La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 7

I

Fariĝis noktomeze.

La caballeros oscedis kaj etendis la membrojn. La botelojn oni esploris ĝis la lastaj gutoj, kiuj eblas eligi por plenigi glaseton. Por ĉiu ankoraŭ troviĝis laŭorda glutaĵo por la nokto.

Antaŭe, antaŭ la comedor, oni aŭdis ambaŭ ĉinojn manipuladi sian porkon. Ĝi kaŭzis multe da laboro; ĉar ĝi apartenis al la hararkovrita speco, de kiu oni detiras la felon ĉe la buĉado, aŭ kiun oni devas eĉ eltranĉi, se la senhaŭtigo ne glate funkcias, kiel tio ofte okazas.

„Hasta manana! Ĝis morgaŭ, caballeros\“ diris don Severo, dum li pigre etendis sian pezan korpon. „Ankaŭ mi nun kuŝigos min sur mian rimenmatracon. Mil damnoj! Mi estas sufiĉe laca.“

„Hasta manana, don Severo!“ respondis la caballeros kaj dormeme retiriĝis el la comedor por rampi en siajn bangalojn.

Sen esti invititaj, sed sekvante instinkton, ili ĉiuj kolektiĝis en la bangalo de la administranto, kiu eligis komitekobotelon kaj konsilis al ĉiuj ankoraŭ ĝue sorbi lastan gluteton.

„Jen fajna bando, tiuj fratoj!“ diris don Mariano. „Tiuj skuos la monterion.“

„Tion mi povas ĵuri al vi“, konfirmis don Rafael, „tion mi povas ĵuri. Tiuj certe skuados la monterion. Por Madre Santisima, de kie ili nur venis? Ili certe apartenis iam al la plej malsuba rango de arrieros, de mulopelistoj.“

„Ĉu apartenis?“ ripetis don Leobardo ironie. „Ĉu nur apartenis, caballeros? Tiuj ankoraŭ nun apartenas al tiuj, kaj ankoraŭ nun ankoraŭ ne estas io alia krom mulpelistoj kaj certe neniam fariĝos io alia, eĉ se ili enspezus milionojn de pesoj.“

„Mi volus sciis nur, kiel ili volas mastrumadi la tri monteriojn sen contratistas?“ opiniis don Rafael.

„Simple, tiel, kiel ili planas tion, kaj eĉ kun grasa gajno“, diris don Leobardo. „Ili alvenis kun ses capataces , kiujn ili bone konas kaj kun kiuj ili jam laboris dum la du lastaj jaroj. Tiujn ses ulojn vi devas foje rigardi.“

„Mi vidis ilin hodiaŭ posttagmeze“, interdiris don Eladio. „Tiuj ne estas nur fiaj kaj malicaj subestroj , kiaj capataces eble estas. Tio estas ekzekutistoj, veraj ekzekutistoj.“

„Vi bone observis tion, Eladio“, koncedis don Leobardo. „Tiuj, ĉiu el ili, voros dum dekdu monatoj almenaŭ tridek muchachos kun haŭto kaj hararo. Sed ili havigos mahagonon, tio estas certa. Kaj kun la capataces, kiuj plu restados ĉi tie kaj ne forvojaĝos kun siaj contratistas, la Montellanoj havos bonan kaj fidindan stabon. Ili pagos al la capataces peson kaj kvindek centavojn ĉiutage. Kaj krome ili havos en ĉiu semaneo ĉef-capataz-on, al kiu ili donos po kvindek centavoj por tuno da liverita mahagono, kaj la dua capataz ricevos por ĉiu tuno realon. Ili ja zorgos por tio, ke oni produktos mahagonon, pri tio certu, sinjoroj miaj. Al la contratistas ili po tuno devus pagi dek pesojn, kaj al la capataces ili pagos kvar realojn al la unua kaj unu realon al la dua, tio estas sesdek du centavoj por ĉiu tuno anstataŭ dek pesoj. Kaj la capataces forkisos por tiu eta dividendo, kiun ili povos enspezi, la kotkruston de la nuko de la fratoj kaj estos obeemaj kaj fidelaj, dum la contratistas volus havi sian propran volon kaj ne lasus komandi sin.“

„Sed kiel longe tio iros tiel, tion scias nur la dioj“, diris don Rafael.

„Sed intertempe la fratoj plenigos grandan sakon da mono, kaj se la radoj de la negoco ekgrincos, ili retiriĝos. Sed kial tio koncernu min? Mi plantos sisalon. Estos foje io alia, malsama al la jaroj en la ĝangalo, kie oni povas fariĝi nur freneza, kaj tage kaj nokte estas ĉirkaŭata de fantomoj.“ Don Leobardo sidiĝis sur la eĝon de sia kruda lito kaj komencis detiri siajn botojn. „Tie mi devos rajdi nur kvar horojn kaj tiam mi estos jam en urbo. Ĝi estas malgranda, ja eĉ eta, sed estas urbo. Ĉi tie mi devus rajdi tri semajnojn tra la ĝangalo antaŭ ol mi ekrigardus ion, kio povus esti urbo, se la homoj iom pli penus fari urbon el ĝi.“

Li turnis sin al don Remigio: „Ĉu vi kunprenos vian muchacha Javiera, don Remigio?

„Kompreneble, vi ja eble ne pensas, ke mi metos la knabinon en la manojn de tiuj seksperfortuloj? Eble ŝi ne multe taŭgas kaj ŝi havas riĉan, tute skuatan vivon post si, tio certas, sed tiom mi tamen ne dolorigus ŝin, ke mi transdonus ŝin al la graco de tia, kia estas Acacio.“

„Sed eble ja plaĉus al ŝi postresti ĉi tie.“

„Tio estus tiukaze ŝia afero, kaj mi ne transprenus kulpon. Sed ni jam interkonsentiĝis pri tiu afero. Ŝi foriros kun mi kaj tiam postrestos en Jovel, kie mi aĉetos al ŝi butiketon, kion mi promesis al ŝi. Kaj tiun butikon ŝi havu. Sed kie estas viaj du favorulinoj, don Leobardo?“

„Tiuj estas en la bangaleto apude. Ili nun jam delonge dormas. Mi ne aĉetos magazenon al ili. Ili ankaŭ ne volas havi iun. Ili preferas helpi al mi ĉe la kultivado de sisalo.“

„Tion mi nomas lojaleco kaj fideleco“, ridante diris don Remigio. Tiam li laŭte oscedis kaj diris al siaj kamaradoj, al la cetera triopo de contratistas, kiuj estis ĉe li: „Well, companeros, mi pensas, ke nun ankaŭ ni kuŝigu nin sur niajn tabulojn. Estas jam post la unua, buenas noches, caballeros!“

„Hasta mañana, don Remigio!“


Rimarko

Hasta mañana = Ĝis morgaŭ!

II

La fratoj Montellano aĉetis nur proksimume duonon de la ĉeestantaj muloj de la kompanio por teni la prezon malalte. Ili ankaŭ ne havus bezonon por ĉiuj bestoj, almenaŭ ne en la unua jaro. Estis ilia intenco kunaĉeti junajn bestojn de la indiĝenaj bredistoj kaj plenkreskigi la bestojn tie en la monterio, kie la paŝtejoj kostis nenion al ili.

Tial por la ekvojaĝontoj estis sufiĉe da bestoj por la rajdado kaj la portado de la pakaĵoj. Don Leobardo posedis ses proprajn altkvalitajn mulojn. Don Rafael kaj don Mariano, la pli maljunaj el la dungitoj havis po tri proprajn bestojn; el la pli junaj pluraj havis bonan rajdobeston. Don Remigio havis kvin da ili, ĉiu el la ceteraj contratistas havis kvar.

Tamen la bestoj ne sufiĉus por transporti la grandan kvanton de la forvojaĝontoj. Al la dungitoj, al la contratistas kun po unu capataz, kiuj volis resti ĉe sia mastro kaj ne pretis labori kun la Montellanoj, aldoniĝis la knabinoj, kiuj decidis vojaĝi kun tiuj, al kiuj ili havis pli da fido ol al la novaj posedantoj.

Krome tie ankoraŭ estis ambaŭ ĉinoj, kiuj ne volis migri solaj, sed kun la granda karavano. Ili pensis ĉe tio pri la pli granda sekureco, kiun ebligas la vojaĝado en granda trupo. Sed tio ne estis la ununura kaŭzo. La alia kaŭzo same gravis al ili. Se ili vojaĝos kun la karavano, ili povos kuiri por la caballeros dum la longa veturo, kiu daŭros ĉirkaŭ tri ĝis kvar semajnojn, kaj tiel ili povos daŭrigi sian negocon sen interrompo. Kvankam don Leobardo kaj don Rafael havis siajn proprajn muchachos, la tielnomatajn mozos, kiel helpantojn kaj tial ne bezonus ricevi la manĝon fare de la ĉinoj. Sed estos pli oportune havi iun, kiu respondecigeblas por la manĝo. La ĉinoj pene kunportis sian tutan kuirilaron, kaj ili eĉ promesis, ke ili ĉiutage pretigos varmegajn sodobakaĵojn. Kiel ili intencis fari tion, estis ilia sekreto. Sed je la dua tago de la vojaĝo montriĝis, ke ili vere sukcesis surtabligi matenmanĝe kaj vespermanĝe varmegajn sodobulkojn. Tagmanĝojn dum la vojaĝo oni ne preparis.

Don Leobardo transprenis la taskon konduki la bestojn, do la ĉevalojn, mulojn kaj kelkajn grandajn azenojn, kiuj ne estis inkluditaj en la vendon, al la ĉefkomandejo de la kompanio, de kie li kunprenu ilin aŭ al Jukatano aŭ konduku ilin al la bananplantejoj de la kompanio.

Sed, ĉar la bestoj, kiujn li kunkondukis komisie de la kompanio, kaj ĉiuj bestoj, kiuj estis la posedo de la dungitoj kaj de la contratistas, tamen ne sufiĉus por transporti la tutan karavanon kun ĉiuj pakaĵoj kaj valizoj, oni akceptis la proponon de don Severo, disponigi al la vojaĝantoj aldone eĉ ĉiujn ĉi bestojn, kiujn li aĉetis kun la monterio. Tiel grandanima kiel tio aspektis dum la unua rigardo, la oferto kompreneble ne estis. Don Severo en ĉiu kazo devis sendi karavanon al Jovel por alporti necesajn varojn, kiujn oni bezonas. Tiun karavanon gvidos liaj arrieros. La bestoj marŝos ĉiuj sen ŝarĝo kaj oni ŝarĝos ilin nur por la retrovojo. Tial ne malavantaĝis, ke li lasis kuniri la bestojn tuj nun, kaj ĉu ili portos pakaĵojn ĉu ne, tio malmulte gravis. Estos ankaŭ pli bone por liaj uloj vojaĝi kun la granda karavano; estos malpli danĝere, kaj la vojo, kiu sub la tropika suno fermkreskiĝis tiom rapide, ke oni trovis ĝin post ses semajnoj nur tiukaze, se oni konis ĝin precize, nun estos elhakita maĉete de la multaj muchachos, kiuj iros kun la karavano, kaj ĝi estos ankoraŭ malferma, kiam la karavano de la Montellanoj revenos sur la sama vojo. Kvankam li sendube havos avantaĝojn pro tio, ke li kunsendos siajn bestojn, li tamen ne forgesis montri mienon kaj geston kvazaŭ li oferus multe pro nura helpopreteco por siaj kuncivitanoj. Tio faris plaĉan impreson al ĉiuj, kiuj nun ekveturis; kaj dum la adiaŭo postlasi bonan impreson, iutage povus fariĝi valora por li. Sed li pensis eĉ plu antaŭen. La karavano, kiam ĝi venos al Jovel tie laŭdos lian grandanimecon kaj li tre deziris gajni bonan reputacion en tiu grava urbo, tiukaze estos pli facila por li ricevi kreditojn, se li bezonos ilin; kaj li deziris ricevi pozitivan famon en la vilaĝoj de la indiĝenoj, el kiuj li volis logi novajn laboristojn por sia monterio. Sen lia subteno per ĉiuj bestoj de la monterio, la vojaĝontoj havus diversajn malfacilaĵojn.

III

La origina plano antaŭvidis, ke la karavano je la dua tago post la alveno de la Montellanoj tre frue matene ekmarŝu. Sed tio ne eblis.

Ĉe la ŝarĝado de la pakaĵoj montriĝis, ke multaj pakaj seloj troviĝis en tre aĉa stato. Kaj kiam la arrieros nombris la bestojn, ili vidis, ke multaj bestoj ne estis kaptitaj, ĉar ili troviĝis tro for de la centra kampadejo.

Oni devis serĉi ilin kaj tio kostis multe da mono.

Multaj bestoj, kiuj troviĝis dum semajnoj sur la prerioj, havis murdajn vundojn de jaguaroj aŭ de serpentoj, malfermajn tuberojn kaŭzitajn de insektopikoj. Tiujn bestojn oni devis kuraci, por fari ilin marŝkapablaj.

La arrieros havis malfacilaĵojn kun la envicigo de la bestoj laŭ ties labor- kaj portokapabloj, kaj ili havis eĉ pli da peno kun la ordigo de la pakaĵoj. Krome ili malkovris, ke la nutraĵa provizo, kiun ili aĉetis por si mem en la tienda, estis nesufiĉa, kaj ili tial devis aĉeti pluajn nutraĵojn.

Du knabinoj lamentis kaj klarigis, ke ili estas malsanaj kaj ne povus elteni la vojaĝon, se oni ne atendus tri tagojn ĝis ili fartos pli bone.

Kontraŭ tagmezo de la ekvetura tago fine ĉio estis plenumita tiel, ke eblis ŝarĝi la bestojn.

Don Leobardo proksimiĝis kaj trarigardis la kampadejon: „He, muchachos, vi bezonos almenaŭ horon kaj du duonon por la ŝarĝado.“

„Jes ja, tiom da tempo ni certe bezonos, patrono“, diris unu el la carrieros.

„Tiam estos ĉirkaŭ la dekkvara, kiam ni povos ekmarŝi.“

„Certe tio tiel estos, patrono.“

„Kaj je la kvina ni devos halti por prepari noktan ripozejon, ĉar la nokto tiom rapide malsupreniĝos.“

„Certe, patrono. Estos tiam tiel nigra, ke oni vidos nenion plu.“

„Nu, en ordo“, diris pro tio don Leobardo, „tiukaze ne indos la penon, ke ni nun ŝarĝos la bestojn kaj ekmarŝos. Bone ripozu kaj ne drinku. Kaj morgaŭ matene je la kvina kaj duono ni jam marŝos! Ĉu komprenite?“

„Tio estos la plej bona, patrono“, respondis konvinkite la arriero.

Don Leobardo konigis sian ordonon, kaj ĉiuj konsentis ĝin.

IV

Sed tiu, kiu tamen ne konsentis, estis don Severo.

,,Amigo, oiga; aŭskultu amiko mia!“ li diris al la administranto. „Se vi tiel frue ekvojaĝos, mi havos malfacilaĵojn.“

„Pro kio, Don Severo?“

„Jen forkuros de mi duono el miaj homoj kaj foriros kun via marŝkolono. Sole iri tra la ĝangalo, ili timas. Sed nun ili havos bonan okazon fuĝi. Ĉu vi ne povos atendi ĝis la oka? Tiam estos pli facile por ni kontrole gardi la virojn, kaj mi povos superrigardi la batalkampon.“

Don Leobardo ridis: „Don Severo, tion vi ja devus scii pli bone, kiel tio deruliĝas dum la unua tago ĉe ekveturo de tia granda patache. Mi ĝojos, se ni marŝos jam je la naŭa.“

Don Severo tamen aranĝis ĉiujn antaŭpreparojn por malhelpi dizertantajn homojn. Li vokis Felikson kaj Acacion al si. Ili manprenis la liston, sur kiu troviĝs la nomoj de ĉiuj tiuj, kiuj laboris tie en la ĉefa kampadejo, en la tereno de la oficina, metiistoj kaj peonoj.

Li starigis la homojn laŭvice, legis la nomojn unu post la alia kaj kun sia frato rigardis ĉiun atenteme por konatiĝi al ili. Tiam la homoj en la vico ricevis la komision morgaŭ je la kvina ree stariĝi laŭvice, por engrupigo al laboro. La tempon oni indikis per tio, ke don Feliks sonorigis sonorilon, kiu pendis en la portiko de la ĉefa oficina.

Kiam la laboristoj sekvamatene aperis por la laboro, la tuta tereno troviĝis jam en tumulto kaŭzita de la antaŭpreparoj fare de la ekvojaĝontoj.

Don Severo kunkolektis ĉiujn siajn laboristojn je unu flanko de la tereno, sufiĉe malproksima de la svarmanta kampadejo de la ekveturonta karavano. Tie li grupigis ilin en du partojn. Unu el la grupoj, inter ili la metiistoj, li kondukis al la bodega, kie ili ordigis sub lia kontrolo la deponejon kaj notis la inventaron. Tie ili ĉiuj laŭorde kunestis kaj povis eskapi neniu. La duan grupon, plej ofte peonojn, kutime laboristojn indiĝenajn, li kondukis profunde en la ĝangalon, kie li ordonis al ili haki trunkojn kaj tranĉi palmfoliojn, kiuj necesis por nova konstruaĵo.


Rimarko

patache (hisp.)= kuntekste: karavano, ekspedado.

V

Vesperon antaŭe la Montellanos ruze elkovis novan kaj bonegan planon. Ili decidis liberigi la kampadejon de la multnombraj kolportistoj de aguardiente. Ne eble por enkonduki bonajn moralon kaj moron, sed por ke la salajroj, kiujn ili pagis al la laboristoj, iru ne en aliajn manojn, sed en la proprajn. Ĉio, ankaŭ la lasta verdigra centaveto revenu en iliajn poŝojn kaj restu en ilia familio.

Tial do granda cantina, luksa taverno, estis konstruenda, ĉe unu flanko de la tereno, sufiĉe malproksime de la oficinas. Tiun cantina ili ludonis al fervora cantinero, tavernisto, kiu ne devis pagi luon, sed anstataŭ tio el siaj enspezoj, egale de ĉiu speco, transdonis kvardek procentojn al la Montellanoj. Al tiuj enspezoj apartenis ankaŭ la enspezoj de la cantina, de la starigita rulettablo kaj de la ceteraj ludoj, krome ankaŭ la enspezoj de la inoj, kiuj plezuriĝis kun la vizitantoj de la cantina.

Vizitanto devis pagi por la ino ĉe la cantinero, ne al ŝi mem. Tial la vizitanto ricevis kuponon, ficha, kiun li transdonis al la damo kiel pagon. La ino pli poste transdonis la kuponon al la cantinero, por kio ŝi ricevis dudek kvin procentojn el la pagita prezo kiel sian enspezon. Tiel ankaŭ tiu negoco kontroleblis tiel bone, ke la Montellanoj precize povis prikalkuli sian enspezon el la pago kaj la cantinero aŭ la inoj povis kaŝi neniun kalkulon por si mem.

Se poste okazis, kiam la Montellanoj instalis jam la negocon ĝuste laŭ sia imago, ke la inoj favoris je propra kalkulo aŭ pro nura komplezemo aŭ amikeco vizitanton plaĉan al ili sen preni la kuponon de la cantinero, oni serioze avertis ilin. Sed, se oni kaptis iun el ili je dua fojo pro tio, ke ŝi trompis la fratojn Montellano je ties enspezparto, tiukaze oni transdonis ŝin al la capataz de la oficinas, por skurĝado.

En lia patrio, en Hispanio, aperis en la regionaj gazetoj ofte artikoloj, kiuj laŭdis don Severon kiel modelan ekzemplon de diligento, persistemo, eltenemo kaj komercista genio kaj prezentis tiun bonegan viron al la ĉiam nekontentaj laboristoj de Hispanio, kiuj laŭdire estis nur anarkiistoj kaj komunistoj, kiel idealon de laborema homo, kiu mizere povra elmigris al Meksiko kaj alvenis en Verakruco kun nur dudek pesoj en la poŝoj, sed per diligento kaj lerto fariĝis interne de dudek jaroj posedanto de pluraj monterioj, akirinte posedon, kiu ampleksis dekdu milionojn da pesoj.


Rimarko

cantina = kantino.

VI

Dum don Severo kaj don Feliks okupis ĉiujn laboristojn de la oficinas kaj tenis ilin sub persona kontrolo, don Acacio devis plenumi la taskon observi la forvojaĝantan karavanon duonon de tago, li devis akompani ilin kaj tiam reveni. Li rajdis antaŭe. Je favora loko li atendis kaj lasis preteriri la tutan karavanon, bone observante ĉiujn vojaĝantojn, speicale tiujn, kiuj eble povus esti laboristoj de la Montellanoj. Tiam li rajdis post la karavano. Proksimume je la kvara posttagmeze li rajdis pluan fojon ĝis la pinto de la karavano kaj lasis preteriri ĉiujn ankoraufoje, por esti certa, ke neniu dizertanto kaŝiĝas en la karavano. Poste li retrorajdis kaj observis zorgeme la vojon kun la intenco kapti ankaŭ tiujn, kiuj eble ŝteliradis malantaŭe por aliĝi al la karavano pli poste.

VII

Don Leobardo origine kun sia karavano ne volis vojaĝi al Jovel, ĉar tio estis ĉirkaŭvojo por li. Lia plano estis sekvi ekde Hucutsin laŭ la norda direkto por atingi kiel eble plej rapide Villahermosa kaj tie aperi en sia kompanio por raporto.

Sed alvenante en Hucutsin, li ricevis la mesaĝon, ke la baĥajontekoj, kies vilaĝoj kaj setlejoj troviĝis sur lia vojo en norda direkto, jam denove tumulte ribelas pro la maljusteco, kiun ili, laŭ ilia opinio, dum la lastaj monatoj devis suferi de la registaro, speciale de la jefe politico kaj de la malpli altrangaj oficistoj.

Estis certe, ke la ribelantaj indiĝenoj atakus la karavanon por prirabi ĝin de la armiloj kaj de la municio, kiujn la viroj portis ĉe si. Samtempe tre verŝajne atendeblis, ke ili postulos altan elaĉetan monsumon por la nemalhelpata tramarŝo de la karavano tra siaj terenoj. Atendi la federaciajn trupojn, kiuj eble jam marŝis kiel punekpedicio, rigardis don Leobardo kiel tempoperdon. Krome la federaciaj trupoj ne estis garantiaĵo por sekureco. La indiĝenoj kaŭris sin kaŝe en densa vepro. Ili estis tiel lertaj rilate la manieron de sia batalo, ke ili laŭplaĉe elserĉis sub la okuloj de la akompanaj soldatoj kaj vojaĝantoj mulojn kun pakaĵoj el la karavano kaj malaperis kun la predo tiel rapide en la profundon de la vepro, ke la persekutantaj soldatoj povis fari nenion kontraŭ tio. Se deflankiĝis patrolo maldekstren, tiukaze oni atakis la karavanon de dekstre kaj male. Estus necesa regimento por gardi la karavanon kontraŭ tiu metodo de milito. Sed la soldatoj en aliaj lokoj estis pli bezonataj por gardi la pli grandajn domenojn de la federacia ŝtato en la ĉirkaŭejo kaj por defendi ilin kontraŭ atakoj.

Don Leobardo estis sufiĉe prudenta ne lasi tiri sin en aventurojn kaj ne riski homajn vivojn kaj havaĵojn, por kiuj li respondecas. Li decidis vojaĝi kun la tuta karavano al Jovel. Preskaŭ duono de la karavano marŝis en ĉiu kazo al Jovel. Al tio apartenis ankaŭ la karavano de la Montellanoj, kiu havis la komision aĉeti la menditajn varojn en Jovel, kiu tial de tie ne povis iri plua al nordo kun don Leobardo.

En Jovel restis ĉiuj contratistas, kelkaj el la dungitoj kaj pluraj el la inoj, ĉiuj ĉi homoj, kiuj tie disiĝis de don Leobardo, aŭ tial, ĉar ili tie estis hejme aŭ tial, ĉar ili intencis malfermi tie novan negocon aŭ por serĉi novan okupon aŭ pro la intenco plu vojaĝi al Tukstla kaj Arriaga, al la fervojstacio. La vojo al Tukstla kaj Arriaga troviĝis en la sudorienta direkto, dum don Leobardo vojaĝis en la nordo direkto.

Jovel ofertis bonajn hotelojn, civilizitajn restoraciojn, riĉe ornamitajn butikojn kaj sufiĉe da plezuroj. Tiel, ke ĉiuj homoj, kiuj devis marŝi kun don Leobardo al Tabasko, dankis al li, kiam li komandis, ke la karavano tie ripozu dum kvar tagoj antaŭ ol ili vojaĝu plu. Por ĉiuj ĉi homoj, kiuj pasigis ĝangale multajn monatojn, kelkaj el ili eĉ du jarojn, tio estis kvazaŭ oni malfermus per tiu ordono la paradizon al ili.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.