|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MAHAGONTRUNKOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
Andreo vokis la knabon Vicente al si.
Vicente estis magra indiĝena knabo, apenaŭ dekses jarojn olda. Lia patrino devis ŝuldigi sin per tridek pesoj, post kiam lia patro estis tretita de spitema mulo kaj mortis pro tio. Ŝi ne volis entombigi sian edzon kiel hundon, de kiu ŝi havis ok infanojn. Ŝi aĉetis simplan ĉerkon kaj invitis la pastron, ke li helpu enterigi la patron de ŝiaj infanoj je kristana maniero.
La cura ne povis fari tion por nenio, sed kvankam Dio donis inteligenton al li, sed ankaŭ sanan stomakon, kiu ĉiutage estis plenigenda, por ke la inteligento ne ekrustiĝu kaj ĉar la korpo bezonis vestojn, por ke li ne kaŭzu publikan ĉagrenon, restis al la cura nenio alia krom lasi pagi al si per sonorantaj moneroj por la beno de Dio, kiun li disdonis. Tio per si mem ne estas peko, kaj ĝi estas same tiom honesta negoco kiel haki timonon de ĉaro aŭ forĝi hufoferojn. La peko nur tiukaze enŝteliĝas en tiun sanktan entreprenon, ĉar la curas enflustras al la homoj, ke la korpoj de la mortintoj nepre estu entombigitaj je kristana maniero, kun ŝpatoj kaj ŝoveliloj; kaj per kristana maniero, tio signifas kompreneble kun la helpo de cura, kun sonorilado de sonoriletoj kaj disŝprucado de akvo. Kaj se oni enfosas la mortintojn sen speciala konsekro, kion povas entrepreni nur unktita pastro, tiukaze la kompatindaj animoj devos suferi, jen oni rostkrados ilin kaj ili povos nur vekrii kaj klakadi la dentojn anstataŭ kanti piajn kantojn kaj ludi harpon. Tiel oni konvinkas la homojn, ĉu povrajn ĉu riĉajn, ke la beno de Dio necesas, kaj ke ili devas peni akiri tiun benon por si aŭ por la animoj de la mortintoj aŭ, se oni tuj volas diri tion tute klare, ke ili devas aĉeti ĝin.
La cura posedis prezliston por la diversaj manieroj kaj gradoj de la benoj, kiujn li havis en sia butiko. Kvieta preĝo en la preĝejo, kiun li tiom mallaŭte ekzercis, ke aŭdis ĝin neniu, kostis peson kaj dudek kvin centavojn.
Se li preĝis ĝin tiel laŭte, ke oni aŭdis lian murmuradon sen povi kompreni, kion li diris, jen kostis tio du pesojn kaj kvindek centavojn. Se ĉe tio devis bruli certa kvanto da kandeloj por fari la preĝon pli solena, jen kostis kvin pesojn. Kun la kantado de la ĥorknaboj naŭ pesojn. Kun la sonorado de sonoriletoj dek du pesojn kaj kvindek. La prezo altiĝis ĝis ducent kvindek pesoj, por kio oni liveris ĉion, kio estis en la repertuaro: speciala meso, kompleta iluminado de la preĝejo, muziko kaj kantado ĉe la tombo kaj ankoraŭ diversspecaj malgrandaj tintadoj kaj vestaj pendaĵetoj, diroj kaj kantetoj, svingadoj de la incensbareleto kaj sanktaj ŝprucetoj, latinaj litanioj kaj surgenuiĝoj. Tiu lukso kompreneble estis nur por la riĉaj bienuloj, la grandaj posedantoj de bienegoj, la generaloj, la riĉiĝintaj diputados kaj la jefe politicos, la contratistas kaj la varbaj agentoj de la monterioj.
La patrino de Vicente, la edzino de povra indiĝena peono, kvankam ŝi volis honoradi sian mortintan edzon per ĉio ajn, kio eblis, povis elspezi nur tridek pesojn, ĉion inkludite:la ĉerkon, la entombigon, la tombofosiston, la benon de Dio, brandon por la funebrantaj viroj, kafon kaj anizlikvoron kaj kelkajn tre malmultekostajn kuketojn por la inoj.
Sed tiujn tridek pesojn la vidvino kompreneble ne havis. Ĉion, kion ŝi posedis en la domo, estis tridek kvar centavoj. Tial ŝi iris al la bienulo, al la mastro de la bienego, en kiu ŝia edzo laboris kaj dum sia laboro kaj sekve de sia laboro mortis akcidente.
Post longa marĉanda diskutado kaj interparolado, multaj ploroj kaj petoj, la bienposedanto estis tiom tuŝita de la sorto de la vidvino, kiu nun postrestis kun ok infanoj, ke li sentis sin preta pruntedoni la tridek pesojn al la ino.
„Sed tion vi ja scias, Chabela“, diris afereme la bienposedanto, „ke mi ne povas fordonaci ion. Plej malmulte tridek pesojn.“
„Tion mi scias bone, patroncito. Neniu povas fordonaci ion surtere.“
„Tio pravas, Chabela, kaj bone, ke vi akceptas tion. Elpidio, via edzo, Dio benu lian kompatindan animon, postlasis naŭdek du pesojn kaj sesdek kvin centavojn kiel ŝuldon ĉe mi por varoj el la tienda, kiujn li ne pagis, kaj kiujn mi devis skribi sur lian ŝuldokonton.“
„Tion mi scias, patroncito.“ „Kiom da infanoj vi havas, Chabela?“
„Ok da ili, patroncito. Kvin varones kaj tri hembras.“
„Tio estas tre bona por vi, ke vi havas kvin knabojn, la knabinoj ne multe taŭgas.“
„Certe ne, patroncito. Kaj mi petis Madre Santisimia tiom ofte kaj bruligis kandelojn por ŝi, por ke ŝi donu nur machos kaj neniujn hembras al mi. Sed Madre Santisimia, certe, ĉar ŝi mem estas muchacha, eĉ se sankta, donis al mi nur tri muchachas“
„Jes, tio ne estas nia kulpo, Chabela. Tio estas la decido de la Nuestro Senor, de nia Sinjoro en la ĉielo, kaj ties decidojn ni devas obei.“
„Si, patroncito.“
„Kiom aĝas via plej maljuna muchacho?“
„Vicente, ĉu? Li estas nun - li naskiĝis en la sama jaro, en kiu forbrulis la cantina de don Eŭlalio dum la Candeleria-festo.“ „Tiukaze Vicente havas nun dek kvin jarojn. Bone, mi pretas doni al vi la tridek pesojn, Chabela, sed Vicente devos pagi tion al mi. Mi parolos kun don Gabriel, se li trairos ĉi tie, por ke li varbu ĝin por la monterio, kaj don Gabriel repagos al mi la monon.“
„Sed Vicente ne eltenos la monterion, patroncito. Li estas ankoraŭ tre juna kaj malforta.“
„Ĉu vi volas havi la tridek pesojn por la entombigo aŭ ne?“
„Certe, patroncito. Mi ja ne povas entombigi mian karan Elpidio kiel mortan hundon.“
„Tiukaze Vicente do iros en monterion.“
„Si, patroncito, tiukaze Vicente iros en monterion.“
„La tri plej maljunajn muchachos, kiujn vi havas,
Chabela, mi prenos transen en la domon, ankaŭ la plej maljunan knabinon, por la laboro. La naŭdek du pesojn, kiujn Elpidio havas ŝuldojn ĉe mi, forlaborendos. Tion vi ja scias, ĉu?“
„Si, patroncito.“ La vidvino ĝemis. Ŝi ĝemis nun je la unua fojo dum la longa interparolado.
„Vi kompreneble restos plu en la bieno, kun ĉiuj viaj infanoj, kaj vi laboros tiel plu, kiel jam antaŭe. Viaj infanoj intertempe ja plenkreskiĝos kaj certe fariĝos diligentaj peonoj. Se vi bezonas ion el la tienda, jen venu al mi post la entombigo. Mi skribos por vi konton, Chabela.“
Muchas gracias, patroncito“
„Nu, bone, mi pagos por vi la tridek pesojn, kiujn vi nun nepre bezonas. Sendu Vicente al la tienda, por ke li prenu ĉion, kion vi bezonas por la entierro, por la entombigo.“
„Muchas, muchisimas, mil gracias, patroncito“, diris la ino. Dum la interparolado ŝi staris antaŭ la bienposedanto, kiu lulis sin en la hamako, en la portiko de la domo. Ŝi nun tre proksimiĝis al li, kliniĝis profunde, kaptis manon de li kaj kisis ĝin respektoplene.
La bienposedanto tuŝis per la alia mano la nekombitan hirtan hararon de la ino kaj diris: „Que vaya con Dios,
Vicente prenis de la enganchador don Gabriel dudek kvin pesojn antaŭpage, kiam li lasis varbi sin por la monterio, sekvante la ordonon de la bienulo, por la entombigaj kostoj de sia patro, la tridek pesoj. De la dudek kvin pesoj la knabo donis dudek pesojn al sia patrino, por ke ŝi aĉetu ĉemizojn kaj pantalonojn por la pli junaj gefratoj, por ke ŝi ne ŝuldigu sin pli ol necese ĉe la bienulo.
Kvin pesojn li devis reteni por si mem, ĉar li bezonis Cobija-n, kovrilon, maton, ladan kafokruĉeton kaj du potetojn por povi kuiri por si fabojn kaj eble foje pecon da viando, kiam li troviĝos sur la longa kaj streĉa vojo tra la ĝangalo, por esti kondukata kun la ceteraj varbitaj mahagonlaboristoj al monterio. La kovrilo taŭgis preskaŭ nenion, ĉar li ne povis aĉeti bonkvalitan, por tio ne sufiĉis la mono.
Tio estis kvindek kvin pesoj, kiujn li nun havis sur sia ŝuldokonto. Aldoniĝis la dudek kvin pesoj por la stampilo de la prezidanto de la municipalidad en Hucutscin por la laŭleĝa konfirmigo de la laborkontrakto.
Don Gabriel, la agento, pagis al la bienulo la tridek pesojn, kiam la knabo estis transdonita al li laŭ la kontrakto. Don Gabriel, pri kiu certe neniu povis aserti, ke li havas delikate kunsuferantan koron, sentis en tiu kazo, eble la unuan fojon en sia vivo, iom da kompato pri la malforta knabo. Tial li prikalkulis por li nur dudek kvin pesojn por la kontrakta varbado. Krome li penis vendi la knabon en monterion pri kiu li sciis, ke la vivo tie estas ne tiom dura kiel en la plimulto de ĉiuj ceteraj.
Jen la monterio La Armonia, kie estis administranto don Leobardo Chavero, kiu certe pli pro oportuno kaj anima trankvilo ol pro bona koro traktis la laboristojn malpli krude, kaj kiu eĉ konsolis ilin per tio, ke li diris, ke li zorgos por pli da justeco, se ili venis al li pro plendoj pri kruelaj traktadoj, kiujn ili laŭdire devis trasuferi pro la contratistas aŭ ties capataces. Kompreneble li tute forgesis tion post duono de horo. Sed la laboristoj almenaŭ gustumis la belan konscion, ke estas iu surtere, kiu aŭskultas iliajn plendojn kaj kiu faris al ili dekon da promesetoj, kiuj bonfartige sonis, se oni elparolis ilin. Ankaŭ tio validas ja multon. En preskaŭ ĉiuj kazoj sufiĉas tute, se la labordonantoj faras multajn promesojn al la laboristoj, aŭ iliaj regantoj aŭ propraj gvidantoj. Ke oni plenumos tiajn promesojn, atendas neniu. Nur dum revolucio la laboristoj rememoras pri tio, dum tiuj, kiu promesis ion, tiam asertas, ke ili opiniis tion ne tiel, kiel la laboristoj interpretis tion, sed tiel, kiel ili estis favoraj al la ĝenerala bonstato. Kaj la ĝenerala publika bonstato estas ĉiam kontraŭ la laboristoj, ĉar, se ĝi estus por la laboristoj, oni devus ne paroli pri la ĝenerala bonstato aŭ pri la popola bonstato, sed simple nur pri tute kutima nedekoraciita justeco.
Rimarko
municipalidad = municipo aŭ municipio (urbo aŭ teritorio havanta relative sendependan registaron).
Post la alveno en la monterio Vicente devis aĉeti diversajn aĵojn, kiuj estis nemalhaveblaj: moskitoreto, pli bona kovrilo, kelkaj sandaloj, pantalono. Tial poste lia konto, kiu komencis per la tridek pesoj por la entombigo de lia patro, estis kreskinta ĝis centdek pesoj, sen tio, ke li ĝis tiam perlaboris eĉ nur unu centavon. Aŭ dirate per aliaj vortoj: La originaj tridek pesoj da ŝuldoj pliiĝis proksimume je tricent procentoj.
La knabo ricevis du realojn, dudek kvin centavojn ĉiutage por labortempo, kiu malofte estis malpli longa ol dekses horoj. Nur por forlabori la centdek pesojn, li devis streĉe labori kvarcent kvardek tagojn. Sed ĉar de tiuj du realoj eĉ estis pagenda eta sumo por lia manĝo, kiun li devis doni al la kuiristo de la laboristoj, ĉar krome neeviteblis en la kuro de la monatoj pluaj aĉetoj de pantalonoj, sandaloj, ĉemizoj, tabako kaj aliaj aĵoj, la supozo estus certe ĝusta, se oni asertus, ke Vicente devos labori dekmil jarojn en la monterio antaŭ ol li estos forlaborinta la originajn tridek pesojn por la entombigo de sia patro.
Eble necesus nur okmil jaroj, sed unu- aŭ dumil jaroj pli- malpli ne ludas rolon.
Justeco regis en la monterioj. Tio estas direnda, por ne ekestigi erarojn. Ne estis esceptoj ĉe la laboristoj. Ĉiu el ili estis tute same ligita al la monterio kiel Vicente. La laboristoj, kiuj devis streĉi siajn muskolojn plej forte, la hakistoj kaj boyeros, estas vere, perlaboris pli bone, kvar aŭ kvin realojn ĉiutage; sed por tio ili havis ja pli grandajn antaŭpagojn kaj pli grandajn ŝuldojn, kaj krome pli altajn salajroreduktojn por fuŝliveroj kaj pli altajn pagojn al la kuirejo. Sed regis tie tiom da justeco, ke kiu ajn el ili bezonis sesmil jarojn ĝis dekmil jaroj por esti liberigita per sia laboro de siaj ŝuldoj.
Eble pro kortuŝa rigardo de liaj malgajaj okuloj vekis Vicente ankaŭ ĉe don Leobardo simpation. Li ekkonis je lia aspekto, ke la knabo ne longe eltenus en la ĝangalo. Tial li donis al li facilan mozo-laboron, kiel knabo- serviston, kiu devis teni pura kaj ordigita la bangalojn de la dungitoj. Tiel la vivo por Vicente estis tute bone eltenebla. Li ricevis de tempo al tempo vangofrapojn de don Leobardo aŭ de unu el la aliaj dungitoj, se ili estis ebriaj aŭ, se ili ĉagreniĝis pri io. Sed tio estis rekomenpencita per tio, ke la samaj dungitoj aŭ la inoj, kiuj loĝis kun ili, kaŝe donacis al li tion aŭ tion, kion li certe ne povus ricevi, se li devus labori en la ilara stokejo aŭ kun la metiistoj. Li rajtis malplenigi la restaĵojn de malfermitaj sardenaj skatoletoj aŭ frande leki el la skatoloj de konservitaj fruktoj la sukon, li ricevis jen pecon da ananastorto postrestinta surtable, jen pecon da ĉokolado, kiu estis nur ekmordita, jen je duono fumitan bonan cigaredon, jen gluton da vino aŭ likvoro kaj ĉeokaze eĉ ĉemizon, kiu eble estis tro granda, sed uzebla por li, post kiam li kunkudris ĝin per kelkaj fadenoj je la tro vastaj partoj.
Se li havus tiom grandan sopiron pri sia patrino kaj siaj gefratoj, tiukaze li certe estus feliĉa tie; ĉar tiel facile kaj agrable li neniam bonŝancus en la bieno, kie la laboro sur la kampoj tute ne estis facila kaj kie hajlis pli da batoj kaj pli fortaj ol tie. Ĉar la bienuloj ne povis permesi al si perdi laboristojn per tio, ke ili metis malobeemajn kaj pigrajn peonojn en la calabozo-n, en la prizonon de la bieno, tial la mayordomo simple suke tradraŝis ilin por iuj pekoj, kiujn ili deliktis kontraŭ la interesoj de la bienuloj, sed ĉiam vespere kaj tiel, ke ili sekvamatene ree ĝustatempe povus reveni al la laborejo.
Konsiderante ĉion tion, Vicente rajtigite povis diri, ke li bonfartas en la monterio. Sed ke li ne nur bonfartis en la monterio ĝis tiam, sed en vero vivis kiel en la paradizo, li eksciis je la sama tago, kiam don Leobardo jam forveturis kaj la Montellanoj transprenis la monterion.
Al la Montellanoj humana kunsento aŭ konsideroj pri la korpaj kapabloj de laboristoj estis tute fremdaj. Ili konis nur soldatojn, subulojn, kiuj devis plenumi neniun alian taskon en sia vivo krom akceli la bonfarton de la Montellanoj. La laboristoj estis nur figuroj, kiuj estis ŝovataj tien kaj tien laŭ la volo de don Severo, de la diktatoro tie, sen havi eĉ la plej etan rajton diri jes aŭ ne aŭ entute elparoli deziron. Tiu, kiu esprimis eĉ nur vorton kontraŭ iu ordono, ricevis, kaj tio estis la plej malgranda ebla puno, sukan piedbaton postaĵen aŭ ventren. Dependis de tio, kiel la viroj staris antaŭ la komandanto. Laŭ tiuj piedbatoj, kiuj ili ricevis de siaj mastroj, la indiĝenoj nomis la hispanojn gachupines, tiel kiel ili nomis la germanajn kafoplantistojn kaj terposedantojn Chinos Blancos, pro aliaj virtoj, kiuj de la indiĝenoj estis observataj je la germanaj grandsinjoroj - kaj kaj bone observataj.
Rimarko
Gachupines aŭ Cachupines estas derivaĵo de la azteka vorto „gatzopin“, tradukita; „rajdisto“ Dum la kolonia tempo en Meksiko, kiu tiam ankoraŭ nomiĝis Nov-Hispanio, oni nomis la koloniistojn naskitajn en Hispanio (=peninsulares) malŝate: gachupines. Ili formis la regantan klason kaj okupis ĉiujn gravajn politikajn oficojn. Komence de la meksika sendependiga milito pastro Miguel Hidalgo y Costilla, anstataŭ la kutima dimanĉa prediko, alvokis je la 16-a de septembro en 1812 laŭ buŝaj legendoj per sia Grito de dolores (dolora krio) al la rezisto kontraŭ la tiranoj. Ĉe tio li vokis: “Viva la Virgen de Guadalupe“ (Vivu la sanktulino de Guadalupe!) “Muerte al mal gobierno", (Morton al la fia registaro), “Muerte a los gachupines“ (La morton al la „gachupines“!)
Tuj kiam don Leobardo forveturis kun la karavano, don Severo komencis ĝeneralan inspektadon, unue en la oficinas, en la ciudad.
„Kion faras vi ĉi tie, muchacho?“ oni demandis la knabon. „Soy el mozo, patron; mi estas la servobubo ĉi tie.“
Mozo por kiu?“
„Por don Leobardo kaj la ceteraj caballeros“
Don Severo rigardis la knabon. „Ĉu vi povas kuiri?“ Li esperis eble povi uzi la knabon kiel kuiriston.
,,No, patron“
Don Severo rigardis la knabon denove. Poste li diris: „Turniĝu, lasu min rigardi de la alia flanko.“
Li longe rigardis la knabeton de malantaŭe, poste li ordonis, ke li montru ree sian vizaĝflankon, por rigardi lin je plua fojo kaj pli atenteme.
„Tre granda vi ne estas.“ Li kaptis lin je la brakoj kaj palpis ties muskolojn. „Montru la manojn!“
La knabo etendis la manojn antaŭen.
„Ĉu vi neniam faris ion gravan?“
„Mi estas mozo ĉi tie, jefe!“
„Tion mi nun ne demandis vin. Kaj tenu fermita la 1A.A. V • ••A.I44 buŝaĉon, aŭ mi pugnos vin vizaĝen!
Tiam li komencis pripensi la aferon.
„Mil damnoj, kien mi metu vin? Por la mozlaboro mi serĉos al mi knabeton, eble iun de ino, kiu ne scias, kion fari kun li, kaj kiu prefere estus sufokinta lin antaŭ ol li elrampis. Tiu bone povus fari tion. Kiom da salajro vi ricevas ĉi tie?“
„Du realojn, patroncito.“
„Tio estas hontiga, kiel la uloj diboĉis per la mono. Doni al bebo, kiu ankoraŭ suĉas je la mampintoj, du realojn! Tio ja laŭte kriigas onin! Du realojn. Tiel ni post kvar semajnoj bankrotus kaj povus dronigi nin.“
„Du realojn mi havas en mia kontrakto, patronĉjo.“ Vicente defendis sian mizeran salajron.
„Ĉu mi demandis vin?“
,,No, jefe, perdoneme!“
„Tiukaze tenu fermita vian buŝaĉon!“
La knabo tie staris timigite, kvazaŭ li rampus en sin mem, pro kio li aspektis ankoraŭ multe pli malgranda kaj pli senforta ol li estis en vero.
„Ĉi tie pigrumas neniu“, diris don Severo, „ĉi tie oni laboras. Tio, kion vi faras ĉi tie, ne estas laboro por granda kaj fortika knabo, kia estas vi. En ordo, la du realoj restu al vi, ĉar ili jam foje estas en la kontrakto. Vi iros nun al la bodega, kaj tie al la ilara tenejo, kaj laboros tie kun don Feliks, ĝis mi havos ion alian por vi. Kaj utiligu vin kaj laboru fervore aŭ mi devos vangobati vin.“
,,Si, patroncito.“
Vicente iris al la bodega kaj laboris kun don Feliks. Dum la unuaj tridek minutoj li jam surhavis kvar vangobatojn. Kaj dum la sekva duono de horo don Feliks jam dufoje draŝis per jugotrabo sur liajn gambojn kaj per bastono sur lian kapon, tiel, ke lia kaphaŭto diskrevis kaj la sango fluis malsupren.
„Ĉi tie oni laboru kaj ne dormu!“ Per tiuj vortoj don Feliks emfazis ĉiun vangobaton kaj ĉiun ĵeton per bastono aŭ grimpohoko. La motivon kompreneble ne li eltrovis, por tio liaj spiritaj kapabloj ne sufiĉis. La vortoj estis prenitaj el la vorttrezoro de lia frato don Severo. Sed don Feliks komprenis ĉiam ĝuste uzi la motivon. Pli precize dirate, li uzis ĝin seninterrompe, ĉar laŭ lia opinio, ĝi ĉiam taŭgis, eĉ se li sciis diri nenion krome.
Rimarkoj
No, jefe, perdoneme! = Ne,ĉefo, mi petas pri pardono.
patroncito = patronĉjo.
semaneo = laborloko, laborejo.
soy el mozo = Mi estas la servbubo.
Kiam don Severo kvin semajnojn poste venis al la oficinas, kun la intenco, pluan fojon fari tie ĝeneralan inspektadon, ĉar li bezonis pli da viroj antaŭ la arboj, li renkontis ankaŭ la knabon Vicente.
„Kie vi nun laboras?“
„En la bodega, patronĉjo.“
„Tio ne estas laboro por tia juna forta ulo, kia estas vi. Vi aspektas pale. Mi kunprenos vin al la semaneo. Tie la aero estas pli freŝa. Tiu bonfartigos vin.“
„Si jefecito.“
„Kiom vi enspezas perlabore?“
„Du realojn, jefe.“
„Tio estas peko sub la ĉielo de Dio, doni al tia mizera ĉifonulo nomata knabo, kia estas vi, dudek kvin centavojn da salajro ĉiutage! Tiu mono estas kvazaŭ forĵetita. Vi iros kun mi! Vi laboros kun la boyeros. Jen vi meritos la du realojn. Ĉi tie en la bodega vi meritus eĉ ne quinto-n, kvincentavan moneron. Tiun laboron povas fari knabeto. Filo de la inaĉoj, de la putinoj, kiuj ja tamen nur sufokas siajn infanojn aŭ dronigas kiel junajn katojn. Mi faros diligentan hachero el vi. Lasu min foje palpi viajn brakojn. Ne tuj sukcesos, sed post kelkaj semajnoj. Tiam vi povos enspezi tri realojn. Kaj se vi liveros viajn du tunojn, mi donos eĉ kvar realojn al vi.“
„Muchas gracias, patroncito!“ En lia voĉo aŭdeblis timo.
„Kvar realojn, se vi atingos la du tunojn. Mi ne priŝtelas povrajn indiĝenojn. Mi trompas neniun pri ties salajro. Lasu doni al vi en la tienda tion, kion vi bezonas.“
„Jes, patronĉjo, mi ekiros. Mi certe bezonos kelkajn aĵojn el la tienda, se mi migros al la semaneo.“
„Mi metos vin al Andreo. Li estas fervora boyero. Li scias kiel bone instrui al vi la metion.“
,A sus ordenes, patroncito!“
Kvankam li certe ne havis kaŭzon ridi en la bodega dum sia laboro en la unuaj semajnoj, li tamen baldaŭ kutimiĝis pri tio, kaj ĉar don Feliks estis pli okupita pri aliaj laboroj en sia oficina, li venis nur malofte al la bodega, kie Vicente dum la lastaj tri semajnoj plenumis ĉiujn laborojn, kiujn antaŭe, sub don Leobardo, faris la administranto, don Mariano Tello, kiel alte pagita dungito. Sed certe estis malpli da laboro en la bodega ol sub don Mariano, ĉar ĝuste tiam ne alvenis novaj laboristaj trupoj. Sed la laboro ankaŭ dum la kvieta tempo estis sufiĉe grava, tiel, ke ĝi bezonus inteligentan kaj plenkreskintan viron. La inteligenton kaj la plenkreskecon abunde liveris don Feliks , kiu donis al Vicente ĉiujn instrukciojn; kaj se ili ne estis plenumitaj precize tiel, kiel li atendis, jen al Vicente fulmrapide hajlis ses bastonbatoj inter la gambojn aŭ la mulovipo sur la nukon.
.Kompare al la kruele streĉa laboro en la ĝangalo kaj la ĉirkaŭ kvincent danĝeroj, kiuj tie embuskis ĉiun viron, tamen estis la estado en la oficinas por sufiĉe malforta knabo tia, kia estis Vicente, ĝuste ankoraŭ eltenebla.
Kiam li eksciis, ke oni tuj sendos lin al la semaneo, li sentis, ke ankaŭ la lasta fadeno, kiu ligis lin ankoraŭ al la paradizo, estis tratranĉita. Ne estis la teruriĝo pri la laboro en la ĝangalo, kiu malĝojigis lin. Estis la definitiva disiĝo de la vivo, kiun li havis sub don Leobardo, kiu vekis profundan hejmsopiron en li, hejmsopiro pri la kvieto kaj protekto en la bieno proksime de lia patrino kaj de liaj gefratoj. Li ankoraŭ ne estis viro, kvankam don Feliks elpremegis kaj draŝis la laboron de plenkreska viro el li. Li fakte eĉ ne estis juna viro. Li estis ankoraŭ infano. Kaj neniam en sia ĝistiama vivo li sentis sin pli kiel infano, pli kiel protektbezona hometo krianta je sia patrino ol en tiu momento,kiam don Severo sendis lin per fridaj vortoj en la ĝangalon. Li sentus sin pli bonfarta, se li povus sidi sub arbo, por nevidate de iu, elkore povi plori. Tio plifaciligus lian animon kaj la vunditecon, kiun li sentis.
Sed por tio li havis nek tempon nek okazon. Apenaŭ li aĉetis en la tienda la bezonatajn aĵojn, jam kriis don Severo kolere al li: „He, pigra ftiza bufo, fia bubo, kie vi vagabondas nun? Selu mian ĉevalon kaj helpu al la arrieros ĉe la surŝarĝado de la muloj, kiujn ni kunprenos al la semaneo. Moviĝu, damne! Mi pagos al vi vian salajron, sed mi ne havas monon disipeblan al pigraj indianaj kanajloj.“
Antaŭ ol Vicente vere rekonsciiĝis kaj povis pripensi, kio okazas ĉirkaŭ li, li estis jam kun peza pakaĵo surdorse marŝanta. Li trotis post la muloj, kun la paŝado, kiun havis la muloj. Tiel, kiel la pakmuloj ankaŭ li seninterrompe sinkis profunde en la tenacan marĉon de la ĝangalo; simile al la muloj li devis peni por tiri la piedojn el la marĉo. Tiel, kiel la muloj li stumbletis kaj ŝanceliĝis supren sur la ŝtonecajn montetojn kaj malsupren. De tempo al tempo, se la vojo estis tro kruta, li ĝemis kaj lamentis kiel ili. Sed tial li devis elteni la murmurantajn kaj pepantajn furzojn de la pakbestoj trotantaj antaŭ li.Ĉar li timis tro malproksime resti post la aliaj, kaj eble eĉ fariĝi la predo de jaguaro aŭ perdi la vojon. Kaj se li ne sufiĉe proksimus al la lasta mulo de la trupo, jen li perdus la subtenon, kiun la lasta mulo envice bonvoleme donis en duraj lokoj de la vojo per tio, ke li ne hufobatis, kiam Vicente , kaptante la voston de la besto, pretendis helpon por antaŭeniĝo. La mulo havis pli da kompato kun li ol don Severo. Sed oni ne forgesu, ke la mulo ja ne pagis la salajron a li. Eble la besto sentis tute ĝuste, ke la knabo havis pli komunan sorton kun li ol kiu ajn alia. Ĉar ĝi trotis je la sama ĉeno. Kaj la plej fidela amikeco formiĝas ja inter tiuj, kiuj estas forĝitaj al la sama ĉeno, kaj tial devas toleri similajn suferojn.
El Gusano kunprenis la knabon Vicente je tiu mateno, kiam li venis veki la boyeros, kaj li transdonis lin al Andreo. Andreo havis la taskon instrui la metion al li, por ke pli forta viro ĉe la boyeros fariĝu malhavebla kaj sendebla al la hakistoj.
„Kion mi faru ĉi tie kun tiu malgranda mosco? Kun tiu muŝeto? Li ja eĉ ne povas levi jugon kaj li ne estas sufiĉe granda por fiksi ĝin per rimenoj. Tiel ne estus sufiĉe da fortikaj viroj ĉe la tiros.“
„Vi faros tion, kion El Picaro komandis, ĉu komprenite? Kaj parolu neniujn kontraŭvortojn. Mi povos doni al vi ankaŭ duan plendorson da karesoj, tiel, kiel ĉe la unua fojo. Aŭ ĉu vi jam forgesis ĝin?“
„Nur ne zorgu pri tio, tion mi neniam forgesos al ci!“
„Vi cidiras min? Ekkomprenu! Kun vi mi ankoraŭ ne dormis sur la sama petato. Kaj aldonu: a sus ordenes, jefe! Ĉu kompenite?“
„Certe, ci havas ja la revolveron.“
„Vin mi ja ankoraŭ kaptos por dua aŭ tria 'fiesta'. Kaj mi tiukaze okupiĝos unue pri vi, kiam mi ankoraŭ havos plenfortajn brakojn kaj ankoraŭ bone povos levi la brakon por svingigi ĝin“.
El Gusano rikanis tiel, ke ne nur liaj ŝarkokodentoj videblis, sed eĉ pli ties ŝvelinta ruĝviola dentokarno, kiu tre antaŭenŝoviĝis, tuj, se li vastigis siajn lipojn al larĝa rikano. Kaj eĉ multe pli, dum li ridis, ricevis lia ŝvelinta dentokarno tiom frapan atenton en lia malfermita buŝo, ke oni tute forgesis liajn kurtajn dentojn kaj la dentoj aspektis tiel malgravaj, kvazaŭ ili estus nur flave blanka krusto, kiu ne havu alian taskon krom malhelpi plian elŝveladon de la dentokarno.
„Sed unue vi instruos ĉi tie tiun muchacho“, aldonis El Gusano, kaj se vi estos farinta tion kaj restos al vi ankoraŭ tridek minutoj da tempo, jen mi draŝos vian impertinentan karnon sur viaj ribelemaj ostoj ĝiskaĉe.“
„Jes, tion mi scias, El Gusano!“ „Jefe!“
„Muy bien, en ordo, jefe!“ diris Andreo, malŝate levante la ŝultrojn. „La sola vorto ja ne ŝanĝos ion. Mi povos diri ankaŭ jefe, aŭ imperatoro. La vorto ne ŝanĝos ion.
Gravas, kion mi pensas ĉe tio, se mi diras jefe aŭ mastro aŭ gvidanto aŭ leader. Kaj jen unue foje divenu, kion mi pensas. Lekuminjel'postaĵ' estus nenio kontraŭ tio. A sus ordenes, jefe!“
„Tion vi regas tute bone, kaj eble ni ja tamen ankoraŭ komprenos nin reciproke iutage. Sed vian unktadon’ vi tamen ricevos de mi. Kaj nun, ek do! Kaj firme per tenajloj pinĉu lin. Li estas diodamnita pigrulo, kaj por ke li sciu pri kio ni parolas, li havu la inicadon.“
Vicente staris timemigite tie, kiam kverelis Andreo kaj El Gusano.
El Gusano rigardis la knabon: „Levu vian pakaĵeton kaj portu ĝin en la kabanon.“
Vicente kliniĝis por levi la pezan pakaĵon. Kiam li volis ekkapti la pakaĵon per siaj manoj, draŝis El Gusano sesfoje per la mulovipo sur lian dorson.
„Por ke via pigremo ŝprucu el viaj ostoj!“
Vicente ekkriis kaj sinkis kun ĝemado sur sian pakaĵon.
El Gusano kroĉis la vipon al sia zono, rulumis cigaredon, kaj dum li ekbruligis ĝin, li diris al Andreo: „Se li ne estos obeema kaj ne lernos, vi sciigu tion al mi. Tiukaze mi okupiĝos pri li kun sindediĉo kaj mi notos lin por la 'fiesta'“.
„Si, jefe!“
,A sus ordenes, jefe!“ El Gusano komandis respondi Andreon.
Andreo levis unu el la tiroĉenoj, kiuj kuŝis surtere. Li tenis ilin en la dekstra mano, kvazaŭ li volus nun iri kun ĝi al sia laboro.
,A sus ordenes, mi jefe!“ ripetis El Gusano kun emfazo kaj gvidis sian manon ree al la zono por denove malkroĉi la mulovipon.
Jen Andreo komencis eksvingi la ĉenon.
El Gusano rimarkis la movon en la flagranta necerta lumo de la lanternoj, lasis la vipon netuŝita kaj ekkriegis al Vicente, kiu ĵus ekrektiĝis: „Ĉu vi aŭskultis, kion mi diris al via maestro, al via instrumastro kaj kio vin atendos, se vi pigros?“
„Si, jefe!“ diris la knabo plorsingulte.
„Kaj krome lasu rakonti al vi, kio estas 'fiesta', por ke vi pli bone komprenu, kiel oni laboru ĉi tie kaj kiuj rekompencoj riceveblos“, aldonis El Gusano.
Nun li rigardis Andreon per kunpinĉitaj okuloj kaj diris: „Kaj al vi mi ja ankoraŭ ĉeokaze flustros ion.“
En tiu ĉi momento oni aŭdis el la densa vepro, ĉirkaŭ cent paŝojn malproksime de la dormkabano de la boyeros denove la kantiston, kies brua voĉo de tiu mateno, kiam ĝi timigis El Gusanon, ne plu aŭdeblis: „El Picaro y El Gusano, los hijos de un perro y de una puta; filo de hundo kaj de putino; vian karnon mi ĵetos al la sovaĝaj porkoj kaj viajn ostojn al malsataj hundoj; aldoniĝos ankoraŭ Severo, Feliks kaj Acacio; y ellos van morir ya mas despacio! Ili ĉiuj mortos, iom post iom!“
Estis la unua fojo, ke la kantisto menciis ankaŭ la tri Montellanojn, kiujn li promesis kapti ĉekolume.
El Gusano disipis ĉifoje neniun municion al la nevidebla kantisto. Li nun turniĝis tre rapide, prenis sian lanternon kaj kuris tiel rapide, kiel la densejo de la ĝangalo permesis tion, al la bangalo de la semaneo.
Rimarko
tiro = jungitaro (du aŭ pluraj bestoj, kune jungitaj al ĉaro).
Senspire li alvenis. Li ne prenis al si la tempon iri unue en la oficinas por paroli kun El Picaro. Li kuris kiel sovaĝiĝinte al la jacalitos, en kiuj dormis la hacheros. Li kaptis lanternon, kiu pendis je fosto, ebruligis ĝin per tiu, kiun li havis enmane. Dum li faris tion, li kriis: „Elen!
Ĉiuj eliĝu!“
Gabino, unu el la muchachos respondis dormeme: „Sed, jefe! Ja ankoraŭ ne povas esti la kvara. Estas ja nur medianoche, meznokto.“
„Tenu fermitaj la paroltruojn, hundoj!“ kriis El Gusano.
Se mi komandas 'Eliĝu!', jen tio signifas 'Eliĝu!' por vi, mefitaj porkoj, kaj eĉ sen ŝprucado de kontraŭvorto.“
Antaŭ ol li tute finis la frazon, li jam estis ĉe la sekva jacalito por krude peli la virojn el la dormo.
La viroj, ĉiuj dormemaj, venis kurante al la placo antaŭ la oficina, kie ili kolektiĝis. Ili estis tute konfuzitaj kaj ekscitite interparolis kiel anseroj, dume ili firme premis al si la kovrilojn kiel vualon, ĉar la matenaj nebuloj jam alrampis kaj fariĝis fridete. Unue ili pensis, ke ekbrulis fajro en la oficina. Kaj poste ili supozis ke eble ŝtele eniris kelkaj pumoj aŭ jaguaroj en la kampadejon, kaj ke kelkaj viroj, kiuj ĝuste devis eliri pro korpa bezono, estis kaptitaj kaj fortrenitaj. Tio okazis de tempo al tempo, sed oni rimarkis tion ĉiam tro malfrue. Ofte nur post tagoj aŭ eĉ post semajnoj la viroj, dum ili serĉis novajn arbojn, trovis la prironĝitajn ostojn de la fortrenitaj laborkamaradoj, kiuj ekkoneblis nur laŭ la disŝiritaj ĉifonaĵoj de ties pantalonoj, kiuj distrite kuŝis tie.
Nur malpli ol tri minutojn bezonis El Gusano por havi kune ĉiujn virojn de la oficina.
„Venu al mi, Gregorio!“ li vokis al unu el la indiĝenoj. „Prenu ĉi tiujn du lanternojn kaj sekvu min!“
Poste li komandis al ĉiuj viroj enviciĝi. Tiam li preterpaŝis la vicon, kaj ĉiu devis levi la piedojn, unue la maldekstran, poste la alian. Gregorio kun la lanternoj devis proksimiĝi tiom, ke li preskaŭ brulvundigis la piedojn.
El Gusano ne diris, kion li serĉas kaj kial li inspektas la piedojn. Sed kelkaj el la viroj estis same tiom ruzaj kiel li mem, aŭ eĉ multe pli prudentaj pri tiaj kaj similaj aferoj.
Gabino diris al Celso: „Mi scias, kion la vermo serĉas.“
„Malbenite“, respondis Celso al li, „mi ne pensis, ke vi estas tia prudenta knabo. Do, kion serĉas la fava hundo?“
„Li serĉas piedojn, sur kiuj gluas freŝa koto. Verŝajne iu ŝtelis botelon aguardiente aŭ skatoleton da sardinoj el la oficina kaj forkuris kun ĝi. Ĉar li devis kuri tra marĉa tereno, la piedoj kompreneble estas la plej bona pruvo, kiu li estis.“
„Bone observite kaj bone komprenite, Gabuĉjo.“ Celso ridis. Kaj poste li rigardis al siaj piedoj, „miaj postaj hufoj estas sekaj kiel miaj orelfuneloj“
„Jen ĝoju, Celso.“
„Kial mi ĝoju?“
„Li skurĝus vin ĝiskaĉe, se vi havus malsekajn piedojn.“
En tiu momento proksimiĝis El Gusano: „Levu la hufojn!“ li vokis. Gregorio prilumadis ilin.
„Tiuj estas ja malsekaj“, diris El Gusano misfide kaj ŝovis la brakon de Gregorio per la lanterno pli proksimen al la piedoj.
„Kompreneble ili estas malsekaj“, diris Celso kun ĉagrena grunta voĉo.
„Kial miaj hufoj ne estu malsekaj? Mi ja devis kuri tra la rose freŝaj herboj kiel stultulo ĉi tien, ĉar vi forpelis min de mia petate. Jen, ankaŭ Gabuĉjo havas malsekajn piedojn. Kaj ankaŭ viaj botoj estas malsekaj. Kaj eĉ Gregorio havas malsekajn piedojn.“
„Tenu fermita vian fibuŝon!“ blekis El Gusano kaj iris plu al la sekva viro por serĉi freŝan koton je la nudaj piedoj.
Kiam li jam ekzamenis ĉiujn virojn, li staris dum certa tempo antaŭ ili, rigardis ilin dubeme, ŝovis sian ĉapelon al flanko, frotis al si per plata mano la nukon, gratis sin poste je la koksoj kaj diris fine: „Remarŝu al viaj chozas, al la kabanoj. Je la kvara vi vekiĝu kaj eksaltu, aŭ mi helpos al vi ekstari. Kota kanajlaro!“
„Haltu!“ li kriis subite, kiam la viroj ĵus ekturniĝis por ekiri. „Ĉu iu el vi vidis, ke najbaro antaŭ tridek minutoj ekstaris kaj revenis nur antaŭ kelkaj minutoj? Mi donos al tiu, kiu povos flustri lian nomon al mi, botelon da aguardiente kiel rekompencon.“
Neniu el la viroj moviĝis.
„Kompreneble ne, neniu vidis ion. He!“ li turniĝis al Dionisio, al la viro, kiu ĝuste staris antaŭ li: „Ĉu vi iun vidis, kiu ekstaris kaj forestis dum duono de horo?“
„No, mi jefe, dormi, ne, mi dormis firme.“
„Kaj vi“, li parolis al la sekva.
„Tambien dormi, mi jefe, ankaŭ mi dormis.“
„Mi ja kaptos lin, nur ne esperu alian“, diris nun El Gusano optimisme kaj minace samtempe. Tiam li promenis transen al la bangalo por daŭrigi sian interrompitan dormon.
Pli poste, je la mateno, kiam El Gusano sidis kun la mayordomo El Picaro ĉe la matenmanĝo, li diris: „Caray kaj pluan malbenon, kia granda azeno mi ja estas!“
„Ĉu vi scias tion nur ekde hodiaŭ, Gusano?“ kontraŭdiris El Picaro rikanante, dum li deŝiris pecon de la tortiljo, kaj poste, kiam li jam kaptis nigrajn fabojn per ĝi, ĉion pigreme ŝovis en la vaste malfermitan buŝon. Manĝavide maĉante kaj plezurigante sin pri sia propra ŝerco, li demandis denove: „Ĉu vi scias tion vere nur ekde hodiaŭ, Gusano, ke vi estas azeno maljuna kaj ŝtipkapa virŝafo? Mi sciis tion jam post la unuaj kvin minutoj, kiam mi konatiĝis al vi, kaj se vi estus demandinta min, kion mi pensas pri vi, mi estus klariginta tion al vi larĝe vizaĝen, ke vi estas eĉ centfoje pli stulta ol vi aspektas. Kaj pli stulta ol vi apenaŭ povus aspekti iu, kiun Dio kreis.“
„Certe, sed ĉifoje mi ja vere faris seriozan stultaĵon.“
„Jes ja, kaj kiun?“
„Ni havas ĉi tie fi-agitanton, spionon. Tiun mi devos trovi. Poste mi trenos lin al don Severo, por ke li pelu lin en la ĝangalon kaj pafmortigu lin. Eĉ, kvankam ni ĉi tie ĉiun viron nepre bezonas por la laboro, spionoj kaj fi-agitistoj estas danĝeraj por la entrepreno kaj devos esti mortpafitaj. Tiukaze la aliaj pli facile reteneblos sub la bastono. Tion diris don Severo al mi. Tiu transmondigis tial jam pli ol ses virojn.“
„Tion mi scias pli bone ol vi. Mi laboras ja jam dum jaroj kun li kaj helpis al li pafmorti la spionojn. Ĉu vi kaptis la friponon?“
„Bedaŭrinde ne. Jen, kial mi povus sufoki min mem. Mi supozis, ke li estas inter la boyeros. Sed tiuj estis kompletaj. Tial mi kuris ĉi tien kaj nombris ĉiujn virojn. Tiu, kiu mankus, devus esti la spiono. Sed mankis neniu. Tiam mi esploris la piedojn. Jen ja devis esti ankoraŭ kroĉiĝinta koto, pro la kurado tra la ĝangalo. Sed kiom ajn detale mi inspektis iliajn hufojn, neniu el ili surhavis freŝan koton. Kaj per la serĉado mi nun avertis tiun hundon. En la estonteco li certe bone atentos havi sekajn piedojn. Kial mi ne faris tion tute sen frapi la atenton, sen tio, ke la muchachos rimarkus, kion mi serĉas. Iunokte mi tiam kaptus la ulon.“
El Picaro ŝmace sorbis sian kafon kaj kun plena buŝo li diris maĉante: „Domaĝe, ke ni ne havas sufiĉe da ĉenoj ĉi tie. Tiukaze ni povus firmligi ĉiujn muchachos per ĉeno dum la noktoj, tiel, ke neniu povus fari stultaĵojn. Mi ja entute firmtenus ilin per ĉeno, ankaŭ dum la laboro. Tiukaze neniam iu povus dizerti, kaj tiel ni ne perdus tempon per la rekaptado.“
„Nur ne afliktiĝu, Picaro! Mi ja ankoraŭ kaptos lin. Mi supozas, ke li ŝanĝas sian voĉon, se li nokte elkrias siajn versojn, tiel, ke oni ne aŭdu je lia voĉo, kiu li estas. Sed danĝera li estas. Ni devos kapti kaj pafmorti lin! Aŭ li fuŝos la tutan negocon ĉi tie.“
„Mi parolos kun don Severo pri tio, se li venos iutage al nia kampadejo. Kaj nun ek do, venu, Gusano. Ni devos marki arbojn per krucosignoj.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.