La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

I

La ĉefkomandejo aŭ la urbo de la monterio, La Armonia, faris nun, post la tri tagoj de hasta agado simila al tumultigita formikejo, fantomece kvietan impreson, kiun kaŭzis la ekmarŝo de tiom granda kvanto da homoj kaj bestoj, ke ekestis la ŝajno, kvazaŭ transloĝiĝus tuta popolo. La metiistoj kaj peonoj ie laboris, tial ili ne videblis sur la tereno. Tio plifortigis la impreson, kvazaŭ la urbo estus tute pereinta kaj senhoma.

Je la tago post la forveturo de la granda karavano la Montellanoj kun kontentiĝo povis konstati, ke eĉ ne unu viro eskapis de ili. En tiu ekkono ili kvazaŭ sunbanis kiel bonaj soldatoj, al kiuj oni surpikis feran medalon sur la brustan veston por sanga ago, pro kiu sesdek patrinoj kondamnis Dion en la ĉielo, ĉar Li permesis ion tian. Ekzistas ja eĉ ne unu ago ekzercita de homoj, kiuj de iuj aliaj homoj ne estas laŭdata aliloke kiel meritoplena ago. Nur tiam, kiam ili estis jam solaj, komencis la Montellanoj senti sin kiel la veraj mastroj. Kaj por tute ĝui tiun senton, ili rigardis kiel sian unuan plej gravan taskon priskribi ĉion tion, kion faris ĝis tiam la kompanio kaj ties administrantoj, kiel stulta kaj idiota kaj en ĉiu rilato kiel fuŝnegoca. En kiun ajn angulon de la oficinas ili venis, kiun ajn metiiston aŭ peonon ili renkontis, ĉe kiu ajn laboro, ĝi estis farita malĝuste, kaj ĉiu, kiu ordonis tion aŭ ĉi tion aŭ alion, estis por ili ŝtipkapula azeno, tute egale, ĉu li estis la ĝistiama administranto aŭ la tendero aŭ la admininistranto de la varotenejo.

Kiam ili laste jam finis tiun neniigan kritikon, la tri fratoj faris kunsidon, en kiu ili interkonsiliĝis, kiel ĉio ĉi pli bone fareblos kaj pli bone farendos. En tiu kunsido parolis kompreneble nur don Severo.

Liaj du fratoj havis nur la rajton aŭskulti, kaj tion, kion li ordonis, konsenti kaj devigi sin fari ĝin kun forto, kaj se necesis, kun verŝado de sango.

Ili kunvenigis ses capataces, subestrojn, kiuj laboris kun ili jam dum sufiĉe longa tempo, jen junaj viroj, kiujn la fratoj Montellano edukis tiel, kiel ili imagis bonajn capataces.

Tiujn capataces oni nun alvokis; kaj la dua kunsido komenciĝis.

Kial pagu la Montellanoj al la contratistas dek pesojn por ĉiu liverita tuno da mahagono, kvankam ili mem estas spertaj contratistas, kiuj, ĝuste organizitaj, povas fari ĉion solaj, sen la kunhelpo de contratistas? La dek pesojn por ĉiu tuno ili mem povos enspezi. Contratistas estas fakte ja nur parazitoj, speciale en tiu kazo, se ilin devus pagi la Montellanoj.

Tial oni decidis, ke don Feliks restadu en la oficinas, en la ĉefkomandejo. Tie en la centralo devis troviĝi respondeca kaj sperta persono, ĉe kiu kuntroviĝis ĉiuj branĉaj fadenoj de la vaste etendita entrepeno. Tie oni devis transdoni la nove varbitajn mahagonlaboristojn; tien transportis la karavanoj la necesajn varojn; tie estis la tienda; tie estis la tendejo de ĉiuj iloj; tie estis la ekflosiga kontrolstacio; tien alvenis ĉiuj mendoj kaj sciigoj tiom longe, kiom la fratoj ne havis ĉefoficejon en la haveno.

Don Severo transprenis la produktadon de la mahagono en La Armonia. La plej juna frato, don Acacio, transprenis la produktadon de la mahagono en la du aliaj pli malgrandaj monterioj, en La Estancia kaj en La Piedra Alta, kiuj troviĝis unu apud la alia, kaj tial facile mastrumeblis kune.

Nek don Severo nek don Acacio havis la eblon esti samtempe en ĉiuj distriktoj aŭ semaneos de siaj monterioj. Ĉiu distrikto ĝis tiam estis ekspluatata de unu contratista, kaj ĉar la du fratoj samtempe volis prilabori ĉiujn tiujn distriktojn, kiujn gvidis ĝis tiu tago naŭ diversaj contratistas - la plej grandan monterion gvidis ĝis tiu tago eĉ kvar diversaj contratistas - tial oni devis ŝanĝi la organizadon tute, por povi produkti la samon, ne, la duoblon de tio, kion oni produktis sub la antaŭa organizado de la laboro.

La iamaj contratistas kaj la pli maljunaj spertaj dungitoj en sia interparolado kun don Leobardo jam aludis, kiel la Montellanoj verŝajne farus tion por ŝpari la elspezojn por la contratistas. Kaj tiel, precize tiel, nun vere okazis.

Por la efektivigado de tiu ekonomia plano ne necesis precipa streĉiĝo de cerbo, nur diktatora perforto kaj sufiĉe da brutaleco.

II

Tio estis tre simpla. La genieco de la plano baziĝis sur ties simpleco.

Kiam la ses capataces kunestis, faris don Severo paroladon al ili. Ili devis nur kapjesi kaj diri 'Si, patron!’ Ĉion ceteran parolis don Severo.

„Muchachos!“ li diris. „De nun, ĉar ni nun mem estas posedantoj de monterioj, vi finfine foje povos vere perlabori ion.“

La viroj tre atente aŭskultis por ne perdi vorton, ke la Montellanoj promesis kromenspezojn al ili, estis por ili neatendita novaĵo.

„Vi kutimiĝis al niaj labormetodoj. Vi sufiĉe longe laboris kun ni por scii,kiel mi opinias tion kaj kiel oni devas labori. Ni, la homoj, ne estas en la mondo por pigrumi, por drinki, por diboĉi kun putinoj kaj por plezurigi nin, sed por labori. Kaj, se mi diras, ke ni, la homoj estas sur tiu ĉi lamentoriĉa Tero por labori, jen mi kompreneble celas diri, ke ni streĉe laboru, tre streĉe, ĝis la ostoj ekrompiĝu kaj la suko elŝprucu antaŭe kaj malantaŭe. Jen tio, kion mi rigardas kiel laboron. Ĉu komprenite?“

„Si, patron!“ unuvoĉe respondis la viroj.

„Mi tial diris al mi, ke vi devos perlabori pli, ĉar vi estas vere bonaj kaj fervoraj capataces. Jen plenverŝu do glaseton por vi. Fulmotondro, ne el tiu ĉi botelo, sed el tiu. Vi ja ankoraŭ kapablos diferencigi, kio estas por ni, kaj kio por vi, damnitaj putinfiloj.“

Ne ektimigite, sed nur iom mallertigite pro la kruda riproĉo, ili prenis la botelon kun la kutima aguardiente, kiun don Severo ŝovis transen al ili.

Ĉiu plenverŝis sian glason, diris 'Salud!' al ĉiu unuopulo de la tri fratoj kaj engorĝigis la enhavon. Estis nur unu glaso por ili je dispono. Tial daŭris certan tempon ĝis la glaso rondiris. Tiun tempon don Severo ne pigre pasigis.

„Ĉiu unuopa el vi transprenos distrikton. Tiu, kiu ne volas, povas foriri sur sia vojo. Mi tute ne bezonas vin kaj akceptas vin ĉi tie nur pro kompato kaj, ĉar vi ĉiuj havas tro da ŝuldoj pro via eterna drinkado, ludado kaj pro la diboĉado kun la putinoj. Mi fiksos por ĉiu el vi la distrikton.“

Don Severo prenis notfolion. Sur tiu papero li jam disdividis la diversajn semaneos. La plej granda kaj plej riĉa el la monterioj aĉetitaj de li estis La Armonia, kie troviĝis la oficinas. Tiun li transprenis mem. La du pli malgrandajn, La Estancia kaj La Piedra Alta transprenis don Acacio. Tiuj ambaŭ malproksimis ĉirkaŭ kvar tagorajdojn de La Armonia. Don Severo transprenis La Armonia kun kvar distriktoj, kiujn li ne ŝanĝis. Li ŝanĝis nur la nomojn kaj nomis ilin tiam laŭ la kvar ĉielaj direktoj, en kiuj ili troviĝis ekde la centralo: Norte, Sur, Este, Oeste. La Estancia kaj La Piedra Alta li disdivis en po du distriktoj, la du de La Estancia li nomis Norte kaj , kaj la du distriktoj de La Piedra Alta, Este kaj Oeste. Tiel li skizis tion sur la folio kiel krude desegnitan terenan planon. Restis al li tiumomente nur la tasko okupi tiujn distriktojn per la ĝustaj viroj.

„Mi mem transprenos la distrikton Norte de La Armonia, por esti en via proksimo. Vi, Picaro, transprenos la distrikton Sur.“

La Montellanoj vokis neniam iun el siaj viroj kun la ĝusta nomo. Eble ili eĉ ne sciis la verajn nomojn, aŭ, se oni efektive iam ajn nomis ilin al ili, ili ja tamen ne fidus al la ĝusteco de la nomoj. Ili multe pli fidis al la motes, al la kromnomoj, kiujn ili donis al siaj viroj, kaj kiuj plej ofte estis tiel bone elektitaj, ke ili ne devis peni multe por trovi la ĝustan viron inter la aliaj, sen devi memori pri ties vera nomo.

„Ĉiu el vi en sia distrikto estas la mayordomo, la distriktestro, kun nelimigita potenco. Ĉu vi komprenas?“

„Si, patron!“

„Plenverŝu novan glason al vi. Jen ankaŭ la cigaredoj.“

„Ĉiu mayordomo ricevos kiel helpanton capataz-on, kaj ĝuste tiun de la antaŭa contratista, kiu postrestis en la distrikto kaj de ni estas transprenita. Kun tiuj vi paceme kunlaboru aŭ mi elĵetos vin, sed antaŭ ol vi foriros, ni tanos viajn felojn per suka diodamnita draŝado.“

„Las gratificaciones, Severo“, memorigis lin Feliks.

„Tenu fermita la babiltruon kaj sidu trankvile sur via postaĵo! Mi ja ne forgesos tion. Vi, Pulpo, splena oktopodo, transprenos la distrikton Este.“

„Si, patron!“

„El Chucho, vi transprenos la distrikton Oeste. La cetera triopo, do La Mecha, El Guapo kaj El Faldon, vi iros kun don Acacio al la du aliaj monterioj.“

„Las gratificaciones, Severo“, memorigis lin nun ankaŭ don Acacio. Don Severo tiam ŝajne rigardis la tempon kiel vere veninta por paroli pri rekompencoj. Tial li ne kriis al don Acacio, ke li tenu fermita la buŝaĉon.

El la listoj, kiujn transdonis don Leobardo kaj la contratistas al li, li jam zorgeme konstatis la precizan kvanton de ĉiuj viroj, kiuj laboris en la diversaj distriktoj. Kaj li ankaŭ elkalkulis, tiel bone, kiel li povis fari tion en la oficinas, kiom da hacheros, arbohakistoj, estis en ĉiu distrikto kaj kiom da boyeros, brutpelistoj, kaj macheteros, maĉetistoj. Sen konsideri, ja eĉ sen vere scii, kiaj komplikaj estas la terenoj de la unuopaj distriktoj kaj kiom necesa estas kompleta kvanto de boyeros, li simple forstrekis plurajn virojn de la transportgrupoj kaj transskribis ilin al la hacheros.


Rimarkoj

La Mecha = la meĉo.

El Guapo = la belulo.

El faldon = la basko.

III

La ĉiutaga normo de hakisto de mahagonarboj estis du tunoj da ligno, laŭ instrukcio prihakita kaj ŝelita kaj preta por flosigado.

Ĝis tiam ĉiam validis la instrukcio, ke hakisto, kiu ne kapablas liveri ĉiutage du tunojn, en la plej multaj kazoj sen propra kulpo, havis la rajton postliveri la mankantajn tunojn interne de semajno. Tio signifis, ke tiukaze, se hakisto atingis lunde kaj marde kune nur tri tunojn anstataŭ kvar, li povis glatigi la perdon per tio, ke li interne de la sama semajno je unu tago anstataŭ du, atingis tri tunojn, kio vere eblis, se li trovis arbon, kiu jam por si mem pezis du tunojn. Regule liveri ĉiutage du tunojn, estis diable dura fortostreĉo por viro, kiu devas labori en la ĝangalo sub tropika sunardo kaj neniam ricevos stomaken ĝustan manĝon, kiun oni povus nomi fortikiga. Se la hacheros ne atingis sian kompletan tunan kvanton, oni ne pagis tiujn tagojn, en kiuj ili ne liveris du tunojn; ili do laboris por nenio, kvankam ili eble vere havigis almenaŭ unu tunon aŭ eĉ unu kaj duonon de ĝi.

Sed ĉar la du tunoj ne estis kompletaj, oni ankaŭ ne prikalkulis al ili la vere produktitajn tunojn aŭ nur tiukaze, se ili interne de la sama semajno, de tempo al tempo sub humanaj contratistas dum kvar semajnoj, transdonis la kompletan kvanton por la semajno, do dekkvar tunojn.

Dimanĉoj kaj festotagoj ne ekzistis. Tio estas ankaŭ tute en ordo. Ankaŭ la ĝangalo ne konas festotagojn. En ĝi kreskas la mahagonarboj, la caobos, ĉiutage, kaj tage kaj nokte sen okupiĝi pri kalendaraj festotagoj. Por tio la ĝangalo ne havas tempon kaj tial ankaŭ la mahagonlaboristoj ne havas tempon por fari tiajn stultaĵojn postuli festotagojn aŭ ripozajn tagojn.

Se hachero ĉiam malpli atingis ol siajn du tunojn, oni supozis, ke li intence ne volis liveri ilin. La contratista tiukaze alvokis sian capataz kaj ordonis al li, ke li foje venigu kaj sondu la viron. La capataces konis ne alian rimedon krom kruele skurĝi la pigrajn hakistojn. Pri longaj konsideroj pri la fizikaj ebloj aŭ malebloj de la laboristoj neniu cerbumis longe. Per konsideroj kaj ekzamenadoj ne eblas produkti mahagonon, tiun oni devas haki. Kaj tiu, kiu estis aĉetita por haki la mahagonon pro siaj ŝuldoj, devis fari tion, aŭ ne kaj en tiu kazo elteni la sekvojn La interparolado, kiun havis la capataz kun la neglektema hachero, estis ofte sukcesa. Estontece la viro atingis ĉiutage siajn du tunojn. Sed, se li ne atingis la postulitajn du tunojn je dua fojo, ĉar li spite al la plej fervora volo ne povis atingi ilin, li havis duan interparoladon kun la capataz. La finrezulto estis unu el du ebloj: Aŭ la viro kutimiĝis pri tio liveri la postulitan kvanton aŭ li mortis. Aŭ li mortis je la ĉiama trostreĉiĝo, kiun li ne kapablis alfronti, aŭ li mortis je la vundoj, kiujn kaŭzis la capataz.

En multaj kazoj la morto de laboristo estis por la contratista aŭ por la monterio nur pasema perdo, kaj tiukaze nur perdo je tempo. La plimulto de la muchachos, se oni pagis por ili ŝuldojn aŭ policajn punojn, aŭ se oni donis antaŭpagojn al ili kaj ili konfirmis la laborkontrakton por la monterio, estis devigitaj nomi garantianton, plej ofte bonan amikon aŭ fraton, kuzon aŭ bofraton. Do, se kontrakte ligita muchacho mortis, eĉ se sekve de akcidento en la laboro, antaŭ ol li kapablis forlabori la kompletan ŝuldon, kiun li transprenis en la kontrakto, tiukaze oni kondukis en la monterion lian garantianton, kiu tiam devis forlabori la restaĵon de la ŝuldo. Pasis kompreneble de tempo al tempo pluraj monatoj antaŭ ol oni povis sciigi la garantianton kaj antaŭ ol li alvenis en la monterio. Tio plej ofte estis la ununura perdo, kiun la monterio havis pro tio.

Entute rigardate, la traktado de la viroj, kiel ajn dure tio aspektas, ne estis tiel kruele kiel oni povus supozi. Nek la administrantoj, speciale don Leobardo, nek la contratistas, havis ĝenerale iun intereson pri tio turmenti siajn virojn. Ili estis korpe, kaj eĉ pli sekse rigardate, plensangaj, tute sanaj kaj normalaj homoj, kiuj eĉ ne havis la plej etan plezuron aŭ sekretan volupton skurĝi siajn virojn kaj delektiĝi je tio. La capataz plenumis sian taskon je la viro sen atestantoj, kaj li rigardis tion ne kiel sadisman plezuron, sed kiel laboron, kiun li same tiel volonte evitis kiel ĉiun alian streĉigan laboron. Kaj la kompanio kaj ties administrantoj evitis ĉiun brutalecon, tiom longe, kiom ili povis atingi sian celon laŭ pli milda maniero. Tuj, kiam la contratistas, almenaŭ la plimulto el ili ekkomprenis, ke viro, kvankam li pruvis la plej bonan volon, simple ne povis plenumi la laborkvanton, ili donis al li alian laboron, se ili havis alian okupon por li; aŭ ili lasis tempon al li elformi siajn kapablojn tiel, ke li fine tamen kapablis efektivigi ion, kio vere efektivigeblas, se oni foje havas la sperton kaj lernis ĉiujn trukojn de la speciala laboro.

Sed tiaj mildigoj, kiel ili ofte estis uzataj de la kompanioj kaj contratistas, kaj plej ofte sen serioza malavantaĝo por la negoco, kompreneble ne povis trovi konsideron en la planoj de la Montellanoj. Malofte povis perlabori milionojn da pesoj iu, kiu tro indulgis la laboristojn , kaj ankoraŭ neniam povis reteni sian potencon diktatoro, kiu vidis je siaj diktitaj subjektoj ion alian ol obeemajn ŝtipojn vestitajn en uniformo.

IV

Don Severo rigardis la liston por la distrikto Sur, kiun li transdonis al El Picaro. Li trovis tie la sekvan: deknaŭ hakistojn, dekunu bovoservistojn, kvar bovoknabojn kaj du macheteros. Macheteros estas tiuj, kiuj per maĉeto liberigas vojon en la ĝangalo, sur kiuj la hakitaj arbotrunkoj estu fortrenataj.

Don Severo minusis de la dekunu bovservistoj tri virojn kaj tute forigis la maĉetistojn. Li transskribis tiujn kvin virojn, sen koni ilin, sen scii, ĉu ili efektive povus labori per peza mahagonhakilo, al la hakistoj. La kvar bovoknaboj devis transpreni la laboron de la du maĉetistoj. Je tiu maniero don Severo ricevis por la distrikto Sur dudek kvar hakistojn.

Bele elkalkulinte tion tiel, li ekparolis pri la gratificaciones, pri la rekompencoj.

„Picaro, kiel mi diris al vi kaj kiel mi diris al ĉiu el vi, mi lasos vin bone perlabori, se ni mem bone perlaboros. Mi ne estas rabisto, kiu ekspluatas povrajn indiĝenojn. Mi permesas vivi. Vi ĉiuj povos bone perlabori, se vi iom atentos interesojn niajn. Ne multe, iom jam sufiĉas. Tion, kion la kompanio liveris ĝis nun estas ja nur por fekado. Kion la uloj faris, tion mi ne scias. Ili certe diboĉadis kun putinoj, drinkadis kaj pigrumis. Sen tro streĉi ni facile povos atingi la duoblan kvanton. Kaj la duobla kvanto estas la minimumo, kiun ni devas liveri. Se mi diris, ke mi lasos bone perlabori ĉiun, kiu bone lasos perlabori nin, jen mi tion opinias tiel. Ĝis nun ni estis nur contratistas. Tial ni ne povis pagi al vi pli ol viajn ok aŭ dek aŭ dekdu realojn ĉiutage. Sed nun ni estas la posedantoj kaj povos perlaborigi vin pli. Vi ĉiuj ekde la sekva unua de la monato ricevos sen escepto dekdu realojn ĉiutage, do unu peson kaj kvindek. La aliaj capataces, kiuj troviĝos sub via komando, ricevu ankaŭ dekdu realojn ĉiutage. Sed nun pri la diferenco.“

La capataces ekscitite pli proksimiĝis. Eble ili estis malpli monavidaj ol la Montellanoj. Sed don Severo sciis kiel transigi siajn ecojn al ili, kiuj helpu al li kontentigi lian monavidon kaj tiun de liaj fratoj.

„Picaro, vi havas en via distrikto dudekkvar hakistojn.

Jen la listo. Kompreneble ĉiu devos atingi siajn du tunojn, tiel, kiel ĉiam. Por tio vi devos zorgi. Se vi havigos al mi kvindek tunojn dum tago, jen mi donos al vi por ĉiu tuno unu realon kiel rekompencon, tio estas ses pesoj kaj dudek kvin centavoj dum tago, kaj vian salajron vi kompreneble ricevos krome. Al via companero mi donos por ĉiu tuno kvaronon de realo. Mi donos al vi notfolion por li. Sed, se vi atingos por mi malpli ol kvindek tunojn dum tago, tiukaze vi ricevos nur kvaronon de realo por tuno kaj via companero ricevos nenion. Sed, se estos malpli ol kvardek tunoj dum tago, jen vi ricevos por tiu tago neniun salajron kaj tute ne rekompencon.“

„Pero, patron, entonces“, tiukaze mi laborus ja por nenio“, diris El Picaro timide.

„Vi ja kun dudek kvar hakistoj povos liveri pli ol kvardek tunojn ĉiutage. Ĉu ne? Ni ja kune, vi kaj mi, atingis pli, tion vi ja scias bone.“

„Jes, kompreneble, don Severo, sed de tempo al tempo ne estas ĉemane tiaj arboj, kaj jen oni devas peni.“ „Tial mi vin, bandito, faris ja mayordomo, por ke vi regulu tion pri la arboj. Por starado kaj gapado mi ne bezonos iun capataz, kiun mi pagos. Tiukaze mi same tiel bone povus piki bastonon en la fekon aŭ birdotimigilon, se mi bezonus iun nur por starado. Sed tio ankoraŭ tute ne estas ĉio. Mi diris al vi, ke mi donos realon por ĉiu tuno, se vi atingos pli ol kvindek. Sed, se vi havigos al mi kun la samaj uloj sesdek tunojn dum tago, jen mi donos al vi por ĉiu tuno du realojn da gratificacion kaj al via companero duonon de realo por ĉiu tuno. Kaj ankaŭ tio ankoraŭ tute ne estas ĉio. Mi donos al vi tri realojn kaj al via companero realon por ĉiu tuno, se vi havigos al mi sepdek tunojn dum tago.“

„Con su permiso, patron, kun via permeso, kiel mi havigu do sepdek tunojn dum tago kun dudek kvar muchachos?“

„Ne kontraŭparolu! Kion vi faros kaj kiel vi faros, tio estos afero via. Por tio mi levis vin en la rangon de mayordomo. Se vi ne kapablos je tio, mi serĉos alian al mi.“

„Tio ne necesas, jefe. Vi scias, ke mi ĉiam estis lojala al „Ĝuste tial, ĉar mi scias tion, tial mi donas al vi la gratifikojn. Vi facile povos perlabori kvincent pesojn dum monato, aŭ tute nenion. La mono kvazaŭ per si mem saltos en viajn poŝojn. Ankoraŭfoje plenverŝigu glason. Ankaŭ vi, Chucho, Pulpo kaj la aliaj, priservu vin.“ Don Severo turnis sin denove al El Picaro: „Kiel vi faros tion, tio estos afero via. Vi sufiĉe longe lernis kun mi por scii, ke tiuj stinkantaj indianaj fiporkoj estas pigraj kiel sterko sur sterkejo. Fipigremaj en siaj puebloj kaj eĉ dekfoje pli fipigremaj en la bienoj. Sed fortajn ostojn ili havas! Kiel feron! Ili dancas dum tri tagoj kaj dum tri noktoj, drinkas kaj diboĉas ĉe tio kun putinoj, ke la vestaĉoj ĉirkauflugadas kaj la ŝprucaĵoj kovras vian vizaĝon. Tiuj ja povas labori, se sukcesos al vi kurbigi ilin sub vian jugon. Jen afero via. Mi scias tion, kvar tunojn ili povos haki kaj prikhaki tiel facile, kiel disrompiĝas la dentopikilo ĉi tie. Kvar tunoj ĉiutage estas kvazaŭ nenio por ili, ĉe tio ili eĉ ankoraŭ dormas. Sed, se vi ne kapablas tion, jen mi povas serĉi ankaŭ alian capataz por tiu posteno. Eble El Tornillo-n aŭ El Doblado-n, kiuj postrestis de la pli fruaj contratistas.“

„Sed, patroncito, mi diris ja per neniu vorto, ke mi ne volas transpreni tion. Mi bezonas la monon tiom bone, kiom la aliaj; kiam mi intencas aĉeti por mi la ranĉon de don Aŭrelio, jen mi bezonos monon.“

„Bone do, en ordo“.

Nun don Severo vokis la sekvonton al si. Estis El Chucho. Don Severo ne plu devis klarigi tiom, kiom li devis klarigi al El Picaro; ĉar tial ili ja ĉiuj estis vokitaj tien, por samtempe aŭskulti, kion don Severo celis de ili. Ĉe ĉiu li devis diri nur plu, kiom da hakistoj li havas, kaj kiom da tunoj li devos liveri ĉiutage por ricevi tiun aŭ ĉi tiun gratifikon.

Kiam la konferenco estis finita kaj ĉiu capataces sciis, kien ili apartenu kaj kion ili faru, ili iris al la brandokabanoj por ankoraŭfoje gaje plezuriĝi je la lasta vespero antaŭ la longaj semajnoj de laboro en la ĝangalo. Don Severo donis al ĉiuj sufiĉe da antaŭpago por ebligi al ili festi tian plezurigan nokton, por ke jam nur la penso povi permesi al si tiajn noktojn ofte, ilin instigus plenumi ĉiujn taskojn, kiujn li postulis atendeme.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.