La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 3

I

Bona manĝo kapablas plibeligi aĉan vivon per gajaj momentoj, tiel, kiel bona kuiristino kapablas fari edzecon eltenebla. Sed tie, en la monterio La Armonia eĉ la manĝo estis parto de tio, kio tristigas la vivon kaj samrangigas la restadon kaj la laboron al puno.

Du ĉinoj transprenis per kontrakto la nutradon de la dungitoj en la oficinas. Ĉiu dungito ĉiutage pagis peson kaj kvindek centavojn por tri manĝoj, kiuj estis liverendaj de la ĉinoj.

Neniu atendas de la ĉinaj kuiristoj en la naftokampadejoj, en la minejaj regionoj, en la kafo-, sukero-, banano, - sisal-, kaj kakaoplantejoj, en la ĉiklokampadejoj kaj kie ajn ili povas esti, ke ili montru similajn kapablojn ĉe la preparado de homa nutrado kiel la grandaj kuiristoj de francaj restoracioj. Se oni devas akcepti la ĉinajn kampadejajn kuiristojn kaj laboris jam en pluraj kampadejoj kaj havis la eblon kolekti abunde spertojn, tiukaze oni rapide konvinkiĝas, ke tiuj ĉinaj kuiristoj sendube ĉiuj trapasis sian metian lernotempon en la sama kuirejo. En ĉiuj kampadejoj, ankaŭ se ili disas du mil mejlojn, oni ĉiam ricevas la saman manĝon, en la sama formo, en la sama sinsekvo, kun la sama gusto, ja eĉ kun la samaj mankoj de salo aŭ pipro en la samaj manĝoj. La pano, kiun bakas tiuj kuiristoj havas en ĉiu kampadejo, kie ajn ĝi troviĝas, la precize saman oleecan guston. Tiu oleeca gusto devenas de la oleo aŭ de la graso, kiu estas metata en la paston, por ke la pano en la tropika ardo iom pli longe konserviĝu, molu kaj manĝeblu.

La manĝo ĉiam estas sufiĉe abunda. Tion oni devas koncedi. Por la prezo, kiun ĉino ricevas, li ne povas meti kaviaron sur la tablon, ankaŭ ne doni antaŭmanĝon konsistantan el aŭtentika salamo, trufoj aŭ hepatopasteĉoj. Eĉ tie, kie oni pagas ĉiutage al li tri aŭ eĉ kvin pesojn por tri manĝoj, li povas meti nur la kutiman manĝon sur la tablon, ĉar la prezoj, kiujn li devas pagi por la ingrediencoj, estas tiom altaj, ke lia enspezo estas nur iomete pli granda ol tie, kie li devas produkti la manĝojn por peso kaj kvindek centavoj. Prosperas la ĉinaj kuiristoj nur per sia diligento, per sia persistemo kaj per tiel lerte pripensita ekonomio, ke la konata nutrado de kvin mil homoj per du fiŝoj efektive ne povas esti rigardata kiel eksterordinara afero.

Kiel en ĉiuj aliaj kamapadejoj, tiel estis ankaŭ tie: la du ĉinoj limigis sian aĉetadon de varoj je minimumo. Kion ajn ili povis mem produkti, tion ili perlaboris en la tempo, kiu restis al ili inter la kuirado. Ĉiun legomon ili tie mem kultivis sur eta kampo, kies akvumado ampleksis trionon de ilia tuta laboro. Ili bredis kokinojn, porkojn kaj kaprinojn. Ĉion ili persone havigis al si kaj portis ĝin kun apenaŭ imagebla peno tra la ĝangalo sen perdi eĉ nur kokinon aŭ kaprideton. Dum la noktoj ili ne povis pace transdoni sin al sia merita dormo, ĉar ili ĉiam devis gardi siajn kokinojn kaj kapridetojn, por ke ilin ne ŝtelu la fatrasuloj, kiuj estis en la kampadejo.

Dum ĉiu manĝo ili disdonis biskvitojn, freŝajn varmegajn sodokuketojn de la speco, kiu mankas sur neniu tablo en Usono. Tagmeze kaj vespere oni ĉiam ricevis varman kukon plenigitan per ananasoj aŭ bananoj aŭ pomkaĉo aŭ prunoj. De kie la chinks, la ĉinoj ricevis tiujn aĵojn, estis eĉ por la dungitoj enigmo. Pro la tieaj cirkonstancoj la produktado de la plej multaj belaj aĵoj entute nur eblis helpe de konservaĵoj en ladoskatoloj. Sed ili estis je dispono. Kaj se okazis, ke ili ne estis je dispono, tiukaze ekflamis terura tumulto en la comedor. Tiukaze la koleriĝintaj manĝantoj riproĉis la kuiriston, ke li trompas ilin pri la laŭrajta plenvalora manĝo, ke li volas milionuligi sin el ilia malsato kaj mizero kaj ili minacis lin, ke tiukaze, se sekvatage li ne havos ĝustan homan manĝon surtable, ambaŭ kuiristoj retroviĝos ligitaj al longa ŝnuro kaj tiom longe estos trempitaj en la riveron ĝis ili verdiĝos.

Je la matenmanĝo por la caballeros, do tio signifas:la dungitoj kaj la contratistas, oni donadis iun frukton, plej ofte papajon, kiun plantis tie la ĉinoj. Se papajo, melonfrukto de arbo, ne havigeblis, jen eble estis je dispono la koro de juna palmo serĉita kaj trovita de indiĝena knabo en la ĝangalo. Aŭ oni ofertis avenflokojn, aŭ krude muelitan tritikon, aŭ iun alian el la multaj usonaj kornofruktoj, kiuj troveblas sur usona matenmanĝotablo kaj, kiujn transportas diligentaj usonaj fabrikistoj ĉien en Usono kaj en Suda Ameriko en skatoloj kaj kartonujoj, kaj kiujn ili tiom bone enkondukis, ke oni povas trovi kelkajn el tiuj aven-aŭ tritikoproduktoj certe eĉ en la magazeno de la plej eta indiĝena vilaĝeto rande de la ĝangalo.

Kiel sekva menuparto sekvis kelkaj ovoj, ĉiam laŭ la deziro de la manĝulo aŭ rostitaj aŭ kuiritaj aŭ kirlitaj kiel omletoj. Ĉiun deziron oni atentis. Poste sekvis rizo kun stufitaj kubetoj el seka viando. Kaj tiam kafo dolĉigita per kruda sukero kaj grasigita per lakto el lada skatolo.

Multajn el la nomitaj konservaĵoj tiel, kiel ankaŭ kafon kaj de tempo al tempo eĉ teon, oni havis en la stoko de la tienda, kaj tie ili aĉeteblis. Sed nur se la kuiristoj estis en granda embaraso kaj la aĵojn nepre devis havi, ili aĉetis iom en la tienda. Ĉion, kion ili bezonis por la kuirejo, ili ricevis per la trasportoj, kun kiuj ili antaŭe fiksis certajn prezojn.

Tiu, kiu deziris tion, ricevis je la matenmanĝo aldone frijoles, do nigrajn fabojn. Fabojn oni ricevis kiel bazon en ĉiu manĝo, tiel, kiel ĉie en la hispana Ameriko kaj tiel, kiel en la plej grandaj partoj de Usono. Tie tiu manĝo distingiĝas nur per tio, ke krom la nigraj faboj, simile tiom ofte estas donataj brunaj aŭ blankaj faboj.

Post la matenmanĝo laboris la dungitoj aŭ ili pretendis fari ion ajn, kion ili nomis laboro. De tempo al tempo ili foriris por fiŝkapti rivere aŭ por ĉasi ĝangale. La predon oni vendis al la ĉinoj aŭ al aliaj loĝantoj de la monteria urbo.

Kelkfoje la dungitoj devis labori ankoraŭ pli streĉe. Tio estis, se ili ricevis de la administranto la komision rajdi al foraj semaneos por inspektado kaj por enkontigi la produktitajn kvantojn de la hakita ligno. La semaneos, la distriktoj en la profundoj de la ĝangalo, kie oni hakis la mahagonon, kelkfoje malproksimis pli ol tutan streĉan tagan rajdon de la oficinas. La posta plej proksima semaneo estis de la unua denove malproksime duonan aŭ kvaronan tagon. Tiel facile povis okazi, ke la adminstranto aŭ unu el la dungitoj, se ili frekventis semaneo-n, estis survoje dum semajno aŭ eĉ pli longe.

Por la administranto aŭ la dungitoj tiuj inspektaj rajdoj, kvankam ili permesis certan ripozon de la trista unuformeco de la vivo en la oficinas, estis torturo.


Rimarko

comedor = manĝohalo.

II

La ĝangalo ĉie estis la sama laŭ aspekto, sen oferto de iu ŝanĝo por la okuloj aŭ la animo. En la densa, malseka ĝangala pelmelo la ardo estis pli premanta kaj pli laciga ol en la oficinas. La malhele verda krepusko, kiu neniam maldensiĝis, ŝarĝis la animon kaj la koron kaj estigis la melankolian senton, ke ĉio surtere estas sen senco. Eĉ la grandaj simioj, kiuj saltis alte en la arbokronoj de branĉo al branĉo kaj sekvis la rajdiston kun kriado proksimume dum tridek minutoj, kaj kiuj ĵetis al la vojaĝanto forrompitajn putriĝemajn branĉojn, tute perdis pro ofteco post kelkaj horoj ties intereson.

Kun la indiĝena knabo, kiu akompanis lin, la rajdanto povis paroli preskaŭ pri nenio, ĉar la knabo parolis nur la indiĝenan kaj la rajdisto nur la hispanan kaj kutime konis nur la plej necesajn indiĝenajn esprimojn kaj nociojn.

Ne malofte la administranto aŭ la dungitoj revenis hejmen de tiuj rajdoj malsane por ĉiam, kun korpo plenigita per nevenkebla febro kaj kun animo ekputriĝanta de kronika pigremo kaj kun ĝeneralaj inertoj de pensado kaj strebado.

Reveninte de tia rajdo, la empleado, la dungito, dum semajno perceptis la manĝojn de la ĉinoj kiel verajn donojn de Dio kaj la ananasajn tortojn, kiujn li, kiel li asertis ankoraŭ kvar semajnojn antaŭe, eĉ ne povis flari sen esti inundata de naŭzo, li rigardis nun kiel la plej delikatan, kion ĉina aŭ kiu ajn alia homa kuirarto kapablas krei.

Laŭvere oni supozus, ke tiaj rajdoj esence kontribuis al tio, ke la caballeros povis kutimiĝi al tiuj eterne samaj manĝoj tiom, ke ili verŝaĵne perdus la apetiton, se la manĝoj iam deflankiĝus iomete de si mem. Tion oni kompreneble ne devis timi, ĉar la ĉinoj nur pro serioza atako de mensa handikapiteco pliigus la dek kuirreceptojn, kiujn ili kapablis kuiri, je unu aŭ eĉ je du manĝoj.

III

La tagmanĝo konsistis el diversaj menueroj. Jen la buljono, ĝi estis la unua parto. La buljono laŭ la baza elemento estis ĉiam la sama buljono, kelkfoje kuirita kun seka viando aŭ kun sovaĝa porko, aŭ kun sovaĝa meleagro aŭ oferita koko, sed kelktempe el freŝa porko aŭ kaprinoviando. Sed egale el kiu speco de viando la buljono estis kuirita, ĝi gustis ĉiam same nedifinebla kaj akveca, tiel, ke eĉ por sperta frandulo estus tre komplika afero diri kun certo, kiu besto kaj kiu birdo liveris la bazan elementon de la buljono.

Sed por ne tro evidentigi la samformecon, okazis ofta ŝanĝo rilate la firman parton de la saŭca buljono. Tiu firma parto ĉiam estis farita laŭ la semajna tago aŭ el rizo, aŭ el brunaj faboj, tomatoj, nudeloj aŭ el garbanzos, do el grandaj hispanaj pizoj, kiuj havas la econ apenaŭ moliĝi. La ĉinoj sorĉis ankaŭ verdajn legomsupojn pri kies deveno en la kampadejo cirklis multspecaj onidiroj.

Kiel duan menueron oni prezentis kelkajn ovojn. Ĉiu unuopa manĝanto ĉe la surtabligo de la buljono estis demandata kiel li deziras havi la ovojn. Post la ovoj sekvis surtablen bifsteko el seka legomo. Tiu bifsteko estis tiel leda, ke oni devis tranĉi ĝin en kubetojn, kiujn oni, post mallonga provo de sensukcesa maĉado, simple glutis, por ke oni almenaŭ havu ilin en la stomako kaj tiel sekurigu al si la percepton, ke oni manĝis bifstekon. De tempo al tempo kompreneble oni ricevis anstataŭ la bifsteko freŝan ĉasitaĵon, kokon, sovaĝan birdon aŭ kaprideton.

Tiom malmulte, kiom la manĝantoj de tempo al tempo sciis pri la deveno de la verdaj legomsupoj, tiom malmulte ili sciis en preskaŭ ĉiuj kazoj ion pri la devenoj de la seka viando kaj de la freŝa viando. La ledeco de la seka viando senprobleme konkludigis, ke temas certe pri la viando de maljunaj lacigitaj muloj kaj azenoj, kiuj per si mem fortrotis en la regnon de l’ eterneco kaj ankoraŭ sufiĉe frue estis trovita antaŭ ol ili estus tro fridaj por esti uzataj kiel bonkvalita viando. Krome temis eventuale ankaŭ pri tiuj bestoj, kiuj falis kaj minuton antaŭ ol ili mortis, estis mortpikitaj. Kaj fine temis ankaŭ pri muloj kaj ĉevaloj, kiujn eble atakis pumo, kaj kiuj sufiĉe kapablis defendi sin por ankoraŭ povi treniĝi en la proksimecon de la kampadejo por tie ricevi pro kompato la mortigan pikpuŝon.

Pri malnova, bone salita seka viando, ne direblas kun certeco, de kia speco la besto devenas. Se la gusto ŝajnis suspektiga al la manĝantoj, ili vokis kutime ĉinon al si: „Aŭskultu, chinito, malgranda ĉino, kiu malĝojiga speco de viando tio estas hodiaŭ? Vi ja ne eble krude transmondigis maljunan mulon, ĉu?“ Post tio la ĉino haltis dum sia hasta kurado de servado, kunfaldis ambaŭ manojn super la brusto, ridetis la belan rideton de kontenta kaj grasa budhao kaj diris: „Caballelos, ho, miaj sinjoloj, ĉu vi ne konas tiun bonegan viandon? Kia peko kontlaŭ la saĝoj de Konfuceo! Jen la viando de supelba bona foltika ĝangalovilaplo. Jen donaco de la ĉielo en tiu tiom tlista legiono. Ĉu vi dezilas pluan bonan tlanĉaĵon de la femulo, caballelos?“

Al tio la ĉinoj disdonis freŝan blankan panon kaj varmegajn sodobakitaĵojn. Krome tomatojn kiel salaton. Ankaŭ rizon kun muelita kapsiko. Ĉe maloftaj okazoj ili disdonis ankaŭ telereton kun avare surmetitaj terpompecoj aŭ kun rostitaj terpomaj disketoj.

Poste sekvis la neeviteblaj nigraj faboj, aŭ tutaj aŭ disfrotitaj aŭ varmigitaj kiel kaĉo nomata: frijoles, refritos. Kio ajn mankis ĝis tiam je la abunda plenigado de la stomako, okazis per aldona porcio da frijoles. Ili estis la kerno de tiu manĝo, kiel de ĉiu alia je la tago.

La akvo, kiu staris en argilaj boteloj sur la tablo, estis simple la akvo, kiu estis ĉerpita el la rivero. Iafoje ĝi estis flaveca, de tempo al tempo ruĝeca kaj kelkajn fojojn verdeca. Oni trinkis ĝin tiel, kiel ĝi venis el la rivero. Se iu aludus, ke oni kuiru aŭ iel filtru la akvon, oni sendube supozus, ke en lia kapo kelkaj klapoĉarniroj j estas lozaj. La glaso kun aguardiente, kies enhavo post la kafo gargare estis sendita stomaken, jam zorgis por la kuirado kaj filtrado de la glutita akvo. Kaj se tiu malnova kampadeja rimedo ne taŭgus, jen kilometron malproksime de la ripozejo estus ja sufiĉe da loko, kie oni povus enfosi la akvotrinkinton, ĉe kiu ne funkciis la filtrado. Nur ne ekscitiĝi pri tiaj bagateloj, ĉar ja finfine ĉiam okazos la sama.

Post la frijoles sekvis la ananasa torto aŭ banantorto aŭ torto plenigita per marmelado, kies deveno por la manĝantoj restis simile tiel malklara kiel la deveno de la verdaj legomsupoj kaj de certaj manĝoj el la seka viando de la ĝangalaj viraproj. La tortopecon oni moligis dum la glutado per glaso da frida teo aŭ varmega kafo. La teo de unu el la chinitos estis ofertata kun la rimarko: „Te, helado, cabaleUo!“ Tio signifis: Glacia teo. Sed ĉar tie ne ekzistis glacio, la donita teo estis varmeta. Per duono de citrono kaj per abunda sukero ĝi ricevis guston. La saĝaj viroj preferis varmegan kafon, kun granda ŝprucaĵo de usona lakto el skatolo kaj kun du aŭ tri pecegoj da kruda sukero.

Se ankaŭ tio estis finita, la manĝantoj gruntis, etendiĝis, forte spiregis, oscedis, ekbruligis cigaredon, treniĝis eksteren en la ombron de la kornice superpendanta tegmento de sia bangalo kaj faligis sin en la hamakojn.

IV

Ĉifoje ili almenaŭ havis senkulpigon por sia nelaboremo. Nu, kiu idioto estas tiel stultiĝinta, ke li sidiĝas en tiu tagmeza ardo ĉe kalkulregistroj? La ĵurnaloj ja tute kaj ĝis la lasta paĝo moliĝus de la riveretoj de ŝvito, kiu torentas de oni.

Post paca dormo dum tri aŭ kvar horoj la plagataj dungitoj rektiĝis de siaj balancaj hamakoj kaj gargaris la gorĝon almenaŭ per kvarono de brandobotelo, kun la rimarko, ke ili devas lavi la dormon el sia stomako kaj samtempe seninfektigi la glutitan akvon.

Nun ili vagadis iom en la kampadejo, nur por konstati, ĉu ankoraŭ bonstate ĉeestas ĉiuj inoj, je kies ĉeesto oni havis intereson pro la longaj vesperoj. Trankviligite la viroj retropromenis al la ĉefaj konstruaĵoj kaj nun fine komencis sidiĝi antaŭ la ĵurnaloj. Malferminte sian tagregistron, ĉiu el ili ĝemis dum iom da tempo, bruligis cigaredon kaj skrapadis la inkecan krajonon, kiun li ekintencis uzi intertempe. Kiam la inkeca krajono fine inklinis al tio esti uzebla, tiam la dungito memoris pri tio, ke por regulita digesto necesas ankoraŭ aliaj aferoj ol nur seninfektado de la stomako. Li serĉis malnovan gazeton kaj marŝis transen al la dometoj, kie li decidis legi la gazeton en paco kaj kun sindediĉo por esti informita pri la politiko, kiu deruliĝis antaŭ kvar monatoj surtere, ĉar tiu gazeto estis la plej nova, kiun li havis. Kaj ĉar jam ĉio pasis kvar monatojn, la leganto ne eskcitiĝis kaj lia digesto tial estis senĝenata kaj ne malsaniga.

Ĉe tiu necesa kaj interesa okupo pasigis ĉiu individuo almenaŭ horon. Sed, se la gazeto estis plenigita per longa murdoraporto aŭ per bone ludata geedziĝa dramo, jen oni dediĉis ĝis du horojn al la digestado. Oni devas honori kaj respekti sian korpon, se oni posedas ĝin; post la transmondiĝo de la korpo ja ne plu havos valoron okupiĝi pri la digesto.

Forlasante la dometon, rimarkis la empleado, ke intertempe ekmalheliĝis, tiel, ke certe baldaŭ estos la sesa vespere. Ĝis la sesa li estis devigita labori. Tio legeblis en lia kontrakto.

Li rapidis nun transen al la burooj, kie tiu aŭ tiu el liaj kolegoj ŝajne jam provis iom labori kaj atendis nur la momenton, kiam dometo por bezono estos libera, por esti informita pri la kuro de l’ mondo interne de la lando kaj ekstere.

La reveninta viro fariĝis nun tre diligenta, li skribadis kvazaŭ sovaĝiĝinte je sia ĵurnalo, haste ŝovadis notfolietojn kaj listojn sur sia tablo tien kaj tien kaj pelmeligis ĉiujn paperojn tiel, ke tiukaze, se subite venus en tiu momento la administranto, tiu rimarku kun kontento la diligenton kaj paciencon de liaj subuloj.

La administranto malofte atendeblis pli frue. Li havis sian propran buroon apartigitan de la ceteraj. Sed, ĉu li pene laboris, uzante ĉiujn siajn spiritajn fortojn, aŭ ĉu li okupiĝis kun tiu aŭ tiu damo aŭ kun siaj du donantinoj de ĝojo, uzante ĉe tio ĉiujn siajn fizikajn kapablojn, tion esplori ne apartenis al la laŭkontraktaj taskoj de liaj subuloj. Por tio tie estis li la administranto, por ke li havu la rajton mem decidi, kiu el liaj devoj plenumendis je tiu aŭ tiu horo plej urĝe.

Kaj okazis, kiel ajn strange tio ŝajnas al naivulo, ke ĝuste en tiu momento, kiam la administranto venis en la buroon, estis eksvingata la mansonorilo, per kies jubilaj sonoj vokis unu el la ĉinoj la caballeros al la vespermanĝo, dum la administranto trovis ĉiujn siajn subulojn tiel furioze skribantaj en la tagregistrojn, ke torentis ondoj de ŝvito de iliaj ruĝaj varmegaj fruntoj, kaj li povis kontenti rilate al tia disciplino kaj tioma laborfervoro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.