La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 13

I

Kiam ambaŭ viroj alvenis kun la unua troza, ili vidis, ke antaŭ ili jam aliaj boyeros estis tie kaj demetis siajn trunkojn ĉe la rando de la sulko. Sur tiu loko kolektiĝis pluraj boyeros, kiuj altrenis trunkojn el diversaj direktoj. La plua vojo ĝis la tumbo fariĝis komplika tiom, ke ĉiuj jungitaj bovoparoj de tie devis labori kune. Eĉ tio ne sufiĉis. De la kampadejo oni sendis ankoraŭ kelkajn aldonajn bovoparojn, tiel, kiel El Gusano matene promesis al Andreo.

Ambaŭ muchachos retropelis la bovojn sen ŝarĝo por altreni la sekvan trunkon.

„Kial la sulko nomiĝas Arroyo Ciego, Andreĉjo?“ demandis Vicente. „Sulko ja ne vere povas esti blinda“, li aldonis ridante laŭ la speco de knaboj, kiuj ne certas pri tio, ĉu ĵus pli maljuna viro mensogis al li aŭ ĉu tamen eblas, ke la pli aĝa kaj pli sperta viro diris ĵus la veron.

„Tiu arroyo“, klarigis Andreo, dum ambaŭ leĝere promenis unu apud la alia kaj antaŭenpelis la bovojn antaŭ si, „tiu sulko havas plezuran rakonton kun multe da humuro. Ĝi estas gaja rakonto por tiu, kies monon ĝi ne kostas. Vi eble observis, ke la sulko estas dekliva en la direkto al la rivero. Se ni havos pluvotempon, tiam torentos la akvo en tiu sulko en la riveron. Kaj se ni tiam surtavoligos la trunkojn kaj la fluoj komenciĝos kaj la sulko plenos de akvo, tiam de ĉi tie la trunkoj sufiĉe bone flosos. Kiam oni hakis arbojn tie antaŭjare, nur iom pli antaŭe ĉe tiu sulko, don Remigio laŭirante rigardis tiun sulkon. Sed li ne iris ĝis la fino, ĉar li ja vidis, ke la sulko kondukos al la rivero.“

„Tial oni surtavoligis ĉe tiu sulko ĉirkaŭ kvin kilometrojn pli antaŭe proksimume ducent tunojn da mahagono por flosigado. La pluvotempo venis. La alta akvo plenigis la sulkon kaj la muchachos gaje kaj plezure ŝovis la trunkojn en la sulkon. La trunkoj belege forflosis sen fari multe da laboro pro necesaj liberigoj dum la ŝovado. Sed ĉe la ĉefa kontrolejo de la rivero, do ĉe la oficinas, kie oni kaptas la trunkojn por kontado kaj kalkulado, jen mankis la ducent tunoj, pri kiuj don Remigio sciis kun certo, ke ili forflosis. Li havis sian markon sur ĉiuj trunkoj, kaj tamen mankis ducent tunoj. La trozas oni devis serĉi. Por don Remigio kaj la muchachos tio ne estis facila laboro migri laŭ la tuta sulko. Ĉiun paŝon en la ĝangalo ili devis elhaki per maĉetoj por ĉie povi observi la sulkon. Kaj kion pensas vi, kio okazis?“

„Tion mi ne povas diveni“, diris Vicente.

„Certe ne, Nene. Oni trovis ĉiujn trunkojn en marĉo. La sulko survoje deflankiĝis aŭ, pli bone dirate, disforkiĝis. La ĉefa sulko kondukis en la marĉon kaj apuda sulko, kiu ne estis sufiĉe profunda por ke trunkoj povu flosi en ĝi, etendiĝis plu kaj unuaŝajne rekte en la riveron. La provo kapti tiujn ducent tunojn el la marĉo, kostis al don Remigio sufiĉe da laboro. Li devis ordoni la konstruadon de balzoflosoj, sur kiuj la muchachos povis atingi kaj kapti la trunkojn en la marĉo. Celso diris al mi, ke apenaŭ cent tunoj estis kapteblaj; la ceteraj ankoraŭ troviĝas en la marĉo kaj perdiĝis. La sulko estas blinda, kiel vi jam scias, mi celas diri, ke ĝi ne havas enfluejon al la rivero, kvankam ĝi unuamomente faris la impreson ke ĝi laŭorde fluos en la riveron. Sed tio ne estu zorgo nia, al zorgo nia vi konatiĝos, se ni havos ĉiujn trunkojn antaŭ la Blinda Sulko kaj devos tiri ĝin sur la alian flankon, ĉar ĉefa sulko, kondukanta al la rivero, estas ankoraŭ preskaŭ duonon de leŭgo pli malproksime, sur la alia flanko de la Blinda.“

II

Horon kaj duonon poste ĉiuj boyeros havis la trunkojn ĉe tiu sulko. Sekvis nun la tasko por ili treni la trunkon sur la alian flankon. Ili tuj eklaboris.

Ili serĉis la lokon de la sulko, kie estas la plej granda deklivo. Tie kelkaj muchachos grimpis malsupren kaj forhakis ĉiun arbuston kaj ĉiun arbustaĵon, kiu povus esti malhelpema al la falantaj trunkoj. La arroyo havis profundon proksimume dudekmetran. La flankoj deklivis sufiĉe krute. Ĝia larĝo estis eble dekdu metroj.

Kiam unu el la flankoj estis purigita, la viroj ekokupiĝis pri la alia flanko. Intertempe aliaj okupiĝis per tio, ke ili kunligis la bovoparojn per ĉenoj. Dekdu jungitajn bovoparojn oni kunligis per ĉenoj al sekvantaro.

Sur la grundo de la sulko la arbustaĵo estis plej densa. Eulalio, unu el la boyeros, staris ĝis la mentono en la arbustaĵo kaj hakis permaĉeto dekstre kaj maldekstre por purigi la sulkon. La grundo estis plenigita per rulŝtonoj, kiuj parte falis de supre kaj parte dum la iro de la tempo flosis tien. Andreo laboris kun sia maĉeto kelkajn metrojn pli supre je la kontraŭa sulkoflanko kaj tie forhakis la arbustaĵon. La gananas, la knaboj de la boyeros forportis la hakitaĵojn por tute purigi la sulkon.

Andreo rektiĝis dum momento por deskui la ŝviton, kiu fluis en liajn okulojn.

Li vokis al Vicente: „He, Nene, la hakitaĵojn vi devos forporti ja kelkajn pluajn metrojn, alie ili ĝenos nin, kiam ni lasos gliti la trunkojn malsupren.“ Kiam li diris tion, li sekvis per la okuloj Vincenton, kaj dum tio li ekvidis Eulalion, kiu hakis sur la grundo la arbustaĵon kaj ĝuste ekvidebligis la ŝtonojn.

Li ĵus volis turni sin al sia propra laboro, kiam li ankoraŭ kvazaŭ hazarde rigardis al la ŝtonrulaĵoj surgrunden. Kaj samtempe li ekkriis laŭte: „Una culebra, Eŭlalio, jen serpento!“ Eŭlalio certe aŭdis la minacantan klakadon de la serpento, sed kelkajn sekundojn poste lia cerbo ne tute akceptis la bruon, ĉar li opiniis, ke li eble eraras kaj la bruo devenas de la muchachos, kiuj laboris streĉe je la bovjungitaroj kaj tie tintigis kaj klakigis ĉenojn kaj jungilarojn. Sed kiam Andreo kriis 'Una culebra!', jen Eŭlalio instinkte retrosaltis. Sed li stumbletis pro radiko, kiu postrestis de la dehakita arbustaĵo, kaj tiel li perdis tute la ekvilibron, kiun li eble ankoraŭ estus povinta gajni, kiam li paŝis sur la lozajn ŝtonojn, kiuj cedis subpiede kaj faligis lin. Pro tio li etendis kontraŭ sia volo nudan piedon al la serpento, kiu, pro la detruado de sia hejmo, ege koleriĝinte, sian korpon je duono rektiginte,en la sama sekundo kiam Andreo vidis ĉion tion de sia altigita starloko,eksagis kiel vipoklako al Eŭlalio. Ĝia vaste malfermita venenodenta buŝo ĉe la unua atako verŝajne trafus nur la suprenkuspitan pantalonon de Eulalio, kaj ĉar la pantalono proksime de la koksoj estis sufiĉe pufa, la dentoj eble disŝirus nur la pantalonon sen vundi la korpon, kaj Eŭlalio povus gajni sufiĉe da loko por retrosalti pli grandan distancon. Sed ĉar li falis kaj aldone etendis eĉ piedon al la serpento tiom, ke li malproksimis apenaŭ pli ol kvaronon de metro de la sonserpento, kaj ĉar tiu perceptis tiun piedon kiel armilon kontraŭ si mem, ĝi evidente batis siajn dentojn kun grandega kolero kaj kun ĉiuj siaj fortoj eĉ dufoje profunde en la piedan karnon de Eŭlalio, en la malsupran suroparton, je la dua atako aldone eĉ unu aŭ sekundojn kroĉiginte en la karno. Kiam la serpento jam finis siajn atakojn, ĝi sin turnis kaj moviĝis kun la rapideco kaj strebemo de sago en la prihakitan arbustaĵon je la grundo de la sulko, en tiu direkto, en kiu Vicente forigis la arbustaĵhakitaĵojn.

„Nene, una culebra!“ kriis Andreo avertante la knabon.

Sed Vicente jam aŭdis la vokon, per kiu Andreo vokis Eŭlalion. Tial Vicente surgrimpis jam duonon de la sulkovando, kiam la serpento alvenis tie, kie Vicente okupiĝis pri tio ŝovi la arbustaĵojn flanken.

La viroj, kiuj supre ĉe la rando de la sulko traktadis la bovojn, same aŭdis la kriadon de Andreo kaj alvenis nun kun la maĉetoj por kapti la serpenton. Estis kelkaj inter ili, kiuj bonvenigus la viandon de serpento kiel frandaĵon, des pli, ĉar la manĝo, kiun la kuiristo prezentadis al ili, estis tiom malabunda kaj tiel senŝanĝa, ke ĉiu aldono, kiu estis viando aŭ rigardeblis kiel viando, estus pliriĉigo de ilia vivo. Kiel junaj kaj nekredeble dure laborantaj homoj ili ĉiam estis malsataj, kaj io ajn, kio povis pli grasigi iliajn manĝojn, estis kvazaŭ neatendita donaco de la ĉielo. Pelate de sia malsato pri plenvalora nutrado, ili eĉ ne preterlasis elfosi grandan formikejon, kiun ili dum sia laboro malkovris, se por tio restis posttagmeze ankoraŭ tempo al ili. Ili sekigis la formikojn, kaj kelkajn tagojn poste ili fritis ilin en graso, spicis ilin abunde per akra kapsiko, envolvis ilin en varmegajn tortiljojn kaj manĝis ilin kun grandega ĝuo. Ĉeokaze havi por manĝo dikajn formikojn frititajn en graso estas en ĉiu kazo pli bone kaj pli nutrige ol ĉiutage ĉiam devi manĝi nur tortiljojn kaj nigrajn fabojn kun verda pipro.

Sed kiel ajn rapide la viroj persekutis la serpenton, ĝi konis sian terenon pli bone. Supre kaj ekstere de la sulko ĝi ne eskapus la virojn. Sed ĝi malfacile kapteblis en la profunda arroyo, kiu estis dense prikreskata per dorna tropika arbustaĵo, kies grundo estis plenigita per loza rulŝtonaro, en kies flankoj al ĉiuj direktoj estis fositaj truoj, irejoj kaj kavernetoj de iuj ajn bestoj vivantaj en tiu arbustaĵo. Ĉar la serpento sukcese fuĝis tien, estis sensence plu persekuti ĝin.

„Damne“ kriis Cirilo, „ĝi estis forta bestaĉo, tion mi ja devas diri. Mi vetas, ke ĝi estis longa longa du kaj duonon da metroj, se ne eĉ pli, ĝi estis certe tiel dika kiel mia brako. Domaĝe, ke ni ne povis kapti ĝin. Kia bona rostaĵo ĝi alie estus ĉivespere!“

„Mi neniam tuŝus eĉ peceton de serpento, eĉ se mi devus morti pro malsato“, diris Sixto, kiu skuiĝis pro naŭzo. „Bonan rostaĵon de granda igvano mi ja volonte akceptus, grasan iguana. Jen la ĝusta. Jen viando tiom delikata kaj bongusta kaj ankoraŭ pli bona ol tiu de kaprido. Sed manĝi serpenton, ĉu? Certe ne mi.“

„Tiukaze vi simple ne scias, kio bonĝustas surtere“, korektis lin Cirilo. „Kiel oni povas manĝi igvanon?

Igvanoj estas venenaj. Ĉu vi ne scias tion?“

„Ni manĝis hejme sufiĉe da ili, kaj neniam iu mortis pro tio. Tion mi rajtas diri al vi.“

Ili reiris al sia laboro.

Eŭlalio post sia falo rapide suprensaltis kaj same postkuris la serpenton. Ankaŭ li reiris kaj daŭrigis sian laboron forhaki la arbustaĵon de la sulko.

Andreo staris supre ĉe la rando de la sulko kaj vokis al Eŭlalio: „Mi supozis, ke la serpento mordis vin, almenaŭ ĝi tiel aspektis.“

„Ne, mi tro rapide retiris la gambon“, respondis Eŭlalio.

III

Kiam la sulko estis preta, la viroj puŝis la trunkojn sur tiu flanko malsupren, ĝis ĉiuj estis suramasigitaj en la sulko. Poste oni batis hokojn en la trunkon kaj la bovoj komencis tiri ilin supren sur la transflankan bordon. Kun malpli ol dekopo da bovoparoj ili apenaŭ atingus la celon. Dum la viroj tie ankoraŭ laboris, alvenis pluaj aljungitaj bovoparoj, kiuj same trenis trunkojn ĝis tien por helpi. Kaj tiam la tuta campamento, la tuta labortaĉmento de la boyeros kunestis. Ĉiu bovoparo havis sian specialan knabon. La spertaj boyeros kvazaŭ gluiĝis al la kruta sulkoflanko, per hokoj ŝovante la trunkon tien kaj tien, por ke ĝi ne tro profunde boriĝu en la softan sulkoflankon, dum oni tiris ĝin supren. Sed post la transporto de kelkaj trozas la flanko estis kvazaŭ tute plugita kaj kun ĉiu plua troza kostis ilin pli da peno treni la trunkon supren.

Oni provis ekkapti la trunkon transverse kaj alhokigi ĝin je ĉiu finaĵo samtempe. Sed tiam ekestis novaj komplikaĵoj. La trunko treniĝis nun laŭ sia tuta larĝo trans la malfermŝiritan softan sulkoflankon kaj la ŝarĝo fariĝis tro peza, tiel, ke la bovoj ne plu kapablis tiradi. La viroj elĉenigis ree la trunkojn kaj trenis ilin kiel kutime, do kun la alten direktata pinto supren. Ili ŝovis longan branĉon sub la pinton kaj sur ĉiu flanko grimpis supren kvar viroj, kiuj poste samtempe levis la branĉon por ke la pinto ne pikiĝu en la sulkoflankon. Sed ĉe ĉiu ektirado de la bovoparoj la viroj perdis sian apogon je la flanko, ili falis kun la branĉo grunden kaj devis denove suprengrimpi por levi la trunkon kun la sekva ektirado pluan metron supren.

Okazis post tia malsuprenfalado, ke Eŭlalio diris al Andreo: „Mi ne plu povas enspiri, Andreĉjo. La sulko estas tiom sufokiga.“ Li grimpis sur siaj manoj kaj piedoj supren sur la flanko kaj supre haltis apud arbo, kie li enspiregis kun vaste malfermita buŝo freŝan aeron.

Post iom da tempo ŝajnis al li kvazaŭ li estus rekolektinta fortojn, kaj ĉar li vidis kiel penege la viroj devis labori por movi pluan trunkon, li volis regrimpi en la sulkon por helpi al ili. Sed kiam li volis movi la gambon, li sentis en la suro tiklan jukadon, kaj tiam ŝajnis al li kvazaŭ ekdormus la piedfingroj. Sed tiu sento tamen rapide pasis. Li faris duan provon malsuprengrimpi ka sulkon, kiam li eksentis fortan doloron en la suro. Li sentis la doloron kiel pikadon kaj samtempe kiel kunpremadon interompitan de subitaj konvulsioj.

Ree li provis ekpaŝi, kaj pluan fojon li sentis, ke li ne sekure staras sur siaj piedoj. Li sidiĝis sur la teron kaj rimarkis, ke el la suro fontis sango, kiu ŝajnis al li tre malhela. Li rigardis la vundon kaj vokis Andreon, kiu ĵus alvenis supre ĉe la rando de la sulko kaj per sia hoko provis tiri flanken la suprentrenitan trunkon, dum la ceteraj viroj de malsupre postŝovis la trunkon por helpi al la bovoj tiri ĝin trans la randon.

„Ĉe la falado mi vundis min dorno“, diris Eŭlalio al Andreo. „Eblas, ke la dorno estas venena. Aŭ estis la splitaĵo de venena Chechen-ligno. Aŭ muŝo pikis min. Kaj ŝajnas, ke ĝi estas venena. Mi sentas tie ion duran kaj ŝvelintan.“

„Montru ĝin al mi, Eŭlĉjo“, diris Andreo, surgenue ĉe li.

Li rigardis la vundon pli proksime. Tiam li lasis refali la gambon de Eŭlalio. Lia vizaĝo faris ektimigitan impreson. „Vi, Eŭlĉjo, tio estas, Dio damnu ĝin, tre malica afero. Mi pensis, ke ĝi maltrafis la celon. Sed ĝi trafis vin, kaj perfekte. Jen la mordovundoj de la dentoj, tute klare videblaj. Tio ne estas mordomuŝoj kaj ankaŭ ne dornoj.“

Ĉiuj muchachos staris supre ĉe la sulkorando por kapti aeron, dum la bovoknaboj la jungilarojn de la bovparoj ŝiris malantaŭen, por tiri malsupren la sekvan trunkon.


Rimarko

Chechen-ligno (Metopium brownei) = nomata ankaŭ Black Poisonwood (Nigra Venenligno, Caribbean Rosewood, Kariba Jakarando).

IV

„He, muchachos!“ vokis Andreo. „Venu ĉi tien, kaj ekbruligu fajron. La diodamnita bestaĉo nomata chingada Culebra mordis Eŭlĉjon. Vicente, montru foje vian faringon al mi.“

Vicente alvenis libervole kaj malfermis vaste sian buŝon. Andreo rigardis la lipojn de la knabo kaj demandis poste: „Ĉu moskito pikis vin, aŭ ĉu vi havas ŝiraĵon buŝe?!“

„Ne, Andreĉjo.“

„Bone tiukaze kuŝigu vin do apud la gambo de Eŭlalio kaj suĉu la sangon el liaj punktaj vundetoj. Sed per tuta forto.“

Sen demando kaj sen penso Vicente faris tion, kion lia mastro postulis de li.

Andreo prenis sian maĉeton kaj akrigis gratante la pinton per ŝtono. „Elkraĉu tion, kion vi nun havas en via buŝo, Nene. Ĉu vi eble eĉ glutis malsupren la elsuĉitan sangon?“

„Tia ŝtipkapulo mi ja ne estas, Andreĉjo.“ Vicente ridis. „Krome mi faris tion jam dufoje en nia bieno, kiam knaboj estis morditaj de culebra. Sed nur unu el ili transvivis, la alia mortis je tio.“

Andreo surgenuiĝis apud Eŭlalio kaj distranĉis per la pinto de sia maĉeto la suron tiom, ke ambaŭ pintoj de la mordo fariĝis unu vundo. Tiam li ankoraŭfoje per forta tranĉo krucis ĝin transverse por vaste malfermi la vundon.

Li alvokis alian knabon, rigardis ties buŝon kaj ordonis al li, ke li plu suĉu je la nun tre vastigita vundo. Intertempe brulis jam fajro kaj la muchachos, kiuj sciis, kiel traktendas la mordo de culebra Cascabel, havis du maĉetojn en la fajro. Kiam la maĉetoj ekardis, metis Andreo ilin elbrulige en la vundon. Tiam li ankoraŭ pli vaste malfermtranĉis la vundon, elbruligis ĝin pluan fojon kaj tiam li frotis ardantajn karbopecetojn en la rostitan karnon.

Dum ĉiuj ĉi kruelaj traktadoj Eŭlalio neniel tordis la vizaĝon. Li fumis seninterrompe je tre granda cigaro, kiun Cirilo rulumis por li. Ĉion, kion la viroj faris aŭ konsilis li lasis pacience okazi sen ion kontraŭdiri kaj sen mem konsili ion.

„Se ni havus nur manplenon da serpentoherboj ĉi tie aŭ laŭordan pinĉprenon da Calomel, kiun li povus gluti, tiukaze tio certe estus helpo por li, pensas mi“, diris Matias.

„Ĉio ĉi tute ne helpas“, enmiksiĝis Fidel. „Nenio de tio, kion vi faras, helpas, Andreo. Ni bezonas malnovan indiĝenon el nia vilaĝo, kiu scias kiel kuraci serpentomordojn.“

Santiago sidiĝis apud Eŭlalion, dum li mem rulumis cigaron al si. „Maĉu vian tabakon pli ol fumi ĝin, Eulĉjo“, li konsilis. „kaj se vi fervore maĉis ĝin, tiam miksu tion kun varmega cindro kaj ŝtopu ĝin tiom profunden en la vundon kiom eblas.“

„Bona ideo“, diris Andreo. „Mi tute ne sciis, ke vi estas tiel prudenta. Sed tion ni foje faru.“

Ne nur Eŭlalio, ankaŭ ĉiuj ceteraj muchachos, kiuj fumis cigarojn, komencis formordi grandajn pecojn de siaj cigaroj kaj ekmaĉis ilin.

V

En tiu momento alrajdis El Gusano. Dum certa tempo li restadis sidante sur sia ĉevalo. Li venis tute proksimen al la rando de la sulko sur la transa flanko, kie li ŝajne pripensadis, ĉu li provu sidi plu sur la selo por tiel atingi la alian flankon de la sulko aŭ ĉu li pli bone farus, se li deseliĝus kaj grimpus perpiede sur la alian flankon.

Li konvinkiĝis, ke la ĉevalo havus sufiĉe da malfacilaĵoj malsuprengrimpi sen rajdisto la sulkoflankon kaj ankoraŭ multe pli da malfacilaĵoj poste surgrimpi la alian flankon. Ĝi estis sufiĉe komplike jam por la bovoj, kiujn ili kondukis transen sur alia malpli dekliva loko. Sed tiumomente tie la tero de la flankoj estis tiom moligita kaj difektita de la trunkoj trenitaj sur ĝi, ke ĉevalo je tiu loko sinkus, se ĝi provus transgrimpi la sulkon. Kaj sinki ĝis la kolo en la molan teron kaj ridindigi sin antaŭ la muchachos tute ne plaĉus al El Gusano en tiu momento.

Li sidadis plu sur sia ĉevalo kaj kriis nur transen: „Stinkantaj golfos, kanajloj kaj pigruloj, kial vi nun jam denove devis sidiĝi kaj fumi cigarojn, kvankam jam la tagmezo proksimiĝas kaj la trunkoj ankoraŭ ĉiuj kuŝadas? Mankas ankoraŭ leguo ĝis la tumbo.“

„Eŭlalion mordis serpento“, vokis Pedro, „tial li ne povas labori.“

„Sed pro tio vi, stinkanta fiularo, ja ne devas esti kun li, se li ne povas labori.“ Nun li tamen deseliĝis, iris lante laŭ la sulko dudek metrojn plu kaj grimpis tie transen.

Li proksimiĝis al la grupo, rigardis la brulnigritan vundon kaj diris: „Vi estus devintaj ŝmiri pulvoron sur ĝin.“

„Sed de kie ni prenu pulvoron?“ demandis Santiago.

„Aŭ maĉitan tabakon“, diris El Gusano.

„Tiun ni ĝuste surmetas“, respondis Andreo.

„Nu, plu do! Cetere, la mordaĵo estas nun jam sufiĉe bone traktita laŭdoktore. Ĉio elbruliĝis. Vi nun bone povos labori plu, muchacho“, li diris, turnante sin al Eŭlalio. „Ja ne fariĝu dorlotita knabeto nur pro la mordo de serpento. Min jam mordis centoj de culebras, kaj mi vivas ankoraŭ nun.“

„Sed tio estis ja cascabel“, klarigis Pedro. „Ni vidis ĝin. Laŭaspekte ĝi bone elkreskis, preskaŭ tri metrojn.“

„Kial ne eĉ kvin metrojn? Kaj kial ne eĉ leono aldone?“ mokis El Gusano. „Vi nun jam sufiĉe sidadis ĉi tie. Vi devas transporti la trunkojn al la tumbo aŭ mi envicigos vin ĉiujn hodiaŭ nokte je la dekunua, se vi finfaros tion ne tuj. Kaj kiam mi revenos ĉi tien kaj trafos vin tiam ankoraŭ plu tiel pigre sidantaj, mi donacos ion al vi, sed bonan, tion mi promesas al vi.“

Li turniĝis, rampis trans la sulkon je la loko, de kie li venis, sidiĝis sur la ĉevalon kaj rajdis al la hakistoj por laŭorde laborigi ilin.

La viroj miksis tiam la maĉitan tabakon kun varmega cindro, faris el tio densan kaĉon, ŝmiris ĝin sur la vundon kaj bandaĝis ĝin firme per kota ĉifono, kiun Andreo ŝiris el sia pantalono.

Eulalio ekstaris kaj ĉiuj muchachos ree iris al sia laboro.


Rimarko

cascabel = sonserpento.

culebra = serpento.

VI

Oni trenis la lastajn trunkojn el la sulko, kaj poste komenciĝis je la sulkorando la fortrenado de la surtavoligitaj trunkoj al la tumbo.

„Malfermu nun viajn gapilojn, Nene!“ diris Andreo al Vicente. „Nun vi konatiĝis al certaj aferoj. Ĝis nun vi ja ne laboris, sed nur promenis kun la bovoj. El Gusano scias tute bone, kial li ĝuste nun foriĝis, ĉar nun la afero fariĝos gaja. Nun komenciĝos la vojo, sur kiu vi povos sinki ĝis super la oreloj en la ŝlimon; kaj, se neniu vidos tion ĝustatempe, vi estos retenata en la ŝlimo kvazaŭ kiel firmnajlita, kaj la dek aŭ dekdu bovoparoj kun la troza treniĝos super trans vin kaj puŝos vin tiom profunde en la ŝlimon, ke eĉ Dio ne povus retrovi vin je la Lasta Juĝo. Ne tro proksimiĝu la bovojn! Se ili ektiros, ili batos per la hufoj dekstren kaj maldekstren kaj tretados per siaj piedoj ĉion, kio preteriras ilian vojon.“

La sekvaj kvincent metroj estis deklivaj. La boyeros utiligis tion. Ili kunligis tuj tri aŭ kvar trunkojn kaj veturigis ilin per unu fojo ĝis la plej profunda loko de la dekliva tereno. Tial daŭris ne longe, kaj jam ĉiuj trunkoj pluan fojon estis envicigitaj.

La vojo de tie ĝis la flosiga sulko estis tre larĝa terofalto. Dum miloj de jaroj putriĝis en ĝi arboj kaj plantoj, kiuj formis molan teron. Sekve de la densaj kronoj de la gigantaj ĝangalarboj atingis la tersurfacon apenaŭ sunbrilo, kiu povus elsekigi la molan grundon de tiu ĉi sulko. De ambaŭ flankoj kaj ankaŭ pro la deklivo ĉiu malsekaĵo kolektiĝis en tiu falto, egale Ĉu pluvis aŭ ĉu la peza roso degutis en fruaj matenaj horoj de la arboj kaj arbustaĵoj. Tiel rezultiĝis, ke tiu falto kapablis formi ŝliman marCon, tiel, ke oni rajtigite povus nomi ĝin marCo. Sed kutima marCo havis pli da akvo, sed tiu ŝlimo en multaj rilatoj estis pli danĝera ol vera marCo, se oni devis travadi ĝin aŭ trarajdi aŭ se oni devis tiri pezajn trunkojn tra ĝi. Estis pli simple treni trunkojn tra marCo ol tra tiaj specoj de ŝlimo, kiuj estas tiom ofte renkonteblaj en la ĝangalo, ke oni ricevas la impreson, kvazaŭ la tuta ĝangalo konsistus nur el ili. Veturigi trunkojn per sufiCe longaj Cenoj kaj sufiCe granda kvanto de bovoparoj estis plezuro kompare al la trenado de la trunkoj tra tiaj marĉaj ŝlimoj. En marĉo, se ĝi ne estis tro prikreskata, troza eĉ povis flosi de tempo al tempo. Sed la grasa tero de la ŝlima marĉo estis tiel tenaca, tiel firme kungluita, tiel peze argila, ke troza tratrenita tie estis cirkaukroĉita de la tenaca, glueca kaj kalkeca amaso kvazaŭ kiel de giganta monstro, kiu ne pretas redoni la predon, kiun ĝi foje jam havas inter la ungoj. Troza, kiu alvenis ĉe la tumbo kaj estis veturigita dum la lasta distanco tra tiu marĉa ŝlimo havis la trioblan, ja kvarfojon amplekson de sia laŭnatura diametro, ĉar la tenaca ŝlimo firmkroĉiĝis sur la troza kaj kuntreniĝis. Tiu ŝlimo estis tenaca tiom, ke ofte ĝi ne simple permane deŝeligeblis de la troza, ĉar necesis kiel helpiloj maĉetoj, hakiloj kaj fortikaj branĉoj por forigi la duran kaj tenacan ŝlimon.

Kiam don Severo kaj El Picaro antaŭ du semajnoj kun la helpo de kelkaj muchachos esploris la tutan regionon de la starigota ekspluata areo por fiksi la diversajn ekspluatajn terenojn kaj por malkovri la flosigsulkojn kaj marki ilin, ili certe trovis tiun terofalton, tra kiu estis trenataj ĉiuj trozas, kiujn oni hakis en tiu kampo. Tutan tagon ili uzis por trovi alian kaj pli bonan alveturpadon por tiu tumbo. Sed montriĝis, ke sur kvinkilometra larĝo ĉiuj vojoj al la ĉefa sulko kondukis tra tiaj terofaltoj. Kaj ĉar ĉiuj ĉi terfaltoj estis tiaj marĉaj ŝlimoj, oni decidis, simple elekti la plej mallongan vojon, kaj tio estis tiu, antaŭ kiu la boyeros ĵus kunvicigis la trunkojn.

VII

Matias, Pedro kaj Fidel antaŭiris por rigardi la vojon laŭ la tuta longo. Kiam ili revenis, diris Matias: „Nun unue foje aŭskultu, muchachos! Nun ni unue ĉiuj kunsidiĝu, rulumu cigaron kaj fumu trankvile. Kaj se vi volas ekscii ion, ni sufiĉe bele povos rakonti al vi ĉion, kion ni vidis kaj travivis. El Gusano pensis, ke ni morgaŭ tagmeze havos ĉiujn trunkojn ĉe la tumbo. Sed mi diras al vi, se ni havos ĉiujn trunkojn post tri tagoj ĉe la tumbo, jen El Gusano kaj El Picaro povos ĝoji elkore. Kion vi opiniias, Pedro kaj Fidel? Ĉu mi eble ne pravas?“

„Certe vi pravas“, diris Pedro koncize.

„Povos daŭri ankaŭ semajnon“, plibonigis Fidel.

Pri tio diris Sixto, dum li trankvile lekadis sian freŝe rulumitan cigaron: „Tiukaze ni ja ĉiuj povos ĝoji pri abunda punpendumado, se ni ne havos la trunkojn transen almenaŭ post du tagoj.“

„Kaj se la hundofilo eĉ ĉiun el ni punpendumos, kaj ĉiun ok horojn dumnokte, tio tamen tute ne helpos al li, dum malpli ol tri tagoj ni ne transigos la trunkojn.“ Matias bruligis sian cigaron. Forte enspirinte, li aldonis: „Kaj se ni ĉiuj estus ĝustaj muchachos, kaj ne havus merdon en niaj pantalonoj, tiukaze ni ne laborus dum tuta tago por ĉiu horo, kiujn la putinknaboj pendumus nin.“

„Tiukaze la 'fiestas' rekomenciĝus, ili metus sur la ledohaŭton de ĉiu el ni kvindek batojn“, diris Cirilo.

Matias ridis furioze. Sonis pli laŭ bojado ol laŭ ridado.

Kaj li diris: „Kion tiuj cobardes, tiuj malkuraĝuloj, tiuj fikemuloj kaj stinkantaj idoj de puta ankoraŭ je mi aŭ je Fidel aŭ je vi, Sixto, deledigu? Mian dorson tiuj bestaĉoj tiom dure skurĝadis, ke mi jam delonge ne plu havas nur vundojn surdorse kaj postrestintajn cikatrojn de sangaj strioj, sed jam dikan kalan haŭton. Tiuj povus surledigi al mi kvincent skurĝobatojn, kaj mi fumus ĉe tio tamen mian cigaron tiel serene kaj kontente kiel nun.“

Nun enmiksiĝis Andreo: „Tion ili scias, ke la bastonado kaj skurĝado eĉ ne plu kuntirigus muskolon en nia vizaĝo kaj, ke tio ne plu helpus. Tial ili ja eltrovis la belegan punpendumadon.“

„Tute nenion ili eltrovis“, opiniis Procoro, alia boyero. „Tute nenion. Tiuj estas tro stultaj por eltrovi ion, tion eltrovis la Montellanoj. Per tio ili havigis al si la tutan monon, per kiu ili povis aĉeti ĉi tie la tri monteriojn. Demandu foje la hacheros, kiel ili liveras ĉiutage tri ĝis kvar tunojn, pro timo pri la punpendumado. Kaj ankaŭ ni ankoraŭ trasuferos tion. Tion mi jam nun diras al vi: se la hakistoj anstataŭ la kutimaj du tunoj devos havigi tri aŭ kvar tunojn, tiukaze ni kompreneble ĉiutage devos forveturigi la duoblon, aŭ kun aŭ sen bovoj. Ka se la bovoj obstine spitos kaj sternos sin , tiukaze povos plu porti la trunkojn sur viaj dorsoj.“

„Somos los Indianos Colgados, ni estas la indiĝenoj pendumataj“, diris Fidel.

„Aŭ los Indianos ahorcados, la ĝismorte pendumataj indiĝenoj“, aldonis Sixto.

„Tio estus pli bone ol nur 'la colgados’“. Procoro blovadis grandajn fumnubetojn el sia cigaro. „Unufoje 'ahorcado', ĝuste ĝismorte pendumita estas multe pli bone. Tiukaze oni havos la tutan mizeron ĉi tie de la nuko. Sed ĉiam nur esti dum certa tempo pendumata kaj la sekvan tagon devi labori la duoblon, por ke oni vespere ne ree estu pendumata dum kvar horoj, tio estas eterna infero. Ni devus mortbati ĉiun el ili, ne nur El Picaron kaj ne nur El Gusanon, sed ankaŭ tuj ĉiujn aliajn capataces, en ĉiuj kampoj, kaj aldone ankoraŭ la diodamnitajn tri Montellanojn.“

„Sed antaŭe ni traktu ĉiun de ili per kvincent batoj, poste kuracu ilin, kaj tiam dum kvar semajnoj plenverŝu ilin ĝiskreve ĉiuvespere per varmega kafo kaj aguardiente kaj poste ĉiufoje pendumadu ilin dum ses horoj. Kaj, se ĉiuj iliaj membroj estos tiel longe etenditaj kiel fadenŝnuretoj, ni pendigu ilin al arbo kaj ekbruligu ĝin per fajro. Mil sakrojn, se mi iutage povus fari tion al ili, jen mi volonte irus en la inferon dekfoje.“ Matias ekstaris, ĵetis la restaĵon de sia cigaro kolere sur la teron, tretadis sur ĝin kaj turnadis la piedon ĉe tio forte tien kaj tien, kvazaŭ li volus bori la cigarostumpon profunde en la teron.

„Precize tiel“, li diris sovaĝe, „precize tiel mi volus bori la kapon de la mizera hundinofilo, la infere malbenitan kapon de El Gusano, ĉi tie en la teron.“

„Kiu ne volonte volus fari tion?!“ diris Andreo. „Sed ĉio ĉi tute ne helpos al ni, ni prefere forveturigu la trunkojn.“


Rimarko

puta = putino.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.