|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MAHAGONTRUNKOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
La elĝangaligo de la mahagono okazas dum tri ĉefaj etapoj.
La unua etapo estas la hakado de la arboj. Contratista transprenas tiun laboron je sia propra kalkulo kaj danĝero kaj kun sia propra kapitalo. Li estas memstara kiel sendependa negocisto. Li liveras la arbotrunkojn al la plej proksima ekflosigejo, kie oni pagas al li por ĉiu tuno da mahagono dek orajn pesojn, de tempo al tempo iom pli, kaj iafoje malpli, ĉiam laŭ la merkata prezo de la ligno. La adminstrador de l'kampo, la kampadeja administranto asignas al li la distrikton interne de la koncesia tereno, kiun li devas ekspluati. Ĉiu contratista prilaboras alian distrikton, kiu ofte estas du aŭ eĉ tri tagvojaĝojn malproksime de la oficinas, kie la administranto kun siaj dungitoj havas sian sidejon.
La dua etapo estas la ekflosigado de la trunkoj, laboro, kiu estas gvidata kaj kontrolata de la oficinas. Ekde la momento, kiam la trunkoj estas surtavoligitaj ĉe la riverbordo kaj pretaj por forflosigado, la contratista ja ne plu zorgas pri la mahagono. Ĝi apartenas nun al la kompanio.
La tria etapo estas la deponigo kaj surŝipigo de la ligno al la kunaĉetistoj. Ĝis certa stacio de la rivero la ligno flosas libere. La trunkoj ĉiuj surhavas la brulmarkon de la kompanio, al kiu apartenas la ligno; ĉar ĉiuj kompanioj, eĉ se ili posedas siajn monteriojn je diversaj malpli grandaj riveroj, finfine devas uzi la saman grandan riveregon por la flosigado. Je la lasta stacio, kie nun jam komencas veturadi la motorboatoj, kaj kie la libere flosantaj trunkoj povas fariĝi danĝeraj por la veturiloj, la trunkojn kvazaŭ fiŝkaptas el la riverego kaj elserĉas la prezentantoj de la kompanioj laŭ la brulmarko. Tie la trunkoj tiam estos kunligitaj al grandaj flosoj kaj transportataj de tre lertaj flosistoj al la marhaveno, kie la flosoj poste estos disigitaj kaj la trunkoj deponitaj ĝis oni metos ilin por la plutransporto sur ŝipon. Tiun trian etapon komenciĝantan je la lasta stacio, kie la trunkoj alflosas libere, ĝis la finfina surŝipigo, gvidas kaj kontroladas la kompania komandejo. La komandejo troviĝas aŭ en la haveno aŭ en sufiĉe granda urbo de la regiono.
La fratoj Montellano, Severo Gurria Montellano, Feliks Gurria Montellano kaj Acacio Gurria Montellano decidis ĉe la aĉeto de la monterio, ke ĉiu el ili transprenos la adminstrantan postenon de unu el la tri etapoj. Severo, la plej maljuna, ricevis la taskon kontroladi la trian etapon de la negoco, do la plej gravan; Feliks ricevis la taskon administri en la oficinas, kaj Acacio, la plej juna kaj plej eltenema el ili, ricevis la taskon esti la ĉefo de la contratistas kaj kiel tia li kontrolu ties laborojn.
La plano estis bona kaj ankaŭ prudenta. Sed kiam ili volis labori laŭ tiu plano, tiom da obstakloj baris la vojon, ke ĝi ne tiel simple lasis efektivigi sin kiel antaŭe pensite.
Don Mariano jam en tiu ĉetabla interparolado aludis, ke li dubas pri tio, ĉu tiuj tri fratoj vere estas reciprokaj parencoj pere de samaj gepatroj. Tiom longe, kiom ĉiu el la triopo, laboris unuope kiel memstara contratista, unu apud la alia, ili ĉiam vivis en harmonio, sed nun, kiam ili kunĵetis sian tutan monon por aĉeti monteriojn, ĉiu fariĝis misfidema kontraŭ la aliaj. Ili ja certe konis sin reciproke tre bone kaj ĉiu sciis de la aliaj, kion li valoras kaj kion li faris antaŭ ol ili renkontiĝis por fariĝi fratoj. Se oni havas nomon, kiu ofte retroviĝas en policaj raportoj, juĝistaj verdiktoj kaj prizonlistoj, oni jam agas pro la instinko de memkonservado bone deskui ĝin kaj serĉi alian, kiu estas malpli konata kaj malpli trivita. La plua vivo tiukaze estos pli oportuna, tiom longe ĝis oni vidos sin ree elmetita al la neceso pluan fojon entrepeni haŭtdeĵeton. Nova uzebla nomo estas ĉiam multe pli sekura, se oni povas prezenti fraton aŭ fratinon aŭ plej bone patron. Tiukaze la nova nomo estas malpli suspektinda. Povas esti, ke la tri fratoj Montellano elserĉis la nomon de siaj gepatroj en telefona adreslibro en Barcelono aŭ en Madrido kaj indikis la nomon de tiuj adoptitaj gepatroj, se estis necese gajni en negocoj pli grandan konfidon. Kompreneble, se la patrino de la Montellanoj subite estus veninta al Meksiko, ŝi certe tre mirus trovi tie tri filojn, pri kies ĉeesto ŝi eĉ ne divenis ion ĝis tiam.
Ĉar ĉiu el la tri Montellanoj sciis kun certo, kial ĉiu el ili rigardis tion avantaĝa esti la frato de la du aliaj, tial ilia reciproka malfido certe ne estis sen kaŭzo.
Lasi Severon kiel ĉefkasiston en la haveno, kie li vendas la lignon kaj enkasigas la monon, dum la du aliaj sidas profunde en la ĝangalo, tio ne tre plaĉis al ambaŭ aliaj. Tute ne plaĉis al ili, ke ili vivu disigite unu de la alia. Lasi Felikson sola en la haveno, estis, kiel asertis Severo kaj Acacio, nelerta, ĉar li, laŭ ilia opinio, ne komprenis ion pri negocoj, kaj ĉar li verŝajne vendus la belan karan lignon por malpli da mono ol ĝi kostis ilin mem. Tio kompreneble estis nur preteksto, por ne devi diri malkaŝe, ke ili ne povas translasi al li la ĉefkason.
Acacio laŭ la opinio de la du aliaj estis tro juna kaj tro malsperta, por entute agi sendepende.
Fine, post longaj intertraktoj, ili ne vidis alian elirvojon ol interkonsentiĝi pri ti, ke ili iros ĉiuj kune en la ĝangalon kaj unue havigu sufiĉe da mahagono. Krome ĉiu el la triopo volis kune flosigi la lignon, kaj fine ĉiu el la triopo volis atendi en la haveno la kunaĉetistojn.
Tio estis tre multekosta labordivido. Kiam ili ĉiuj estis en la haveno, la contratistas povis agi laŭplaĉe, tiam ili povis signi la lignon kun la brulmarkoj de aliaj kompanioj kaj vendi al aliaj kompanioj aŭ eĉ flosigis ĝin je sia propra kalkulo kun la helpo de uloj, kiuj atendis ĉe la floskonstrua stacio okazojn por ricevi „sovaĝan lignon“ sub la marketa prezo.
La contratistas de aliaj koncesiitaj kompanioj dum la malĉeesto de la tri fratoj povis enrompi en ties koncesian terenon kaj tie senĝene haki arbojn dum kelkaj monatoj.
Dum la tri fratoj laboris en la ĝangalo, krome povis okazi, ke la prezoj por mahagono havene grimpis tre alte kaj ĉeestis tiom da aĉetistoj, ke oni povas elserĉi tiun, kiu pagos la plej altan prezon. Kaj se la tri fratoj tiam finfine venos al la haveno por vendi, la prezoj male povus esti tre malaltaj, kaj eble ne videblus eĉ unu aĉetisto, kaj la magahono vorus tiukaze pli da deponejaj kostoj ol oni povus enspezi je ĝi. Sed la reciproka malfido venkis, kaj ĉiu el la triopo laboris antaŭ la arboj kiel contratistas, tiel, kiel ili faris tion antaŭe, kun la ununura diferenco, ke nun la tuta gajno transiris al ili kaj ne nur dek pesoj por ĉiu liverita tuno, sed tridek, kvindek, okdek, ja eble ĝis cent kaj dudek kaj eĉ pli da pesoj. Kiu kapablus scii kaj antaŭdiri, kiom povas kreski la mahagonvaloro?
Ne estis nur sole la malfido, kiu malhelpis la fratojn gvidi la negocon tiel, kiel ili planis ĝin origine. La mahagonaj provizoj, kiuj troviĝis en la haveno kaj apartenis ankoraŭ al la kompanio, ne estis inkluditaj en la vendon. La prezo, kiun la kompanio postulis por ili, estis tro alta por la Montellanoj. La kompanio estis sufiĉe forta por atendi pri la vendo de mahagono ĝis la ofertita prezo estos laŭ ilia opinio plej favora al ĝi.
Malmultekosta la monterio La Armonia ne estis, kiam la Montellanoj aĉetis ĝin. La tereno, kiun la koncesio entenis por ekspluatado, estis granda, ĉirkaŭ trimil kvadratkilometrojn da tropika praarbaro. Ke la tereno de la koncesio estis riĉa je mahagono kaj pli detale rigardate apenaŭ vere tuŝita, tio estis sufiĉe bone konata al la fratoj. Kiel spertaj contratistas ili sciis, kie troviĝas la mahagonriĉaj terenoj. Longe antaŭ ol ili entute pensis pri la aĉeto de la monterio, ili jam esploradis la terenon en ĉiu direkto por ne devi aĉeti ĉevalon en malhela stalo.
Sed al monterio apartenis tiam pli ol nur la koncesio. Al monterio apartenis, ĉiam laŭ ties grando, cent, ducent eble tricent bovoj; al ĝi apartenis ĉevaloj kaj dudek aŭ tridek fortikaj muloj kutimigintaj marŝi tra marĉoj, kaj kiuj tial plej multekostis. Al ĝi apartenis la konstruaĵoj, kiuj, eĉ se ili estis primitivaj, tamen prezentis konsiderindan valoron je gajnita laborforto. Al tio apartenis la tienda, kiu ĉiam devis havi abundan provizon de varoj. La jungilaroj de ĉiu speco por la havigado de la mahagono, la hakiloj, pioĉoj, maĉetoj, ĉenoj, kroĉiloj, seloj, jugoj, forĝilaroj estis de alta valoro por tiu, kiu uzis kaj devis uzi ilin. Se aĉetisto ne estus aĉetinta la aĵojn, tiukaze la kompanio donacus ilin al li; ĉar ilin fortransporti kostus pli ol ili enspezigus ĉe la vendo en la plej proksima loko. Sed la aĉetisto estis senhelpa sen tiuj ilaroj kaj kromaj varoj. Por li ili havis altan valoron, la vendisto sciis tion, kaj tial li ne devis mapliigi la prezojn.
Severo Montellano, la plej aĝa frato, ne lasis pigre kuŝi sian monon, kiun li enspezis kiel contratista, li uzis ĝin por pruntedonoj. Li pruntedonis sian monon kompreneble ne al honeste laborantaj plantistoj, sed nur al tiuj, pri kiuj li sciis, ke ili forludas aŭ disipas la monon alie. Li ne pruntedonis sian kare perlaboritan monon por ricevi interezojn. Tio ne estus konsiderinda enspezo. Li pruntedonis ĝin por ke la prezo de iu ranĉo, de iu plantejo aŭ de iu domo, je kies garantio de sekureco li pruntedonis la monon, malaltiĝu por ke la garantiaĵo transiru tiel en lian posedon. Tiel li kaj liaj du fratoj, kiuj faris ĝin same kiel li, sekvinte liajn konsilojn, ekposedis tiujn bananplantejojn, kiuj ili nun uzis kiel pagilon por akiri tiujn monteriojn.
Tiel ili sukcesis akiri la monterion por prezo, por kiu, se oni kalkulas tion en kontanta mono, la kompanio neniam vendus la monterion. La kompanio kompreneble estis pagita relative bone, pere de la inkludo de la plantejoj en la prezon. Tiuj, kiuj aĉetis malkare, tre malalte sub la prezo, estis la fratoj Montellano. Ili akiris la plantejojn je dekono de la vera prezo, kaj ĉe la pagado ili tamen prikalkulis la plantejojn plenvalore.
Ĉar ili ne transprenis la mahagonlignon de la kompanio en la haveno, la fratoj do estis sen iuj provizoj da mahagono, kiu pretis por vendo aŭ surŝipiĝo. Jen plua kaŭzo, kial ĉiuj tri fratoj decidis iri en la ĝangalon por unue havigi novajn mahagonprovizojn. Tiom longe, kiom ne estis mahagono en la haveno, oni ja ne povis vendi ĝin.
Kompreneble oni ankaŭ menciis ĉe la interkonsiliĝoj, ke oni povus realigi la vendon havene pere de agentejo, tiel, ke la fratoj devus okupiĝi nur pri la havigado de la mahagono. Sed la sama malfido, kiun ili sentis reciproke, ili montris des pli kontraŭ aliaj, en tiu kazo kontraŭ la agentoj, kiuj laŭ la opinio de la fratoj ĉiuj estis trompistoj; tiel fine povus okazi laŭ ili, ke oni devos labori nur por la agentoj.
La Montellano-fratoj komencis sian agadon en la monterio per tio, ke ili tre detale kontrolis la salajrojn de la dungitoj, kaj poste la salajrojn de la metiistoj, de la mulistoj kaj de ĉiuj ceteraj laboristoj, kiuj estis senperaj dungitoj de la kompanio kaj apartenis al la ĉefa kampadejo. Inter ili estis la helpantoj de la tienda kaj de la deponejoj; jen la knaboj, kiuj purigis por la dungitoj la bangalojn kaj tenis ilin en ordo; jen la paŝtistoj por la bovoj, se la bovoj por ripozo kaj pli bona nutrado estis senditaj en paŝtejojn; la kanuveturigistoj, la peonoj, kies laboro estis kultivi maiz-kaj fazeolkampojn por la nutrado de centoj de viroj, kiuj laboris tie; kaj jen la peonoj, kiuj grasigis porkojn kaj kaprojn por la viandobezono kaj en sia libera tempo tanis kaj prilaboris plu la felojn de buĉitaj bestoj por povi uzi ilin por jungilaroj.
La salajroj ĉiutage fluktuadis inter unu realo kaj ses realoj aŭ sepdek kvin centavoj. La salajroj de la metiistoj po tago moviĝis inter sepdek kvin centavoj kaj unu peso kaj sesdek centavoj. Ĉiuj dungitoj ricevis salajron laŭ sia agado, sia sperto kaj aĝo inter sesdek ĝis ducent pesoj ĉiumonate.
Kvankam la salajroj priskribeblis kiel sufiĉe aĉaj rilate al tio, ke la homoj tie devis vivi en la ĝangalo kaj ke, ĉiu vestaĵo kaj ĉiu uzata artiklo kostis tie la trioblon, la kvinoblon aŭ eĉ dekoblon de la kutima prezo, la tuta sumo de la elpagitaj salajroj dum jaro estis tamen tiom alta por ektimigi la fratojn Montellano, kiam ili elkalkulis ilin.
Tion, kion oni ne eldonas, estas ŝparita; kaj monon, kiun oni povas reteni en la poŝo, estas mono perlaborita. Tiel pensis la Montellano-fratoj, kaj ili pensis aldone: Ju pli rapide ni ĉesos la elspezadon, des pli rapide komencos la ŝparado kaj la enspezado. Plej facile kaj plej maldanĝere oni malpliigas la negocajn kostojn, se oni malpliigas la salajrojn. Tio dolorigas tiun, kiu malpliigas ilin, malplej multe. Al kiu tio ne plaĉas, tiu povas foriĝi.
Kiam la dungitoj eksciis pri la salajromalpliigoj, ili ĉiuj foriĝis. Ili apogis sin je tio, ke ili havas kontrakton nur kun la kompanio, sed ne kun la novaj posedantoj, ke krome iliaj kontraktoj fiksas la salajrojn en certa alto, kaj, se tiuj salajroj ne plu estos pagataj, ili ne plu havos la devon plenumi la kontrakton, eĉ, se la kontraktoj estus inkluditaj en la vendon.
La tri fratoj interkonsiliĝis kaj venis al la konvinko, ke ne povas okazi io pli bona al ili ol adiaŭi ĉiujn dungitojn. Tiuj dungitoj ja nur pigrumis kaj drinkis kaj diboĉadis kun putinoj, kaj ilian tutan laboron don Severo povus fari tute sola. Raportojn kaj finkalkulojn oni ne devis fari kaj forsendi, ĉar la tri fratoj estis jam mem la kompanio, kaj al si mem oni ja ne devas sendi raportojn. Se don Severo venos la sekvan fojon al Villahermosa, li ja povus ĉirkaŭrigardi kaj li eble kaptus du aŭ tri vagabondojn, kiuj scias kiel trakti ĵurnalojn kaj kalkullistojn, sed kiuj preskaŭ mortas pro malsato, kaj kiuj tial estos tiom feliĉaj ricevi pagatan postenon, ke ili adoros don Severon kiel sian savanton, se li promesos al ili kvardek kvin pesojn da salajro ĉiumonate. Ili ja ne ĉiutage po kvindek centavoj trifoje devaos manĝi, sufiĉos ja unu fojo. Pro longa senlaboreco ili kutimiĝis manĝi malmulton; kaj se ili tamen ankoraŭ havus malsaton, ili povus kuiri mem por si kaj ĉeokaze ĉasi ion. Don Severo tiom alloge priskribos al ili la vivon en monterio, en la profundo de la ĝangalo, ĉirkaŭatan de jaguaroj, pumoj, grandaj simioj kaj gregoj de bongustaj porkoj sovaĝaj tiel, ke ili pretos labori por nenio por povi vivi la vivon de Robinsono Kruso.
La afero pri la dungitoj tiel estis aranĝita. Tio, kio estis la ĉefa afero, konsiderinda elspezo, la plej granda, kiun ili havis je salajroj, estis ŝparita kaj oni povis konti ĝin kiel la unuan enspezon.
Don Severo, al kiu liaj fratoj bonvoleme koncedis, ke li havas la plej ruzan kapon kaj la plej grandan lerton trakti financajn aferojn kaj ĉiam solvi ilin avantaĝe, ekokupiĝis nun pri la salajrolistoj de la metiistoj kaj de la peonoj.
La tri fratoj interkonsiliĝis, pri kiuj el la metiistoj kaj peonoj oni povus rezigni plej bone sen problemoj. Kiam oni prinomis tiujn virojn, oni alvokis ilin kaj don Severo sciigis al ili la rezulton de la interkonsiliĝo. Ili ŝajne ne prenis tion tragika. Tion don Severo trovis suspektiga; ĉar tiuj homoj vivadis elmane enbuŝen kaj en la urbo apenaŭ vivus pli bone ol ĉi tie.
„Kiom da restsalajro ĉiu el vi ankoraŭ devos ricevi?“ demandis don Acacio, la plej juna kaj plej nesperta el la tri fratoj. Al li oni transdonis la taskon adiaŭi la virojn, kiujn don Severo kaj don Feliks priskribis kiel superfluajn. Unu el ili diris, ke estas dudek pesoj, alia, ke dekdu da ili, tria, ke dekok. Don Acacio skribis kolektoĉekon por ili ĉiuj, kaj don Severo subskribis ĝin.
Estis strange, kiom rapide la homoj ordigis siajn pakaĵojn kaj ekmarŝis. Ili estis ekmarŝontaj, kiam don Feliks rigardis sian fraton don Severo, kaj tuj poste preskaŭ kriante diris al li: „Pero, hombre, sed, he, viro, ŝtipkapulo, ĉu vi kontrolis en la tienda, ĉu la homoj eble havas monton da antaŭpago kaj kredito kaj nun foriĝas sen glatigo?“
„Damnite kaj surfekite“, ekkoleris don Severo. Per unu salto li estis ekstere kaj du sekundojn poste jam ĉe la trupeto: „Halt, firabistoj, kie estas la ĉeko? La ĉekon al mi, aŭ mi pafos vin teren kiel krucdamnitajn lamajn kuniklojn!“ li kriis.
La viroj kondutis, kvazaŭ ili neniam ajn eĉ nur divenis ion pri ĉeko.
Sed tiam ankaŭ jam don Acacio alvenis tie, renkonte iris al viro kaj kriis al li: „Stinkanta hundo, vi havas la ĉekon. Donu ĝin al mi, rapide!“
Jam kurante li eltiris la revolveron kaj poste tenis ĝin premante kontraŭ la viro.
„Mi ne plu havas la ĉekon, jefe“, diris la viro trankvile.
„Mi donis la ĉekon al Eŭlalio.“
„Eŭlalio! Eŭlalio!“ vokis don Severo trans la placon.
El unu el la brandokabanoj ŝanceliĝante venis ino, kies kota kotonbluzo pendis ĉifone malsupren. Ŝi estis ĝisgorĝe ebria. Ŝia hararo evidente ne estis kombita dum tagoj.
Kiam ŝi aŭdis krii la nomon Eŭlalio, en ŝi certe vekiĝis memoro. Ŝi apogis ambaŭ manojn al la koksoj, kliniĝis por doni pli da forto al sia pulmo kaj tiam ŝi kriegis transen: „Eŭlalio, la fikulo kaj sangadultulo. Mi devas pagi ankoraŭ eĉ lian brandon ĉi tie, kiun li drinkis kun la aliaj inaĉoj.“
„Tenu fermita vian diodamnitan kotan buŝaĉon“, kriis don Feliks.
„Teni fermita mian buŝaĉon, ĉu?“ kriis la ino kaj elŝovis ĉe tio sian langon ĝisekstreme. „Mi tenu fermita mian buŝaĉon? La filo de putino havas la monon kaj estas jam je duono en Hucutsin sur sia ĉevalo.“
„Kion vi diras? Chingue tu matricula, puta vieja! Fi- publikulino, maljunaĉa putino!“ vokis don Acacio kaj kuris al ĉevalo, kiu estis ligita al arbotrunko.
„Be, mi, maljunaĉa publikulino, ĉu?“ Ŝi kvazaŭ beis transen kiel ŝafo. „Vi ne hopos sur min, publikulo knabeta.“ Per unu fojo ŝi turnis sin, levis sian jupon supren ĝis la ŝultroj kaj kriis: „Do, venu ĉi tien, se vi volas gustumi ion. Mi, putino maljunaĉa? Tion diras tia flavbeka seksserva knabeto al mi!“ Ŝi turnis la kapon malantaŭen por rigardi, ĉu iu el ili akceptas la inviton kaj ĉu ĉiu rigardas tien. Sed neniun el ili tio interesis. Tio kaj similaj aferoj okazis ĉiutage dekfoje, kaj tial tie perdis ĉian logon pro noveco. Kiam ŝi turnis sin tro, por povi retrorigardi ĉiujn angulojn, ŝi perdis sian ekvilibron, renversiĝis kaj kun suprenŝovita jupo restis kuŝanta antaŭ la eniro de la kabano.
Don Acacio bezonis malpli ol minuton por seli la ĉevalon. Tiam li sovaĝe draŝadis la beston kaj perdiĝis en la densa ĝangalo.
Vespere li rekondukis Eŭlalion. La ĉekon li tuj forprenis de li, kiam li atingis lin survoje. Li transdonis la ĉekon al don Severo. Tiu rigardis ĝin kaj tiam li disŝiris la ĉekon.
Rimarkoj
pero = sed.
La reston de la posttagmezo la du postrestintaj fratoj, don Severo kaj don Feliks pasigis kun tio unue kontroli la kontajn antaŭpagojn de tiuj viroj, kiuj apartenis al la kampadejo. Ili konis sian fraton Acacio sufiĉe bone kaj sciis tial, ke li ja alportos la ĉekon, eĉ se tio kostus unu aŭ du murdojn. Kaj se don Acacio estus trovita murdita mem, li tamen havus la ĉekon, tiel certe, kvazaŭ li neniam estus doninta ĝin el la mano. Ankoraŭ ne naskiĝis viro, kiu povus ŝteli de unu el la tri fratoj Montellano ĉekon kaj kun ĝi eĉ forvojaĝus por trankvile enkasigi kaj foruzi ĝin.
„En la tuta kampadejo ne troveblas eĉ unu persono, kiu ne sidas profunde en nia supo“, diris don Severo, kiam ili jam finis la postkalkuladon de la kontoj.
„Io pli bona ne atendeblus.“ Don Feliks en sia seĝo kliniĝis malantaŭen. „Kiu de la tuta bando estas superflua, tiun ni elĵetos.“
„Vi ne vere opinias tion tiel, ĉu?“ obĵetis don Acacio.
„Certe ne.“
„Tiu, kiu ĉi tie ne pli longe estos uzata, forlaboros sian antaŭpagon antaŭ la arboj. Kaj se li jam forlaboris ĉiun centavon kaj ne prunteprenis ion aldone, tiukaze li povos foriri.“
„Tion mi ja opiniis. Ĝuste tiel mi opinis tion, Severo“, diris don Feliks.
„Ni ne venis ĉi tien por bonfartigi iun kaj donaci al ebriuloj brandon. Ni venis ĉi tien por labori ĉi tie.“
Don Acacio paŝis sur la pordosojlon kaj rigardis transen al la bangaloj de la dungitoj. „Mi esperas, ke ili foriros morgaŭ. Mi bezonas bangalon por mi mem.“
„Postmorgaŭ, baldaŭ. Postmorgaŭ ili foriĝos kun siaj ĉevaloj kaj vostoj. Mi esperas nur, ke ili ne kunprenos ĉiujn siajn putinojn kaj lasos al ni kelkajn el la pli bonaj ĉi tie.“ Don Severo enverŝis komitekon kaj pafis ĝin kvazaŭ per unu fojo gorĝen.
Ĝuste, kiam don Acacio plenigis sian glason, venis don
Julian en la bangalon, en kiu la tri fratoj provizore aranĝis sian oficejon kaj dormejon.
„Buenas noches, caballeros!“li salutis. „Mi volas peti vin veni al la vespermanĝo, se vi estas pretaj por tio.“
Muchas gracias“, diris don Severo parolante por la triopo. „Ni nur antaŭe volas lavi niajn ungojn kaj hufojn.“
Don Acacio, kiu ankoraŭ havis la komitekobotelon en la mano, invitis don Julianon: „Verŝu unue rapide bongustan gorĝolavilon malantaŭ viajn brustpintojn.“
„Tio estas tre bonvena, por doni al mi kontentan eksteraĵon“, diris ridante don Julian.
Kiam li jam trinkis, li kvazaŭ gluglis. Poste li grakegis kiel korvo kaj montris bonfartan vizaĝon. „Caray, fulmotondro, tiu gustas pli bone ol la lavbrosiloj, kiujn ni kutime devas gluti.“
„Ankoraŭfoje sinkigu pluan, amiko“, konsilis don Severo. „Se ĝi estos eltrinkita, ankaŭ ni ne havos ion alian krom tio, kion la turkoj transportos ĉi tien. Cetere kiel ofte la turko frekventos nin?“
„Ĉiun trian monaton“, diris don Julian. „Kelkfoje daŭras ankaŭ kvin monatojn, se la vojoj estas tro malbonaj.“
„Ĉu vi baldaŭ pretos tie?“ demandis don Severo siajn du fratojn, kiuj glatigis sian hararon per poŝkombilo. „Bueno, ek do, kaj rapidege!“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.