La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAHAGONTRUNKO

Aŭtoro: Bruno Traven

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 11

I

Andreo trotis kun la ceteraj boyeros al la paŝtejo, por alkonduki la bovojn kaj por aljugigi ilin.

„Ĉu vi jam laboris iam kun bueys, kun bovoj, Nene?“ demandis Andreo bonkore al Vicente. „Mi nomos vin, Nene, suĉinfano. Vi estas ja nur bebeto. Kiel vi nomiĝas krome? Vicente. Malĝojiga nomo. Nene estas pli bona por vi. Nu, kion mi demandis, kun bovoj labori vi ankoraŭ ne povas, ĉu?“

„No, companero.“

„Tion mi jam supozis. Ĉu vi estas de bieno? Ankaŭ mi.

Mia patro havis ĉirkaŭ cent pesojn da ŝuldoj ĉe la mastro de la bieno. Kaj kiam la enganchador venis al nia bieno kaj kunaĉetis virojn por la monterio, jen mia patrono vendis mian patron por la ŝuldosumo, ĉar la patrono diris, ke li devos ricevi sian monon kaj ne povos atendi cent jarojn pro la mono. Mi tiam estis carretero, bovoĉaristo ĉe frajtentreprenisto en Chiapa de Corso. Kiam mi tiam aŭdis, ke oni vendis mian kompatindan patron, kaj ĉar mi sciis, ke li ne eltenus ĉi tie en la jungla, en la ĝangalo, la laboron kaj la batojn, mi hejmeniris kaj transprenis la ŝuldokonton de mia patro kaj venis en la monterion. Ĉu vi komprenas, Nene? Tia estas la vivo. Kial venis vi ĉi tien?“

„Pro la kostoj de la entombigo de mia patro.“

„Ankaŭ tre bele. Kolektu bone ĉiujn viajn fortojn. Vi ne aspektas kvazaŭ vi estus tre forta ulo. Se vi ne bone manĝos kaj ne bone gardos vin mem, vi ĉi tie verŝajne ne longe eltenos. Ĉu vi ankoraŭ havas patrinon?“

„Si, tambien hermanos, ankaŭ pli junajn gefratojn. Diru, kial El Gusano tiom vipis min? Mi ja ne faris ion malbonan“, demandis Vicente kun veplena voĉo.

„Jen la kutima maniero ĉi tie. Tion vi ankoraŭ lernos. El Picaro kaj El Gusano, tiuj malicaj kanajloj, akceptas ĉiun novan alveninton per suka hajlo da batoj por alkutimigi lin, kiel ili diras. Tio estas la politiko de la fratoj, al kiuj apartenas la monterio. Kiom la uloj valoras, kiom senvaloraj ili estas kiel homoj, vi povas ekkoni el tio, ke ili nin skurĝas, kvankam ni estas sendefendaj, kiam ajn ili sentas volupton pri tio. Tiuj banditoj estas la plej mizeraj lamentonanoj, kiujn vi povas elpensi al vi. Se havus mi la revolveron kaj la vipon, kaj ili ne havus ion tian, jen foje rigardu, kiaj plorsingultaj lamentaj fiplenduloj ili estus. Tiuj tiukaze pli plorĝemetus ol malsana hundo. Eĉ ne ŝpruceton da kuraĝo kaj sango ili havas enkore, jen la speco, kiu ĵetiĝas sur sendefendajn indiĝenojn kaj batas ilin. En indiĝenan vilaĝon ili ne kuraĝus iri, eĉ, se ili havus postzone kvindekon da revolveroj. Tion vi trovas ĉiam kaj ĉie; la plej malsanemaj kaj plej kormalsanaj kaj plej mizeraj friponoj estas la plej fiaj turmentantoj de sendefenduloj. Malkuraĝo estas la virto de la diktaturo!“

„Ĉu ili faras tion kun ĉiuj novuloj? Aŭ, ĉu ili faris tion nur kun mi tiel?“

„Kun ĉiuj. Mi diras al vi, Nene. Mi ja kompatis vin, kiam li vin, knabeton, kiu vi estas, tiel kruele draŝadis. Ni ĉiuj kompatis vin. Mi volis salti al vi ambaŭ kaj preni la batadon sur min, kaj ankaŭ Santiago volis fari tion. Vi povas fidi al ni. Sed tiam ni pensis, ke eble estas pli bone por vi, ke vi konatiĝas al tio. Ĝi pli bone hardos vin, kaj vi ekhavos la ĝustan koleron, kiun ni bezonas. La sekvan fojon, kiam li havos vin sub siaj manoj en la ,fiesta“, vi prenos ĝin jam malpli tragike, kaj jam larĝe kraĉos sur lin. Nur ne plorĝemetu. Eble ni ja ankoraŭ iam atingos la tagon de la finkalkulo. Oni ja neniam povas certi pri tio. Ĉu vi aŭdis kanti la kantiston? En la ĝangalo. Io embuskas ĉirkaŭe, tion mi diras al vi, Nene. Kaj krome ankoraŭ tio: Se mi aŭ Santiago estus transprenintaj la batojn, tio ne bonfartigus vin. Fidu pri tio. Li tamen batus vin morgaŭ aŭ postmorgaŭ. Ja necesus nur, ke vi forgesas diri 'a sus ordenes, mi jefe!' Kaj jam li tanus al vi la felon, kaj tiukaze multfoje pli kruele ol hodiaŭ, kiam li 'vin ja nur iomete tuŝetis’, kiel li mem nomas tion.“

„Ĉu tuŝetis, companero?“ diris Vicente. „Delikata tuŝeto! Mi estas certa, ke mia dorso estas diskrevita.“

„Montru ĝin al mi, kiam ni alvenos ĉe akvo. Mi frotos salon sur la vundon, por ke ĝi ne pusu. Se ĝi iam komencos pusi en la ĝangalo, tiukaze fariĝos aĉe. La larvoj rampos en ĝin. Kaj tiujn ni povus forigi nur per creolina, per kontraŭinsekta likvaĵo, kaj tio doloras terure, damnite, tion mi devas diri al vi. Kaj se vi ne estos kuracita ĝis la 'fiesta', li rekrevigos ĉiujn vundojn per la batoj.“

„Sed tiukaze ja estus pli bone, se mi kurus al la rivero kaj dronigus min“, diris Vicente malesperiĝinte.

„Estus pli bone, Nene, tion mi scias. Sed vi havas ja ankoraŭ patrinon, kiun vi volus revidi, kaj kiu profunde afliktiĝus, se vi perdiĝus. Ĉu ne?“

Apenaŭ aŭdeble Vicente diris: „Si, asi es.“

„Kaj ankaŭ gefratojn vi havas, ĉiuj estas pli junaj ol vi. Eble vi ne transvivos tion ĉi tie. Pli ol la duono el ĉiuj muchachos ne revenos hejmen. Ili mortas kiel la muŝoj. Kelkaj je paludismo, je la ĝangala febro. Aliaj malsaniĝas je la stomako, pro la infektita akvo, kiun ni trinkas el kontaminitaj sekiĝantaj flakoj, se la vetero estas tro seka. La bovoj ne trinkas ĝin, sed ni devas, ĉar ni ne tiom longe eltenas tion, kiom la bovoj. Aliaj hakas al si pro neatentemo la hakilon en gambon, kaj la gambo kaptas gangrenon, nekuraceblan putriĝon de la karno kaj de la ostoj. Tiukaze vi ĝojos, se iu puŝos maĉeton en vian koron kaj liberigos vin de viaj suferoj, por doni al vi kvazaŭ lastan gracon. Aliajn prironĝas jaguaro aŭ pumo aŭ ili fortrenas ilin. Aŭ falanta arbo mortbatas viron. Aŭ oni falas sub la bovojn ĉe la fortrenado de mahagontrunkoj, kaj sesopo da mahagontrunkoj ruliĝas trans viron kaj platpremas lin kiel tortiljon. Kial vi tiukaze dronigu vin en rivero? Kaj eble vi tamen ankoraŭ transvivos ĉion kaj revidos vian patrinon kaj viajn gefratojn. Estas tiu espero, Nene, kiu instruos vin elteni ĉion tion kaj ne fini vian vivon.“

„Kaj vi, companero, ĉu ankaŭ vi havas tian esperon?“ demandis Vicente.

„Ni ĉiuj, ankaŭ mi. Mi havas amikinon, kiu atendas min. Malgranda kara knabino. Fulmotondro, ni parolu prefere pri io alia. Damnite kaj surfekite. Kaj ĉi tie ni nun alvenis ĉe la bovoj.“

Andreo alte tenis sian lanternon kaj vokis: „Ĉu vi ĉiujn kunhavas? Aŭ ree eskapis kelkaj el ili?“

„Ili ĉiuj estas ĉi tie“, vokis unu el la muchachos.

„Jen la tirĉeno, kiu lastnokte mankis al ni“, diris Andreo, dum li lasis fali la ĉenon de ŝultro. „Tiun certe unu el la bovoj trenis post si en la malhelo. Ĝi kuŝis tuj apud la jacalito.“

II

La bovoj ĉiuj pare estis aljugitaj. Ĉiu boyero prenis knabon kun si kaj formarŝis kun sia bovoparo.

„Por ke vi pli bone komprenu tion, Nene, mi nun klarigos al vi diversajn aferojn. Paron da kunjugitaj bovoj ni nomas ĉi tie mancuerna. Kvin parojn, do kvin mancuernas, ni nomas tiro. Vi, la knabo, kiu marŝas antaŭ la bovoparo, kaj kiu pelas la bovojn antaŭen, estas ganan. Kaj mi, la respondeculo por la bovoparo, estas boyero. Do, kaj nun ni ekiru al nia laboro.“

Estis ankoraŭ nun peza, nigra nokto, apenaŭ jam la dua.

„Ja kial ni komencas tiom frue, Andreo?“ demandis El Nene.

„Ĉar ni je la deka fakte devos esti fininta nian taglaboron. Tiam fariĝos tiom netolereble varmega, ke la bovoj ne plu laboros. Tiam ankaŭ ekaperos la grandaj mordantaj muŝoj, kiuj pretigos inferon al la bovoj, tiel, ke tiuj fariĝos sovaĝaj, kaj ni tiam apenaŭ plu povus bridi ilin. Ili ektretadus kaj provus deĵeti la jugon, kaj ne plu eblus labori kun ili. Ili ne plu kondukeblus kaj eskapus.“

„Sed la hakistoj ja nun ne laboras, sed komencos la laboron nur je la kvara kaj tralaboros ĝis vespere“, diras El Nene.

„Jen granda diferenco, Nene. Vi konatiĝos ankoraŭ al multaj diferencoj. La bovoj, komprenu, estas ja bovoj. Ni, la boyeros kaj la hacheros, ni ne estas bovoj, ni estas indiĝenoj, homoj, ni akceptas tion, kion bovoj ne akceptus. Tial la Montellanoj kaj speciale El Picaro kaj El Gusano povas trakti nin tiel, kiel ili ne povus trakti la bovojn. Ĉu vi komprenas nun la diferencon, kial la bovoj frue laboras kaj frue finas la laboron, dum ni kaj la hakistoj duoble tiom longe devas labori kiom la bovoj? Se la bovoj ricevos sian ripozon, ĉirkaŭ la dekunua antaŭtagmeze, ni, la boyeros kaj gananas ankoraŭ tute ne rajtas ripozi. Ni laboros ĝis la malfrua posttagmezo, ĉar ni ja ne estas bovoj.“

„Tio ja ĉio ŝajne estas multe pli aĉa ol en nia bieno hejme“, diris Vicente.

„Ha, bieno, Nene, estas ĉielo surtere, kompare al monterio. Ĝis nun vi ankoraŭ ne scias tion. Sed post kvar semajnoj vi ne plu deziros alian por vi en tiu ĉi vivo aŭ post la morto ol vivi en bieno, kiel peono kun ŝuldoj. Ankaŭ tie vi ricevos de tempo al tempo de la mayordomo batojn. Sed ja ĉiam okazus juste al vi, kaj vi ankoraŭ neniam aŭdis pri peono, ke li mortlaborigis sin en bieno. Kaj fiesta en bieno estas aŭtentika fiesta kun procesio, kun preĝejo, kun muziko, danco, kun tiom da bona manĝo, ke vi pensas, ke via stomako tuj krevos. Ĉi tie fiesta estas amasa skurĝado, la amasa danco de la mulovipoj sur la dorso de la mahagonlaboristoj, kaj la ludata muziko estas la veaj sonoj, la ĝemado, la vekriado kaj sakrado de la turmentataj kaj torturataj indiĝenoj, kiuj ne kapablis liveri sian ĉiutagan tunan normon kaj tial senkompate estas vipataj aŭ eĉ ankoraŭ pli senkompate pendumataj.“

„Pendumataj, ĉu?“ demandis El Nene mirigite.

„Jes ja, pendumite. Tio estas la praorigina eltrovaĵo de la Montellanoj, por senkompate turmenti la hacheros laŭkontrakte ĉiutage devantaj liveri nur du tunojn, tiom, ke ili povos fuĝi tiun kruelecon nur tiel, ke ili ĉiutage liveros tri tunojn da mahagono.“

„Sed pendumite? Kiel pendumite?“ demandis Vicente.

„Nun ne plu cerbumu pri tio, Nene. Vi ja ankoraŭ sufiĉe frutempe konatiĝos al tio. Ni devos fari nun alian. Estos pli bone, se vi atentos viajn piedojn, por ke vi ne faru malĝustan paŝon aŭ ne glitu sub la bovojn. Ili tretados vin en la ŝlimon sen intenci tion. Kaj antaŭ ol mi elskrapus vin, vi jam sufokiĝus. Okupiĝu nun pri nenio alia krom pri tio, kion mi instruos al vi.“

III

„Jen ni do ekestas je mia semaneo“, diris Andreo.

„Levu vian lanternon kaj serĉu la sekvan troza, kaj se vi trovos iun, jen voku min. Ankaŭ mi serĉos trunkon.“

„Kio estas tio, troza? Tion vi ja devos diri, se mi serĉu ĝin.“

„Tio estas trunko de hakita mahagono, tuno da mahagono. Hakita laŭ la ĝusta longo, senŝeligita kaj kvadrate prihakita, tiel ke la arbotrunko havas diametre proksimume anglan futon. Vi devos atenti, ke vi trovu veturpretan trunkon, unu troza, kiu estas preta por fortrenado. Jen kuŝadas amaso da trunkoj, kiuj kostis multe da ŝvito al la laboristoj, sed ne estas pagotaj al ili. Jen trunkoj, kiuj interne estas putraj, ofte nur peco estas putra, kion la hakisto ne povas vidi pli frue ol tiam, kiam li jam trahakis la trunkon. Krome estas aliaj trunkoj, kiuj laŭlonge estas disŝiritaj. Ankaŭ tion la hakisto ne povas vidi pli frue ol tiam,kiam la trunko jam kuŝas surtere. Ankaŭ tiun oni ne pagos al li. Kaj li laboris por nenio. Tiaj trunkoj restas kuŝi kaj putras tie. Ne zorgu pri tiuj. Je unu finaĵo la trunko, kiu veturpretas, estas kvarangule pintigita. Tiu pintigita parto nomiĝas chuso. Do, trunko, kiu ne havas iun chuso, vi lasos kuŝi. Aŭ ĝi estas putra aŭ ĝi laŭlonge disŝiriĝis. Aŭ la hakisto pintigos ĝin ankoraŭ sekvatage. Ĉar li hodiaŭ ankoraŭ ne povis pretigi ĝin.“

Vicente iris kun sia lanterno laŭ certa direkto, kaj Andreo laŭ alia. Ĉiu iris zigzage en sia direkto.

„He, Nene, mi devos ankoraŭ diri ion al vi, por ke vi trovu la trunkojn pli facile!“ postkriis Andreo la knabon.

„Atentu pri la freŝe hakitaj branĉoj kaj branĉetoj surtere. Tie, kie kuŝas freŝaj branĉoj, vi vidos ankaŭ la trunkon, kaj tuj apud ĝi unu aŭ du trunkojn. La plimulto de la arboj pezas ĝuste nur tunon, unu troza, sed estas multaj trunkoj, kiuj havas du tunojn. Se la branĉoj ne estas freŝaj, ili devenas de la arboj, kiuj estis hakitaj antaŭ semajno. Kaj tiuj trunkoj estas jam fortrenitaj.“

„Mi atente rigardos.“


Rimarko

angla futo diametre estas 30,48 centrimetrojn larĝa.

IV

Tion, kion la muchachos nomis linternas, lanternoj, havis kun tio, kion civilizitaj homoj konas kiel lanternon, nenion alian komune krom tio, ke ankaŭ la linterna servis kiel lumigilo. Estis kruĉo, kiu entenis ĉirkaŭ tri kvaronlitrojn da petrolo. Supre estis enmetita kaj firmlutita tielnomata beko, kaj en tiu beko troviĝis peco de lana ĉifono. Jen la tuta lanterno. Sed por tiu speco da laboro ĝi estis pli utila ol iu ajn alia. Ĝi estis speco de petrola torĉo. Aŭtentika lanterno eĉ ne horon tie eltenus, ĉar la tuta vitro kaj la eksteraĵo disrompiĝus kaj estus tiom kavetigita kaj kurbigita, ke oni nur per longa enigma cerbumado ekhavus la ideon, ke temas pri iama lanterno. Kvankam la lanternoj estis malfermaj, ili rezistis kontraŭ la ŝtormoj kaj eĉ kontraŭ la pluvo ĝis certa grado. Se ili estingiĝis, la boyeros devis tre peni denove ekbruligi ilin. Alumetojn havis eĉ ne unu el la viroj. Alumetoj estis kaj tro multekostaj kaj fariĝus senuzeblaj post portado dum du horoj. Aŭ ili fariĝus malsekaj de la pluvo aŭ de la forta nebulo aŭ de la peza roso aŭ, kaj tio estis la plej ofta kaŭzo, ili kaĉiĝus pro la ŝvito de la laborantaj muchachos.

Ĉiu boyero havis fajrilon, al kiu oni povas fidi ĉiam, se oni aŭ laboras en ĝangalo aŭ migras tra ĝi. Alumetoj fariĝus malfidelaj. Sed tiuj fajriloj de la mahagonlaboristoj konsistantaj el peco da ŝtalo, fajroŝtono kaj meĉo estis ĉiam fidindaj. Por ekbruligi estingitan lanteron kompreneble necesis ekblovetigi fajreton helpe de la fajrilo kun seka foliaro kaj maldikaj sekaj branĉetoj. De tiu flameto la lanterno poste estis ekbruligebla. Dum ŝtorma kaj tre pluvema vetero la boyeros en siaj labordistriktoj ĉiam tenis viglaj fajretojn por pli rapide povi denove ekbruligi la lanternojn.

Ĉiu lanterno donis lumon nur interne de distanco de kelkaj paŝoj. Tial la serĉado de la trozas estis komplika kaj temporaba. La boyeros kaj iliaj helpoknaboj, la gananas, tiaj, kiaj Vicente, ĉe la serĉado ne povis promeni. Ili kuradis kiel sovaĝiĝintaj diabloj tien kaj tien tra la densejo kaj la arbustaĵoj de la ĝangalo por trovi la sekvan trunkon. Kaj ili ne nur kuradis kiel sovaĝiĝintaj diabloj tien kaj tien, ili eĉ aspektis kiel sovaĝiĝintaj diabloj, kiam ili kate rapide, parte kliniĝinte kaj facilmove rampante, kun maĉeto en la mano, serĉis sian vojon tra la dorna densa trunkarbustaro, vestite nur per suprenŝovitaj kotaj blankaj pantalonoj, kun nuda supra korpoparto kaj ĉifonita palmĉapelo sur la peĉonigra longa hararo, fantome iluminate sur la profunde brunaj duone nudaj korpoj de la fumanta flagranta malferma lumo.

Kiel la hacheros, tiel ankaŭ la boyeros devis plenumi sian ĉiutagan aŭ pli precize ĉiunoktan devigitan kvanton. Kaj se ili ne atingis tiun kvanton, oni ne pagis la tagon al ili, eĉ se ili estus farintaj kvar kvinonojn de sia devlaboro. Se ili postrestis dumsemajne pli ol dufoje kun sia laboro, oni notis ilin por la ,fiesta“ aŭ pendumis ilin en la komenciĝanta nokto apud tiuj hakistoj, kiuj pro nesufiĉa liverado estu skuataj el sia pigremo.

Al ĉiu boyero oni asignis por la nokto kaj la sekva antaŭtagmezo certan distrikton, en kiu la hakistoj tagon antaŭe faligis ĉiujn arbojn. Kutime la boyeros laboris por tri ĝis kvar hakistoj. Sed la Montellanoj sukcesis aranĝi tion tiel, ke ĉiu boyero kun sia knaba helpanto devis forveturigi la hakitan mahagonon por ses hakistoj. Dum sia labortempo la boyero en la asignita distrikto devis tute forigi ĉiujn veturpretajn trozas.

Kiom ajn diligenta kaj fervora boyero eble estis, sola li ne povus plenumi la laboron. Por tio li havis paron da bovoj kiel helpantojn. Kelkajn indiĝenojn aŭ aliajn homojn oni povas devigi al certa laborkvanto, tiel, kiel oni povas unuformige dresi ilin al tio gasumi aliajn homojn aŭ mortpafi ilin kaj sin mem lasi mortpiki laŭ komando. Kun bovoj tio ne tiel simple fareblas, tial oni nomas ilin ja bovoj, de kiuj oni ne postulas scii ion pri popola honoro. Kaj tial ne sufiĉis, ke boyero estas tiel diligenta kiel juna abelo en printempo. Se la bovoj estis malvolemaj aŭ lacaj aŭ freneziĝis pro la svarmoj de alflugantaj mordantaj muŝoj, helpis al la boyero nek diligento nek bonvolemo. La bovoj ne volis labori, kaj sen ties helpo la boyero eĉ ne unu trunkon povus forveturigi. Ĉar la bovoj ne havis menson, nek la Montellanoj nek El Picaro nek El Gusano povus respondecigi ilin por la nesufiĉa laboro de la boyeros. Sed la bovistojn oni respondecigis, ili ne ricevis pagon por la laboro de la nokto, oni skurĝis ilin en la ,fiesta“, oni pendumis ilin, ĉar ili estis la boyeros, por ke ili komprenu siajn bovojn, por ke ili laborigu siajn bovojn kaj eduku siajn bovojn tiel, ke tiuj komprenu, ke la mondo konas nur ununuran celon, ke ĝi devas plenumi nur unu taskon, nome fari el la fratoj Montellano dum tri jaroj monomilionulojn, por ke ties parencaro kaj amikaro en Hispanio rajtu diri: 'Ili estas efektive diligentaj homoj, ili iris sian vojon, ili uzis en Ameriko sian bonŝancon, ĉar Usono estas la lando de la nelimigitaj ebloj.’ Kiel ĉio efektive deruliĝis en la regno de l’ mahagono, la mondo ja ne eksciis, plej malmulte aŭdis pri tio tiuj, kiuj sidis ĉe la konferencaj tabloj el peza mahagonligno kaj diskutis la ekvilibrigon de komercaj bilancoj kaj kiuj samtempe interkonsiliĝis pri tio, je kia maniero oni povus sukcese malhelpi la disvastigadon de danĝeraj komunistaj ideoj de blankaj kaj koloraj laboristoj.

V

Vicente ekaŭdigis eĥan vokon, kiun li sonore sendis tra la nokto, ambaŭ manojn premante kiel paroltubon al sia buŝo.

„Levu la lanternon supren!“ rekriis Andreo.

„Kion vi diras?“

„Levu la lanternon supren, por ke mi ekvidu, kie vi estas?“ ripetis Andreo.

Andreo kuris al la bovoj, kiuj estis pli proksime de li ol Vicente. Li pelis la bovojn al la lumo, kiun Vicente tenis alte. Kiam li estis ĉe la troza, kiun Vicente trovis, li diris: „Metu vian nazon alte en la aeron, Nene, por ke vi spertu la odoron. Tie, kie kuŝas freŝe hakita trunko, flaras alie ol en la ceteraj partoj de la selva. Ĉu vi flaras tion?“

„Jes ja, odoras pli freŝe kaj pli verde. Pli suke.“

„Tiel estas, Nene, se vi bone kaptos la odoron, jen la tuta laboro duoniĝos. Kaj se la vento favore blovas al vi, vi marŝos al freŝa troza kiel hundo al freŝe rostita ripopeco. Tio havas grandan valoron, iri laŭ la nazo. Ofte la lanterno estingiĝas kaj tiukaze vi devos serĉi per via nazo, se vi volas trovi trunkon. Ne ĉiam estas tia bona vetero, kia nun, kiam ni havas sekan tempon.“

„Sekan tempon, ĉu? Sed pluvas ja preskaŭ ĉiun duan tagon.“

„Tio estas ĉi tie alie ol en la malferma lando aŭ en la bienoj kaj en la vilaĝoj. Tia, kia ĝi estas nun, ni nomas ĝin sekan. Propre la vetero neniam estas tute seka ĉi tie. La arbokronoj ĉiuj estas tro densaj. Neniu sunbrilo trairas ĝis la tero. Kaj malsupre ĉie dense troviĝas trunkarbustoj. Ĉio restas seka kaj mucida. Tial ni ĉiam havas la pezajn fortajn nebulojn en la dua duono de la nokto kaj roson tiel abundan, ke oni pensas, ke pluvis dum la tuta nokto. Sed se ni havos foje la pluvotempon, knabo mia, jen atendos vin spektaklo, tiam vi naĝos kvarfoje dum tago kaj kvarfoje en la nokto. Sed tiam ni laboros ne ĝuste ĉi tie, tiam ni estos ĉe la barrancas, ĉe la terosulkoj, kaj ĉe la riverego, kien ni flosigos la lignon. Ĉe tio facile okazas, ke ambaŭ gamboj aŭ la brakoj aŭ la kapo estas forpremataj. Tio iras glite glate, kaj jam la kapo estas for, kiel forpinĉita. Mi prefere ne parolu pri ĉio ĉi al vi, dum vi estas ankoraŭ novulo. Sed tio estas eble tamen grava, ke mi jam nun diras ĉion tion al vi, estas pli bone, se diras mi tion ol la aliaj, kiuj dekfoje troigus tion, por delektiĝi je via timo.“

Proksime estas ankoraŭ plua troza, kaj dudek paŝojn pli malproksime estas du pliaj, tiujn mi jam vidis.“

„Tio estas bona, tre bone, Nene. Tiukaze ni ne plu devos serĉi en la nokto. Antaŭ ol ne estos fortrenintaj la kvar trunkoj, leviĝos la mateno, kaj ni trovos la trunkojn pli rapide, ĉar ni tiam povos vidi pli bone ol kun la diodamnitaj lanternoj, kiuj apenaŭ taŭgas. Sed nun ek, al la laboro. Mi rakontis al vi tiom, ke ni preskaŭ duonon de horo perdis pro tio. Helpu retrotiri la bovojn, por ke ni povu kroĉi la ĉenon.“

La tirĉeno estis ĵetita sur bovodorson, por ke ĝi ne posttreniĝu kaj ne kaptiĝu en arbustoj dum la kondukado de la bovoj ĉi tien.

„Nun ni batos unu trenhokon en ĉiun trunkflankon. Rigardu, tiel. La hokoj ja ankoraŭ pli profunde fosiĝos en la lignon, se la bovoj forte ektiros. Kaj nun ni tiros la finaĵojn de la ĉeno tra la du hokoj kaj kuntordos ĝin per la kroĉilo.“

„Vi jam delonge laboras kun la bovoj kaj la mahagono, Andreĉjo, ĉu?“ demandis Vicente.

„Ne, nur ĉirkaŭ kvar monatojn. Povus esti ankaŭ ok. Oni ĉi tie tute forgesas la tempon kaj nur tiam, kiam komenciĝas la vera pluvotempo, oni scias, ke denove jaro pasis, kaj ĉar ni ĝis nun ankoraŭ ne havis pluvtempon, mi scias, ke mi ankoraŭ ne estas dum tuta jaro ĉi tie.“

„Nu, tiukaze vi bone lernis.“

„Sed hombre, mi ja scias kiel trakti bovojn. Tio estas ja mia negoco, kiel mi diris al vi. Mi estis ja carretero. Eĉ pli, encargado, karavanestro. Al mi bovoj ne povas paroli ion sen tio, ke mi tuj scius, kio estas pri ili. Mi povas pli bone paroli kun bovoj ol kun vi, Nene. Kaj ankaŭ la bovoj parolas al mi pli kompreneble ol vi.“

Vicente laŭ sia knabeca maniero laŭte ekridis. „Ne rakontu al mi tiajn troigitajn fabelojn, Andreĉjo. Kiel bovoj parolu?“

,Adelante, Moreno! Ne, ne vi, Rojo, Moreno adelante!“ Andreo vokis al la bovoj. Tiam li diris: „Ĉu vi vidas tion, kiel nun ektiras nur la bruna kaj la ruĝa firme staras plu?“

„Diable, Andreĉjo, vi estas gran maestro, granda majstro“, diris admire Vicente kun voĉo, kiu evidentigis, ke li preskaŭ ne plu povis spiri pro ekscitiĝo.

„Gvidi la bovojn tiel, ke nur unu el ili ektiras kaj la alia restas staranta, estas necesa, tion vi ankoraŭ vidos. La troza profunde enfosiĝas en la marĉan teron, kaj se ambaŭ ektirus, ĝi enfosiĝus eĉ pli. Oni povas eltiri ĝin el la tenaca ŝlimo nur, se unu el la bovoj ektiras kaj trenas la trunkon flanken, por ree ekmovi ĝin.“

,Adelante!“ vokis Andreo nun al ambaŭ bovoj, kaj ili ektiris.

„Vi iros ĉe la bovoj, Nene, kun via lanterno kaj kun la pelbastono vi pikos ilin, por ke ili marŝu fervore. Ek!“

La tirveturado komenciĝis. Fervore ili ne antaŭeniĝis, ĉar bovoj ja ne estas ĉevaloj. Ili iris malrapide kaj memgarde, sed konstante.

Tie la terosurfaco estis firma kaj la marŝo apenaŭ estis malhelpata.

„Nene, atendu!“ vokis Andreo. „Ĉe la kondukado vi devas atenti, ke vi ĉiam serĉu vojon, por ke la troza ne venu en tro densan trunkabustaron, kie ni devus eligi ĝin per maĉeto. Ek!“

Andreo postiris la trunkon. Je rimeno li portis la maĉeton en ledingo je la flanko. Ankaŭ Vicente portis maĉeton. Andreo havis en unu el siaj manoj la lanternon kaj en la alia, la dekstra, li havis fortikan feran hokon.

Per tiu ĉi hoko li laboris seninterrompe je la troza, li tiris ĝin al tiu kaj al tiu ĉi direkto por bone konduki ĝin; li levis ĝin, se ĝi ekfosiĝis en la teron kaj skuis ĝin furioze, se ĝi ŝajne komencis firmkroĉiĝi en la trunkarbustaro.

Post ĉirkaŭ dudek kvin minutoj ili trenis la trunkon je kilometro.

„Haltu!“ komandis Andreo. Sed la bovoj jam staris, antaŭ ol Andreo vokis. Li komandis: „Haltu!“ al Vicente, ĉar tiumomente, kiam staris la bovoj, tiu rapidis forte peli ilin, ĉar li supozis, ke ili volas pigri.

„Jen vi rimarkas, Nene, ke la bovoj havas pli da prudento ol vi. Tiuj scias, ke ili nun estas je la callejon, je la strateto, kaj ke ili devos stari ĉi tie. Ĉi tie ni detiros la hokojn kaj retroiros kaj altrenos la aliajn trunkojn, unu post alia, ĝis ĉi tiu callejon. Se ni ĉiujn, kiujn ni hodiaŭ devos fortreni, havos ĉi tie ĉe tiu strateto, tiam ni trenos ĉiun el ili unuope plu, ĉirkaŭ kilometron. Se ni trenus ĉiun trunkon tuj ĝis la tumbo, ni transportus nur duonon. La bovoj devas ripozi, ili devas paŭzeti, kaj tion ili kapablas nur, se ili faras nur mallongdistancan fortan laboron kaj poste ree estos retrokondukataj, dum ili iras sen io ajn kaj en la malrapida trotado kolektas novajn fortojn.“

„Sed tiom streĉa la laboro ja ne estis, ke ili jam devas ripozi“, obĵetis Vicente.

„Ne kriu tro frue, bebo. Mi ja jam diris al vi, ke ĉi tie la tersurfaco estas firma. Tiukaze la marŝo estas rapida. Sed atendu nur, ĝis ni trenos la trunkojn en la callejon. Tie vi vidos ion surprizan. Tiukaze vi povos esti ĝoja, se ni ne devos alkonduki por ĉiu unuopa troza kvar tiros, do dudek parojn da bovoj, de la ceteraj bovistoj. Tiukaze ni laborus tridek ses horojn sen interrompo por tamen ankoraŭ fortreni la hakitajn trunkojn iutage. Tio nun kaj hodiaŭ ne okazos. Ĝi ne aspektas kvazaŭ pluvos. Sed ni venos al loko, proksime antaŭ la tumbo, kie ni bezonos la aliajn kaj devos havi por troza kvin mancuernas, kvin parojn da bovoj.“

„Sed kio estas tio, tumbo?“ demandis Vincente.

„Jen la loko, kie la trunkoj estos suramasagitaj kaj atendos, ĝis komenciĝos la pluvotempo kaj pleniĝos la seka sulko aŭ la arroyo, por ke vi komprenu tion pli bone, per alta akvo kaj ili tiam povas flosi ĝis la rivereto kaj poste ĝis la granda riverego.“


Rimarkoj

barranca = ravino, tersulko.

Adelante! = Antaŭen!

arroyo = strateto, vojo.

VI

Ambaŭ remigris al la jungita bovoparo por treni la sekvan troza al la callejon, al la strateto.

Andreo subite haltis, lumis pli proksime kaj diris: „Vi, Nene, aŭskultu foje, ĉu vi ne vidis tiun trunkon ĉi tie? Ĝi kuŝis ja sur via vojo, kiam ni serĉis trunkojn.“

„Kompreneble mi vidis ĝin. Mi havas ja ne gluaĵon sur miaj okuloj“, defendis sin la knabo.

„Laŭ mi ŝajne tamen. Kial vi ne menciis ĝin? Ĝi kuŝas ja pli proksime al la callejon.“

„Mi supozis, ke ĝi ne taŭgas. Ĝi ja ne estas preta, ne kvadrate prihakita.“

„Tio estas troza, kiu ne kvarangule estas prihakata, tio estas rollete. Kaj ke tiu rollete estas troza, vi povas vidi je tio, ke ĝi havas pintigaĵon por fortrenado.“

„Sed kial la rollete ne estas prihakita kvarangule laŭlonge?“

„Tio estas longa historio. Kaj ĉar mi devas instrui vin pri la metio, mi ja jam hodiaŭ tuj povos rakonti ĉion ĉi al vi. Cetere, mi estas tre certa, ke mi hodiaŭ ne atingos mian devigitan laborkvanton, mian deber, ni ambaŭ perdos la tagon kaj eble El Gusano ankoraŭ havigos vipmasaĝon al mi. Li ja novan „unktadon“ promesis al mi, kiel vi aŭdis, ĉar mi estas tro impertinenta.“

„Sed kiel vi estas impertinenta, Andreĉjo? Vi estas la plej fajna kamarada boyero, kiu ekzistas surtere“, diris Vicente konvinkite.

„Laŭ opinio via, Nene. Bedaŭrinde, opinio via ĉi tie ne validas. Ĉi tie validas nur la opinioj de El Picaro kaj de El Gusano, kaj se vi tiujn molestus per via opinio, tiukaze ili tuj draŝus vin dekdufoje dorsen kaj vi povus estis ĝoja, se kelkaj batoj el la dekduo hajlus transverse de viaj kapo kaj oreloj. Ek, turnu la bovojn kaj deĵetu la ĉenon al mi malsupren, por ke mi povu kroĉi ĝin.“

La dua troza estis trenata al la strateto.

Kiam ambaŭ poste sen balasto retromarŝis, diris Vicente:

„Vi volis ja klarigi al mi, kial oni ne kvarangule prikhakas tian rollete, sed nur senŝeligas ĝin, kaj kial ĝi tiam restos ronda?“

„Vi pravas. Laŭprincipe ĝi povas esti al ni, kaj des pli al vi, tute indiferenta, ĉu la trunkoj restos rondaj aŭ kvarangulaj. Por la hakistoj kompreneble rollete signifas malpli da laboro, ĉar ili ne longtempe devas prihaki ĝin kaj jam povas haki la sekvan. La Montellanoj estas tre fervoraj negocistoj. Por ne perdi aĉetiston, ili liveras kaj prihakitajn trunkojn kaj ankaŭ rollete-trunkojn. En Usono kaj Britlando la mahagono tiom raras por la homoj, ke ili segas la lignon en tute mincajn panelojn kaj gluas tiujn sur kutiman lignon, kiun ili havas en sia lando, kaj tiam ili poluras ĉion tion. Tio kompreneble estas trompo. La homoj, kiuj aĉetas mahagonmeblojn, pensas, ke ili efektive havas nur mahagonon en siaj mebloj. Sed nur ekstere estas tute minca surgluita panelo da mahagonligno. Kaj se ĝi tiel bele estas polurita, tio aspektas, kvazaŭ ĉio estus el pura mahagono. Nun vi ekkomprenas, kial certaj aĉetistoj preferas la rondajn trunkojn, ĉar oni povas elsegi el la rondaj trunkoj en la mezo mincajn panelojn, kiuj estas je centimetroj pli larĝaj ol tiuj, kiuj oni segas el kvarangulaj.“

„Sed en tiu kazo oni povus lasi rondaj ja ĉiujn trunkojn“, diris post tio Vicente.

„Oni povus, sed oni ne faras. La rolletes havas ankaŭ malavantaĝojn. Ili pli facile ekŝiriĝas laŭlonge kaj tiukaze fariĝas aŭ je duono aŭ tute senvaloraj. La trunkoj, kiujn oni prihakas kvarangule, ekŝiriĝas multe malpli ofte kaj ĉe ili la aĉetistoj povas vidi ankaŭ multe pli rapide, ĉu la trunko eventuale disŝiriĝis parte, kio ĉe la rolletes videblas malpli bone aŭ tute ne, kaj kio malkaŝiĝos eventuale nur tiam, kiam la aĉetinto jam havas la trunkon en segilo.“

„Kiu klarigis ĉion ĉi tiel klare al vi, Andreĉjo?“

„Estas unu el la hacheros. Li estas el Chamula kaj nomiĝas Celso. Li estas ĉi tie la tate en nia kamapadejo, la honorpatro. Li estas jam de jaroj ĉi tie kaj scias pli ol la contratistas. Lin ambaŭ, El Picaro kaj El Gusano, tiom timas, ke ili havas merdon en la pantalonoj, tiel ili timas lin.

„Ĉu lin atendos fiesta?“

„Mi pensas, ke ne. Cirilo rakontis al mi, ke antaŭ jaro nia iama contratista, don Remigio, notis Celson por fiesta, ĉar Celso estis impertinenta. Kiam Celso jam ricevis la batojn, li glate sternis sin kaj dum tuta semajno ne movis manon por laboro. Li estas la plej bona hakisto, kiu kiam ajn laboris en selva, la ununura, kiu, se li volas, povas havigi kvin tunojn dum tago. Sed li ne faris tion. Don Remigio ne povis rezigni pri Celso. Li vokigis lin, sed Celso ne aperis. Jen la granda contratista devis viziti lin kaj paroli al li. Don Remigio diris, ke li ja finfine faros lin cedema. Jen Celso respondis, ke jes ja, ke li povus fari tion, sed ke ju pli oni batus lin cedemcele des malpli li povus labori, kaj ke estus tute egale al li, ĉu oni aŭ mortpafus aŭ mortbatus lin. Tio estus tute indiferenta al li. Kaj poste li ankoraŭ diris, ke estontece li por ĉiu bato, kiun li ricevos, ne laboros dum tuta semajno, kaj se li ricevus kvindek batojn, tiukaze li do ne laborus dum jaro. Don Remigio tiam parolis pli respekte kun li. Kaj Celso ekstaris kaj iris al sia laboro. Li neniam denove ricevis batojn de tiam. Sed nun estas tiel, ke nek El Gusano nek El Picaro kuraĝas fie trakti lin. Li estas danĝera. Kaj don Severo al ili eĉ ordonis lasi tute en paco Celson, ĉar lia laboro estas pli grava kaj pli enspeziga ol la laboro de la du subestroj.“

„Do, kial li ne forkuras?“ demandis Vicente.

„Tio ne estus facila, eĉ ne por li. Kaj nun finon! Ni nun devos streĉi kaj malplenigi la kampon de la trozas. Ne longe daŭros kaj El Gusano alvenos sur ĉevalo, kaj se ni havos ne ĉiujn trunkojn en la callejon, atendos nin ambaŭ infero. Mi povus elteni tion. Ĉu tion eltenus vi, mi ne scias, sed mi supozas, ke ne. Kaj se oni tanos vian felon, vi eĉ kulpigus min pro tio. La plej bona, kion mi povos fari ĉi tie por vi, tiom longe, kiom vi kaj mi ĉi tie kunlaboros, estas malhelpi kun ĉiuj fortoj, ke El Gusano nin ambaŭ povos noti por 'fiestaĉar vi, vermeto, ĉe tio suferus plej multe. Do, lasu al ni celkonscie kapti la sorton je la postaĵo.“


Rimarko

Chamula = loko, centro de la cocilaj maja-indiĝenoj en la federacia meksika ŝtato Ĉiapaso.

VII

Suno leviĝis, kiam ĉiuj trunkoj kuŝis jam en la strateto, preta por plia trenado ekde tie.

„Nun ni matenmanĝos“ diris Andreo.

En la nokto ili kunprenis maizon en sako, kiu estis ŝarĝita sur unu el ambaŭ bovoj, kaj tiam, kiam ili alvenis sur la laborloko, ĝi estis pendigita al arbo por malhelpi, ke la maizon povu forporti la sovaĝaj porkoj.

„Disŝutu la maizon al la bovoj“, diris Andreo. „Atentu, ke ĝi kuŝu sur plata tero.“

„Ĉu mi deprenu la jugojn?“demandis Vicente.

„Ne, tio farus tro da laboro ree surmeti la jugojn.“

Ambaŭ kunportis en sia bastujo sian moral, sian modestan matenmanĝon kaj pendigis sian bastujon apud la maizo je la sama arbo.

Post mallonga tempo Andreo bruligis fajreton. Vicente kuris al mucida rojeto kaj plenigis la ladajn kafokruĉetojn kaj samtempe la kalabasojn eltrinkitajn en la nokto, per akvo. Ili ŝutis la muelitan kafon kaj brunan krudan sukeron en la kruĉetojn kaj metis tiujn al la fajro.

Ili kunportis kuiritajn nigrajn fabojn envolvitajn en grandajn verdajn foliojn, iom da salo en sekaj maizfolioj kaj aldone dekdu grandajn tortiljojn. La tortiljojn ili metis en varmegan cindron, kiu estis tirita el la fajro, kaj la fabojn ili ŝutis en argilan pelveton kaj metis ĝin en la fajron por varmigi la fabojn. Poste ili pecetigis verdajn piproguŝojn kaj miksis ilin kun la faboj. Ĉiu el ili havis fasketon da verdaj herbetoj de diversaj specoj, kiujn disponigis la ĝangalo. Kiam la faboj estis varmaj, ili volvis ilin en varmegajn tortiljopecojn kaj ŝovis ilin tiel kuntorditaj en la buŝon. La salon ili prenis inter la fingrojn kaj tiam ŝovis ĝin buŝen. La verdajn herbetojn ili poste manĝis. Intertempe la kafo estis kuirita kaj ili trinkis ĝin el fruktoŝelo, kiu servis al ili kiel trinkujo kaj samtempe kiel pelveto, en kiu dum mallongaj laborpaŭzoj estis knedata la posol, trinkaĵo el fermentita maizo.

Kiam ili trinkis sian kafon, ili elprenis krudajn tabakfoliojn kaj rulumis al si cigarojn. Vicente, kvankam ankoraŭ preskaŭ knabo, sciis tute bone rulumi cigaron kaj li fumis ĝin kun la sama plezuro kiel faris tion Andreo.

Ili fumis siajn cigarojn apenaŭ je duono, kiam alrajdis El Gusano. Li restis sidi sur la ĉevalo, kaj sen diri 'Buenos dias!', sen 'Bonan matenon!' li tuj vokis: „Ĉu vi trovis ĉiujn trozas kaj havas ilin en la callejon?“

„Si, todas, jes ĉiujn!“ respondis Andreo, sidante ĉe la fajro kaj senhaste plu fumante.

„Antaŭen kaj arrastrando al tumbo, tiru ilin malsupren al la flososulko. Kaj ne sidadu tiom pigre fumante cigarojn. Por la fumado vi havos tempon vespere.“ El Gusano superrigardis la strateton.

„Unue la bovoj devas havi sian maizon“, defendis sin Andreo.

„Tion mi vidas mem, mi ne bezonas vin por ke vi diru tion al mi“ kvazaŭ gruntis El Gusano, antaŭ ĉio tial, ĉar li ne volis konsenti Andreon, malpli por konfirmi, ke ambaŭ viroj en tiu momento tamen ne povus fari ion alian kaj tial same tiel bone povus trankvile fumi plu, ĝis la bovoj finmaĉos sian maizon.“

„Cetere, kiel estas la bajado, la parto de la strateto, kiu kondukas malsupren al la flososulko? Ĉu mucho lodo, ĉu multe da marĉo kaj ŝlimo?“ demandis El Gusano.

„Hieraŭ ni sinkis ĝis la koksoj en ĝin, kaj hodiaŭ tio certe ne fariĝos pli bone“, diris Andreo.

„Kiom da tiros vi do bezonos por la subida kaj la bajada, por la monteto kaj la sulko?“

„Sukcesos eble per du tiros, per dek bovoparoj. Lastan semajnon ni bezonis dum kvar tagoj dudek parojn, jen ni sidis kun niaj trunkoj ĝis sub la brakoj en la ŝlimo“, klarigis Andreo.

„Mi scias. Bone, morgaŭ mi sendos al vi du tiros, do dek parojn. Cirilo kaj Fidel havos ilin ĉi tie ĉirkaŭ la naŭa.

Kun via mancuerna tio faros dekunu bovoparojn, kiujn vi havos tiam. Kaj nun ne tiom longe sidadu kaj fumadu. Morgaŭ vi iros sur la alian flankon de la arroyo, jen ili jam hakis dum tri tagoj, kaj ili faris abundan provizon, kiu fortrenendas.“

El Gusano donis al sia ĉevalo bateton kaj ektrotis por inspekti la aliajn boyeros.

„Kioman distancon ni devos treni la trunkojn de ĉi tie ĝis la tumbo?“ demandis Vicente, kiam ambaŭ ree estis solaj.

„Proksimume du leguas, ok kilometrojn.“

„Kaj ĉiun trunkon ni devos tiri du leguojn?“

„Ĉiujn trunkojn, kiujn ni hodiaŭ suramasigis ĉe la strateto, ni devos treni du leguojn“, diris Andreo. „Tio estas tute nenio, antaŭ du monatoj ni trenis ilin kvin tutajn leguojn, de la hakejo ĝis la tumbo. Sur tia longa vojo oni renkontas ofte dekon kaj pli da sulkoj, arroyos. Sed tiuj estas ĉiuj tiaj sulkoj, kiuj ne kondukas al la granda riverego, kiuj post kelkaj kilometroj finiĝas iom post iom aŭ kondukas al unu el la lagoj, kaj la lagoj ne havas rektan konekton al la riverego. Kelkaj aliaj sulkoj ja kondukas al la riverego, sed ili disvastiĝas je certaj lokoj, kondukas trans vastan rulŝtonaron kaj sinkigas la trunkojn tiom, ke ili ne havas sufiĉe da akvo por flosigado, vi povas fidi al mi, kaj Celso diris ĝin al mi, tiom facila tio ne estas malkovri kaj fondi monterion. Ekzistas sufiĉe da ligno por hakado. Sed, se ne estas sulkoj, aŭ se la sulkoj etendiĝas kontraŭdirekte de la vojo, kiu necesas por povi flosigi lignon al la riverego, tiukaze la monterio preskaŭ nenion valorus, kiom ajn bonan mahagonon ĝi havus eventuale. Se ĉiu troza unue devas esti trenita pli ol kvin leguojn, do pli ol dudek kilometrojn aŭ eĉ pli grandan distancon, tiukaze tio ne indus la penon. Jen vi eble tri aŭ kvar tagojn trenadus ĉiun troza kaj eble eĉ kun dudek bovoparoj. La contratistas ne havas tian facilan laboron, kian vi pensas. Ili serĉas ofte dum tuta semajno aŭ dum du aŭ tri semajnoj sulkojn, kiuj tute certe kondukos al la riverego, se ili havos altan akvon. La contratistas tiam devas trapaŝi kun kelkaj maĉetistoj la tutan sulkon, por poste povi certi, kien ĝi kondukas. La sulkoj ofte estas kvindek ĝis cent kilometrojn longaj, antaŭ ol ili atingas la riveregon. Ĉeokaze la viroj marŝas tri aŭ kvar tagojn tra la ĝangalo, ĉiam laŭ la sulko, nur por fine konstati post la tuta peno, ke la sulko ne uzeblos por la flosigado. Ankaŭ necesas forigi arbojn kaj arbustojn de la sulko, por ke la trunkoj ne estu malhelpataj de obstakloj dum la flosado. Por tio ni havas la maĉetistojn. Tial la monterioj estas tiom multekostaj, kaj nur homoj kun tre multe da mono povas aĉeti ilin, ĉar bona monterio havas larĝajn kaj profundajn sulkojn por la flosigado kaj ĉiuj sulkoj estas esploritaj kaj notitaj, ĉu uzeblaj ĉu ne. Jam tiu laboro, esplori ĉiujn tiujn sulkojn kaj noti ilin, kostas monatojn de laboro, kaj tio estas laboro farenda, kvankam ĝi rekte ne havigas eĉ ne unu trunkon.“

„Andreĉjo, vi estas la plej saĝa muchacho, kiun mi renkontis kiam ajn en mia vivo“, diris Vicente kun admiro. „Mi tre ĝojas, ke mi fariĝis ganan via.“

„Tiom saĝa, kiom vi pensas, mi ne estas. Mi tenas nur malfermaj la okulojn kaj la orelojn, se aliaj homoj, kiuj scias pli ol mi, speciale la contratistas kaj la dungitoj, interparolas kune. Vi devas unue bone lerni la hispanan, tiukaze vi pli bone lernos kompreni, kion diras aliaj. Via indiĝena lingvo, via idiomo, ne multe helpas al vi en via vivo, Nene. Kaj nun ni tiros la trunkojn sur la callejon antaŭen. Alkonduku la bovojn kaj fiksu la ĉenon al la jug°.“

Andreo ĵetis sian cigaredorestaĵon en la fajron, tretadis estinge la fajron kaj denove pendigis poste la bastujetojn kun la manĝo de la viroj al la arbo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.