La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 4

I

„Fine oni ja nun ricevos iom en la stomakon“, diris don Remigio al don Mariano. „Tagmeze mi ĝuste nur trinkis tason da kafo. Pro la muchachos, kiujn mi unue volis havi en bona ordo, mi ne povis preni tempon al mi.“

„Ĉi tie ni povos lavi la manojn“, diris don Mariano, dum li renkonte proksimiĝis al kruda ligna tabureto, sur kiu staris emajla pelvo kun akvo. Jen apud ĝi kuŝis peco de kutima flava sapo kaj krome pendis malbone lavita griza mantuko sur stango.

La du caballeros lavis siajn vizaĝojn kaj la manojn, kombis la hararon kaj tiam paŝis al la comedor, al la manĝosalono.

La manĝosalono estis granda ejo sub palma tegmento. Tri flankoj de tiu ejo havis vandojn, kiel kutime el kunigitaj lignaj bastonetoj. La kvara flanko estis nur parte fermita. La plej granda parto estis malferma.

En la mezo staris longa krude prilaborita tablo el dikaj mahagontabuloj, kiujn oni laŭvere devus nomi diloj. La diloj estis nerabotitaj kaj nur prihakitaj. Je ĉiu longa flanko troviĝis longa benko simile tiel krude prilaborita kiel la tablo, same el mahagono. La tero estis abunde kovrita per sacate, do per longaj ĝangalaj herboj. Tial oni povis iri en la comedor kiel sur tre dika mola tapiŝo. Sub la herboj, sur la nuda tero kuŝis dika tavolo el cindro, kiu malhelpu, tiom, kiom tio efektive eblas, la enrampadon de reptilioj kaj insektoj.

En angulo estis dua ligna tabureto, sur kiu staris pelvo kun akvo, kaj kie prete ĉemanis sapo kaj mantuko, por ke tiuj, kiuj volas lavi sin ne devu atendi tro longe, se la pelvo ekstere en la portiko ne sufiĉis. Je la vandoj, parte premitaj sur lignajn fostetojn, parte gluitaj per maĉgumo kontraŭ la fostoj, pendis buntaj reklamafiŝoj de cigaredofabrikoj, de bierfarejoj, de komitekaj distilaparatoj, kartonaj restaĵoj de neaktualaj kalendaroj el firmaoj de sufiĉe grandaj urboj, enkadrita bildo de Nuesta Senore de Guadalupe, de Dipatrino kaj tri ne kadritaj kaj profunde ŝiriĝintaj bildoj de la sanktuloj Antonio, Jose kaj Juan Bautista.

Ĉiuj ĉi plibonigoj ĉeestis danke al la artsento de la du ĉinoj, kiuj en la jaroj, de kiam ili tie posedis la restoracion kaj kafejon, ornamis iom post iom la vandojn je tiu ĉi maniero.

Ĉiuflanke transverse de la manĝohalo estis pendigitaj ruĝaj, verdaj, flavaj kaj bluaj paperaj girlandoj, kiuj tie pendis ekde la lasta nomtago de sinjoro administranto, kiam okazis en tiu halo giganta bakĥanalio, kun danco kaj ĉio, kio okazas ĉe tiaj trinkfestoj. Tiuj girlandoj kaŭzis multe da laboro kaj kostis al la ĉinoj sufiĉe da mono, ili aspektis bele kaj donis al la sufiĉe aĉa ejo afablan karakterizan trajton kaj al la manĝantoj pli bonan apetiton. Tial oni lasis pendi ilin, kaj ĉiu estis kontenta. En la kuro de la tempo ili ja per si mem difektiĝus kaj defalus kaj ĉe tio komprenigus, ke nun jam estas tempo entombigi ilin.

Sur la tablo kuŝis verda vakstolo, kiu je la anguloj kaj eĝoj estis tiom trafrotita, ke oni povis meti siajn manojn en la truojn. Tiu ĉi tablotolo donis al la manĝantaj dungitoj ĉiutage trifoje la okazon laŭte interparoli pri la avaro de la ĉinoj, kaj tiel, ke la ĉinoj ĉe la servado devis kvazaŭ gluti tion. Kaj ĉiufoje, kiam unu el la dungitoj klarigis, ke li tute certe detiros post la manĝo la vakstolon kaj bruligos ĝin antaŭ la manĝejo, ĉar li nun jam satas pri la porkaĵo kaj fine volas vidi alian tablotukon kun aliaj koloroj, diris la ĉino: Tle bone, caballelos, muy bueno, tiukaze vi ĉiuj manĝos sul kluda ligno. Mi mendis novan tolon jam antaŭ dek monatoj, tion mi povas pliĵuli, kaj ĉe ĉiuj miaj alte honolindaj kaj noblaj antaŭuloj. Sed se la pataches, la kalavanoj, la tablotukon ne kunplenas, jen ja ne estas kulpo mia. La solto kaj la plovidenco kulpigendas, kaj ne mi.“

„Tenu fermita la babililon, ĉineto!“, vokis don Leobardo trans la tablon. „Alportu finfine la kuketojn kaj la kafon, aŭ ni sidos ankoraŭ post tri horoj ĉi tie. Kaj se vi ne havigos baldaŭ novan tablotukon ĉi tien, fulmotondro, jen mi detiros vian felon, transkolorigos ĝin kaj surmetos kiel tablotukon, por finfine havi ĉi tie homindan kovrilon.“

II

La caballeros sidis leĝere ĉe la tabloj. La pli junaj dungitoj ŝovis siajn neoportunajn seĝojn pli proksimen kaj sin apogis perbrake sur la tablo, post kiam la ĉino antaŭmetis al ili la teleron kun la varmega supo.

Don Leobardo rigardis al la contratista, kiu sidis apud li, kaj poste li diris kun laca voĉo, kvazaŭ la parolado kaŭzus penon al li: „Sinjoroj miaj, jes ja, mi celas vin, tie malsupre. Ni tamen ne neglektu la morojn kaj kutimojn de civilizitaj arbohakistoj, eĉ ne en komplikitaj cirkonstancoj kaj en la soleco de la tropika ĝangalo, ĉirkaŭataj de jaguaroj, de pumoj kaj de sovaĝaj indianoj. Bonvolu, sinjoroj miaj, ni havas hodiaŭ gaston inter ni, don Remigio. Eble ni almenaŭ dum certa tempo rememoru pri tio, ke ni surhavas pantalonojn, eĉ se nur tre kotŝmiritajn kaj ne promenadas en ĉemizoj kiel la caribes.

Pro la neoportuneco tuj en fia humoro, la junaj skribistoj, kiujn koncernis tio, deprenis siajn manojn de la tablo. Unu el ili diris ne laŭte al najbaro: „Aĥ, merdo, la ĉefo volas ree ludi la harmonikon.“ Tiam ili sorbis ŝmace sian supon, trempinte panon en ĝin por doni al ĝi pli firman konsiston.

„Vi estos treege surprizita, don Remigio, pri la granda novaĵo, kiun mi nun sciigos al vi“, diris don Leobardo.

Ĉiuj, kiuj sidis ĉe la tablo, ekaŭskultis.

„Mi ja pli frue devus scii ion pri novaĵo ol vi, don Leobardo. Antaŭ du tagoj mi parolis kun don Ramon kaj don Gabriel, kiu havigis al mi la novulojn por la kontrakto. Tiuj diris nenion pri specialaj novaĵoj.“

„Ili sciis nenion. Mi eksciis tion el letero de la kompanio.“

„Vi do havas ĝin jam dum kelkaj tagoj ĉe vi, don Leobardo.“

„Vi pravas, sed antaŭe ne ofertiĝis la ĝusta okazo por paroli pri tio. La kompanio vendis la monterion!“

Ĉiuj, kiuj sidis ĉe la tablo, ankaŭ don Remigio, forgesis la manĝeron jam surpikitan, ŝovi en la buŝon.

Post iom da tempo demandis la contratista: „Al kiu vendita?“

„Al la tri Montellanoj.“

„Al tiuj kojotoj, ĉu ?“ diris mirigite don Remigio.

„Jes ja, al tiuj rabistoj. Kion vi diras pri tio?“

„Kion do faros la kompanio?“

„La sinjoroj de la kompanio decidis, ke ili organiziĝos tute alie. Mi supozas, ke ili havas bonegan politikan nazon. Certe ili flaras ion. Povas esti, ke la olda knabo tie supre, la diktatoro, ekŝanceliĝas sur sia seĝeto, kaj la kompanio provas ĝustatempe retiriĝi el la koncesio. Se novaj regantoj supreniĝos, facile povos okazi, ke la koncesioj kaj kontraktoj, aprobitaj de la diktaturo, estos nuligitaj kaj nova konfirmo ne estos donata al la ĝistiamaj koncesiistoj aŭ nur sub novaj kondiĉoj.“

„Ne afliktiĝu“, diris don Rafael, la plej maljuna librotenisto, ne zorgu vin, caballeros, la olda kaciko tie supre sur sia troneto, sidas pli firme en la selo ol iam ajn antaŭe, speciale nun, kiam li komencis instali novajn virojn kun modernaj ideoj kaj doni pli da liberoj al tiuj, kiuj estas kontraŭ la diktaturo.“

„Jen la plej bona signo, ke la olda vulpulo rimarkas, ke lia majesto komencas paliĝi“, diris don Leobardo. „Jen ja ĝuste la kaŭzo, kial li ankoraŭ en la lasta horo rapide provas apogi la falantan konstruaĵon per novaj kolonoj. Sed estas tro malfrue; kaj mi supozas, ke la kompanio scias pli ol ĝi ŝajnigas. Tabasko kaj speciale Villahermosa estis ĉiam ribelemaj kontraŭ la diktatoro. Kaj Villahermosa verŝajne komencos ekboli.“

„Tiukaze la kompanio do tute retiriĝos el la mahagona negoco, ĉu?“ demandis don Remigio.

„Jes, tion mi supozas.“

„Sed per kio la tri Montellanoj povas pagi tion?“

„Tiuj sufiĉe da mono enkasigis kiel contratistas, sur la alia flanko de la rivero“, diris don Leobardo.

„Jes, mi konsentas tion.“Don Remigio kapjesis kaj pikumadis en sia manĝo. „Mi ankoraŭ neniam konatiĝis al contratistas brutalaj tiaj, kiaj estis ili, tiuj Montellanoj. La muchachos, la kompatinduloj, kiuj falas en iliajn manojn, havas kaŭzon diri, ke ili scias, kiaj estas diabloj, kaj ili ne devos lerni tion en la infero. Tiel oni kompreneble povas gajni dum kelkaj jaroj grandan posedon. Sed per tia posedo mi ja tamen ne volus ŝarĝi mian konsciencon.“

„Mi konas ilin“, diris don Leobardo. „Mi konas ilin el la tempo, kiam mi estis la administranto de „La Constancia“. La fratoj Montellanoj estis contratistas en El Rompido, proksime de nia monterio. Ĉu iam ajn viro povis liberiĝi vivanta el ilia kontrakto? Mi supozas, ke ne. Sed ili sciis kiel eligi la lignon kaj plenigi sian sakon per mono. Alian contratista ili ne permesis en El Rompido. Antaŭe El Rompido havis ok contratistas. Tiu okopo ne povis alporti tiom da viroj, kiom kapablis tion la tri Montellanoj. Kompreneble tio estis ebla nur tial, ĉar ili kvazaŭ buĉadis siajn muchachos, sen pardono kaj sen kompato. Mi estas konvinkita, ke neniu alia contratista en la tuta lando forkonsumis tiom da junaj viroj, kiom tiu triopo. Ĉiumonate la agentoj alkondukis novajn trupojn. Kaj ĉion, kio alvenis, akceptis la fratoj Montellano, ĉar ili eterne malhavis virojn. Kiam alvenis nova trupo, tiam duono de la lasta trupo transprenita de la Montellanoj, jam putris sub la tero.“

„Tion mi certe scias, don Leobardo“, diris don Remigio, „se tio vere estas tiel, ke tiuj Montellanoj aĉetis la monterion, jen mi ne partoprenos tion. Mi kvitigos la kontrakton kun ili. Ili pagos al mi la elspezojn por la kontrakto kaj tiel ricevos la virojn. Sed mi ne laboros kun ili kaj ne helpos pligrandigi ilian posedon. Dios mio, mi atendas ja nur pri tio, ke mi havos por mi senkulpigon por entute sen perdo de l’ honoro povi retiriĝi el la monterioj kaj por ekentrepreni negocon inter civilizitaj homoj en urbo. Mian edzinon kaj miajn infanojn mi fine foje volas feliĉigi per mia ĉiama ĉeesto. Mia edzino estas kvazaŭ vidvino kaj miaj infanoj orfoj, tiel, kiel ni statas nun. Nun mi havas bonegan kaŭzon fini mian kunlaboron ĉi tie. Nun mi ne devos plu pensi pri mi, ke mi retiriĝas el la negoco nur tial, ĉar mi volas fie rezigni pro laco kaj ne plu eltenas ĝin. Mi ja bone kaj volonte povus elteni tion dum tri pluaj jaroj. Kaj la monon, kiun mi enspezus en tiuj tri jaroj, estus krome ne malagrabla al mi. Sed labori kun tiuj Montellanoj, ne, sinjoro, prefere kun servistoj de l’ infero.“

„La firmao estas jam registrita en Villahermosa“, raportis don Leobardo. „Ĝi nomiĝas: Montellanos Hnos, fratoj Montellano. Fajnaj fratoj.“

„Mi estas konvinkita, ke ili tute ne estas fratoj“, diris don Mariano. „Mi konas ilin sufiĉe kaj certas, ke ili ne estas fratoj, ĉiu el ili parolas alian hispanan dialekton.

Hispanoj ili estas, sed ĉiu el alia provinco. Tial la frateco estas sufiĉe suspektinda.“

„Sed tre oportuna“, enmiksiĝis don Rafael.

„Bone dirite, don Rafael, tre oportuna!“ La administranto ridante elpuŝis la vortojn.

„Kion faros vi, don Leobardo?“ demandis la contratista.

„Mi restados ĉe la kompanio. Ili jam ofertis al mi novan postenon, kun pli da salajro. La kompanio havas grandan sisalplantejon en Jukatano. Jen vi povos renkonti min en mia nova oficejo, sinjoroj miaj“, diris don Leobardo, turnante sin al la tuta rondo de la tablo. „Kiu el vi volas kunveni, povas diri tion al mi.“

La dungitoj ankoraŭ ne tute glutis la suprizan sciigon.

„Ne ĉiu el vi povos veni kun mi“, plibonigis sin don Leobardo. „Dependos de tio, kiom da buroaj helpantoj kaj kiom da kampadaj administrantoj mi bezonos. Sed por vi ĉiuj estas sufiĉe da loko. La kompanio transprenis du bananplantejojn de la fratoj Montellano, kiel parton de la pago; krome la kompanio havas kvar proprajn bananplantejojn kaj du kakaajn. Kiu el vi deziras ne plu restadi ĉi tie, povos ricevi alian bonan postenon en nia kompanio.“

Kiam la Montellano-fratoj transprenos ĉi tie la monterion?“ demandis don Mariano, la administranto de la bodega.

„Je la unua de aprilo. Kaj certe interesos vin ekscii, ke la Montellanoj aĉetis du pluajn monteriojn kaj transprenos ilin je la sama tago, tio estas La Estancia kaj La Piedra Alta.“

Don Remigio gargaris la buŝon per akvo el glaso, li gargaris brue, elkraĉis la akvon tra la pordo je vasta arko kaj tiam diris: „Do, supozeblas, ke la tri noblaj fratoj ĉi tie volas instali monopolon.“

„Tiel ne nur ŝajnas“, obĵetis la administranto, „tiel estas.“

„Jen kaŭzo plua kaj la finfine decida, sinjoroj miaj, kial mi cedos mian kontrakton je la tridekunua de marto al la fratoj Montellano. Mi prenos tion, kion ili ofertos al mi por la viroj, kiujn mi havas.“

„Memgardu!“ ridante diris la administranto. „Ili ofertos al vi kvaronon de tio, kion vi pagis por la viroj. Sed rezignu pri nenio. Postulu la plenan sumon kaj dudek procentojn aldone por via asertita perdo. La fratoj pagos, kion vi postulos. Sen homoj ili ne povus entrepreni ion en la monterio. La virojn ili bezonas tiom, kiom ili bezonas mahagonon. Sen mahagono ne estus profito, sen muchachos neniu mahagono. Se vi obstine insistos pri viaj postuloj kaj diros, ke vi kondukos viajn virojn al Quintana Roo kaj transprenos tie ciklokontrakton, se ili ne pagos la postulitan prezon, jen la fratoj elŝvitos pecon kaj pagos sen plua vorto.“

„Tio pravas, don Leobardo“, diris la contratista. „Tiuj bezonas miajn virojn pli ol mi bezonas ilin. Mi aranĝos mian prezon laŭ tio. Eble mi ankoraŭ faros bonan negocon antaŭ mia formarŝo el La Armonia.“

„Tiel ni ja nun finfine havos okazon por pensi ankaŭ pri la trinkado kaj por malsekigi kaj ŝmiri per oleo la negocon de nia longjara amiko don Remigio, por ke ĝi pli bone deruliĝu.“ diris don Leobardo kun laŭta ridado. Li vokis al la ĉino, kiu komencis detabligi la lastajn manĝilarojn. „Ĉineto, kuru transen al mia kabano kaj alportu la botelon kun comiteco anejo, la malnovan, ĉu vi komprenas? Estas la botelo kun la ruĝa fermilo sur la korko, la nemalfermita.“

„Mi jam eksaltas, don Leobaldo“, diris la ĉino kaj sagis en la nokton. Post minuto li jam revenis.

„La botelon mi konservis al mi por speciala okazo, caballeros“, klarigis la administranto. „Kaj tiu solena momento estas nun veninta: la ekveturo el la dezerto. La monterio La Armonia kaj Leobardo Chavero revidos sin neniam. Salud, caballeros“


Rimarko

caribes = kariboj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.