La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 9

I

„Eliĝu, dormilones, dormemaj servistoj de putinoj! Ĉu Suno eĉ unue per briloj leku la interon de viaj damnitaj nigraj postaĵpartoj?! He, ĉu vi nun baldaŭ ekmoviĝos aŭ ĉu mi helpu vin per la latigo, per la vipo? Do, eliĝu! Tuj alkonduku la bovojn!“ La capataz Ambrosio kriis al la boyeros kun tono kvazaŭ iu ofendus lin.

Ambrosion, kiu laboris du jarojn aŭ eĉ pli longe kun don Remigio, don Remigio postlasis en la monterio, ĉar Ambrosio fariĝis pli kaj pli nefidinda en la lastaj monatoj, ĉar li ŝajne taŭgis por nenio plu kaj krom tio ne repagis la antaŭpagon kaj ŝuldojn, kiujn don Remigio rifuzis transpreni, kiam la kontrakto estis finita pro transpreno. Don Severo pagis por Ambrosio la ŝuldojn ĉe don Remigio, tiel, kiel li faris tion por ĉiuj ceteraj viroj. Por la Montellanoj Ambrosio estis valora, ĉar li konis kiel capataz sub don Remigio la distriktojn de la monterio tre detale kaj kvazaŭ parkere.

Sed la nomo Ambrosio ne plaĉis al don Severo. Kiam li venis por la transpreno en tiun distrikton kaj demandis lin kiel li nomiĝas kaj aŭdis la nomon Ambrosio, li ridis kun rikana mieno kaj diris: „Mi volus scii, kiu nomis vin Ambrosio? Certe estis la diablo, kiu volis fari satanan ŝercon.“

„Sed tio estas mi nombre verdadero, mia vera nomo“, diris Ambrosio kaj kiel ŝajnis, sufiĉe ofendite. Sed samtempe li volis fari humile lekantan impreson al sia nova mastro, esperante ricevi specialajn privilegiojn kaj rekompencojn, kaj tial li turnis sin kaj turniĝadis servile kiel vermo, kiam li staris antaŭ don Severo kaj respondis ties demandojn.

Don Severo rigardis lin de supre ĝis malsupre, kiel li turniĝadis kaj moviĝadis kiel vermo kaj diris tiam: „Nu, hombre, Ambrosio estas por mi tro preterira. El Gusano, la vermo, estas pli bona por vi. La sanktulo, al kiu preĝis mia patrino, kaj al kiu ŝi rekomendis sian animon por speciala protekto, ŝi estu benata dum eterneco, estis la sanktulo Ambrosio. Vi ne aspektas tia, kia li, El Gusano. Do, vi scias nun kiel vi nomiĝas, kaj ne forgesu tion, kiam mi vokos vin aŭ mi fariĝos kruda.“

,A sus ordenes, patron“, diris Ambrosio hontigite.

„Vi pli bone fartos kun mi ol vi fartis kun don Remigio.“

„Es cierto? Ĉu tio estas certa, patrono?“ demandis El Gusano, per unu fojo repacigite, kiam ŝajne atendeblis favorado kiel perspektivo.

„Jes, multe pli bone. Kiom vi perlaboris ĉe don Remigio?“ „Dekdu realojn, patrono.“

„La samon vi ricevos de ni. Sed krom tio gratifikojn, bonajn rekompencojn por grasaj liveroj. Vi facile povos enspezi kvar ĝis ok pesojn dum tago ĉe mi, ĉu vi komprenas, Gusano?“

„Si, senor, y muchisimas gracias!“ diris Ambrosio. Lia nova nomo, la vermo, subite perdis ĉion malagrablan. Ĉar tiu nova nomo estis tiel rapide ligita kun laŭorda mono, ŝajnis la nomo El Gusano al li kiel la plej belega, kiun li iel ajn povus pensi al si mem. Ĝi sonis en liaj oreloj kiel sferosonoj kaj pli bela ol ĉiuj laŭdokantoj de Ambrosio en la ĉielo. La laŭdokantoj en la ĉielo certe bele sonas, sed ĉi tie surtere ili ne havas aĉetoforton. Sed la gratifikoj, kiuj estis nun promesistaj al li kun la nomo El Gusano, kaj kiujn enspezi li ĵuris al si, jam ĉi tie surtere ŝanĝeblis por ĉio, kio ĝojigas kaj plezurigas normalan homon. Kiun valoron havu la bela nomo Ambrosio, se oni eĉ ne povas aĉeti kredite al si botelon da komiteko por ĝi. Foriĝu do Ambrosio, vivu El Gusano. Ne firmkroĉiĝu je malnovaj nomoj, hombre, se ili estas nur malhelpemaj al vi por sukcesa vivo.

La sekva, kion li faris, estis ordoni, ke ĉiuj muchachos nomu lin de nun El Gusano, se iuj vokos lin kun la nomo aŭ, se li estos serĉata de don Severo aŭ de El Picaro, de la mayordomo; sed por ĉiuj ceteraj kazoj li postulis, ke li estu alporalata kiel antaŭe, kun „mi jefe“, se la kotaj kaj pedikohavaj muchachos havos ion enkape, kion ili volos priparoli kun li.

II

El Gusano estis la ayudante, la asistanto kaj helpanto de El Picaro, kiu tie en la distrikto La Armonia estis nomumita mayordomo. El Gusano tial havis intereson je la gratifikoj, kiujn ricevos El Picaro.

Don Severo estis bonega homkonanto, speciale, se temis pri subigitoj, pri homoj, kiujn li intencis utiligi por siaj celoj. Doni al El Picaro kiel helpanton El Gusanon, estis ja diabla penso, sed samtempe ĝi estis ankaŭ ideo, pri kiu li sciis, ke ĝi alportos monton da mono al li.

El Picaro kapablis elpremegi el laboristo la lastan guton da suko, kaj se ne per bonaj vortoj, tiukaze per senkompata brutaleco. Tion sciis don Severo pro sperto, li ja bone instruis iam El Picaron kaj sufiĉe longe laboris kun li por observi, kiel sukcesa estis lia instruo kaj liaj instrumetodoj. Ĉar li tiel bone konis lin, tial li donis al li la plej riĉan distrikton, tiun de don Remigio, kiu havis la plej multajn virojn.

Don Severo ne povis agi tiom brutale, kiom li certe deziris, ĝuste tial, ĉar li estis nun posedanto kaj prezidanto de la kompanio, kiu troviĝis en la fondado.

Kiel kapitalisto, prezidanto de la nova kompanio kaj ĉefa kontraktisto kun la usonaj kaj anglaj kompanioj, kiuj kunaĉetis mahagonon, li devis konservi al si puran nomon, kiu ne estis malpurigita kaj kotigita per plendoj pri kruelecoj kontraŭ indiĝenaj laboristoj, kiuj iom post iom mortaĉis en la ĝangaloj, en la laborterenoj de lia kompanio, pli mizere ol bestoj. Estis eble, ke iel fariĝus publike, ke eĉ skribus pri tio usonaj kaj anglaj gazetoj, per kiuj malhumanaj rimedoj oni produktas la mahagonon. Tio povus okazi malpli per la sensacia avido de reporteroj eksciintaj ion pri tiuj rilatoj ol pli rapide kaj pli sekure per la konkurenco de la diversaj kompanioj, kiuj aŭ produktis aŭ aĉetis mahagonon. Ĉiu kompanio celis neniigi la aliajn kompaniojn aŭ almenaŭ damaĝi ilin. Damaĝi kompanion je ties reputacio, akuzi ĝin antaŭ la tuta civilizita mondo pri krueleco kontraŭ sendefendaj indiĝenaj laboristoj kaj pruvi tion per ekzemploj estis pli efika ol neniigi la kompanion per pli malaltaj prezoj, tio estis multekosta. Kaj tio facile povus ŝanĝiĝi en armilon, kiu fariĝus la mortiga bato por la atakanta kompanio mem.

Pro ĉiuj tiuj kaŭzoj don Severo kaj liaj du fratoj kiel posedantoj kaj direktoroj de la kompanio devis labori pli memgardeme ol en tiu tempo, kiam ili estis contratistas. La kompanio ne estis respondeca por tio, kion faris ĝiaj contratistas. Ankaŭ, se ili estis detale informitaj, ili ĉiam povis elturniĝi per tio, ke ili ne havis influon pri la labormetodoj de siaj contratistas, ĉar la contratistas laŭdire estis memstaraj kaj sendependaj entreprenistoj, kiuj laboris je sia propra kalkulo kaj je propra respondeco. Se tiam okazis publika skandalo, la kompanio devis fari nenion alian krom anstataŭi la contratistas kaj deklari, ke la contratistas ne pli longe havas iun ligon kun la kompanio. Per tio la kompanio antaŭ la tuta mondo pruvis, ke ili ne toleras la kruelecojn kaj, ke ili forigis ĉiujn virojn el ĉiuj terenoj de la kompanio, eĉ kun konsiderindaj financaj perdoj, kiuj ŝarĝis sin per la kulpo de brutalecoj. Per tia deklaro la nomo de la kompanio estis senmakula. Ĉiuj filantropoj, inklude de la socialistaj parlamentanoj, abunde laŭdis ilin pro la rapideco kaj perfekteco, per kiuj ili forigis la fiaĵojn. Kaj la centmiloj da tunoj de la mahagono, kiujn oni havigis je tia kruela maniero, nun vendeblis sen ĝeno je la plej alta merkata prezo aŭ eĉ super la merkata prezo. Tiel okazis brila reklamo por la kompanio; kaj ĝi vendis sian surtavoligitan mahagonon pli facile kaj pli rapide kaj pli favore ol ĉiuj aliaj kompanioj, pri kiuj la publiko ne sciis, ĉu tie ĉiuj menciitaj kruelecoj estis pli ekzercataj senĝene aŭ ne.

Don Severo, ĉion tion bone sciante kaj prudente prikalkulante, ellaboris novan planon, kiun li nun uzis.

Tiel lerte antaŭe ankoraŭ neniu kompanio mastrumadis, kiel li estis faronta tion. En la distrikto, kiun li mem gvidis, li atentis pri tio, ke ĉio okazu tiel trankvile kaj humane kiel tio iel eblas en monterio. Sed li transprenis la plej etan distrikton kaj en lia distrikto laboris la plej malmultaj viroj, kaj krome eĉ elektitaj viroj, kiuj pro sia fizika konsisto ne kapablis plenumi postulegojn, egale ĉu oni turmentis ilin aŭ ne. Ĉiujn fortikajn virojn li asignis al la aliaj distriktoj. Lia distrikto estis nur la dekorita fasado de la konstruaĵo. Por ĉio ĉi, kion la mayordomos faris, neniu povis respondecigi lin. Li ne estis tie, kaj neniu atendis de li, ke li ĉeestu ĉie. Tion ja ankoraŭ neniu mortemulo kapablis. Se la skandaloj publikiĝis, oni maldungis la administrantojn kun malgloro kaj senhonoro, kaj se necesis, li transdonis ilin al la instancoj persone. Ke nenio malbona okazu al ili, por tio li ja zorgis; kaj se ili babilis antaŭ la instancoj pli ol li atendis de ili, li simple lasis ilin en la kaĉo aŭ ili memmortigis sin en sia ĉelo, turmentataj de konsciencriproĉoj. Vekigi turmentajn konsciencriproĉojn, kiuj kondukas al suicidoj, ne estis tro komplika. Ĉion, kion oni devis fari, estis glitigi cent pesojn en la ĝustan poŝon.

Estis tiel kiel en ĉiu diktaturo. La diktatoro ĉiam estas senkulpa. Lin ĉiam ĉirkaŭas glorokrono. Ĉiam estas la mayordomos, la capataces, la prizonaj gardistoj, la policistoj, la serĝentoj, kiuj realigas la bestaĉajn agojn kaj maljustecojn.

Don Severo klarigis ankaŭ al don Acacio, kiu mastrumadis la du pli malgrandajn monteriojn, la prudentan planon. Ankaŭ don Acacio gvidis persone nur negravan distrikton, kun malmultaj muchachos. Kaj li gvidis ĝin tiel, ke eĉ la arkianĝelo Gabriel povus diri al li: „Tera filo, viaj surteraj agoj estas sen peko kaj sen manko. Daŭrigu tiel, kaj la Regno ĉiela estos certa al vi. Amen!“

III

La boyeros, la bovoservistoj, dormis en rapide kaj aĉe starigita palmkabano proksime de la paŝtejo, kie ili havis la bovojn.

Preskaŭ ĉiun semajnon oni devis starigi novan kabanon, ĉar la laborejoj ŝanĝiĝis de semajno al semajno. Paŝtejoj por la bovoj ne ĉiam estis proksimaj. Se ili estis tro malproksime de la lokoj, kie oni laboris ĉe la mahagono, la macheteros devis haki la foliaron de la arboj, kiujn manĝis la bovoj. Nur malmultaj arboj taŭgis por bovofuraĝo. La bovoj ne kontentiĝis nur pri verda furaĝo. Ilia laboro estis tro streĉa por povi elteni tiel. Tial oni kultivis en ĉiu distrikto maizon. Ĝi maturiĝis dum dek ĝis dekdu semajnoj, ofte eĉ pli rapide. Kaj ĉiun matenon ricevis la bovoj grandan porcion da maizo, kiu estis disdonata de la ĉefa komandejo de ĉiu distrikto kaj altransportita de la boyeros aŭ la bovoknaboj. Por tiuj transportoj ili havis fortajn mulojn je dispono.

La distriktoj estis tiom grandaj, ke la laborejoj ofte malproksimis du aŭ tri aŭ eĉ kvin horojn de la oficina de la centralo; dum tiu centralo siavice malproksimis de la ĉefa monteria komandejo, de la monteria ciudad aŭ urbo, unu aŭ eĉ du rajdotagojn.

IV

Estis noktomezo, kiam alvenis El Gusano por veki la boyeros por la laboro.

Li havis horloĝon, kiun li postlasis en la oficina, pro timo povi perdi ĝin; kaj tial li ne povis diri, ĉu estas la unua nokte aŭ la dua.

El Picaro, la mayordomo de tiu distrikto, same posedis poŝhorloĝon, krome li havis vekhorloĝon en la oficina, kie li nun regis, kvazaŭ li estus sendependa contratista. Plej ofte, certe ĉiun duan tagon, li forgesis streĉi tiun aŭ tiun horloĝon. Ofte ambaŭ horloĝoj ne plu funkciis. Kaj ĉar tiel la tempo neniam precize direblis, ĉiuj kutimiĝis al tio taksi ĝin dum la tago laŭsune kaj nokte laŭ la steloj. Sed jen kompreneble direndas, ke El Picaro ĉeokaze restreĉis la horloĝojn kaj laŭ sia taksado movis la montrilojn. Kaj krome direndas, ke El Picaro, se li eble iutage venis post kvar aŭ ses monatoj da laboro en la ĝangalo al la administrejo, konstatis, ke liaj horloĝoj malofte pli ol dudek aŭ dudek kvin minutoj diferencis de la horloĝoj, kiujn li vidis en la ciudad ĉe la diversaj homoj. Per tio kompreneble ne estu dirite, ke la horloĝoj en la ciudad montris la saman tempon kiel ekzemple tiuj de la fervojoj aŭ de la poŝto de la federacia lando; ĉar ankaŭ en la centraj oficinas okazis, ke ĉeokaze ĉiuj forgesis streĉi sian horloĝon. Pro la eterne varmega humido, kiu estis en la ĝangalo, ĉiuj horloĝoj suferis konsiderinde, tiel ke ili aŭ rustis aŭ oksidiĝis aŭ fariĝis tute neuzeblaj, ankaŭ, se oni restreĉis ilin regule. Sed, ĉu la horloĝoj entute funkciis aŭ tute ne, havis ja neniun gravecon, ĉar tie la tempo perdis ĉiun signifon. Por dividi la tagon aŭ la nokton en certajn partojn, kio pro la rajdoj sufiĉe ofte necesis, por povi esti antaŭ komenciĝonta nokto je certaj lokoj, havis ĉiu ajn kiel plej bonan tempan mezurilon Sunon kaj stelojn, kiuj fariĝis nur tiutempe neuzeblaj, se la ĉielo dum longa tempo estis kovrita de nuboj. Sed la indiĝenaj muchachos eĉ sub ĉielo kaŝita de nuboj havis tempinstinkton, kiu tute sufiĉis al ili por la taskoj, kiujn ili devis plenumi.

Se El Gusano kriis al la dormantaj boyeros, ke estas proksime al sunleviĝo, dum estis ĝuste nur noktmezo, li faris tion tiel troigante kiel faras ĉiu, kiu devas frue ellitiĝi, ĉar li devas veki aliajn, kiuj rajtas dormi du minutojn pli longe. Tuj kiam li estis sekura, ke ĉiuj jam vekiĝis kaj troviĝis ĉe sia laboro, li havis la rajton ree ruli sin denove en sian kovrilon kaj dormi laŭ kalkulo plu ĝis ĉirkaŭ la tria, laŭ instinkthoro. Kaj tiam li devis veki la hacheros, kiuj je la kvara ekmarŝis al siaj laborejoj.

El Gusano substrekis sian vekadon per la botelopintoj, kiujn li emfaze puŝis en la ripojn de la dormantoj, kaj tiom emfaze, ke ili rektiĝis kun surprizita ĝemado kaj eksidiĝis, frotante la turmentitan ripon permane. Sed, se ili tiam ankoraŭ ne staris interne de tri sekundoj, El Gusano tretis ilin per tuta piedo sur la ventron aŭ femuron aŭ sur tion, kion li ĝuste trafis. Damne kaj ankoraufoje malbenite kaj surfekite, indiĝenaj ĝangallaboristoj estu ja neniuj dorlotitaj kaj degeneritaj soldatoj, kiuj unue rajtas delektiĝi dum kvin minutoj je la melodia signalo de trumpeto, kiun antaŭludas iu al ili por ties plezuro, antaŭ ol ili devos ellitiĝi.

„Kota porko, mi tretos larĝe sur vian stinkantan vizaĝon, se vi ne tuj elestos!“

Estis Santiago, al kiu kriis El Gusano. Santiago jam vekiĝis. Li nur ĝuste okupiĝis pri tio kunfaldi sian kovrilon kaj sian moskitoreton kaj ruli ambaŭ aĵojn en la palmmaton.

„Pero, jefe, mi ja rajtos unue ankoraŭ kunruli miajn malmultajn mizerajn ĉifonojn, por ke ili ne plenigu sin per araneoj, formikoj kaj iksodoj, kaj eble eĉ malsekiĝus, se pluvus, ĉu?“

„Kiu ankoraŭ parolas ĉi tie? Mizera pedikohava nano el Chamula, vi volas eĉ malfermegi la faŭkon, se mi komandas, ĉu?“ blekis El Gusano koleriĝinte, kaj kun la vipo, kiun li jam dekroĉis de la zono dum la vekado de la muchachos, li draŝis al Santiago fortan baton transverse sur la vizaĝon. Tute precize li ne povis vidi, kie troviĝas Santiago, ĉar estis nigra nokto ĉirkaŭe. Sed unu el la bovoservistoj jam ekbruligis tielnomatan lanternon, sed ekstere de la palmkabano. Tio donis malfortan rebrilon de lumo en la angulon, kie Santiago en la malhelo ordigis siajn aĵojn. Kaj tiu lumeto sufiĉis al El Gusano por povi celi al la vizaĝo de Santiago.

„Porkoj, kiuj vi estas, mi ja instruos al vi salti tien kaj tien,mi lernigos al vi, kiel oni laboru!“ Ĉe tio rapide klakadis la mallonga vipo al alia viro ĝuste kliniĝinta por simile levi sian lanternon, transverse de la nuko, por eltiri fingropinte la dikan meĉon kaj ekbruligi ĝin. „Vi ja ankoraŭ eksciu, kiu mi estas, pigraj muloj stinkantaj.“

V

Apenaŭ li diris tion, jen en la sama momento, kiam li retroŝiris la vipon por lanĉi denove sukan baton, eksonis el la tenebre nigra vepro, nur ĉirkaŭ dudek metrojn malproksime, la kantado de viro.

La kantado ne estis tre melodia. Evidente la kantisto mem kunmetis la tonon, aŭ adaptis la vortojn de la kantado laŭ la maniero de liturgioj, kiujn la viro verŝajne iam aŭdis. Kvankam la kanto ne estis melodia, ĝi tamen estis ritma kaj havis svingon. La voĉo de la kantisto estis fortika kaj firma, ĉiu unuopa vorto de lia kantado tre bone kompreneblis kaj sonis trumpete hele tra la nigra nokto:

„El Gusano, El Gusano, tu hijo, ay, de un cabron; e hijo d'unaputaperra; tu alma es de chapapote; tu corazon un hueso del infierno; el diablo ya te espera y pronto el feliz sera; que se muere El Gusano, que se mueren los gusanos, los malditos y que viven los Inditos! El Gusano, El Gusano, filo de putina servisto kaj ido de hundino, via animo estas petrolpeĉo, via kor’ osto el la infero; la diablo jam atendas vin kaj je vi delektos sin, mortu El Gusano, damnito, kaj longe vivu la indiĝenoj!“

El Gusano kvazaŭ ŝtoniĝis, kiam li aŭskultis la vortojn. Sed kiam eksonis la du lastaj frazpartoj, li jam retrovis sin. Kun rapida subita movo li eltiris sian revolveron kaj pafis trifoje, ĝuste en tiu direkto, el kiu eksonis la kantado. Sed en la eĥo de la lasta pafo aŭdiĝis akre sonanta ridado. Ne estis la ridado de timemulo, estis la sana, kvankam orelŝire akra ridado de viro, kiu sciis, kion li celis, kaj kial li celis ĝin.

El Gusano ŝiris lanternon elmane de proksime staranta boyero kaj saltis al la loko, kie li supozis la kantinton. Sed tie la vepro estis tiom dense prikreskata, ke li ne povis trairi. Li vokis por maĉeto. Kiam unu el la muchachos finfine alportis maĉeton, per kiu li volis elhaki vojon al si, li eksentis, ke li nur ridindigus sin, se li provus trovi la kantiston.

Lia sekva intenco estis pafi pluajn fojojn en la vepron, kun la espero, ke li trafos kaj kaptos la viron. Sed pri tiu intenco li rapide rezignis. Estus sensence forpafi eĉ pli da municio, tiom longe, kiom li ne certe sciis, kie estas la kantisto en tiu momento. Municiio en la ĝangalo estis tro valora por disipi ĝin.

Li turniĝis por retroiri al la kabano. Jen enkapiĝis lin alia ideo. Per la revolvero en la mano li moviĝis per du longaj saltoj proksimen inter la muchachos, kiuj ĉiuj staris kolektiĝinte ĉe la kabano. Kun rapida gesto li lumadis tien kaj tien kaj nombris la virojn. Ili estis kompletaj. Do ne povis esti iu el la viroj, kiuj laboris kun la bovoj. Dum momento li rigardis misfide al Santiago. Tamen li sciis precize, ke Santiago neniukaze estas la kantisto. Li ne foriris kaj staris ankoraŭ en la angulo de la kabano, plu okupiĝante pri la kunrulado de sia petate, kiam komenciĝis la kantado. La kantadon detale pripensante, El Gusano konvinkiĝis, ke neniel povus esti iu el la boyeros; ĉar neniu el ili havis intonacion en la voĉo, kiu similis al tiu de la kantisto.

„Ek, al la laboro!“ li komandis. Sed li diris tion kun multe pli trankvila voĉo ol antaŭ la kantado.

VI

Kiam la muchachos formarŝis al sia laboro, turniĝis El Gusano kun la intenco reiri al la kampadejo, kie li havis sian loĝejon en la sama ŝanceliĝema konstruaĵo, en kiu loĝis ankaŭ El Picaro. Estis la tasko de El Gusano matene veki ĉiujn muchachos kaj atenti pri tio, ke ĉiuj troviĝu laŭ la komandita tempo sur sia laborejo. El Picaro ĉiam dormis iom pli longe kaj elvenis nur, kiam la tuta semaneo, en kiu li regis, jam laboris fervore. Li faris tion malpli pro pigreco ol multe pli kun la bone pripensita intenco klare montri, ke li estas tie la senlimigita reganto kaj diktatoro, kiu ne devas adaptiĝi al laborhoroj, sed venas kaj foriras laŭ plaĉo.

El Gusano estis irinta ĉirkaŭ dek paŝojn, kiam li ekstaris, du sekundojn restis staranta, kaj tiam reiris al la kabano kaj vokis: „Valentin, venu ĉi tien kaj kunprenu vian maĉeton!“

Valentin estis zacatero ĉe la kolono de la boyeros, la viro, kiu respondecas pri la nutrado kaj flegado de la bovoj, kaj kiu, se la paŝtejo estas tro magra aŭ se tute neniu paŝtejo troviĝas proksime, helpas al la maĉetistoj havigi foliaron de la arboj kaj arbustoj kiel furaĝon.

„Venu kun mi al la kampadejo“, diris El Gusano al Valentin.

El Gusano subite ektimis sola reriri al la kampadejo, tra la malhela ĝangalo. Li havis la maloportunan senton, ke la kantisto ankoraŭ povus esti kaŝita ie en la ĝangaladensejo kaj atendus pri tio, kiel li ja diris sufiĉe klare en sia kantado, sendi lin al la diablo por fari plezuron al la infero.

La muchachos ĉiuj haltis, kiam El Gusano vokis Valentinon. Ili ja ne sciis, ĉu El Gusano eble havos alian komision por ili, kiun li volas sciigi al ili pere de Valentin.

El Gusano povis vidi je la lanternoj de la viroj, ke ili atendis lin, kaj li povis ekkoni ekde sia loko, eĉ, se nur malklare ĉe la lumeto de iliaj lumoj, ke la viroj flustre interparolis. Li imagis, kaj tion certe sufice ĝuste, kion diras la muchachos unu al la alia, eĉ, se li ne povis aŭdi ĝin.

Tial li sin bridis, kaj anstataŭ diri al la zacatero, ke li akompanu lin, li diris nur: „Venu hodiaŭ frue posttagmeze al la kampadejo, por ricevi pli da maizo por la bueys, por la bovoj. Ili devos havi pli da maizo, alikaze ili fariĝus tro magraj.“

„Si, jefe, vengo, mi venos frue posttagmeze. Mi pensas, ke vi pravas, ĉefĉjo, la bovoj estas tre magraj kaj malbone nutrataj. La paŝtejo, kiun ni nun havas, tute ne taŭgas“, respondis Valentin. Kun laŭta tro krianta voĉo vokis nun El Gusano al la muchachos, kiuj ankoraŭ tiam staris tie kun la lanternoj kaj atendis: „Damnita, pigra, stinkanta fiularo, kial vi staras tie kaj gapas kiel buĉitaj kastritaj virŝafoj?! Mi tuj foje venos al vi kaj instruos vin danci, se vi ne tuj saltados. Suno jam ekleviĝas. Kotŝmirita kanajlaro!“ El Gusano malfirmigis sian revolveron. „Ekkuru kaj rapide!“ li diris al Valentin. „Kaj helpu al la muchachos ĉe la surmetado de la jugoj.“

„Tion mi ja faras ĉiam, jefe“, defendis sin la viro.

„Bone, ek al la aliaj!“ El Gusano turniĝis, levis sian lanternon por prilumi la vojon antaŭ si kaj migris al la kampadejo.

„Kion li do diris al vi?“ demandis Pedro, unu el la boyeros, la proksimiĝantan Valentinon.

„Temas pri pli da maizo por la bovoj. Mi venu posttagmeze al la kampadejo por ricevi pli da maizo.“

„Jen preĝeja palavro“, respondis Andreo, la ĉefa boyero, „estas nenio krom remaĉaĵo, tio pri la maizo. Li fekis en la pantalonon, jen tio, kion li faris, kaj ĉar li vidis nin stari ĉi tie, li fekis pro timo eĉ pli en ĝin, ĉar ni povus ridi pri li, se li kuntrenus vin, por ke vi prilumu lian vojon.“

„Malbenite, muchachos, la cancion, la kanto tamen trafis la dikan haŭton de lia stomako. Liaj postaĵpartoj ĉiuj estas malsekaj kaj plenaj de argilo, tia porko, damnita de Dio!“ Pedro grakis profunde el la gorĝo kaj elkraĉis emfaze. Dum la viroj marŝis stumblete plu tra la morna ĝangalo por atingi sian laborlokon, diris Fidel, plua boyero: „Sed kion li propre kantis, pri kio? Mi ne ne povis memorteni ĉion. Sed, kion la kanzonisto kantis, tio estis ĝusta. Ĉiu vorto pravis, kvazaŭ kiel skribite. Se mi nur scius, kion li kantis.“

„Atentu foje, kion li kantis, kaj kiel?“ ripetis Andreo. „Nu, proksimume tiel: 'Los gusanos, los gusanos, ha, tiuj rampadas ja en la kotamaso, manĝas merdon kaj drinkas sterkosukon kaj boras sin tra stinkanta larda graso; tiuj voras eĉ kadavron plu kaj rampas en mulotruon kun ĝu’.“

„Ne, tute tiel ja ne estis“, diris Pedro.

„Se vi scias tion pli bone“, respondis Andreo ridante, „jen, ek do!“

„Andreo“, enmiksiĝis Matias, „ankaŭ tiel, kiel diras vi tion, ĝi sonas belege, preskaŭ eĉ pli bele ol kantis ĝin la kanzonisto. Cetere, de kie vi do havas tion? Tio aŭdiĝas kiel aŭtentika preĝeja kanto.“

„Tiu? Tiu Andreo, ĉu?“ diris pro tio Fidel: „Pri tiu vi ja ne miru. Li povas legi kaj skribi, multe pli bone ol cura, ol pastro. Tion li legis en libro.“

„Eble. Sed eventuale mi eĉ mem elpensis tion“, opiniis Andreo preterire.

„Neniu surtere povas elpensi ion mem, tion oni povas nur legi en libro, aŭ en gazeto, se vi azeno efektive lernis legi.“ Fidel ne atentis pri la vojo kaj tial li falis en truon.

VII

La viroj alvenis sur la paŝtejo, kie ripozis la bueys.

Kelkaj el la bovoj ekstaris peze per si mem, kiam ili vidis la muchachos kun lanternoj proksime. Ili sciis, ke ili nun devos eklabori, kaj ili estis sufiĉe spertaj por scii krome, ke tiukaze, se ili estus tro lantaj ĉe la ekstarado, oni tretus ilin ventren, tiel, kiel oni tretis ventren ankaŭ la muchachos, se ili ne sufiĉe rapide eksaltus, tuj kiam El Gusano komencis veki ilin.

Santiago tenante alte sian lanternon, ĉirkaŭrigardis kaj nombris la bovojn. Tiam li vokis: „Que chingan todos sus madres, jen mankas ses bovoj. Ek do, ĉiuj helpu serĉi! Tiuj troviĝas en la densejo kaj celas pli da furaĝo de la arbustoj.“

Andreo restadis plu sur la paŝtejo kaj kun la helpo de Valentin komencis peli la bovojn pli proksimen al la dormokabano, kie estis stokita la maizo, kiun ricevis la bovoj antaŭ ol ili trotis al la laboro.

Kiam tiu trupo alvenis ĉe la kabano, staris tie jam tri el la mankantaj bovoj, kiuj libervole venis tien, ĉar ili sciis, ke ili nun ricevos maizon.

Valentin kuris reen al la paŝtejo kaj vokis la serĉantajn virojn el la densejo. Ili jam trovis la tri aliajn bovojn sen scii, ke la alia bovotriopo estis jam ĉe la kabano.

Dum la bovoj maĉis sian maizon, kaŭris la muchachos ĉe la bivakfajro, kie ili kuiris kafon kaj varmigis siajn frijoles kaj tortiljojn. La nigrajn fabojn ili spicis per sovaĝa verda pipro kaj la tortiljojn, kiuj gustis per si mem kiel pajlo, la viroj plibongustigis per tio, ke ili disfrotis permane certajn ĝangalajn spicoherbojn sur la tortiljojn. Kelkaj el tiuj spicoherbetoj memoris rilate la guston pri pipra mento, aliaj pri celerio, pluaj pri akra poreo, kaj denove aliaj pri petroselo. La kafo staris ĉe la fajro en ladokruĉetoj, kiuj aspektis kiel malgrandaj, sveltaj kaj rekte starantaj bareletoj. Ĉiu muchacho havis sian propran kruĉeton, sian propran kafon kaj pecon da bruna kruda sukero.

Matias diris: „Ni ree foje ĉasu, por kapti kelkajn grasajn serpentojn, por ke la frijoles ne estu tro sekaj.“

„Aŭ eĉ pli bone ni tiru iun pescuintle el trunko“, konsilis Pedro. „Mi ĝuste havas nun grandan apetiton pri grasa pescuintle.“

„Kial ne tuj porkan rostaĵon?“ demandis Santiago.

„Jes, kial ne? Ankaŭ porkorostaĵon!“ koncedis Matias.

„La tuta jungla estas plena de grasaj porkoj. Vi devas etendi nur manon.“

„Ĉu vi eble havas fusilon? Kiel vi kaptu grasan porkon sen pafilo? Tion do diru al mi“, volis ekscii Santiago.

„Per maĉeto mi kaptis foje du puercos Silvestres, tuj per unu fojo“, fanfaronis Matias laŭ bona ĉasista maniero.

Sed neniu akceptis tion kiel veron, ĉar ili ĉiuj estis bonegaj ĉasistoj,ne pro aventurista emo, sed pro bezono kaj malsato, povante ĉasi per ŝtono aŭ maŝo aŭ primitiva lanco sovaĝajn meleagrinojn, ĝangalajn kolombojn, simiojn kaj serpentojn.

„Ĉu vi? Per maĉeto? Du sovaĝajn puercos? Ha, pri tio ridas ja pediko.“ Santiago rigardis ĉe tio tiel furioze, kvazaŭ la fanfaronado de Matias estus persona ofendo.

„Vi per maĉeto du porkojn, ĉu? Eĉ ne unu porkon, eĉ ne ĝuste naskitan, eĉ ne laman kruron de sovaĝa porko vi povus kapti per maĉeto. Mi ja sufiĉe bone konas vin, mi scias kiel vi entute uzas maĉeton. Kaj mi ankaŭ bone scias, kia speco de ĉasisto vi estas. Per maĉeto je unu fojo du sovaĝajn puercos, ĉu? Eble hejme en via vilaĝo, du malsovaĝajn kaj lamajn, kiuj troviĝis en barita korto, kaj tial ne povis forkuri, kaj kiuj estis tiom oldaj kaj malsanaj, ke ili renversiĝas per si mem, se knabeto ne pli aĝa ol kvin jaroj skuadas la latojn de la barilo.“

„Tiukaze vi do volas diri, ke mi estas fia kaj damnita mensoganto kaj cabron kaj stinkanta filo de putino? Ĉu vi eble volas diri tion per tio? Jen ekstaru do, kaj jen vi tuj vidos kiel mi traktos vin. Tri tiajn, kiaj vi kaj ankoraŭ du pluajn aldone mi alfrontus. Kaj poste mi ankoraŭ sternus min kun du fortikaj muchachas sur la maton kaj farus al ambaŭ infanon“, diris Matias volvante siajn fabojn en varmegan tortiljon kaj demordante pecon kun tia vehementa gesto, kvazaŭ li formordus la kapon de unu el siaj surteraj frakasitaj malamikoj.

„Al ĉiu el la du fortikaj knabinoj vi farus nur po unu infano?“ enmiksiĝis Andreo por helpi mistifiki Matiason, kies fanfaronaĵoj estis sufiĉe konataj. „Vi gravedigas ĉiun muchacha, kun kiu vi sternas vin sur petate nur unufoje? Kia malgaja ulo vi do estas? Kial vi ne tuj faros tri bebojn al ĉiu el ili, se vi jam foje komencis tion?“

„Ĉu vi eble ne pensas, ke mi kapablas tion? Mi povas pruvi tion al vi, tiel, ke vi ĉiuj malfermŝiros la okulojn kaj gapos kun malfermaj okuloj. Tion mi kapablas. Ĉu vi scias cetere, kiom da infanoj mi povus havi, se mi nur celus tion?“

„Jes, tion ni scias, ducent kaj tridek, se ili ĉiuj sukcese estus naskitaj kaj vi ne estus tro stulta konvinki eĉ nur unu muchacha pri tio, ke estas plezuro sterni sin kun vi sur mato.“ Tion diris Cirilo, dum ĉiuj ridis kaj tiom longe ridis ĝis ankaŭ Matias komencis ridi kaj tiam finis la matenmanĝan interparoladon per tio, ke li diris: „Vi ne konas min, fratetoj miaj, jen la kialo. Tio estas la sola kaŭzo. Kaj mi pruvos al vi ankoraŭ ĉi tie kaj aliloke, ke mi tute bone scias, kion mi kapablas kaj kion ne.“

„Kion vi ne scias, ni ĉiuj scias, montru fine foje al ni, kion vi kapablas“, diris Pedro, elverŝante la kaforekrementon el sia kruĉeto kaj ekstarante.

„He, Valentin!“ vokis Andreo. „Ĉu la bovoj jam formanĝis ĉion?“

„Ili remaĉas ankoraŭ.“

„Se ni volus atendi ĝis ili ne plu remaĉus, tiukaze ni sidus ankoraŭ ĉe la sekva Candelaria-festo ĉi tie. Ek, hop, hop! Se El Gusano ekvidos nin ankoraŭ kaŭrantaj ĉi tie, jen li karese skurĝos nin en unu el siaj fiestas, kaj poste ni povos grati la vermolarvojn el niaj frakasitaj dorsoj.“

La muchachos fariĝis nun tre fervoraj. Dum malpli ol du minutoj ili pendigis la kuirilojn kaj la restaĵojn de sia manĝo en la kabano al transversa trabo, rulumis cigarojn, ekbruligis ilin, estingis la fajron per tretado, kaj poste marŝis jam la bovoj pelataj de la viroj por ke la viroj atingu la laborlokon.

Eble estis tiam jam je la unua kaj duono matene. La aero komencis fariĝi nebula kaj pendigis sin kiel ŝiraĵoj ĉirkaŭ la malaltaj arbustoj de la ĝangalo.


Rimarko

pescuintle = speco de kuniklo, luksa manĝo en Meksiko kaj apudaj landoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.