos la plej altajn procentojn. Mi konas la ĉiklonegocon, don Remigio. Kaj ĉar mi konas ĝin, tial mi estas ĉi tie ĉe la mahagono.“

Don Remigio sciis, ke don Severo pravas. Li esperis, ke Severo ektimus, se li minacus formigri kun la viroj. Sed tiel simple la Montellano-fratoj ne kapteblis. Ili estis hispanoj, kaj ĝis tiu aktuala tago ili ankoraŭ ne renkontis meksikanon, kiu estis sufiĉe ruza tiri eĉ nur peson el poŝo de la Montellano-fratoj sen ties permeso. Don Severo, ŝajne elkalkulante sumojn sur la papero, observis don Remigion seninterrompe. Li sentis, ke nun alvenos la momento, kiam don Remigio fariĝos dubema kaj komencos pripensi, ĉu li efektive ne povus ricevi sian laŭordan parton tie. Estis granda propableco , ke tiukaze, se li alvenos en la ciklotereno, jam ĉiuj kontraktoj estos faritaj kaj disponeblus neniuj distriktoj, kie la ekspluatado indus la penon; la distriktoj kiujn li povus ricevi, eble estus tiel profunde en la ĝangalo, ke li devus serĉi la vojojn tien, fine li estus sen nutraĵoj kaj daŭrus kelkajn semajnojn ĝis estus starigitaj la loĝejoj kaj havigita la provianto, tiel, ke oni tiam povus komenci la produktadon. Se tie estus telefonoj aŭ telegrafoj, li povus demandi antaŭe. Sed, ĉar ekzistis neniuj komunikiloj por povi antaŭe interkonsentiĝi, la contratista devis transpreni la riskon marŝi kun siaj viroj al plantejo por kapti aŭ grasan kontrakton aŭ magran aŭ tute neniun. Li havis bonajn rilatojn kun la grandaj kunaĉetistoj kaj agentoj de ciklo, kiuj en tiu momento tamen estus utilaj al li nur tiukaze, se li povus telegrafi. Sendi heroldon kun leteroj daŭrus tri aŭ eĉ kvin semajnojn; kaj antaŭ ol venus la respondo, pasus denove kvin semajnoj. Ĉion ĉi don Severo ŝajne sciis sufiĉe bone,kaj tial li havis don Remigion tiel bone en la ungoj, ke li povis ludadi kun li.

Don Severo ĉesis la zigzagadan notadon. Estis malfacile diveneble, ĉu li efektive elkalkulis ion aŭ nombrojn ŝovis nur tien kaj tien por vekigi la impreson, kvazaŭ li devus elkalkuli precize ĝis la lasta centavo tion, kion li povus pagi, dum li atendis en vero nur la momenton, kiu malkaŝos la malforton de lia kontraŭulo. Eble eĉ liaj du fratoj ne precize povus diri, kion li faris kaj kiel li pensis.

„Bueno, don Remigio“, li diris nun, la krajonon, per kiu li kalkuladis, vehemente ĵetante sur la tabloplaton. „Bueno, mi pagos al vi rondigitan sumon de dudek kvin mil pesoj por via kontrakto.“

Kun la dudek procentoj, kiujn la contratista postulis, la sumo, kiun li atendis, estis tridek tri mil kaj kvincent tridek ses pesoj. La diferenco estis do ĉirkaŭ okmil kaj kvincent pesoj.

Severo ne atendis respondon. Li tiris la ĉeklibron el sia malantaŭa pantalonpoŝo kaj diris: „Mi tuj skribos ĉekon, don Remigio. Kio estas via estimata familia nomo? Ha jes, mi rememoras, Gayosso, don Remigio Gayosso.“

„Sed aŭskultu, don Severo“, diris la contratista kun perpleksa voĉo. „Por tio mi ne transdonos la kontrakton.“

„Bone, muy bueno, don Remigio, jen do retenu ĝin por vi. Ĝi estas tro multekosta.“ Severo klake fermis la ĉeklibron kaj reŝovis ĝin en sian pantalonpoŝon.

Don Remigio, kiu tiom longe supozis, ke la Montellanoj nepre bezonus lin, ĉar ili sen li ja ne havus virojn, eksentis sin metita en la neceson intertraktadi. Li faris tion preskaŭ timida.

„Kiel mi diris al vi, don Severo, kun la provizoj de mahagono kostas min la kontrakto ĉirkaŭ dudek ok mil pesojn. Mi ne plu parolos pri la dudek procentoj. Sed la dudek ok mil pesoj pagendas.“

„Tiukaze ni ja jam ekproksimiĝas“, diris Severo. „Mi ne devas aĉeti la kontrakton. Mi elsendos miajn fratojn, kaj vi povas fidi al mi, don Remigio, ke ili revenos post dek semajnoj kun cent kvindek muchachos, kiuj kostos al ni apenaŭ la duonon de tio, kion pagis vi por la viroj. Ni scias, kiel havigi la virojn, kiujn ni bezonas.“

„Certe, tion vi scias“, diris nun don Leobardo.

„Ne estas necese, don Leobardo, „diri tion tiel ironie“, respondis Severo trankvile, enverŝante en sian glason.

„Se mi bezonas muchachos, tiukaze mi devas havigi ilin. Tio okazas ankaŭ al vi tiel. Sen muchachos vi ne povas produkti mahagonon, tiel kiel ni. Se reĝo volas komenci militon, li bezonas soldatojn; kaj se li ne povas kapti soldatojn per flataj vortoj, pro la honoro rajti batali por la patrio, tiukaze li kaptas ilin per la minaco, ke li mortpafigos ilin, se ili ne ĉiuj libervole venos kaj ne hurae vivukrios lin kaj la militon. Ni aĉetis la monterion kun ĉiuj koncesioj kaj bezonas muchachos tiel, kiel reĝo bezonas soldatojn. Kie estas la diferenco? Diru tion al mi, don Leobardo. Per si mem la muchachos ne venos kaj ne petos min pri tio rajti labori por la mahagono. Kaj, ĉar ili ne venos mem, mi devos havigi ilin, tiel aŭ tiel.“

„Ekzistas diversaj manieroj havigi ilin“, diris nun don Rafael, la maljuna librotenisto.

„Ĝuste, sinjoro, tre ĝuste. Tial mi ja volas aĉeti ĉiujn kontraktojn ĉi tie sen demandi kiel la muchachos venis ĉi tien, ĉu ili venis libervole ĉu ne.“ Don Severo rigardis al siaj fratoj, kiuj sidis sur la alia tabloflanko antaŭ li. Ili pli proksimigis siajn kapojn tiom, ke ili povis flustri reciproke orelen.

Tio estis nur komedio, ĉar don Severo tamen faris tion, kio plaĉis al li, sen demandi siajn fratojn pri konsilo. Sed ĝi aspektu tiel, kvazaŭ li nun rilate al sia oferto pli senĝenite kaj pli bonvoleme povu cedi iom al don Remiĝio, sen perdi ion de sia komercista honoro.

„Vi ne pensu, caballeros, ke ni venis ĉi tien por tratranĉi al vi ĉiuj la kolojn“, li diris, transirante al sia nova propono.

„Tion oni ne scias tiel precize“, don Leobardo ironie obĵetis.

„Kiel vi opinias tion, don Leobardo?“ demandis Severo.

„Mi volis diri per tio, ke oni ne scias tiel precize, kial vi estas ĉi tie, ĉu por tratranĉi la kolon aŭ por strangoli la gorĝon.

Don Severo ŝajne ne ĉagreniĝis pri tio. Eble li rigardis tion eĉ kiel laŭdon. Li diris: „Don Leobardo, vi estus la lasta kiun mi strangolus gorĝe.“ „Ĝuste“, ridante diris la administranto. „Mi ja ne devas fari negocon kun vi. Mi transdonas nur tion al vi, kion la kompanio vendis al vi; kaj ĉar la contratistas ja ankoraŭ nun estas la contratistas de la kompanio, mi kompreneble havas intereson pri tio, kiel okazas la transdonado.“

Ree turnante al don Remigio, diris don Severo: „Vi diras, ke la vera valoro de la kontrakto estas sume sume dudekok mil pesojn, ĉu?“

„Tion mi diris, don Severo.“

„Mi ofertis al vi dudek kvin mil pesojn. Nu, ni ne estas ĉi tie por ŝteli la kontraktojn. Sed demandon mi ankoraŭ havas pri tio.“

„Bueno?“

„Vi havas du capataces, du subestrojn, don Remigio, ĉu?“ „Tri da.“

„Ĉu tiuj konas siajn distriktojn kaj la provizojn?“ „Tiel bone kiel mi.“

„Ĉu tiuj restos ĉi tie?“

„Du el ili certe. Sed unu el ili iros kun mi. Li estas mia plej maljuna muchacho. Tiu kun neniu restus, krom kun mi.“

„Do, la du aliaj restos, ĉu?“

„Tion mi garantias. Tiuj ankaŭ ne povus foriri tiel simple, tiuj havas tro multajn antaŭpagajn ŝuldojn. Unu el ili nomiĝas Ambrosio. Li drinkas, kiam li venas al la oficinas kaj taŭgas por nenio. Sed en la semaneo li meritas sian salajron. La alia nomiĝas Emeterio, li estas tre fidinda. Li plej bone konas la distrikton kaj estas bona haviganto kun la viroj.“

„Vi volas diri per tio, ke li elpremegas eĉ la lastan fortostreĉan joton el la viroj, ĉu?“

„Iel tiel mi volis diri tion. „Sed Ambrosio estas eĉ pli senskrupula.“

„Kaj pli brutala“, obĵetis don Leobardo. „Li estas turmentulo kaj certe estis iam torturisto ĉe la rurales aŭ ĉe unu el la 'neleĝaj nigraj tribunaloj de kaciko.“

„Nu, tion mi aŭskultas volonte. Mi bezonas lertajn kaj spertajn viron por la havigado de mahagono.“ Don Severo plenverŝis novan glason. „Jes ja, mi bezonas kapablajn virojn. Mi havas eĉ ne unu palison da mahagono en la haveno ĝis nun; ĝuste nur tion, kio momente havigeblas ĝangale. La muchachos devos tre streĉi la muskolojn.“

„Ek do!“ diris don Rafael kun larĝa rikano. Ankaŭ li altiris la botelon kaj trinkis.

„Bone,do, don Remigio, por ke ni atingu la finon.“ Severo enspiris. „Konsiderante tion, ke mi povas reteni la du capataces ĉi tie, kiuj helpos al mi, en ordo, mi do altigos la sumon je dek procentoj, anstataŭ dudek kvin mil pesojn, mi diru do dudeksep mil kaj kvincent pesoj kontante.“

Don Remigio silentis dum certa tempo. Li ne kutimiĝis pri longa intertraktado. Ĝi faris lin laca. La plej dura laboro en la ĝangalo ne povis lacigi lin je duono tiom, kiom horo da intertraktado kun viroj, kiuj ne bonvolemis pagi prezon, kiun li rigardis kiel justan. Li sciis, ke li verŝajne povus premegi mil pesojn plu el la kontrakto; ĉar la Montellanoj bezonas la virojn kaj sen viroj povus fari nenion. Sed samtempe li ankaŭ bone konsciis pri tio, ke li havus rilate al ĉiklokontrakto simile tiom da malfacilaĵoj.

,Aceptado, akceptite!“ li diris koncize.

Don Severo tuj skribis kaj subskribis la ĉekon por malhelpi, ke don Remigio eble ankoraŭ ŝanĝus la opinion.

La aliajn contratistas li traktis pli rapide. Ili havis multe malpli da viroj, malpli da provizoj kaj malpli multajn antaŭpagajn sumojn je sia favoro. Ilia pozicio kiel contratista estis malpli forta ol tiu de don Remigio. Al ili estis restis nur unu malferma vojo, se ili ne akceptus la prezon, kiun don Severo ofertis al ili. Kaj tio estis, restadi plu tie. Sed, ĉar ili ne volis akcepti tion, ili devis cedi al li. Ĉe ili la propono, konduki la virojn al Quintana Roo, efikus nur ridindige.

Elkalkulante, kiom li pagis por la kontraktoj, don Severo trovis, ke li pagis en ĉiu rilato sub la prezo. Havigi sufiĉe da viroj dum mallonga tempo ne estis tiel simple, kiel li aludis. Tio povus daŭri monatojn. Kaj dum tiu tempo ne estus hakita mahagono. Sed la vera gajno estis tiu, ke la Montellanoj transprenis samtempe kun la kontraktoj grandajn provizojn da mahagono. Kiam tiuj provizoj foje fine estus en la haveno, tiam ili enspezigus tiom, ke la fratoj ricevus jam nur por la aktualaj transprenitaj provizoj la duoblon, ja la trioblon - aŭ eĉ la kvaroblon de tio, kion ili pagis entute por la kontraktoj. Dependis nur de la merkata prezo. Sed intertempe oni eĉ havigus kaj plu havigus lignon, kaj ĉar ĉiuj viroj havis antaŭpagajn ŝuldojn, tiom altajn, ke ili devus labori por tio unu, du, aŭ eĉ tri jarojn, antaŭ ol ili ricevus iun salajron, sub la kondiĉo, ke ili ne plu altigos siajn antaŭpagajn ŝuldojn, tial ĉiuj elĝangaligitaj mahagontrunkoj de tiam estis pura gajno. La Montellanoj povis bone atendi, ke dum jaro estos perlaboritaj ne nur ĉiuj sumoj, kiujn ili pagis por la kontraktoj, sed eĉ aldone la kontanta kapitalo, kiun ili investis por la monterioj kaj la koncesioj.


Rimarkoj

Cachito = La malgranda (frato) en la kunteksto.

rurales = Guardia Rural, sub diktatoro Porfirio Diaz federacia rura kavaleria kaj ĝendarma policoj, neregularaj helptrupoj.

semaneo = laborloko.

IV

Kiam ŝajnis, ke ĉiuj negocoj estas fintraktitaj, estis preskaŭ noktomezo.

Don Severo oscedis kaj plenigis novan glason. La plimulto de la caballeros faris la samon.

Unu el la ĉinoj envenis kaj diris al la administranto: „Don Leobaldo, mi supozis, ke la caballelos eble nun volas tlinki kafon. Ĝi estas pleta.“

„Ĉineto“, vokis don Rafael, „mi honorus vin per ordeno, se mi estus El Caudillo.“

„Ne necesas, don Lafael, ne necesas“, diris ridante la ĉino. „Mi plefelas de la caballelos enkasigi dek centavojn pol ĉiu taso, kiun ili tlinkos. Ĉiu taso pol dek centavoj, caballelos.“

„Alportu do la kafon kaj notu ĝin“, diris don Leobardo.

„Kompreneble, sinjoroj miaj.“ Don Severo turnis sin al ĉiuj, kiuj tie sidis en la comedor: „Estas memkompreneble, ke vi rajtas rigardi la oficinas kiel vian domon, tiom longe, kiom komplezemos al vi.“

„Nur ĝis morgaŭ, kun via permeso, don Severo“, rediris la administranto.

„Ni havas la intencon morgaŭ konduki la bestojn el la prerio ĉi tien, ni volas laŭordigi la selojn kaj enpaki niajn havaĵojn.“

„Tiom longe, kiom vi deziras, caballeros, nin vi ne ĝenas“, diris ankoraŭfoje don Severo. Li facile povis diri tion, ĉar li sciis, ke maksimume post du tagoj neniu plu estos tie.

V

Dum la Montellanoj intertraktadis kun la contratistas, la caballeros ne tiel sidadis, kvazaŭ ili troviĝus en preĝejo. Por tio la preĝoj de don Severo ne estis sufiĉe gravaj al ili. Je flanke alŝovita tablo komencis la pli junaj dungitoj viglan ludon per kartoj. Kaj neafliktate pri tio, kio momente okazas ĉirkaŭ ili, ili daŭrigis la ludadon kun fervoro, nur interrompite de la ofta plenigado de glasoj.

Je la alia flanka tablo oni ĵetkubadis. Pri kio oni ĵetis la kubojn, oni ne povis aŭdi ĉe la ĉeftabloj. Kaj eĉ tiu, kiu sidis proksime de ili, sed kun la ludantoj ne estis en rilato, apenaŭ scius kun certo, ĉu oni ĵetis la kubojn por certaj knabinoj aŭ por certaj muloj, kiujn rajdi sur la retrovojo la gajnonto havu la antaŭrajton. Cetere, oni dum la tuta vivo ne tro zorgu sin pri tio, pri kio oni ludas, sed multe pli pri tio, ke la ludantoj ludu honeste.

Don Acacio, la plej juna de la Montellanoj, ŝajne estis malpli interesiĝanta pri la negocoj, kiujn deruligis lia pli aĝa frato je la kontenteco de ĉiuj, ol pri alia kontrakto, kiun li volonte rigardus kiel fiksan kapitalon de la monterio, kaj tial esperis povi transpreni ĝin sammaniere kiel la laboristojn de la kontraktoj, la metiistojn, la bovojn, la muloj kaj la konstruaĵojn.

Li trankvile lasis intertraktadi sian fraton kun la lasta el la contratistas. Kaj kiam li vidis sian fraton profunde envolvitan en la intertraktado kaj don Feliks momente ŝajne ne tre atente observis lin, li turnis sin kun intima vizaĝo al la administranto: „Aŭskultu, don Leobardo, kio fariĝos el la knabinoj, kiujn vi kaj kelkaj el la caballeros havas en viaj bangaloj? Tiujn vi ja lasos al ni ĉi tie, ĉu? Mi volonte transprenus la grandan brunhararulinon, kiu estas ĉe vi.“

„Vi, don Acacio, volus transpreni ilin, ĉu? Tion mi povas imagi. Estas domaĝe, ke vi ne kunprenis iun de Villahermosa aŭ de El Carmen aŭ de Frontera. La inoj ĉiuj iros kun ni al Jukatano. Ni ankoraŭ ne scias, kiel tie estos en tiu rilato; kaj ni ne volus tro fidi pri Fortuno.

Kion oni havas, tion oni scias, sed kion ni eble ricevos tie, ni ne scias. Kaj kion viro bezonas, tion li devas havi. Des pli, ĉar mi ne havos multe da tempo dum la unuaj monatoj en Jukatano por sukcese ĉirkaŭrigardi pro kelkaj helpantinoj. Mi ĉiukaze kunprenos miajn du malsanulflegistinojn. Mi kutimiĝis pri ili, kaj ili pri mi. Sed mi konsilas al vi eble provi atingi ion ĉe la pli junaj caballeros, kiuj havos pli da tempo kaj emo fiŝhokadi ol mi. Eble iu ankoraŭ bezonas iom pli da vojaĝmono aŭ havas en la tienda ŝuldon sur konto, povas esti, ke li tial cedos siajn akiritajn kaj perlaboritajn rajtojn kontraŭ laŭa kvitigo. Se ne, vi devos komisii iun el la forirontaj turkoj, por ke li liveru iun je la sekva fojo, kiam li revenos. Li postulos komisian pagon, sed de tempo al tempo la livero indas la komision. Ĝis tiam restos al vi neniu alia eblo krom ĉirkaŭrigardi en la aguardiente-kabanoj, ĉu troviĝos tie iu ino por ĉeokaza refreŝigo de viaj perdiĝantaj kapabloj pri saniga dormo.“

Don Acacio ekstaris kaj iris al la flankaj tabloj por interparoli kun la pli junaj skribistoj.

Li ne estis longe tie, kiam don Eladio saltis supren kaj laŭte vokis: „Kion vi pensas, kiu mi estas? Ĉu sklavkomercisto? Aŭ patrote, kiu komercas putinojn? Lasu min en paco, mil sakroj, pri viaj diodamnitaj porkaĵoj! Kion vi pensas, kie vi estas, cabron?“

„Ĉu cabron? Kaj tio al mi? De tia fik-avida filo de skabia hundino? Ĉu al mi?“ Sed tiumomente don Acacio jam eltiris sian revolveron kaj pafis dufoje.

Don Eladio estis same tiom rapida, kaj ankaŭ li pafis dufoje. Sed ĉar la ceteraj junaj caballeros, kiuj sidis ĉe tio, kutimiĝis pri tiaj negravaj okazaĵoj, tial ili kaptis en tiu momento, kiam ili ekvidis, ke du revolveroj elestis kaj enaltis, la du ekscititajn batalantojn je la brakoj kaj tiris ilin flanken, tiel rapide, ke la kugloj kaptiĝis en la palmtegmento. Don Severo ekstaris sen hasto, ĵetis notfolieton kun skribzigzagaĵoj, kiun li ĵus tenis mane, per emfaza gesto sur la tablon kaj aldone sian krajonon, poste li pugnobatis sur la tablon kaj kriis transen al Acacio: „Pro Jesuo Kristo, kaj diodamnitan fulmotondron je plua fojo! Ĉu vi, pepanta koketo apenaŭ glitinta el la ovo, ne povas sidi eĉ nur unu minuton inter honestaj caballeros kaj drinki duonon de litro da aguardiente sen pafadi ĉiudirekten ĉe tio kiel freneziĝinta preria indiano? Dios sabe, sole Dio en la ĉielo scias, kiom multe ni eble bezonos tiujn didamnitajn malmultajn kartoĉojn, kaj vi ekpafas ilin al la companeros, kiuj morgaŭ foriros sur sia vojo. Mi devus vangofrapi vin! Burro, malgaja azeno! Remetu la kanoneton kaj sidiĝu sur vian postaĵon kaj lasu nin ĉi tie en paco!“

„Vi ne rajtas komandi min pri io, ĉu vi komprenas!“ vokis don Acacio. „Tiuj diris 'cabrĉn' al mi kaj 'patrote'.“

„Kaj kion ankoraŭ?“ demandis don Severo ironie. „Ili ja pravas, ke ili diris tion al vi. Tiuj ŝajne bone konas vin. Cent cabrones vi validas. Nu, cetere, kion alia krom tute malsatigita patrote vi estis, kiam mi kolektis vin de la stratfeĉo. Sidiĝu kaj fermu la babiltruon.“

„Kion vi diras al mi?“ vokis don Acacio. „Al mi, ĉu? Vi min kolektis, de la stratfeĉo, kie do? Se mi ne estus havinta la monon, kiu estus donintus al vi eĉ nur centavon?“

„Enlitiĝu, vi estas tute ebria“, diris don Severo, dum li sidiĝis por daŭrigi la intertraktadon.

Sed don Acacio, foje koleriĝinta, ekscitiĝis pli kaj pli: „Ĉu ebria, mi? Kaj kiu alia porko volas diri al mi, ke mi ne kapablas trinki?“ Per hasta movo li ree eltiris la revolveron. Li pikumadis per ĝi en la aero, sendecide pri tio, kiun li mortpafu. Kelkajn paŝojn li retroiris kaj havis ĉiujn caballeros antaŭ si.

Don Severo estis la ununura, kiu ne perdis la trankvilon, kaj kiu ne lasis timigi sin, li nur parte rektiĝis de sia sidloko, prenis botelon, kiu staris antaŭ li kaj ĵetis ĝin per forta kaj bone celita movo tiel, ke ĝi trafis tiel forte la revolveran manon de Acacio, ke solviĝis pafo, sed samtempe ankaŭ la revolvero falis teren. La kuglo trabatis la vandon.


Rimarkoj

burro = azeno.

(Solo) Dios sabe = (Nur) Dio scias.

VI

Don Eladio, kiu staris plej proksime, saltis rapide tien kaj levis la revolveron, dum don Acacio ŝanceliĝante falis vanden. Tuj poste oni aŭdis ekstere terure kviki porkon, kaj en la sama momento oni perceptis la kriĉadon kaj kriadon de unu el la du ĉinoj: „La polko estas moltpafigita, nia plej bona polko estas moltpafigita.“

La porko ekstere proksime de la vando volis pasigi la nokton. Tie estis ŝlimo, kiu ekestis pro tio, ĉar ĉiuj caballeros, kiuj lavis siajn manojn en la comedor, verŝis la akvon sur tiun lokon proksime de la vando, kiam ili malplenigis la pelvon de la lavtabureto. En tiu ŝlimo la porko dormis ĉiunokte kaj ĝi tre bonfartis ĉe tio. La loko estis des pli dezirata de ĝi, ĉar ankaŭ ĉeokaze kelkaj tortiljoj, pecoj de pano, malbone prironĝitaj ostoj ĵetitaj tra la vanda malfermaĵo fare de la manĝantoj preskaŭ falis antaŭ la piedojn de la porko tiel, ke ĝi ne devis promeni longe por kapti la bonvenajn manĝaĵojn. La kuglo estis tiel pafita, ke ĝi trabatis la vandon je la suba finaĵo kaj la kompatindan porkon, kiu tute senkulpis pri la kvereloj, trafis en ŝinkon. Ne estis vivdanĝera vundo. Sed por la ĉinoj la porko estis perdita; ĉar ĝi ekde tiam sur vojaĝo ne plu povus esti pelata tra la ĝangalo. Kaj por ŝarĝi ĝin sur la dorson de mulo, ĝi estus tro peza, tute sendepende de tio, ke tio estus ridinda kaj, ke don Leobardo certe rifuzus cedi fortan mulon por tia transporto.

La ĉino venis al la comedor kun la plej malgaja mieno, kiun li kapablis montri, li baraktis perbrake ĉiudirekte, batadis per la manoj la aeron kaj dancis tien kaj tien kiel ĉagrenigita derviŝo. Ĉe tio li lamentis kaj hurletis, sed li sciis diri nenion alian krom: „Ho ve, mia kompatinda, kompatinda polko kaj ĝi devis molti tiel mizele. Ho ve, mi poblecito cochinito, kaj ĝi devas nun tiel kluele telule molti.“

Ekstere, evidente kaŭrante ĉe la porko, ĝin karesante, oni aŭdis lamenti kaj vee plendi la alian ĉinon. „Vi, nia ĉielo kaj nia tuta liĉo. Muchacho, ve, dulce muchacho, ho, kala knabineto, ni tiom bone flegis vin, kaj nun vi devas tiom mizele pelei. Ho, muchacho, muchacho!“ „He, ĉineto“, diris ridante don Rafael kaj imitante la parolmanieron de la ĉino: „Ĉu vi kunaĉetis ankaŭ la celdo-n, vian muchach-on, mi celas vian kompatindan polkon, en la asekuro, pol ke, ĝi estu enteligita en Ĉinio?“

„Don Lafael“, diris la ĉino malgaje: „Mi estas tiom deplimita, kaj vi nun ankolaŭ povas dili eĉ ridvoltojn.“

„Finon al la funebra solenaĵo!“ vokis don Leobardo trans la tablon. „La porko estas finita, kaj tio estas bone tiel.

Plej bone, ĉineto, ke vi buĉos ĝin tuj, kaj ne atendos ĝis la matena krepusko. Tiukaze ĝi perdus tro da sango. Tiel ni ja ankoraŭ finfine ricevos aŭtentikan adiaŭan manĝon, tian, kian vi ŝuldas al ni, ĉineto.“

La ĉino eligis profundan ĝemon, kvazaŭ li volus akcepti la neviteblan sorton kun la digno de freŝe farita vidvino. Li brue elspiris tra la nazo kaj diris: „Eble vi plavas, don Leobaldo. Atendi ĝis la matena klepusko, tio estus tlo malfrue.“

Li eliris, kaj oni aŭdis paroli lin ĉinlingve kaj ekscitite kun sia negoca partnero. Ili ŝajne post certa tempo interkonsentiĝis pri ĉio; ĉar la ĉino revenis en la manĝejon kaj diris: „Caballelos, estas bone, molgaŭ ni havos glandan adiaŭan manĝon kun ĉio tio, kion bona polko povas liveli. Sed, mi devas tle bedaŭli, caballelos, ke molgaŭ mi devos plikalkuli po vilo peson pol ĉiu manĝo. Pol malpli mi ne povos fali tion. Sed mi plomesas, ke la manĝoj, kiujn mi molgaŭ sultabligos al vi, estos multe pli valolaj ol peso.“

„Nu, bone“, ni pagos al vi peson.“ Don Leobardo konfirmis tion al li. „Kaj nun ne faru stultaĵojn, ĉinito. Ne kunprenu la freŝan viandon por la vojaĝo, alikaze ni havos ĉiunokte jaguarojn ĉirkaŭ la kampadejo. Morgaŭ tuj detranĉu ĉion, kio postrestos kaj pendigu ĝin, por ke ĝi sekiĝu. Ĝi ne tute elsekiĝos ĝis la venonta tago, sed estos tiel pli sekure. Kaj tiukaze ni havos bonajn manĝojn ankaŭ survoje.“

Muchas glacias, don Leobaldo. Pli tio mi ne pensis. Jes ja, la jagualoj pelsekutas la fleŝan viandon kiel la muŝoj. Con su pelmiso, mi nun buĉos la kompatindan polkon. Tio min tle tle dololigas. Sed mi pensas, ke ankaŭ la polkon la kuglo ŝinke dololigas kiel al mi mia sufelo en blusto.“ Li elkuris kaj ordonis al sia kunlaboranto rapide liberigi la porkon de ties surteraj doloroj.


Rimarko

Con su pelmiso = Con su permiso = kun via permeso.

VII

En la comedor fariĝis trankvile post la interparolado kun la ĉino. Don Acacio sidis, tute profundiĝinte en sin mem kaj kun fia humuro denove ĉe la tablo. Li sidiĝis al la fino de la benko, ĉar li certe sciis, ke li havus malfacilaĵojn grimpi trans la mezon de la benko sen fali sub la tablon. Nova glaso, plenigita per komiteko, staris antaŭ li. Ĝi estis jam la dua ekde la batalo pri lia honoro. Sed la unuan unu el la dungitoj estis plenigita je kvar kvinonoj per akvo kaj nur la restintan kvinonon per komiteko. Sed oni povis mistifiki neniun el la Montellanoj, tute egale, per kio oni provus tion. Don Acacio metis la glason nur buŝen, jen li jam sciis, pri kio temas kaj kion celis la bonvolema trinkkunulo. Li prenis la glason kaj ĵetis ĝin kun la tuta enhavo tra malfermaĵo en la vando. „Tion neniu ĉi tie povas permesi al si rilate al Cachito, soy muy macho, mi estas aŭtentika viro, kun haroj sur la brusto. Mi scias, kio estas komiteko, kaj kio estas nur pisaĵo.“ Li parolis tion ne dum unu elspiro, sed kun interrompitaj frazoj, sed la ĝustan vortordon li tamen redonis. „Cabrones, he, kie je infero kaj Satano estas mia pistola, mia revolvero?“ Li palpe serĉis ĝin malantaŭ si kaj malkovris, ke oni forprenis lian 'kanonon'.

„Callate! Tenu fermita vian buŝon, Cachito!“ vokis don Severo. „Suĉinfanoj ne ludu per lumo kaj tondiloj, kaj tiu, kiu estas tiel ebria kiel vi, ne plu bezonos pistolon. Ek, enlitiĝu!“

„Mi enlitiĝos mian didamnitan liton, tiam, kiam mi volas. Kaj mi lasas komandi min de neniu ajn, eĉ ne de vi, eĉ, se vi estus efektive mia frato.“

„Ankoraŭ unu plua vorto“, vokis don Severo koleriĝinte, „jen mi frakasos tiun botelon sur via kranio tiel, ke eĉ via propra patrino ne plu penus levi vin.“

„Merdo, ke patrino. Ŝi delonge forŝteliĝis transmonden aŭ la diablo sciu, kie ŝi estas kaj kun kiu ŝi kuŝas. La botelon al mi, mi diras! Se mi volas drinki, tiukaze mi drinkos, kaj se mi volas pafi, jen mi pafos. La sekvan fojon estos ree porko, sed porko sur du gamboj.“

Li rektiĝis, iris paŝon laŭ la tablo kaj ŝovis botelon al si. Li metis la botelon al la buŝo kaj plenverŝis sian faŭkon.

Tiam li remetis la botelon kun laŭta bruo sŭrtablen, rektiĝis tute vertikale, plenblovis la bruston, frapis per ambaŭ manoj sur ĝin kaj kriis:„Muy macho soy yo! Mi estas aŭtentika viro! Kaj se mi volas drinki, jen mi drinkos. Kaj mi kiel trinkanto sendos vin ĉiujn subtablen. Ĉi tien do venu tiu, kiu sopiras freŝe gisitan kuglon inter la ripoj. Kie estas mia kanono? Mil damnoj! Mi volas havi mian pistolon!“

„Feliks“, vokis don Severo al sia frato. „Surnukigu la koketon kaj portu ĝin al ties nesto!“

Feliks ekstaris kaj proksimiĝis al Acacio.

Vidante lin proksimiĝi, li denove ekkoleriĝis: „Unu paŝon plu proksime, kaj okazos al vi tiel, kiel okazis al la porko! Mi buĉos vin. Soy muy macho y muy bravo. Mi estas aŭtentika viro kaj kuraĝa, la plej kuraĝa el ĉiuj, ĉu vi komprenas tion, cabron kaj hundido, kiu vi estas!“

„Kondutu dece ĉi tie inter la caballeros, Cachito!“ diris don Feliks trankvilige.

„Caballeros, Ĉu? Merdo! Ili ĉiuj estas filoj de putinoj!“

„Pli bone estus, se vi irus en vian lulilon kaj eldormus, Cachito.“ Don Feliks kroĉigis don Acacion subbrake, por konduki lin eksteren. Don Acacio retropuŝis lian fraton tiel, ke li ŝanceliĝis kontraŭ la vando. Don Feliks pri tio ne ĉagreniĝis. Li nur ridis. Poste li ree proksimiĝis al don Acacio kaj batis lin tiel suke post la orelojn, ke li renversiĝis kaj fulmrapide ruliĝis en angulon de la comedor, kie li ekkuŝis kiel bulo.

„Nu, levu do finfine la ĉifonfaskan mizerulon, Feliks“, diris don Severo „kaj forbaru lin, por ke mi ĉi tie foje povu fini mian negocon.“

Don Feliks levis la kuŝanton de la tero kaj trenis lin eksteren en la nokton.

„He, ĉineto“, oni aŭdis voki lin ekstere, „donu foje lanternon al mi, por ke mi trovu nian bangalon!“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.